János Sárközi

 

ADAMO KAJ EVA

Malgranda romano por komencantoj

 

 

Ilustris: Péter Péter

 

 

1993

 


 

Konsiloj

Tiuj vorto-finoj ne estas en la vortaro, kaj en la rakonto estas ne klarigitaj. Tial petu esperantiston ke li skribu la naci-lingvan formon post ilin. Poste petu vortaron kaj el ĝi skribu la naci-lingvajn vortojn post la esperant-lingvajn. Tia-maniere sen alia help`ilo aŭ help'anto vi povos fin-legi la roman-eton, kaj multe lerni.

Pli bona afero, se vi skribos la vortojn laŭ ABC sur grandan paperon . Dum la skribo vi el-lernos duonon de la vortoj, kaj poste sam-tempe vi povos tra-rigardi ĉiujn, do vi povos ĝin uzi rapide.


Mal-granda gramatiko

- i:   rapid'i=

ludi=

 

- o:  rapid'o=

akvo=

unuo=

- a:  rapid'a=

bela=

unua=

- e:  rapid'e=

bone=

unue=

mi=

vi=

li/ŝi/ĝi=

ni=

vi=

ili=

mia=

via=

lia/ŝia/ĝia=

nia=

via=

ilia=

- j:  arbo=

arbo'j=

- n:  arbo'n=

arbo`jn=

 

bela`jn arbo`jn=

- as: mi estas=

vi estas=

li/ŝi/ĝi estas=    

Mi estas Johano.=

 

La arbo estas alta.=

Mi havas libro`n.=

   

- as:  mi lud'as=

vi ludas=

li ludas=

- is:   mi lud'is=

vi ludis=

li ludis=

- os:  mi lud'os=

vi ludos=

li ludos=

- us:  mi lud'us=

vi ludus=

li ludus=

- u:    mi lud'u=

    ludu!=

li ludu=

La tabelon skribu sur apartan katron, tiam ĝi ĉiam povas esti antaŭ viaj okuloj!

 

1.

Unue mi prezentas al la leg'antoj tiujn personojn pri kiuj ili legos. Eva estas 17-jara lern'ant'ino. Afabla, sci'ema, bon-kora, bela knabino. Adamo estas 19-jara labor'isto, kiu estas filo de alia nacio, kaj ne laboras ĉiam en la lando de Eva, sed nur kelkajn monatojn.   (=30-31 tagoj kune )

Ili ne komprenas la lingvon unu de la alia. Eva komencas klar'igi al la knabo la Esperanto-lingvon, por ke ili scipovu parol'adi. Ŝi tre bone faras tion. Unue ŝi postulas la bonan el'lernon de la plej oftaj 400 vortoj; la aliajn ĉefe ŝi klar'igas per la vortoj, kiujn la knabo jam konas. Ŝi klar'igas ankaŭ novajn, longajn vortojn, kiujn oni kun-metas el kelkaj vortoj. La konstruon de la lingvo ŝi klar'igas per la montr'ado de la faroj.

La knabo rapide lernas la lingvon, kaj povas uzi ĝin. Sed ne nur la knabo lernas la lingvon, ili ankaŭ kune el-lernas ion...

En la romano unue ankaŭ mi uzos nur tiujn 400 plej oftajn vortojn, kaj partojn de la longaj vortoj mi ne kun-skribos. La vortojn, kiuj ne estas inter la 400, kaj Eva ne klar'igas ilin dum la rakonto, mi klariĝos en la fino de ĉiu parto. Sed poste mi jam uzos la 700 plej oftajn vortojn, kaj la longajn vortojn mi jam kun-skribos. Tie la leg'anto jam povas flue legi kaj kompreni, kion legas. La vortojn, kiuj ne estas inter la 700, mi klariĝos laŭ ABC ĉe la fino de la roman-eto.

 

2.

Eva staras en la halt-ejo kaj atendas la vetur-ilon. ŝi staras tie sola. Baldaŭ iras al ŝi knabo, kaj demandas ion. Eva ne komprenas la lingvon, kiun la knabo uzas. Nur unu vorton ŝi komprenis iom: "teatr...". Jes, certe li volas veturi al la teatro.(1.) Ankaŭ mi veturos ĝis la teatro, mi helpos al li, - pensis Eva. Sed ŝi ne povis diri tion al la knabo. Tial ŝi mane montris sur sin kaj diris:

- "Ankaŭ mi veturos ĝis la teatro." La knabo certe komprenis ŝin. Li rid'etis, diris ion per sia lingvo kaj montris per la kapo.

Ili devis longe atendi la veturilon. Tial ili nur staris, paroladi ili ne sci-povis. Ili nur rid'etis unu al la alia. La knabo komencis diri ion, sed Eva ne komprenis tion. Fine per la mano li montris sur sin kaj diris: "Adam". Ho, vi estas Adamo, diris Eva. Ankaŭí ŝi montris je sin ka diris "Eva". La knabo de-nove (2.) diris ion, sed Eva nur staris kaj rid`etis. Interesa renkont'iĝo, - ŝi pensis: Adamo kaj Eva.

Li estas bela knabo kaj ŝajnas esti afabla, - pensis Eva. Tre bone estus se ni povus parol'adi.

Sed al-venis la vetur`ilo, kaj ili kune for-veturis. En la vetur-ilo estis multaj homoj, tial ili devis stari proksime unu al la alia. Sed tio estis tute ne mal-bona sento al Eva. Kiam ŝi pensis pri tio, forte ruĝ`iĝis. Felicê la knabo estis pli alta ol ŝi, tial li ne rimarkis tion. Kiam la veturilo alvenis al la teatro, Eva prenis la manon de Adamo, kaj tiris lin post si.

Ili haltis antaŭ la teatro. Adamo komencis diri ion sed Eva ne komprenis kion li volas. Fine Adamo montris en sia kalendaro (3.) tagon kaj sur la horloĝo (4.) horon, kaj per la mano montr`adis la teron. Ho, vi volas renkontigi kun mi ĉi tie en certa taĝo kaj horo. De-nove ŝi rigardis la kalendaron kaj horloĝon kaj per la kapo ŝi montris, ke bone.

Poste ŝi donis la manon al Adamo; nek ŝi, nek li komprenis kion diris la alia. Eva iris hejmen, Adamo iris al la teatro.


1. Domo, kie oni prezentas artajn rakontojn.

2. Ne nur unufoje fari ion.

3. Mal-granda libro, en kiu estas ĉiu taĝo de la jaro.

4. Ilo, kiu montras la pason de la tempo.

 

3.

Eva multe pens`adis pri tiu afero. Kial mi komencis kun tiu ĉi knabo, kaj kion mi povos fari kun li? Ĉu mi faris bone, ke mi diris, ke mi iros al la teatro por renkonti lin? Bela knabo, kaj ŝajnas esti afabla. Sed kial, se mi ne povos parol`adi kun li? Ŝi jam pensis, ke estus pli bone ne fari plu la aferon. Sed se mi diris, ke mi iros tien, mi jam devos iri, - ŝi pensis. Kion ni faros? Mi montros al li interes`aĵojn en la urbo, tio estos interesa eĉ sen parolo.

Sed nun ŝi ek`havis bonan penson: Mi devos fari ion, ke li povu el-lerni Esperanton! De-nove ŝi havis bonan penson: En la lando, kie la knabo vivas, ŝi havas amik-inon. Tuj ŝi skribos leteron al ŝi, kaj petos ŝin, rapide aĉeti kaj sendi Esperantan vortaron (1.) kaj lerno-libron. Ŝi donos ilin al Adamo; el ili li povos el-lerni la lingvon, kaj en la lern`ado ŝi povos multe helpi.

Tiu ĉi penso tre ĝoj`igis ŝin. Tuj ŝi skribis kaj sendis la leteron. Post tri tagoj kun granda ĝojo ŝi iris al la teatro.

Adamo jam staris tie, kiam ŝi alvenis. Li venis iom pli frue ol la knab`ino, tamen li ne devis longe atendi. De-nove ili povis nur rid`eti unu al la alia. Eva mane montris kien ŝi volas iri, kaj kion ŝi volas fari. Ŝajnis, ke la knabo komprenis ŝin.

Unue ŝi montris kelkajn interesajn mal-novajn domojn. Pri ili ŝi volis iom klarigi, sed estis vid'eble, ke la knabo tute ne komprenas, kion ŝi diras. Li nur rid`etis kaj povis legi nur la jaron de la konstruo, kiun oni skribis sur la muroj de tiuj domoj.

Poste ili iris al granda parko (2.), kie ili sid'adis sur benko (3.), kaj rigardis la bel-egajn, mult-kolorajn florojn (4.), kaj la grand-egajn mal-junajn arbojn. Eva ĝojis, ĉar ŝi vidis, ke la knabon interesas, kion ŝi montras al li, kaj ankaŭ sen vortoj ili sentis sin bone.

Vesper'igis kaj Eva sentis, ke jam longe ŝi ne manĝis. Ŝi pensis, ke ankaŭ Adamo havas la saman senton. Per montr'ado al la buŝo kaj al la stomako (5.) ŝi klarigis al li, kion ŝi volas. Adamo tuj komprenis ŝin, kaj per kapo kaj per rid'eto montris tion.

Eva sciis, ke proksime estas bona, ne multe-kosta mang'ejo, do ili iris tien. Feliĉe estis libera loko, kie ili povis sid`iĝi. Rapide ili ricevis bonajn mang'aĵon kaj trink'aĵon. Ĉar la mang'aĵo estis bona, kaj ili de-longe ne manĝis rapide ili for-manĝis (6) ĉion. Adamo volis pagi la tutan vesper-mangon, sed Eva ne permesis tion, do ili ambaŭ pagis la sian.

Post la vesper-manĝo ili re-iris al la treatro. Adamo de-nove prenis sian kalendaron kaj provis klar'igi, ke li povos veni de-nove nur post du semajnoj.

Eva komprenis, per kapo ŝi montris tion, kaj post forta man-premo kaj bela rid'eto Eva for-iris dekstren, Adamo mal-dekstern.


1. Libro, en kiu estas vortoj laŭ ABC.

2. Loko, kie estas belaj arboj kaj kresk'aĵoj

3. Longa aĵo por sidi.

4. Bela, mult-kolora kresk'aĵo.

5. Parto en la homo, kien la mang'ajoj iras, tuj post la manĝo.

6. Tre rapide mangi ĉion.

 

4.

La ekster-landa amik-ino de Eva estis tre help'ema. Antaŭ la for-paso de du semajnoj, Eva jam ricevis la librojn, kiujn ŝi petis.

Ŝi jam tre atendis la tagon de la renkont'iĝo. Tiam kun granda ĝojo ŝi rapidis al la teatro. Ankaŭ la knabo alvenis en la sama tempo. De-nove nur forta man-premo kaj rid'etoj. Sed Eva tuj prenis la librojn kaj trans-donis ilin al Adamo. Kun granda intereso li rigardis la lerno-libron, kaj la vortaron. Poste li komencis serĉ`adi en la lerno-libro, fine li ek-legis, ne bele, tamen kompreneble:

- Cu vi parolas Esperante?

Jes, respondis Eva, kaj Adamo eĉ sen vortaro komprenis tion. Sed ne cu sed tsu, aŭ ĉu!, ĉu! ĉu! Diru ankaŭ vi! Kaj ankaŭ la knabo diris tiun kelk-foje, jam bone.

Poste Adamo komencis serĉadi en la vortaro kaj ek'parolis:

Mi havi amiko hejmo, kompreni Esperanto.

Ne bone vi diris! Vi devos uzi ne nur la vortaron, sed ankaŭ la lerno-libron. (Dume ŝi ankaŭ montris tiujn librojn.) Vi volis diri al mi: Hejme mi havas amikon, kiu komprenas Esperanton. Kaj Eva montris al Adamo en la lerno-libro la partojn, kie la libro klar'igas tiujn aferojn.

- Amiko diri mi lerni Esperanto, nun bona esti, se mi fari! -diris Adamo, post serĉado en la vortaro.

- De-nove vi nur diras la vortojn, kiel ili estas en la vortaro. Vi devas uzi ankaŭ la lerno-libron! Kaj en la libro ŝi montris, kaj klarigis al Adamo, ke bone li devas diri: Mia amiko diris al mi, ke ankaŭ mi lernu Esperanton. Nun estus bone, se mi farus tion.

- Sed ni ne restu tutan post-tag-mezon (1.) antaŭ la teatro - pensis Eva, kaj kondukis (2.) Adamon al la parko, kie antaŭ du semajnoj ili estis. Tie ili sid'iĝis, kaj lernis plu.

- Adamo prenis la libron, kaj post serĉado diris al Eva:

- Havi vi bona penson, ke doni ilin libro.

- Eva komencis ridi, kaj diris:

- Mi komprenas, kion vi volas diri, tamen oni devas diri ne nur simple la vortojn, sed bone diri ilin! Bone provu en-kap'igi kiel mi diras: Vi havis (ne havi) bonan penson (ne bona penso), ke vi donis (ne doni) tiujn librojn. (ne ilin libro.) Diru ankaŭ vi kune kun mi, kion mi diras! Kaj ili kune diris: Vi havis bonan penson, ke vi donis al mi tiujn librojn. Poste Eva montris en la libro al Adamo, kie estas tiuj partoj, kiujn li devas scii, se li bone volas diri.

- Adamo de-nove serĉ'adis en la libroj kaj demandis:

- Kiu sendis al Vi tiojn librojn?

- Ho, vi jam preskaŭ bone diris. Sed diru: tiujn librojn! "Tioj" estas tre malbona. Antaŭ la libro kaj ankaŭ antaŭ la nomo de aliaj aĵoj, personoj ne povas esti "tio", sed "tiu". Post "tio" neniam povas esti "j". Tiujn librojn sendis al mi mia amikino, kiu vivas en via lando. Do ŝi estas via sam-land-ano, aŭ sam-naci-ano.

- Ŝi diris tion tre mal-rapide, kaj dume la knabo serĉis la vortojn en la vortaro, kaj komprenis, kion Eva diris. Kaj per la helpo de la vortaro kaj lerno-libro ili parol'adis tutan post-tag-mezon en la parko, kaj Adamo multe lernis.

- Antaŭ la for-iro Eva diris al li, ke unue li lenu la 400 vortojn, kiuj estas en la unua parto de la lerno-libro. Per tiuj 400 vortoj ili jam povos multe parol'adi.

- Adamo komprenis, kaj promesis (3.), ke rapide li lernos ilin.


1. Tempo inter tag-manĝo kaj vesper-manĝo.

2. Montri la vojon al iu, aŭ mane tiri iun.

3. Diri, ke mi faros, kion iu petis de mi.

 

5.

- Rigardu, kion mi portis al vi: Jen letero. Kaj Adamo transdonis ĝin.

- Ho, kiel longa! Kion vi skribis tiel multe?

- Mi skribis ĉion, kion vi devas scii pri mi.

- Eva komencis legi la leteron. "Mi estas Adamo Valdo, 19 jara, tion vi scias. Sed ekster tiu, apenaŭ vi scias pri mi iun.

- Ĉu vi permesas, ke tuj mi korektu la erarojn?

- Mi ne scias, kio estas "korekti" kaj "eraro".

- Korekti estas, bonigi kio estas ne bona. Eraro, se iu faras ion ne bone, sed sen-vole, aŭ sen volo.

- Interesaj estas tiuj "igi" kaj "iĝi", ĉu ne?

- Jes ili estas tre utilaj vortoj. "igi", se oni faras ion aŭ devigas iun fari ion. Bon'igi, kio ĝis nun estas ne bona, bel'igi, kio ĝis nun estis ne bela. "Fari", se vi mem laboras ion, "far'igi", se iu alia faras tiun laboron pro via peto aŭ ordono. "iĝi", kiam io okazas per si mem: Io beliĝas, io boniĝas: Io iĝas bela aŭ bona sen la laboro de iu.

- Sed ni revenu al via letero. Anstataŭ "ekster", tie vi devas skribi "krom". Ekster povas stari nur ĉe objektoj; "ekster la domo". Anstataŭ "tiu", skribu "tio"-n, anstataŭ "iun", skribu "ion".

Eva legis plu la leteron. "Miaj ge'patroj jam ne vivas. Tial mi devas labori ekster-lande, ke mi havu monon por pli lerni. Mi volas lerni en universitato (1.) kaj poste esti inĝeniero (2.).

- Denove eraro! Malgranda infano volas esti pli granda, sed sur la vojo oni volas plu iri. Do, vi devas skribi: Ke mi havu monon por plu lerni. Eĉ pli bone, se vi skribas: Mi devas labori ekster-lande, por ke mi havu monon. Sed tiu "por" estas necese, se en ambaŭ partoj la sama persono faras ion, aŭ okazas al li io.

- "Mi ne havas fraton, fratinon kaj ĉi tie amikojn. Ĉi tie mi estas tute sola. Sed vi jam estas ĉi tie, kaj tiu estas tre bona."

- Denove korekt'end'ajo: Anstataŭ "tiu" skribu "tio"-n: "kaj tio estas tre bona." Tio, ke mi estas ĉi tie. Ĉu vi komprenas? "Tio" anstataŭ-as la parton; "ke mi estas ĉi tie."

- Jes, mi jam komprenas. "Tiu" povas esti antaŭ la nomo de persono aŭ objekto: Tiu libro estas bela.

- "Tiu" povas esti ankaŭ anstataŭ persono aŭ objekto. Bone atentu: "Ĉu vi vidis, ke la libro falis sur la teron?" La respondo: Jes, mi vidis tion. (Tion, ke la libro falis.) "Ĉu vi vidis la libron, kiu falis sur la teron?" La respondo: Jes, mi vidis tiun (la libron).

- Mi ne komprenas, kial "teron" kaj ne nur "tero".

- Vi pravas. Pri tiu tre grava "n" ni ankoraŭ ne parolis. Estas la tute simpla uzo: Mi vidas libron. Vi havas domon, aŭ belajn domojn. Sed tiu ĉi "n" povas montri ankaŭ la movon aŭ mov'iĝon de io. Mi iras en la domon; poste mi jam estos en la domo. "n" montras ankaŭ la long'econ aŭ grand'econ de iu tempo, vojo aŭ objekto. Ni estos kune tri taĝojn. Ni iros kvin kilometrojn. Tiu "n" montras ankaŭ la tempo-punkton. Ekzemple; la trian tagon li for-iris.

- Sed en tiu granda klarig`ado vi ne rimarkis, kion mi skribis: "Estas tre bone, ke vi estas ĉi tie."

- Jes, mi tro multe klarigadas, mi volas esti instruistino.

- Eva, mi tre amas vin! Mi tre-ege amas vin! Ĉu bone mi diris?

- Jes, tre bone vi diris, kaj estas agrable al mi aŭdi tion. Tamen mi bone scias, kion vi sentas, tio estas ne vera amo. Vi nur pensas, ke tio estas amo, tamen ne!

- Sed kredu al mi, mi diras veron!

- Mi scias, ke vi pensas tion. Tamen, kion vi sentas, estas ne amo, sed ĝojo pro fin'iĝo de la sol'eco. Tro longe vi vivis ĉi tie, en fremda lando, soleca sen amikoj, sen varmo de la amo, tial vi tre ĝojas nur pro mia proksimeco. Tion mi bone scias.

- Ŝajnas, ke vi scias tro multe pri tiu afero.

- Ne, sed mi legis la libron de Fromm: "La arto de la amo". En tiu libro estas pri'skrib'ita, kion mi diris.

- Mi ne komprenas, kio estas la vorto 'pri-skrib'ita'.

-.Tio estas, ke iu iam antaŭe skribis pri io ion.

- Ho, tio ŝajnas al mi tim'inda: Iu, iam, io, ion, eĉ ita. Atendu, mi rigardos la vortaron.

- Vi devas koni tiujn vortojn. Pri'pensu denove!

- Nu jes, mi jam komprenas. Ekzemple en ĵur-nalo (3.) iu skribis pri io; estas pri'skribita la alveno de ekster-landa grad'ulo.

- Jes, vi jam bone komprenas tion. Sed kion mi volas diri, vi ankoraŭ ne komprenas. Mi volas diri, ke oni povas vere ami iun, nur se jam bone konas lin aŭ ŝin. Do unue ni devas bone ek'koni unu la alian, kaj se niaj propr'ecoj plaĉos unu al la alia - plaĉi estas senti bonan senton - poste ni jam pov-os paroli pri amo.

- Bon'ege! Ŝajnas, ke ankaŭ vi legas skrib-ajojn de filozofoj.(4.)

- Ne multe, sed mia instruistino diris, ke tiu libro estas inda por legi; aŭ leg'inda. Sed estas interesa vorto tiu "inda". Ïi estas simila al "enda". Bone memoru: "inda" konsilas, ke estus bone fari ion. Sed "enda" signifas, ke vi devas fari ion. Legenda libro, kiun vi devas legi ĉu vi volas, ĉu vi ne volas. Tiu libro estis tre malfacila leg'ajo, tamen estis inde fin-legi ĝin, eĉ kelkajn lokojn re-legi. Laŭ tiu libro ankaŭ la amo estas arto, kaj kiel aliajn artojn, oni devas el-lerni ankaŭ ami! Tre interesaj pensoj.

- Kaj kiujn filozofojn vi ŝatas?

- Mi legis nur libron de Seneca. Li estis malnova romia filozofo. Tiu libro en-havas interesajn, tre valorajn pensojn. Ekzemple: "Mal'riĉulo estas ne tiu, kiu havas malmulte da hav'aĵo, sed kiu deziras havi pli multon." En tiu libro oni povas legi ankaŭ pri amikeco kaj amo. "Se vi volas, ke iu amu vin, unue vi amu!"

- Mi tre ĝojas, ke ankaŭ vi legas tiajn librojn, kaj okupas vin tiaj pensoj. Do, vi vidas: ni komencas jam pli bone koni unu la alian. Tial nun mi donos al vi kis'eton.

- Kio estas tio?

- Tio ... - Ĉu estis bone?

- Kiseto estas premi la buŝon al la vizaĝo. Tio estas nur malgranda kiso. Sed vera kiso estas, se la buŝo de viro plene kun-iĝas kun la buŝo de la virino. Ĉu mi bone diris?

- Jes, vere tre bone!

- Nu, tiam mi jam estas inda por ricevo de vera kiso!

- O-ho! Denove vi volas rapidi. Estu kontenta pri tio, kion vi ricevis, ne volu tuj pli!

- Hodiaŭ ni jam tre multe kaj bone paroladis. Jam estas preskaŭ vespero. La tempo rapide for-flugis. Miaj gepatroj jam atendas min.

- Post unu semajno denove mi estos ĉe la teatro. Sed tiam estus bona iri ekster la urbon, al la montaro. Tie estos pli bona, ol en la urbo.

- Bone, ankaŭ mi iros tien kun ĝojo. Sed poste diru: "estus bone", ne estus bona! Estus bone, se tiam la vetero estus bona. Ĉu vi komprenis?

- Jes, iom'ete.

- Nu, ĝis la revido!


1. Supera lern'ejo, kiu sekvos post la mez-lernejo.

2. Homo, kiu pripensas, pri-skribas aĵojn, kons-truaĵojn, kaj direktas la produktadon.

3. Paper-folioj kun nov-aĵoj.

4. Homo, kiu multe scias pri la aferoj de la vivo.

 

6

- Mi salutas vin! Multajn novajn vortojn mi lernis krom tiuj 400.

- Bon'ege! Vi estas inda je kiseto. Jen, al vi! Ni jam povos flue paroladi, se vi ellernos ankaŭ tiujn 300 vortojn, kiujn via lernolibro enhavas.

- Jes, mi jam finlegis la rakontojn, kiuj estas en la lernolibro, kaj mi bone komprenis ilin. Tamen en la parolo mi ankoraŭ ne povas uzi ĉiun vorton.

- Tio estas natura afero. Se oni legas aŭ skribas, havas pli multe da tempo por serĉadi vortojn en la kapo. Por parolado estas necese multe ripeti ankaŭ la vortojn, kiujn vi antaŭe lernis.

- Oni diras, ke la ripetado estas la patrino de la scio.- Jes, krom la lernado de novaĵoj, oni devas ankaŭ ĉiam ripeti.

- Sed pro tiu multa laboro mi jam estas inda je donaco.

- Pri kia donaco vi pensas?

- Mi ŝatus ricevi veran kison!

- Ho, denove kio iradas en via kapo. Bone, se vi jam scios ĉiujn vortojn, kiuj estas en la lernolibro, kaj povos ankaŭ bone uzi ilin, mi promesas al vi, ke vi ricevos veran kison!

- Vi estas tre senkora al mi. Ĉu vi ne vidas, kiel forte mi amas, kiel forte mi deziras vin?

- Jes, mi sentas, ke tre forte vi deziras min, ĝuste tial vi devas regi vian deziron ĝis la alveno de la vera granda amo.

- Mi petas nur kison!

- Ne, ne! Mi scias, ke post la kiso estas tre mal-facile halti.

- Mi promesas, ke ankaŭ poste mi regos min. Mi kredas, ke vi volas regi vin, sed mi ne scias, ĉu vi, kaj eĉ mi estos sufiĉe fortaj poste... Prefere ni iru al la montaro, kaj admiru la belan naturon!

- Nu, bone. Sed atentu; mi tre multe kaj rapide lernas, kaj kion vi promesis, vi devos fari!

- Estu trankvila; kion mi promesis, tion mi faros! Sed en la urbo ĝis la montaro ni uzu tiun veturilon. La fin-haltejo estas ĉe la komenco de la montoj.

- Post 30 minuta veturo ili jam estis en la montaro. Bela naturo, bona aero, verdaj arboj, arbetoj, multkoloraj floroj akceptis ilin tie.

- Eva, ĉu ankaŭ vi ŝatas marŝadi en la libera naturo?

- Jes, ankaŭ mi ŝatas, kaj ofte vizitas tiun ĉi montaron. Mi konas lokon sur la supro de tiu ĉi monto, kie estas belega senarbejo kaj bona elvid-ebleco al la tuta ĉirkaŭaĵo. Mi pensas, ke estus agrable iri tien.

- Pardonu al mi, sed kelkajn vortojn mi ne tute komprenis. Ekzemple: "senarbejo", "elvidebleco", "ĉirkaŭajo".

- Tuj mi klariĝos al vi: Senarbejo estas la parto de arbaro, kie ne estas arboj, nur herboj kaj floroj. Bonan elvideblecon ebligas tiu loko, el kie oni povas vidi fore en ĉiu direkto. Ĉirkaŭaĵo estas, kiu estas ĉirkaŭ iu loko; ekzemple ĉirkaŭ granda monto vilaĝoj, riveroj, herb-ejoj, arbaroj.

- Estos tre bone, se ankaŭ vi ellernos tia-maniere klarigi vortojn. Tio estas bone uzebla, se iu vorto ne venas tuj en la kapon. En Esperanto oni facile povas klarigi vortojn per la jam konataj vortoj, (kiujn oni jam konas), tial eblas paroli jam post la kono de malmultaj vortoj.

Ĉar Eva konis la vojon, ŝi iris antaŭe. La voj-eto estis mal-larĝa, tial Adamo sekvis ŝin kelkajn paŝojn malantaŭ ŝi. Ili ne parolis plu, ĉar la vojeto komencis forte levigi, tial ili devis pli ofte spiradi. Sed Adamo spiradis ne nur tial. Li estis al-kutimiĝinta tiajn marŝadojn, kaj li estis forta knabo. Li komencis spiregi, ĉar dum la supren-marŝ-ado la mallonga jupo (1.) de Eva ebl'igis vidi ĉiam pli multe el tiuj korpopartoj, kiujn virinoj prefere kaŝas. Tiu vid-aĵo ĉiam pli forte tiris tien liajn okulojn. Anstataŭ la belan naturon, li rigardis nur tiun alispecan belaĵon. Nu jes, kiu ŝatas la naturon... Ankaŭ la bela homa korpo estas kreaĵo de la naturo, do parto de la naturo.

Dume ili atingis la supron. Eva proponis (2.) ke antaŭ la rigardado iomete ili ripozu. Tuj ŝi kuŝiĝis sur la molan herbaron. Tio plu kreskigis la deziron de Adamo. Li sidiĝis apud ŝin, kaj diris:

- Eva, kara mia; mi ne povas plu re-teni mian fortan deziron. Almenaŭ permesu, ke mi kisu vin!

- Tiun aferon ni jam priparolis. Ne volu de-nove komenci, mi petas vin! Estos pli bone, se ni restos veraj, bonaj ge-amikoj.

Sed Adamo jam ne povis sin regi. Li kaptis la knabinon, kaj per forto premis sian buŝon sur la ŝian. Tiu ne-atendita ago malfortigis Evan. Ŝi ne povis kontraŭ-stari. Unue nur permesis, sed poste ŝi jam redonis la kisojn. Ja ankaŭ ŝia korpo estis ne el ligno, kaj anstataŭ sanĝo ne akvo fluis en ĝi. Dume Adamo pet'egante diradis en ŝian orelon:

- Permesu, - mi tre amas vin, tio ankaŭ al vi estos bona, vi ekvidos. Iradas tie ĉi neniu, nun estas bona ebleco, kial ni retenu nin?!

Nur senforte ŝi povis ripetadi:

- Ne, ne, mi timas, mi petas lasu min...

Sed kiam ŝi sentis, ke la fingroj de la knabo estas sur ŝia brusto, kiun jam ne kovris vesto, kaptis ŝin forta timo, revenis la forto, per granda puŝo ŝi rapide liberigis sin, frapegis sur la vizaĝon de la knabo, saltis de sur la tero, kaj forkuris en la arbaron.


1. Virina vestaĵo, kiu kovras la malsupran parton de la korpo.

2. Diri al la alia, aŭ aliaj, ke estus bone fari ion.

 

7

Eva kuris per tuta forto tra la arbaro ĝis la fin-stacio. Ŝi timis, kaj dume okupis ŝin tre malbona sento. Ŝi pensis eraro sian opinion, ke Adamo estas vere bona amiko. Tiu eraro kaŭzis al ŝi grandan animan doloron.

Tial do li invitis min al la montaro, ke tie tuj li perforte kuŝigu min sur la dorson; kaj mi pensis, ke ankaŭ li nur la naturon ŝatas! Kiel granda eraro. Ho, vi viroj, ĉiuj vi estas egale samaj. Ĉiuj vi volas nur tion..., kaj poste preta; povas veni la alia... Nu ne, mi ne volas esti objekto en via kolektaĵo. Miaj sam-klasan-inoj multe rakontis pri tiaspecaj aferoj; kvankam ankaŭ pri agrablaĵoj, pri grandaj plezuroj.

Jam ankaŭ en ŝian kapon venis kelkfoje la ideo, ke estus bone ek-provi, sed ŝi havis nek kuraĝon, nek tian amikon, kun kiu sen timo, kun plezuro ŝi povus fari tion. Ŝi ne povis pri-pensi, akcepti, konsenti, ke sen vera amo, nur por kolekti travivaĵojn, ŝi donu sin al iu.

Tiaj pensoj okupis ŝin ankoraŭ post la alveno hejmen, eĉ post la enlitiĝo. En la lito, en la mallumo denove ŝi finpensis ĉion. Eĉ ne nur finpensis, sed travivis. Ŝi sentis la varmegan buŝon de Adamo, ŝi sentis liajn fingrojn sur sia korpo, kaj trafis ŝin ĉiam pli forta deziro.

Neniam antaŭe estis viro tiel proksime al ŝi, nek spirite, nek korpe; korpe tute ne. Okazis jam kelkaj rapidaj kisetoj dum hejmeniro el lernejaj amuzaj vesperoj, sed ili estis infanaĵoj, tute ne seriozaj aferoj.

La unua vera kiso okazis hodiaŭ. Ho, kiel ŝi malfortiĝis, kiel forte deziris ankaŭ ŝi tion. Feliĉe, mi sukcesis kolekti forton kaj forkuri, - ŝi pensis. Ĉu vere feliĉe? Ĉu ne estus pli bone permesi, okazu kio devas okazi? Sed tiam li estis fortimiga, tre perforta... Povas esti, ke tiu knabo vere amas min, ja ĉiam ni ambaŭ sentis nin tre bone kune, kaj ĉiam li estis tre bona, tre afabla, tre kara al mi. Dum la renkontiĝoj mi vidis en liaj okuloj brilojn de amo, de la vera, granda amo...

Ho Adamo, kion mi faris al vi! Vian amon, vian fortan deziron mi repagis per granda frapo sur vian vizaĝon, sur vian karan vizaĝon... Ĉu vi povos pardoni al mi? Estus tre bone, se mi povus fari ion por pacigi vin.

Li certe ne volis kulpi. Eble en lia lando estas aliaj kutimoj. Je la unua invito ja tuj mi iris kun li en la arbaron. Eble en lia lando, se faras tion knabino, ŝi tute nature permesas ĉion al la knabo. Kiu scias? Sed kion fari?

Kun tiaj pensoj ŝi ekdormis. Sed ŝia dormo estis maltrankvila. Kaj ankaŭ la sekvaj taĝoj pasis en tiaj pensoj. Plej bone estus denove esti kune, amike, kiel antaŭe. Sed post tiu afero tio jam ne eblas. Por pacigi lin certe restis jam nur unu maniero, sed mi tre timas, tion mi ne volas ankoraŭ...

 

8.

Adamo nur rigardis post la forkuranta knabino. Li restis sidanta sur la herboj, kaj preskaŭ ploris. Tiu afero kaŭzis al li tre malbonan senton. Li ne komprenis, kial Eva faris tion. Hejme, liaj amikoj ĉiam diris, ke estas tre grave esti kuraga ĉe virinoj; kaj se virino donas eblecon, tiun la viro devas tuj uzi, ĉar aliokaze la virino pensas, lin sen-helpa malkuraĝulo, kun kiu estas ne inde daŭrigi la aferon.

Ĉu eblas, ke la amikoj ne diris veron? Povas esti, ke ankaŭ ili ne havis proksiman aferon kun virino, nur diris tion, por montri sin granduloj? Aŭ ĉu Eva estas tute alia ol la knabinoj, pri kiuj la amikoj parolis? Certe ŝi estas alia, tre serioza, tre pripensema virino. Ŝi volas atendi, ĝis alvenos la tempo por tiu afero. Sed antaŭe ŝi volas travivi grandan amon. Kaj ŝi pravas. Sen vera, granda amo certe tio valoras nenion; eĉ li ne povis fari kiam provis.

Nun ĉion mi malbonigis. Eva estis bona, vera amikino. Ankaŭ ŝi pensis, min bona amiko, tial ŝi kuraĝis veni kun mi en la arbaron. Tio jam estas certa. Nun ŝi opinias, ke ankaŭ mi estas malbonulo, kiu volis kuŝigi ŝin plej rapide. Ŝi parolos ne plu kun mi, tio estas certa. Ĉi tie, en tiu ĉi lando mi ne trovos (2.) tian knabinon, kun kiu tiel bone ni komprenus unu la alian. Eĉ povas esti, ke neniam en la vivo mi trovos tian knabinon. Afablan, karan, helpeman, scieman, amikinon, kaj ankaŭ tre belan. Tiaj proprecoj malofte estas kune tiel bone. Estis grandega malsaĝeco disrompi tiun amikecon.

Li sidis sur la herboj, kaj forte pensadis. Evan nepre mi devos retrovi kaj pacigi. Mi petos, peteĝos ŝian pardonon, kaj promesos, plej serioze mi promesos, ke eĉ per fingro mi ne tuŝos ŝin sen permeso. Jes, mi devos fari tion!

Sed kiamaniere mi povos retrovi ŝin? Mi scias nur ŝian nomon, sed ne, kie ŝi loĝas. Ankaŭ ŝi ne scias, kie mi loĝas. Dum niaj kunestoj ĉiam ni paroladis nur pri seriozaj aferoj, sed pri tia malgravaĵo, ke kie oni logas, tute ne.

Dum hejmeniro lia cerbo iradis nur ĉirkaŭ tiu afero; kiamaniere retrovi ŝin? Li ekvidis surstratan telefonon (3.). Tie devas esti ankaŭ libro, kaj en ĝi nomo, nu ne de Eva - eble tiu de ŝia patro, se li havas telefonon. Sed tio estas ne certa.

La ideon sekvis ago. Li iris al la telefono, kaj skribis 33 numerojn, ĉe kiuj la familia nomo estas sama kiel tiu de Eva.

Morgaŭ mi komencos telefonadi. Nun eble ankoraŭ ŝi ne alvenis hejmen. Ĝis morgaŭ eble ŝia kolero iom malgrandiĝos, kaj ŝi estos pardonema.

Li faris laŭ tiu decido. Sed sekvonttage la telefonadon li komencis nur posttagmeze, ĉar antaŭtagmeze li devis labori. Unu post la alia li vokis la priskribitajn numerojn. Unue sin anoncis viroj, kun kiuj li provis paroli unue esperantlingve, poste en sia nacia lingvo. Sed ili ne komprenis, kion li volas. Nu, fine virina voĉo, kiu povas esti la voĉo de Eva. Lia koro ekbategis. Ho, bonege!

- Saluton, kara Eva! Mi estas Adamo, li diris rapide. Sed el la alia fino de la linio li aŭdis nur fremdlingvan, nekompreneblan parolon. Kelkfoje sin anocis neniu, certe neniu estis hejme. Foje je lia Esperanta parolo respondis vira voĉo kun granda ĝojo, same esperantlingve, kvankam malpli bone ol la scio estis post kelk-semajna lernado de Adamo.

- Saluton, kara amiko! Nun mi aŭdi unua Esperanto parolo en telefono. Grande mi ĝoji! Esperanto estas tro bone afero. Mi esti kio kolekti poŝtmarkoj, mi korespondadi (5.) tutmondo, ricevi poŝtmarkoj. Tial mi lerni Esperanto dek jaro! Tro bona afero. Mi ricevi jam tro multa poŝtmarko!

Kaj tion li diris tiel rapide, preskaŭ je unu spiro, ke Adamo dume ne povis eĉ ekparoli.

- Pardonu al mi sinjoro, sed mi ne kolektas poŝtmarkojn. Mi tre petas vin, se eble vi scias la adreson de Eva Pati, bonvolu (6.) diri al mi.

- Ĉu adreso Eva Pati? Mi ne memori, sed atendi! Estas libro, en tio multo adreso, mi rigardi tio libro.

- Adamo atendis almenaŭ kvin minutojn, kiam denove ekparolis tiu lingvo-rompanto:

- Ne, mi ne vidi tio nomo. Certe ŝi ne kolekti markoj. Sed mi inviti vi, viziti mi. Havi certe vi insignoj (7.), mi tre ŝati tiaj ankaŭ. Skribi mia adreso. Movado (8.) mi ne partopreni. Ili ne elekti min estro. Mi povi bone estro. Sed diri estro nur devi, kio paroli bona. Ĉie malbona homoj. Nun vi vidi, kial bona mi paroli, ĉu ne?

Adamo jam volis ĉesigi tiun apenaŭ kompreneblan vortofluon: Pardonu sinjoro. Nun mi ne havas tempon; dankon pro via afableco, ĝis revido! Kaj li reenmetis la parolilon antaŭ la respondo de la alia.

Li provis la numerojn, kiuj ankoraŭ restis, sed sen sukceso. Li jam vidis, ke tiamaniere li ne povos trovi Evan. Kaptis lin granda doloro kaj malespero. Kion fari?

En tiu malagrabla stato pasis pli ol semajno. Povas esti, ke Eva forte koleriĝis, ke ŝi ne volas vidi lin plu? Certe ne. Krom tiu lasta malagrablaĵo ankaŭ ŝi sentis sin bone kun li. Do, certe ŝi jam forgesis tiun malbone sukcesintan montomarŝadon, kaj eble ankaŭ ŝi volas revidi lin. Ho, se vere estus tiel!

Li komencis esperi, kaj denove pensadi. Se Eva volas revidi lin, ŝi certe ofte promenadas en la ĉirkaŭaĵo de la teatro. Ja ĉiam ili renkontiĝis tie. Li decidis, ke ĉiun posttagmezon, kiam li havos tempon iros al la teatro.


1. Plua farado de io.

2. Post serĉado ekvidi ion.

3. Ilo, por paroli malproksimen

4. Diri, ke iu volas ion, aŭ iu ĉe-estas.

5. Sendi kaj ricevi leteron.

6. Mi petas vin, estu afabla fari ion.

7. Malgranda aĵo, kiu montras, de kiu grupo estas ano iu. Tiu aĵo estas fiksita sur vesto.

8. Komuna agado de iu granda grupo.

 

9.

Sekvonttage, en la kutima tempo li jam estis ĉe la teatro. Li promenadis tie proksimume ĝis vespero, kaj rigardis ĉiun knabinon, similan al Eva. Sed li ne sukcesis ekvidi ŝin. Kaj ankaŭ en la sekvontaj tagoj okazis simile. Kun la paso de la tempo, li farigis ĉiam pli malespera. Lia koro ofte ekbategis, kiam en la malproksimo li rimarkis iun, kiu povus esti Eva. Sed kiam ŝi venis pli proksimen, ĉiam li devis vidi, ke denove li eraris.

Multfoje li jam pripensis, kion li diros al ŝi, kiel li petos pardonon, kiel li promesos, ke poste ĉiam li estos nur bona al Eva. Sed ŝajnis, ke li ne ekvidos ŝin plu.

Sed la kvinan taĝon, kiam jam vesperiĝis, kaj guste li volis hejmeniri, de malantaŭ iu kaptis lian brakon. Li ne havis tempon diri eĉ unu vorton, la brakoj de Eva jam estis ĉirkaŭ lia kolo, kaj la buŝon fermis vera, longa, varma kiso. Poste Eva estis, kiu ekparolis:

- Adamo, kara Adamo, estas bonege, ke ni denove povas esti kune! Mi jam tre timis, ke mi ne revidos vin! Mi tre ektimis post tiu vango-frapo (1.). Tiu tre doloris ankaŭ al mi. Pardonu al mi, mi tre petas vin! Tiam kaptis min rapida kolero kaj ne pripensis, kion mi faras. Poste jam mi sciis, ke malbone mi faris, ke mi iris kun vi al tiu soleca loko. Mi sciis, ke vi tre deziras min, - ja ĉe sana viro estas tute natura, eĉ bona tio -, do mi estus devinta pli bone gardi min, kaj ne iri kun vi al tiu loko.

- Ne, vi tute ne pravas. Mi estis ne sufiĉe forta, mi ne povis regi min. Ja mi estas homo, homo devas ĉiam regi sin. Tiam mi faris, kiel besto, kiel hundo aŭ porko. Mi ne miras, ke kaptis vin kolero. Kaj nun mi tre ĝojas kaj dankas, ke vi venis tien kaj pardonis al mi.

- Ŝajnas, ke nia amikeco estas sufiĉe forta. Ni gardu tiun amikecon, tiu estas tre bela, tre bona!

- Mi faris ĉion, ke denove ni povu esti kune. Telefonadis, preskaŭ semajnon mi venadis ĉi tien ĉiutage.

- Ankaŭ mi volis fari ion, sed mi ne povis. Mi estis malsana. Nu, ne tre, tamen mi devis kuŝi en lito. Sed mi sentis, ke vi estas ĉi tie, kaj tuj, kiam mi povis, venis.

- Nun jam ĉio estas en ordo. Ni parolu pri alia afero. Ĉu dume vi lernis iom?

- Ne iom, sed multe! La vortojn preskaŭ mi scias, sed kelkajn aferojn mi ne komprenas tute bone.

- Ekzemple?

- Ekzemple mi ne komprenas bone, kiam oni uzas "anta", "ata", "ita", "inta" kaj similajn.

- Nu, atentu bone; mi klariĝos al vi. Kiu faras ion, ekzemple nun legas, tiam li estas leganto. Se hieraŭ legis, li estis leginto, se morgaŭ legos, li estos legonto. La objekto al kiu la faro direktiĝas, ekzemple la libro, kiun li nun legas; legato, hieraŭ: legito, morgaŭ: leĝoto. Mi amas vin: Mi estas via amanto; sed vi estas mia amato. Estas inde iom pli bone, pli longe klarigi tion.

Se okazas io antaŭe (ekz. hieraŭ)

Antaŭ la lego la homo estis legonta, la libro estis legota.

Dum la lego la homo estis leganta, la libro legata. Post la lego la homo estis leginta, la libro legita.

Se se la lego okazos morgaŭ: Antaŭ la lego la homo estas legonta, la libro estas leota.

Dum la lego la homo estas leganta, la libro estas legata.

Post la lego la homo estas leginta, la libro estis legita.

Se io poste okazos: Antaŭ la lego la homo estos legonta, la libro estos legota.

Dum la lego la homo eatos leganta, la libro estos legata

Post la lego la homo estos leginta, la libro estos legita.

La afero estas simila ĉe "o" aŭ "e" vorto-finoj.

- Por kiu celo tio estas utila?

- Tiamaniere tre mallonge oni povas skribi aŭ diri ion. Ekzemple: Hieraŭ ĝuste vi volis legi libron, kiam via amiko alvenis. Anstataŭ tio, vi povas diri: Mi estis legonta, kiam mia amiko alvenis. Aŭ alia ekzemplo: Antaŭ la forveturo vi devos telefoni al via amiko: Forveturonte vi devos telefoni... Sed tiujn formojn oni malofte uzas en Esperanto, nur se estas nepre bezonata.

- Tamen estas aferoj, kie tio estas ne malhavebla. Ekzemple se antaŭe io okazus alimaniere. Se mi ne estus irinta kun vi sur la monton, vi ne estus ricevinta de mi frapon. (Aŭ vi ne estus frapita.) Nuntempe oni diras tion ankaŭ pli mallonge: "Se mi ne irintus kun vi sur la monton, vi ne ricevintus de mi frapon."

- Nu, pro tiu malagrabla afero tiun ekzemplon certe ĉiam mi rememoros.

Sed estas ankoraŭ io, pri kio ni ne parolis: Ekzemple "rapida" estas io, kio ĉiam rapidas: Rapida vagonaro aŭ rapidvagonaro. Se tiu rapido estas ne ĉiam ekzistanta propr'eco, nur foje-foje faras io aŭ iu: Rapidanta homo; kiu nun rapidas, sed ne ĉiam. Se ni jam parolas pri la rapido, tiu estas bona ekzemplo por montri, ke la sama vorto povas havi diversajn formojn:

Rapido; montras, po kiom da kilometroj iras la vagonaro dum unu horo. (ekz.: 80 km/horo)

Rapida; propreco de bestoj kaj veturiloj. (rapida vagonaro, tiu hundo estas rapida.)

Rapide; kiam io okazas dum mallonga tempo. (Rapide li alvenis.)

Rapidi; la ago mem. Mi rapidas, vi rapidas ktp.

- Vi estas tre bona instriustino. La lernolibro ne klarigas tiel bone tiujn aferojn.

- Mi pensas, ke por hodiaŭ jam estas tro multe el la klarigado. Post semajno denove ĉi tie! Ĝis...!

- Kaj antaŭ la foriro Adamo ricevis kison.


1. Frapo sur la vizaĝon.

 

10.

- Saluton! Ĉu longe vi atendis?

- Ne, ĉirkaŭ dek minutojn.

- Pardonu al mi pro la malfruiĝo, sed dumvoje fremd-landano demandis min pri io. Nur tre malfacile mi povis klarigi al li, kiamaniere li povos trovi la staci-domon.

- Stacidomo; tiun vorton ankoraŭ eĉ mi ne konas.

- Ĉu vere? Stacio (aŭ haltejo) estas loko, kie veturiloj, ekzemple vagonaroj haltas. Tie estas ankaŭ domo, kie oni vendadas biletojn, kaj la vojaĝantoj atendas. Krome oficejoj, kie fervoj'istoj laboras.

- Fervojiston mi komprenas. Tiu estas el vortoj: fero, vojo, isto. Sed mi ne scias, kio estas bileto.

- Bileto estas paper-peceto, simile al marko. Antaŭ la ekveturo, oni devas aĉeti ĝin, kunporti, por montri la pagon. Esperanto estas facila tial, ĉar el kelkaj vortoj oni povas kunmeti multajn novajn. Ĝi estas vere multe pli facile ellernebla, ol ceteraj lingvoj.

- Jes, tamen oni devas multe lerni, se oni volas bone uzi la lingvon. Ekzemple, vi multe lernis ĉiutage, tial vi sukcesis dum mallonga tempo iom ellerni ĝin. Sed, se vi komencos legi seriozajn librojn, vi vidos, kiel multajn vortojn vi ankoraŭ ne konas. Sed kaj vi, kaj mi devas esti kontentaj pri via lingvoscio. Estus tre bone, se ĉiu, kiu sin nomas esperantisto, povus uzi almenaŭ tiel bone la lingvon, kiel vi.

- Ho, pasintokaze mi forgesis rakonti al vi ion. Mi serĉadis vin telefone, kaj foje en la telefono sin anoncis esperantisto. Sed li parolis tiel malbone, ke mi devis multe pensadi por kompreni lin. Kaj li kuraĝis rakonti, ke li eklernis antaŭ dek jaroj! Eĉ li pensis, ke li bone konas la lingvon! En la movado li volis esti estro, kaj forlasis la movadon ĉar oni ne elektis lin estro!

- Certe vi tre miris, kiam vi ekaŭdis Esperantajn vortojn en la telefono.

- Ili estis vere nur apartaj vortoj, sed ne parolo.

- Kaj tiu ulo rakontis, ke li lernis dek jarojn!? Tiaspecaj "esperantistoj" senvole estas malamikoj de Esperanto. Ili fortimigas la homojn, ĉar laŭ ilia ekzemplo ili pensas, ke ankaŭ Esperanto estas ne bone ellernebla, same kiel naciaj lingvoj. Eĉ tiaspecaj volas esti estroj! Esti, labori, lerni, kiel simplaj anoj tute ne! Ili bezonas la movadon nur por povi esti "iuj", kio eble aliloke ne sukcesis. Kvankam nacilingve ili povas paroli "bele", rapide estas videble kiaspecaj homoj ili estas. La aliaj esperantistoj ne ŝatas, ne estimas ilin, kaj ne elektas ilin, se ekzistas eblo, estro. Poste ili plej ofte forlasas la movadon, sed tio estas tute ne perdo! Estroj devas esti nur tiuj, kiuj povas doni ekzemplon.

Ankaŭ alian novaĵon mi povas rakonti al vi: Eble vi memoras, ke mi diris al vi, hejme mia amiko jam parolis al mi pri Esperanto.

- Jes, mi memoras.

- Mi ne scias kial, sed tiutempe ne interesis min Esperanto. Certe mi ne vidis, kial ĝi estus utila al mi, se mi eklernus. Antaŭ du semajnoj mi skribis leteron al mia amiko esperantlingve!

- Certe li tre miris! - Ĉu li jam respondis?

- Jes, hieraŭ mi ekvidis la hejman koverton en la vitro-fenestro de la pordisto. Mi tre ekĝojis, vidante, ke la letero alvenis por mi.

- Ĉu li estis kontenta pri via scio?

- Jes, li estis tre kontenta, kaj skribis, ke mi estas feliĉa homo, ĉar mi havas tian instruistinon kiel vi!

- Ĉu vere vi estas feliĉa?

- Vere? Ĉu vi ne vidas, ke radias de mi tiu feliĉo?

- Jes, mi vidas! Tuj vi estos pli feliĉa, sed unue diru ion!

- Kion vi volas aŭdi? Neniam mi estis pli feliĉa!

- Ĉu vere vi amas min?

- Kia demando! ĝus mi diris al vi, ke la feliĉo radias de mi. Tiu feliĉo estas pro la granda amo. Kiam mi longe estis sen vi, tiam mi ekscis, kiel grava vi estas al mi, kiel forte mi amas vin!

- Nu, tiam mi diros al vi agrablan novajon. Mia patro devos vojagi eksterlanden pro laboreja afero, kaj mia patrino vojaĝos kun li. Do, mi restos sola en la logejo.

- Kaj mi?

- Ĉu vi ne komprenas? Mi volas inviti vin al mi! Multe mi pensadis pri tiu afero. Ankaŭ mi sentas, ke mi tre amas vin! Mi jam scias, ke tio estas vera, granda amo. Kaj mi tre timis, ke pro tiu malfeliĉa afero mi perdos vin. Mi jam pensis, ke estus estinta pli bone, se mi permesus, ke vi finu, kion vi komencis. Adamo! Mi tre amas, ankaŭ mi tre deziras vin, kaj ankaŭ mi volas jam esti via!

- Kara mia Eva! Mi pensis, ke mi jam ne povos esti pli feliĉa, kaj jen, tamen!

 

11.

Ankaŭ tiun taĝon ili renkontigis ĉe la teatro. Sed tiu renkontiĝo estis tute alia ol ĝis nun. Ili ambaŭ timis, kaj la kaŝo de la timo faris inter ili nekutiman malvarmeton. Ili nur staris, apenaŭ povis diri ion. Por rompi la silenton Eva ekparolis:- Nu, kien ni iru?

- Antaŭ semajno vi invitis min al via loĝejo. Sed se vi dume ŝangis vian decidon, ni povos iri ajne promenadi.

- Lia voĉo ne plaĉis al Eva. Ŝi aŭdis en ĝi kvazaŭ mokon. Tial, kvankam prefere ŝi irintus promenadi, respondis jene:

- Ne, kion mi promesis, tion mi ne ŝanĝas. Venu kun mi.

- En la loĝejo ilia maltrankvilo kreskis.

- Ĉu vi volas manĝi aŭ trinki ion? - Demandis Eva.

- Ne, mi volas nur vin, - diris Adamo per ia malafabla voĉo.

- Ne rapidu, ni havas tempon, mi timas!

- Ĉu vi pensas, ke post unu horo vi ne timos? Venu!

Kaj li tiris ŝin al la lito. Tie per ne lertaj manoj li provis forigi la subvestojn de Eva.

- Ne tiel! Vi malbonigos ĝin. Atendu, mi malvestiĝos.

Sed Adamo ne atendis ĝis Eva estis preta. Malpacience li premis ŝin sur la liton, kaj tuj volis komenci.

- Ne, ne! Ŝi kriis kaj ekploris. Lasu min, tio estas ne bona, tio tre doloras al mi!

Sed Adamo jam ne povis regi sin. Eva ĉiamaniere provis liberiĝi, sed Adamo forte tenis ŝin, kaj kaŭzis al ŝi grandan suferon. Tamen post momento li malfortiĝis, kaj ne povis fari plu.

- Lasu min, mi fariĝis malpura, mi devas iri al la banĉambro, ŝi diris, kaj forlasis la knabon en la lito. Ŝi restis tie ĉirkaŭ dek minutojn. Kiam ŝi revenis, Adamo sur la ventro (1.) kuŝis en la lito kaj ploris. Eva sentis kompaton, kaj sidiĝis apud lin. Longe ŝi sidis senvorte; fine ekparolis:- Ne ploru, kio okazis ne gravas, okazis nenio.

- Okazis nenio, mi scias. Mi ne diris al vi veron. Ankoraŭ mi ne kuŝis kun virino. Antaŭ jaro mi provis tion kun stratulino. Miaj samklasanoj ĉiam diradis, kiel bona estas tio, do ankaŭ mi volis provi. Tiu virino estis bela, juna, sed ne afabla. Ŝi kondukis min en malgrandan, sed ne tute puran ĉambron. Tuj ŝi petis de mi monon, poste dum momento ŝi forĵetis de sur si la unusolan robon (2) kaj kuŝis sur ka liton. Mi nur staris en la mezo de la ĉambro, kaj ne sciis kion fari.

- Nu, kial vi staras tie? Malvestiĝu, kaj kuŝiĝu ĉi tien!

Mi faris kion ŝi diris, sed mi nur kuŝis apud ŝi, kiel lignopeco. - Kion mi sentis estis ne deziro, sed timo, kaj ne sciis kion fari. Kelkajn minutojn mi kuŝis tiel, nek mi, nek ŝi diris eĉ unu vorton.

- Kion vi atandas? Se vi volas fari ion, rapidu, mi ne havas tempon!

Post tio nature mi povintus fari nenion, tial eĉ ne provis. Mi saltis de sur la lito, vestis min, kaj senvorte forrapidis. De tiam mi kuraĝis provi nur kun vi, sed ŝajnas, ke mi tute ne povas fari tion.

- Eva komencis afable karesi (3.) lian dorson:

- Kara mia granda infano! Kial vi ne povus fari tion?

Mi jam komprenas vian sin-tenon. Vi estis perforta, tiamaniere vi volis montri vin kuraĝulo. Dume vi timis, pro la malsukceso, kaj tiu timo malhelpis vin! Ankaŭ mi timis vin, sed mi jam vidas, ke ni ambaŭ estas senkulpaj, en tiu afero ne lertaj infanoj. Do, en tiu ĉi senco ni estas tute egalaj.

- Ĉu vere vi pensas, ke mi sukcesos?

- Nature! Ja vi estas sana, forta viro, sed vi ne scias, kiel vi devas fari tion.

- Vi estas tre bona al mi. Anstataŭ kolero, aŭ moko vi volas helpi al mi, ne pensante pri tio, ke denove mi kaŭzos al vi suferon.

- Ho, vi infaneto! Ĉu vi pensas, ke mi ne deziras tion? Ankaŭ mi deziras, same kiel vi, sed antaŭe ankaŭ mi timis. Sed se vi faros tion en bona momento, certe tiun suferon mi ne rimarkos!

- Timi min jam tute vi ne devos. Ĉio okazos, kiel vi volas, kiam vi volas... - Se mi povos.

- Denove, "se mi povos"! Tute ne pensu pri tio! Karesu, kisadu min, ludu kun mi!

- Tre bona vi estas. Ĉu vi scias, ke mi ankoraŭ ne vidis virinan korpon de tiel proksime?

- Ankaŭ mi ne vidis tiujn partojn de viro...

Kaj ili komencis ludi en la lito kiel infanoj. Ili ludis kun la ĝis nun nekonataj ludiloj, kaj dume forgesis la timon.

- Ili estas la mamoj (4.)...

- Ĉu ili?

- La pintoj (5.).

- Ili estas vere pintaj!

- Kaj tie?

- Tie estas nigra arbaro.

- Tre malhela arbaro!

- Tie?

- Monteto, kaj sub la monteto valo.

- Tie?

- Ho, ve...

- Ĉu doloras al vi tie ĉi?

- Ne, ne, tute ne... faru... tio estas tre bona! Vi nur karesu kaj kisadu min. Tute ne pensu pri tio, ke vi volas fari ion. Nur karesu kaj kisu min ĉie. Vi rimarkos, kiam jam ankaŭ mi forte deziros. Tiam venu. Tiam venu trankvile kaj malrapide. Vi ekvidos, ke tiam estos bona kaj al vi, kaj al mi.

Kaj ĉio okazis tiel. Poste ili feliĉe ekdormis, ĉirkaŭbrakumante (6.) unu la alian...


1. Interna, antaŭa homa korpo-parto.

2. Virina vestajo.

3. Per tuŝado de fingroj, kaŭzi agrablan senton.

4. Antaŭa virina korpoparto, por manĝigi infanon.

5. La plej supra, plej maldika parto de io.

6. Per brakoj ĉirkaŭi ion.

 

12.

- Adamo, vekiĝu! Rapide ellitiĝu! Vi mal-fruiĝos en la laborejo!

Trankviliĝu! Hodiaŭ mi ne laboros!

- Ĉu vere? Ĉu tio eblas?

Jes, mi petis libertempon de mia labor-estro por kelkaj taĝoj. Se vi permesos, kelkajn taĝojn mi volus logi kun vi!

- Bonege! Nun neniu rimarkos tion. La loĝantoj de la apuda loĝejo estas forveturintaj al ban-loko. Foje-foje estas utile, ke en tiuj grandaj domoj la loĝantoj ne konas unu la alian.

- Do, nun ni povos vivi, kiel la unuaj du homoj, Adamo kaj Eva. Feliĉe, sen zorĝoj.

- Ĉu vere sen zorĝoj? Ĉu vi ne sentas malsaton? Ĉar mi estas tre malsata! Do, tute sen zorĝoj ni ne povos vivi, ni devos zorgi ekzemple pri la matenmanĝo.

- Tio estas bona ideo. Mi helpos al vi ĉion, diru, kion mi faru!

- Nun nenion. Ĉio, kio estas nun necesa; kafo, lakto, pano, butero estas hejme. Venu en la kuirejon. Jen tasoj (1.) kaj teleroj, metu ilin sur la tablon.

- Ili rapide kaj multe manĝis. Poste ili ripozis, aĉetis aĵojn por la tagmanĝo kaj vesper-manĝo. Ili komune kuiris. Kune ili povis bone aranĝi ĉion. Sed nature, ili ne povis plenigi per la ĝojoj de la ĵus ellernita scio, tial la lito ne povis malvarmiĝi.

- Adamo, tre bone estas fari kun vi tion! Neniam mi pensis, ke tio povas esti tiel bona. Mia tuta korpo, ĉiu peceto de mia korpo aparte deziras vin, kaj estas sufiĉe, ke vi tuŝu al mi la manon, jam vekiĝas en mi granda deziro.

- Mi tre ĝojas, ke vi diras tion. Ĉu vi memoras, kiel malfacila estis la komenco?

- Jes, mi tre bone memoras. Kaj mi jam komprenas, ke la kaŭzo de la malbono estis, ke vi tro rapide volis atingi ĉion. Komence vi pensis nur pri vi en tiu afero. Vi rigardis min nur ilo por kaŭzi al vi kontentiĝon.

- Povas esti, ke vi pravas. Sed kredu al mi, ke tio estis ne pro mia malbona intenco, sed pro la ne scio. Mi jam ellernis, de vi mi ellernis, - kaj pro tio mi estas tre danka al vi -, ke mi povas senti min bone kun vi, se ankaŭ vi sentas vin bone kun mi. Mi povas esti feliĉa kun vi, se ankaŭ vi estas feliĉa kun mi. Do, ĉiam, ĉion mi devas fari tiel, ke tio al vi estu bona, tiam per si mem ankaŭ al mi estos bona.

- Mi sentas, mi scias tion. Tial mi jam tute ne timas vin, kaj ankaŭ mi provos fari ĉion tiel, ke al vi estu bona.

- Tio okazas, pro la granda, ambaŭ-direkta amo, kies fundo estas la ambaŭdirekta fido (2.), kaj vere nur tiu ĉi ambaŭdirekta amo faras bela, faras bona la tiaspecan korpan kuneston.

- Vi tre pravis, kiam unue vi diris, ke sen tio vi ne volas komenci, ni devas atendi.

- Do, oni devas atendi ĝis la frukto maturiĝas (3.). Antaŭ maturiĝo ĝi estas ne dolĉa, sed acida (4.) kaj amara (5.). Tial forpreni frukton de sur la arbo, kaj manĝi ĝin antaŭ maturiĝo estas stultaĵo (6.).

- Sed ni jam tro multe parolis. Oni diras, ke pri tio oni devas ne paroli, sed fari tion.

- Nu, tamen estis ne malutila tiu parolado! Venu, denove mi tre deziras vin!

- Post kelkaj tagoj tamen jam restis tempo ankaŭ por aliaj aferoj. Eva havis multe da Esperanto-libroj, kaj Adamo rigardadis ilin.

- Ĉu tiujn librojn vi fin-legis?

- Ne tute, sed preskaŭ. Per legado oni povas multe lerni, ĉefe novajn vortojn. Sed mi legas tiujn librojn ne nur por lingvo-lernado. Ili estas tre interesaj. Inter ili estas multaj, kiuj en mia gepatra lingvo ne aperis. Per la legado de tiuj libroj, mi povis iom ekkoni la historion kaj literaturon (7.), la kutimojn de aliaj, malgrandaj popoloj, eĉ tiujn de foraj, ne bone konataj grandaj landoj.

- Vi estas tute alia knabino ol kiujn ĝis nun mi konis. Vi estas alia, kaj multe pli valora. Vi rigardas ne nur la ĉiutagajn aferojn ĉirkaŭ vi, sed vi rigardas pli foren kaj pli profunden en ĉiu senco. Interesas vin ne nur viaj malgrandaj aferoj, sed ankaŭ la grandaj, la tutmondaj. Vi estas bela, afabla, bon-anima, kara, helpema, trankvila, pacema.

- Bone, bone; vi jam diris al mi tiom multajn belajn kaj bonajn, ke estas ne-kredeble ke tia homo entute ekzistas.

- Sed vi estas tia, kredu min! Ĉu Esperanto faris vin tia, kaj ankaŭ la aliaj esperantistoj estas similaj?

- Certe Esperanto, - la legado de tiuj libroj, gazetoj, la leteroj de eksterlandaj amikoj faris min iom alia homo ol mi estis. Sed povas esti, ke jam antaŭe mi havis emon al tiaspecaj aferoj. Eble tial mi eklernis Esperanton.

- Kaj tiu ĉi libro? Mi vidas en ĝi nur adresojn.

- Tio estas la Jarlibro de la Universala Eperanto Asocio. (Ĝi estas la tutmonda grupiĝo de esperantistoj.) En ĝi estas la adresoj de tiuj ĉiulandaj esperantistoj, kiuj volas helpi al aliaj homoj ekz. dum vojaĝo aŭ en aliaj aferoj.

- Kiel bone estus, se en la mondo ĉiu lernus Esperanton, kaj ĉiu estus tia!

- Inter esperanistoj estas ankaŭ alispecaj. Sed estas certe ankaŭ tio, ke la ellerno kaj uzado de la lingvo efikas je la homoj en bona direkto.

- Per Esperanto kiel bone ni povis kompreni unu la alian jam post mallonga lernado. Kial ankaŭ aliaj ne konsentas tion, kaj ne komencas tuj lerni?

- Konsenti kun grandaj, gravaj aferoj kaj amase agi por la efektivigo, ĉiam bezonis multe da tempo. Ni estu trankvilaj, pacemaj, sed ĉiam havu kuraĝon fari ion por bona afero.

- En la mondo estas multaj, kiuj volas esti utilaj por la tuta homaro. Ekzemple, kiuj volas helpi en la konservado de la paco, konservado de la pureco de la naturo, partopreni en la batalo kontraŭ malsato kaj aliaj gravaj aferoj. Tre bone estus, se unue ili ellernus la lingvon. Se ankaŭ lingve ili komprenus unu la alian, ilia agado estus multe pli efika!


1. Malgranda ujo por varmaj trinkaĵoj.

2. Kredo, ke la alia volas bonon al mi.

3. Kiam la frukto jam ne fariĝas pli dolĉa.

4,5. Tia estas la frukto se ĝi estas ne matura.

6. Kion saĝa homo ne faras. (mal-saĝ-ajo)

7. Tut-aĵo de libroj, gazetoj, verkoj.

 

13.

- La tagoj, kiujn ili pasigis kune en la loĝejo de la gepatroj de Eva, rapide forpasis. Sekvis denove renkontiĝoj ĉe la teatro. Sed la komunaj promenadoj, paroladoj, sidante sur benko en parko jam estis ne sufiĉaj. Feliĉe la somero estis longa, la aero eĉ vespere agrable varma, do la libera naturo donis hejmon por la geamantoj.

- Foje Eva havis ideon:

- Ĉu vi memoras ankoraŭ pri tiu loko sur la monto?

- Jes, tre bone. Tre malagrabla memoro ligas min al tiu loko.

- Tamen mi ŝatas tiun lokon. Tial mi volas, ke la malagrablajn memorojn ni forgesigu per aliaj, belaj, agrablaj. Do, nun ni veturu tien!

- Kaj ili veturis tien, iris sur la monton, admiris la vidindaĵojn. Estis bona, bela vetero. En la pura aero estis bone videblaj la foraj regionoj kun vilaĝoj, arbaroj, riveretoj. Poste sur la bela, freŝa, mola herbaro ili forgesis la malbonan memoron de la unua tiea restado.

- Eva, kara mia! Tiu ĉi bela loko tamen devos denove konserviĝi kiel mal-bona memoro.

- Kial?

- Ĉar nun mi devos diri al vi ion.

- Diru jam, mi fariĝis maltrankvila!

- Mia unu okulo ridas, la alia ploras. Hieraŭ mi ricevis leteron. En ĝi estas sciigo, ke oni akceptis mian sin-anoncon al la universitato. Do, baldaŭ mi devos forlasi vin.

- Ho, kara mia! Ankaŭ mi devas diri, kion vi diris. Tamen la vizito al la universitato estas tre grava por vi, do vi devos forveturi kaj fari tion. Ankaŭ mia lernojaro baldaŭ komenciĝos.

- Se mi estos forveturinta hejmen, mi daŭriĝos la lingvolernadon, kaj volas partopreni ankaŭ en la Esperanto-laboro.

- Certe ankaŭ en via urbo ekzistas Esperanto-grupo, via amiko povos konduki vin tien.

- Kaj ankaŭ en la universitato mi volas fari ion por Esperanto.

- Bone, sed mi konsilas al vi, ke estu singarda.

- Kial?

-.Pri esperantistoj multaj havas malveran bildon; ke ili estas iaj ... aliaj homoj.

- Min ne interesas, kion pensas, kion diras, kion faras aliaj homoj. Se mi opinias ion bona, tion mi faras. Krome, mi legis ie; se iu ekkonas ian veron, tiun li devas konigi ankaŭ al aliuloj.

- Bone, bone. Tamen estas tre grave, kiu, kiamaniere faras ion. Se vi alvenos inter nekonatajn homojn, ne komencu paroli tuj pri Esperanto. Atendu, ĝis ili pro viaj homaj valoroj akceptos, ekŝatos, eĉ komencos estimi vin. Ne forgesu, ke la sukceso de iu agado forte dependas ankaŭ de tio, kia estas la opinio pri la homoj, kiuj faras tion. Do, en ĉiu movado povas esti utilaj nur tiaj homoj, kiujn estimas la aliaj.

- Aliaj? Mi ne povas, eĉ ne volas plaĉi al ĉiuj.

- Vi pravas. Tiam mi diras, volu plaĉi nur al tiuj aliaj, kiujn ankaŭ vi opinias bon-intencaj homoj.

- La lastaj taĝoj rapide forpasis. Ili jam staris en la flughaveno (1.). Pro la malgajeco ili apenaŭ parolis. Eva tamen ekdiris:

- Kara, nun vi forflugos. Pensu pri mi, mi petas, pensu pri mi! Skribu ofte al mi!

- Neniam mi forlasos, neniam mi forgesos vin! Aŭ mi venos denove ĉi tien, aŭ venu vi al mi. Kaj mi promesas al vi...

- Ne, ne promesu! Mi petas, ne faru promeson. Aŭskultu! Kaj mi, kaj vi estas ankoraŭ junaj. En la vivo povos okazi multaj aferoj. Mi ne volas, ke vi restu fidela (2.) al mi nur tial, ĉar vi estas honesta (3.), kaj nur tial vi plenumus la promeson. Mi ne volas, ke vi sentu devon! Se vi revenos, tio devos esti nur pro amo, nur pro deziro, sed neniam pro promeso! La tempo, kiun ni pasigis kune, al mi estis belega travivaĵo. La memoron pri ĉiu horo, pri ĉiu momento mi konservos en mia koro. Kaj se neniam vi revenos, se neniam ni revidos unu la alian, mi ne koleros vin, ĉiam mi estos danka al vi pro tiu granda feliĉo, kiun vi donis al mi.

- Ankaŭ mi sentas tion, kion vi diras. Tamen mi vidas larmojn (5.) en viaj okuloj. Ne ploru kara, ĉar ankaŭ mi tuj komencos plori! Eĉ sen promeso mi sentas, ke mia koro restos ĉe vi, ĉi tie. Ofte mi skribos, kaj tio estos tia, kvazaŭ ni paroladus.

- La laŭtparolilo (6.) diris, ke la vojaĝontoj devas iri al la pordeĝo. Lasta, longa, ploranta kiso...

- Adamo malaperis en la hom-amaso. Eva iris sur la balkonon (7.). Ŝi atendis, ĝis la grandega birdo forlasis la teron; longe ŝi rigardis post ĝi, ĝis tiu malaperis malantaŭ arĝente brilanta nubo.

El ŝiaj okuloj larmoj fluis, sed per la koro ŝi sentis, ke tiu amo certe havos kontinuon, kaj revenante hejmen, ŝi jam komencis pensadi pri la sekvonta renkontiĝo...


1. Loko, kie flugantaj veturiloj ekiras kaj alvenas.

2. Kiu ne forlasas iun aŭ ion.

3. Kiu ĉiam faras kion diras, kion promesas.

4. Fari, kion iu promesis.

5. Kio fluas el la okuloj dum ploro.

6. Ilo, per kiu eblas forte, fore aŭdeble paroli.

7. Alta, senmura, libera parto de konstruaĵo.

 

 

Vortoj el la Baza Radikaro Oficiala, ellaborita de Akademio de Esperanto. 400 radikoj el la tri unuaj oftecgrupoj, kun *signo kompletigitaj je 700 vortoj el la kvin unuaj oftecgrupoj

aĉeti

ankaŭ

baldaŭ

-adi

ankoraŭ

*bani

ado

-ano

batali

*adreso

anstataŭ

bati

*aero

antaŭ

bela

afabla

*aparta

*benko

afero

apenaŭ

*besto

*agi

aperi

bezoni

*aĝo

*aprilo

bildo

*agrabla

apud

birdo

ajn

aranĝi

blanka

aĵo

arbo

*blua

*akcepti

*arĝento

bo-

akvo

aro

bona

al

arto

*bordo

alia

atendi

*bovo

almenaŭ

*atenta

*brako

alta

*atingi

*brili

amaso

*brui

ambaŭ

aŭdi

bruli

ami

aŭgusto

*bruna

amiko

*aŭskulti

*brusto

*amuzi

*avo

buŝo

*angulo

*azeno

*butero

*animo

   

*celo

dekestra

eg

cent

demamandi

*egala

certa

*dento

ejo

*cetera

devi

ek-

 

deziri

ekster

ĉambro

*dika

ekzemplo

*ĉapelo

*dimanĉo

*ekzisti

ĉar

*dio

el

ĉe

*direkto

*elekti

ĉef-

*diri

-ema

*ĉesi

dis-

*en

ĉevalo

*diversa

*erari

ĉi

do

*esperi

ĉia

dolĉa

esti

ĉiam

*doloro

*estimi

ĉie

*domo

*estro

ĉielo

*donaco

-et

ĉio

doni

 

ĉirkaŭ

dormi

facila

ĉiu

*dorso

*fajro

ĉu

du

fali

 

dubi

familio

da

dum

fari

*danĝero

 

*februaro

danki

-ebla

feliĉa

daŭro

-eco

fenestro

de

fermi

*decembro

edzo

*fero

*decidi

*efektiva

*festi

 

*efiki

*fiksa

*fiksi

ge-

*historio

filo

*genuo

ho

fingro

*glacio

homo

fini

*glaso

hodiaŭ

*fiŝo

granda

horloĝo

*flava

grava

horo

*floro

*greno

*hundo

flugi

*griza

 

flui

*grupo

*ia

*fojo

 

iam

*folio

*ĝardeno

*ideo

fonto

ĝi

-ido

for

ĝis

ie

forgesi

ĝoji

-igi

formo

*ĝusta

-iĝi

forto

 

ili

*freŝa

haŭto

-ilo

frua

halti

-inda

frukto

haro

*infano

*fundo

havi

*inko

 

hejmo

-ino

*gaja

*hela

*insekto

*gajni

helpi

*instrui

*gardi

*herbo

*intenci

*gazeto

hieraŭ

inter

interesi

*kalkuli

*komerci

intereso

kanti

*kompati

*interna

*kapabla

kompreni

*inviti

kapo

*komuna

io

*kapti

*konduki

iom

*kara

*koni

iri

*karto

*konsenti

-ismo

*kaŝi

*konservi

-isto

*kato

konsili

iu

*kaŭzo

konstrui

 

ke

*kontenta

ja

kelka

kontraŭ

jam

kia

*korbo

*januaro

kial

*koro

jaro

kiam

*korpo

je

kie

korto

jen

kiel

kosti

jes

kies

*koverto

*jugi

kio

*kovri

*julio

kiom

*krajono

juna

kiu

*kredi

*junio

klara

*kreski

*justa

*klaso

krii

 

*klini

krom

*jaŭdo

knabo

*kovri

*jeti

*kolekto

kruco

jus

*kolero

kredi

 

*kolo

*kruro

*kafo

koloro

*kuiri

kaj

komenci

*kuko

*kulero

letero

*marto

*kulpa

levi

mateno

kun

li

mem

*kuraci

libera

memori

kuraĝa

libro

*merkredo

kuri

*ligi

meti

*kuŝi

*ligno

*mezo

kutimo

*ligo

*mezuri

kuzo

*limo

mi

kvankam

*lingvo

mil

*kvar

*linio

militi

kvazaŭ

lito

*minuto

kvin

logi

miri

 

loko

*moki

la

longa

*mola

labori

*ludi

*momento

*laca

lumi

*monato

*lago

*lundo

*mondo

lakto

luno

mono

lando

 

monto

*lango

*majo

montri

*larga

mal-

morgaŭ

lasi

manĝi

movi

lasta

*maniero

multa

laŭ

manki

muro

lavi

mano

*muziko

legi

*mardo

 

leĝo

*marko

nacio

lerni

maro

naski

*lerta

*marŝi

*naturo

naŭ

*oktobro

per

*nazo

okulo

perdi

ne

okupi

permesi

necesa

ol

perono

*neĝo

*ombro

peti

nek

-ona

*peza

nenia

oni

piedo

neniam

*onklo

*plaĉi

nenie

*opoinii

*plafono

nenio

ordinara

*planko

neniu

*ordo

plej

ni

*ordoni

plena

nigra

*orelo

*plendi

*nokto

*ovo

*plezuro

*nombro

 

pli

nomo

paco

*plori

nova

pagi

plu

*novembro

*paĝo

*plumo

nu

*pako

*popolo

*nubo

*pano

por

*nulo

*papero

pordo

*numero

*pardoni

*porko

nur

paroli

*porti

 

parto

post

*objekto

pasi

postuli

obla

paŝi

*poŝo

*ofico

patro

*poŝto

*ofta

*peco

povi

ok

*pendi

*prava

okazi

pensi

*precipa

*preferi

*reĝo

*sanĝo

premi

*rekta

*sata

preni

*religio

scii

*prepari

renkonti

se

preskaŭ

respondi

sed

*preta

resti

*seĝo

preter

resto

*seka

prezenti

ricevi

sekvi

pri

riĉa

semajno

*printempo

ridi

sen

pro

rigardi

senco

*produkto

rimarki

sendi

*profunda

rimedo

senti

proksima

*ripeti

sep

*promeni

*ripozi

*septembro

*promesi

*rivero

serĉi

propra

*rompi

*serioza

provi

*rondo

servi

*prunto

*rozo

ses

punkto

ruĝa

si

pura

*ruli

sidi

puŝi

*rulo

*silenti

   

*simila

*radio

*sabato

simpla

rajto

*saĝa

sinjoro

rakonti

*sako

skribi

rapida

*salti

sola

re-

*saluti

*somero

regi

sama

soni

*regiono

*sana

*speco

*spiri

tablo

turni

*spirito

taĝo

tuŝi

*stacio

tamen

tuta

stari

*telero

 

*stato

tempo

ujo

*stelo

teni

-ulo

*strato

tero

-um

*studi

*teruro

unu

sub

tia

urbo

*suferi

tial

*utila

*sufiĉa

tiam

uzi

*sukcesi

tie

 

*sukero

tiel

*vaĝonaro

*sumo

timi

valoro

suno

tio

vaporo

super

tiom

varma

*supro

tiri

*vasta

sur

tiu

*veki

 

*tondi

*vendi

*ŝafo

tra

*vendredo

*ŝajni

*trafi

veni

ŝangi

tranĉi

vento

*ŝati

trankvila

vera

ŝi

trans

*verda

*ŝipo

tre

*verko

*ŝlosi

tiri

vespero

*ŝtato

trinki

vesto

*ŝteli

tro

*vetero

*ŝtono

*truo

veturi

*ŝtupo

tuj

vi

vidi

vivi

*voki

*vilaĝo

vizaĝo

voli

vino

*viziti

vorto

*vintro

*voĉo

 

viro

vojaĝi

*zorgi

*vitro

vojo

 

 

Tiuj vortoj aŭ ne estas en la supra vortaro, aŭ estas ne simple kompreneblaj kunmetitaj vortoj:

acida: Tia estas la frukto, se ĝi estas ne matura.
amara: Tia estas la frukto, se ĝi estas ne matura.
anonci: Diri aŭ skribi, ke iu volas ion, aŭ iu ĉeestas.
balkono: Alta, senmura, libera parto de konstruaĵo.
bileto: Malgranda paper-folio, montri, ke mi pagis.
bonvolu: Mi petas vin, estu afabla fari ion.
brakumi: Per brakoj ĉirakŭi iun.
denove: Ne nur unufoje fari ion.
fidela: Kiu ne forlasas iun aŭ ion.
fido: Kredo, ke la alia volas bonon al vi.
filozofo: Homo, kiu multe scias pri la aferoj de la vivo.
formanĝi: Tre rapide manĝi ĉion.
flughaveno: Loko, kie flugantaj veturiloj ekiras kaj alvenas.
honesta: Kiu ĉiam faras kion diras, kion promesas.
inĝeniero: Homo, kiu pripensas, priskribas aĵojn, konstruaĵojn.
insigno: Malgranda aĵo, kiu montras, al kiu grupo estas ano iu. Tiu estas fiksita sur vestaĵo.
jupo: Virina vestaĵo, kiu kovras la malsupran parton de la korpo.
ĵurnalo: Paperfolioj kun novaĵoj.
kalendaro: Malgranda libro, en kiu estas ĉiu taĝo de la jaro.
karesi: Per tuŝado de la fingroj kaŭzi agrablan senton.
kiso: Kuniĝo de virina kaj vira buŝoj.
kontinui: Plue fari ion.
korekti: Bonigi, kio estas ne bona.
korespondi: Sendi kaj ricevi leterojn.
larmo: Kio fluas el la okuloj dum ploro.
laŭtparolilo: Ilo, per kiu eblas forte, fore aŭdeble paroli.
literaturo: Tutaĵo de libroj, gazetoj, verkoj.
mamo: Antaŭa virina korpoparto, por manĝigi infanon.
maturiĝo: Kiam la frukto jam ne fariĝas pli dolĉa.
movado: Komuna agado de iu granda grupo.
parko: Loko, kie estas belaj arboj kaj kreskaĵoj.
plenumi: Fari, kion iu promesis.
pinto: La plej supra, la plej maldika parto de io.
proponi: Diri al la alia, aŭ aliuloj, ke estus bone fari ion.
robo: Virina vestaĵo.
stomako: Ena parto de la homo, kien la manĝaĵo iras tuj post la manĝo.
stultaĵo: Kion saga homo ne faras. (Mal-sag-aĵo.)
taso: Malgranda ujo por varmaj trinkajoj.
teatro: Domo, kie oni prezentas artajn rakontojn.
telefono: Ilo, por paroli malproksimen.
trovi: Post serĉado ekvidi ion.
universitato: Supera lernejo, kiu sekvas post la mezlernejo.
vango: Vizaĝo.
ventro: Interna, antaŭa homa korpoparto.
vortaro: Libro, en kiu estas la vortoj laŭ ABC ordo.