János Sárközi

Filmo por pli ol 16 jaruloj
kaj aliaj noveloj

 

1995

 

ENHAVO

1. Kiam la revo neatendite realiĝas
2. Filmo por pli ol 16 jaruloj
3. Aŭtuna somero
4. La insulo de mirakloj
5. Katoj
6. La ŝipekskurso
7. La saĝa knabino

 


 

1.
Kiam la revo neatendite realiĝas

Kie vi estis tiom longe? La vespermanĝo jam preskaŭ malvarmiĝis. Ne sufiĉas, ke jam la duan fojon mi kuiras, mi devas atendi, eĉ danki, ke vi bonvolas manĝi, kion mi kuiris! Ne grumbladu Paŭlo. Mi renkontiĝis kun konata knabo, kaj mi interparoladis kun li. Tiu ĉi manĝaĵo estas vere bongusta. Jen, manĝu vi la pli grandan kolbason, vi devas ankoraŭ kreski. Denove vi fieradas pri viaj du plusaj jaroj! Ne povas esti ĉiu tiom granda kiel vi estas.

La knaboj, Karlo kaj Paŭlo sidis antaŭ la tendo kaj vespermanĝis kun granda apetito. Ilia malgranda tendo staris ĉe la rando de la kampadejo, proksime al salikarbusto. Inter la rivero kaj la tendaro la densa salikarbustaro malhelpis la travidon al la rivero. Nur mallarĝa vojeto kondukis ĝis la sabla bordo, kie la loĝantoj de la kampadejo sin banas, sunbruniĝas en la somera varmo.

En la kampadejo loĝis ĉefe gejunuloj. Simpla, malgranda kampadejo ĝi estis, sen ekipaĵoj, sen komforto. Por sinlavado, sinbanado tre konvenis la pura rivero; malnova puto donis freŝan trinkakvon. Nenio alia. Sed por junaj naturamikoj tio estas sufiĉa. Malgranda senarbejo estis agrabla loko por la tendoj. Ĉie buntaj floroj pompis, kaj inter ili malhelverda herbaro kuŝis, kiel dika, mola tapiŝo. Vera, originala, sendifekta naturo. De la landvojo nur mallarĝa vojeto kondukis tien, konvena por piedirantoj eble por biciklantoj. Aŭtoj ne povis veturi tien, tial la aero restis pura kaj la ĉirkaŭaĵo senbrua.

Niaj junaj herooj, Karlo kaj Paŭlo alvenis per biciklo. Ili uzas grandan parton el la somera paŭzo por perbiciklaj ekskursoj.

Ne malproksime de ilia tendo, en grandaj flavaj tendoj knabinoj loĝis. Ankaŭ ili vespermanĝis. Karlo kaj Paŭlo alvenis jam antaŭ kelkaj horoj, sed ankoraŭ ili ne havis okazon por interkonatiĝi. Tamen ne nur pro tio. Duope ili estis, la knabinoj multe pli. Sincerdirite ili timis la knabinojn, kvankam ili tre ŝatintus esti kune kun ili...

Se vi povus iom interrompi la manĝegon, rigardu tien;- diris Karlo.

- Kion mi rigardu?

- Ne kion, prefere kiun. Tiun ruĝharulinon, kiu nun ekstaris, kaj tenas poton en la mano.

- Jes, ankaŭ mi rimarkis, ke ŝi havas okulfrape belan formon. Estus bone interkonatiĝi kun ŝi.

- Ŝia nomo estas Helga.

- De kiu vi scias tion?

- Adalberto diris, tiu knabo, kun kiu mi interparoladis, kiam vi kuiris.

- Ĉu li konas ŝin?

- Jes, li konas, eĉ vidis ŝin bani sin sen bankostumo.

- Ĉu vere? Grandan bonŝancon li havis. Tian inon oni malofte povas vidi eĉ en bankostumo.

- Kiamaniere tio okazis?

- Hieraŭ vespere li fiŝhokadis. Li sidis inter salikarbustoj proksime al la plaĝo. Fiŝojn kapti li ne sukcesis, sed alvenis Helga, sola. Ŝi iris al la akvo, desurĵetis la mantelon, kaj longe banis sin, naĝis laŭ la fluo, poste ŝi forlasis la akvon, revenis, kaj denove naĝis. Fine, por sekigi sin, ŝi gimnastikis. Kaj ŝi ne surhavis bankostumon!

- Tio estas necerta. En mallumo tiujn malgrandajn bankostumojn oni ne povas vidi, eĉ de tute proksime.

- Hieraŭ vespere estis plena lunlumo, kaj la knabino ofte proksimiĝis al la loko, kie Adalberto kaŝis sin. Li rakontis, ke eĉ la spiron li retenis, ke la knabino ne rimarku lin. Sed li estis en ombro, kaj Helga pompis en plena lunlumo.

- Admirinda sceno! Estus inde provi, eble ankaŭ hodiaŭ ŝi ripetos la prezentadon.

- Sed ni ne havas fiŝhokistan ekipaĵojn.

- Tio ne gravas. Sen ekipaĵo ni povos kaŝi nin inter la arbustoj kaj kaŝrigardi ŝin.

- Kaj okazis tiel. La knaboj singarde, silente iris al la rivero en la mallumo, laŭ la mallarĝa vojeto. Proksime al la plaĝo ili zorgeme kaŝis sin malantaŭ la salikarbustoj. Ili atendis la leviĝon de la luno, kaj la alvenon de la knabino. Post unuhora atendado la luno komencis brili super la salikoj, kaj la riveron heligis arĝentblua lunlumo.

- Nu, la luno jam alvenis, sed kie restas Helga?

- Atendu trankvile. La luno nur nun komencis brili, certe en mallumo ŝi ne ekiris. Povas esti, ke ŝi jam venas.

- Profunda silento. Foje-foje kantbirdo pepadis dum sonĝo en la nesto. Nun granda fiŝo ĵetis sin sur la akvosurfacon; plaŭdo, denove silento.

- Ĉu ankaŭ vi estas dormema?

- Jes, la hodiaŭa biciklado estis laciga pro la varmo.

- Kiom ni ankoraŭ atendu? La kuloj jam formanĝas min.

- Silentu! Io venas.

- Jes, io faras bruon inter la arbustoj. Nu, eble ŝi alvenos.

- En ĝusta tempo, ĉar mi jam preskaŭ ekdormis.

- Rigardu, tio estas hundo, nur vaganta hundo.

- Restu silente; ĝi povos veni tien ĉi, kaj malkaŝos nin.

- Ne, bone; ĝi iras en alia direkto.

- Ĉu ni ankoraŭ atendu? Jam mi estas vere tre dormema.

- Ankaŭ mi, sed restu trankvila. Por vidi tian prezentadon estas inde iom atendi. Imagu, kiel admirinda ŝi estos en la lunbrilo. Certe ŝi jam venas.

- Mi pensas, ke ŝi jam delonge dormas, sed se vi volas ĉiookaze resti, ni restu. Iom mi dormos; se io okazos, veku min.

- Bone, dormu, sed ne ronku; mi atentos.


- Tintantaj virinaj voĉoj vekis ilin. Duondorme ili vidis, ke Helga staras en la brilanta matena sunlumo antaŭ ili, kaj apud ŝi ankaŭ aliaj ĉarmulinoj. Sur ili estis longa, maldika mantelo. Ili ridis, laŭte babiladis, kaj rigardis la surprizitajn knabojn.

- Bonan matenon! Ĉu vi dormis ĉi tie? Demandis mokvoĉe Helga.

- Ne, ni volis fiŝhokadi, - balbutis Karlo, - sed ŝajnas, ke dume ni dormis iomete.

- Ĉu iomete? Vi dormis tiel profunde, kiel marmoto.

- Sed kie estas la hokoj kun la bastonetoj?

- Certe, dum ili dormis, alvenis grandaj fiŝoj kaj forrabis la hokojn! Diris alia knabino kun moka brilo en la okuloj. Helga ne volis pligrandigi la embarason de la knaboj, amike diris al ili:

- Venu kun ni por sin bani! Post tiu ĉi malkomforta dormo la freŝa akvo helpos al vi revigliĝi.

- Nu, certe, sed nia bankalsono estas en la tendo.

- Bankalsono? Ĉi tie?! Kial? Ankaŭ ni ne kunportis ĝin.

- Tiam kiamaniere vi volas sin bani?

- Se eblas, ni ne uzas bankostumon. Ĉu neniam vi aŭdis pri nudistoj? Ne gapu, ni estas nudistoj!

- Nudistoj? Ĉu vere? Ni ne kredas!

- Ĉu vi aŭdas?- Ili ne kredas, - diris Helga al la aliaj knabinoj. Ni montru do al ili!

La tri knabinoj samtempe kun gracia moviĝo, - kiel dancistinoj, malsuprenfaligis la mantelon de sur la nudaj korpoj, profunde ili klinis sin antaŭ la knaboj, poste per abrupta salto ili ĵetis sin en la akvon, kaj malaperis inter la ondoj.

 

2.
Filmo por pli ol 16 jaruloj

Apud la larĝa pordego de la tendaro staris la lignodometo de la pordisto. La knaboj, puŝantaj sian biciklon, iris tien por pagi kaj registrigi la indikojn. La pordisto estis maljuna, sed fortika, moroza viro. Kun severa vizaĝo, malamike li demandis ilin:

- Ĉu vi volas loĝi ĉi tie?

- Jes, ni volus, ili respondis time.

- Ĉu vi scias, ke tiu ĉi estas multekosta tendaro? Tie ĉi troviĝas varma akvo, sportejo, riverborda banejo, eĉ televidilo en la kulturĉambro.

- Ni volas pasigi tie ĉi nur unu nokton; por tio ni havas monon.

- Montru la legitimilojn, li diris iom pli serene.

La knaboj transdonis ilin kaj la pordisto en granda libro notis la indikojn. Karlo Ebes, 17-jara, kaj Paŭlo Kuti, 15-jara. Krome li notis ankaŭ aliajn indikojn.

- Nu, bone, ĉio estas en ordo. Pagu kaj serĉu lokon por la tendo.

Post mallonga serĉado la knaboj trovis liberan lokon en silenta angulo de la tendaro. Rapide ili starigis la tendon, kaj pumpis la gummatracojn. Ili rapidis, ĉar oni diris, ke vespere en la televido estos prezentata bona filmo. Sed dum la pumpado Paŭlo rimarkis ion:

- Rigardu, kiel bela knabino!

- Kie? Mi vidas neniun.

- Tie, proksime al tiu granda ruldomo.

- Ĉu vi pensas pri tiu, kiu sidas ĉe la arbo?

- Jes, ŝi estas ĉarma knabino.

- Ĉu ŝi? Ŝi estas vere beleta kun tiu ruĝa rubando en la hararo, sed ŝi estas ankoraŭ infano.

- Ne diru, rigardu ŝin pli bone! Ŝi povas esti samaĝa kiel mi.

- Nu, ankaŭ mi pensis tiel; ja ankaŭ vi estas infano, - diris Karlo kun moka rideto.

- Ho, kiel fiera vi estas pri viaj 17 jaroj! Tiu diferenco signifas nenion.

- Nu, se vi estas vere bravulo, iru al ŝi, kaj interkonatiĝu! Mi estas scivola, ĉu vi havos ankaŭ tie sufiĉan kuraĝon, aŭ nur ĉi tie, malproksime.

- Ĉu vere vi pensas, ke mi ne kuraĝas iri al ŝi?

- Mi kredos, se mi vidos; nu, iru!

- Tuj vi ekvidos. Mi iros al ŝi, kaj demandos, kie oni povas trovi trinkakvon.

- Bona ideo, por la vespermanĝo ni bezonos trinkakvon. Iru!


Paŭlo jam pentis la facilaniman promeson; ŝajni malkuraĝulo, tamen li ne volis. Karlo ofte mokis lin, ke li estas infano kompare al li. Tio ĉiam ĉagrenis Paŭlon. Li klopodis tial konduti kiel plenkreskulo, kaj volis ŝajnigi sin pli aĝa, ol vere li estis. Jen, tio estas bona eblo por montri al Karlo, ke li estas kuraĝa. Krome, la knabino tre ekplaĉis al li; kaj nun tiu ĉi hazarda ideo donis eblon por inter-konatiĝi.

Li prenis la grandan botelon, kaj ekiris al la knabino. Ju pli li proksimiĝis, des pli li sentis malkuraĝon. Sed samtempe la knabino ŝajnis eĉ pli bela. Ŝi havis jam virinan formon, kaj la nigra hararo, en ĝi la ruĝa rubando donis al ŝi ne ĉiutagan ĉarmon. Paŭlo venkis sian malkuraĝon, kaj paŝis al ŝi. Iom hezite li salutis, kaj demandis ŝin:

- Bonvolu diri al mi, kie oni povas trovi trinkakvon?

Trinkakvon vi trovos ĉe la banejo, kiu situas proksime al la ĉefvojo, - diris la knabino kun afabla rideto.

Nu, kion ankoraŭ mi diru, - pensadis rapide Paŭlo. Se mi jam estas ĉi tie, nepre mi devas eluzi la okazon, - sed venis en la kapon neniu ideo. Li nur staris, kaj komencis fariĝi ruĝa.

Sed la knabino helpis al li. Ja Paŭlo malgraŭ la juna aĝo estis simpatia, belaspekta knabo; ankaŭ la knabino volis, ke tiu ĉi renkontiĝo ne finiĝu rapide.

- De kie vi venis?- Ŝi demandis.

- De la Rokaj Montoj.

- Ho, ili estas malproksime.

- Ne tro, sed la vojo ofte estis kruda.

- Kiel feliĉaj vi estas! Libere vi vojaĝadas per biciklo, kie vi volas.

- Jes, tio estas vere bona. Kun mia amiko dum somera lerneja paŭzo ĉiam ni faras grandajn ekskursojn per biciklo. Kaj kion vi faras ĉi tie?

- Mi feriadas kun miaj gepatroj.

- Tiu ĉi tendaro estas agrabla loko. En la rivero oni povas sin bani.

- Jes, vere, sed ni estas ĉi tie jam duan semajnon. Mia patro de mateno ĝis vespero nur fiŝhokadas, la patrino ĉiutaĝe nur kroĉetas aŭ legas. Mi devas solece enuiĝi.

- Kial vi ne ekskursadas? Ja en la ĉirkaŭaĵo troviĝas belaj ekskurslokoj.

- Jes, sed ili ne ŝatas piediri, ili volas nur ripozi, - tial ili venis, - kaj ne permesas, ke mi ekskursu kun fremduloj. Ili tro gardas min.

- Tio certe estas tre malbona.

- Jes, vere. Imagu, vi estas la unua knabo kun kiu mi paroladas iom ĉi tie. Kiu vi estas?

- Mi estas Paŭlo Kuti, gimnaziano. Kaj vi?

- Mia nomo estas Eva Barna, ankaŭ mi lernas en gimnazio.

- Ĝis kiam vi restos ĉi tie?

- Morgaŭ ni jam forveturos. Volonte mi amikiĝus kun vi. Eble povas esti, ke ili permesus tion, ja vi estas simpatia, kaj ŝajnas senkulpa infano, - ŝi diris kun petola rideto.

- Jam ankaŭ vi diras tion. Karlo ĉiam ĉikanas min, ke mi estas ankoraŭ infano.

- Ne gravas, tamen vi plaĉas al mi. Sed mi vidas, ke mia patrino jam rimarkis, ke mi parolas kun iu. Vi ekvidos, ke tuj ŝi vokos min. Ĉu vespere vi spektos televidon en la kulturĉambro?

- Jes, tre bone, se ankaŭ vi estos tie.

Kaj vere la patrino komencis kriadi al Eva; vokis ŝin vespermanĝi. Ili interkonsentis pri la televidspekto, kaj Eva foriris. Petro rapidis por porti akvon. Karlo jam preparis la manĝaĵon.


- Nu, vere vi estas pli kuraĝa ol mi pensis. Sed kion vi paroladis tiom longe?

- Kion? Pri ĉio.

- Ĉu vi interkonsentis ion?

- Kion ni povus interkonsenti, ja morgaŭ ili forveturos. Ŝi plendis, ke la gepatroj tre gardas ŝin. Nenie ŝi rajtas iri sen ili.

- Por vi tio estas bonŝanco. Kion vi povus fari kun ŝi, se eble hazarde ŝi estus kune kun vi ie, - diris mokvoĉe Karlo.

- Denove via granda memfido; kial ne vi iris al ŝi?

- Kial? Tiaspecajn infanojn mi lasas al vi!


Post la vespermanĝo ili iris al la kulturĉambro. Ĝi situis sufiĉe malproksime de ilia tendo. Ankaŭ aliaj jam komencis venadi. Baldaŭ aperis Eva kun siaj gepatroj. Ili sidiĝis en la sama vico, kie ankaŭ la knaboj sidis. La patro sidis apud Paŭlo, poste Eva kaj la patrino. Tial ili ne povis paroli, nur kaŝe interŝanĝis ridetajn rigardojn. La unua parto de la programo estis ne interesa. La ĉiutagaj novaĵoj, fabelo por infanoj ktp. Ĉiu senpacience atendis la grandan filmon, pri kio oni diris, ke ĝi estos interesa.

Sed antaŭ la prezentado la anoncisto avertis, ke tiu ĉi filmo konvenas nur por pli ol 16 jaruloj. La patro de Eva tuj severe ordonis, ke ŝi foriru, kaj kuŝiĝu en la ruldomo. Eva protestis, dirante, ke ŝi baldaŭ estos 16 jara, kaj ankaŭ aliaj samaĝuloj troviĝas ĉi tie. Jes, mi vidas, - diris la severa patro; ankaŭ ili devas foriri. Ekzemple vi ankoraŭ certe ne estas 16 jara, - li diris al la apudsidanta Paŭlo. Paŭlo provis resti, sed ankaŭ la moroza pordisto sidis proksime, kaj nature ankaŭ li konsentis kun la patro. Eva iris eksteren, ankaŭ Paŭlo devis iri post ŝi, akompanate per la mokrideto de Karlo.


Ekstere la knabino atendis lin. Ŝi koleris ĉefe pro la humiligo. - Mia patro traktas min, kiel suĉinfanon, - ŝi diris.

Paŭlo estis kolera, sed ne je la knabino, sed pro la ĉiama mokado fare de Karlo. Kvazaŭ estus merito, ke li naskiĝis pli frue je du jaroj. Sed lia kolero baldaŭ forflugis. Esti kune kun tiu ĉi knabino, estos pli interesa ol spekti la filmon. Li volis diri tion iel bele ankaŭ al ŝi.

- Ne gravas. Nun mi estas kune kun vi; tio estas pli bona ol spekti la filmon

- Ĉu vere vi ĝojas, ke anstataŭ televidspektado nun vi povas esti kune kun mi?

- Jes, mi tre ĝojas!

- Nu, tio estas bona. Mi jam diris, ke ĉi tie mi ne rajtis eĉ paroladi kun knabo, tiel forte ili gardis min. Nun mi havas eblon por venĝi ilin.

- Kiamaniere vi volas fari tion?

- Kiamaniere? Ĉi tie nur ni estas nun duope. La tuta loĝantaro de la tendaro estas en la kulturĉambro. Se ankaŭ vi volas, nun ni povos eĉ fari, kion ili nur rigardas.

- Kion vi volas fari?

- Vi estas ankoraŭ vere infano. Kion povas fari viro kaj virino, se ili estas kune, duope?

- Sed mi...

- Certe vi volas diri, ke vi ankoraŭ ne estis kune kun knabino. --- Jes, mi eĉ ne vidis knabinon tiel...

- Via sincereco plaĉas al mi. Knaboj ĝenerale fanfaronas eĉ pri tiaj aventuroj, kiajn neniam ili faris. Ĉu vi volas min? Diru, tiam mi montros al vi ĉion, eĉ instruos vin.

Jes, bone, - diris Paŭlo, dume kaptis lin granda timo kaj frostotremo. Tiu aventuro trafis lin tute neatendite. Samtempe li sentis grandan eksciton kaj ĝojon.

Poste senvorte ili iris ĝis la tendo. La tendaro estis silenta kaj senhoma. Nur la plena luno heligis per arĝenta lumo la arbojn kaj tendojn.

- Tiu ĉi tendo estas la via, ĉu? Ni eniru, bone?

- Bone.

- Vi tremas; ĉu vi malvarmas aŭ timas?

- Mi malvarmas.

- Ne diru, ĉi tie ne estas malvarmo. Ne hontu, unuaokaze ĉiu timas. Sed vi ne devas timi min.

Vi rigardu min, kiel bonan amikon. Estu trankvila, mi helpos, ĉio estos bona, vi ekvidos! Kiel malgranda estas tiu ĉi tendo.

- Jes, malgranda, sed du personoj komforte povas dormi en ĝi. Pli grandan tendon oni ne povus kunporti per biciklo.

- Ĉu vi havas elektran lampon? Ĉi tie estas mallumo, vi vidos nenion.

- Bedaŭrinde lampon mi ne havas, sed ni lasu la enirejon tute malfermita, tiam la luno lumas ĝuste ĉi tien.

- Bone, vi pravas. Nun iradas ĉi tie neniu. Ankaŭ vi malvestiĝu. Ĉu mi plaĉas al vi? Bone vi rigardu ĉion, kion vi volas.

- Kiel bela vi estas! Kaj Karlo diris, ke vi estas ankoraŭ infano.

- Karlo scias nenion, nur parolas. Malvestu ĉion. Ĉu vi hontas? Ne hontu, ĝi devas esti tia. Ankaŭ vi estas jam preta viro. Vi havas nenian kaŭzon por honti. Venu kuraĝe pli proksimen. Licas al vi delikate tuŝi kaj karesi ĉion.

- Vi estas ne nur tre bela, sed ankaŭ kara kaj bona. Grandan bonŝancon mi havas, ke vi estas la unua por mi.

- Nu, se vi jam vidis ĉion, rigardu denove, poste fermu la enirejon. Tamen povas esti, ke iu irados ĉi tie.


Poste nur la joviala luno aŭdis ilian mallaŭtan voĉon. Ĝi estas tre diskreta amiko de geamantoj. Kiom da tiaspecaĵojn ĝi jam vidis kaj aŭdis!

- Ne, tion ankoraŭ ne... Ni havas tempon, preskaŭ du horojn. Ne rapidu... Vi eĉ ne kisis min! Kisu min, dume karesu ĉie, tio estas bona... Ankaŭ tie, poste tie... jes... jes...bone... Nun faru pli grandan lokon por mia gambo. Bone, tiel... Kaj nun venu. Ne, ne...tio doloras... Donu la manon,.. ĉi tien,.. ĉu vi sentas? Nur malrapide,.. tiel,.. bone,.. tre bone...


Matene Karlo vekiĝis pli frue. Paŭlo ankoraŭ tre profunde dormis. Karlo komencis skui lin.

- Kio okazis, kion vi volas? - Demandis Paŭlo duondorme.

- Kion? La suno jam brilas sur via ventro! Ĝis kiam vi volas dormi?

- Tre bone mi dormis. Mi eĉ ne rimarkis, kiam vi revenis.

- Vi dormis profunde, kiel urso. Ankaŭ nun vi volas nur dormi. Eĉ vi diras, ke vi jam estas ne infano. Ja infano bezonas tiom multe dormi!

- Nu, tio dependas ne nur de infaneco... Ĉu la filmo estis bona? - Jes, ĝi estis tre interesa sed ili pravis, kiam ne permesis spekti ĝin al infanoj.

- Almenaŭ vi povis ĝui, admiri belajn, nudajn virinojn dum mi dormis! Sincere mi ĝojas, ke vi bone amuziĝis.- Diris Paŭlo kun moka rideto.

- Sed kio estas tio?

- Nu,... kio? Ĉu neniam vi vidis ruĝan rubandon?

- Aĉa fripono! Ĝi apartenas al tiu knabino??!!

 

3.
Aŭtuna somero

Sur granda, plata ŝtono sidis la maljunulo. En la mano li tenis la bastonon kun la fiŝhoko, kaj nur foje-foje rigardis je la signalilo, kiu trankvile naĝis sur la akvosurfaco. Longe ĝi jam ne signis fiŝon. Li sciis, ke oni nur malofte havas tian bonŝancon, ke fiŝo kroĉiĝu al la hoko. Antaŭ tri semajnoj li sukcesis kapti fiŝon lastfoje, sed tiun li devis reenĵeti, ĉar ĝia longeco ne atingis la preskribitan minimumon. La bastono estis moderna, longa, multekosta. Li ricevis ĝin de sia nepo je la sepdeka naskiĝtago. Sed la sukceso ne dependas de la kvalito de la bastono. Antaŭ multaj jaroj, kiam la akvo ankoraŭ estis pura, la fiŝoj abundis, neniam li hejmeniris sen kaptaĵo, malgraŭ, ke tiam li uzis nur memfaritan instrumenton.

Sed li venadis ĉi tien ĉefe ne pro la fiŝoj. Verdire la fiŝhokado estis nur alibio. Se li estis hejme, la maljuna edzino ĉiam trovis por li ian neŝatatan okupiĝon, laŭ li tute superfluan. La maljunulino ne toleris, ke li nenifarante sidadu, ripozu hejme. Ĉi tie li povis trankvile restadi, ne aŭdante la grumbladon kaj plendon de la edzino.

Krome, li tre ŝatis tiun ĉedanuban lokon. Multaj belaj memoroj ligis lin al ĝi. De la infanaĝo preskaŭ ĉiutage li alvenis, se la ve-tero estis agrabla. Poste kun siaj du filoj li pasigis ĉi tie neforgeseblajn tempojn. Tiam li aĉetis remboaton, kaj kune kun la filoj ofte remboatadis, naĝis, fiŝhokadis.


Tiutempe la vivo estis tre vigla sur Danubo kaj sur la bordo: Diversaj, belaj remboatoj tranĉis la akvon; sur la bordo multaj sunbruniĝis, naĝis en la akvo. Ja tiam la akvo estis pura, preskaŭ trinkebla. Kaj laŭ la bordoj viciĝis ĉarmaj, malgrandaj restoracioj, kie oni povis manĝi gulaŝon, pike spicitan fiŝsupon, kaj trinki agrable malvarman bieron. La prezoj estis malaltaj en tiuj restoracioj. Laboristoj, kun meza salajro ne devis pensadi, monon nombradi antaŭ la eniro.

Sed la mondo ŝanĝiĝis. Anstataŭ remboatoj la homoj nun aĉetadas aŭtojn, kaj veturadas sur plenŝtopitaj landvojoj al Balatono. Nu estas fakto, en Danubo oni jam ne volonte naĝas pro la malpureco kaj malbona odoro de la akvo. Antaŭ tridek jaroj per dekminuta biciklado oni povis trovi agrablan banlokon. Nuntempe oni devas veturi per aŭto, en densa trafiko lace, nervoze du-tri horojn tien, kaj posttagmeze la saman reen; tial post la "ripozo" oni estas pli laca, ol antaŭe estis.

Li ŝatis la remboatadon, ankaŭ siaj filoj ŝatis. Sed ili plenkreskis, aĉetis aŭton, kaj ĉiam, ĉiam pli malofte akompanis lin por boatadi. La nepoj jam "naskiĝis" en aŭto. Ili tute ne povas imagi, ke ankaŭ fizika fortostreĉo, ekzemple remado povas kaŭzi ĝojon. La maljunulo ofte pensadis; kien kondukos tiu komfortamo. Kelkajn jarojn li remadis solece, poste jam ne havis forton; nu ne por la remado, sed por la transportado, por la en kaj elakvigo de la boato. Tial antaŭ du jaroj li vendis la maljunan boaton.

Tamen tiun ĉi danubbordan regionon ofte li vizitadis, kaj ĵetadis la hokon en la akvon. Mem la loko ankoraŭ povis konservi sian malnovan belecon. Jam estis mezo de aŭtuno. La akvonivelo forte malaltiĝis, ĉar preskaŭ de printempo konsiderinde ne pluvis. La bordoparto, kie li sidis, estis fortigita per alĵetitaj, grandaj, nigraj granitŝtonoj. Se la akvonivelo estas normala, ili estas nevideblaj. Nun li sidis sur granda, plata, nigra ŝtono, kaj la suno agrable varmigis la dorson. Li pensadis, ĉu la ĉemizon li desurmetu, fine tamen li lasis. Longe, mediteme li rigardis la transan bordon. Tie situas granda insulo, tial la rivero estas ne tro larĝa. La bordon de la insulo dense kovris salikarboj, salikarbustoj. En ilian arĝentan verdecon kelkloke jam miksiĝis la orflaveco de la aŭtuno. Antaŭ la arbustoj larĝa sablokadro etendiĝis ĝis la forte retiriĝinta akvo. Sovaĝanasoj kolektiĝis tie, kaj varmigis sin per la suno. La maljunulo observis la gaje hapadan societon, kaj provis nombri ilin. Almenaŭ tridek ili estis. Li tre ŝatis tiujn ĉarmajn, gajajn birdojn.

La trankvilo estis perfekta. Eĉ vento ne tuŝis la akvosurfacon, tial ĝi bele respegulis la salikejon, la bluan ĉielon, kun malgrandaj, blankaj nuboj. Poste li rigardis norden. Nenio ĝenis la silentan akvon, nur mevoj, kiuj flugis super ĝi, kaj foje-foje fulmrapide ĵetis sin al la akvosurfaco, por kapti la vespermanĝon.


Tamen, en la malproksimo nun aperis boato. La unusola, kiu estis videbla dum la forpaso de unu horo. Kiel ofte ili naĝadis ĉi tie, antaŭ multaj jaroj, kiam li estis juna! Tiuj estis belegaj tempoj, kiuj por ĉiam forpasis, - grumbladis en si mem la maljunulo.

La boato naĝis proksime al la bordo, laŭ la direkto de la fluo. Sporta remboato, kun ruleblaj sidlokoj. Tiaspeca estis ankaŭ la mia, li pensis. Jam estis videble, ke en la boato sidas tri virinoj. Du remis, la tria sidis malantaŭe, kaj stiris. Junaj virinoj; li aŭdis jam ankaŭ la voĉojn. La maljunulo longe, fikse rigardis ilin. Ŝajnis io stranga, io nekutima. Li frotis la okulojn. Povas esti, ke tio estas trompa ludo de la imago? Ne, tio estas ne imago, tio estas vero... La boato jam naĝis antaŭ li. Sur la knabinoj estis nur bankalsoneto sen mamzono. Gaje, ridante ili babiladis, tute ne ĝenis ilin la homoj, sidantaj sur la bordo. La unua havis belajn, perfektajn globformajn mamojn, meze kun malgrandaj rozkoloraj pintoj, la alia pir-formajn, elastajn, pintajn. La ravaj, junaj virinaj korpopartoj ekscitante balancadis laŭ la ritmo de la remado. Li nur gapis post ili per brilantaj okuloj, kun rideto ĉirkaŭ la buŝo. Ho, se denove mi povus esti juna! Tamen tiu ĉi nuna mondo estas ne tiom malbona...

 

4.
La insulo de mirakloj

Malriĉa fiŝkaptisto vivis en granda, marborda urbo. Li estis juna, sana, forta, belaspekta. Per lia ĉiutaga laboro li povis akiri la vivnecesaĵojn; sufiĉan manĝaĵon, modestan vestaĵon, loĝejon. Tamen li estis malkontenta, malfeliĉa. Envie li rigardis la luksajn, marbordajn hotelojn, brilantajn aŭtojn, elegantajn homojn. Li promenadis antaŭ la hoteloj, aŭskultis la muzikon, kaj sopiris tiun neatingeblan mondon. Li povus havi amikojn, malriĉajn, similajn al li, sed ne interesis lin tiaj homoj. Li evitis ilin. Li pensis, ke nur riĉuloj povas esti feliĉaj. Do esti feliĉa, li devos esti riĉa.

Sed li estis honesta kaj pensema homo, bone sciis, ke per ho-nesta, ĉiutaga laboro neniam li riĉiĝos. Tial li nur revadis pri iu speciala bonŝanco, per tiu pri la riĉeco. Vespere, per sia malgranda boato li remis sur la maron, kaj imagis, kiel feliĉa li estus, se li havus ĉion, kion la riĉuloj. Sen havo de tiaj aĵoj, neniam mi estos feliĉa, - li pensadis.


Dum tiuj revadoj foje li ekaŭdis foran, agrable tintantan virinan voĉon:

- Ĉu vere vi volas esti riĉa?

- Jes, mi volus, - li respondis.

- Ĉu vi emas entrepreni grandan penon por la riĉeco?

- Jes, nepre, sed nur per laboro. Mi volas resti honesta.

- Bone. Estos bezonataj nur via propra forto kaj kuraĝo; vi povos resti honesta.

- Diru, kion mi faru!

- Ĉu vi emas forlasi por ĉiam vian patrolandon, viajn parencojn, viajn amikojn, viajn konatulojn?

- Jes, mi emas. Mi havas nek parencojn nek amikojn.

- Nu, tiam faru, kion mi diras: Kunportu manĝaĵojn por tri tagoj, kaj kompason. Remu ĉiam en norda direkto. Okazos grandaj torentoj, minacos vin altaj ondoj, sed vi remu ĉiam kuraĝe, forte, ĝis vi atingos la insulon de la riceco.

La junulo obeis la voĉon. Li remis, forte nur remis. Ĉirkaŭ li furiozis la maro. Minacis lin klifoj, kirloj, sed per lerteco kaj forto li povis eviti la danĝerojn. Trian tagon matene jam preskaŭ elĉerpiĝis lia lasta forto. Per granda fortostreĉo li ekstaris en la boato, kaj tiam en la fora nebulo li ekvidis insulon. Tio donis al li novan forton, kaj li remis plu. Jam tagmezo estis, kiam li alvenis proksime al la insulo. Tiu estis belega. Vigle verdaj arboj, montetoj, valoj, riveretoj, kaj malproksime belega palaco, kies ortegmento brilis en la sunlumo. Li ekvidis malgrandan havenon, kaj la boaton direktis tien. Jam li volis albordiĝi, kiam denove li ekaŭdis la konatan voĉon:

- Atentu, kaj pripensu, kion vi respondos. Jen, tiu ĉi mirinda insulo estas la insulo de riĉeco. Se vi volas, ĝi apartenos al vi por ĉiam. Ĉi tie vi povas eterne vivi, restante por ĉiam juna, sen malsano, sen zorgo. La plej perfektaj aŭtomataj aparatoj servos vin. Vi estos la plej riĉa homo sur la tero, kaj havos eternan junecon, vivon. Sed unu kondiĉo: Nenian vi rajtos forlasi la insulon, kaj neniam vi povos senpere ekvidi aliajn homojn, neniam vi rajtos sendi aŭ ricevi mesaĝon al la ekstera mondo. Ĉu vi volas obei tion? Se ne, ankoraŭ vi havas eblecon reeniri, sed poste neniam. Bone pripensu!

- Mi volas, jes, nepre, ja kion vi proponis estas la sopiro de ĉiu homo; riĉeco, sano, juneco, eterna senzorga vivo. Ho, mi entreprenos feliĉe tion!

- Do, se vi decidis, vi rajtas enpaŝi, sed se eble poste vi pentos tion, kulpigu neniun, nur vin mem!

La homo feliĉe saltis sur la bordon, kaj kiel realiĝintan sonĝ-bildon komencis rigardi la lin ĉirkaŭantan novan mondon. Sed li ne havis multan tempon por rigardadi. Luksa aŭtomobilo aperis, kaj haltis antaŭ li. La pordo malfermiĝis, kaj stranga, sed ne malagrabla voĉo, - certe el iu aŭtomata aparato - diris: Ascendu, kaj diru, kien vi volas veturi. Li ascendis konsterniĝinte, kaj ĉirkaŭrigardis. Tre stranga veturilo ĝi estis. Stirilo, bremso ne ekzistis, ankaŭ ne aliaj regul-butonoj aŭ regulbrakoj. Nur rapidec-montrilo kaj horloĝo estis sur la panelo. La voĉo ripetis: Kien vi volas veturi? - Al la palaco, - li respondis balbutante. La pordo fermiĝis, kaj la aŭto senbrue, preskaŭ nepercepteble ekiris, kaj rapidegis. Sed silente, senskue, kvazaŭ ŝvebante super la vojo. Baldaŭ ĝi alvenis antaŭ la palacon. Belega barilo el ĉizitaj orstangoj ĉirkaŭis ĝin. Ankaŭ la pordego estis farita el tia materialo. Nun senbrue ĝi malfermiĝis antaŭ la aŭto. Tiu iris al la pordego de la palaco; haltis, kaj la pordo malfermiĝis.

Li descendis, kaj ĉirkaŭrigardis. En la mezo de fabelmondo li sentis sin. Ĉirkaŭ la palaco mirinda parko pompis kun neniam viditaj floroj, belformaj arboj, riveretoj, fontanoj. Larĝa ŝtuparo el blanka marmoro kondukis al la pordego de la palaco. Li iris al la pordego; ĝi tuj malfermiĝis antaŭ li. En granda, bela halo li trovis sin. La kupolon pompaj freskoj dekoris, ĉirkaŭe, sur la galerio valoraj skulptaĵoj. Agrabla, bonodora varmeta aero kaj mallaŭta muziko. En mistika duonlumo orumitaj dekoraĵoj brilis. Laŭ la muroj larĝaj pordoj viciĝis. Li nur staris meze, gapis, kaj ne sciis kien iri. Post la ĉeso de la tritaga granda fortostreĉo kaj timo li rimarkis, ke lia vestaĵo estas malpura, traŝvitita, kaj ankaŭ la malplena stomako komencis murmuradi.
Denove eksonis la voĉo, jam konata el la aŭto:

- Bonvolu diri, kion vi deziras!

- Mi volus bani min, poste manĝi iom, kaj ripozi; li respondis heziteme.

La voĉo tuj sciigis, ke la pordo n-ro 2 kondukas al la dormoĉambro kun banĉambro, kaj n-ro 5 al la manĝejo. En la banĉambro granda bankuvo atendis lin, plena da varmeta akvo. Kaj li jam ne miris, ke ankaŭ subvestaĵoj, kaj aliaj vestaĵo estis tie, faritaj el la plej delikataj materialoj, laŭ liaj dimensioj.

Jam dum la sinbanado li pripensis, kion li manĝus plej volonte, kaj jen, en la manĝejo li trovis ĝuste tiajn manĝaĵojn, sed tiel bone preparitajn, ke neniam li gustumis ankoraŭ tiajn bongustaĵojn. Post la manĝo kaj ripozo li komencis konatiĝi kun la nova mondo, kien li alvenis. Li sentis sin ĉefrolanto de iu sciencofantasta romano. Nenie li vidis homon, eĉ ne piedsignon, aŭ iaspecan ilon, kiun homo uzas. Sendube ĉi tie funkcias iaj mirindaj, nerimarkeblaj robotoj, kiuj ne nur la vorton komprenas, sed ankaŭ la pensojn kaj dezirojn divenas. Sed ĉiam ili restis nevideblaj. La tuta konstruaĵo kaj ekipaĵo aspektis kiel malnova kastelo de grandbienulo, tamen ĉio estis purega, novaspekta kaj treege komforta.


La unuaj kelkaj tagoj pasis tre agrable per la esplorado de la nova posedaĵo. La insulo estis ne granda, kaj aspektis kiel admirinda parko nur por ripozo kaj ĝuo. Bonkvalitaj vojoj kondukis ĉien, kaj la servopreta aŭto aperis ĉiam, se li ne volis piediri plu. Li spertis ke la loko estas vere soleca insulo, en neniu direkto estis videblaj aliaj insuloj aŭ kontinento. Kaj kio estis la plej interesa, nenie troviĝis signo de homa estaĵo, nepreta aŭ okazanta laboro. Por li estis granda enigmo, de kie la robotoj akiras la materialojn, el kiuj ili silente kaj nevideble preparas la manĝaĵojn, ĉiam laŭ lia neeldirita deziro. Infane li ĝuis la senfinan bonstaton, la senzorgan vivon, ĉiun belecon kaj agrablaĵon de tiu ĉi vera surtera paradizo. La homa socio ne mankis al li. Tiel li sentis, ke li akiris multe pli, ol kiom en siaj plej aŭdacaj sonĝoj li kuraĝis imagi.

Sed post kelkaj tagoj, pro la longaj ripozoj kaj bonegaj manĝ-aĵoj tamen komencis sin anonci deziro, kio ĉe junaj, sanaj viroj estas natura. Vespere, en la komforta lito aperis sopiro, kies kontentigo ĉi tie ŝajnis neebla. Tial ĉagreniĝinte li turniĝadis en la lito inter la molaj kusenoj en la mallumo. Kaj jen ekbrilis verdluma butono sur ĝis nun nevidita aparato. Li premis la butonon; okazis miraklo. En la angulo elformiĝis larĝa tereno, kie iradis kelkaj virinoj. Li ellitiĝis, kuris tien, provis kapti la brakon de unu el ili, sed vane, li nur kaptadis aeron. Evidentiĝis, ke temas pri tridimensia projekciado per lasero. Ĉar la vido de tiuj belulinoj estis agrabla, li rekuŝiĝis en la lito, kaj rigardis ilin. Sed la sceno restis ĉiam la sama, tial komencis esti enuiga. Li jam volis dormi, tial malŝalti la aparaton, kiam apud la verdluma butono li rimarkis serion de malgrandaj butonoj. Nur hazarde li premis unu el inter ili. Tiam nur unu virino aperis, kun longa, blonda, brila hararo. Li premis alian butonon, tiam aperis alia virino. Al ĉiu butono apartenis alia. Ĉiun li rigardis, kaj elektis, kiu prefere plaĉis al li. Ŝi aperis en diversaj vestaĵoj, kaj ĉiam faris, kion li volis: Se li volis, ke ŝi levu la manon, ŝi levis. Se li volis, ke ŝi turnu sin, ŝi turniĝis. Se li volis, ke ŝi malvestiĝu, ŝi malvestiĝis. Laŭ lia deziro, ŝi montris al li, eĉ la plej kaŝitajn partojn de sia belega korpo en ĉiu pozo.

Grandega ekscito kaptis lin. Vane, tio estis nur ludo kun alloga fatamorgano, neniam kaptebla. Kaj tiam ekbrilis nova, ruĝa lumo de alia butono. Li premis ĝin, kaj tuj ankaŭ lia propra bildo aperis apud la virino, kaj ili sur la bildo ĉiam faris, kion li pripensis. Li komencis ekscitan ludon, sed dume li falegis en profundan dormon, kaj la amoradon daŭrigis en narkotsimila dormo. Poste li sentis tiel perfektan kontentiĝon, kian neniam antaŭe.

Matene li vekiĝis bonhumore, sentante agrablan lacon, kiel post vera amorado, kaj la malagrablaj streĉoj ĉesis. Li bone memoris ĉion, kaj ne povis diveni, kion li travivis estis en sonĝo, aŭ en realo. Granda travivaĵo ĝi estis, kaj la aparato restis apud lia lito, donante eblecon por ripetado.

Nature ankaŭ la sekvaj vesperoj, noktoj pasis tiel, kvazaŭ en la sepa paradizo. Per la malgrandaj butonoj li ŝanĝadis la virinojn; blonda, bruna, nigra, alta, malalta; kian li entute povis imagi. Kaj ili ajne duope, ajne grupe faris ĉion, kion li volis. Nenia deziro restis neplenumita.


Sed estu io tre bona kaj agrabla, post multaj ripetoj fariĝas alkutimiĝita eĉ enuita. Li komencis senti la mankon de iu propra, utila okupiĝo. Li trovis grandan bibliotekon, kaj en ĝi, krom libroj son-diskojn, sonbendojn, videokazedojn. Eĉ per speciala televidaparato li povis kapti ĉiun elsendon, kiu okazis ie ajn en la mondo. Tiu abundo konfuzis lin, kaj post kelkaj monatoj jam interesis lin nenio. Ĉiu deziro tuj plenumiĝis, por nenio li devis labori, klopodi.

Li pripensis, kion li volis fari dum infanaĝo, sed pro manko de ebleco li ne povis. Li rememoris, iam li tre deziris havi violonon kaj ellerni ludi. Sed tiam la gepatroj ne havis monon por violono. Nun li povus provi violonludi. Sed apenaŭ li finpensis, eksonis la voĉo: Kial vi volas lerni violonludi, ja la ekzistantaj plej belaj violonmuzikoj staras je via dispono. En la biblioteko, en la ŝranko n-ro 84 vi trovos sondiskojn, magnetofonkazedojn, kaj la kvalito de la elektroakustika aparato estas unika. Tamen, mi mem volus ludi, - li respondis. Bone. Iru en la ĉambron n-ro 25, tie vi trovos ĉiaspecajn elstarajn muzikinstrumentojn. Li vere trovis violonon, muziknotojn, kaj kelkajn tagojn diligente li lernis ludi, kaj li ĝuis tion. Poste sian ludon li registris per magnetofono, kaj komparis ĝin kun tiu de fama violonludisto. Nature li fariĝis tre malkontenta. Li ekzercis plu, sed sia emo jam forte malkreskis.

- Kial mi faras tion?- li pensadis. Neniam mi povos tiel bele ludi kiel tiu artisto. Kaj entute, se mi ellernus ĝis tia grado, kiu aŭskultos mian muzikon? - Kiu ĝojus mian muzikon? - Kiu ekscios, ke mi entute vivas en la mondo?

Tiam difektiĝis la magnetofono. Strange, sed li tre ekĝojis. Ĉiam li ŝatis okupiĝi pri elektronika muntado. Nun li serĉos ilojn, konstruelementojn kaj riparos la aparaton. Sed eksonis la voĉo: Ne klopodu por fari tion. En la ŝranko vi trovos alian, bonan aparaton. Niaj specialaj robotoj tre rapide riparos ĝin. Estas ne inde, ke homo okupiĝu per tiaspecaj laboroj. Robotoj povas fari ĉion pli rapide, pli perfekte! Lasu la laboron, vi nur uzu kaj ĝuu la objektojn.

- Tamen mi mem ŝatus fari tiun laboron. Ĉiam mi tre ŝatis fari tion, kaj la sukceso povas kaŭzi al mi grandan ĝojon.

- Sukceso estas mem la havo: Havi ion! Sed provu, se vi volas. En la kelo vi trovos ilojn kaj materialojn, eĉ desegnaĵojn pri la cirkvitoj.

Kun granda ĝojo li portis la magnetofonon en la kelon, kie jam estis preparitaj sur tablo la necesaj aĵoj. Li komencis studi la desegnaĵojn. Tiuj estis tute fremdaj al li. Apenaŭ li trovis konatan signon pri konstruelemento. Per tiu ĉi komplika desegnaĵo li ne povis kompreni la funkciadon. Eble estas nur simpla difekto, kiun li rimarkos, se rigardos la internan parton de la aparato. Li prenis ŝraŭbprenilon kaj malmuntis la kovrilon. Ene li trovis nekonatajn konstruelementojn, muntitajn en perfekta ordo. Embarasite li staris antaŭ la aparato.

Denove eksonis la voĉo:

- Vi jam vidas, ke homo ne povas ripari tiun aparaton. Perfekta komputilo planis, kaj robotoj konstruis ĝin. La detalan funkciadon konas nur la planinta komputilo. Tiu ne povas informi homon, nur la robotojn. Tial nur ili povas ripari tiun aparaton. Lasu ĝin sur la tablo, ili aranĝos ĉion.

Malgaje li iris en la ĝardenon, kaj pensadis, kion fari, por pasigi interese la tempon. Iam li volis gimnastiki, venis en la kapon. Tamen pro tempomanko li ne povis fari tion. Ho, el ĝi nun mi havas pli ol sufiĉan! Li komencis kuri sur bela, arbara vojeto. La kuro, en tiu ĉi bela ĉirkaŭaĵo kaŭzis al li ĝojon. Li sentis sin forta en tiu sportbranĉo, sed volis kontroli la rezulton. Li reiris en la kelon, kaj kunportis longmezurilon kaj mezur-horloĝon. Li estis kontenta pri la rezulto. Se mi diligente trejnos, mi atingos konsiderindan rezulton, - li pensis. Kelkajn tagojn li ĝuis tiun sporton. Sed kiam li jam faris pli lacigajn trejnadojn, kaj la rezulto estis ne proporcia al la laboro, li komencis meditadi: - Kial mi turmentadas min ĉi tie? Ja estas ne tute egale, dum kiom da tempo mi povas kuri cent metrojn? Neniam, neniu ekscios tiujn rezultojn. Kial do mi lacigas min tiam? - Kaj li ĉesis la sportadon.

Foje li deziris iri al la maro, remi per boato, kapti fiŝojn, kaj rosti ilin per libera fajro. Poste manĝi bonapetite, kiel antaŭe, en sia malriĉa vivo. Sed vane li ĵetadis la hokon en la akvon, fiŝo ne kaptis ĝin. Tiam li ekaŭdis la voĉon:

- Ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis, ke en tiu ĉi regiono ne vivas bestoj? Nek fiŝoj, nek birdoj, nek mamuloj vivas en la insulo kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo; eĉ ne skarabeoj, insektoj, vermoj. Tiuj bestoj ĉi tie estus malutilaj. Ilia konduto estas ne kalkulebla, ne regulebla, do ili kaŭzus nur problemojn. Se vi estas malsata, kaj deziras manĝi rostitajn fiŝojn, en la manĝejo vi trovos ilin. Neniam vi povos rosti tiajn bongustajn fiŝojn, kiuj atendas vin en la manĝejo. Ne lacigu vin do per tiaspeca laboro, tio estas tute superflua, ĉio staras je via dispono preta, vi devas nur konsumi, kaj ĝui la vivon.


Restis nur la amorado kun la noktaj sonĝbildoj. Sole nur tio povis kaŭzi iom da ĝojo al li. Sed ankaŭ tio estis ne perfekta. Tial anstataŭ la granda haremo li provis estigi pli striktan kontakton nur kun unu virino. Li esperis, ke almenaŭ dum sonĝo li havos unusolan amikon, iun vivantan estaĵon, kiu apartenos al li, kun kiu li povos paroli, kaj dividi la ĝojojn, ĉi tie akireblajn. Tial ĉiam li premadis unusolan butonon, kiun unuaokaze li premis, kaj ĉiam aperis la sama blondulino. Ŝi estis perfekta por ĉiaspeca amorado, eĉ tro perfekta. Ĉiam, ŝi faris ĉion precize tiel, kiel li volis. Baldaŭ li divenis, ke tiu ĉi virino ne havas memstaran personecon, propran volon. Ŝi havas nur tiajn ecojn, kutimojn, kiujn li ĵus transdonis al ŝi per volo, per penso. Do, ŝi estas nur spegulo, reflektante liajn pensojn, dezirojn. Ĉiu moviĝo, spirado, rideto de tiu ĉi virino okazis, nur post kiam li pensis tion. Tial ĉiam li antaŭsciis, kion la virino faros, kiel ŝi reciprokos liajn agojn, kiel ŝi respondos liajn demandojn. Neniu novaĵo, neniu surprizo. Baldaŭ li enuis tiun rilaton. Ja ĉiu povas fari tion, kiu havas fantazion, kiu povas imagi ion, kiu povas travivi siajn pensojn eĉ sen plifortigo kaj realigo per ruza elektronika aparato kaj projekciilo.

Fakte li jam ne sciis, kiam li dormas, sonĝas, revadas per fan-tazio aŭ per la elektronika aparato, kaj entute, kiam li estas ne en dormanta, sed en vivanta stato. Se ĉiu deziro plenumiĝas sen klopodo, sen laboro, sen fortostreĉo, oni ne sentas la vivon, nek la malfacilaĵojn de la vivo, nek ties ĝojojn. Tiu stato jam estas prefere morto ol vivo, ja ankaŭ mortinto ne sentas, kio okazas al li.


Li volis senti la vivon, tial li serĉis morttimon, entreprenis danĝerajn situaciojn. En la norda parto de la insulo estis sovaĝa rokregiono, timigaj, altaj rokmuroj ĉe la marbordo. Li komencis grimpi tiujn danĝerajn rokojn. Sed baldaŭ li sentis, ke io gardas lin. Neniu akcidento povis trafi lin. La laco post la fortostreĉo forpasis post kelkaj sekundoj. La vundoj, kaŭzitaj de akraj rokoj, saniĝis senspure post kelkaj minutoj. Sen risko, sen danĝero ankaŭ tiu sporto fariĝis baldaŭ enuiga.

Multajn tagojn li nur kuŝis en komforta litfotelo, en la admir-inda ĝardeno kaj interesis lin nenio. Li nur atendis la sekvontan tagon, kvankam li bone sciis, ke eĉ tiu alportos nenian novaĵon, neniun ŝanĝon. Vivi kiel malliberulo, kondamnita je vivfina prizono, estis terura sento. Sed li ne povis atendi eĉ de la morto la liberiĝon, ja li sciis, ke li vivos eterne. Li revadis pri sia antaŭa vivo, kaj tiu malfacila, mizera vivo nun aperis antaŭ li, kiel feliĉa periodo de sia vivo. Nun li jam komprenis, ke penadi, lukti por iu natura, reala celo prefere povas doni feliĉon, ol la senfara ĝuo de iu neelĉerpigebla riĉeco. Obsedis lin la penso, ke li devos forlasi tiun malbenitan insulon. Forlasi, per iu ajn maniero, ĉar ĉi tie baldaŭ li freneziĝos.


En pluva, ŝtorma nokto li vagadis sur la rokregiono, aŭskultis la tondrojn kaj la murmuradon de la maro, rigardis la fulmojn. Fulmoj; kiel bone estus, se trafus min fulmo, li pensis, kaj grimpis sur la pinton de alta roko. Sed eĉ la fulmoj evitis lin. En fina malespero li komencis petegi: - Ho, vi nekonata Io, Voĉo aŭ Spirito, mi ne scias, kio Vi estas, sed mi petegas, aŭskultu min! Indulgu al mi. Permesu, ke mi povu forlasi tiun ĉi insulon. Mi scias, ke vi volis al mi bonan, vi plenumis mian peton. Sed tiam mi ne sciis, kion mi volas, estas stultaĵo. Jam mi bone scias, mi ellernis. Tiu ĉi sensenca, senfara, soleca vivo, tiu ĉi senfina riĉeco estas ne feliĉo, estas ne vivo. Tio estas morto, eĉ ne morto, sed eterna damno. Mi petegas vin, lasu min forlasi tiun ĉi lokon, aŭ mortigu min, indulgu al mi!

Sed li aŭdis nur la tondrojn kaj la frapbruojn de la ondoj. La voĉo ne respondis. - Eble en tiu ĉi fulma atmosfero ne funkcias la elektronikaj aparatoj, kiuj gardas min, - li pensis. Kiel frenezulo li kuregis al la haveno, kaj saltis en sian boaton. Per fortaj rempuŝoj li frontis la senfinan, kruele ondantan maron.

En duondormo li aŭdis voĉojn, verajn, agrablajn, homajn voĉojn; kaj li komprenis ilin.

- Rigardu, li ekmoviĝis, eble restos vivanta.

- Jes, portu iom da akvo, certe li volos trinki.

Li kuŝis antaŭ malgranda kabanaĉo, sur terenĵetitaj sekaj herboj. Apud li kaŭris duonnudaj viro kaj virino, ili klinis sin super lin, kaj observis lian vizaĝon. Ĉirkaŭ kabanaĉoj estis ankaŭ aliaj viroj, virinoj kaj infanoj. Knabineto portis akvon en primitiva argilpoto. La virino malsekigis ĉifonpecon per la akvo kaj viŝis la vizaĝon de la senkonscia viro. Pro la malvarma akvo li komencis reviviĝi, kaj senti fortan soifon.

-.Akvon, - li ĝemis. Tra la vizaĝo de la homoj kuris feliĉa rideto. Tamen, tamen li reviviĝos, - ili diris. La viro levis la kapon de la kuŝanto, la virino kun granda atento verŝis akvon en lian buŝon. Avide, per grandaj glutoj li trinkis. Dum la trinko li reakiris la konscion.

- Kie mi estas? - Kiuj vi estas? - Li demandis.

- Kie ni estas, ankaŭ ni ne scias. Soleca insulo sur la oceano. Sed ni nomas ĝin Insulo de la Savo, aŭ Insulo de la Feliĉo. Ni estas homoj, kun kiuj feliĉe vi parolas la saman lingvon.

- Vi estas bonaj homoj, vi savis mian vivon. Mi tre dankas al vi.

- Tio estas ne dankenda. Homa devo estas, ke ni helpu unu la alian. Krome en tiu ĉi insulo nur ni vivas solecaj, inter malfacilaj cirkonstancoj; nur per nia manlaboro ni povas vivteni nin. Do, forta juna viro estas bonvena inter nin.

- Poste ili portis al li manĝaĵojn; rostitajn fiŝojn kun bakita terpomsimilaĵo, kaj fruktojn. Li manĝis, poste denove profunde ekdormis. Sekvonttage ili rakontis al li, ke post granda ŝtormo ili trovis lin sur la marbordo, apud disrompita boato. Ili pensis, ke li estas mortinta, tamen rimarkis, ke lia koro batas. Tial ili portis lin tien, flegadis, provis revivigi. Fine tio sukcesis. Ili rakontis ankaŭ tion, ke dum la dormo li estis en tute narkotita stato. Menciadis ian mistikan voĉon, mirindan insulon, grandegan riĉecon kun perfekta tekniko kaj admirindajn virinojn. Tiuj estis vizioj de narkotmaniulo, ili opiniis. Li lasis ilin en tiu kredo. Rakonti la veron li ne volis, ili ne kredus tion, sed opinius lin frenezulo. Pli bone estas, se ili kredas, ke li fiŝkaptadis sub forta influo de drogo, kaj la boato fordrivis en la furioza maro.

Ankaŭ la insulanoj rakontis pri sia vivo. Antaŭ dek jaroj aviadilakcidento okazis super la oceano. La aviadilo veturigis junajn, riĉajn gejunulojn. Nur la tie loĝantaj kvin viroj kaj tri virinoj povis postvivi la katastrofon. Per gumboato, kun terura luktado kontraŭ la maro ili povis atingi tiun insulon. La ceteraj certe pereis. Tie ĉi neniam loĝis homoj. Troviĝis sovaĝaj fruktoj, legomoj, kaj fiŝoj en la maro. Per ĉiutaga, peza laboro ili povis zorgi pri la nutrado, kiu estis ne tro abunda, varia, tamen sufiĉa. La infanoj naskiĝis jam sur la insulo. Ili apartenas al neniu, tamen al ĉiu. Ĉiu virino estas la patrino, ĉiu viro estas la patro de ĉiu infano. Kiel granda familio ili vivas tie pace, feliĉe.

- Kaj neniam vi volis foriri de tie ĉi? - Li demandis.

- Sed jes. En la unuaj jaroj ni organizis deĵoron por taga, nokta observado, kaj nutris signalfajron. Sed dum nia tiea restado ni vidis nek ŝipon, nek aviadilon. Ni jam ekŝatis la primitivan vivon ĉi tie; neniu el inter ni revadas reveni en la civilizitan mondon.

- Ĉu la komforto kaj kulturo de la civilizita mondo ne mankas al vi?

- La komforto tute ne, sed la kulturo jes. Pleje mankas al ni libroj. Tiujn ni anstataŭas per rakontado. Ĉiuvespere ni sidiĝas ĉe la marbordo, kaj ĉiu rakontas pri libroj, pri teatraĵoj, pri eventoj, kiujn indas rememori. Tiamaniere iom ni povas konservi nian kulturon, kaj kredu, ofte mi pensas, ke tiuj vesperaj paroladoj estas multe pli amuzaj, valoraj ol rigardado de banalaj televidprogramo

- Sed la infanoj devas lerni

- Jes, ni instruas ilin. Ĉiu pri tio, kion plej bone scias. Mi kuraĝas aserti, ke tiuj infanoj scias ne malpli ol samaĝuloj, kiuj frekventas lernejon.

Rapide li alkutimiĝis la tiean vivon. Lia sperto en la fiŝkaptado, kaj la forto en la terkulturado estis aprecita. Ĉi tie ĉiu sciis sian devon sen ordono. Ĉiu faris laŭ sia plej bona scio kion la intereso de la komunumo postulis. La rekompenco estis la ĝojo pro la bone farita laboro, kiu okazis por kontentigi realajn, naturajn homajn bezonojn. Ili ĉiuj ĝuis la ĝojon de tiu ĉi komuna laboro, kie ĉiu volonte helpis unu la alian. Ĉar neniu havis propraĵon, ĉiu havis ĉion. Ĉar neniu ha-vis potencon, ĉiu egalrajte partoprenis en la direktado. Tial ne estiĝis envio, realiĝis mirinda harmonio.

Tiu ĉi mondo ŝajnis al li same nereala, neimagebla kiel la for- lasita sensenca vivo sur la insulo de riĉeco. Tamen ankaŭ por li tiu ĉi insulo estis la insulo de la feliĉo. Li jam bone komprenis, kial li forlasis la senfinan riĉecon, kaj kial tiuj homoj ne volas forlasi sian feliĉan malriĉecon. Kia estas la vera feliĉo, li spertis, kiam post la savo de infano el la maro la patrino brakumis lin tiel pasie, tiel arde, ke tiam certe estiĝis nova loĝonto por la insulo.

 

5.
Katoj

La balkono de la hospitalo estis sur la unua etaĝo, kaj ĝi rigardis al la ĝardeno. Ferbarilo kadris ĝin, maljuna, forĝita, dekora, iam bela, nun rustokovrita.

Maljunulo staris sur la balkono, kaj rigardis al la ĝardeno. Kion li rigardis, kiu scias. Ĉu vere li rigardis ion, aŭ nur gapadis? Tiom ofte li staris tie, ke aparte li konis ne nur ĉiun arbon, sed ankaŭ ĉiun branĉon, kaj arbuston.

La ĝardeno estis la unusola amikeca loko en la hospitalo. La aliaj, -ĉambroj, koridoroj, - tipaj hospitalecaj: Medikament-odoro miksita kun densa urinodoro, ja tiu ĉi estis urologia sekcio.

En la ĉambro li ne sentis sin bone. Ses maljunaj viroj kunfermitaj. Legi ĝenerale ili ne ŝatis -eble nur foje-foje ĵurnalojn. Nur babilado, ĉefe sensenca babilado. Estas interese, la temo estis preskaŭ ĉiam aventuroj kun virinoj. Ŝajnas, ke ju malpli oni povas fari, des pli ŝatas paroli pri tio.

- Sesfoje, ĉu vi kredas, sesfoje!

- Dum unu semajno povas esti...

- Ne, ne dum unu semajno, dum unu nokto!

- Nu, kelkajn certe iam vi povis fari, poste vi laciĝis, ekdormis, kaj la ceterajn faris en sonĝo.

- Poste oni jam ne sonĝas pri tio. Pri tio oni sonĝas post longa fastado.

Kaj preskaŭ tutan tagon la sama aŭ simila teksto. Eble foje-foje la futbalo signifis iom variecon en la parolado. Dum horoj ili po-vis diskuti eĉ disputi pri antaŭdudekjara matĉo.

Tial prefere li foriris el la ĉambro; se estis agrabla vetero sidadis en la ĝardeno, kaj legis. Sed nun jam vesperiĝis, por legado mankis la lumo. Tial li nur staradis sur la balkono; ja la vespermanĝo jam okazis, por hodiaŭ restis nur la enlitiĝo. Sed por enlitiĝi estis ankoraŭ tro frue. Tro longa estas la nokto, se oni tiel frue enlitiĝas.

Sur li estis piĵamo kaj mantelo. La piĵamo estis striita laŭlonge per larĝaj ruĝaj-nigraj strioj, la longa mantelo havis bluajn-blankajn striojn. En tiu ĉi vestaĵo la malsanuloj aspektis kiel malliberuloj. Ne nur aspektis, sed vere ili estis tiaj. Ja forlasi la hospitalon estis malpermesita. Severaj pordistoj gardis la enirejon. Ili diras, ke la hospitalo devas protekti la malsanulojn kontraŭ eventuala surstrata akcidento.

Nun proksimiĝis tri flegistinoj. La maljunulo senkonscie ordigis la vestojn; ja povas esti ke la mantelo kaj pantalono estas ne konvene fermitaj. Tio okazis nur pro reflekso; ja tiuj junulinoj ĉiutage devas vidi, preni, manipuli kadukajn virilojn, do al ili neniu novaĵo.

Dum tiaj pensoj la majunulo triste konstatis, ke ankaŭ sia, per kateteroj, esplortuboj torturita ilo senvive, ŝrumpiĝinte pendas en la kalsono. Li jam rezignis, ke krom piso iam ĝi estos konvena por pli nobla celo. Li ĝojis eĉ jam tion, se pisi li sukcesis sen problemo. Sed kion fari; oni diras ke ĉiu vivoaĝo havas siajn ĝojojn.

Akra ŝriko vekis lin el la meditado. Ĝi estis ia stranga voĉo de kato. Li komencis observadi, de kie venis la voĉo. Ĉe proksima arbusto baldaŭ li ekvidis du katojn. Grandan, nigran virkaton, kiu sur la frunto havis blankan makulon. Ĝi kuŝis saltoprete, sin streĉante, kun hirtharara, levata svinganta vosto. Kontraŭ ĝi sur la ventro kuŝis malgranda, juna katino kun brunmakula, griza hararo. Longe ili fiksrigardis unu la alian. Poste la katino ŝanĝis la pozicion. Ŝi komencis rul-kuŝiĝi kun lantaj, delikataj moviĝoj; foje ŝi montris al la ĉielo la ventron, foje la dorson. Dume ŝi observis la virkaton, kvazaŭ oferante sin al li. Li nur kuŝis streĉe en la antaŭa pozicio. Nun la ino ekstaris, iris al la alia, kaj petolante frotadis sin al ĝi. Poste ŝi kuŝiĝis sur la ventron kontraŭ li. Longe ili kuŝadis tiel, sen movo, nur la hirthararajn vostojn ili svingadis lante. Fine la masklo abrupte ek-staris, kuris malantaŭ la inon, kaj malrapide, singarde li grimpis sur ŝian dorson. Senmove, pacience ŝi toleris, ke la masklo serĉu la konvenan pozicion. Poste longe, ili restis en tia pozicio, nur la hirthararaj vostoj rondiris. Nun la supra singarde glitis iom malantaŭen, kaj per rapida puŝo ĝi provis enpenetri. Sed tiam la ino forte ekŝrikis, kaj forsaltis de sub la masklo. Kelkajn metrojn ŝi forkuris, sed baldaŭ. revenis, kaj la ludo ripetiĝis, precize laŭ la antaŭa ceremonio.

La maljunulo sin forgesante rigardis la scenon. Kun miro miksita ĝojo plenigis lian koron, kiam li eksentis, ke en sian velkintan ilon revenis la vivo.

 

6.
La ŝipekskurso

La granda, blanka ŝipo dignoplene naĝis sur Danubo. La spegulbildo de la trankvila Danubpejzaĝo, kiu antaŭ la ŝipo senmove kaj serene etendiĝis, post la foririnta ŝipo fariĝis ludanta ondaro.

Akra muziko flugis de sur la ŝipo al la silentaj bordoj, kvazaŭ ĝi volus veki ilin el la somera, posttagmeza dormeto. Sur la ferdeko je la muziko bankostumaj gejunuloj dancis, forgesante la varmiĝon, kaŭzitan krom la diligenta suno ankaŭ la trinkaĵoj, kiujn malavare ili konsumis en la bufedo. La kvazaŭ nudaj, brunaj korpoj ekstaze balancadis je la rapida ritmo de la muziko, kiel indiĝena grupo ie en Afriko.

Sur la beko de la ŝipo soleca junulo staris. Maldika, alta bruna, meditema knabo. Li nur staris tie sin forgesante, per siaj grandaj nigraj okuloj rigardis antaŭen, la brilantan akvo-spegulon, kaj ĝuis la venton, kaŭzitan de la moviĝo de la ŝipo. Li forlasis la gajan societon, ĉar li ne ŝatis la bonhumoron, kiun kaŭzis ebrieco. Nun unua-okaze li partoprenis tiaspecan ekskurson, sed jam bedaŭris, ke li aliĝis. Tuj post la enŝipiĝo komenciĝis la trinkado. Ili invitis ankaŭ lin, sed li ne volis partopreni. Prefere li flankentiriĝis, kaj ĝuis la panoramon, kiu estis vere admirinda antaŭ la ŝipo.


Nun malheliĝis antaŭ li la mondo. Li sentis delikatajn manojn sur la okuloj, kaj sur la dorso alpremiĝintan virinan korpon, kaj aŭdis petolan ridon.

- Salut' Alberto, kiu mi estas, divenu!

- Vi estas Olga, ĉu ne?

- Ne, vi eraras, mi estas Julia; ankaŭ nun vi pensadas pri Olga!

Dume li liberiĝis kaj turnis sin. Du ridantaj knabinoj staris antaŭ li, liaj samklasanoj. Ili persvadis lin partopreni la ekskurson. Ĉefe Olga plaĉis al li; en la lernado ofte ili helpis unu al la alia. Eble ne nur plaĉis al li tiu ĉi knabino, sed sekrete li amis ŝin, ofte li revadis pri ŝi. Post la komunaj lernadoj ĉiam denove li travivis en penso la karajn momentojn, kiam dum la lernado la mano de Olga tuŝis lian, kaj ŝia blonda hararo ektiklis lian vizaĝon. Tamen li ne kuraĝis teksi pli aŭdacajn revojn, ja ili estis samklasanoj, kaj sin komparante al Olga, kiu jam estis brila virino, li sentis sin malgranda knabo. La evidentan simpation de Olga, li atribuis al sia matematika kaj fizika scio, kaj ne al sia propra persono. Aŭ eble li ne havis sufiĉan memfidon? Li tre estimis tiun belan, seriozan knabinon, tial li miris, kaj iom elreviĝis, vidinte, ke ankaŭ ŝi tuj komencis trinki bieron kun la aliaj.

La du knabinoj laŭ staturo estis similaj. Ambaŭ altaj, sveltaj, tamen muskolaj, belformaj. Ankaŭ Julia estis bela kun densa, orruĝkolora hararo, sed en siaj verdbluaj okuloj foje-foje ekbrilis ia malvarma, kruela lumo, kio timigis Alberton. Kaj ne estis sekreto en la klaso, ke ŝi jam havis kelkajn aventurojn kun viroj. Tial Alberto miris, ke ili povas esti amikinoj, ja li opiniis Olgan tute alia. Nun ili diferencis ĉefe nur per la koloro de la bankostumoj. Olga portis blankan, Julia nigran. La formo de tiuj vestaĵoj estis la sama, laŭ-moda. Malgrandaj trianguloj, flanke nur mallarĝaj ŝnuroj. La mam-zono preskaŭ nur rubando.

- Kial vi staras ĉi tie solece? Rigardu, la ceteraj kiel gajaj estas, kiel bone ili sentas sin, - diris afable Olga.

- Mi ne volas malbonigi ilian bonhumoron.

- Se vi ne havas bonan humoron, trinku ankaŭ vi!

- Mia humoro estas ne malbona, sed ne plaĉas al mi, ke vi kaj ili tiom multe trinkas.

- Nu, ne pensu, ke mi ne povus vivi sen trinkado. Sed pro la societo, oni devas foje-foje trinki. Ankaŭ la fumado ne feliĉigas min, tamen mi fumadas. Mi jam estas deksepjara plenkreska virino, tamen, se mi ne trinkas kaj fumas, la ceteraj priridas kaj mokas min, ke mi estas suĉinfano.

- Kial vi zorgas tiel forte pri la opinio de la ceteraj? Se oni opinias ion bona, faru, se opinias malbona, ne faru.

- Jes, bona ideo. Pro tiu ĉi ideo vi staras ĉi tie solece, malgaje, dum la aliaj gaje amuziĝas. Se oni ne volas esti izolulo, devas fari, kion la plimulto. Venu do ankaŭ vi kun ni! Post kelkaj kruĉoj ankaŭ vi vidos la mondon pli bela.- La mondo estas bela eĉ sen trinkado. Rigardu, kiel bele brilas la suno, kaj la bildo de tiu apudborda vilaĝo kiel admirinde respeguliĝas sur la akvo. Kaj kiel bone estas stari ĉi tie en la agrabla vento, kaj paroladi kun vi, - diris Alberto iom ruĝiĝinte.

- Do vi volas stari ĉi tie unu horon, ĝis la ŝipo atingos la insulon. Kaj kion vi volas fari en la kampadejo? Kion vi volas fari dum la tritaga restado? Ili ankaŭ tie trinkos, dancos, amuziĝos.

- Eĉ amorados, aldonis Julia kun frivola grimaco... Ĉu vi volas nur sidadi ĉe la bordo kaj rigardi la akvon? Almenaŭ fiŝhokon vi kunportintus!

- Tre multe vi jam trinkis! Estus pli bone, se ankaŭ vi ĉesus la trinkadon. Se vi daŭrigos, tute vi perdos la memregon, kaj faros tion, kion poste vi pentos.

- Nenion mi pentos. Mi volas senzorgiĝi, forgesi la penojn de la tutjara lernado. Nun mi volas senti min absolute libera. Oni devas foje-foje senstreĉiĝi, ĉar aliokaze fariĝos idioto. Vi restu ĉi tie, se vi volas, sed ni iras por danci!

Post la elŝipiĝo la gaja societo kolektiĝis ĉe la bufedo de la kampadejo kaj daŭrigis la drinkadon kaj dancadon. Alberto denove forrestis. Iom li manĝis, poste ekiris por trarigardi la insulon. Ĝi estis malgranda. La kampadejo situis en la suda parto. La norda parto restis en bela, originala, natura stato. Laŭ la bordo malgrandaj golfoj estis, ĉirkaitaj je salikarbustoj, salikarboj; bonaj kaŝejoj por fiŝhokantoj kaj amparoj. Ne malproksime Alberto trovis belan golfon, kovritan per delikataj ŝtonetoj, glatigitaj per la rivero. Apud ĝi senarbejo situis kun malhelverda alta, densa herbaro, en ĝi kelkaj viglakoloraj floroj. La loko ravis lin, li decidis resti tie. Ĉar la suno forte brilis, - estante fruposttagmezo, en la alta herbaro, en la ombro de salikarbusto li kuŝiĝis.

En liaj oreloj ankoraŭ eĥiĝis la frazoj de Olga. Ĉu mi miskomprenis ŝin? Neniam ŝi estis tia, neniam mi aŭdis de ŝi tiaspecajn pensojn. Li provis klarigi, senkulpigi ŝin; certe la biero parolis el ŝi, aŭ nur volis plaĉi al Julia.

Li kuŝis sur la ventro, apogante sin per la kubutoj kaj rigardis la akvon. Sveltaj libeloj flugis super ĝi, foje-foje por momento ili haltis en la aero, poste fulmrapide forflugis. La profundan silenton ĝenis nenio, nur malofte fiŝo ĵetis sin sur la surfacon por denove sub-akviĝi. Alberto ekhavis emon por naĝi. Li stariĝis kaj iris kelkcent metrojn kontraŭ la akvofluo. Tie li saltis en la agrable varmetan akvon, kaj naĝis al la antaŭa loko. Li albordiĝis, sekigis sin en la sunlumo, kaj denove kuŝiĝis en la ombro.

Nun li sentis sin serena kaj kontenta. Aŭdiĝis hapado de sovaĝanaso kaj pepado de idoj. Baldaŭ aperis anasino kun ok malgrandaj idoj. La nigre striitaj flavaj etuloj rapide, vice balancante kuris malantaŭ la patrino al la akvo; naĝadis tien kaj reen, foje-foje subakviĝis. Certe ili nun lernis la fiŝkaptadon. Longe, ravite li observis tiun ĝis nun neviditan idilion.

Branĉkrakadoj kaj homaj voĉoj interrompis lian observadon. Ridantaj virinaj kaj viraj voĉoj proksimiĝis. Alvenis kvar knaboj kun du knabinoj. Angore li vidis, ke la knabinoj estas Olga kaj Julia. Ili duonebrie ŝercadis, laŭte ridadis, petoladis, kaptadis unu la alian. La preskaŭ nudajn knabinojn ne ĝenis la palpado de la knaboj, eĉ videble plaĉis al ili. Ĉu vere tiu estas Olga, al kiu eĉ la manon intence li ne kuraĝis tuŝi, kiun li estimis kiel sanktan altarbildon?

- Mi havas ideon: Banu nin nude! Tie ĉi iradas neniu, - diris Julia, kaj malligis la ŝnuron de la mamzono kaj kalsoneto. Ankaŭ la knaboj malsuprenpuŝis la kalsoneton.

- Ne ŝercu, protestis Olga. Kun knaboj neniam mi banis min nude.

- Nu, tion ni devintus pensi! Ja vi ankoraŭ estas virga kaj hontema! - Rimarkigis Julia.

- Ĉu vere? - Kriis unu el la knaboj. En via aĝo ankoraŭ ekzistas neŝtopita knabino? Nekredeble, ĉu ne?

- Jes, kriis ridante Julia, - tiel strange, ke ŝi eĉ hontas sian virgecon, kaj neas tion.

- Vera kaptilo, - diris la alia knabo. Ŝi restos virga ĝuste pro la virgeco. Ĉar ŝi hontas tion, ŝi ne kuraĝas kuŝi kun knabo. Tial por ĉiam ŝi restos virgeto!

- Ĉu vere vi estas virga? Diru sincere, ne hontu, ni estas viaj amikoj. Volonte ni helpos al vi, - diris serioze alia knabo.

- Dankon, sed tio estas nur mia afero, kaj koncernas nur min! Pensu kion vi volas, kontroli neniam vi havos okazon, - diris Olga, sed ŝerceme, ridante. La konsumita trinkaĵo forigis la timsenton.

- Volonte ŝi kontroligus tion kun Alberto, sed ankaŭ li estas certe virga kaj malkuraĝa. Vane Olga atendas lian brakumadon, - diris malice Julia. Sed jen, neniam revenonta okazo; kontrolu vi tion nun ĉi tie! Kaptu ŝin! Rigardu kiel ŝi deziras tion, nur ŝi estas malkuraĝa por konfesi.

La knaboj ekscitite pro la plena nudeco de Julia kaj kuraĝigite per la drinkado, du kaptis la brakojn de Olga, la tria malligis la ŝnuron de la mamzono, la kvara forigis la kalsoneton. Ŝi staris iom surprizite, sed ne timtremante, en sia nuda beleco, kaptita de la knaboj.

Ili ne rimarkis Alberton, ja li kuŝis en ombro, kaj kovris lin la alta herbaro. Li komencis frostotremi jam dum la aŭskulto de ilia parolo, kaj nun tiu vidaĵo tute paralizis lin. Per larmo nebuligitaj okuloj li vidis la belan korpon de Olga, la delikatajn, blanke brilantajn mamojn, la streĉe antaŭenstarantajn rozkolorajn pintojn, super la disbranĉiĝo de la femuroj en blanka triangulo blondan densaĵon, kiu kovris ĉion.

- Nu, kuŝiĝu kaj montru kion vi havas, - diris la unua knabo al Olga.

- Ne faru, tio estas hontinda, kvar knaboj kontraŭ unu knabino. Lasu min, mi tre petas!

- Ne petegu. Tian raran okazon vi devos ne preterlasi, - diris Julia. En la tuta klaso nur vi unusola estas virga. Alvenis la tempo, ke ankaŭ vi perdu. Honto estas por la tuta klaso, ke inter ni ankoraŭ troviĝas tia. Kuŝigu ŝin knaboj!


- Atendu, diris la plej sobra knabo. Ŝi ankoraŭ timas. Ni estas ne sovaĝbestoj. Ni ne volas ke tio trafu ŝin dum timtremo kaj ploro. Jen, brando, trinku almenaŭ duonon da botelo. Poste tio estos pli facila!

- Sed mi ne volas, vi devas kompreni, ke mi ne volas tion, -diris plorante Olga, nun jam vere timigite.

Tamen, kiam ili premis la botelon al ŝia buŝo, ŝi komencis gluti. - Nu sufiĉas, nun trankviliĝu, sidiĝu, ne ploru. En tiu varmego ĝi rapide efikos, post kelkaj minutoj vi jam sentos nenian doloron. Ili sidigis ŝin, konsolante karesis, kaj kiam ŝi jam malfortiĝis, ili kuŝigis ŝin sur la dorson, kaj karesis plu la mamojn kaj la fermitajn femurojn.

- Kion vi ankoraŭ atendas? Ŝi jam estas preta, vi vidas. Kaptu la femurojn, kaj montru, kio estas inter ili, - persvadis la knabojn escitite Julia.

Tiam du knaboj levis iom la femurojn, kaj plene malfermis ilin. Tio okazis ĝuste tiel, ke Alberto vidis ĉion. Julia saltis inter la malfermitajn femurojn, surgenuiĝis, kaj klinis sin antaŭen.

- Virga, jen, kion mi diris estas vero! Rigardu ankaŭ vi!

Nun Julia montris sian gracian, elpremitan postaĵon. Tio skuis ne nur Alberton, sed ankaŭ alian knabon. Li kaptis la okazon, ekgenuiĝis malantaŭ Julia kaj de malantaŭ ekbrakumis ŝin. Sed vi jam estas ne virga, ho, tute ne! Li kriis dume.

La ceteraj forportis Olgan kelkajn paŝojn. Ili jam ne devis teni ŝiajn femurojn. Apatie ŝi toleris kion ili faris al ŝi unu post la alia. Por indulgi Olgan, Julia foruzis la restintan forton de la knaboj.

Alberto kuŝis paralizite, sia gorĝo estis seka, eĉ unu vorton li ne povintus diri, eĉ ne povis movi sin. Rigide, frostotremante li finrigardis la tutan okazintaĵon. Unu aŭ du horoj forpasis tiel, li ne sciis.

Post kiam la knaboj plene elĉerpiĝis, ili iris al la rivero por bani sin. Olga iom ŝanceliĝis, tial du knaboj apogis ŝin. Nur mallonge ili banis sin, poste malaperis tien, de kie ili venis.

Alberto kelkajn momentojn ankoraŭ kuŝis, poste tre malfacile li stariĝis. Li sentis lacon, kapturnon, vomemon, kaj turmentis lin terura honto kaj konsciencriproĉo. - Nur unusolan vorton mi devintus diri, aŭ nur montri min, certe tio povintus malhelpi tiun teruraĵon. Sed eble ankaŭ mem Olga volis kio okazis, nur ne tiel...

La senarbejo estis malplena. Li estus pensinta la ĵus finitan eventon terura sonĝo, se ne restus tie la postsignoj; la forte tretpremita herbaro, kaj ankoraŭ io; la botelo, per kiu ili ebriigis Olgan. Ĝi kuŝis inter la herboj duonplene. Li suprenlevis, kaj portis la botelon al la akvo. Enĵeti li volis ĝin, sed dume ekhavis alian ideon. Ĉe la akvo li sidiĝis sur arbotrunkon, kaj komencis trinki. Longe, apatie li sidis tie kaj malrapide trinkis. La nekutima, akra likvaĵo bruligis lian gorĝon.

Li ĵetis la malplenan botelon for, en la akvon. Poste kun ŝanceliĝintaj paŝoj li iris en la riveron. La akvo estis neprofunda. Li iris, iris, poste komencis naĝi. Direkte al la alia bordo li naĝis, sed li sentis tiel, ke la bordo forkuras antaŭ li. Ĉio turniĝis. Li komencis malfortiĝi, kaj foje malaperis ĉio...

En la kampadejo serĉis lin neniu. Ĉiuj estis ebriaj, neniu trovis la propran tendon, knaboj, knabinoj estis intermiksitaj. Estis ne rimarkeble, ke iu mankas. Nur sekvontmatene, kiam iu trovis la vestaĵojn kaj pakaĵon de Alberto en malplena tendo, ili komencis serĉi lin. Post vana serĉado, ili informis la policon.

Trian tagon, du kilometrojn malsupre de la insulo fiŝhokisto rimarkis kadavron en la akvo. Ĝi kroĉiĝis al la radikoj de maljuna apudborda saliko.

Post la entombigo la funebrantaj samklasanoj kolektiĝis en proksima restoracio. La porokaza oratoro ekstaris, levis la glason, plenigitan je konjako, kaj diris:

Alberto, kompatinda amiko nia! Talenta, bona knabo vi estis, kvankam iom flankentiriĝema. Neniam ni ekscios, kial vi devis morti. Neniam ni ekscios kia akcidento trafis vin, ja vi povis bone naĝi. Geamikoj! Ni malplenigu la glason je la memoro de nia kara amiko Alberto!

 

7.
La saĝa knabino

La koncerto jam baldaŭ finiĝos, sed li ne venis. Kio okazis al li? Kaj kio okazos al mi, se li ne venos? Eble li atendos min en la elirejo, ja li devas scii, ke sen li mi ne venintus al tiu ĉi koncerto. Li devas scii, ke trairi nokte la parkon por soleca virino estas danĝera. Li devas scii, ke alian vojon mi ne povos elekti, ja la lastan buson mi povos atingi nur trairante la parkon. Kapti taksion ĉi tie estas tute senespera iluzio. Tamen, certe li atendos min en la elirejo, ja nun ni volis priparoli la feston de mia dudeka naskiĝtago...

Forsonis la lasta sono, la aŭskultantaro drivis al la elirejo. Nu, kie li estas? Ĉu entute li estas ĉi tie? Ŝi flankeniris, kaj staris apud la barilo, de tie ŝi povis trarigardi la ĉirkaŭaĵon de la elirejo. Nenie li videblas. Certe li jam ne venos. Kion fari? En la urbo ŝi ne havas lokon por dormi. Ĉiamaniere ŝi devos kapti la lastan buson kaj hejmen veturi al la vilaĝo.

Nu jes, sed tiu damnita parko! Ne unuokaze ŝi aŭdis, ke nokte fiuloj kaptis tie virinojn, kaj seksatencis ilin. Eĉ ne nur solecajn virinojn, sed ankaŭ tiajn, kiujn akompanis viro. La viron ili batsvenigis, la virinon tiris en la arbustaron. Sed ŝia amiko estas fortulo, eĉ sperta en la defendosportoj. Kun li trankvile ŝi iris ien ajn, iam ajn. Sed kial li ne venis al la koncerto, ŝi ne povis imagi. Ŝi devos venki la timon, kaj trairi la parkon. La vojo estas mallarĝa, ambaŭflanke altaj arboj, iom fore densaj arbustaroj. Apud la vojo malofte staris benkoj, eĉ pli malofte lanternoj, sed multaj el ili ne funkciis. Troviĝas uloj, kiuj per bone celitaj ŝtonĵetoj malfunkciigas ilin, ĉar la lumo ĝenus iliajn nigrajn agadojn. Tage tiu parko estas bela kaj agrabla ripozejo, sed nokte danĝera loko. Eĉ policistoj ne volonte vizitas ĝin tiam.

Proksime al la enirejo sur benko iuj sidis. Ŝi komencis vere timi, sed kion fari? Per tremantaj piedoj ŝi iris plu. Sed alveninte pli proksimen, kun granda ĝojo ŝi vidis, ke sur la benko sidas viro kaj virino. Eĉ la virino sidis en la sino de la viro. Sed kio estas tiu granda blankaĵo? Kiam ŝi jam estis proksime al ili, nur tiam ŝi rimarkis, ke la pantalono de la virino estas malsuprenpuŝita, kaj la blankaĵo... ja jes, ŝi jam vidis, kion ili faras. Ŝi ne volis rigardi tien, sed rapide, silente preteriri, tamen tiel stranga estis ilia pozo, ke eĉ nevole ŝi devis ĵeti rigardon je ili kaj travivi iom eksciton. La virino balancadis kun dis-ĵetitaj femuroj en la sino de la viro, kies manoj estis sub ŝia pulovro, krome iliaj buŝoj estis kunfanditaj. Ili estis tiel absorbitaj, ke ili ne montris ĝenon pro la preteriro de la knabino. Por momento ŝi forgesis la timon, kaj iom trankviliĝis. Se ili tie kuraĝas fari tion, la risko de atako certe estas ne tiom granda. Rapide ŝi pluiris, kaj jam estis preskaŭ en la duono de la vojo, kiam ĉe vojkruciĝo ŝi rimarkis du virojn, starantajn en la lumo de lanterno. Forta timo kunpremis ŝian gorĝon; nun kion fari? Se ili volas ataki ŝin, vane ŝi provus retrokuri, certe ili kaptos ŝin. Per kuro aŭ forto ŝi ne povos savi sin, tio estis klara. Ŝi decidis, ke ŝi preteriros, kvazaŭ ne rimarkus la ulojn, dume sia cerbo rapide funkciis, kiel komputilo. Kion fari, se ili atakos ŝin?

Ilia aspekto ne vekis fidon. Ambaŭ portis ĝinzon, kamizolon el nigra plasto, dense dekoritan per kuprobutonoj kaj najloj. La vizaĝo de la pli alta, pli fortika estis timiga: Larĝa makzelo, malalta frunto, grandaj disiĝintaj oreloj, malgrandaj pikaj okuloj. Ŝi sentis fluon de malvarma ŝvito sur la dorso jam pro la penso, ke tiu monstro nur eĉ tuŝus ŝin. Laŭ vizaĝo la alia estis simpatia. Se li estus ne kun tiu ĉi neandervalano, kaj estus vestita normale, iu ajn knabino akceptintus lian proksimiĝon.

Tiu granda kontrasto inter la du viroj donis al ŝi la savideon. Ŝia komputilrapide funkcianta cerbo jam prilaboris la strategion, ĝis ŝi atingis la vojkruciĝon. Rapide ŝi preteriris, ne rigardante je la viroj. Kaj ĉio okazis, kiel ŝi atendis. Post kelkaj sekundoj ŝi jam aŭdis la paŝbruojn malantaŭ ŝi; poste ambaŭflanke fortaj manoj kaptis al ŝi la brakojn.

- Ne rapidu, etulino! Vi plaĉas al ni; ŝi aŭdis la raŭkan voĉon de la monstro. Kaj ili jam trenis sin al la proksima arbustaro. -Venu kun ni tien, ni montros al vi ion. Sed se vi ne komprenas la belajn vortojn, ni povos esti malpli delikataj; kaj li jam tordis malantaŭen ŝian brakon. Ŝi kolektis ĉiun forton kaj kuraĝon kaj trankvile diris:

- Ĉu vi volas luktadi aŭ amoradi? Amoradi ja ankaŭ mi ŝatas, sed luktadi, samtempe kontraŭ du viroj mi tute ne deziras. Do, unue lasu miajn brakojn ili jam doloras al mi. Due, mi konas pli bonan lokon por tiu celo ol tiu arbustaro. Branĉoj, herbaĉoj, ĉiu pikas, ĝenas. Sed rigardu, tie, en tiu arbustogrupo staras kaŝita benko. Sur ĝi estos pli komforta. Kaj ŝi montris foran arbustogrupon, kiu jam estis proksime al la bushaltejo.

- Do bone, vi plaĉas al mi, estu laŭ via deziro, - diris la monstro, kaj ili ekiris tien.


Ĝis nun ĉio estas en ordo, - ŝi pensis. Mi gajnis tempon, kaj tiu loko jam estas proksime al la haltejo. Benko certe ne troviĝas tie, sed espereble ni ne alvenos tien. La naŭzinda monstro komencis. palpadi ŝin. Ŝi sentis fortan naŭzon, eĉ vomemon, tamen ŝi cedis. Sed kiam ili jam estis proksime al la arbustogrupo, ŝi haltis kaj diris al la monstro:

- Mi havas problemon: Nun mi komencas senti, ke mi tute ne deziras vin. Via amiko prefere plaĉas al mi. Li memorigas min pri mia unua amato. Do mi volas kuŝi kun li. Nur kun li, tre volonte.

- Kio?? Kion vi kuraĝas diri? La ideo, veni en la parkon estis la mia. Do, unue vi kuŝos kun mi!

- Sed mi tute ne deziras tion! Vi estas naŭzinda malbonodora gorilo; cetere pro tatuitaj homoj mi havas vomemon. Dume, por defendi sin, ŝi saltis malantaŭ la alian, kaj komencis karesi, petegi lin:

- Mi petegas, defendu min! Mi volas esti nur via. Mi petegas, defendu min kontraŭ tiu aĉa besto. Ĉu vi havos guston kuŝi sur min post kiam tiu naŭzinda besto jam malpurigis min?

- Putra putino!! Ĉu vi kuraĝas ofendi min, ke mi estas gorilo, naŭzinda besto!? Atendu, mi instruos vin pri etiketo, sed tiam vi pentos eĉ tion, ke via aĉa patrino naskis vin sur la mondon!

Li hurlis tion, kaj kun sangozaj okuloj, kun streĉe levitaj pug-noj saltis kontraŭ la knabinon. Sed ŝi tre lerte, jam saltis malantaŭ la alian viron, per li ŝirmante sin.

La knabino tre plaĉis al tiu knabo, krome lian vantecon karesis ŝiaj vortoj. Tial li decidis defendi ŝin kaj posedi unusola. Malgraŭ, ke li estis malpli alta, eble malpli forta, tamen li estis pli rapida, pli sperta, do li havis ŝancon por venki kontraŭ la alia.

Unue komenciĝis pugnobatalo. Malmolaj batoj sekvis unu la alian. Poste ili interkroĉiĝis, terenfalis, kaj forgesante ĉion, kruele ili luktadis rulkuŝante sur la tero.

La knabino atendis nur tion. Kun tuta forto ŝi ekkuregis al la bushaltejo. Ŝi jam ripozis sidante en la buso, kiam la atakintoj ankoraŭ senindulge draŝis unu la alian.