Esperantigis:
Adri Pásztor kaj D-ro Endre Dudich,
2006.
La desegnaĵojn preparis:
D-ro Ferenc Földi
Biografio de Anna Fazekas - La kapreoleto de olda onjo
Anna Fazekas (Fazekaŝ) naskiĝis en Budapeŝto. Ŝi estas fratino de la historiisto Elizabeta Fazekas. Anna abiturentiĝis en Budapeŝto, poste akiris diplomon je kuracgimnastikisto. Ŝi kuracigis kaj pubertajn-, kaj plenkreskulojn. Dum la 1924-a jaro ŝi enŝaltiĝis en la laboristo-movadon, pro kio oni deportis ŝin en 1944.
Ŝiaj kelkaj poemoj aperis en "ESTI KURÍR" (Vespera Kuriro), poste en la ĉemetaĵo dimanĉa de la PESTI HÍRLAP (Gazeto de Peŝt), kaj ankaŭ en memstara volumo en 1949. Ŝi estis lektoro ĉe la eldonejo ATHENAEUM, krome inter 1952-1963 direktoro de la JUNULARA-, respekte de la Eldonejo MÓRA. Ekde 1950 aperis ŝiaj versaĵaj fabeloj por infanĝardenanoj kaj tre junaj lernejanoj en memstaraj volumoj, parte en kolektaĵoj, kaj poemoj skribitaj en faldfoliojn kaj kolorigkajerojn.
Ŝi tradukis infano-poemojn por la eldonejoj EŬROPO kaj de MUZIKVERKAĴOJ, elektitajn versaĵojn kolektis el fabeloj de Andreo Fáy.
La Kapreoleto de olda onjo - Kapreolavinjo aperis unue en 1952.
Anna Fazekas mortis la 2-an de januaro en 1973.
(Laŭ indikoj de Google-informoj de scienca kunlaborantino sinjorino Ilona Böde)
Mátracered estis hungara vilaĝo ĉe montaro Mátra. Dum la timoplena, animpremaj jaroj de la dua mondmilito, tie la tiama juna pedagogo somerumigis kvindek infanojn. Malgranda paca insulo estis ĉi tiu tendaro dum tiuj jaroj.
Multoj: infanoj kaj plenkreskuloj vizitis ĝin, ĉar la juna Anna Fazekas kreis tian etoson, ke ĉiuj estis ĝojaj en sia proksimeco. Al pliaĝuloj ŝi donis utilajn konsilojn, kun la infanoj ŝi ekskursis, animalojn nutris kaj po vesperoj ŝi kantis belegajn popolkantojn el kolektoj de Adalberto Bartók kaj Zoltán Kodály, kune kun la vilaĝaj infanoj.
Post la dua mondmilito Anna Fazekas foje rememoris al sia infantendaro en sia ŝatata montaro Mátra. Tiel naskiĝis la fabeloj: Kapreoleto de Olda Onjo - Kapreolavinjo.
Ĉi tiu, nun aperanta esperantolingva eldono - pere de la Hungara Elektra Biblioteko - estas ĝia unua esperant-lingva traduko.
Ni dankas la konsenton, permeson de sinjorino Eva Gerő, posteulino de la verkistino Anna Fazekas, pro la esperantolingva aperigebleco:
Sinjorino Adri Pásztor kaj D-ro Endre Dudich
Anna Fazekas
KAPREOLETO DE OLDA ONJO
Vilaĝ-rande sub la Mátra
vivas mia onklin' patra;
venas de ŝi ĉia belo,
ankaŭ tiu-ĉi fabelo.
Kapreolid' tre mallertas,
kien iri, ŝi malcertas;
je falinta arbo stumblis,
ho ve, ŝi la kuron rompis.
Kompatinda, plende ploras --
onjo fungojn kolektadas;
prenas ŝin en sian sinon,
portas ŝin en sian hejmon.
Ŝin flegas, dorlotadas,
freŝan fojnon manĝi donas,
kvazaŭ estus ŝi patrino,
kaj la eta - ŝia ido.
Pace kuŝas kato, hundo
kune en la angul' fundo;
ĝentilecon ili lernis,
la gasteton kor-akceptis.
Ŝi saniĝas jam bonŝance,
povus kuri, salti dance;
tamen ĉe la eta ido
forestas la gaja vido.
La okuloj tre malĝojaj
vidas ke la montoj foraj
bel-aspektas, kiel oro,
dank'al suno de l'aŭroro.