LAJOS HEVESI

LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY


ROMANO


La verkon de Hevesi Lajos tradukis

LÁSZLÓ VIZI

 

ENHAVO

UNUA ĈAPITRO
Andreo Jelky forlasas sian naskurbon, kaj ekvojaĝas al la mondo

DUA ĈAPITRO
Andreo atingas Vienon, lernas, laboras, revadas, fine denove preparas sin por longa vojaĝo

TRIA ĈAPITRO
Andreon trafas grava danĝero, fine li spertas,kiel oni povas veturi en dorsokorbo

KVARA ĈAPITRO
Andreo ekscias, ke li kostas ne pli ol kvardek talerojn

KVINA ĈAPITRO
Andreo Jelky kaj Petro Portius baniĝas en malvarma akvo, kaj pro tio la grafo de Hessen perdas okdek talerojn

SESA ĈAPITRO
Andreo kun granda malĝojo ekkonas la profundan kelon de marŝipo

SEPA ĈAPITRO
Andreo detale ekkonas la maron

OKA ĈAPITRO
Andreo subakviĝas por ne bruli, poste rajdas sur masto por ne subakviĝi

NAŬA ĈAPITRO
Andreo deziras reveni al sia profesio, sed la profesio revenas al li

DEKA ĈAPITRO
Andreo estas tiel malsata, ke li bezonas vespermanĝi aromon de jasmeno, odoron de ajlo kaj aristokratajn titolojn

DEK UNUA ĈAPITRO
Andreo ekkonas mahometanan kanono-kuglon

DEK DUA ĈAPITRO
Andreo fariĝas komence armita matroso, fine sklavo

DEK TRIA ĈAPITRO
Andreo fariĝas nigra, provizore havas altan pozicion, poste perdas ĝin

DEK KVARA ĈAPITRO
Andreo mortas nek pro la soifo, nek pro la malsato, sed fariĝas denove blankulo

DEK KVINA ĈAPITRO
Mandareno kun plumo de pavo tre interesiĝas pri la ventro de Andreo

DEK SESA ĈAPITRO
Andreo savas sian ventron, sed perdas la apetiton

DEK SEPA ĈAPITRO
Andreo ekhavas potencan amikon,sed eĉ pli potencan malamikon

DEK OKA ĈAPITRO
Andreo ekkonas sian edzinon, kaj sinjorino Parra ekkonas ties rubenoruĝan veston

DEK NAŬA ĈAPITRO
Granda koko kaj malgranda batalas, kaj Andreo malvenkas

DUDEKA ĈAPITRO
Andreo informiĝas pri la sankta dento de Budho

DUDEK UNUA ĈAPITRO
Andreo revivigas ducent (sed almenaŭ dudek) jaran statuon

DUDEK DUA ĈAPITRO
La kolonosanktulo malaperas, kaj la sankta dento fariĝas nigra fumo

DUDEK TRIA ĈAPITRO
Du armeoj pace iras hejmen, nur unusola reĝo grumblas sur la batalkampo

DUDEK KVARA ĈAPITRO
Andreo renkontas strangan sonĝon kaj eĉ pli strangan realon

DUDEK KVINA ĈAPITRO
Ĉapitro, kiu preskaŭ fariĝis la lasta ĉapitro en la malfacila vivo de Andreo

DUDEK SESA ĈAPITRO
Andreo ekkonas ĉiopovan dion,kaj li respektas lian moŝton

DUDEK SEPA ĈAPITRO
La ĉiopova fetiĉo faras miraklon

DUDEK OKA ĈAPITRO
Nigraj makuloj aperas sur la maro

DUDEK NAŬA ĈAPITRO
Oni konstruas barikadon sur la insulo, kaj Gondoro praktikas pentroarton

TRIDEKA ĈAPITRO
Sagoj pluvas, kanibaloj bruas, fine Ŝokumo ricevas rangon de admiralo

TRIDEK UNUA ĈAPITRO
Andreo nutras serpenton kvankam sciante, ke ĝi eble mordos lin

TRIDEK DUA ĈAPITRO
La serpento efektive mordas

TRIDEK TRIA ĈAPITRO
Andreo ekkonas sian propran filon

POSTSKRIBO
Adiaŭ al Andreo, do finiĝas la historio de lia vivo

 


 


UNUA ĈAPITRO

Andreo Jelky forlasas sian naskurbon, kaj ekvojaĝas al la mondo

Estis bela somera tago en 1754. En la hungaria urbo Baja[1] la homoj ekmiris. El la kamentubo de la tajloro-majstro Stefano Jelky grizaj fumo-serpentoj flugis al la ĉielo dum la tuta tago. Ĉu eble li hejtas la domon? Tio ne estas verŝajna. Somere la suno zorgas pri la hejtado ankaŭ en tiu regiono same, kiel ĉie en la granda mondo. La najbaroj opiniis, ke la familio Jelky kuiras, bakas, fritas.

Nu, bone! Sed kial ili kuiras, bakas, fritas? Ne estas festo. Pasko jam forpasis, Kristnasko ankoraŭ longe ne venos. Ne estas naskiĝtago, ne okazas geedziĝo. La scivolaj virinoj, mastrinoj demandis, demandadis, sed neniu sciis respondi. Fine kelkaj sinjorinoj vizitis la domon por ekscii ion. Disflugis la informoj, ili cirkulis kaj plimultiĝis: ĉe la familio Jelky estas granda festeno. En la kuirejo estas jam multaj bongustaj manĝaĵoj, supoj, viandaĵoj kaj kukoj.

Vespere jam ĉiu sciis, ke Andreo - la dua filo de Stefano Jelky - morgaŭ foriros el la gepatra domo. Li foriros malproksimen, tre malproksimen, eble eĉ trans la maron, por vidi la mondon.

Iu dubis:

Tio ne povas esti! Li estas ankoraŭ dek ses jara infano!

Li estas jam dek naŭ jara! – kontraŭdiris maljunulino – Li naskiĝis en la jaro de la granda superakvo, kaj tio okazis antaŭ dek naŭ jaroj.

Ĉiu kredis tion, ĉar la maljunulino havis la plej bonan memorkapablon en la urbeto. La homoj pensadis pri la kuranta tempo, kaj ili opiniis:

- Se li fakte estas jam dek naŭ jara, do, li iru por vidi la mondon!

Dum tio en la domo de la tajloro-majstro kunvenis la plej bonaj amikoj de la familio, kaj komenciĝis la vespermanĝo. En la urbo ĉiu respektis la maljunan sinjoron Stefano Jelky, ne pro ia dokumento pri nobela rango, sed pro liaj homeca karaktero, laboremo kaj honesta vivo. Ne prauloj postlasis liajn farmon, domon, fruktoĝardenon. Li akiris ĉion per la laboro de siaj propraj manoj.

La maljuna pastro de la urbeto kaj la grandkorpa kantoro sidis ĉe la riĉa tablo. Andreo – kiam li estis ankoraŭ vere juna knabo – lernis de la kantoro multajn belajn hungarajn kantojn. Sinjoro Ŝovanka, la urba instruisto, levis sian glason por tinti. En la lernejo li instruis Andreon skribi kaj legi, kaj li ofte rakontis al sia lernanto pri malproksimaj landoj, ekzotikaj urboj.

Nur la maljuna mastrino – la patrino de Andreo – ne havis bonan humoron. Kelkfoje ŝi malĝojis tiel, ke eĉ la anekdotoj de la kantoro ne vekis rideton sur ŝia vizaĝo. Estas kompreneble, ke ŝi malĝojis. Ŝia plej aĝa filo jam antaŭ dek jaroj ekloĝis en Vieno, kaj nun ŝi adiaŭos ankaŭ la pli junan. Ĉu Andreo revenos iam al la gepatra domo? Kiu scias? Do, la maljuna mastrino malĝojis, kiam ŝi havis kelkajn liberajn minutojn por siaj pensoj.

Sed la vizaĝo de Andreo gaje radiis.

Neniam timu, kara patrino! - li ĉirkaŭbrakis ŝin afable. – Vieno ne povas esti tiel granda urbo, ke mi perdiĝu en ĝi. Mia frato, Jozefo, gardos min... Sed ankaŭ mi mem povas gardi min.

Stefano Jelky, la maljunulo, fiere rigardis sian filon.

Vi pravas filo mia! – li diris serioze. – Helpu vin mem, kaj ankaŭ Dio helpos. Mi opiniis tion en mia tuta vivo. Post la infanaĝo ankaŭ mi ne sidis ĉiam ĉe la hejma fajro, tamen, kie ajn la sorto min trovis, mi pripentis nenion. Ho, kiel multe mi militis! Mi ekkonis la duonon de Eŭropo, Italion, Francion... Ni foje vizitis eĉ Parizon, kvankam reĝo Luizo ne tre ĝojis pro nia vizito. La foraj urboj... Petrogrado, Timiŝoaro..., multaj bataloj okazis, ĝis fine ni forpelis la turkojn el nia lando por ĉiam.

Andreo jam konis la historiojn pri grandaj bataloj, kiel batalis lia patro en la kontraŭturkaj militoj, tamen li aŭskultis la vortojn de sia patro kun brilaj okuloj jen denove kaj denove. Nun la junulo rigardis al la glavo, kiu pendis en la angulo. Ĝi apartenis al la patro, kaj meritis la ripozadon post la longa servado.

Jes – daŭrigis la tajloro-majstro – danĝerajn periodojn mi travivis, sed mi ĉiam plenumis miajn devojn, kiel mi nur povis. Poste mi revenis al mia patrio. Mi deziris bone agadi ankaŭ en mia profesio. Mi zorgis pri mia familio, kaj dece edukis miajn du filojn. Tion mi faris sukcese, ĉar ili ambaŭ elektis mian profesion, kaj ili estas la plej bonaj tajloroj en nia regiono.

La maljunulo iom silentis, poste rigardis al sia filo.

Via frato restos en Vieno, ĉar li estas tajloro-majstro de la imperiestro. Komence mi malĝojis, sed fine mi akceptis tion. Li povas demonstri, ke hungara fakulo bonege faras sian laboron ĉie en la mondo. Sed vi – laŭ mia deziro – dum du aŭ tri jaroj profundigu viajn fakajn konojn ĉe via frato, poste revenu hejmen kaj daŭrigu la laboron ĉi tie, ĉar la hungara popolo bezonas ĉiun bonan majstron.

Andreo promesis, ke li obeos, kaj revenos hejmen post kelkaj jaroj. Do, li vekis pli bonan humoron ankaŭ en la patrino. La gastoj opiniis, ke la intenco de la gepatroj kaj la promeso de la filo estas ĝustaj, poste ili vigle konversaciis, ili donis konsilojn por la vojaĝo. Intertempe la vespero forpasis. Kiam la maljuna pastro rigardis al sia duonfunton[2] peza poŝhorloĝo, li konstatis, ke forpasis jam noktomezo, nun estas jam aktuala tempo por ekiri hejmen.

Do, li ĉirkaŭbrakis Andreon, kaj ankoraŭfoje admonis lin, ke li ĉiam restu honesta. Poste ankaŭ la kantoro ĉirkaŭbrakis la knabon, kaj li donacis al la junulo libreton kun la plej belaj hungaraj kantoj, kiujn li mem notis en ĝi per belaj, rondaj literoj. Sinjoro Ŝovanka ne iris hejmen, sed tiunokte li ekkuŝis en la ĉambro de sia lernanto sur ŝafo-pelto.

La fenestroj de la domo baldaŭ fariĝis nigraj. Tamen ne ĉiu dormis en la ĉambroj. La maljuna tajloro-majstro malfacile trovis trankvilon, lia edzino eĉ ne povis fermi la okulojn. Ŝi senĉese pensis pri la vojaĝo kaj futuro de sia filo. Baldaŭ venos la mateno, la knabo forvojaĝos. Kiam ŝi povos denove ĉirkaŭbraki lin?...

Ankaŭ Andreo havis strangajn sonĝojn dum la tuta nokto, kvankam kutime li dormis profunde. Li sonĝis pri malproksimaj maroj, grandaj ŝipoj.

Antaŭ li aperis malproksimaj kontinentoj ĝuste tiel, kiel li legis pri ili antaŭe. Foje li batalis kontraŭ timindaj sovaĝbestoj, aŭ li estis malriĉa vagabondo, foje li estis granda militestro kaj reprezentantoj de urboj transdonis peticion al li. Poste li naĝis en senfina oceano, lin atakis grandega ŝarko, kaj ĝi jam preskaŭ englutis lin, sed feliĉe en tiu momento li vekiĝis.

Andreo! Andreo! Leviĝis la suno, ankaŭ vi leviĝu el la lito!

Li malfermis la okulojn kaj ekridetis, ĉar fakte iu prenis lin, tamen ne tiu timinda ŝarko, sed la bonkora sinjoro Ŝovanka. Li pravis, ĉar la suno jam delonge komencis sian kutiman promenadon sur la ĉielo.

Andreo tuj elsaltis el la lito, kaj ne pasis duonhoro, kiam li estis jam preta ekiri. Ankaŭ en la korto komenciĝis la kutima matena agado, la bovoj trankvile paŝadis al la herbejo. Ĉevaloj trinkis la malvarmetan akvon apud la puto. Tie staris ankaŭ la patro de Andreo, li ĝuste tiam bruligis la unuan tiutagan tabakporcion en la pipo. La patrino ekzamenis la dorsosakon en la verando de la domo: ĉu la rimenoj estas sendifektaj, kaj la kroĉiloj bone tenas ilin? Ankaŭ Hektoro – la maljuna ŝafhundo – scivole rigardis la dikan dorsosakon.

Baldaŭ ili kune sidiĝis por matenmanĝi, poste venis ankaŭ la malfacila momento por adiaŭi. Dense ekpluvis la larmoj de la patrino, kvankam ŝi provis reteni ilin. Eĉ la okuloj de la patro nebuliĝis, kiam li lasis ekiri la filon.

Jen, tri oraj moneroj, mia filo! – diris la maljuna tajloro. – Estu ŝparema! Tiom sufiĉos por la vojaĝo ĝis Vieno. Salutu vian fraton, Jozefon, en mia nomo! Mi mesaĝas al li, ke mi deziras neniam aŭdi malfavoran informon pri liaj produktoj...

Nur tiom li diris mallaŭte, ĉirkaŭbrakis kaj kisis sian filon. Poste la patrino tiris Andreon al si, kaj ŝovis malgrandan monujon en lian manon. La mano de Andreo sentis en ĝi rondajn, pezajn objektojn. Prave! Ili estis grandaj pezaj, arĝentaj moneroj.

Do, li surmetis la ĉapon, levis la dorsosakon, prenis vojaĝbastonon, kaj forlasis la gepatran domon kun sinjoro Ŝovanka. Lia koro estis tiel peza, ke li ekdeziris forĵeti la bastonon, demeti la dorsosakon kaj ne malfermi la lignopordon de la korto. Tamen li ne faris tion, ĉar li ne volis poste honti.

Kiam ili atingis la finon de la strato, li denove returnis sin. La gepatroj staris ĉe la pordo, kaj rigardis lin. La patrino svingis blankan tukon por adiaŭi Andreon. Tiu blanka tuko ofte aperis antaŭ liaj okuloj en la sekvaj jaroj, dum la aventuraj vojaĝoj, kiujn li ankoraŭ ne konjektis...

Andreo kaj la instruisto baldaŭ paŝadis sur la landvojo. Ankaŭ la maljuna Hektoro silente levadis siajn piedojn malantaŭ ili. Ĝi deziris iomete akompani sian pli junan mastron. Ili kreskis kune, ili ambaŭ nun atingis la dudekan jaron, tamen ĉiu nomis Hektoron "maljuna hundo" kaj Andreon "la juna Jelky". Tiel maljustaj estas la homoj...

Andreo kaj lia kunulo iris senvorte dum mallonga tempo, poste la instruisto rompis la silenton por forpeli la malgajajn pensojn de la knabo.

Nu, juna amiko – li diris, kaj haltis por momento – ankaŭ mi deziras donaci al vi memorobjekton. Eble ĝi estos utila, se vi deziras vidi la mondon.

El sia poŝo li eltiris libroforman aĵon, kiu havis kartonan kovrilon. Sur ĝi estis nenia surskribo, Andreo tamen tuj rekonis, kio ĝi estas. Kiel li povus ne rekoni, ke ĝi estas la granda atlaso de sinjoro Ŝovanka! Ja ankaŭ li lernis el ĝi dum la lernojaroj. La geografio estis lia plej ŝatata studobjekto. La fingro de lia instruisto gvidis lin tra la tuta mondo. Andreo sciis ankaŭ tion, ke la instruisto alportis tiun valoran objekton el la Germana Ebenaĵo, kiam li revenis al Hungario post longa foresto.

Do, Andreo tre ĝojis, ke li povas porti kun si tiel utilan helpilon. Li ĉirkaŭbrakis sian instruiston, kaj elkore promesis, ke li neniam forlasos tiun atlason, kien ajn ĵetos lin la sorto.

Tiel ili iris ankoraŭ longe. La junulo kaj la maljunulo mallaŭte konversaciis, la hundo silente paŝadis. Fine ili atingis grandan ŝtonon, kiu montris la limon de la urbo Baja.

Andreo, mia juna amiko! – diris la instruisto, kaj haltis ĉe la ŝtono. – Nun mi devas forlasi vin. La tempo pasas. Se mi ne returnus min, la infanoj notus en la taglibron, ke hodiaŭ ĝuste la profesoro forestas sen permeso... Dio helpu vin, juna amiko!

Andreo ne povis reteni la larmojn dum la adiaŭo. Li deziris danki al sia instruisto lian helpemon, sed li ne trovis la konvenajn vortojn.

Nu, mia juna amiko! – la maljunulo premis la dekstran manon de Andreo, kaj rapide returnis sin por ne longigi la malfacilajn momentojn. Li ekiris rekte al la urbo per longaj, firmaj paŝoj. Andreo staris ĉe la limo-ŝtono ankoraŭ dum kelkaj minutoj, poste ankaŭ li movis sin diligente al la mala direkto. La maljuna Hektoro ankoraŭ hezitis. Kion fari? Ĉu sekvi sian junan mastron, aŭ akompani la instruiston al la hejmo? Ĝi malgaje rigardis Andreon, sed saĝe kalkulis sian malforton kaj maljunan aĝon, poste kun malbona humoro direktis sin al la instruisto.


DUA ĈAPITRO

Andreo atingas Vienon, lernas, laboras, revadas,
fine denove preparas sin por longa vojaĝo

Andreo dum tri semajnoj piediris tra arbaroj kaj kampoj, rekte al nord-okcidento. Baldaŭ li forlasis la grandegan ebenaĵon de sia naskiĝurbo, kaj ekvidis la ondajn montetojn de Transdanubio. Longe li migris laŭ la bordo de la belega lago Balatono. Poste lian vojon ornamis altaj kupoloj de verdaj kaj ŝtonaj montoj, li ankoraŭ ne vidis similajn, ĉar ĝis nun li vivis sur vasta ebenaĵo. Tiel li vojaĝis al la malproksima grandurbo Vieno, unu tagon post la alia.

Dum la migrado li ne tuŝis la tri orajn monerojn, kiujn li ricevis de sia patro, nek la grandajn arĝentajn talerojn de la patrino. Dum tri semajnoj li ne uzis monon krom kelkaj krejceroj, kiam li aĉetis korbon da orflavaj piroj, kaj riparigis la rimenon de sia dorsosako.

La homoj, kiuj vivis el la laboro de siaj propraj manoj, tiutempe bonkore helpis unu la alian. Ili precipe estimis la metiiston, kiu klopodas profundigi siajn fakajn konojn, kaj Andreo estis tia. Se vespere li alvenis domon de iu kamparano aŭ majstro, ĉiam oni trovis por li iom da spaco sur la kamenbreto, aŭ oni preparis por li kuŝejon el fojno en la verando. Dumvoje li povis peti sidlokon sur iu ajn ĉaro, kaj li gaje babilis kun la mastro. Ambaŭ rakontis pri sia urbo, vilaĝo, familio.

Sed ĉirkaŭ la tria semajnfino li rimarkis, ke la homoj parolas en fremda lingvo. El tio li komprenis, ke li forlasis la regionojn de sia hejmlando. Nun li havis eblon utiligi la bazgradan germanlingvan scion, kiun li lernis de sinjoro Ŝovanka, kvankam oni devas rekoni: poste li parolis pli ofte per mangestoj, ol per la krakantaj germanaj vortoj.

Denove tri tagoj forpasis, kiam li ekvidis maldikan sed tre altan arbon ĉe la horizonto.

Nu! En mia tuta vivo mi ne vidis ankoraŭ tiel altan arbon, kiu tuŝas la ĉielon – li miris, kaj rapidigis la paŝadon por pli proksime admiri tiun fenomenon.

Dum li iris antaŭen, ĉirkaŭ la alta arbo kreskis panoramo de grandega urbo, kaj tiu alta arbo pli kaj pli similis al turo de preĝejo. Fakte, ĝi estis la turo de la mondfama preĝejo sankta Stefano, kaprice alta, moroza, plurjarcenta, ornamita, kiel sinjoro Ŝovanka tion jam rakontis al Andreo.

Do, mi estas en la urbo Vieno! – Andreo haltis kortuŝita, kiam li atingis la unuajn domojn ĉe la landvojo. Poste – ĉar la scivolemo pelis lin – li iris pli profunden en la urbo laŭ homoplenaj tumultaj stratoj, por ekzameni tion, kion li ekvidis la unua: la preĝejoturon.

Horoj pasis. Iom post iom aperis vesperruĝo, Andreo staris ĉe la piedo de la turo, en la centro de la grandega urbo. Post kiam li ekzamenis el ĉiu flanko la gigantan konstruaĵon laŭ ĝiaj meritoj – tiel, ke lia kolo kvazaŭ ekdoloris – li pensis, ke estas aktuale serĉi la domon de sia frato.

Jes ja! Sed kiel li komencu tion en tiel grandega urbo?

Li kolektis siajn konojn pri la germana lingvo, kaj konstruis en si germanan frazon por eldiri ĝin per unu spiro: "Kie loĝas Jozefo Jelky, tajloro el Baja?". Tiun frazon li ripetis eĉ dekfoje, ĉar li estis zorgema homo.

Nun li serĉis iun, kiu povus respondi la demandon. Unue li elektis elegantan sinjoron kun cilindro-ĉapelo kaj promenbastono. Tiel altranga sinjoro certe konas ĉiun tajloron en la urbo – li pensis en si. Lia kalkulo verŝajne estis ĝusta, tamen, kiam li ĝentile levis sian ĉapelon kaj diris la demandon, la Viena sinjoro strange rigardis lin de la piedoj ĝis la kapo, kaj foriris senvorte kvazaŭ ofendita.

Oni ne provu ĉe tiaj uloj kun alta ĉapelo – li konstatis kaj tuj provis sian teorion en la praktiko. Nun li elektis simplan piediranton kun ordinara jako kaj ĉapo.

Ja nun trafis lin vera surprizo! Kiam li diris la demandon, la bonkora viena sinjoro mediteme ekzamenis la botojn kaj la pantalonon de Andreo, poste li montris al si mem per la fingro kaj ekparolis:

Mi ne paroli la hungar...

Andreo rigardis la viron kaj estis tiel konfuzita, ke lia voĉo revenis, nur kiam la sinjoro jam foriris kun bonkora rideto sur la vizaĝo.

Sed mi parolis ne hugare! – eksplodis el li la malespero, kaj li komencis havi malfavoran impreson pri la viena gastamo. Tamen, tiam li rimarkis ion, kaj pro la ĝojo li preskaŭ ne kredis al siaj okuloj.

Dum li senpove ĉirkaŭrigardis en la granda placo por decidi, kion fari nun, li ekvidis sian propran familian nomon sur granda tabulo per oraj literoj super la enirejo de iu domo.

JOSEPH JELKY

deklaris la surskribo fiere, sube per malpli grandaj literoj:

TAJLORO-MAJSTRO DE LA IMPERIESTRO

Andreo tuj rapidis al la pordo, respekteme rigardis la tabulon, sekvis la direkton de pentrita fingro sur la muro, kuris supren en la ŝtuparejo, kaj haltis inter la brakoj de sia frato, en la granda tajloro-laborejo.

Jozefo Jelky estis tridekjara, grandkorpa viro kun rideta vizaĝo. Li ĉirkaŭbrakis sian pli junan fraton kun ĝojo. Forpasis jam multaj jaroj ekde tiam, kiam li lastfoje vizitis sian hejmon en Hungario. Tiu vizito finiĝis tiel, ke li edziĝis al ĉarma junulino el Baja. De post tiu okazo li renkontis neniun el la familio. Do estis surprizo kaj eĉ pli granda ĝojo por li ĉirkaŭbraki sian pli junan fraton, kiu dum la lasta vizito estis ankoraŭ "eta Andriĉjo", kaj nun forta junulo.

Ankaŭ la afabla, juna edzino de Jozefo aperis pro la grava evento, sed poste ŝi rapidis al la kuirejo por ĝustatempe kuiri vere hejmecan vespermanĝon.

Tiutage la demandado ne havis finon, Andreo preskaŭ fariĝis raŭka pro la respondado, dum ili konsumis la solenan vespermanĝon kaj botelon da vino el Tokaj. Fine Andreo okupis tiun belan ĉambron, kiun lia frato donis je lia dispono. Post longa migrado li denove dormis en propra lito en sia nova hejmo.

Dum du, tri eĉ kvar, kvin tagoj Andreo senĉese iradis sur la stratoj kaj placoj de la imperiestra urbo. Li ne laciĝis, kaj vizitis ĉiun vidindaĵon de Vieno, pri kiuj li jam aŭdis iam. Li admiris la famajn konstruaĵojn, ekkonis la grandan bibliotekon, pentraĵ-kolekton, la malnovaĵojn de la muzeo, kaj observis la loĝantojn: kiaj homoj vivas tie, kia estas ilia pensmaniero. Li baldaŭ progresis ankaŭ en la germana lingvo, kaj se li diris ion, oni jam ne opiniis, ke li deziras amuzi la publikon per la hungara lingvo. Pri tio li estis tre fiera.

Post tutsemajna vagado venis la tempo por labori. Andreo okupis sian lokon en la laborejo de sia frato. Lia tablo staris ĝuste kontraŭ la mirinda preĝejturo.

Li prenis la kudrilon kaj la tondilon, kaj komencis ekkoni la multflankan sciencon pri la grandurba modo laŭ la instruo de Jozefo.

Kaj kiel multe li bezonis lerni! La specialajn formon kaj elementojn de la uniformoj, la diversajn fasonojn de la civilaj vestoj, kiajn oni neniam mendis hejme, en la modesta laborejo de lia patro. – Andreo ofte ne povis reteni rideton pri la diversaj kuriozaĵoj de la viena sinvestado...

Pasis semajnoj, pasis monatoj, la vetero iom post iom ŝanĝiĝis aŭtuna. Malvarma vento pelis la foliojn sur la vienaj stratoj. En la tajloro-laborejo oni kudris pli varmajn vestojn.

Andreo bone progresis en la profesio, lia frato laŭdis liajn lertajn fingrojn, belajn produktojn. Tamen io maltrankviligis lin, kaj li ne estis kontenta. Kiam li trairis la vojon inter Baja kaj Vieno, li ekŝatis la vojaĝon, la feliĉigan liberosenton dum la malkovrado de la mondo. Nokte en sonĝoj li ofte vizitis la staciojn de sia vojaĝo, jen denove kaj denove. Alian fojon li sonĝis pri regionoj, kiujn li konis nur el la rakontoj aŭ libroj de sinjoro Ŝovanka.

Kiel ĝoje li lernis la geografion sub la protektado de sinjoro Ŝovanka, nun tiel malpacience li rememoris pri sia vojaĝo. Lia fantazio flugis malproksimen, trans la murojn de la tajloro-laborejo. Eĉ la preĝejoturo, kiu atingis la ĉielon, kvazaŭ sugestis al li: "La mondo estas vasta kaj ĝi havas multajn miraklojn! Kiel bone estus ekkoni ilin ĉiujn!"

La pensoj de Andreo vagadis en foraj landoj, mirindaj urbegoj. Lian fantazion ravis la senlima grandeco de la mondo. Estis kvazaŭ miraklo, ke li ne fuŝis la kudratajn vestojn unu post la alia. Vespere li ofte disfaldis la atlason, kiun li ricevis de sinjoro Ŝovanka, kaj li studadis la marojn, oceanojn, zigzagan randon de la kontinentoj en sia ĉambreto, ĉe flagra lumo de meĉo. En fantazio li vojaĝis de unu urbo al alia, longe kalkulis: kiom da tagoj li bezonus por atingi Parizon aŭ Londonon el Vieno.

Post nelonga tempo ankaŭ Jozefo Jelky rimarkis, ke lia frato estas maltrankvila. Kiam li demandis pri tio, Andreo sincere rakontis, kien tiras lin la revado.

Kion vi pensas, Andreo! – li diris surprizita. – Nia profesio bezonas trankvilan, kvietan karakteron, paciencon, eĉ ne malmulte! Tute ne konformas al ni la vagado!...

Por momento li alrigardis la malgajan mienon de sia frato, poste li daŭrigis pli modere, konsole:

Rezignu pri tiaj revadoj, frato. Ili povas rezultigi nenion bononan... Lernu vian profesion, por poste fariĝi memstara, honesta fakulo, kiel deziras ankaŭ nia patro. Pripensu! Kiel li reagus, se li ekscius viajn ambiciojn. Kaj nia patrino! Ankaŭ ŝi malĝojus!

Andreo silente aŭskultis la kritikajn vortojn, sed ankaŭ li havis sian opinion. Ĝuste konvenis al li, ke la frato menciis la patron.

Ja ankaŭ nia patro travagis la duonon de la mondo – li kontraŭdiris kun firma voĉo – tamen li ne fiaskis, eĉ li fariĝis eminenta majstro!

Kiel mallonga estis lia argumento, tiel ĝi surprizis la pli maljunan fraton. Momente li eĉ ne povis respondi.

Nu-nu!... – li murmuris, kaj balancis la kapon. Feliĉe ĝuste tiam enpaŝis altranga sinjoro, do, li liberiĝis de la malfacila situacio. Poste li longe ne menciis tiun temon.

Ĝis tiam la pensoj de Andreo nur tra-tra pasis la barojn, sed post tiu konversacio li komencis malĝoji, parolis lakone, kaj estis melankolia. Por diri la veron, li ne malzorgis sian taskon, tamen lia frato vidis, ke la vojaĝemo enradikiĝis en lia koro tiel profunde, ke vane oni provus ŝanĝi tion.

Kion fari? – meditis Jozefo Jelky. Fine li decidis tamen lasi Andreon iri al la mondo por kontentigi la aventuremon de la knabo.

Post la aventuroj la frato certe revenos al la laborejo de la patro, kaj li – kiel rutina profesiulo – eklaboros.

Do, okazis tio, ke Jozefo Jelky diskrete sendis leteron al Parizo, al fama tajloro-majstro, kiun li konis. Post kelkaj semajnoj alvenis la favora respondo de la eminenta majstro. Foje, dum tagmanĝo, Jozefo diris al Andreo:

Nu, Andreo! Ĉu vi deziras veturi al Parizo?

Andreo apenaŭ sukcesis gluti la lastan pecon.

Ĉu mi deziras? ... Ho mi tuj kuras! ... Frato! Kara frato mia! Ĉu vi fakte permesas al mi forveturi?

Al Parizo! Andreo estis en tia ekstazo, ke li apenaŭ deziris manĝi plu. Lia bofratino ridis, kaj admonis lin preni ankoraŭ. Ŝi opiniis, ke sen riĉa nutrado li ne havos energion por la longa vojaĝo.

Nur trankvile! – ridetis ankaŭ la frato. – Vi, vagabondo de la mondo! Ne tro rapidu! Atendu ĝis finiĝos la vintro, ĉar nun la vojaĝo ne estus tre komforta! Ankoraŭ lernu la profesion, ĉar la fama firmao atendas ne komencanton. Printempe mi ne malhelpos vin foriri. Ĝis tiam ni demandos ankaŭ patron, kvankam li sendube ĝojos pro via studado en Parizo. Andreo promesis esti diligenta en la laboro kaj pacienca en la lernado. La junulo certe konservos la renomon de la familio. Nun li havis iom malbonan humoron nur pro tio, ke la neĝeroj ankoraŭ dense faladis. Ĉu la printempo neniam venos?


TRIA ĈAPITRO

Andreon trafas grava danĝero, fine li spertas,
kiel oni povas veturi en dorsokorbo

La monato marto salutis la mondon per pike freŝa vento. Ankaŭ la humoro de Andreo estis printempa. Jam delonge li atendis, ke la vintro forpasu, la suno ekbrilu sur la griza ĉielo super Vieno. Nun, kiam lia deziro fariĝos baldaŭ realo, li ekdormis kaj vekiĝis kun la demando: kiam finfine li povos forvojaĝi.

Meze de marto, en iu agrabla mateno alvenis la tempo por ekiri. Andreo ĉirkaŭbrakis sian fraton, kaj dankis lian helpemon. La protektan leteron li metis en la poŝon, apud la atlason de sinjoro Ŝovanka. Lia koro ekscitite batis, kiam li okupis lokon en la poŝta ĉaro. Al Vieno li alvenis piede, sed la tricent mejlojn longa vojaĝo ĝis Parizo eĉ por liaj junaj piedoj estus tro malfacila tasko. Do lia frato zorgis pri veturilo.

Nu! Stranga veturilo ĝi estis. Kiam la ĉaro ekveturis, ĉiuj ĝiaj elementoj krakis kaj knaris. Andreo jam komencis observi, kiam ĝi fine disfalos. La ĉevaloj estis maldikaj, oni povis vidi iliajn ostojn. La aĉaj bestoj malgaje tiris la kadukan ĉaron.

– Jes ja! – notis afekteme la koĉero, kiam li rimarkis, ke la ĉevaloj interesas Andreon. – Mia estiminda mastro, la ĉefoficisto de la Imperia Poŝto, ne toleras la mallaboremon. Kaj homo kaj besto devas labori por la nutraĵo. Jen lia teorio, kaj ĝi estas justa.

Ho! Vi grandkapulo! – pensis Andreo – ŝajnas al mi, ke laboron oni havas abunde, sed la nutraĵo des pli mankas.

Li ne reagis, prefere rigardis la ravan panoramon. La blankaj montopintoj rebrilis pro la printempa suno.

Kvankam la ĉaro malrapide veturis, la ĉevaloj malfacile levadis la piedojn, dum kelkaj tagoj ili tamen traveturis la urbojn kaj vilaĝojn de Aŭstrio, trapasis la limon sub blua-blanka bariero[3], kaj daŭrigis la vojaĝon en Germanio.

La dekan tagon ili alvenis al urbeto nomata Aschaffenburg. Estis jam vespero, kiam la ĉaro haltis en la ĉefplaco. La stratoj estis jam senhomaj, la paŝado de iu-alia malfrua piediranto malofte rompis la silenton. La lumo de meĉlampoj hejmece brilis tra la fenestroj.

Tamen en la gastejo de la poŝto estis laŭta bruo. Vigla muziko kaj kriado sonis el la salono al la malgranda mansardo de Andreo. Li lavis sin, poste volis rigardi, kiuj do amuzas sin en tiel bona humoro. Li neniel povus dormi, kaj ekdeziris ankaŭ vespermanĝi ion varman.

Longa, kruda lignotablo okupis la mezon de la salono, ĉirkaŭ ĝi sidis la bonhumoraj gastoj: tri viroj en uniformo kaj minimume tridek junuloj, kiuj drinkadis kaj kriadis. La uniformuloj estis prusaj soldatoj. Unu el ili estis serĝento[4], la aliaj kaporaloj[5] kaj ĉiu estis forta grandkorpa, timiga ulo.

Andreo okupis lokon ĉe iu flanka tablo, kaj observis la bruan kompanion kun naiva scivolemo. Lian atenton vekis precipe la stranga vestaĵo de la fremdaj soldatoj. Li rigardadis ilian blankan perukon[6], triangulan ĉakon kaj grizan jakon kun brilaj butonoj.

Ili ĝuste levis la glason por tosti.

Ne nur Andreo rigardis la soldatojn, sed ankaŭ ili rigardis lin. Post la trinkado la serĝento flustris ion al la kaporaloj, levis sin kaj ekiris al li per malcertaj paŝoj. La grandulo ekstaris ĉe la tablo de la junulo, plektis la brakojn antaŭ la brusto, kaj alparolis lin per raŭka voĉo.

– Se mi bone vidas, plaĉas al vi la uniformo!

Andreo ne sciis, kion respondi, prefere li silentis kaj ekmovis la kapon. Tion oni povis kompreni same "jes" aŭ "ne".

– Certe ĝi plaĉas – daŭrigis la serĝento – ja vi estas brava, forta junulo, bone vi aspektus en ĝi.

Hop! Kion li deziras de mi? – ektimis Andreo, kaj tute ne kapjesis, sed pensadis: kiel rifuzi la honorigan laŭdon.

– Tamen mi pli ŝatas mian civilan veston – li respondis kviete.

Pro la modesta respondo sulkiĝis la frunto de la serĝento, kaj lia laŭta voĉo plenigis la salonon.

– Kio? Ĉu vi ne dezirus esti prusa gardisto, se mi akceptus vin?

Sed vane bruis la serĝento, vane venis la kaporaloj ĉirkaŭ la tablon, Andreo ne perdis la prudenton. Li havis tian karakteron, se li sentis danĝeron, fariĝis pli kuraĝa, pli firma.

– Mi ne deziras esti gardisto, ĉar mi estas laboristo. Mi estas tajloro, kaj volas resti ĉe mia profesio.

La fenestroj ekvibris pro la laŭta ridego de la tuta kompanio.

– Ĉu vi estas tajloro, kaj vi ne hontas diri tion al ni? – demandis la serĝento.

– Tute mi ne hontas! – respondis firme Andreo. – Mi estas laboristo, kaj kiu priridas min, tiu estas fihomo.

Silento sekvis la krudajn vortojn por momento.

Poste ekbruis la tuta bando. La kaporaloj tuj iris al la seĝo de Andreo, la aliaj tumulte venis al la tablo, kaj tridek pugnoj volis bati lin.

– Ĉu tridek kontraŭ unu? Tio estas brila gloro! – kriis Andreo. Li stariĝis, kaj kaptis la seĝon per la manoj. Kio ajn okazos, ili ne facile venkos lin.

Fakte li ne havis esperon sukcese defendi sin, sed la krio de la serĝento rompis la bruon de la atako.

– Haltu! – li kriis, kaj kaptis sian grandegan pistolon por defendi Andreon. – Neniu kuraĝu tuŝi lin!

Andreo por momento liberiĝis, sed fakte li falis el unu kaptilo en la alian.

– Tiu junulo pruvis, ke li timas neniun kaj nenion. Li estas sub mia protekto. Kiu ne kredas tion, tiu faru provon, mi vidu!

Ĉiu rezignis pri la provo. La kaporaloj prezentis modelon, ili tuj sidiĝis ĉe la granda tablo, poste ankaŭ la junuloj reiris. La serĝento amike frapadis la ŝultron de Andreo kaj brakumis lin.

– Brava homo vi estas, frato. Vi estas inda sidi ĉe nia tablo.

Vane li ekskuzis sin, vane argumentis, ke li estas laca, la serĝento gvidis lin al la granda tablo, sidigis lin sur la benko, kaj regalis lin per glaso da vino.

– Vivu la soldatoj! – kriis laŭte la serĝento, kaj la tuta kompanio komencis entuziasme kriadi pro la plezuro.

Andreo devis trinki vinon kune kun ili, ĉu li deziris, ĉu ne. Jen, mi sukcesis gardi min kontraŭ la malamikoj – li pensis – sed kiel mi savos min el la kaptilo de tiu granda amikeco?

Denove li serĉis rimedon por foriri, sed tuj, kiam li demetis la glason, la serĝento ĉirkaŭbrakis liajn ŝultrojn tiel, ke li eĉ ne povis ekparoli.

– Jen! Tiel vi jam estas fraŭlo simpatia al mi! – diris la grandulo. – Ĉirkaŭrigardu ĉi tie! Ĉu vi vidas tiujn bravajn junulojn? Ili ĉiuj ricevos belan perukon, tian, kian mi havas, kaj elegantan triangulan ĉapelon, similan al la mia...

Andreo senvole pristudis la grupon. La plejparto de la kompanio jam estis ebria pro la vino, aliaj respekte rigardis la serĝenton.

– Hodiaŭ estis sukcesa varbado en tiu ĉi mizera loko. Eĉ en la urbo Würtz ni ne povis kolekti tiom multe da uloj – daŭrigis la serĝento. Li forgesis, ke oni aŭdas liajn vortojn. Poste li rekonsciiĝis, kaj denove alparolis Andreon:

– Ni estas dudek naŭope. Ĉiu el ni estas sanega, forta, kiel la fero. Decidu aliĝi al ni, ni estu tridekope. Vi certe ne deziras tion, ke mi foriru kun dudek naŭ novuloj. Tio estus hontinda afero. Ĉu ne, knaboj?

– Jes! Jes! – kriadis la grupanoj el ĉiu direkto. – Ni estu tridekope. Tridek estas ronda nombro – kaj ili denove komencis levadi la glasojn.

La serĝento denove plenigis la glason de Andreo dum momento, kaj unu el la kaporaloj tuj ekkriis:

– Vivu la reĝa moŝto de la prusoj! Drinku, frato, je la sano de nia reĝo!

Andreo senespere baraktis, sed la serĝento per forto premis la glason en lian manon. Li ne povis rifuzi, se li deziris ne kolerigi la soldatojn.

– Atendu! – li pensis – Tuj mi ŝanĝos tiun grandan amikecon!

– Pardonu sinjoro serĝento, sed mi ne rajtas drinki je la sano de la prusa reĝo! – li diris, kaj remetis la glason sur la tablon. – Mi estas hungaro. Li ne estas mia reĝo.

La serĝento rigardis al Andreo malafable, sed li jam havis rutinon.

– Ĉu vi estas hungaro? Bonege! – li ekkriis sen videbla kolero. – Ne ekzistas pli bona soldato, ol la hungara! Mi bone scias tion, kredu! Prenu la glason, knaboj! Vivu la brava hungara nacio!

La kompanio komencis tiel laŭtan vivuadon, ke oni povus surdiĝi. La serĝento denove metis la glason en la manon de Andreo, rapide eltrinkis sian propran vinon, kaj per minacaj okuloj kontrolis: ĉu la knabo kuraĝas kontraŭstari.

– Nu, ĉu vi eltrinkis? – li demandis. – Estas bone! Mi jam vidas, ke vi faros ian karieron... Sed atentu! Vi estas hungaro, do vi ne rajtas drinki je la sano de la prusa reĝo. Vi pravas. Sed aliflanke vi povas esti lia soldato! Ĉu ne?

Andreo eĉ ne havis forton respondi. Lian kapon turmentis la alkoholo, ĉar li ne manĝis ankoraŭ. Li vidis proksimiĝi la manon de la serĝento:

– Manpremu, frato! Morgaŭ matene vi jam marŝos kun tiuj bravaj uloj, kaj mi komandos vin!

Andreo preferis retiri sian manon, sed unu el la kaporaloj kaŝe iris malantaŭ lian dorson, kaj puŝis lian brakon tiel, ke lia mano falis en la manon de la serĝento. La granda mano tuj fermiĝis, kiel kaptilo.

Andreo ne povis plu movi sian brakon.

– Nu, finfine vi konsentas! – kriis la serĝento triumfe, kaj rigardis fiere la kompanion. – Mi interkonsentis kun li, knaboj, vi estas jam tridekope...

La ebria grupo laŭte ĝojkriis, kvankam ili jam apenaŭ povis sidi, kaj ili trinkis je la sano de la trideka novulo. Andreo vane provis liberigi sin, lia mano estis fiksita en la forta mano de la serĝento.

La situacio estis tre danĝera por Andreo. En tiu periodo Germanio konsistis ankoraŭ el diversaj malgrandaj ŝtatoj de princoj kaj grafoj. La varbistoj de la regantoj vagadis en la lando, kaj kaptis la fortajn, sanajn junulojn per trompo aŭ forto. Kiu falis en iliajn manojn, tiu dum longaj jaroj devis servi kiel soldato.

Kelkaj el la tiranoj estis eĉ pli danĝeraj. La grafo de Hessen ekzemple organizis kvazaŭ ĉasadon por kapti homojn, kaj li simple vendis la viktimojn al Anglio aŭ Nederlando. Tiuj kaptitoj havis eĉ pli teruran sorton, ĉar oni portis ilin al malproksimaj kolonioj, kaj ili devis senarbigi ĝangalojn, aŭ batali kontraŭ la praloĝantoj.

Andreo nur malmulte sciis pri tiuj aferoj, tamen tiom estis sufiĉa por li. Ekde la unua momento li pensadis nur pri tio, kiel li povus liberigi sin. Ŝajne li akceptis la situacion, sed lia cerbo intense funkciis. Li detale observis ĉion, kaj eĉ la vino forvaporis el lia kapo pro la danĝero.

Kiam ĉesis la brua ĝojkriado de la novuloj, Andreo denove komencis esperi. Post kelkaj minutoj la serĝento klinis sin sur la tablon. Hodiaŭ li varbis tridek junulon, do li jam povas ripozi. Tamen li ne forlasis la manon de Andreo, sed metis ĝin sur la tablon sub sian brakon. Lia kapo estis la plej peza balasto. Ebria homo, kiu dormas, estas malpli danĝera! – pensis Andreo.

La aliaj novuloj unu post la alia imitis la serĝenton, kelkaj eĉ kuŝiĝis sur la planko. Baldaŭ dormis la tuta kompanio. Nur la du kaporaloj restis sendormaj. Ili devis stari gardon, por ke neniu fuĝu en la nokta mallumo.

Andreo ŝajne dormis, sed fakte li atentis la kaporalojn. Unu el ili iris al la strato antaŭ la pordon, la alia ĉirkaŭiris la ĉambron, estingis la lampojn kun la drinkejestro, poste li kuŝiĝis sur benko, kaj baldaŭ ekdormis same, kiel la novuloj.

Mallumo kovris la ĉambron, nur la pala luno enrigardis tra la fenestro.

– Kiel mi povus liberigi min? – pensis Andreo, kaj ĉirkaŭrigardis en la ĉambro per akraj okuloj.

– Unue mi liberigu mian manon! – Malrapide li movis sian manon, sed la serĝento tuj ekmurmuris dum sia dormo. Post iom da tempo li denove provis tion, sed la rezulto estis la sama. Tiam li rapide kaj kuraĝe decidis. La piedojn li apogis al la tablo, kaj per unu puŝo renversis la benkon. Kun laŭta bruo ili ambaŭ falis sur la plankon. Dum la serĝento kaptis al la aero, la mano de Andreo kompreneble liberiĝis.

Sur la planko li urĝe forlasis la grandulon, kaj atentis, kio do okazos. Okazis nenio. La serĝento vekiĝis nur por momento, la aliaj dormis plu.

Post kelkaj momentoj Andreo malrapide ekiris en la ĉambro. Li ne kalkulis la pordon al la strato, ĉar tie gardis kaporalo. La pordon al la ŝtuparejo li trovis ŝlosita. Nun kion fari? Li ekzamenis ankaŭ la fenestron. Dikaj kradoj fermis ĝin. Ĉu li traserĉu la poŝojn de la kaporalo sur la benko? La ŝlosilo de la ŝtuparejo eble estas tie. Tia agado estus riska. Se la kaporalo vekiĝus, Andreo jam neniam povus liberiĝi.

Li staris senespere ĉe la fenestro, zorge ĉirkaŭrigardis. Tamen ekbrilis eblo por li. En la angulo regis grandega kameno. Ĝi konsistis el argilaj brikoj, kvazaŭ domo. La luno radiis al ĝi per ora koloro.

Andreo senbrue iris al la kameno, kaj malfermis ĝian pordon. Li palpadis la cindron. La interno estis malvarma, delonge ne brulis fajro tie. La junulo kaŭriĝis, rampis en la kamenon, kaj fermis ĝian pordon.

- Ĝis revido, sinjoro serĝento! Adiaŭ, prusa armeo!

La kameno interne estis alta, kiel homo, kaj larĝa, komforta kamentubo kondukis supren. Sur la muro de la kamentubo estis ŝtupetoj por la kamenpurigisto. Andreo ne hezitis. Li baldaŭ aperis sur la tegmento kun nigra vizaĝo.

Ĝuste virkato faris tie sian noktan promenon. Kiam ĝi ekvidis aperi Andreon el la kamentubo, terurigite ĝi forkuris per longaj saltoj. Ĝi verŝajne pensis, ke aperis la fantomo de iu mortinta kamenpurigisto.

Andreon tre interesis, kie do forlasis la kato la tegmenton, ĉar la domo ne kontaktiĝis kun aliaj domoj. Ankaŭ li ne havis emon longe resti ĉi tie.

– Mi sekvu la katon! – li decidis, kaj iris singarde ĝis la rando de la tegmento.

La kato fakte prezentis la konvenan direkton. Malgranda fenestro de mansardo elstaris ĉe la rando, ĝi estis kovrita ne per vitro, sed per papero.

Andreo facile trapikis la paperon, malriglis la fenestron, kaj saltis en la mansardon.

– Dio mia! – ekkriis iu en la ĉambro. – Ekbrilis flamo, kaj eklumis kandelo. Andreo trovis sin antaŭ lito kun dika plumkovrilo. En la lito kuŝis lavistino kun ronda vizaĝo.

Kion li diru, ke la sinjorino ne alarmu la tutan domon? Li pensis, ke plej bone estas diri nenion. Subite li eltiris grandan arĝentan taleron, kaj metis ĝin antaŭ la virinon. La mono fakte efikis pli bone, ol iu ajn vorto. La lavistino prenis la taleron, kaj rigardis Andreon jam pli afable.

Andreo sidiĝis sur kaduka seĝo. Li rakontis la historion, kaj petis la sinjorinon, ke ŝi helpu al li kaŝe forlasi la domon por alia talero.

– Estas malfacila afero – meditis la lavistino. La domo havas nur unu elirejon, sed tie gardas la kaporalo. Tamen ni elpensos ion. Mi volonte savos bravan junulon el la manoj de tiuj fihomoj.

– Kion do ni faru? – demandis Andreo senpacience. Li stariĝis kaj deziris tuj ekiri.

– Dum kelkaj horoj restu pacienca! – konsilis la sinjorino. Antaŭ mateno mi ne povas eliri el la domo, ĉar tio frapus la okulojn de la gardanto. Sed matene mi portos la purajn vestojn al la edzino de la urbestro per tiu granda dorsokorbo. Vi kaŝos vin en la korbo, mi kovros vin per puraj vestoj, kaj portos vin for. Sufiĉe forta mi estas por tio.

Matene fakte realiĝis la plano de la lavistino. Andreo veturis en la korbo, kaj li provis resti tiel silenta, kvazaŭ li mem estus nur lavita vesto. Ĉe la pordo la kaporalo haltigis la lavistinon por momento, sed li vidis, ke ŝi estas aĝa sinjorino, do li ne multe petolis prefere lasis ŝin iri plu.

Tiel ili atingis flankan straton. La lavistino metis la korbon sur la teron, Andreo freŝe elsaltis, kaj dankis la helpon. Li transdonis la duan taleron, poste demandis, kiu vojo kondukas plej rapide for el la urbo.


KVARA ĈAPITRO

Andreo ekscias, ke li kostas
ne pli ol kvardek talerojn

Kiam Andreo forlasis la gastejon en la korbo, li perdis ankaŭ la poŝtan ĉaron, sed ne multe malĝojis pro tio, ke li devas daŭrigi la vojaĝon perpiede. Atendi la sekvan veturilon al Parizo li opiniis danĝera afero, ĉar eble la diablo denove alportos la serĝenton kun la dudek naŭ novuloj.

Do li akiris konvenan bastonon, kaj ekiris laŭ la landvojo en la brila printempa vetero. Foje-foje li rigardis la mapon, kiun sinjoro Ŝovanka donacis. Li difinis la direkton, kaj marŝis plu al Parizo. Dumvoje la knabo observis la mondon pli proksime kaj en pli bona humoro, ol tion li povus fari en poŝta ĉaro.

La dekan tagon li alvenis al la grafolando Hessen, kaj ĝoje eniris ĝian ĉefurbon Hanau, ĉar li sciis, ke la kompanio de la serĝento tie jam certe ne sekvos lin. Li estis trankvila eĉ tiam, kiam la gardistoj de la urboenirejo zorge ekzamenis liajn dokumentojn, detale demandis lin pri la patrio, profesio, familio, nur poste ili lasis lin eniri.

Tre fervoraj sinjoroj ili estas, pensis Andreo kaj ridetis. Tiel li atingis la ĉefstraton de la malgranda ĉefurbo. Se li scius, ke li estas en pli danĝera situacio, ol pli frue, li certe ne ridetus tiel bonhumore.

Tagmeze li sidis ĉe la tablo en trankvila restoracio, kaj komencis manĝi kun bonega apetito, kiam iu brue enpuŝis la pordon de la ejo, kaj per bastono frapis sur la planko. Andreo ĝuste tranĉis rostitan viandon, kaj ĝi multe pli interesis lin, ol la fremdulo, kiu alvenis. La knabo nur per unu rigardo konstatis, ke li estas maldika persono kun malafabla vizaĝo.

La fremdulo iris preter la tabloj per monotonaj paŝoj. Liaj movoj kaj vestoj, lia bastono kun ora butono, atestus lian altan rangon, eĉ se la kelnero ne ekstarus kaj klinus sin antaŭ la "sinjoro ĉefdetektivo".

La ĉefdetektivo resalutis per kapmovo, kaj senvorte iris al la tablo de Andreo. Kiam li atingis la tablon, li simple pikis la dorson de la knabo per la arĝenta butono de la bastono.

– Vi estas Andreo Jelky! – li ekparolis per tirita voĉo tra la nazo.

Andreo konsterniĝis, kaj alrigardis lin.

– Jes. Tio estas mia nomo. – li respondis post mallonga paŭzo, kaj li ne montris sian koleron.

– Vi venis el Hungario! – daŭrigis la fremdulo, fakte ne por demandi, sed por konstati.

Andreo flankenpuŝis la teleron, kaj turnis sin al la sinjoro. Li ne deziris perdi la trankvilon, tamen lia vizaĝo estis ruĝa.

Jes! Mi venis el Hungario! Sed kial tio interesas vian sinjoran moŝton?

La fremdulo ignoris la frapan voĉon de Andreo. Per seka tono li diris:

– Do ek! Antaŭen!

Andreo nun jam senpove rigardis lin. El la situacio li komprenis, ke temas pri loka potenculo, kaj sola, simpla homo ne havas ŝancon kontraŭstari.

Kion deziras de li la stranga sinjoro, kaj kial insultas lin? Andreo ribelis kontraŭ la perforto, kaj respondis per firma voĉo.

– Mi ne moviĝos ĝis vi diros al mi: laŭ kia rajto vi komandas min? Mi ne estas via servisto, mi ne konas vian moŝton!

– Sed mi ja konas vin! – respondis la sinjoro, kaj kunfrapis la manplatojn kun ironia rideto.

La pordo tuj malfermiĝis, kaj tri armitaj soldatoj venis inter la tablojn.

– En la nomo de la grafo de Hessen vi estas mia kaptito! – laŭtigis sian voĉon la ĉefdetektivo.

La tri soldatoj ĉirkaŭis Andreon, kiu stariĝis pro la surprizo, kaj ili komencis puŝadi lin eksteren. La ĉefdetektivo digne paŝadis post ilin.

Dum tio okazis, neniu kuraĝis moviĝi en la ĉambro. Kelkaj gastoj ŝtoniĝinte observis la scenon, aliaj rigardis nur al la telero, kvazaŭ nenio ekzistus en la mondo krom la manĝaĵo. Kiam Andreo ekiris eksteren, li aŭdis, ke iu flustras unu vorton:

– Ameriko!...

Sed la junulo ne komprenis, kiel koncernas lin tiu vorto.

Sur la strato la ĉefdetektivo iris antaŭe, Andreo sekvis lin inter du soldatoj, la tria iris malantaŭ li por foje-foje ekpuŝi lin per la pafilo.

La homoj rapide evitis la grupon, kaj ankaŭ ili diris la vorton "Ameriko", sed Andreo ne rimarkis tion, ĉar li klinis la kapon pro la honto kaj kolero.

Ili iris nelonge. La grupo post kelkaj minutoj atingis grandan grizan domon. La pordego malfermiĝis, malantaŭ ĝi aperis granda ruĝa nazo kun densaj lipharoj. Ili apartenis al malbonhumora pordisto.

Andreo ankoraŭfoje provis kontraŭstari la krudan perforton. Ĉe la pordego li fiksis la piedojn, kaj kolere kriis al la ĉefdetektivo:

– Mi ne eniros ĝis ...!

Li ne povis fini, ĉar la soldato malantaŭe tiel ekpuŝis lin per la pafilo, ke li falis tra la pordego, kaj ĝi tuj fermiĝis.

Kvazaŭ la tombo fermiĝus malantaŭ viva homo, tiel fartis Andreo. Li rezignis pri sia sorto, klinis la kapon, kaj iris tra la dezerta korto antaŭ la soldatoj.

Ili trairis dikan pordon, poste longan koridoron. En la koridoro mistere resonis la bruo de iliaj paŝoj. Fine ili denove atingis pordon. Unu el la soldatoj malfermis ĝin, la aliaj puŝis lin en malluman, humidan ejon.

Andreo ŝancele, kun obskuraj okuloj staris. Malespero, malbonhumoro inundis lin, liaj pensoj ondis en la kapo, kvazaŭ li estus ebria.

Kion malbonan li faris? Kial oni kaptis lin? Kio estos lia sorto en tiu terura loko?

Abrupte krudaj manoj prenis liajn ŝultrojn, malafabla voĉo vekis lin el la revado.

He! Kial vi ŝanceliĝas meze? Se vi estas ebria, kuŝiĝu kaj dormu, ĉar vespere ni ekiros!

Grandkorpa gardisto diris tion. Kiam li vidis, ke la nova ulo ne estas surda aŭ freneza, li grumble forlasis la ejon, kaj ekstere ŝlosis la pordon.

Kvankam la voĉo de la gardisto estis brutala, tamen ĝi refreŝigis Andreon. Lia malbona farto ĉesis. La juna, sana korpo venkis la malesperon. Pli vigle li ĉirkaŭrigardis en la longa ejo.

– Mi ekvidos, kio okazos, – li kuraĝigis sin, – poste mi elpensos ion!

En la kruda ĉambro estis ĉirkaŭ kvindek junaj viroj. Ili ŝajnis esti same muskolaj, fortaj. Nur iliaj vestoj diferencis. Kelkaj havis elegantajn vestojn, aliaj nur simplajn aŭ ĉifonajn. La vestoj ĉi tie tute ne estis gravaj.

Proksime al mallarĝa fenestro, kiu havis densan kradon, maldika, alta junulo sidis sur kaduka, malnova benko. Li plektis la brakojn sur la brusto, kaj trankvile observis la aliajn. Andreo verŝajne estis simpatia por la junulo, ĉar li vokis lin per la okuloj. Ankaŭ Andreon interesis la trankvila fremda knabo, do li eksidis sur la benko, kaj baldaŭ ili interamikiĝis.

Andreo prezentis sin, kaj rakontis pri la vojaĝo. Ankaŭ la junulo klarigis, ke li estas Petro Portius. Liaj gepatroj loĝas en la urbo Bonn, kaj li mem lernas filozofion en la universitato de la urbo Gottingen. Oni kaptis lin same, kiel Andreon.

– Kial oni kaptis nin? Kio okazos al ni? – ekkriis Andreo senpacience.

– Tio estas tre simpla afero, – respondis Petro Portius kun flegma trankvilo. – Vidu sinjoro samsortano! La grafo de Hessen bezonas multe da mono. Per honesta maniero li ne povas akiri sufiĉe, do li kaptas la junulojn, kiuj venas al lia teritorio, kaj li vendas ilin al la angla reĝo.

– Kio? Ĉu li vendas ilin? – kriis Andreo kolere.

– Jes ja, sinjoro samsortano. Ni kostas po kvardek talerojn. La grafo jam kaptis plurcent homojn. Oni portis ilin ĉiujn al Amerikaj kolonioj per ŝipo. Nia sorto estas la sama. Tie ni devos haki ĝangalojn, batali kontraŭ indianoj, ĝis ni finos nian karieron en tiu ĉi mondo. Tio jam ne interesas la grafon.

En la unuaj momentoj Andreo aŭskultis la vortojn de Petro Portius kvazaŭ hororan fabelon. Nur poste li komprenis, ke tio estas la reala klarigo de la situacio.

Antaŭ kelkaj tagoj oni volis fari soldaton el li. Povas esti, ke ankaŭ tiam oni deziris porti lin al Ameriko.

– Kaj.. kaj.. – Andreo ne sciis, kion li demandu, – kiam ni revenos el Ameriko?

– Neniu revenos. Ne ekzistas rimedo.

– Ĉu tien oni volas porti nin?

– Oni portos nin tien.

Li tiel ekmiris pri la trankvilo de la nova amiko, ke li forgesis sian propran maltrankvilon.

– Ĉu vi povas trankvile paroli pri tio?

– Ho! – rigardis la junulo al Andreo per kvietaj okuloj. – Mi lernis filozofion. Zeno, la plej eminenta greka filozofo pruvis, ke neniam oni devas timi... Ĉar vidu, sinjoro samsortano! La problemojn oni povas transvivi, aŭ ne. Do se oni povas transvivi, ne estas kaŭzo por timi. Se oni ne povas transvivi, do ĉesos la problemo.

Petro Portius fiere atendis la efikon de siaj vortoj, sed Andreo ne tre respektis la geniajn teoriojn de la antikva filozofio.

– Mi opinias – li respondis post momento, – ke estus pli logika afero pensadi pri tio, kiel ni savu nin?

– "Helpu vin mem, kaj ankaŭ Dio helpos" diras la proverbo. – notis Petro Portius, – do mi inklinas ekzameni ankaŭ tiun ideon.

– La sola demando estas: kiel ni povus fuĝi?

Andreo provis ŝanĝi la temon de la konversacio, sed lia klopodo ne estis sukcesa.

– Fuĝi? – demandis la filozofo. La turka filozofio pruvis, ke neniu povas fuĝi for de sia sorto.

Andreo perdis la paciencon.

– La turka filozofio estas por la turkoj. Ni ne estas turkoj!

– Vi pravas. – konsentis Petro Portius post kelkaj momentoj. Li pensadis, kiel li povus denove apliki la filozofion.

– Ni fuĝos tuj, kiam ni havos eblon. – diris firme Andreo, kaj atendis, ke lia amiko akceptu la decidon.

Ili ne povis daŭrigi la konversacion. La pordo brue malfermiĝis, kaj aperis la ĉefdetektivo kun oficiro, gardistoj kaj soldatoj. La ĉefdetektivo prenis liston el sia poŝo, kaj laŭte legis la nomojn de la kaptitoj. Ĉiu anoncis sin. Li turnis sin al la oficiro.

– Jen estas sesdek personoj! Sinjoro! Mi transdonas al vi la liston. Ekde nun vi respondos pri la afero.

– Bone! – la oficiro aranĝis siajn vestojn, kaj kriis al la homoj. – Ekstaru laŭ vico! Sekvu min!

La kaptitoj silente ekstaris. Multaj eĉ ne sciis, kien ili iros, sed neniu demandis la soldatojn, ĉar ili certe ne respondus.

– Antaŭen! – kriis la oficiro, kaj ekiris el la ejo. La grupo kaj la soldatoj sekvis lin.

Ambaŭflanke staris kordono el soldatoj en la longa koridoro. Eksonis tamburo, kaj la malgaja kompanio marŝis al la kruda korto.


KVINA ĈAPITRO

Andreo Jelky kaj Petro Portius baniĝas en malvarma akvo,
kaj pro tio la grafo de Hessen perdas okdek talerojn

La grafo preferis nokte ekirigi la kaptitojn. Tage la afero kolerigus la honestajn homojn, sed nokte tio ne frapis la okulojn.

Estis bela, lunplena nokto, la kaptitoj silente marŝis sur la stratoj. Post iom da tempo ili forlasis la urbon ĝuste tra tiu pordego, kie Andreo alvenis. Li jam komprenis, kial la gardistoj estis tiel "fervoraj sinjoroj".

Baldaŭ ili iris inter tritiko-kampoj. La luno kovris la teron per oraj radioj, dolĉaj printempaj odoroj ŝvebis en la aero.

Post kelkaj horoj la grupo atingis densan arbaron. La vojo kondukis inter grandaj arboj, la lumo de la luno nur foje-foje trapikis la frondojn, kaj falis sur la vojeton, kiel helaj makuloj.

La soldatoj pli atente gardis la kaptitojn: neniel iu malaperu.

– Plaĉas al mi la arbaro, – flustris Andreo al Petro Portius.

Sed lia kamarado estis en filozofia melankolio.

– La sorto de la homo estas vagadi en mallumo. Jam sankta Aŭgusteno diris tion...

– Ni fuĝu nun! – tuŝis Andreo la malgajan filozofon. – Sankta Aŭgusto eble eraris. En nia situacio li dirus: La sorto de la homo estas fuĝi en mallumo.

Petro Portius murmuris ion kontraŭ la falsigo de la filozofio.

– Povas okazi, ke oni mortpafos nin! – li flustris, nun jam sen filozofia rimarko.

– Oni tute ne mortpafos nin! – diris Andreo jam gaje, ĉar li sukcesis veki la amikon el la melankolio. Ni kostas po kvardek talerojn! Oni certe ne mortpafos kvardek talerojn.

Petro Portius rigardis al Andreo kun respekto, kvazaŭ al nova filozofo.

– Vi pravas! Kvardek taleroj estas tro granda sumo por ĝin mortpafi. Tamen, kiel ni fuĝu? Kiu elemento helpos al ni? Ĉu la tero, la aero, la fajro aŭ la akvo?

La grupo elvenis el la arbaro, kaj atingis ponton el ŝtonoj. Ĝi kondukis super larĝa rivero. La paŝoj malaŭte klakis.

– Kiu elemento helpos? – demandis Andreo jam feliĉe. – La akvo! Jen ĝi venas rekte al ni!

– Denove vi pravas! – konsentis Petro, kaj li denove volis prezenti siajn klasikajn konojn. – Jam Pindaros, la glora poeto de la grekoj, diris: "Plej taŭgas do tamen la akvo..."

– Pli grava demando estas, ĉu vi povas naĝi? – flustris Andreo.

– Kiel mi ne povus? Mi naskiĝis en la urbo Bonn, ĉe la bordo de la rivero Rejno.

– Mi loĝis ĉe la bordo de la Danubo, mi naĝas, kiel fiŝo...

Post kelkaj momentoj Andreo flustris al Petro:

– Kiam mi puŝos vin, ni saltu kune en la riveron. Longe ni naĝu sub la akvo.

Li atendis ĝis la mezo de la ponto, kaj tie puŝis Petron. Ili ambaŭ saltis.

Laŭte ekplaŭdis la akvo. La gardistoj prenis la pafilon kaj kaose pafadis, sed jam vane. La akvo estis glata, kiel spegulo, la kaptitoj malaperis en la rivero, kaj la grafo de Hessen perdis okdek talerojn.

Dum ili saltis, Andreo demandis, kiel oni nomas tiun riveron?

Respondo ne venis, ĉar ilin ambaŭ englutis la akvo, kaj ili klopodis longe resti sub la akvo. Poste ili elŝovis la kapon nur por spiri, ĝis la soldatoj malaperis en la mallumo. Baldaŭ eĉ la ponto estis jam apenaŭ videbla.

– Kinzing, – diris subite Petro Portius, kiam ili trankvile naĝis.

– Kion signifas "Kinzing"? – demandis Andreo surprizite, kaj li pensis, ke lia kamarado freneziĝis pro la ĝojo.

– La nomo de la rivero! – respondis Petro, kaj nun li prezentis ne la filozofiajn, sed la geografiajn konojn. Ĝi fontas oriente de Schlüchtern, tuŝas la urbojn Salmünster, Wachsterbach, Gelnhausen, kaj post dek unu mejloj ĉe Hanau fluas en la riveron Majno.

Andreo ne sciis, ĉu li miru aŭ ridu pri la detalaj konoj de la germana junulo.

Poste Petro denove ekparolis, por ke li prezentu klasikan poemon, kiu klarigas la situacion.

– "Jen liliputaj naĝantoj en akvo giganta", kiel diris Vergilio...

– Kien ni naĝas fakte? – demandis Andreo.

Portius tiel respondis post kelkaj momentoj, kvazaŭ la libero multigus lian sciencan emon.

– Se ni naĝas ĝis la enfluo de Kinzing, ni atingos la riveron Majno, laŭ Majno ni povas naĝi al Rejno, poste al la Norda Maro kaj Atlantiko, fine ni atingos Amerikon, kaj tie ni povas fariĝi soldatoj en la kolonia armeo, kion ni ĵus evitis per tiel malseka rimedo.

– Jes ja! – ridis Andreo leĝere. Kinzing estas vere humida rivero. Ni jam naĝu al la bordo!

La eminentaj filoj de Rejno kaj Danubo baldaŭ atingis la bordon per kelkaj movoj. Ili ambaŭ estis humidaj ĝis la ostoj.

– "Kaduka pro salo de maro", kiel Odiseo ĉe Homero, – notis Petro.

Laŭ la bordo estis arbaro. Estis ĉirkaŭ noktomezo, kaj la vetero estis tiel varmeta, ke la junuloj deprenis la vestojn kaj pendigis ilin sur la arboj por sekigi.

– La luno ne sekigas tiel rapide, kiel la suno, sed ni ja havas tempon, – notis Andreo, ĉar ankaŭ li deziris prezenti sian filozofian kapablon.

Ili kuŝiĝis sub la arbedoj, kovris sin per sekaj arbofolioj, kaj post la friska bano la knaboj baldaŭ dolĉe ekdormis.

La suno jam estis alte sur la ĉielo, la ardaj radioj trapikis la frondojn, kiam ili vekiĝis. La arbofolioj gluiĝis al ilia korpo, do ili bezonis denove bani sin en la rivero. Poste, kiam ankaŭ la vestoj sekiĝis, ĉirkaŭ tagmeze ili ekiris al la vojo.

– Ni iru al mia hejmo, – proponis Petro, – ni elektos vojojn malproksimajn de Hessen.

Du semajnojn ili migris laŭ sekretaj vojoj, mallarĝaj arbaraj vojetoj, helpe de la mirindaj geografiaj konoj de la germana knabo, ĝis ili atingis la urbon Bonn, kaj la domon de la gepatroj de Petro Portius. Post unu semajno Andreo sufiĉe ripozis ĉe la gastama familio. Kvankam ili petis lin resti, li preferis daŭrigi la vojaĝon al Parizo, al la firmao Dupont.

Iu konato de la familio Portius preparis sin veturi per sia ŝarĝita ŝipo al Nederlando, al la urbo Rotterdam. Petro konvinkis Andreon, ke li veturu al Nederlando, tiel li pli multe vidos la mondon, kaj trovos pli proksime Parizon.


SESA ĈAPITRO

Andreo Jelky kun granda malĝojo ekkonas
la profundan kelon de marŝipo

Kiam Andreo paŝis sur la bordon en Roterdamo kaj rigardadis en la riĉa komerca urbo, li ne povis kontentigi sin per la multaj vidindaĵoj. Komence li decidis pasigi tie unu tagon por ekkoni la urbon, poste du tagojn kaj tri tagojn. Li jam preskaŭ decidis pri la kvara tago. Malofte oni povas vidi tiel grandan marbordan havenon, kaj ne estis tre urĝa afero atingi Parizon.

Ĉio estis novaĵo por li. La domoj estis mallarĝaj kaj altaj, ili havis kvin aŭ kvar etaĝojn, ĉiu sekva etaĝo estis pli antaŭe, ol la suba, do la domo levis sin super la straton kvazaŭ spegulbildo de ŝtuparo. La mallarĝaj stratoj senfine serpentumis, centfoje krucis la kanalojn per pontetoj. Oni ne povis facile orientiĝi. En la mezo de la urbo staris la malnovstila urbodomo. Ĝia teretaĝo konsistis el arkadoj, kiuj estis malfermitaj al ĉiu direkto, por ke la urbanoj povu libere promeni inter ili. Li vizitis ankaŭ la malnovan katedralon kun pintaj arkoj. La griza pinto de ĝia pompa turo malaperis supre en la nebulo de la apudmara aero. Andreo apenaŭ povis kalkuli la vidindaĵojn. La svarma, vigla vivo de la urbo estis eĉ pli interesa.

Tie estis komercistoj kun granda kapitalo, kiuj veturigas siajn multajn ŝipojn inter Eŭropo kaj Hindio.

Ĉe la la longa marbordo matrosoj alvenis kaj forveturis. Amaso da ŝipoj tumultis sur la akvo. Troviĝis grandaj marŝipoj kun tri mastoj, malgrandaj barkoj, kiujn tiras ĉevaloj, kiuj veturas en la kanaloj de la lando, kaj portas la varojn al la haveno. Andreo nun spertis unuafoje la gigantan komercadon de la mondo, do oni ne miru, ke li deziris pli longe resti en la urbo.

En la tria tago posttagmeze li pensadis kaj rigardadis ĉe la bordo, kiam li rimarkis elegantan sinjoron en la proksimo.

La viro estis malalta, havis brunan vizaĝon kaj dikan ventron. En liaj okuloj vibris ia stranga, maltrankvila lumo. Liaj vestoj konsistis el maldelikata, blanka tolo. Larĝa ĉapelo kadris lian vizaĝon, kiu per sia larĝa rando povus funkcii, kiel ombrelo.

Kiam Andreo rigardis al la dikulo, tiu komencis energie skui la kapon, tiel, ke la rando de la grandega ĉapelo komencis ondi ĉirkaŭ la kapo. La sinjoro levis la manplaton super la okulojn, kaj rigardis la plej malproksimajn ŝipojn de la haveno. Li longe observis kaj murmure grumblis. Fine - kvazaŭ li ne povus reteni sian opinion - laŭte ekkriis:

– Fi! Tio estas hontinda afero!...

Nun jam Andreo kun ne kaŝita scivolemo rigardis la viron, des pli, ĉar li sentis, ke ankaŭ la sinjoro interesiĝas pri li.

– Mi tute ne ŝatas vidi tion! – skuis vigle la kapon la dikulo.

Lia ĉapelo denove komencis ondi, kaj li rekte alrigardis Andreon.

– Tiujn anglojn oni devus pendumi sur la mastoj de iliaj propraj ŝipoj! Ĉu ĝuste ili deziras esti maristoj? Ĉu ĝuste ili? Ha ha ha! ...

Li paŝis pli proksimen al Andreo, daŭrigis la parolon, kaj denove rigardis al li, kvazaŭ atendus jesan respondon.

– Kiel situas tiu meza masto? Estas ridinda kaj hontinda afero! Kaj la velstangoj! Mi donus oran dukaton al tiu, kiu povus montri al mi unu solan horizontalan velstangon. La konstruisto meritus, ke ...

Li ne klarigis, kion meritus la konstruisto, sed larĝe svingis ian vipon en la aero, kiun li turnadis en la mano anstataŭ promenbastono. La pinto de la vipo tuŝis la ŝuon de Andreo, do li rekte ekparolis al la junulo, kaj iom afekte komencis peti pardonon.

– Ho! Bonvolu pardoni al mi sinjoro! – li ekskuzis sin fervore per rapidaj vortoj. – Kredu al mi, ke mi faris tion tute ne intence, sed mi ĉiam estas kolera, se mi ekvidas iun aĉan anglan ŝipon. Apenaŭ mi povas regi min.

Do, ili prezentis sin reciproke, kaj la dikulo nun jam komencis senfine mallaŭdi la anglajn ŝipojn kaj konstruistojn. Nur tial li tamen finis la mallaŭdadon, ke povu laŭdi la nederlandajn ŝipojn. Jen, en Nederlando oni konstruas la plej bonegajn ŝipojn. En Nederlando vivas la plej eminentaj maristoj.

– Rigardu ekzemple mian ŝipon! – kriis la viro fiere. Ĉu vi vidis en la haveno tiun belaspektan, sveltan, nigran marŝipon? Ĝia nomo estas Pluto, tio estas skribita sur ĝi per grandaj literoj. Ne povas esti, ke vi ne rimarkis ĝin!

– Ne, mi ne vidis tiun ŝipon... – Andreo fine sukcesis diri ion, sed li ne povis daŭrigi, ĉar la dikulo denove ekparolis, kvazaŭ ofendita.

– Ĉu vi ne vidis ĝin? ... Do vi nepre tuj venu kun mi! Verŝajne vi estas fremda en nia lando, ekkonu veran nederlandan ŝipon. Mia Pluto estas unika en la mondo! Mi atestas tion, mi, Rikardo Boonekamp, ĝia posedanto!

– Mi pli facile kredus, se tion atestus iu alia, – pensis Andreo ridetante, sed li volonte akceptis la inviton, ĉar li deziris kompletigi siajn konojn pri Roterdamo, kaj ekkoni veran marŝipon.

Ili trairis la homoplenan bordon. Baldaŭ komencis malmultiĝi la tumulto de la urbanoj kaj matrosoj. Ĉe la rando de la haveno ili fakte trovis la sveltan marveturilon, Pluto. Ĝi estis ĝuste la lasta ŝipo en la vico de la ceteraj. La nigra korpo malhele balanciĝis sur la glata akvospegulo. La altaj mastoj minace levis sin al la ĉielo. Neniu vivulo estis videbla sur la ferdeko krom ia grandkorpa, nigra kato, sed tiu sidis tiel dignoplene, kvazaŭ ĝi estus la kapitano.

La nigra ŝipo vekis malagrablan impreson en Andreo, tamen li konstatis, ke Pluto vere aspektas bonega ŝipo.

La knabo provis imagi, kiel rapide ĝi povas tranĉi la akvon per sia nobla formo kaj svelta korpo. Sinjoro Boonekamp rapide notis, ke ĝi facile veturas eĉ en malprofunda akvo, ĉar ĝi nur malmulte mergiĝas.

– Kaj la ferdeko, la interna instalaĵo! – fanfaronis la dikulo entuziasme svingante sian vipon. – Estas multaj vidindaĵoj! Cetere ordo kaj pureco, vera Nederlanda pureco!... Ĉu mi havos la feliĉon gastigi vin sur mia ferdeko?

Li afable direktis Andreon al la lignoponteto, kiu kondukis al la ŝipo. Tuj, kiam ili atingis la ferdekon, li komencis prezenti kaj laŭdi la instalaĵon.

La vidindaĵojn de la ferdeko rapide ili trarigardis. Andreo atenteme observis la direktilon, kaj la delikatajn navigajn instrumentojn. Poste sekvis la interno. La nederlandano apenaŭ lasis, ke Andreo detale observu la vidindaĵojn, tiel li rapidis. Do ili baldaŭ trairis la suban parton.

Andreo pensis, ke li jam vidis ĉion kaj ĝuste deziris danki la bonvolon de la nederlandano, kiam la dikulo klinis sin al la planko, kaj malŝlosis klapopordon per forta, subita movo.

– Jen, la plej malsupra ejo de la ŝipo – li montris al ĝi – tie estas miaj transportaĵoj...

Andreo klinis sin antaŭen por enrigardi, sed en tiu momento Rikardo Boonekamp tiel forte puŝis lin, ke la knabo falis en la aperturon kun la kapo malsupren. La klapopordo tuj brue fermiĝis super li.

Pro la falo li perdis la konscion por kelkaj minutoj.

Kiam li vekiĝis, palpadis sin, kaj konstatis, ke ne okazis grava vundiĝo. Unue li deziris orientiĝi kun ankoraŭ zumanta kapo.

Ĉirkaŭe regis nigra mallumo. Neniom da lumo, nenia fendaĵo. La mallumo estis terura. Andreo ne sciis, ne povis konstati, en kia loko li estas. Ĉu ĝi estas vasta aŭ malvasta, pura aŭ malpura, sekura aŭ danĝera?

Li miris dum kelkaj minutoj kvazaŭ narkotita, poste rapide stariĝis, kaj provis serĉi la klapopordon. Andreo sentis krudan forton en la membroj por disbati, frakasi, almenaŭ laŭte frapadi ĝin per la pugnoj, por ke oni aŭdu en la tuta urbo Roterdamo, kaj la homoj amase venu savi lin...

Kiam li salte stariĝis, kaj hezitis kien kuri, proksime al li ekparolis malforta voĉo en la mallumo.

– Okdek kvin.

Andreo skuiĝis. Ĉu li sonĝas aŭ maldormas? Kion signifas tiu nombro? Kiu estas ĉi tie krom li? Ĉu homo aŭ fantomo? Ĉu eble neniu diris ion, nur lia fantazio funkciis? Li restis senmova, kaj atentis retenante la spiron.

Tiam alia funebra voĉo ekparolis ĉe la kontraŭa flanko.

– Kiu vi estas malfeliĉa samsortano, kiu estas la okdek kvina en nia komuna tombo?

Andreo teruriĝis, malvarmo tuŝis lian koron.

Dio mia – lia gorĝo kuntiriĝis – kie mi estas? – Li bezonis kelkajn minutojn por reakiri sian decidpovon, poste li respondis al la nevidebla persono. Per nekompletaj frazoj li rakontis, kiel Rikardo Boonekamp trompis lin, invitis al la ŝipo, kaj puŝis tra la klapopordo.

Kelkfoje krioj rompis lian raporton.

– Ankaŭ al mi okazis same! – kriis iu ĉe la dorso.

– Ankaŭ min tiel li trompis! – plendis alia voĉo.

– Malbenita animo-vendisto! – sakris tria voĉo.

– Je Dio, ĉu tio povas okazi en granda urbo, en luma tago? – demandis senespere la kvara.

El tiuj vortoj precipe unu kaptis la atenton de Andreo: animo-vendisto.

– Ĉu animo-vendisto? – li demandis la kunulojn kun premita koro. – Kion signifas animo-vendisto?

– Ŝajne vi ne estas loĝanto de marbordo, – venis la respondo kun bonintenca kompato.

– Fakte mi estas fremdulo ĉi tie, respondis Andreo kaj nevole paŝis al la direkto de la voĉo, sed li haltis senkonsile. – Mi venis el Hungario...

– La animo-vendisto, – daŭrigis la nekonato – vendas homojn. Liaj vendaĵoj estas homoj, do animoj... Venu pli proksimen amiko, laŭ via voĉo vi estas junulo. Venu ĉi tien, venu...

Andreo hezite paŝadis en la mallumo. Li stumbladis inter sidantaj kaj kuŝantaj korpoj, fine iu prenis lian brakon, kaj sidigis lin apud si sur la planko de la ŝipo.

– La animo-vendisto, – daŭrigis la nekonato, – kaptas homojn per trompo aŭ perforto, kolektas ilin en ŝipokelo, poste, se ili jam estas sufiĉe multaj, ekvelas kaj antaŭen!... Pasas la semajnoj kaj la monatoj, la viktimoj en la ŝipokelo neniam vidas la sunon, neniam spiras freŝan aeron, ne scias, kien oni portas ilin, kio okazos, ĉar ili ne scias, al kiu do laboras la animo-vendisto?... Tia sorto atendas ankaŭ nin! Ĉiutage oni donos al ni iom da seka pano, iom da putra akvo, tiel ni veturos ien.

– Terure! – Kriis Andreo, sed la nekonato tuŝis lian brakon, kaj plu kompletigis sian klarigon.

– Tio ne estas ĉio, amiko. Plej bone se vi detale ekkonas la aferon, ĉar vi devas prepari vin al la malfacilaĵoj... Ĉar dumvoje povas okazi, ke ne moviĝas via najbaro. Ĉiam estas multaj malsanuloj en la ŝipokelo. La mallumo, malbona aero, la nesufiĉa nutrado rapide kadukigas la korpon, kaj se la najbaro ne moviĝas, do verŝajne li mortis. Tiam komenciĝas senespera kriado, bruado, ĝis fine supre la gardistoj komprenas la situacion. Sed povas forpasi kelkaj tagoj ĝis la kapitano aranĝas la aferon. Tiel okazas la longa vojaĝo sur la maro.

Fine la ŝipo atingas la bordon ĉe la kontraŭa parto de la mondo. Tiuj, kiuj restis vivaj, denove ekvidos la sunon, kiam oni transdonos ilin al la aĉetanto.

Post la terura rakonto Andreo longe ne povis ekparoli. Kvazaŭ li perdus ne nur sian vidkapablon, sed ankaŭ sian voĉon. Melankolie li sidis sur la planko, nur liaj pensoj svarmis en la kapo. Kiel gaje li ekiris al la mondo, kaj jen unu danĝero post la alia atakas lin. La nigra ŝipo englutis lin por ĉiam, vane li sukcesis liberigi sin antaŭe eĉ dufoje.

– Tio estas samspeca fiaĵo, kiel la homkaptado en Hessen! – li eksplodis fine kun kolero.

– Ho, temas pri multe pli malbona afero! – notis la fremdulo, en tono tute ne konsola. – La viktimoj de la grafo veturas al Ameriko, kie la klimato estas konvena por la sano. Sed nia animo-vendisto portas la kaptitojn al Okcident-Azio ien, al la kolonioj de Nederlando, kie la aero estas venena, la ĝangaloj kaj marĉoj mortigas per flava febro.

– Ĉu ne estas leĝoj en tiu ĉi urbo? Ĉu ne estas polico? – Indigniĝis Andreo amare.

– Ja estas, kompreneble estas, – ridis la fremdulo kun la sama amara sento, – sed ne forgesu, ke la ŝtato bezonas subulojn ankaŭ en la kolonioj, kaj ankaŭ la polico apartenas al la ŝtato.

Andreo saltleviĝis kun kunpremitaj pugnoj.

– Ni elrompu la pordon, senarmigu la ŝipanojn!

La fremdulo trankvile retiris la knabon.

– Ne ekscitu vin! Ni ne malŝparu nian energion! ... La personaro de la ŝipo fakte ne estas pli ol dek kvin uloj, sed ili estas armitaj de la plando ĝis la verto. Ni ne povas malfermi eĉ la klapopordon per niaj nudaj manoj.

Kolero kaj malespero alterne kaptis Andreon. Li nun rezignis, klinis sin al la planko, kaj konfidis sian sorton al la malrapida tempopaso. La minutoj fariĝis horoj, la horoj fariĝis tagoj, sed la tagoj ne diferencis unu de la alia en la blindiga mallumo.

Eble du tagoj forpasis ekde tiam, ke li falis en la ŝipokelon, sed povis esti pli aŭ malpli, la tempo tie ne estis mezurebla.

Foje aŭdeblis stranga bruo, kvazaŭ ferĉeno volviĝus knare-krakante ĉe la alia flanko de la ŝipo. La kaptitoj streĉe atentis. La aŭdkapablo tre akriĝas en la mallumo, verŝajne la kapablojn de la okuloj transprenas la oreloj.

– Oni levas la ankron! – diris fine iu, sed ĉiu konjektis tion. – Ni ekveturas!

La aflikto kunpremis la koron de la homoj. Dum ili estis ĉe la bordo de la grandurbo, ili tamen povis esperi ion. Eble iu rimarkas la fiagadon de Rikardo Boonekamp, eble la polico traserĉas la suspektindajn ŝipojn, aŭ okazas ia hazardo. Ja multaj hazardoj okazas en la mondo, kaj ĉiu el ili povus utili al ili.

Ili bone aŭdis la knaradon de la ankroĉeno, la planko komencis balanciĝi sub ili. Do ili forlasas la urbon, la homojn, ĉiujn esperojn, ĉar en la senfina maro nenio malhelpas la animo-vendiston.

Tiuj minutoj estis teruraj!

La kaptitoj komencis kriadi, veadi, kvazaŭ iu povus ekaŭdi la bruon en la ekstera mondo, poste ili falis en senesperan silenton. Ekmuĝis la ondoj, la akvo plaŭdis rekte sub iliaj piedoj... La ŝipo pli kaj pli balanciĝis. Ili ekveturis, la ŝipo baldaŭ forlasos la akvon de la haveno.


SEPA ĈAPITRO

Andreo detale ekkonas la maron

Tri tagoj forpasis – verŝajne tri tagoj, ĉar trifoje ili ricevis manĝi. La ŝipo pli kaj pli balanciĝis, tio estas antaŭsigno de ŝtormo. La movoj de la ŝipo fariĝis intensaj kaj kapricaj. Poste komenciĝis la tempesto. La maro ĵetadis la veturilon, kiel pilkon. La planko kliniĝis jen dekstren, jen maldekstren kaj puŝadis la malfeliĉajn kaptitojn. La ondoj mistere frapadis la muron kvazaŭ la morto frapadus por postuli enirpermeson.

La situacio estis pli kaj pli danĝera kaj turmenta por la kaptitoj. La malfeliĉuloj ŝanceliĝante kroĉis sin al la traboj aŭ plankofendaĵoj. Se ili jam ne povis teni sin per la fingroj, la sovaĝaj naturfortoj rulis, faligis, ĵetadis ilin.

En la nigra kelo de la ŝipo aŭdiĝis dolora ĝemado. La maro nun jam kolere, senpacience frapadis ekstere. La ondoj batis la muron kvazaŭ per grandega martelo, la muron, kiu defendis la vivon de sesdek kvin homoj kontraŭ la profundaj akvoturnoj. Tamen foje-foje eĉ la muro ekkrakis, kvazaŭ ĝi ne povus persisti plu kontraŭ la atako de la ondoj.

La nekonata protektanto de Andreo estis aĝa, sperta maristo. Boonekamp kaptis lin en iu nokto ne per trompo, sed per forto.

– Nun ni veturas verŝajne en la kanalo Calais, – klarigis la maristo, – ĉi tie la maro ĉiam estas malkvieta, sed nun estas vera ŝtormo.

– Kion signifas tio? Kio okazos al ni? – demandis Andreo kiel, kontinenta naivulo.

– Nur tio, ke ni dronos, – respondis amare la maristo.

Tiam – kvazaŭ la maro dezirus konfirmi tiun antaŭdiron – el la fundo de la ŝipo aŭdiĝis obtuza, minaca bruo. Io frotiĝis al la korpo de la veturilo. La tuta ŝipo ekkrakis, kaj tion ili aŭdis tiel proksime, ke ektremis ilia koro.

– Venis nia fino! – kriis iu. – Ni ĵetiĝis al roko!

Sed okazis ankoraŭ nenio. La bruo ĉesis, la ŝipo saltadis plu sur la akvo, kiel ĝis tiam.

– Tamen ne! – suspiris la najbaro de Andreo. – Forte ni frotiĝis al la roko. Ĝi povus distranĉi la ŝipon, kiel tranĉilo la panon...

Pro la antaŭa ektimo kelkaj komencis kriadi, nun denove ili trankviliĝis. Tamen nelonge ili povis resti trankvilaj.

– Kio estas tio? Ĉi tie ja estas akvo! – kriis iu, kaj ankaŭ aliaj ripetis tion.

Fakte! Akvo penetris supren tra la fendaĵoj de la planko.

La kaptitoj senespere serĉadis sekajn lokojn, sed la lagetoj kreskis, multiĝis... Ili kriadis pli kaj pli, iliaj paŝoj ŝmacadis sur la planko.

La maro do longe frapadis ekstere, kaj fine ĝi rompis enirejon.

Dum iom da tempo neniu kuraĝis eldiri tion, kio teruris ĉiun: la akvo iom post iom leviĝos, kaj plenigos ilian malliberejon.

– Kiam ni frotiĝis al la roko, verŝajne fendiĝis la ŝipo, pro tio venas la akvo. – diris la maristo.

La akvo rapide kreskis, baldaŭ atingis la krurojn de Andreo.

Kvankam la fendo sur la ŝipo verŝajne ne estis granda – ja la akvo ne tuj inundis la internan spacon, kaj supre la maristoj nenion rimarkis – la kaptitoj en la ŝipokelo tamen kalkulis jam la ŝancojn de la vivo aŭ morto.

Teruraj minutoj venis. La malfeliĉuloj dum ĉiu minuto maljuniĝis tutan jaron, sed tiuj minutoj tamen rapide kuris, vane oni dezirus haltigi la tempon antaŭ la fatala fino.

La akvo pelis la kaptitojn en unu grupon, kaj ĝi kreskis pli rapide, baldaŭ atingis la genuojn. La malsanuloj – kiuj jam ne havis forton por stariĝi – genuiĝis, tiel ili gajnis kelkajn minutojn antaŭ la morto, kiam la senindulgaj elementoj glutos ilin por ĉiam.

Pro la blinda mallumo la situacio estis eĉ pli terura. Ili ne povis vidi la danĝeron, ili nur sentis, kiel grimpas supren la malvarmaj fingroj de la maro.

Post duonhoro la akvo atingis la taliojn. En la ŝipokelo furoris ekstremaj emocioj.

Iuj kaptitoj komencis blasfemi, aliaj rezigne apogis sin al la kunuloj. Kelkaj batadis la ŝipokorpon aŭ la klapopordon per la pugno, sed la ŝipanoj ne aŭdis tion, ĉar la bruo de la ŝtormo estis multe pli laŭta.

Tiam plurfoje tondris kanono sur la ferdeko. Tiu sono skuis la ŝipon, kaj vekis esperon en la koro de la malfeliĉuloj.

– Ehe! – kriis la maristo kun amara cinikismo, – ankaŭ la kanajloj falis en kaptilon! Ili pafas per kanono por peti helpon de alia ŝipo. Mi esperas, ke ili ne sukcesos... Prefere ni mortu kune, ol ili savu sian vivon.

La akvo jam atingis la bruston de la kaptitoj.

Post kvaronhoro la akvo senindulge plenigus la ŝipokelon, se la fajro, la alia potenca elemento ne helpus ilin.

Apenaŭ forsonis la tondro de la kanono, abrupte centoble pli laŭta tondro skuis la ŝipon. Terura krakado trakuris ĝin, kvazaŭ ĝi volus fali je mil pecoj. La fera klappordo brue puŝmalfermiĝis, kvazaŭ ĝi neniam estus fermita, kaj ruĝa flamo enfrapiĝis kun timiga lumo. La kaptitoj tamen nekredeble ĝojis pro tio.

– Fulmo trafis la ŝipon! – kriis la maristo, kaj li samtempe suprenĵetis Andreon per siaj muskolaj brakoj, por ke tiu kaptu la randon de la aperturo. Poste ankaŭ li mem saltis supren.

La unuajn sekvis aliaj, kiu sukcesis kapti la randon de la aperturo, tiu streĉis sian tutan forton, kaj saltis sur la ferdekon.

Ili ŝanceliĝis pro la vento kaj plenigis la supran parton de la ŝipo, kriante diskuris, eĉ ne rimarkis, ke ili falis el unu kaptilo en alian.

Ĉar jam granda fajro brulis meze de la ŝipo. La fulmo, kiu provizore helpis al la kaptitoj liberiĝi, trafis la ĉefmaston. Ĝi falis sur la ferdekon, kaj detruis ĉion.

La fulmo kaŭzis multajn ceterajn difektojn, plurloke fendis la plankon, fandis multajn metalobjektojn, fine ĝi trovis la ŝtalpordeton de la kaptitoj.

Post kiam ili ĉirkaŭrigardis, denove malaperis la ĝojo, kaj revenis la morta korpremo. Tri elementoj unuiĝis por pereigi la ŝipon: la akvo, la fajro kaj la aero. La kvara elemento, la tero ĉeestis nur ĉe la fundo de la maro...

Kiam Andreo la unua venis al la libera spaco, ĝuste ondo trakuris la ferdekon, alta, kiel domo, kaj ĝi kovris lin. Tamen en la lasta momento li kaptis ian dikan ŝnuron, tiel li savis sin ne fali en la furiozan maron. Multaj ne havis saman bonŝancon. Andreo aŭdis laŭtajn ve-kriojn el la proksimo, la atako de la akvo tuj forportis kelkajn kaptitojn, por ke ili ŝanĝu unu tombon al alia.

La nigra maso de la ĉielo peze kovris la muĝantan maron, nur la fulmoj prilumis la teruran bildon de la fatala sceno por kelkaj momentoj.

La ŝtormo blekante kuregis sur la maro, ĵetadis la ŝipon, kiel infano sian pilkon, jen faligis, jen puŝlevis la difektitan veturilon. La ondoj de tempo al tempo glutis iun aŭ ion por tiri en la profundan akvegon.

Andreo ne kuraĝis forlasi la ŝnuron el siaj manoj, ĉar la ondoj senĉese venis unu post la alia. Li premis sin al la planko de la ferdeko, senpove observis la katastrofon, kaj foje-foje ĵetis rigardon al la senfina maro ĉe la lumo de la fulmoj. La nemezurebla akvoamaso bolis, ŝaŭmis, bruis ĉirkaŭ la ŝipo pro la tempesto.

La fulmobatita ĉefmasto ekbrulis kaj flamis, kiel giganta torĉo. La fajro disvastiĝis per nekredebla rapido. La meza parto de la ferdeko fariĝis ruĝa ardaĵo, kaj dividis la ŝipon je du spacoj per netrairebla arda limo.

La ordo jam delonge disfalis inter la matrosoj. Tiuj, kiujn ne forportis la ondoj, ŝancele stumbladis sur la ferdeko kaj kriadis, kiel frenezuloj, ĉar ili malŝtopis kelkajn barelojn da brando antaŭ la fatala danĝero.

Kapitano Boonekamp staris ĉe la malantaŭa parto de la ŝipo kaj apogis sin al la masto. La akvo gluis lian blankan vestaĵon al lia korpo. Li volis komandi per tondra voĉo, sed neniu lin obeis, kaj neniu atentis la kaptitojn, kiuj aperis.

La ŝipo videble jam komencis enmergiĝi, la ferdeko ne multe superis la marnivelon. Tiam Boonekamp forlasis la maston, kaj furioze ĵetis sin kontraŭ siaj subuloj.

– Friponoj! – li kriis per la tuta gorĝo. Dekroĉu la savboatojn, ĉar sen tio ni ĉiuj dronos!

Kelkaj matrosoj fakte klopodis iri al la savboatoj, sed la plejparto stulte ridaĉis. La kapitano eltiris pistolon kaj volis pafi al ili, sed tiu malbenita pafileto ne funkciis, do la ebriuloj eĉ pli ridaĉis.

En tiu momento kompletiĝis la katastrofo.

La ŝipokorpo malbonaŭgure krakadis-knaris. Timiga fajrokolono levis sin al la ĉielo, pli arda kaj pli terura, ol iu ajn fulmo. Ruĝaj fajreroj pluvis al ĉiu direkto. La ferdeko disiĝis. Arda maso aperis malsupre. Post momento la ŝipo rompiĝis je du pecoj kaj ili zumante, susurante mergiĝis en la maro. Cent voĉoj kriegis samtempe, sed baldaŭ muta silento ekregis la lokon, kie ĵus brulis la ŝipo. Nigra mallumo kovris la maron. Nur la triumfaj elementoj dancis freneze super la profunda tombo.


OKA ĈAPITRO

Andreo subakviĝas por ne bruli, poste
rajdas sur masto por ne subakviĝi

Kiam ŝipo subakviĝas, la akvosurfaco ne fermiĝas trankvile, sed aperas grandega akvoturno. Tiu akvoturno per giganta forto turnas kaj subtiras ĉion, kio falas en ĝin, englutas homojn, bestojn, objektojn. Ĝi delasas siajn predojn nur post longaj minutoj, kiam la sufoka fenomeno jam mortigis ĉion vivan.

Kelkajn minutojn antaŭ la ŝiprompo forta mano kaptis Andreon kaj puŝis lin al la rando de la ŝipo.

– Antaŭen! En la akvon! – kriis iu. Naĝu kiel eble plej malproksimen!

Andreo hezitis, ne kuraĝis ĵeti sin al la ŝaŭma abismo, sed la rutina maristo denove helpis. Li rapide puŝis Andreon tra la balustrado, kaj ankaŭ li mem sekvis la knabon. Ili ambaŭ malaperis en la furioza akvo. Supre muĝis la surdiga tempesto, la ondoj sovaĝe dancis.

Andreo post kelkaj momentoj puŝis sin al la surfaco per la piedoj. Li trovis sin sur la pinto de granda kuranta ondo, kiu dum momento portis lin cent metrojn for de la ŝipo. Tiam li aŭdis teruran krakadon, susuradon post la dorso. Por momento lumo de fajro tuŝis la ĉielon, kaj briligis la ŝaŭmajn pintojn de la ondoj. Poste ĉio refalis en nokton. Nur la tempesto bruis plu.

La ondo baldaŭ malfortiĝis. Andreo senkonsile ŝvebis, flosis sur la akvo, kaj klopodis ĉirkaŭrigardi en la mallumo. Abrupte blindiga fulmo trakuris la ĉielon, li ĵetis rigardon malantaŭen, sed la ŝipo jam ne estis videbla.

Hola! – neatendite li ekaŭdis la tiritan maristan signalon. Ĝoje li rekonis en ĝi la voĉon de lia protektanto.

– Hola! – li ripetis plurfoje, dum la alia vokado proksimiĝis.

Andreo klopodis trapenetri la mallumon per sia rigardo, puŝadis sin per impetaj piedmovoj al la direkto de la voĉo, kaj post kelkaj minutoj li ekvidis la hirtan kapon de la maristo super iu pale brila ondo.

– Nun reen! – kriis la matroso, kaj kaptis Andreon ĉe la ŝultro.

Saltanta ondo reportis ilin kun magia rapido. Andreo denove perdis sian kunulon pro la forta puŝo, sed en la sama momento li karambolis kun ia masiva objekto, kiun li tuj ĉirkaŭbrakis, kaj tiel forte kroĉis, ke la ondoj ne povis disigi ilin.

Fortuno ĵetis al li la duonbruligitan ĉefmaston de la ŝipo. La restinta duonparto balanciĝis sur la akvo, kiel plurajn metrojn longa, klafton dika trunko. Andreo kelkajn minutojn pendis sur ĝi, poste ekrajdis sur la trabo, eĉ sube kroĉis la piedojn, kaj supre tenis elstaran stangon de la iama ĉefmasto.

Kiam nova fulmo ekbrilis, li ĉirkaŭrigardis jam pli trankvile super la akvo. Kie antaŭe estis la ŝipo, tie nun tumultis lignotabuloj kaj stangoj. Kelkfoje oni povis konjekti helpkrion en la bruo de la tempesto. La maristo la trian fojon aperis proksime al Andreo. Li rajdis sur lignotabulo, sed baldaŭ li aliĝis al Andreo, la lignotabulon li ŝanĝis al la pli sekura masto.

– Mi tre ĝojas denove vidi vin, – li etendis la manon al Andreo, kaj ridetis tiel memfide, kvazaŭ ili renkontiĝus sur masiva tero.

Andreo ĝoje manpremis kun la honestulo. Nun unuafoje li povis vidi sian protektanton kaj savinton dum la terura katastrofo. La maristo estis alta, fortega homo kun larĝaj ŝultroj, liaj okuloj brilis kun junuleca vivdeziro, kvankam laŭ liaj trajtoj li aspektis pli maljuna.

– Estas feliĉe, ke ni tuj saltis en la akvon! – diris ĝoje kaj dankeme Andreo.

– Kompreneble estas feliĉe! – ridetis la matroso. Se ni ne farintus tion, kaj ni restintus ĝis la lasta momento, la ŝipo subtirus nin, kaj nun ni ne povus rajdi sur tiel nobla lignoĉevalo, kiel tiu ĉi bonega mastopeco.

– Mi ne komprenas, – miris Andreo, – ke post la salto ni ne perdis unu la alian.

La alia ekridis.

– Tio ja ne estas tre mirinda. Mi jam havas rutinon pri tiaj aferoj. Ĵus okazis al mi la dek-sepa ŝiprompo... Kiam ni desaltis de sur la ŝipo, mi elektis la momenton, kiam grandega ondo ĝuste preterkuris. Ni ambaŭ saltis en ĝin. Ni restus kune eĉ malgraŭ nia volo. Grandega ondo ne facile forlasas siajn kaptitojn.

– Fakte! – respondis Andreo, – Ja per la sama ondo ni revenis!

– Jes. – konfirmis la maristo. – Ni ambaŭ revenis per la sama ondo, do mi denove ne timis perdi unu la alian.

Andreo ĉion komprenis krom tio, por kio ili revenis?

– Ho! – ĉirkaŭrigardis la kamarado, – ni troviĝas ja meze de la vasta maro!... Kvankam mi ne povas orientiĝi, sed ni verŝajne estas pli malproksime de la masiva tero, ol ni povus naĝante atingi ĝin. Do la prudento kaj la rutino konsilis, ke ĉe la enmergiĝo ni estu kiel eble plej malproksime de la ŝipo, sed poste ni revenu por trovi iom grandan, taŭgan lignopecon. Tio jen okazis... Mi sincere proponas utiligi tiun metodon okaze de viaj estontaj ŝiprompoj.

– Mi utiligos tiun metodon, se mi denove ŝiprompos, – deklaris Andreo, kaj li ne povis reteni sian rideton.

– Fide vi utiligu, tiel mi savis min el dek ses ŝiprompoj, kiel mi jam menciis tion. Pro tio la anglaj matrosoj nomis min "John Shipwreck" tio signifas "Johano ŝiprompo".

Dum la du rajdantoj de la masto tiel konversaciis en la finiĝanta tempesto, ne malproksime aperis el la akvo homo pene klopodanta. Liaj baraktado kaj kriado estis bone aŭdeblaj. La nekonato komencis etendi la manojn al la masto jam el kvindek metroj.

Andreo rimarkis pli frue la dronanton, li tuj klopodis direkti la maston al la malfeliĉulo.

– Mi ne scias, ĉu la masto povas porti tri personojn, ja ĝia plejparto forbrulis... Sed tamen! Ni ne rajtas lasi, ke nia homfrato pereu, ni provu savi lin. – diris la maristo.

Jam ili ambaŭ puŝis la maston permane perpiede al la direkto de la dronanto, sed kelkajn metrojn proksime al li ili ekkriis pro la konsterniĝo. La dronanto, kiun ili deziris savi, estis ne alia persono, sed Boonekamp, la animo-vendisto, la posedanto de la ŝipo Pluto.

– Oho! – kriis Johano ŝiprompo kun eksploda kolero, – Por tiaspeca ulo ni ne riskos nian vivon!

Boonekamp kun morta teruro gluis la rigardon al ili.

– Helpon! – li stertoris dronante, kaj kolektis sian tutan forton por atingi la maston. Andreo kaj lia kamarado vidis, ke magia forto obsedis lin en tiu baraktado. Kvankam antaŭ momento li estis ĉe la limo de la morto, liaj muskoloj nun jam konsistis kvazaŭ el ŝtalo, tiel energie li puŝis sin post ilin.

Post kelkminuta luktado inter vivo kaj morto la kapitano denove proksimiĝis al la masto, kaj jam etendis la manojn por preni ĝin, sed tiam la matroso eltiris pistolon, kaj per ĝia tenilo ekbatis la manojn de la kapitano, do ties fingroj reglitis.

– Indulgu min! – ŝrikis la animo-vendisto. Kvankam li ne povis atingi la maston, sed li tenis sin sur la akvo per senfina energio, kaj restis en la proksimo. Eĉ por tio li havis energion, ke post senrezulta petego proponu kompromison.

– Homo! – li kriis. – Kion vi profitus el tio, se vi lasas morti min en la akvo, kiel raton. Savu min, kaj mi donos al vi la duonon de mia tuta havaĵo!... Ne!... La tutan!... Jes, jes! Ĉio mia apartenu al vi, nur permesu min sur la maston...

La maristo ne respondis, sed puŝadis la maston for de la kapitano, dum Andreo senpove kuntiris sin, kaj povis interveni nek ĉe unu, nek ĉe la alia flanko.

– Homo! Ĉu vi estas surda? – kriaĉis Boonekamp, kaj denove puŝis sin post ilin. – Mi ĵuras je Dio, ke ĉio mia apartenos al vi!... Ja mi estas nekredeble riĉa, mi havas kvindek mil dukatojn en la banko de Amsterdamo, ili apartenos al vi!... Ĉu tio ne sufiĉas? Ĉu vi volas pli multe? Pasintjare mi deponis tridek mil dukatojn en la banko de Londono, ankaŭ ilin mi donos al vi! Kaj mi havas duetaĝan domon en Roterdamo kun valoro de dekmil florenoj, eĉ ĝin mi donos al vi!...

En tiu momento kuranta ondo repuŝis ilin, ili preskaŭ karambolis kun Boonekamp, kiu por minuto denove prenis la maston. Li komprenis, ke la matroso ne indulgos lin, do li nun turnis sin al Andreo.

– Kompatu min!... Vi estas ankoraŭ juna, vi ankoraŭ havas bonan koron, ne tiel, kiel tiu maljunaĉa mara ulo.

– Kaj ne tiel, kiel vi! Ĉu ne? – kriis Johano ŝiprompo kun arda malamo.

Sed la kapitano direktis la petadon jam nur al Andreo.

– Via patrino certe vivas ankoraŭ, je ŝia nomo mi petas vin, helpu al mi!... Fakte mi faris malbonon al vi, tamen, se vi savos min, centoble miloble mi rebonigos ĉion.

Andreo ne eltenis plu aŭskulti tian petegon, la memoro pri la patrino fakte moligis lian koron.

– Ni savu lin! – li diris mallaŭte al la maristo.

– Neniam! – kriis la alia kun indigno. Tiun miloblan murdiston, tiun senindulgan, senmoralan homorabiston!... Rompiĝu mia brako, se mi etendas ĝin al li!

La ondoj denove kunpuŝis ilin kaj la animo-vendiston. La malfeliĉulo nun jam daŭre kroĉiĝis al la masto. Johano ŝiprompo provis repuŝi lin per ambaŭ manoj, sed Boonekamp kaptis lian brakon kun streĉita forto.

– Do vi mortu kune kun mi! – kriis Boonekamp kun rabia kolero, li puŝis sin en la akvon, kaj per la pezo de sia korpo kuntiris ankaŭ la matroson. La akvo ĵetis ŝaŭmajn ondojn ĉirkaŭe, poste fermiĝis super ili, kaj ambaŭ malaperis en la akvo.

Andreo kun senfina teruro rigardis la inferan scenon. La eventoj okazis tiel rapide, kaj la dronanta animo-vendisto kuntiris la matroson per tia forto, ke la du rivaloj jam malaperis en la akvo, antaŭ ol li povus sin movi. Vane li observis la akvosurfacon, vane li kriadis la nomon de la maristo, Johano ŝiprompo kompatinda, kiu dek-ses-foje saviĝis el la morta sino de la maro, la dek-sepan fojon pereis en la abismo.


NAŬA ĈAPITRO

Andreo deziras reveni al sia profesio,
sed la profesio revenas al li

Andreo restis sola en la mezo de la nemezurebla akvodezerto. Li estis tiel sola kvazaŭ ne ekzistus vivulo sur la tero sub la malhela firmamento. Ĉio, kio restis por li el la homa mondo, ne estis pli ol tiu – kelkajn metrojn longa – nigra masto, kiu savis lian vivon.

Jes ja! Dum ili duope rajdis sur la trunko, ĝi kondutis multe pli afable. Ekde kiam Andreo restis sola, la masto tuj renversiĝis, se la ondoj trafis ĝin flanke. Ĉe tiuj akcidentoj ne Andreo rajdis sur la masto, sed fakte ĝi rajdis sur Andreo.

Kiom multe klopodis la kompatinda rajdanto, ĝis li sukcesis regrimpi sur sian ĉevalon. Se la tempesto ne moderiĝus, se la ondoj ne kvietiĝus, Andreo certe malvenkus en tiu senripoza luktado. La tempesto feliĉe jam postlasis sian plejintenson, la vento malfortiĝis, eĉ la masto jam ne tre saltadis.

Andreo kvazaŭ narkotiĝis pro la teruraj eventoj de la lastaj horoj. Nur la senĉesa morta danĝero gardis liajn nervojn por ne tute detruiĝi. Fakte! La vivoforto de la homa organismo kapablas prezenti miraklojn, sed nun jam la fina elĉerpiĝo komencis regi lin.

Li atentis la akvospegulon per ĉiu sensorgano. Liaj trostreĉitaj nervoj de tempo al tempo malice ŝercis kontraŭ li. Foje li konjektis vidi, ke homaj figuroj aperas el la akvo, sed en la sekva momento ili ŝajnis ondopintoj. Poste li supozis aŭdi homajn voĉojn el la malhelaj akvosulkoj, helpkrion aŭ vokon, do li streĉaŭskultadis, sed poste li konvinkiĝis, ke la bruo de la finiĝanta ŝtormo trompis lin.

Post kelka tempo li rimarkis timindan ŝanĝiĝon en si mem. La elĉerpiĝo plenigis lian konscion per ia stranga, ebria sento. Li trovis en si ian konkeran, ŝajne feliĉan sopiron por forlasi la trabon, por transdoni sin al la gravito de la abismo.

Tamen, kiam li rekonis sian malforton, tiu rimarko denove vekis lian vivdeziron. Li rapide malkroĉis sian zonon, kaj fikse ligis siajn gambojn al la masto. Se li falus en la akvon, li ne perdu la objekton, kiu savis lian vivon, kaj li denove rekonsciiĝu.

Dum li faradis tion, li almenaŭ okupis sin, sed ankaŭ tio finiĝis, kaj la senlima soleco denove falis sur lin. Tiam nur-nura, arda, ribela sopiro inundis lin: krepusku jam, venu la mateno! Ju pli longe daŭris la nokto, des pli fervore, senpacience li flegis tiun sopiron.

La unua sunradio ja signifus al li la unuan radion de la espero! Se la suno leviĝos, oni povos rimarki lin el iu ŝipo, kaj savi lin!

Plurfoje li trompis sin supozante, ke la horizonto jam heliĝas iuflanke. Foje li konjektis, ke dekstre krepuskas la ĉielo, alifoje maldekstre li opiniis vidi la matenan lumon. Poste li kredis, imagis, esperis rimarki tion antaŭ - aŭ malantaŭ si. Sed ĝuste tiu dubo pli kaj pli malesperigis lin. La suno ja povas leviĝi nur oriente, sed kiudirekte estas oriento? Kiel li povus ekscii tion?

Kiam li pensis, ke la nokto jam neniam finiĝos, kaj ŝajnis, ke li neniam plu revidos la brilan sunon, la ĉielo komencis apartiĝi de la maro ĝuste antaŭ li. La ĉielo kaj la akvo jam ne solviĝis en unusola nigra koloro. Inter ili aperis akra konturo. Sub tiu limo ĉio restis nigra, sed super ĝi mole hela tono ekradiis laŭ la formo de ventumilo.

Kiom feliĉe Andreo salutis la venontan aŭroron! Li eligis laŭtajn ĝojkriojn, poste li ekploris kun premita koro. Kelkfoje li fermis la okulojn por minutoj, por poste eĉ pli akre vidi la radiojn de la matenkrepusko[7], ol se li senĉese observus la kreskantan lumon.

En tiu ekscito denove forpasis unu horo, certe ne pli longa tempo, Andreo tamen sentis tiel, ke tiu horo konsistas ne el sesdek , sed el sesmil minutoj. Tiam pompa, oranĝkolora brilo inundis jam la horizonton, poste la oranĝa koloro fariĝis purpura, la rando de la nuboj arde ruĝiĝis, kaj perla nuanco kovris la senfinan ebenon de la maro, sur kiu kontraste videblis nur la arĝenta ŝaŭmo de la ondoj.

Poste subite flamantaj ruĝaj fajreroj saltis el la rando de la maro. La giganta sunglobo malrapide, triumfe levis sin, kaj elpafis brilajn orajn sagojn al la ĉielo kaj akvo. Ĉio lumis. Lumis la ĉielo, la akvo kaj la nuboj. Naskiĝis la mateno, naskiĝis la vivo.

Andreo admiris ravita la belegan scenon de la naturo. Ĝis tiam, kiam la suno ankoraŭ ne finis la unuajn paŝojn sur sia vojo, li ne povis la rigardon forturni de la suno. Nur poste trankviliĝis lia koro por ĉirkaŭobservi la horizonton.

Kvazaŭ je magia tuŝo la ondoj kvietiĝis, la tempesto tute ĉesis, belega mateno sekvis la noktan fulmotondron. Tiel trankvila estis la naturo, tia silento envolvis la senfinan spacon, ke tiun tagon Andreo nevole opiniis dimanĉo.

Ho! Kiom multe li oferus en la nuna momento por fora sono de sonorilego!

Ĉar kiom ajn ofte li ĉirkaŭobservis la horizonton, li vidis ĉie nur maron kaj maron, nenie teron aŭ proksimiĝantan ŝipon. Eĉ el la ŝipo de la animo-vendisto restis nur tiu mastopeco, sur kiu li rajdis.

Ĉu la kvieta, senkulpa, ridetanta maro estas tiu sama, kiu antaŭ kelkaj horoj englutis la vivon de cent homoj? – miris Andreo. Kaj tiu varmeta matena vento, ĉu ĝi estas tiu sama, kiu nokte kun tiel terura kolero kuregis super la maro? Kiel akrajn kontrastojn havas la naturo!

Andreo aŭdis flugilfrapadon super sia kapo. Kelkaj Mevoj flugadis ĉirkaŭ li, kelkaj tuŝis la ondoŝaŭmon per flugilopinto. Unu eksidis sur la kontraŭa flanko de la masto.

La bela birdo de la maro ŝajne mirante rigardis la filon de la tero, kvazaŭ ĝi dirus: "Kio alportis vin homo de la tero al nia senfina regiono?"

Tiu silenta kunulo plenigis la koron de Andreo per ĝojo. Feliĉe li rigardis, kiel la marbirdo ordigas sian nigran-blankan plumaron, kelkfoje ĝi alrigardas lin tiel hejmece, kiel kondutas kutime nur la vilaĝaj kolomboj.

Dume la suno grimpis pli kaj pli supren laŭ sia brila vojo. Abunda lumo sin verŝis sur la akvon, kaj tiam, kvazaŭ la mevo alportus bonŝancon, malgranda parto de blanka velo aperis en la malproksimo.

Feliĉa ĝojo kaj prema timo atakis lin samtempe.

Ĝojo: ke vivuloj, homoj estas proksime. Aliflanke timo: Ĉu ili rimarkos lin? Entute: Ĉu la velŝipo proksimiĝos al li, aŭ ĝi baldaŭ malaperos ĉe la horizonto? Lia timo estis eĉ pli grava, ĉar li havis nenion krom ĉifona ĉemizo por altiri la atenton de la ŝipanoj, kvankam li estas apenaŭ videbla, malgranda makulo sur la akvo. Oni povus rimarki lin nur tre malfacile, eĉ se la ŝipo veturus rekte al li.

Sed la freŝa matena vento helpis al Andreo. Ĝi blovis ĝuste el la direkto de la ŝipo rekte al li, kaj la malgranda velo komencis kreski. Do li atendadis kun premita koro, poste demetis la ĉifonan ĉemizon, kaj komencis svingadi ĝin per rekta brako super la kapo. Li ne sciis, kiom longe daŭris tiu luktado por sia vivo, ne sentis, ke lia brako terure laciĝas, li persiste flirtigis la ĉemizon. Eĉ tiam li apenaŭ kuraĝis fini tion, kiam la barko direktis sin precize al li, kaj oni komencis surakvigi la savboaton.

Andreo neniam povus rakonti, kiel alvenis la savboato, kiel la fiŝistoj prenis lin en la savboaton, kiel li grimpis sur la ferdekon de la barko per ŝnuro. Li havis forton nur por atingi la ferdekon per si mem, poste li falis senkonscie inter la bonkoraj fiŝistoj.

Kiam li malfermis la okulojn, li trovis sin kuŝi sur la dorso, en lito kovrita de tolo. Supre li vidis fulgan trabaron. Trankvila duonlumo regis en la ĉambro.

– Kie mi estas? – li demandis senvole, kvankam li vidis neniun ĉirkaŭ si.

Tamen, kiam li ekparolis, bela, afabla vizaĝo kliniĝis super li, kaj du rondaj, brilaj okuloj rigardis la knabon. Afabla, juna knabino alparolis lin per sonora tono en ia, tute fremda lingvo.

Andreo eksidis en la lito, kaj mire ĉirkaŭrigardis. Li estis en malgranda ĉambro, inter simplaj, krudaj mebloj. La postagmeza, blua ĉielo ridetante enrigardis tra la klara vitro de la fenestreto. Kelkaj fiŝretoj pendis sur la trabaro ĉe la angulo. Oni pendigis ilin por sekigi proksime al la liberaj flamoj de la fajrujo.

Andreo eĉ ne povis imagi, kie li estas, kiel li atingis tiun ĉi lokon. Li konjektis, ke li longe dormis, sed tiuj eventoj, kiuj okazis antaŭ la dormado, aperis en lia memoro nur mozaike. Li eĉ ne sciis, ĉu tiuj eventoj fakte okazis, aŭ li nur sonĝis ilin?

Tri personoj estis en la ĉambro krom Andreo. La bela junulino fervoris ĉe la fajrujo en bluzo kun refalditaj manikoj, kaj kun pura antaŭtuko. Du knaboj kun ronda vizaĝo staris antaŭ lia lito, kaj ili atentis ridetante, kiel do li vekiĝas. Ĉiu el la tri parolis al li, ili interrompis unu la alian, sed Andreo komprenis eĉ ne unu vorton.

Multe pli facile li komprenis tion, kiam la blonda junulino vigle iris al la lito, kaj ŝi etendis al li grandan kruĉon da varma lakto. Li avide suĉtrinkis la dolĉe bongustan trinkaĵon, ja li manĝis, trinkis nenion dum longega tempo, por ne paroli pri la sala marakvo, kiu certe ne estas nutra materio.

Guste tiam alvenis la mastro de la dometo, la gastama, bonkora fiŝisto. Li savis Andreon el la maro, kaj li konfidis lin al la zorgado de sia familio. La maljuna fiŝisto elkore ĝojis revidi Andreon en sana stato kun bona apetito.

La mastro premis la dekstran manon de la knabo per sia kruda manplato, kaj germane klarigis al Andreo, ke li trafis la sudan bordon de Anglio. Du tagoj forpasis jam ekde tiam, kiam li svenis sur la ferdeko de la barko, kaj li dormis, kiel marmoto, ĝis nun sen vekiĝi.

Andreo freŝe, vigle ellitiĝis. Li rakontis sian historion, kvankam la raporto estis mozaika, ĉar tio jam okazis dum la vespermanĝo, kaj la bona apetito rompis la fluon de lia parolo. Li rakontis ĉion, kio okazis ekde Vieno ĝis Roterdamo, ekde Roterdamo ĝis la ŝiprompo. Fine li mem konsolis la filineton de la maljuna fiŝisto, ĉar ŝi ekploris aŭdinte tiel multe da mizero.

Andreo pasigis kelkajn tagojn ĉe la bonintenca familio, poste li decidis ne akcepti plu ilian helpon, kvankam tiuj deziris ankoraŭ gastigi lin.

Kiel li ekvojaĝu denove? Sur tiu ĉi parto de la marbordo troviĝis nur kelkaj kabanoj de fiŝistoj, do ĉi tie li ne povus praktiki sian profesion. La najbara urbeto estis najbara nur el tiu vidpunkto, ke ĝi estis la unusola homa loĝloko en dudek kilometra ĉirkaŭaĵo, kaj laŭ la klarigo de la maljuna fiŝisto, ĝi havis tiel malriĉan loĝantaron, ke Andreo ne povis esperi. Fine li decidis, ke li forlasos la vilaĝon de la fiŝistoj per unu el tiuj ŝipoj, kiuj ofte aperis ĉe la bordo, kaj li reveturos al la Eŭropa kontinento, poste rekte, senhalte iros al Parizo.

Do estis bonŝanco, kiam en la sekva tago velŝipo aperis sur la maro. La kabano de la maljuna fiŝisto staris ĉe la piedo de alta, rokplena monto, kiu longe etendiĝis en la maron. Oni povis antaŭvidi, ke la ŝipo nemalproksime preterveturos ĝin.

Andreo elkore adiaŭis la familion de la fiŝisto, poste li iris en la barkon kun la maljunulo, kaj ili ekveturis al la venanta velŝipo.

Apenaŭ la barko pasis iom antaŭen, kiam ili surprizite rimarkis, ke la ŝipo ĵus elĵetis ankron kaj haltis.

Por diri la veron, la nerutinaj okuloj de Andreo povis konstati ankoraŭ nur la konturojn de la ŝipo, kiam la maljuna fiŝisto jam rekonis la situacion, kaj komencis svingi la kapon kun stranga mieno.

– Kio okazis? – demandis Andreo timzorge.

– Oni funebras. – respondis la maljunulo post iom da observado.

Tio ŝajnis malbona antaŭsigno, sed Andreo ne tre alte taksis la superstiĉojn, do la fiŝisto daŭrigis la veturadon silente.

Kiam ili atingis pli proksimen, Andreo povis jam klare vidi, kio okazas sur la ŝipo? Nigra standardo flirtis sur unu el la mastoj, la ŝipanaro enviciĝis ĉe la pli proksima flanko de la ferdeko, kaj du personoj antaŭen portis ian pezan longforman objekton al la rando de la ŝipo. Ĝi estis lignotabulo kudrita en velpecon, sur ĝi kuŝis la mortinto.

La maljuna fiŝisto haltigis la boaton, tiel ili ĝisatendis la finon de la ceremonio. Sur la ferdeko aperis homo kun moroza, malafabla mieno. Videble li estis la kapitano.

– Ĉu la kuglo enestas? – li demandis per kruda, senpacienca voĉo, kaj aldonis tion aŭ similan, ke "Estas domaĝe perdi tiun bonan kanonkuglon, poste mi ĉiam kunportos en la ŝipo ankaŭ ŝtonojn por meti en la sakon de la mortintoj".

Andreo malgaje atentis la rigidan maran ceremonion. La matrosoj deprenis la ĉapon, ankaŭ la maljuna fiŝisto kaj li faris tion, kaj ili preĝis por la animo de la mortinto.

Denove aŭdiĝis la voĉo de la kapitano.

– Levu ĝin!

Du matrosoj prenis la lignotabulon, poste ĝian pli pezan ekstremon, kie estis la kuglo, ili metis sur la randon de la ferdeko.

– Unu, du, tri! – komandis la kapitano.

La maristoj levis la internan flankon de la lignotabulo kaj forlasis ĝin por tio, ke la kuglo subtiru la objekton en la maron. La ĉerko rekte falis, la akvo ekplaŭdis kaj fermiĝis super ĝi.

La kapitano tuj komandis.

– Ek al laboro! Rapidu!

La matrosoj surmetis la ĉapon, kaj ili estis disirontaj, sed la maljuna fiŝisto kriis al la grupo.

– Hola! Homoj! Lasu la ŝnurŝtuparon malsupren!

La matrosojn kortuŝis, ke la maljuna fiŝisto kune funebris la mortintan kamaradon, do ili baldaŭ lasis la ŝnurŝtuparon malsupren kun la permeso de la kapitano.

Andreo ĉirkaŭbrakis la maljunan fiŝiston, kaj per kelkaj movoj atingis la ferdekon.

– Kion vi deziras? – demandis la kapitano konsiderinde lakone.

– Bonvolu kunporti min! – respondis Andreo simile mallonge.

La kapitano malpacience kuntiris la brovojn.

– Mi ne transportas pasaĝerojn.

– Des pli bone! – eksplikis Andreo kun bona humoro – mi ja ne havas monon por pagi la veturadon.

– Hm! – surpriziĝis la maristo vidinte tiom da gaja kuraĝo – kiel leĝere vi parolas sinjoro!

La facilanima bonhumoro moderiĝis en Andreo, do li prezentis sian deziron nun jam pli serioze.

– Dungu min sinjoro kapitano! Mi estas ŝiprompulo, kaj mi sukcesis savi nur sole mian vivon. Se vi kunportos min, mi rekompencos vian komplezon.

– Kio vi estas? – demandis la kapitano.

– Mi estas tajloro, mi kapablas tajli, kudri, sed mi pensas, ke ...

La mieno de la kapitano sereniĝis, kaj li rapide interrompis.

– Nenion vi pensu! Via profesio estas speciale konvena. Ĝuste forpasis nia velo-tajloro. Se vi deziras, okupu lian postenon. Via salajro estos tiom, kiom li ricevis.

– Bone, mi okupos lian postenon – respondis Andreo, kaj li ne interesiĝis, kiom estas la salajro de iu velo-tajloro. Li eĉ ne povis demandi tion, ĉar la kapitano kapjesis kaj abrupte forlasis lin.

La matrosoj levis la ankron kaj la ŝipo ekveturis. Andreo nur nun konsciiĝis, ke li eĉ tion ne scias, kien veturas la ŝipo. Egale. Li ankoraŭfoje kliniĝis super la barilo de la ferdeko, kaj kriis al la fiŝisto atendanta en la barko, ke ĉio estas en ordo, oni akceptis lin.

La maljunulo scivolis, kien veturas do Andreo, sed – ĉar la knabo ne povis respondi – li mem kridemandis iun matroson sur la malproksimiĝanta ŝipo.

– Ni veturas al Suda-Ameriko – respondis tiu.

La ŝipo rapide veturis for, ĝiaj veloj ŝajne malgrandiĝis, ĝis fine tute malaperis ĉe la horizonto.


DEKA ĈAPITRO

Andreo estas tiel malsata, ke li bezonas vespermanĝi aromon
de jasmeno, odoron de ajlo kaj aristokratajn titolojn

Do, krom tio, ke Andreo ne veturis al Parizo, kie li povus ellerni ĉiujn fakkonojn de la tajlora arto, li eĉ ŝipveturis sur la senfina oceano, ekkonis tute fremdajn havenourbojn, kaj anstataŭ fajnaj ŝtofoj li praktikis sian profesion per krudaj velo-materialoj. Li veturadis sur la maro jam ekde sep monatoj, atingis Sudamerikon kaj reen, kaj dum la longa vojaĝo li jam komencis ekŝati la vivon de ŝipano, sed lia rilato kun la kapitano estis problemoplena.

La problemoj aperis tial, ĉar la kapitano estis avara, li ne ŝatis transdoni la amatajn groŝojn. En financaj aferoj li ne diskutadis, ne akordigis, rekte li deklaris sian plej gravan, kvankam tre simplan regulon: "Mi ne pagas!"

Andreo vane riparadis diligente la velojn dum sep monatoj, eĉ unu groŝon li ne ricevis por sia laboro. Estis supozeble, ke la avara kapitano deziras prokrasti la pagon ĝis la sankta neniamo, kaj tio ne plaĉis al Andreo.

Tiutempe ili veturis ĉe la bordoj de Portugalio, kaj Andreo ŝajne ĉerpis energion el tio, ke ili proksimiĝas al lia forlasita patrio, do li ne povis plu toleri la senpagan laboradon.

– Sinjoro kapitano! – li alparolis iumatene la dignoplenan gravmienan homon. La knabo forte decidis, ke okazu, kio devas okazi, sed li postulos sian salajron, do li tute ne afektadis:

– Mi laboras ekde sep monatoj, mi petas mian salajron.

– Ĉu salajron? Kian salajron? – surpriziĝis la maristo, kvazaŭ li aŭdus nekonatan vorton.

– Tiun salajron – klarigis Andreo kun pacienca bonvolo – kiun mi perlaboris propramane, sed ankoraŭ troviĝas en la kesto de via kapitana moŝto.

La kapitano faris grimacon, Andreon eĉ ne honoris je respondo, prefere li turnis sin al la proksimaj personoj kaj levis la manon por ĵuri:

– Mi ĵuras je Sankta Kristoforo – li diris per solena tono – ke tiun ribelulon, tiun sendankan kanajlon ĝis tritaga tempolimo mi surbordigos.

Li ĵuris, kaj li ankaŭ plenumis tion. Eĉ ne forpasis tri tagoj, kiam la velŝipo surbordiĝis en la haveno de Lisbono. Andreo dokumentojn ricevis, sed monon ne. Kiam li rekonsciiĝis, li staris sur la bordo de nekonata grandurbo, sen hejmo, sen helpo, sen groŝo en poŝo.

Tiutempe Portugalio estis unu el la riĉaj komercaj landoj. Ĝiaj abunde ŝarĝitaj ŝipoj traveturadis la marojn, la reto de ĝiaj entreprenoj etendis sin tra la malproksimaj kolonioj, sed Lisbono, ĝia ĉefurbo atendis siajn vizitantojn kun plorinda vidaĵo, ruinoj kaj malsatmizero. Forpasis unu jaro ekde la terura tertremo[8], kiu dum sola nokto pereigis la grandiozan urbon, detruis la palacojn, kastelojn kaj preĝejojn same, kiel la domojn kaj kabanojn de la malriĉuloj. Kvankam la palacoj jam komencis denove konstruiĝi, sed la amasoj de la malriĉuloj estis ankoraŭ senhejmaj almozuloj por longa tempo pro la terura katastrofo.

Andreo ĝis nun ne informiĝis pri la fatalo de la urbo. Li estis kortuŝita, kiam li trairadis la herboplenajn detruitajn stratojn, kaj pro la kompato eĉ ne pensis pri sia propra mizero. La loĝantaro de la urbo troviĝis en kabanoj, en provizoraj fuŝkonstruaĵoj inter la ruinaj domoj. Kelkaj familioj sin ŝirmis per ĉifonaj tendoj, aliaj trovis embuskon en iu sendifekta angulo aŭ verando de ruina domo. Al kiu ajn direkto oni rigardis, videblis scenoj de la turmenta malsatmizero, infanoj plorantaj por nutraĵo, senpove malgajaj patrinoj, almozpetantaj malriĉuloj...

Andreo subite rimarkis, ke li ekmalsatis, kaj pro tio li ektimis tiel, kvazaŭ li fariĝus grave malsana. Ĉar fakte la malsato estas la plej terura malsano, se oni ne havas rimedon kontentigi ĝin. Tamen li bezonis fari ion. Antaŭ ĉio, li traserĉadis ĉiun poŝon de sia vestaĵo, kvankam tio helpis nur tiom, kvazaŭ li farus nenion.

– El malplena telero, ne ĉerpas la kulero! – li rememoris la proverbon, dum li palpadis la poŝojn.

– Sed la Biblio asertas, ke "serĉadu, kaj vi trovos", li admonis sin, kaj esploris ankaŭ la ceterajn poŝojn, fine li konstatis, kiom ajn sankta estas la Biblio, tamen pravas la malnova proverbo.

Malgaje li alvenis la bordon de Taĵo, sed li eĉ ne povis trarigardi la majeste ondan riveron kaj la rekonstruatajn burĝajn domojn, kiam amaso da almozuloj atakis lin, kaj ili komencis bombardi per senfina humileco de mizero.

Andreo iomete komprenis jam la portugalan lingvon, inter la matrosoj estis multaj hispanoj kaj portugaloj, kaj li povus klarigi, ke ankaŭ li mem estas senhavulo, kaj ekde sep monatoj ankaŭ li vidis eĉ ne unu groŝon, sed li ne povis rompi la kaosan bruon de la milvoĉa tumulto. Do li povis fari nenion krom fuĝi en flankan strateton, kaj ekspiri pli facile, kiam mallaŭtiĝis la plenda veado.

Li paŝadis plu inter senhomaj ruinoj. Li rekonsciiĝis el sia melankolia meditado nur tiam, kiam li denove atingis la marbordon. Granda rokopinto krude kaj majeste levis sin super la maro, tie, kie la ondoj de la rivero kuratakas ĝin, poste jam kviete miksiĝas kun ĝia akvo.

Kiel pompa, grandioza fenomeno de la naturo ĝi estas!

Kia potenco ĉirkaŭas la detruitan urbon!

Sur la ĉielo jam aperis vesperruĝo, kiam Andreo ekgrimpis la monton. Grandaj ardaj rozoj flamis sur la maro, pia silento kovris la pejzaĝon. La milvoĉa bruado de la homa formikejo atingis lin, nur kiel fora, mallaŭta zumado, kiu lulis la emociojn. Florantaj jasmenoj, sveltaj oranĝarboj plenigis la vesperon per dolĉaj odoroj, ĉiu spiro estis kvazaŭ narkota plezuro.

Supre de la monto genuis ĉifona grupo de almozuloj. Ili preĝis kun nekovrita kapo. La mara vento portis al ili malproksiman vesperan zumadon de sonorilego. Andreo haltis proksime al ili, tiel forte li sopiris homan societon.

La zumado de sonorilego forsonis en la malproksimo. La almozuloj komencis vespermanĝi, ili prenis panopecojn kaj pugnograndajn cepojn el la almozosako, kaj kaŭriĝinte komencis nutri sin.

Estus dece foriri, pensis Andreo, sed la turmenta malsato katenis lin. Li ne povis turni sian rigardon for de la bongusta cepo-festeno, kvankam li tre hontis.

Post iom da tempo unu el la manĝantoj prenis grandegan cepon, kaj alloge etendis ĝin al Andreo kun ŝercema rideto, ĉar li ne povis eĉ imagi, ke la eleganta fremdulo akceptus la modestan gastigon. Lia buŝo restis malfermita pro la surprizo, ĉar la fremdulo – pri kiu supozi tion ŝajnis absurdaĵo – avide kaptis la dikan cepon, kaj tuj ekmanĝis ĝin tiel, ke ĝi vigle krakadis inter liaj dentoj.

– Ŝajne via sinjora moŝto alte taksas la cepon – konstatis la almozulo kun bona humoro, kaj kun tiu fajna ĝentilo, kiun la portugaloj prezentas ne nur al fremdulo, sed ankaŭ inter si.

– Vi savis mian vivon. – englutis Andreo la lastan pecon, kaj dankeme akceptis ankaŭ tiun grandan blankan ajlon, kiun proponis al li sulkoplena maljunulino kun afabla rideto. Eĉ minuto ne forpasis, kaj la ajlo sekvis la sorton de sia antaŭulo.

– Onklino Inez! – ekparolis nun la iama posedanto de la cepo. – Bonvolu fari la komplezon, kaj malkovri la panon! La nekonata sinjora moŝto eble honoros nin gustumi, kaj ekhavi favoran opinion pri nia modesta pano.

Onklino Inez diligente serĉis sian almozosakon, kaj post kiam ŝi sukcesis disvolvi la misterajn faldojn de la granda tuko, ŝi etendis al Andreo panopecon per humila, sed samtempe eleganta movo. Oni ne devas klarigi, ke la "fremda sinjora moŝto" ne lasis longe inviti sin, sed rapide forkonsumis ĝin kun feliĉa mieno.

Li ankoraŭ ne finis la nutradon per la dika panopeco, kiam novaj sinpreparoj komenciĝis inter la gastigantoj. Estis necese antaŭprepari la ceremoniojn ĝustatempe, ĉar pro la etiketaj reguloj forpasis konsiderinde longa tempo, ĝis la intenco fariĝis realo. Kaj jen, onklino Inez brile pruvis siajn kapablojn koncerne la tempoakordigon, ĉar – kvankam ŝi komencis prizorgi la trinkaĵon multe pli frue, ol Andreo finis manĝi – kiam la trinkaĵo aperis, laŭ ŝia mirinda kalkulado ĝi atingis Andreon precize ĉe la lasta panopeceto.

– Filipo! – ŝi alparolis larĝaŝultran junulon nekutime senceremonie, kion ŝi permesis al si eble pro sia estiminda aĝo. – Eminenta sinjoreto Filipo! Bonvolu permesi al mi modestan peton!

– Mi konsideros tion mia honoro – respondis la junulo el sia ĉifona mantelo – estas por mi honoro kaj feliĉo, se via moŝto bonvolas alparoli min.

– Ĉu en via vinbotelo troviĝas ankoraŭ kelkaj gutetoj el tiu bongusta trinkfluido, kiu havis la honoron sukcese meriti la favorajn, laŭdajn vortojn de via onklo Hernandez?

– Por elkore priservi vian eminentan moŝton, – respondis sinjoro Hernandez mem anstataŭ Filipo. Post unu gluto mi konservis la reston por kontentigi la eventualajn pli malfruajn dezirojn de la nobla ĉeestantaro.

Do li etendis la vinbotelon al Andreo, kiu ĝuste englutis la lastan peceton de la pano, kaj daŭrigis:

– Por aprobi mian apartan respektemon, bonvolu akcepti tiun modestan trinkujon, kvankam ĝia sino ne enhavas la rubenan fluidon de Alicante, nek la vulkanan fajron de Madeira, tamen ĝi enhavas tian sanigan vinon, kiu eble ne estas tute sentaŭga humidigi la respektindajn lipojn de via honorinda moŝto.

Andreo transprenis la vinbotelon kun feliĉa rideto, ĉar sinjoro Hernandez – kiu estis bonfama, kiel la plej ĝentila inter la ĝentiluloj – ankoraŭ aldonis komplimentojn, kiujn mia kruda plumo eĉ ne kapablas reprodukti.

La vino konkuris kun la elokventa talento de sinjoro Hernandez, la feliĉiga varmo de kelkaj plenglutoj revivigis la optimismon en Andreo.

– Dank' al Dio, la malsato kaj soifo ĉesis turmenti min – li redonis la vinbotelon al sinjoro Hernandez.

– Je la valorega sano de via moŝto! – komplimentis la tuta kompanio, kaj ŝajne jam finiĝis la grandioza festeno, kiam knabeto aperis antaŭ li en la vesperkrepusko. Li alportis ridetan oranĝon en sia mano, kaj proksimiĝis al Andreo kun etiketaj riverencoj.

– Eble mi rajtas esti tiel kuraĝa – li diris timzorge sed tamen poezie – eble mi rajtas esti kuraĝa por transdoni al via respektinda moŝto tiun oranĝon, kiu eventuale povus meriti iom da atento, kiel deserto.

– Jen! Tiu genia knabeto havas oranĝon! – surpriziĝis onklino Inez.

– Je Henriko la Maristo mi asertas, ke ĝi estas tute matura oranĝo! – miris ankaŭ sinjoro Hernandez – Ĉijare mi ankoraŭ ne vidis maturan oranĝon, kaj mia senkapabla menso pensis, ke ni povos ŝteli maturan oranĝon nur post du semajnoj el la ĝardeno de la monahinoj... Ho! Je la glorkrono de sankta Kristoforo mi asertas, ke eĉ nia klasika poeto Don Luiz de Kamoins[9] ne prikantis pli belan oranĝon, ol la via - vi, plej populara junuleto de nia kompanio.

– Certe estas tiel! – respondis fiere la populara junuleto, kaj li metis la oranĝon en la manon de la konfuzita Andreo. – Kiam hodiaŭ matene mi promenis ĉe la monahejo Sankta Ildefonzo, jen mi ekvidis etendiĝi al mi branĉon de granda oranĝarbo, kaj sur ĝi tiu sama glora oranĝofrukto ridetis al mi.

Li eksilentis por momento, ĉar li ne sciis: ĉu ne estas maldece uzi la epiteton "glora" pri sia propra donaco? Fine li opiniis, ke la oranĝo jam estas en la mano de Andreo, do la esprimo ne estas kontraŭ la etiketo.

– La unua matura oranĝo, kun mi vidis ĉijare! – li daŭrigis la rakonton entuziasme. – Mi ne hezitis, tuj mi grimpis sur la barilon kaj deprenis la belegan frukton, kvankam la ĝardenisto preskaŭ pikis min per la forkego. Mi konfesas, ke mi rezervis ĝin por ia feliĉa okazo, kiel la nuna minuto, kiam nia modesta kompanio havas la honoron gastigi eĉ regali tiel eminentan moŝton...

– Via populara persono agadis ĝuste, – frapadis sinjoro Hernandez la ŝultron de la junuleto. – Mi antaŭvidas, ke la plej juna ido de sia bonfama praa dinastio iom post iom produktos frukton ne senvaloran. Sankta Ildefonzo donu longan vivon al via plej populara moŝto.

Post trifoja riverenco la populara knabo fiere retiriĝis kaj malaperis inter la aliaj. Li estis tre feliĉa pro la laŭdoj de sinjoro Hernandez.

Proksimiĝis la nokto. La ronda, brila luno grimpis sur la ĉielon. La oranĝoarboj susuris mistere.

Kiam la almozuloj informiĝis, ke Andreo ne havas tranoktejon, ili tre komplike kaj ceremonie, sed kun sincera bonvolo invitis lin gasti en ilia nokta ripozejo.

– Fakte ni ne havas hejmon, – klarigis sinjoro Hernandez – do tiu invito ne estas grava ofero.

Ĉe la supro de la monto troviĝis monahejo iam pompa. La almozuloj kondukis la respektatan gaston al ĝia ruino. Ili eniris la iaman monahejon tra rompita ŝtonpordego, poste ili travadis senfinan rubotavolon. Ĉie kuŝis difektitaj pilieroj, kolonoj, fenditaj ŝtonblokoj, statuoj sen brako, piedo aŭ kapo.

La tuta ruino estis atakita de herbaĉoj. Abunde kreskis la multspecaj sovaĝplantoj. Dornoplenaj grimptigoj serpentumis kaose inter la senvivaj ŝtonoj.

Iam, grandioza arkada promenejo ĉirkaŭis la korton. Kvankam ankaŭ ĝin fendadis la tertremo, tamen kelkaj partoj restis sendifektaj. La kompanio de la almozuloj ĉi tie trovis ŝirmejon dum la noktoj. La ŝtonplankon de la arkado kovris dika tavolo da pajlo kaj sekaj arbofolioj, ĝi estis la matraco, la littuko kaj la kovrilo samtempe.

– La ĉefa loko apartenas al la gasto – diris sinjoro Hernandez al Andreo, kun invita gesto, kaj montris al la angulo, kie malalta ŝtupo elstaris el la muro. – Tiu ŝtupo estas la kuseno, kaj permesu rimarkigi al via moŝto, ke ĝi konsistas el la plej fajna ruĝa marmoro. Malmultaj uzas tiel eksterordinaran kusenon!

Andreo elkore konsentis tiun opinion de sinjoro Hernandez, ĉar kiam li palpadis la bonkore prezentitan ŝtupon, li tuj konstatis la eksterordinaran malmolecon de tiu antikva marmoro.

Intertempe sinjorino Inez portis plenbrakon da ŝalmoj kaj sekaj folioj al la ŝtupo, kaj zorge preparis kuŝejon por Andreo.

– Se via respektinda moŝto bonvolos kuŝiĝi – ŝi admonis Andreon – ĉi tie vi dormos tiel dolĉe, kvazaŭ en la plej komforta lito de la reĝa palaco.

Baldaŭ la tuta kompanio ekdormis, do ankaŭ Andreo okupis sian lokon en la angulo. Kvankam li ne dormis tiel dolĉe, kvazaŭ en la plej komforta lito de la reĝa palaco, sed fakte li trankvile tranoktis.

La sekvan tagon matene li unue renkontis la problemon: kion matenmanĝi? Li jam eĉ vespere tre hontis akcepti la regalon de la bonkoraj malriĉuloj. Nun li decidis neniel ĝeni ilin plu per sia propra mizero. Sed – je lia granda ĝojo – la matenmanĝo kostis neniom por la almozuloj, krom prezenti imitindan rimedon, kiun li volonte akceptis.

– Bonvolu sekvi nin – diris sinjorino Inez – ni matenmanĝos, kaj mi povas aserti, ke tre fajne.

Ili ĉiuj promenis al la marbordo. Estis ĝuste malfluso, la akvo longe retiriĝis de la montopiedo, kaj ĝi lasis larĝan sablostrion post si. La supra tavolo jam komencis sekiĝi.

– Jen, nia tablo por matenmanĝi – diris sinjoro Hernandez kun larĝa gesto al la bordo. Ni kutime matenmanĝas ostrojn, el tiel frua tempo ni ne ŝarĝas nian stomakon per pli malfacile digesteblaj nutraĵoj.

Li klinis sin al la sablo, kaj komencis fosadi en ĝi per arbobranĉeto. Baldaŭ li trovis kelkajn ostrojn, kaj transdonis ilin al la gasto. Ankaŭ la trukon li instruis al Andreo, kiel oni povas disstreĉi unu konkon per alia, kaj elsuĉadi la enhavon kun bona apetito.

La matenmanĝo, kaj la sekva freŝiga baniĝo daŭris almenaŭ du horojn, poste la sata kaj vigla kompanio reiris al la urbo. Andreo ne restis kun ili, li deziris trovi laboron kiel eble plej frue. Do li vizitis la havenon, kaj demandadis la kapitanojn, ĉu iu ne bezonas ŝipanon, matroson aŭ velo-tajloron.

Li havis bonan ŝancon. Ankoraŭ nelonge li serĉadis, kiam li trovis velŝipon, kiu estis ekveturonta la sekvan tagon al la insulo Malto, kiel helpŝipo de iu pli granda komerca ŝipo. La Mevo – tiel ĝi nomiĝis – ŝajnis malgranda sed zorge konstruita, rapida ŝipeto, sur ĝia ferdeko dika kanoneto brilis fiere. La mastro de la ŝipo kapitano Florio estis eĉ pli simpatia al Andreo, ĉar li havis honestan vizaĝon, sinceran parolmanieron, do li agrable diferencis de la kapitanoj ĝis nun konataj de Andreo.

Kiam kapitano Florio informiĝis pri la situacio de Andreo, kaj pri tio, ke li deziras veturi hejmen, li volonte proponis veturigi lin ĝis Malto, eĉ pagi al li modestan salajron, se li partoprenas la laboron de la matrosoj.

Andreo ĝoje akceptis la proponon, kaj kiam la kapitano eĉ antaŭpagon donis, li ne trovis konvenajn vortojn por danki la bonkorecon kaj krediton de la ŝipestro.

Tiuvespere li aĉetis manĝaĵojn en la haveno, kaj denove grimpis sur la monton. Li serĉis la kompanion de la almozuloj, surprizis kaj regalis ilin, tiuj adiaŭis lin kun senlima dankemo, superŝutis lin per ceremoniaj bondeziroj. Sinjorino Inez viŝis larmoguton ĉe sia okulo, sinjoro Hernandez honoris lin per apartaj titoloj, kaj sen ia hezito rangaltigis Andreon je "via princa moŝto".

Poste ili komune akompanis lin al la haveno, dum en la homplenaj stratoj sinjoro Hernandez marŝis kelkajn paŝojn antaŭ li, kaj senĉese kriadis plenlaŭte:

– Flanken! Flanken! For de antaŭ lia eminenta moŝto! Liberigu la vojon antaŭ la triumfa iro de lia princa moŝto!

"Lia princa moŝto" tiel forlasis la urbon Lisbono post mallonga interkonatiĝo. Tiuvespere li jam tranoktis sur la ferdeko de la ŝipo veturonta al Malto.


DEK UNUA ĈAPITRO

Andreo ekkonas mahometanan kanono-kuglon

Antaŭ ol la suno leviĝis, la ŝipo Mevo forlasis la havenon de Lisbono, kaj gracie tranĉis la ondojn de la libera oceano.

Ĝi sekvis varoŝarĝitan komercan ŝipon je duonmejla[10] distanco, por ke oni povu helpi okaze de neatendita danĝero. Per la helpo de la norda vento ambaŭ ŝipoj rapide veturis, komence al sud-okcidento, poste ili turnis sin al oriento kaj proksimiĝis al la fama Ĝibraltara markolo[11].

Andreo observis la grandiozan monton de Ĝibraltaro kun feliĉa ekscito. Senpacience li atendis la momenton, kiam ili trapasos tiun gigantan ŝtonpordegon de la naturo. Kiam ili postlasis la malafablajn rokojn, li ĝue admiris la serenan, bluan akvon de la Mediteraneo. Ekde nun ĉiu minuto proksimigas lin al la forlasita naskiĝlando.

Kiel stranga estas la homa naturo, oni sopiras plej forte ĝuste tiam, kiam la plenumiĝo estas la plej proksima. Dum Andreo troviĝis pli kaj pli proksime al sia patrio, pli proksime, ol iam ajn en la pasinta jaro, tiel forta nostalgio[12] atakis lin, ke la larmoj denove kaj denove inundis liajn okulojn.

Andreo informiĝis de kapitano Florio, se la vento restos favora, la ŝipo Mevo post dek tagoj atingos la insulon Malto. Poste dum kelkaj tagoj oni povas traveturi la Adrian maron, albordiĝi ĉe la haveno de Fiume, kaj senhalte piediri ĝis la urbo Baja, ĝis la gepatra domo kun floroj sur la fenestrobreto.

– Mi veturos hejmen! – ripetadis Andreo milfoje en siaj pensoj.

Lin jam ne interesis Parizo. La mondfama firmao Dupont ja povas funkcii sen li. Li spertis, vidis, lernis jam sufiĉe en la mondo, estas pli oportune iri hejmen...

Tiel li meditis, pensadis la tutan tagon sur la ferdeko, dum li faris tiujn laborojn, kiujn difinis por li la vickapitano, iu diketa oficiro kun afabla, ronda vizaĝo.

Ĉirkaŭ vespero malbona vetero atakis la ŝipon.

Tuj, post kiam la suno svenis en la maro ĉe la horizonto, pika, friska vento komencis blovadi, kaj ĝi baldaŭ tiel ekfuriozis, ke kapitano Florio kuntiris sian uniformon ĝis la kolo, kiam li plenumis la vesperan kontroladon sur la ferdeko.

– Ni havos malfacilan nokton. – li observis la horizonton kun serioza mieno, kaj per gesto li alvokis la denskorpan oficiron. Videble la vento pli kaj pli fortiĝis, la ŝipo nur pene veturis kaj ofte delasis la ĝustan direkton.

Verdire ja grava danĝero ne minacis. La Mevo estis bonege konstruita ŝipo, kaj en tiu ĉi regiono de la maro ne troviĝas subakvaj rokoj. Noktomeze la kapitano ordonis al la oficiro veki lin, se la atako de la ŝtormo kaŭzos krizon, poste li retiriĝis al sia kajuto por dormi.

Sed okazis nenia krizo. Ĝis frumateno la vento jam preskaŭ ĉesis. Kiam la kapitano denove aperis sur la ferdeko, la oficiro raportis nur tion, ke nokte la komerca ŝipo perdiĝis el la vidokampo.

– Ne estas problemo – respondis la kapitano – ĝi estas pli bona ŝipo, ol la nia, do se nia ne havas difektojn, tiu alia certe ne renkontis malfacilaĵojn. Ĝis vespero ni verŝajne atingos ĝin.

En la gvatnesto[13] ĝuste anoncis la deĵoranto:

– Ŝipo videblas dekstre!

– Jen! – ekĝojis la kapitano – Ni jam retrovis ĝin! – kaj li tuj komencis observi la horizonton per sia longa teleskopo.

Li bonhumore rigardadis, sed post kelkaj momentoj lia vizaĝo fariĝis zorgoplena.

– Ĝi ne estas komerca ŝipo. Mi timas, ke ni devas prepari nin por danĝera renkontiĝo.

Li transdonis la teleskopon al la oficiro (tiutempe troviĝis maksimume unu tiel valora instrumento en malgranda ŝipo), ankaŭ li observis, kapjesis kaj redonis ĝin.

Inter la matrosoj disvastiĝis la rimarko de la kapitano. Ili komencis ekzameni la randon de la ĉielo, kaj baldaŭ ili ekvidis la koncernan ŝipon. El la matena nebulo aperis akrapinta, svelta veturilo kun multegaj veloj. La konturo de ĝia nigra korpo estis kontraste videbla antaŭ la horizonto. La strukturo kaj ekipaĵo pruvis, ke la plej grava kaj unusola celo de tiu ŝipo estas la rapideco. Ĝi proksimiĝis rekte al ili.

– Kia ŝipo ĝi estas? – demandis Andreo brunvizaĝan matroson, kiu malbonhumore rigardadis. La ŝipanaro evidente ekscitiĝis, do ĉiu konas la sekreton de tiu veturilo, nur Andreo ne komprenis la situacion.

– Kia ŝipo ĝi estas? – li ripetis la demandon.

La maristo sen turni la rigardon for de la nigra korpo per du vortoj solvis la enigmon:

– Pirata ŝipo.

Kapitano Florio staranta ĉe la granda masto pristudis la proksimiĝantan malamikon.

– La dorsa vento apartenas al ni, jen nia bonŝanco – li diris kun firma voĉo al la oficiro. – Aktuale ni havas almenaŭ kvarmejlan avantaĝon, nur bone ni utiligu ĝin!

La oficiro iris al la grupo de la matrosoj kaj komandis laŭte:

– Levu la velojn!

Post kelkaj minutoj sur ĉiu masto de la ŝipo disvolviĝis la veloj kvazaŭ foliaro de arbo. La okcidenta vento diligente ekpelis ilin, kaj ĝia energio tiel subite efikis, ke la veturilo duoble pli rapide preskaŭ eksaltis antaŭen sur la akvo.

Komenciĝis la konkurso.

Kapitano Florio ne turnis la rigardon for de la nigra ŝipo, kiun la vento malpli helpis, ĉar flanke trafis ĝin. Sed la piratoj baldaŭ same levis ceterajn velojn – videblis, kiel kreskas la blankaj flugiloj sur la mastoj – kaj la piratŝipo postkuris sian predon kun duobla energio, kiel ĉashundo la leporon.

Andreo observis la proksimiĝantan malamikon kun premita koro kaj malbona antaŭsento. Dum li staris ĉe la piedo de iu masto helpante tiri la ŝnurojn de la veloj, li ekdeziris ŝultre puŝi la maston por rapidigi la kuron de la Mevo per sia propra forto. Li esperis saviĝi el la danĝero, ĉar ŝajnis al li, ke la pirata ŝipo ne proksimiĝas, kvankam ĝi ankaŭ ne postrestas.

Sed la pirata ŝipo – kvankam malrapide – tamen proksimiĝis.

Kapitano Florio ne konsolis sin per naivaj esperoj, li taksadis la distancon inter la du ŝipoj, kaj informis la oficiron pri siaj kalkuloj.

– Post tri horoj ĝi atingos nin.

La postkuro fariĝis senindulga, la forkuro senespera. Sub la komando de kapitano Florio la Mevo utiligis ĉiun eblon por saviĝi. Per siaj blankaj veloj ĝi flugis sur la maro tiel rapide, kiel tiu birdo kun la sama nomo. Sed lin pelis la sovaĝa aglo, kiu havas eĉ pli fortajn kaj rapidajn flugilojn, ol la mevo[14].

Post unu horo la pirata ŝipo estis du mejlojn proksime.

Kapitano Florio improvizis novajn kaj novajn kromvelojn, tiom, kiom oni nur povis, sed tiu klopodo nur plilongigis la konkurson. Post la sekva horo la pirata ŝipo denove gajnis unu mejlon.

Andreo observis la malproksimon malgaje, senespere. Terura estis la momento, kiam la akra sunlumo malkaŝis la ferdekon kaj timigan ekipaĵon de la malamiko. La ferdekon de la nigra ŝipo plenigis piratoj kun malhela vizaĝo kaj diverskoloraj, orientmodaj vestaĵoj. Sur la armiloj ekbrilis la sunradioj. Senmove kaj avide ili observis la kurantan Mevon.

La kapitano taksis, ke la ŝipanaro de la pirata ŝipo estas almenaŭ cent personoj. Estis evidente, ke atakas ilin iu ŝipo de la nordafrikaj pirataj ŝtatoj, kvankam ĝis nun la malamiko prezentis nenian flagon sur la masto.

– Ni devas prepari nin – diris kapitano Florio kun kuraĝa trankvilo. – Temas pri la plej sovaĝa tipo de la piratoj, kun ili oni povas komunikadi nur per armiloj.

La kapitano ĝuste intencis kunvoki la matrosojn, sed por momento li alrigardis la grandan maston de la pirata ŝipo.

Nigra flago flugis supren. Stranga flago ĝi estis, fendita, kiel la lango de la serpento. Arĝenta kvaronluno brilis en nigra kampo, tamen, ĝi kadris ne la kutiman turkan stelon, sed minace blankan homan kranion.

– La pirata standardo! – ekkriis senvole la matrosoj. Kvankam ili eĉ pli frue sciis, kia ŝipo do atakas ilin, pro la terura simbolo kelkaj rigardis kun pala vizaĝo.

Longe aŭdebla voĉo alvokis ilin.

– Matrosoj ek al la granda masto!

La anaro, entute dek du personoj senvorte kolektiĝis ĉe la granda masto.

– Homoj! – alparolis ilin la kapitano. – La Mevo ne povas sukcese konkursi kun tiu pirata ŝipo. La kanajloj baldaŭ atingos nin. Ni kontraŭstaru firme, kaj – se nia sorto havos malbonan ŝancon, ni donu nian vivon ne por malalta prezo!

La ŝipanoj de la Mevo ŝatis kaj respektis kapitanon Florio. Liajn vortojn ili akceptis kun laŭta batalkrio. Post la unua momento de la amara surprizo, la vizaĝoj nun jam radiis persistan kuraĝon.

– Armu vin!

La ŝipanoj enviciĝis antaŭ la armilejo. Ili prenis glavon, ŝovis pistolon en la zonon kaj po unu kurban sabron. Kiam ankaŭ Andreo paŝis antaŭ la oficiron kaj ricevis de li larĝan sabron kaj pistolon kun dika tenilo la oficiro por momento hezite rigardis lin poste demandis:

– Ĉu vi deziras helpi al mi ĉe la kanono?

– Mi deziras – respondis Andreo, kaj pro la ĝojo ekbrilis liaj okuloj, ke li povas helpi ĉe la plej efika armilo en la batalo kontraŭ la malamikoj.

– Rapidu al la beko de la ŝipo, malfermu la keston kiu troviĝas apud la kanono. baldaŭ venos ankaŭ mi mem. – ordonis la oficiro kaj li transdonis al Andreo la grandan ŝlosilon de la kesto.

Sur la ferdeko ili improvizis barikadojn el diversaj lignoobjektoj kaj stakoj da volvitaj ŝnuroj. La matrosoj amasigis municion malantaŭ la barikadoj kaj ili kaŭriĝis post la barikadoj. Ĉiuj estis pretaj por la marbatalo.

Kapitano Florio restis staranta ĉe la piedo de la granda masto kaj firme kontraŭrigardis la minace proksimiĝantan danĝeron.

Andreo kaj la oficiro preparis la bonaspektan bronzkanonon antaŭe. Andreo elprenis kelkajn pezajn pafkuglojn el la kesto kaj rapide li ellernis de la oficiro, kiel oni devas meti ilin en la tubon de la kanono.

Inter la pirata ŝipo kaj Mevo estis jam nur kelkcentmetra distanco.

Kapitano Florio rapide ordonis mallevi la plejparton de la veloj. Li lasis funkcii nur tiom da ili, kiom oni bezonis por rapide kaj sekure direkti la ŝipon.

Tiam la Mevo abrupte turnis sin kontraŭ la malamikon, por heroe ekbatali kontraŭ la duoble pli granda ŝipo kaj dekobla superforto.

Subite ruĝa flamo elsaltis ĉe la antaŭa pinto de la pirata ŝipo, blanka fumnubo disflugis super la akvo, kaj en la sekva momento ankaŭ la tondro de la pirata kanono aŭdiĝis en la Mevo.

– Malbone ili celas. – notis la denskorpa oficiro – ni pli sukcese faros tion...

Fakte la unua kuglo de la pirata ŝipo ne atingis ilin. Andreo vidis, kiam la dika kuglo frapis la akvon, kaj ĝi komencis saltadi sur la surfaco tiel, kiel la ŝtoneto, kiun la infanoj ĵetadas ĉe la bordo de Danubo, poste ĝi sendanĝere mergiĝis en la abismon.


DEK DUA ĈAPITRO

Andreo fariĝas komence armita matroso, fine sklavo

Komenciĝis la batalo. La Mevo lasis, ke la nigra pirata ŝipo venu pli proksimen, ĉar per sia malgranda kanono ili nur tiel povis esperi sukcesan batalon. Sed antaŭ ol la kanono ekpafis, la pirata ŝipo subite turnis sin orte al ilia direkto kaj per siaj flankaj kanonoj samtempe pafis al ili.

Feliĉe kapitano Florio kalkulis pri tia operacio, ĉar la Mevo ĉiam turnis sian pinton al la direkto de la pirata ŝipo, por prezenti la plej malgrandan celon.

– Ni pereis! – ekkriis Andreo senvole, kiam la pafoserio la unuan fojon superŝutis ilin, kaj li aŭdis krakadi la trabaron de la ŝipo. Li partoprenis la unuan fojon en marbatalo do ne estas mirinde, ke li ektimis por momento pro la kugloj, kiuj falis al ili.

La oficiro zorge celis kaj rigardis al Andreo.

– Tute ni ne pereis! Ne tiel facile okazas tio! Cetere la piratoj traktos milde nian ŝipon, ĉar ili deziras akiri ĝin, do ili ne difektos ĝin tiel grave, ke ĝi enmergiĝu.

Post zorga celado la oficiro ekpafis per la kanono. Andreo denove kaj denove ŝargis ĝin, sed tiu taktiko montriĝis tre malegala, ĉar dum la pafoj de la pirata ŝipo jam preskaŭ puntis la antaŭan parton de la Mevo, kaj ili batis fendojn sur la ferdeko, la kanono de la Mevo apenaŭ sukcesis fari kelkajn truojn sur la pirata ŝipo.

Andreo vidis, ke la oficiro mansvingas al la kapitano, kaj li aŭdis la rapidajn komandojn de la ŝipestro, sed la vortojn li ne komprenis pro la batalobruo. Li vidis nur tion, ke la Mevo subite ekiras antaŭen kaj kuraĝe alproksimiĝas al la pirata ŝipo. Li deziris demandi, kian operacion ili antaŭpreparas, sed la oficiro eĉ ne rigardis al li pro la hasta agado.

– Rapide pulvon! – li kriis, kaj ne zorgis pri la kugloj, sed li ŝargis la kanonon per mitrajlo[15], kaj kiam ili atingis pli proksimen al la pirata ŝipo, li ekpafis.

La ŝpruca mitrajlopafo falĉis strateton sur la tumulta ferdeko de la piratoj. Andreo vidis, ke ok aŭ dek personoj falis kaj li aŭdis la koleran kriadon de la maraj rabistoj.

– Nur tion ili bezonas! Iomete ni purigas la ferdekon. – diris la oficiro. Li ĝustigis la kanonon, kaj denove ŝargis ĝin per mitrajlo helpe de Andreo.

La mitrajlo kaŭzis gravajn perdojn al la piratoj, kaj samtempe entuziasmigis la matrosojn de la Mevo. La pirata ŝipo vane respondis per mitrajlopafo, tio esti vana penado, ĉar sur la ferdeko de la Mevo malmultaj matrosoj pafadis malantaŭ barikadoj. Kapitano Florio eĉ ĝojis pro la mitrajlo, ĉar ĝi ne tiel grave difektis lian ŝipon.

La batalo prezentis novan situacion.

– ŝargu rapide per kuglo! – aŭdis Andreo la komandon de la oficiro, kaj li obeis, kvankam tre miris, kial ili uzas denove la maldiligentan kuglon post la sukcesa mitrajlopafado?

Post kiam li metis la kuglon en la tubon de la kanono, kaj ĉirkaŭrigardis, tuj li komprenis la kaŭzon de la ordono. De malantaŭ la pirata ŝipo aperis boato plena de piratoj kaj ĝi rapide proksimiĝis.

– Ili deziras hokokapti nin. – diris la oficiro, dum li direktis la tubon de la kanono al la boato. – Ili scias, ke ni estas malmultope, kaj se ili povus veni sur nian ŝipon, ili facile povus venki. Sed tio ne estas facila tasko.

La oficiro longe kaj precize celis, sed tio ja havis bonan efikon, ĉar kiam disiĝis la fumo de la pafo, la boato tute malaperis, nur kelkajn trempitajn kapojn oni vidis reveni el la akvo, kaj kelkaj etenditaj manoj provis kapti la ŝnurojn pendantajn sur la pirata ŝipo.

Ĉe la alia flanko eksonis kolera bruo. La malhela grupo skuis kaj tintigis siajn armilojn kun diabla kriado, sed la malgranda grupo de la Mevo des pli feliĉe salutis la malaperon de la boato, eĉ kapitano Florio vivuis je la sukcesa pafo.

Tiam la piratoj decidis pri fina atako. La nigra ŝipo subite turnis sian bekon al la Mevo, por rekte ataki per sia duoble granda korpo kaj disrompi ĝin en terura karambolo, se ili ne sukcesis atingi kapitulacon.

Andreo konsternite observis la timigan manovron, kiel sin levas la beko de la ŝipo kovrita per ferolamenoj, kiel ĝi preparas sin por pereigi la Mevon per morta bato, – la vidaĵo estis fakte korprema.

– Dekstren! Tuj dekstren! – kriis kapitano Florio, kaj li mem saltis al la direktilisto, por persone direkti la ŝipon.

La korpo de la Mevo ektremis pro la abrupta movo de la direktilo, la ŝipo kliniĝis kaj turniĝis dekstren. Andreo retenis la spiron, dum li observis la batalon, kiu jam estis senvoĉa. La Mevo preskaŭ sukcesis forgliti apud la malamika veturilo, sed la pirata ŝipo – kiun la vento pli helpis – atakis tiel rapide, ke ĝi frotiĝis al la poŭpo de la Mevo.

Sovaĝa kriado ekbruis inter la maraj rabistoj. Andreo aŭdis la kriadon de la pirata kapitano, Li vidis la grandajn ferohokojn, kiuj etendiĝis al la Mevo. Post kelkaj minutoj la du ŝipoj jam ŝvebis kune sur la serena akvo. La venĝavidaj piratoj kun minaca kriado transkuris al la kaptita ŝipo.

Kapitano Florio staris ĉe la piedo de la granda masto kun la tuta anaro de la ŝipo, do la malgranda grupo povis kontraŭrigardi la malamikon ĉiuflanke. Ĉe la karambolo ankaŭ Andreo kuris tien, kien ĉiuj aliaj, kaj nun ankaŭ li staris en la malgranda grupo. En lia mano estis la larĝa sabro, kiun li ricevis de la oficiro en la unua momento de la danĝero.

La piratoj tiel blinde atakis la defendantojn de la Mevo, ke ili kvazaŭ memvole falis sur la pinton de la glavoj. Tri aŭ kvar piratoj jam kuŝis trapikitaj, tamen la malgranda grupo ne povis esperi venkon. la superforto estis tiel grandega, la kuratako estis tiel torenta, ke la sindefendo ne povis daŭri pli longe, ol kelkajn minutojn.

Ankaŭ Andreo kalkulis jam pri sia morto. Li apogis sian dorson al la masto, kaj rapide turnadis la sabron. Pro la ĉagreno li sopiris nur tion, ke li donu sian vivon kiel eble plej multekoste. Lia brako komencis laciĝi pro la skermado per la peza sabro, kiam li ekvidis altstaturan malhelvizaĝan figuron inter la atakantoj. Pro ties orumita vestaĵo kaj komandema parolmaniero Andreo konjektis, ke tiu estas la kapitano de la piratoj.

– Ankoraŭ nur tiun! – li admonis sin, kaptis sian pistolon kaj celis al la malhelvizaĝa komandanto.

Sed li jam ne sukcesis uzi sian pafileton. Kruda ŝnuro ĉirkaŭis lian kolon, kaj forta ektiro kuntiris lian gorĝon. La mondo ruĝiĝis antaŭ liaj okuloj. Poste li sentis nur tion, ke li falas sur la plankon, kaj oni rapide tiras lian korpon.

Kiam li rekonsciiĝis iu plurfoje vokis lin laŭ lia nomo.

– Kie ni estas? – flustris Andreo, kaj per la mano deziris viŝi la ŝviton de sur la frunto, sed li ne povis movi siajn manojn. Ĉeno ektintis sur liaj brakoj. Tiam li rimarkis, ke li kuŝas sur la dorso, sur humida planko, kaj liajn manojn oni katenis al longa horizontala ferostango.

Li sidiĝis, kaj kiam li ĉirkaŭrigardis en la duonluma ejo, li ekvidis kapitanon Florio cetere kvar matrosojn de la Mevo. Ilin ĉiujn oni katenis al tiu sama ferostango.

– Ni estas la kaptitoj de la piratoj. – respondis la kapitano.

– Kaj kio okazis al la aliaj?

– Ni restis nur tiomope.

Dum iom da tempo regis silento en la ejo.

– Kaj kial ili ne mortigis nin? – ekparolis denove Andreo.

La kapitano turnis al li sian lacan, malgajan vizaĝon.

– Nia morto ne estus utila al ili. Ankaŭ niajn kamaradojn ili ne mortigis. Tiuj mortfalis dum la batalo.

Andreon ekregis terura konjekto.

– Kaj kiel ili utiligos nian vivon? – li demandis per voĉo tremanta pro la ekscitiĝo.

– Ili gajnas monon el tio. Ĉi tiuj nigraj diabloj estas pli monavidaj, ol venĝemaj. Ili lasis nian vivon ne pro bona koro, sed tial, ĉar ili vendos nin, kaj tio estas pli utila al ili.

Andreon senfine ĉagrenis tiuj vortoj. Post tiom da aventuroj, post tiom da danĝeroj, kiam li estis jam preskaŭ ĉe la limo de sia patrio, oni denove kaptis lin, oni denove forportas lin, oni eĉ ne scias, en kiu direkto. Li nenion demandis plu, sed kaŭriĝis sur la dikan ferostangon kaj lian vizaĝon inundis la larmoj.

La pirata ŝipo veturis du tagojn kaj kuntrenis sian predon la kaptitan Mevon, poste elĵetis ankron en iu afrika haveno. La piratoj malligis la kaptitojn. La malfeliĉuloj jam apenaŭ povis uzi siajn membrojn liberigitajn el la kateno. Ili apogis unu la alian, kaj stumbladis eksteren el la nigra ventro de la ŝipo.

Kiam la malgranda grupo surbordiĝis, tumulta brua mondo sin prezentis antaŭ la okuloj de Andreo. Eĉ unu nubo ne videblis sur la malhele blua firmamento. La ĉielo kaj la maro lumis en la sama lazura koloro. Ĉe la marbordo ardis la taglumo, la flamantaj radioj de la suno rebrilis sur la varma sablo. La tumulta brua mahometana urbo prezentis sin por la alvenintoj per mallarĝaj stratoj, serpentaj stratetoj.

En la centro de la urbo sin levis kelkaj kupoloj super la malaltaj domoj, kaj sveltaj minaretoj subrigardis al la mondo. Ĉie svarmis multkolora amaso, homoj tumultis kaj kriadis en nekomprenebla lingvo. La okulojn frapis vestoj kun akraj koloroj, kaj la aeron plenigis peza, narkota, spica odoro.

– Jen Afriko! – ĉirkaŭrigardis Andreo kaj – ĉar lia scivolemo estis ĉiam pli granda, ol lia malĝojo – li tuj demandis la kapitanon: kiu urbo ĝi povas esti?

– Se mi kalkulas, ke ni veturis dek tagojn, kaj mi konsideras la kutimojn de la piratoj, mi opinias, ke ni povas esti en la haveno de Bona. – respondis la kapitano, kaj li denove rerigardis al la glata akvospegulo de la haveno, kie alte sin levis la nigra korpo de la pirata ŝipo inter la pli malgrandaj turkaj veturiloj. Malantaŭ la pirata ŝipo tie balanciĝis sur la ondoj la kompatinda kaptita Mevo.

Granda placo okupis la centron de la urbo. Ĝi estis la bazaro de la urbo kun tendoj kaj budoj de la vendistoj, kun granda amaso de la aĉetantoj, kun abunde ŝarĝitaj kameloj. Ĉi tie kolektiĝis ĉiu trezoro de la marborda regiono de Afriko: la silkoteksaĵoj de Maroko, mielodolĉaj daktiloj de Alĝerio, la oranĝoj de Tunizio, la leonofeltoj de la montaro Atlaso, la grandegaj plumoj de marabuoj el la regiono de Nilo. Ĉi tie troviĝis la oropulvoro de Kaplando[16], same, kiel la nigraj sklavigitaj loĝantoj de Nubio.

La varia multkolora bildo ravis imagon de la juna Andreo. De paŝo al paŝo li vidis tiom da nekutimaj surprizaj aferoj, ke li preskaŭ forgesis sian mizeran situacion. Li forgesis tion, ke en la nuna momento eĉ li estas nur malgaja vendaĵo de tiu ĉi tumulta bazaro.

Sed tiu forgeso ne povis longe daŭri. La piratoj gvidis siajn kaptitojn al la mezo de la bazaro, kie troviĝis la vastaj budoj kaj terasoj de la sklavokomercistoj. Oni gvidis Andreon kaj ilian kamaradon al unu el tiuj konstruaĵoj. La posedanto de la budo verŝajne havis kontinuan kontakton kun la piratoj, ĉar la predon li tuj transprenis. Marĉando ne okazis. la piratoj forlasis la konstruaĵon sen vorto.

Interne de la budo la komercisto havis veran deponejon kun vivantaj vendaĵoj, sed kiam li ricevis novajn vendaĵojn, li tuj prezentis ilin sur la teraso, por ke la aĉetantoj povu rigardi, kia novaĵo alvenis. La komercisto kun granda barbo tuj sidigis la anojn de la Mevo sur la tapiŝo de la teraso. Fakte, forpasis ne multe da tempo, kiam kolektiĝis tuta grupo de homoj, kiuj fakte ne deziris aĉeti, nur rigardadi. poste el inter la gapantoj elpaŝis viro kun kafobruna vizaĝo, blua kaftano kaj blanka turbano.

– Li povas esti la intendanto de iu loka aristokrato. – opiniis kapitano Florio.

Aliflanke la viro ekzamenis ĝuste la kapitanon, ĉar fakte la kapitano estis la plej bonstatura kaj forta inter la kaptitoj.

La aĉetanto parolis eĉ ne unu vorton, sed palpadis la brakojn kaj muskolojn de la kapitano, dum la komercisto diligente riverencis. Poste la kliento prenis la mentonon de la kapitano kaj rigardis liajn dentojn tiel, kiel oni kutimas tion ĉe la ĉevalido. Fine li kontenta pri la rezulto de la ekzameno faris mallongan demandon al la komercisto.

La komercisto respondis simile mallonge. Evidente li informis pri la prezo de la kapitano.

La viro kun multkoloraj vestoj senvoĉe kuntiris siajn dikajn brovojn kaj montris grandajn okulojn al la komercisto. Post longa silento li diris nur unu vorton, kiu verŝajne signifis, ke multekoste.

Tiam la komercisto kunfrapis la manojn.

– Ĉu multekoste? – li ripetis la saman vorton, kiun la turko diris, kaj li komencis senfinan laŭdan monologon. La monologon li kompletigis per demonstrado. Li refaldis la ĉemizomanikon de la kapitano, li montradis liajn muskolojn poste li starigis la kaptiton kaj promenigis antaŭ la aĉetanto, kelkfoje frapadis la bruston de la kapitano per sia pugno, fine kunplektis la brakojn antaŭ la brusto, kaj kun profundaj riverencoj li asertis, ke li ne povas pli malmultekoste forvendi tiel eminentan bonkvalitan vendaĵon.

Ŝajnas, ke li tamen malaltigis iom la prezon, ĉar la sulkoj malaperis sur la frunto de la aĉetanto, aperis dika monujo el lia poŝo, kaj el ĝi unu post alia flavaj oraj moneroj. do kapitano Florio estas forvendita. La sinjoro kun kaftano pagis la prezon, poste li mansvingis al siaj servistoj, ke ili postgvidu la novan sklavon. Larmoj ekfluis el la okuloj de la kaptitoj, dum ili adiaŭis sian amatan kapitanon per kelkaj vortoj, sed ili povis fari nenion. Ĉia kontraŭstaro, ĉia batalado estus senespera en tiu situacio.

– Ĉion bonan! – adiaŭis kapitano Florio, kaj li kun grava mieno rigardis al la direkto de la haveno, kvazaŭ li dezirus diri, ke en bona okazo li fuĝos el sia mallibero, kaj li proponas tion ankaŭ al la aliaj. Li turnis sin kaj malaperis en la amaso de la bazaro kun la servistoj.

Eĉ ankoraŭ ne alvenis la vespero, kiam ankaŭ Andreon trafis la sama sorto. En la vendejo de la sklavokomercisto aperis iu aristokrata loĝanto de la urbo, maljunulo kun blanka barbo kaj serena vizaĝo. Dum li proksimiĝis tra la bazaro, la popolo ĉie flankentiriĝis laŭ lia vojo, kaj respekteme riverencis antaŭ li, ĉar eĉ tiu povis rimarki, ke li apartenas al la potenculoj de la urbo, kiu ne konis lin persone. Tion oni povis rimarki pri lia kaftano verda, kiu koloro apartenis al la aristokratoj.

La sincera vizaĝo kaj muskola staturo de Andreo videble tuj ekplaĉis al la maljunulo. Li demandis la prezon, kaj li – sen marĉando – tuj pagis al la komercisto, kiu preskaŭ kuŝiĝis sur la ventron pro la humileco. Li diris al Andreo eĉ ne unu vorton, nur mansvingis al li per kvieta movo, ke li aliĝu al lia eskorto. Andreo stariĝis de sur la tapiŝo, rapide adiaŭis, kaj sekvis sian dignoplene paŝantan novan mastron.


DEK TRIA ĈAPITRO

Andreo fariĝas nigra, provizore havas
altan pozicion, poste perdas ĝin

La aristokratan maljunulon - kiu aĉetis Andreon - oni nomis Ali Husein.

La somera rezidejo de Ali Husein troviĝis ĉe la bordo de la maro proksime al la orienta bordo de la urbo ĝi estis bonaspekta blankmura konstruaĵo libera por la aermovo. Sur ĝiaj muroj viciĝis vastaj kvadrataj fenestroj. Tiujn fenestrojn – anstataŭ vitrotabulo – kovris blanka lignokrado. Ĉe la korto ĝi havis verandon kun kolonoj. Sur la kolonoj troviĝis ombrodona kurteno el grimpoplantoj. En la proksimo estis laŭroarboj kun dika trunko kaj malhele verda frondo.

La somerdomon ĉirkaŭis belega ĝardeno. En ĝi troviĝis abunde florantaj rozolaŭboj[17] kaj kristalakvaj fontanoj ŝprucadis. Oni ne povus deziri pli taŭgan somerumejon, ol tiu neĝblanka konstruaĵo, tiu malvarmeta bonodora korto.

Andreon tute ravis la silenta beleco de la rozolaŭboj kaj mara venteto susuranta inter la folioj. Li ne povis forgesi sian malgajan sorton, sed li tamen fidis la serenvizaĝan blankbarban maljunulon, kaj tiu pompa ĝardeno kun la bonaspekta blanka konstruaĵo eĉ pliigis lian trankviliĝon. En tiu ĉi silenta pacienca ĉirkaŭaĵo eble li povos kolekti energion, poste certe li trovos solvon por atingi denove la maron.

Tuta amaso da nigraj servistoj salutis la mastron de la domo, kiu ĝuste revenis hejmen. Kun riverencoj ili viciĝis ambaŭflanke antaŭ la verando kaj ili scivole rigardis la novulon, la ĵus aĉetitan sklavon. La maljunulo gestis al negro, kiu povis esti samaĝa kun Andreo. La knabo tuj komprenis la sencon de la gesto: li amike paŝis al Andreo kaj tra iu kaŝita pordeto kondukis sian blankhaŭtan kamaradon al malgranda korto.

Andreo trapasis la pordeton kun scivola atendo. Meze de la malgranda korto regis granda kuvo plena de ia malhela fluido. La nigra knabo tuj kondukis lin rekte al la kuvo, kaj ridetante, kun admonaj gestoj provis komprenigi al li, ke li senvestiĝu rapide, kaj ek al la malhela banakvo.

– Mi komprenas, do ne gestadu tiom! – komencis Andreo tute unuflankan dialogon. – Sed kial mi baniĝu en tiu nigra marmelado?

La nigra knabo ekridetis, kaj – kvazaŭ li perfekte konprenus la kontraŭstaron de Andreo – komencis diligente klarigi. Unue li montradis per la fingro al la konstruaĵo. Verŝajne li deziris aludi pri la mastro de la domo. Poste li montris al la vizaĝo de Andreo, fine li montris sian nigran vizaĝon. Intertempe li eltrovis ion alian. Li prenis la brakon de Andreo kaj tiris ĝin al sia nigra brako, montrante la kontrastan diferencon inter la koloroj, kaj kun ŝerca insultado mallaŭdis la helan koloron de Andreo, kaj laŭdis sian malhelan.

El tio Andreo povis kompreni, kio do estas la celo de la nigra banakvo, kaj – ĉar la baniĝo evidente estis la ordono de lia mastro – la kontraŭstaron li trovis ne konsilinda sinteno. Li senvestiĝis, iris en la bankuvon, kaj mergiĝis en la densa varmeta nigra fluido ĝis la kolo. Dume li eĉ ridetis pri la stranga komedio, kaj je la admono de la negro li diligente baniĝis.

– Hej! Hej! – li ridetis al la nigra knabo, kvankam li tute ne opiniis, ke tiu konprenas lian parolon, tamen li amuzis sin per tiu monologo. – Vidu kamarado! Eĉ mia kompatinda patrino ne povus imagi, ke ŝia filo iam fariĝos nigrulo. Kiel oni kunfrapus la manojn hejme, eĉ sinjoro Ŝovanka gapus, se li nun ekvidus min! Eĉ la maljuna ĉashundo bojadus al mi, kvankam ni kune kreskis.

La nigrulo atenteme aŭskultis la monologon de Andreo, poste por diri ion, li montradis al si mem, kaj ripetadis sian nomon: Zanga, Zanga, Zanga.

– Nu bone Zanga! – ridetis Andreo.

Ankaŭ li ripetis kelkfoje sian nomon, sed Zanga skuis la kapon kaj denove montradis al la somerdomo, kvazaŭ li dezirus klarigi, ke Andreo ankoraŭ atendu pri sia nomo.

La malhele bruna fluido, kiu konsistis el la plej efikaj kolorigiloj, havis konsiderindan rezulton. Kiam Andreo lavis eĉ siajn vizaĝon, orelojn, nukon, kaj elvenis el la bankuvo, lian haŭton tute brunigis la kolorigilo, kaj dum kelkaj minutoj ĝi ekhavis tute malhelan koloron pro la sunradioj. Tiel Andreo nun jam estis apenaŭ pli hela ol lia bonhumora kamarado.

Zanga jubile saltadis ĉirkaŭ Andreo, poste elkuris el la korteto kaj revenis kun multkolora turka pantalono kaj leĝera orientmoda veŝto. Andreo surmetis la novan vestaĵon kaj ili kune iris al la korto de la somerdomo.

La nigraj servistoj akceptis la novan artefaritan kamaradon kun gaja rideto. Eĉ Andreo mem reridetis al ili, sed baldaŭ li perdis la ridemon, kiam li ekvidis sin en la spegulo de iu marmora baseno. Tiel nigra vizaĝo rerigardis al li, ke li preskaŭ falis pro la surprizo.

Feliĉe Zanga ne lasis al li multe da tempo por miri, sed ĉe la brako gvidis lin al verando de la domo, kaj kun profundaj riverencoj paŝis kun li antaŭ la mastron.

En la ĉefa sidloko de la verando sidis Ali Husein kun krucitaj kruroj. Lian altan staturon kovris blanka mantelo, lian neĝblankan barbon filtrigis la milda mara vento. Foje-foje li metis al la buŝo la suĉilon de la elasta tubo de akvopipo por poste ĉirkaŭigi sin per ĝia bonodora fumo.

En la unua momento ŝajnis, ke li eĉ ne rimarkis Andreon. Li rigardis al la malproksimaj nebuloj de la maro, nur post kelkaj minutoj alrigardis sian novan sklavon.

– Abdallah. – li diris post mallonga meditado. Li montris al Andreo denove, kaj ripetis – Abdallah. – li kapjesis kontente.

Andreo pensis pri la averto de Zanga, kiam ili prezentis sin unu al la alia, kaj li tuj komprenis, ke ekde nun li nomiĝas Abdallah, ĉu li deziras tion ĉu ne.

La maljuna mahometano estis kontenta pri la efiko de la koloriga bano. Li gestis, ke Andreo sidiĝu sur la tapiŝo. Li tuj obeis, kaj imitis la modelon de la nigra knabo, krucigis siajn krurojn laŭ orienta maniero.

Tuj, post kiam ili sidiĝis, okazis evento, kiu – almenaŭ komence – favore influis la sorton de Andreo.

Granda, neĝblanka virkato, kiu ĝis nun dormetis en la sino de Ali Husein, nun movis siajn orelojn, oscedis, poste li stariĝis, komforte streĉis siajn artikojn, kaj kun svingata vosto saltis al la tapiŝo. Li observis la silente sidantan Andreon, paŝadis al li senhezite, kaj kun amika, afabla ronrono frotis sin al la genuo de Andreo.

La scivola amikiĝo de la virkato tuj difinis la postenon de Andreo, ĉar la grandkorpa kato estis la favorato de Ali Husein. Ankaŭ la profeto Mahometo plej ŝatis la katon el ĉiuj bestoj, kaj – ĉar Andreo sukcesis gajni la plej altan gracon de la kvarpieda sinjoro – Ali Husein tuj difinis lian postenon en sia plej intima proksimeco. Li fariĝis la oficiala prizorganto de la blanka virkato.

Do la intima rondo de la dommastro konsistis el tri personoj. Antaŭ ĉio el la kata moŝto Gambia kaj el Zanga, kiu estis la inspektoro de la akvopipo, fine el Andreo – pli precize el Abdallah – kiu estis la feliĉa prizorganto de Gambia.

– Dio levis min al alta pozicio! – ridis Andreo, kiam la sekvan tagon Zanga montris al li la ejon de lia posteno.

Profunde en la granda ĝardeno, rekte ĉe la bordo de la maro staris bonaspekta dometo inter la floroj. Se iu rigardis ĝin nur ekstere, tiu povus opinii, ke li vidas alian – malpli grandan – somerdomon, kvankam fakte ĝi estis nur malgranda garbejo. Interne, laŭ la muroj kuŝis sakoj plenaj de tritiko kaj hordeo, kaj meze, sur malalta kvadrata benko videblis ruĝa kuseno ornamita per oraj fadenoj.

Tiu garbejo estis la sidejo de la virkato. Kompreneble la virkato ne nutris sin per tritiko kaj hordeo, sed ja manĝis ĝin tiuj musoj, kiujn la kato ĉasadis. Mil kaj mil musoj svarmis en la garbejo, kaj Gambia povis aranĝi tie vere agrablajn ĉasadojn. Post la amuziĝo ĝi povis kuŝiĝi sur la veluran kusenon kaj ludi per ĝiaj oraj pomponoj, ĝis endormiĝo.

Tamen oni ne pensu, ke la alta posteno de Andreo estis nenifarado. Sinjoro prizorganto devis purigi la meblaron de la garbejo, do la veluran kusenon ĉiutage porti al la sunlumo, batpurigi, brosi kaj aerumi ĝin, poste ĉiutage li devis bruligi odorigilojn en la garbejo, kaj akvumi la florojn en la fenestroj, kvankam Andreo estis certa, ke la bonodoro kaj la floroj interesas nek lian kvarpiedan sinjoron, nek la musojn.

Tamen li havis ankaŭ eĉ pli malfacilan taskon. Ĉiumatene li devis lavi la dikan virkaton, kombi kaj brosi ĝian felon. Tiu tasko jam estis pena laboro, ĉar la virkato ne demetis sian felon por la purigado, sed oni devis aranĝi la aferon rekte sur ĝia korpo. Estas sciinde, ke la eminenta besto firme kontraŭstaris la lavadon kaj ĉiuspecajn higienajn agadojn.

Ĉiumatene, kiam Andreo deziris fari sian devon, Gambia komencis per tio, ke ĝi forkuris, kaj longa tempo forpasis, ĝis li sukcesis kapti ĝin inter la sakoj ie. Se li finfine sukcesis kapti ĝin, la banado la brosado neniam forpasis sen kelkaj skrapvundoj por Andreo.

Fine apartenis al la devoj de Andreo plej zorge observi la sanon de la virkato. Li ricevis severan ordonon, ke li tuj anoncu al la kuracisto de Ali Husein, se li rimarkas ion suspektindan, por ke la kuracisto senprokraste povu fari la necesan kuracagadon. Dank' al dio, Gambia komence havis la plej perfektan sanon, kaj iam pli poste ĝi mortis tiel abrupte, ke Andreo neniam povis agadi en la medicina kampo.

***

Oni devas rekoni, ke li – kiel sklavo – havis multe pli bonan sorton, ol li povus esperi, kvankam Gambia havis tre akrajn ungojn kaj li tre malŝatis ankaŭ la nigrigan banakvon, ĉar la baniĝon li devis ripeti ĉiusemajne, por ke lia haŭto ne reheliĝu. Tamen pli agrable forpasis liaj tagoj, ol la sorto de liaj kamaradoj el la ŝipo Mevo.

Li neniam poste estus havinta problemon, se li ĉe la domo de Ali Husein ne renkontus potencan malamikon, kiu ne estis alia, ol la inspektoro de la sklavoj, nomata Jusuf. Iam ankaŭ li mem estis sklavo, ĝis per ruzado kaj flatado li atingis, ke Ali Husein konfidis al li la inspektadon de sia tuta sklavaro kaj mastrumado.

Jusuf estis malica kaj senindulga ĉefo de la sklavoj. Neniam oni vidis lin sen terura skurĝo en la mano, kiu estis farita el la dika ledo de rinocero. Tiun skurĝon ĉiu sklavo konis kaj timegis. Cetere la skurĝo estis nur la pli modera puna rimedo, ĉar malofte forpasis tago, en kiu li ne batis iun sian viktimon per bambuo, aŭ li ne fermis iun en la teruraj subteraj karceroj sen manĝaĵo kaj trinkaĵo.

Por Andreo ne povus okazi pli fatala situacio, ol tio, ke la senindulga inspektoro fariĝis lia malamiko. Kial li fariĝis la malamiko de Andreo? Eĉ Andreo ne povus respondi tiun demandon. Eble pro kaprico, eble tial ĉar – pro sia posteno – Andreo havis pli bonan sorton, ol la aliaj sklavoj, sed precipe tial, ĉar – ankaŭ pro sia posteno – Andreo ne estis submetita al li.

Sufiĉas tiom, ke dum Andreo faris sian taskon ĉe la virkato, Jusuf firme decidis, ke la novan sklavon li faligos en kaptilon, kaj metos lin sub sian potencon. Por realigi sian intencon li elpensis diablan ideon.

Iun postagmezon ekblovis forta siroko.

Kiam siroko proksimiĝas, ruĝe brunaj nuboj plenigas la horizonton, poste ĉio sur la tero kovriĝas per tiu varma nebulo. Baldaŭ alvenas la dezerta blovo mem. La vento ne mildigas eĉ intensigas la sufokan varmon.

La tuta naturo ŝanĝiĝas, la folioj de la arboj kliniĝas, la floroj velkas, la herboj flaviĝas, la bestoj konfuzite serĉas ŝirmejon. La leono ne muĝas, la lupo ne atakas la ŝafon kaj la ŝafo ne timas la lupon, eĉ la griloj ne ĉirpas.

Se blovas la siroko, la tuta naturo svenas. La korpo kaj la animo senfortiĝas, la volkapablo perdiĝas, senfina peza senpovo premas la korpon, la muskoloj perdas sian elaston, la sentoj kaj la pensado ĉesas, ĉiu falas en profundan narkozon.

Jusuf elektis tian postagmezon dum siroko por realigi sian planon. En la domo, en la verando, en la ĝardeno oni ne vidis vivulon. Ali Husein mem fermis sin en la plej interna ĉambro de sia somerdomo.

En tia tempo – eĉ se estas luma tago – oni povas fari ian ajn krimon pli sekure, ol en la malluma nokto, kondiĉe, ke lia korpo povas kontraŭstari la narkotan forton de la siroko. La korpo de Jusuf povis ĝin kontraŭstari.

Do, tiupostagmeze, kiam ĝuste estis la plejintenso de tiu vento, Jusuf trankvile elpaŝis el sia ĉambro, post kiam li prenis fortan ŝnuron kaj li faris maŝon sur ĝi, li iris al la ĝardeno kaj el branĉoj de rozoarbo li tranĉis du akrajn pikilojn.

Kiam li estis preta, ŝtele rapidis laŭ la marbordo rekte al la sidejo de Gambia. La garbejo ne havis pordon, nur kurteno kovris la enirejon. Jusuf facile eniris la internan ejon kaj tie kontente ĉirkaŭrigardis.

Andreo - Abdallah kuŝis tie sur kelkaj sakoj. La siroko estis precipe nekutima por lia naturo. Li svene sternis sin sur la sakoj, liaj manoj pugniĝis. Foje-foje li grincis per la dentoj, kaj tiel malfacile spiradis, kvazaŭ li tuj sufokiĝus.

Jusuf ridante observis la turmentiĝon de la knabo. Per ludemaj manoj li svingis la maŝon ĉirkaŭ la kapo de Andreo, ŝajne ĝuante la situacion, ke li povus strangoli la malamatan sklavon, se li volus fari tion.

Sed ne tion li volis. Li deziris pli malfacilan sorton al Andreo.

Per senbruaj paŝoj li iris al la velura kuseno, sur kiu dormis Gambia. La granda virkato dismetis siajn kvar piedojn. ĝia leonsimila kapo pendis kvazaŭ senvive ĉe la rando de la kuseno.

Jusuf eĉ minuton ne prokrastis. Rapide li metis la maŝon ĉirkaŭ la kolon de Gambia, kaj ektiris ĝin tiel forte, ke la kompatinda besto tuj sufokiĝis. Poste la inspektoro trankvile metis la ŝnuron en la poŝon, li prenis kurban tranĉilon, kaj per rutinaj manoj senhaŭtigis la blankan katon. La kadavron li lasis sur la velura kuseno, sed la felon li streĉis per la du pikiloj el rozobranĉoj, kaj kunportis ĝin.

Post kelkaj minutoj la streĉita katofelo pendis sur la tegmentorando de la verando. La finiĝanta siroko per siaj lastaj spiroj malgaje svingis la pendantan felon kaj longan voston de la eminenta besto.

En la domo en la korto neniu kaj nenio moviĝis.

Andreo ankoraŭ dormis kaj aŭ eĉ ne sonĝis ion pri la terura atenco. Jusuf rapide malaperis en sia loĝejo kaj kuŝiĝis, por ke li vekiĝu la lasta el la loĝantoj de la ĝardeno.

***

Vespere kaj la homoj kaj la bestoj forlasis sian ŝirmejon kun turniĝanta kapo.

Ankaŭ Ali Husein paŝis al la verando por refreŝigi sian varman frunton per la friska mara vento, por pipfumi kaj trinkadi fridan fruktosukon.

Tiam, ĝuste kiam li deziris ĉirkaŭrigardi en la ĝardeno, liajn okulojn frapis la blanka felo de la virkato. En la unua momento li ne volis kredi al siaj propraj okuloj, kaj li pensis, ke la siroko faras al li vizion, sed kiam li paŝis pli proksimen kaj eĉ palpadis la felon, li rekonis, ke la terura murdo estas realo. La deprenita felo de la kato estis ankoraŭ mola kaj fleksebla. Ali Husein tuj komprenis ankaŭ tion, ke la atenco ĵus okazis.

La maljunulo kvazaŭ ŝtoniĝis. Lia vizaĝo fariĝis morte pala, lia blanka barbo ondis, kiel la maro en la uragano, kaj eksplodis el li la nebridebla kolerego. Per sia unua movo li kaptis la akvopipon, kiu estis sur la tapiŝo, svingis ĝin ĉe ĝia tubo, kaj rekte ĵetis ĝin al la kapo de la senkulpa Zanga. La knabo ĝuste preparis la ardan braĝon kaj la flavan turkan tabakon por sia mastro.

– Kiu faris tion? – kriis furioze Ali Husein. – Portu al mi tiun Abdallah! Morton kaj inferon al la pagana hundo!

Pro la kriado kolektiĝis la sklavaro kaj ili kuris al la garbejo.

Andreo ĝuste observis la kadavron de Gambia senkomprene kaj ĉagrenite. En la unua narkota momento eĉ tiu penso venis en lian kapon, ke eble la musoj venĝis kaj senhaŭtigis la virkaton priuzante la sirokon.

Poste ankaŭ li mem rekonis, ke la musoj certe ne povus fari tion. Sed tamen! Kiu faris tion?

Vane li pensadis terurigite, li ne povis imagi, kiu malamis tiel profunde la katon. Li eĉ ne pensis pri tio, ke la murdo okazis pro malamo ne kontraŭ la kato sed kontraŭ li.

Ĝuste tiam inundis lin la brua sklavaro.

Kelkaj kaptis Andreon, aliaj en granda teruriĝo prenis la veluran kusenon kun la kadavro. Tiel ili iris al Ali Husein. Kelkaj interrompis unu la alian dum rakontis al sia mastro, ke ili trovis la knabon Abdallah antaŭ la kadavro de Gambia, ĝuste kiam li ĝoje observis ĝin.

Tiu falsa aserto fatale difinis la sorton de Andreo. Certe li estas la murdinto de Gambia neniu alia. Cetere, se alia estus la murdinto, li devis gardi la ŝatatan beston de la mastro, ĝuste tial li ricevis la altan pozicion.

– Silentu pagano! – kriis Ali Husein, kiam li deziris ekparoli. Oni ĵetu lin en la plej profundan karceron. Mi difinos lian taŭgan punon.

Andreo eĉ ne povis rekonsciiĝi, li jam estis fermita en profunda fosaĵo simila al puto. Dum du tagoj li suferis en la malluma karcero sen trinki kaj manĝi. La malsato kaj la soifo detruis lian tutan korpan kaj animan forton.

– Ĉu oni punas min per malsatmorto? – li pensis terurigite, kaj lia timo ŝajnis realbaza, ĉar jam alvenis la vespero de la dua tago, kaj ankoraŭ neniu vizitis lin.

Sed en la vespero de la dua tago, dum li sopirante rigardis kelkajn stelojn de la ĉielo, foje malaperis la steloj, mallumiĝis la supra aperturo de la karcero, kaj objektoj faladis al li.

Palpante li rekonis la dolĉan frukton de daktilo. Avide li komencis manĝi ĝin kaj atendis la novan kaj novan almozon.

Poste iu pli granda objekto malleviĝis per ŝnuro. Ĝi estis kruĉo da akvo. Andreo senpacience kaptis ĝin kaj tuj eltrinkis la akvon ĝis la fundo.

La supra aperturo ankoraŭ estis kovrita.

– Iu ajn vi estas – kriis Andreo – mi dankas vian helpon!

– Manĝu trinku! – flustris voĉo, kaj Andreo tuj rekonis sian kamaradon Zanga. – Mi ne povas restadi tre longe ĉi tie. – daŭrigis la knabo. – Se oni rimarkus, ke mi vizitis vin, ankaŭ mi sekvus vin en via sorto. Nia mastro severe ordonis, ke vi devas malsati, ĝis oni enterigos la katon Gambia.

– Kiam oni enterigos tiun malfeliĉan virkaton? – eksplodis la ĉagreno el Andreo.

– Morgaŭ ĉe la sunsubiro... Grandiozaj antaŭpreparoj okazas. – rakontis Zanga kun subite vekita parolemo. – Ni ĉiuj surhavos funebran veston, tiel ni marŝos al la enterigo. Sed la mastro daŭre furiozas, li ĵuris je la barbo de la profeto, ke li dece punos vin.

Andreo – se por momento pensis sian kulpon bagatelaĵo – eĉ pli dolore rekonsciiĝis, ekkomprenis sian malfeliĉan situacion.

– Sed mi estas senkulpa!

– La sinjoro diras, ke vi estis la prizorganto de Gambia, vi devas respondi pri la morto de la kato.

– Kredu al mi – komencis Andreo ekskuzi sin – tio okazis nur pro la efiko de la siroko. Tiun teruran venton mi renkontis la unuan fojon en mia vivo.

– Tute egale! La mastro estas nerepacigebla. Mi opinias, ke li deziras vin mortigi ĉe la tombo de Gambia.

Andreo perdis sian voĉon. Ĉu li devas morti pro bagatela kato? Tio ne povas esti. Tio estas absurdaĵo.

– Kompatinda Abdallah – aŭdiĝis denove la sincera kaj komprenema voĉo de Zanga – kiel volonte mi farus ion por vi!

Andreo ĝuste deziris rapide konvinki la knabon, ke li pendigu ŝnuron en la fostruon, sed tiam supre aŭdiĝis la vekrio de la knabo, poste kruda voĉo, riproĉo kaj susurantaj klakaj skurĝobatoj. Fine denove fariĝis silento, tia silento, kvazaŭ Zanga neniam vizitus tiun ĉi lokon.


DEK KVARA ĈAPITRO

Andreo mortas nek pro la soifo, nek pro la
malsato, sed fariĝas denove blankulo

La sekvan tagon matene oni eltiris lin el la karcero. Kelkaj armitaj sklavoj ĉirkaŭis kaj gvidis lin sen respondi liajn demandojn.

– Oni portas min por mortigi. – pensis Andreo senpove. – Ĉi tie mi devas morti, en fremda lando. Kaj kial? Pro bagatela kato.

En amara aflikto li ĉirkaŭrigardis en la ĝardeno. Li rigardis al la maro kaj al la ĉielo. Supre brile radiis la suno, sur la maro dancis mil lumoj, sur la folioj de la plantoj brilis la matena roso, kiel diamanto, kaj la birdoj kantis tiel gaje, kiel ankoraŭ eble neniam ekde la komenco de la mondo.

– Kiel bela vi estas, mondo! – suspiris Andreo, kaj rigardis al siaj akompanantoj. – Kie troviĝos mia ekzekutejo? Kiel oni mortigos min?

Tamen oni portis Andreon ne por mortigi, sed for de la ĝardeno, malproksimen, al la tranoktejo de la sklavoj, kaj tie oni transdonis lin al Jusuf. Ali Husein indulgis al Andreo, kaj la punon li konfidis al Jusuf. Sed tiu puno ŝajnis pli malbona, ol la morto.

Jusuf akceptis sian viktimon kun diabla ridaĉo.

– Do finfine vi falis en miajn manojn, pagano! Jen longe mi atendis vin, sed rapide plenumiĝos, kio prokrastiĝis!

Li svingis sian teruran skurĝon, kaj kun sovaĝa kolero batis la nudan dorson de Andreo. Pro la bato vundiĝis la haŭto, ruĝa strio videblis. Andreo kunpremis la dentojn, venkis sian doloron, kaj firme rigardis al la okuloj de la inspektoro. Tiu rigardo ŝajne bridis la koleron de Jusuf. La sklavestro mallevis la skurĝon kaj kriis al li:

– Ek al la grenkampo, kaj ve al vi, se mi ekvidos ripozi vin. Alaho tiel indulgu al mi, kiel mi neniam indulgos al vi.

Tiel komenciĝis la dua periodo de Andreo ĉe la korto de Ali Husein. La grenkampoj troviĝis malproksime de la ĝardeno. Ili ŝajnis kvazaŭ senfinaj.

Je ĝojo kaj je malĝojo Andreo renkontis tie, inter la sklavoj, ankaŭ la knabon Zanga. Je malĝojo, ĉar la nigran knabon oni forpelis el sia posteno ĝuste tial, ĉar li helpis al Andreo en la karcero. Sed la bonkora nigrulo ne montris koleron kontraŭ Andreo, eĉ li konsolis la kamaradon ĉiu vespere:

– Ne malĝoju Abdallah. Iom post iom repaciĝos la mastro. Se li forgesos la katon Gambia, ni reiros al la ĝardeno.

Sed tiu pardono ne okazis. Ali Husein ne sentis indulgon al la malfidela prizorganto de sia kato kaj al lia kunkulpulo.

Por la du kondamnitoj venis malfacilaj tagoj. Jusuf ĉiumaniere provis ĉagreni ilian vivon. La tutan tagon de mateno ĝis vespero ili pene laboris sur la grenkampo kaj vespere oni katenis ilin ambaŭ, tiel, ke matene ili komencis labori kun rigida brako kaj senfortaj piedoj.

Ilian suferon kompletigis tiuj tre diversaj torturoj, kiujn Jusuf eltrovis sole kontraŭ ili. Kiom ajn diligente ili faris sian laboron, eĉ ne en unu tago ili povis eviti la skurĝobatojn. La malsato kaj soifo duobligis iliajn suferojn. Kelkfoje la inspektoro ordonis al ili hakadi arbojn en la arbaro. En la ĝangalo, inter pikaj kaktoj ili devis rompi vojon danĝere pro la sovaĝbestoj. Alian fojon la inspektoro ordonis al ili labori ankaŭ nokte. Post la tuttaga laborado, de vespero ĝis mateno ili devis fiŝkapti sur la maro, kaj se ili ne kaptis sufiĉe da fiŝoj sekvis novaj punoj.

El tiu terura situacio ĉiumaniere ili devis fuĝi.

– Eĉ la morto estas pli oportuna, ol tiu ĉi vivo. – ripetadis Andreo en si, kaj li firme decidis, ke li provos fuĝi eĉ se li mortos pro tio.

Post kelkaj semajnoj prezentis sin bonŝanca okazo. En la vespero de iu tre varma tago Jusuf vokis ilin, kaj supereme ordonis al ili:

– Surakvigu mian barkon! Ni veturos al la maro, ĉar mi deziras iomete aerumi min.

Andreo kaj Zanga rapide obeis.

La malgranda barko ekveturis sur la glata akvo de la maro. La du morte lacaj sklavoj devis remi kun streĉita forto, dum Jusuf kuŝiĝis sur siaj kusenoj, ventumis sin per la facila vespera venteto, kaj tiel li amuzis sin, se foje-foje li rimarkis laciĝi iun aŭ alian sklavon, li batis al ili per sia skurĝo.

Poste li ekhavis novan ideon.

– He Abdallah! – li ordonis – Levu velon, ni veturu pli rapide.

Andreo tuj stariĝis de sur la benko kaj disvolvis la velon, sed li ne sukcesis ĝin fiksi, ĉar la vento re- kaj refoje elŝiris la velon el lia mano, kaj frapadis ĝin tien kaj reen.

– Pagana hundo! – kriis Jusuf, kaj li tuj batis per sia skurĝo, sed – ĉar Andreo ŝanceliĝis pro la bato – li mem saltis de sur la kusenoj por fiksi la velon. Li kolere kaptadis al la velo, kiun flirtigis la vento, kaj por finfine kapti ĝin, li kliniĝis super la akvon.

Andreo ĝuste genuis ĉe la piedo de la masto, kaj kiam li ekvidis la inspektoron elkliniĝi el la barko, antaŭ li kuraĝe ekbrilis la eblo forfuĝi.

– Aŭ nun, aŭ neniam!

La decido estis momenta, la plenumo eĉ pli rapida!

Li kaptis la krurojn de la inspektoro, kaj per streĉita forto renversis la pezan korpon. Jusuf baraktante falis en la maron kaj enmergiĝis kun brua plaŭdo.

– Remu, Zanga, se vi deziras resti viva! – kriis Andreo.

Ankaŭ li fulmorapide kaptis la alian remilon. Kelkaj fortaj movoj, kaj la barko jam forglitis kvindek metrojn, kiam Jusuf denove reaperis el la akvo. La kolera blasfemado de la inspektoro, liaj minacoj, la plaŭdado de liaj baraktantaj brakoj aŭdiĝis pli kaj pli malproksime. Andreo kaj Zanga klopodis remi per streĉita forto, sed kiam ili rerigardis, sur la glata spegulo de la akvo jam nenio memorigis pri Jusuf.

Tiam Andreo levis kaj streĉis la velon, ĉar la vento nun blovis el la direkto de la bordo. Ili remis plu senvoĉe, pli kaj pli profunden sur la maro. Ili timis, ke la perdiĝo de Jusuf vekos suspekton, kaj oni persekutos ilin, sed alvenis la vespero kaj ili ne trovis signon de ia ajn persekuto. Nur la steloplena ĉielo ĉirkaŭis ilin per siaj grandegaj flugiloj sur la senfina maro.

La fuĝantoj elĉerpitaj pro la ekscitiĝo pasigis la nokton en la silente veturanta barko. Kiam venis la mateno, serene kaj hele ekbrilis antaŭ ili la senfina horizonto, ili vidis proksimiĝantan ŝipon en neniu direkto, do ili estis foje jubile feliĉaj, alifoje preme senesperaj. Ili estis feliĉaj, ĉar ili liberiĝis – jes, fakte ili liberiĝis – el la terura sklaveco, aliflanke ili estis senesperaj, ĉar ilia vivo nun jam dependis nur de la blinda hazardo.

Apenaŭ forpasis kelkaj horoj, jam aperis du teruraj malamikoj: la malsato kaj la soifo. Ili forlasis la teron antaŭ vespermanĝo. En la barko ne troviĝis gluto da manĝaĵo aŭ trinkaĵo. Detale ili traserĉadis la kestojn eble ili trovos ion, sed ili fiaskis. Kun lamenta meditado ili sidis ĉe la fundo de la barko, eĉ ne tuŝis la remilojn. La vento portu la barkon tien, kien ĝi deziras. Neniel ili povus decidi pri la direkto.

Poste Andreo denove komencis traserĉadi ĉiun angulon.

– Rigardu! – li kriis foje – Jen nia savo!

Zanga kun brilaj okuloj saltis el sia loko, sed kion lia kamarado montris al li, estis nur feronajlo, kiu elstaris el la masto.

Senkomprene kaj malgaje Zanga observis la malkovron, sed kiam Andreo malfacile eltiris la rustan najlon el la ligno kaj komencis ĝin pene kurbigi por fari hokon, ankaŭ li ekĝojis.

– Mi faros por ĝi ŝnuron! – li proponis fervore, kaj disŝiris sian ĉemizon je longaj bendoj.

La bendojn li spinis inter du fingroj, poste kunligis ilin unu post alia. La ŝnuro de la fiŝkaptilo do estis preta, sed kio estu la bastono?

Tio jam ne estis malfacila demando. Andreo fiksis la ŝnuron al la pli maldika ekstremo de iu remilo, poste zorgeme ligis la hokon sur la ŝnuron, kaj ili denove senpove rigardis unu al la alia. Ne ekzistas fiŝo en la mondo, kiu enbuŝigus la nudan hokon. Nepre ili bezonas logaĵon, sed de kie ili prenu ĝin?

Denove komenciĝis diligenta serĉado, sed ili trovis tie eĉ ne unu skarabon, insekton aŭ similan. Fine ili skrapadis la verdajn algojn, kiuj pro la humideco kreskis en la fundo de la barko, kaj ili metis sur la hokon, eble tiuj ekplaĉos al iu malpli granda fiŝo.

– Ni kaptu nur unu, tiam ni jam havos logaĵon! – admonis Andreo la knabon Zanga, kaj ili kun diligenta konsento ekuzis la malfacile fabrikitan fiŝkaptilon.

Kune ili tenis la remilon, kune ili observis la movojn de la ŝnuro. Post multhora pacienca observado ili fakte kaptis maldikan fiŝeton.

Ili eltiris ĝin entuziasme, konservis el ĝi por logaĵo, la restaĵon ili juste dividis inter si. La kruda fiŝo ja estis tre mizera manĝaĵo, sed ĝi tamen iom kvietigis la malsaton. La malfacilan fiŝkaptadon ili daŭrigis kun pli bona humoro.

Tiel mizere ili suferis sur la senfina akvo dum tri tagoj.

Kvankam la suferon pro la malsato ili kvietigis iomete, sed la soifo morte torturis ilin. Sub la arda sunbrilo, kies varmecon multobligis la glata akvospegulo, ili kuŝis en la fundo de la barko nun jam kun sekaj lipoj kaj anhela pulmo. Raŭkaj sonoj eksplodis el ilia gorĝo. La fiŝkaptilo forgesite pendigis sian ŝnuron en la akvon.

Andreo malpli bone povis elteni la suferon pro la varmo kaj soifo, ol Zanga. En la tria tago li perdis la konscion pro la febro, kaj lia konfuzita imago prezentis antaŭ liaj okuloj foje terurajn, foje ĉarmajn bildojn. Iuokaze li vidis sian naskolandon aŭ siajn gepatrojn, aŭ li kiel infano ludis inter siaj kamaradoj ĉe la bordo de Danubo. Alian fojon li vidis sin en la kelo de la ŝipo de Boonekamp aŭ la torturoj de Jusuf plenigis lian koron per teruro.

Foje-foje li rekonsciiĝis, langvore levis sian kapon kaj ĉirkaŭrigardis en la senfina dezerto de la maro, sed li vidis tute nenion...

Iom poste – li ne sciis, kiom da tempo forpasis – li eksentis ion varman, kvazaŭ varma fluo inundus ĉiun parton de lia korpo. Lia malforta korpo komencis reviviĝi, liaj okuloj malfermiĝis, sed en la unua momento lia menso ne kapablis kompreni tion, kion li vidis ĉirkaŭ si.

– Jusuf li flustris per voĉo malforta pro la timo, ĉar lia unua penso estis, ke oni kaptis lin kaj reportis al la sklaveco.

Sed la nigra vizaĝo, kiu kliniĝis super lin, kaj la gaja rideto – kiun li aŭdis – apartenis ne al Jusuf sed al Zanga, kiu estis tiel freŝa, tiel gaja, kvazaŭ ili neniam estus kusintaj duonmorte en la barko. Ĉirkaŭe multaj, bonkoraj, afablaj ŝipistoj admonis lin, ke li trinku ankoraŭ el la trinkbotelo, kiun fremda mano levis al liaj lipoj.

Andreo rekonsciiĝis la kvinan tagon de la forfuĝo, sur la ferdeko de iu portugala velŝipo. La nedirektita malgranda barko tiumatene krucis la vojon de la velŝipo, kaj la maristoj savis la du kvazaŭ mortintajn nigrulojn. Nigrulojn, ĉar ili ankaŭ Andreon konsideris tia pro lia haŭto. Des pli granda estis ilia surprizo, kiam Andreo reblankiĝis post zorga sinbano.

La maristoj zorge flegis ilin ambaŭ. Post kelkaj tagoj ankaŭ Andreo reakiris sian plenan energion. Kiam Andreo kaj Zanga rakontis siajn malfacilaĵojn al la kapitano Cuenha (tiel oni nomis la estron de la velŝipo), li tuj dungis ilin ambaŭ por labori en la ŝipo, eĉ provizis ilin per ordinara civitana vestaĵo.

La granda ŝipo veturis al Ĉinio. Ĝi liveris eŭropajn vendaĵojn al la ĉina urbo nomata Makao. Do Andreo ne havis kaŭzon plendi, ke li ne vidas sufiĉe el la mondo. Li traveturis la Atlantikan kaj la Hindan oceanojn ĉirkaŭveturis la sudan pinton de Afriko – la faman Bonesperan kabon – traveturis la Malajan insularon preter la sudorientaj bordoj de Azio, kaj post la longa vojaĝo li kiel rutina maristo atingis la praan regnon de Ĉinio.


DEK KVINA ĈAPITRO

Mandareno kun plumo de pavo tre
interesiĝas pri la ventro de Andreo

Tri jarojn post kiam li forlasis sian naskolandon, en iu maja mateno li atingis la bordon ĉe la haveno de la urbo Makao.

Kiam la ŝipo de kapitano Cuenha albordiĝis en la haveno, Andreo apenaŭ povis finatendi, ke li forlasu la sxipon. Tiel longa, multmonata, mara veturado damaĝas la gambojn eĉ por spertaj maristoj. Ili dum longa tempo ŝancele, malfacile piediras eĉ sur firma tero, kaj plej ofte ili ne havas sufiĉe da tempo, ĉar la ŝipo tre baldaux ekveturas sur la maro, do ili ne havas tempon alkutimiĝi al la senmova grundo.

Do Andreo ĝoje priuzis la okazon. Dum la ŝipo restadis en la haveno, li deziris refreŝigi sian intiman rilaton al la benita tero. Li, Zanga kaj iu portugala matroso triope forlasis la ŝipon. La pli aĝa matroso bone konis tiun Ĉinan urbon, do li proponis gvidi la societon kaj prezenti ĉion interesan el la urbo.

Ili surbordiĝis antaŭ la portugalaj deponejoj, rekte ili trafis la svarman amason de la haveno. Ĉie en la bordo homoj – kun flava vizaĝo, mallarĝaj okuloj kaj karakterizaj vangoostoj – bruis, kuradis, portadis ion. La plejparto havis ĉifonan vestaĵon, aŭ estis nuda ĝis la talio. Tiuj, kiuj havis pli bonan vestaĵon diskutis, marĉandis apud la deponejoj. Ili havis razitan kapon tiel, ke nur supre restis haroj, kiuj estis plektitaj kaj pendantaj ĝis la nuko.

Andreo kaj liaj kamaradoj trapasis la ondan amason de la haveno, kaj ili ekiris sur iu tumulta larĝa strato al la centro de la urbo. Andreo eĉ ne sciis kien rigardi, kion admiri pli frue. Ĉio – kion li ekvidis, kio frapis liajn okulojn – estis novaĵo ankoraŭ neniam vidita, neniam aŭdita de li. Ja tiutempe eŭropanoj eĉ informojn ne havis pri la vivo de la ĉina popolo.

Ili iris inter pluretaĝaj multkolore farbitaj lignodometoj. Sur la rando de la urbaj domotegmentoj pendis tintiloj, kiuj gaje tintis. Super la vendejoj la mara venteto balancis lignotabulojn lakumitajn je nigra koloro. Sur la tabuloj brilis tre kuriozaj misteraj oraj literoj. La komercistoj staris ĉe la pordo de la vendejoj kaj plengorĝe kriadis la liston, la mirindan kvaliton kaj la nekredeble malaltan prezon de siaj varoj.

Inter la domoj la amaso en granda bloko svarmis, tumultis, kirliĝis. Andreo ankoraŭ neniam vidis tiel viglan svarmadon. En la amaso portistoj paŝadis kun kurba dorso, rikiŝoj kuris rapide sur la strato. Foje aperis mandareno rajdanta sur ĉevalo kaj lin antaŭis laŭte kriantaj anoncistoj, kiuj avertis la simplajn homojn pri la alveno de sia mastro – por esti mallonga – ne per vortoj sed tuj per skurĝobatoj.

Andreo vidis, ke la homoj riverencas en la proksimo, evidente por honori iun aristokraton, sed li ne multe okupiĝis pri tiu afero, ĉar lian atenton katenis iu ĉina preĝejo kun marmoraj muroj kaj brila tegmento el porcelano.

Ĝuste kiam li turnadis sian kapon por detale rigardi ĝin, li rimarkis, ke fortaj manoj abrupte kaptas lin, aliaj fortaj pugnoj komencas zorge bati lian bruston.

Andreo ankoraŭ neniam konsideris sin pli senkulpa, ol en tiu ĉi maja antaŭtagmezo, do li ne kapablis kompreni, kial oni aplikas al li tiel strangan gastamon. Sed antaŭ ol li povus diri ion, oni jam forportis lin de liaj kamaradoj malproksimen, poste sen diri ion ajn, oni tirante, puŝante komencis gvidi lin laŭ mallarĝaj zigzagaj stratoj.

Post duonhoro ili atingis palacon. Andreon oni puŝadis al la mezo de la korto, kaj sen ia ajn klarigo – kion li cetere ne komprenus – ili ligis lin al trunko de palmo. Du soldatoj armitaj per larĝa glavego tuj saltis al li, kvazaŭ ili ĝuste lin atendus.

– Do tio okazis tre rapide! – miris Andreo. Li turnis la kapon dekstren kaj maldekstren por ekzameni la soldatojn.

– Kion deziras de mi la estimataj sinjoroj! – li demandis ilin konfuzita.

Sed la du gardistoj (ĉar ili evidente ne komprenis eŭropan lingvon) respondis la demandon mallonge tiel, ke unu dekstre la alia maldekstre ekpikis la korpon de Andreo per la brila tenilo de la glavego. Tian respondon facile oni komprenas. Ankaŭ Andreo sciis, ke plej bone estas silenti.

Do li silentis kaj meditis: kion malbonan li faris? Sed li vane cerbumis, li rememoris nur tion, ke li ĝuste rigardadis la preĝejon kun senkulpa admiro, kiam oni kaptis lin. Li ektimis, ĉar ĉi tie, en la alia flanko de la terglobo tiuj soldatoj kun grandaj glavoj facile povas senkapigi lin, eĉ la koko ne kokerikos pro lia morto.

Post iom da tempo kelkaj armitaj servistoj aperis en la korto. Ili senvoĉe malligis Andreon, kaj gvidis lin en la palacon. Tra zigzagaj koridoroj ili atingis grandan, helan ĉambron ornamitan per oraj figuroj. La interna flanko de la ĉambro leviĝis el la planko kvazaŭ podio, kaj sur tiu podio iradis digna viro per longaj paŝoj.

Andreo rigardis la supereme paŝantan viron kun miraj okuloj. Li certe estas altranga sinjoro ĉar liaj nigraj lipharoj longe pendis duflanke, kaj lia nigra harplektaĵo atingis preskaŭ liajn kalkanojn. Lia vestaĵo konsistis el peza silko, bruste sur lia jako estis brodita la brilanta suno per brilaj orfadenoj, ĉe la dorsa flanko flamoblovanta drako fieris. Ĉirkaŭ lia kolo pendis duobla dika perloĉeno. Sur lia kapo estis strangaforma, brodita ĉapelo. Ĝian pintan supron ornamis ruĝa kristala butono, kaj ĉe la kristala butono flirtis pompa multkolora plumo de pavo.

La grandpotenca sinjoro venis al la rando de la podio, kaj li kolere alrigardis Andreon per fulmaj okuloj. Oni ne scias, el kiu direkto alkuris interpretisto kun etiketaj riverencoj, kaj kiam la potenculo ornamita per plumo de pavo ekparolis, li komencis traduki la vortojn de sia mastro en la portugalan lingvon:

– Fu Kong, konsilisto ĉe la imperiestra moŝto de la ĉiela regno, kiu estas la frato de la suno kaj la luno, la plej favorata subulo, unuaranga mandareno, kiu estas la posedanto de la kristala butono signifanta la bonvolon de la plej alta imperiestra moŝto, la posedanto de la plej longa plumo de pavo, la alta oficiro de la armea ordeno kun la ora drako, kiun levu la reganto de la mondo kaj vivigu dum sennombraj jaroj, vin – vi insekto kreita por surtera rampado – demandas per mia senmerita buŝo: Per kia rajto kaj per kia intenco vi kuraĝis stari kaj levi vian kapon en la amaso, eĉ montri vian dorson, kiam lia moŝto mallevis sin rajdi tra la strato de la ŝipistoj.

– Do tio estas la klarigo! – kriis Andreo ĉe la fino de la monologo, kaj li tuj rememoris, kiel riverencis la homoj sur la strato ĉirkaŭ li, kiam li admiris la porcelanan tegmenton de preĝejo.

Egale. Oni devas repacigi tiun potenculon. Eble nun mi tuŝos la teron per mia frunto. – li decidis rapide kaj per elokventa parolo simila al tiu de la interpretisto, samtempe kun sincera koro li konfesis, ke li plej bedaŭras sian teruran kulpon, sed – ĉar li estas fremdulo – li ankoraŭ ne konis la ĉinan etiketon, tio klarigas lian teruran krimon. Fine li ĵuris, ke neniam en la futuro li malobservos dece saluti, nur nun, la lastan fojon pardonu lia moŝto la kulpon.

La interpretisto tradukis al la mandareno la ekskuzadon kaj petegon de Andreo, kaj la mandareno komencis profunde meditadi, poste respondis per kelkaj vortoj.

– Lia moŝto – tradukis la interpretisto – kun nekomprenebla kaj admirinda pardonemo, pro viaj sincera konfeso kaj pripento, cetere pro via promeso pri la futura humileco, pro via fremdeco, fine pro la nematureco de via juna aĝo, laŭ sia mirinda indulgemo tiel li moderigis sian decan koleron, ke pro via nekomparebla peko li kondamnis vin nur je cent batoj per bambua bastono, kiujn vi devas akcepti sur via ventro. Cetere lia sinjora moŝto regalas vin per tiu honoro, ke li mem nombrumos la bambuobatojn, por ke vi neniel havu mankon el ili pro malbona intenco aŭ pro senzorgemo.

Andreo ŝtoniĝis aŭdinte tiun "nekompreneblan kaj mirindan indulgemon". Senintenca krio eksplodis el lia gorĝo, tiel li rigardis la mandarenon terurigite kun larĝe malfermitaj okuloj.

Ankaŭ la mandareno Fu Kong larĝe malfermis la okulojn pro la surprizo. Ĉu tiu barbara fremdulo estas malkontenta pri lia malŝpara indulgemo?

Tiel ili gapis longe unu la alian dum kelkaj momentoj, poste la mandareno demandis Andreon pere de la interpretisto: ĉu eble li trovas la punon tro severa? La interpretisto por klarigi aldonis, ke tiu kulpo apartenas al la plej gravaj en Ĉinio, ĉar li ofendis la sanktan etiketon, kaj la punon, kiu estas la evidentiĝo de la plej alta indulgemo, oni devas akcepti ĝoje kaj kun dankemo.

– Sed mia ventro ne estas tamburo, ke oni batadu ĝin! – eksplodis el li la amara protesto mallonge, sed liajn vortojn la interpretisto eĉ ne kuraĝis traduki, ĉar li ne deziris ekhavi alian centnombran serion el la bambuobatoj. Do li rigardis tien kaj reen ne sciante kion fari. Ankaŭ Andreo rigardis la mandarenon kun firma protesto, kaj siaflanke li ne prezentis inklinon por ĝoji pro la bonvolemo de la plej alta indulgemo.

Sed li ne havis tempon por pli energie protesti. Kiam la mandareno kun la longa plumo de pavo vidis, ke la fremdulo ne kapablas rekoni lian senfinan pardonemon, lin subite ekregis videbla kolero, eĉ rezignis pri la danko, sed li ordonis, ke Andreo senprokraste ricevu la cent bambuobatojn.

Andreo kun senpova malespero aŭdis la finan decidon.

La mandareno mansvingis, la soldatoj denove ĉirkaŭis lin kaj gvidis al la korto. Ekstere jam estis antaŭpreparita la ĉina punbenko, kaj post kelkaj momentoj aperis la kapo de la mandareno en iu el la fenestroj de la palaco.

Alvenis kvar fortaj punistoj kaj en la aero aŭdiĝis la siblado de la ekzerce svingataj bambuoj, jen ĉinaj bastonoj de ĉinaj punistoj.

Tiam okazis neatendita evento.

En unu el la multegaj pordoj de la palaco aperis ornamita maljunulino, kaj venis al la korto. Andreo neniam en la vivo vidis tiel malbelan maljunulinon. Inter aliaj cirkonstancoj oni povus ŝin kulpigi, kiel sorĉistinon. En Hispanio tiutempe certe oni komencus proceduron kontraŭ ŝi.

La maljunulino dum momento komprenis la situacion sur la korto. Ŝi kontente observis Andreon, kvazaŭ ŝi trovus ion serĉatan. Poste ŝi kriis ion al la surprizitaj punistoj per ordonema voĉo. La interveno evidente estis efika, ĉar la kvar bambuoj tuj mallevis sin kvazaŭ ili neniam dezirus interkonatiĝi kun la senkulpa ventro de Andreo.

La maljunulino tiam turniĝis kaj rapidis supren sur la ŝtuparo. La servistoj ekvidinte ŝin riverecis profunde dekstre kaj maldekstre. La pordoj malfermiĝis unu post la alia, ĝis fine ŝi atingis la ĉambron de la mandareno.

Ŝi paŝis al la mandareno kaj diris nenion krom tri vortoj:

– Pasteĉo el majskaraboj!

Tiuj simplaj tri vortoj havis admirindan efikon al la sorto de Andreo.


DEK SESA ĈAPITRO

Andreo savas sian ventron,
sed perdas la apetiton

La mandareno Fu Kong multe pli amis sian propran ventron, ol la ventron de aliaj. Ĉiun plezuron de la vivo li trovis apud la tablo. Li estis la plej frandema plej elektema manĝemulo en la tuta ĉiela regno. Eĉ sur la tablo de la imperiestro malofte troviĝis tiel ruze eltrovitaj kaj arte kuiritaj manĝaĵoj, kiel sur lia tablo.

Sed kiel povus akiri tiel bongustajn manĝaĵojn la imperiestro?

Kvankam ĉe la imperiestro eĉ la ĉefkuiristo mem estis mandareno, en la gastronomio li tamen ne povis konkuri kun la kuiristino de Fu Kong, kun la fama Ju Ĉi.

Ankaŭ tio estas komprenebla, ke en la domo de lia sinjora moŝto Fu Kong la vera potenco apartenis al la honorinda sinjorino Ju Ĉi. Antaŭ ŝi ĉiu kliniĝis, eĉ la mastro de la domo klopodis esti afabla al ŝi, ja ĉiu plezuro de la tablo, la plej valora ĝojo de la vivo, la manĝado dependis de ŝi.

Sinjorino Ju Ĉi estis ne alia, sed tiu timiga maljunulino, kiu aperis en la korto ĝuste ĉe la kriza momento de la vivo de Andreo, kaj rapidis haste al la mandareno.

– Pasteĉo el majskaraboj! – diris emfaze Ju Ĉi.

Pro tiuj vortoj nebuliĝis la okuloj de Fu Kong, en lia buŝo ekfluis la salivo, poste klakante per sia lango li demandis per avida ekscitiĝo:

– Ĉu tagmeze mi ricevos ĝin?

Ju Ĉi mallonge paŭzis por pli streĉi la deziremon de la mandareno, poste per mallaŭta voĉo komencis ĉirkaŭskribi la admirindan bonguston de la nesuperebla frandaĵo.

– Jes vi ricevos, kaj ĝi estos tiel bongusta, ke surtera homo ankoraŭ ne vidis tian. Ĝia krusto estos krakema, kiel la ŝelo de avelo, ĝia farĉaĵo estos mola kaj disfalema, kiel la formikejo, kaj dolĉe aroma, kiel la migdalo.

La mandareno kun ekstaza plezuro suspiris, eble eĉ deziris danki, sed la maljunulino subite paŝis pli proksimen kaj firme laŭtigis la voĉon.

– Jes ja! Sed mi bezonas helpanton! Mi bezonas tiun fremdan knabon en la korto!

La mandareno surpriziĝis pro tiu deziro. Li sulkigis sian frunton, kaj – kvankam per afabla voĉo por ne riski la pasteĉon el majskaraboj – li komencis protesti kontraŭ la peto.

Admirinda Ju Ĉi, kial vi ne elektas el niaj servistoj. Elektu iun ajn, via deziro tuj plenumiĝos, ĝi kostas nur unu vian vorton.

– Ehe! Mi elektu ĉe ni? – replikis la maljunulino. – Ĉu, por ke oni publikigu la sekretojn de nia kuirejo?

Tiu argumento tuj efikis. Ankaŭ la mandareno rekonis, ke – kvankam la fremda junulo prezentis stultan nekomprenemon pri la honoriga puno – tamen oni ne povus trovi pli taŭgan helpanton por la kuireja laboro, ĉar li ne publikigos la zorge gardatajn sekretojn.

– Liberigu kaj tuj kunportu la fremdulon! – li donis permeson – Mi tute submetas lin al via potenco, vi, saĝa tirano de mia gusto, glora Ju Ĉi.

– Mi dankas al vi, majesta rebrilo de la Ĉiela Regno! – komplimentis la maljunulino kun riverencoj kaj rapide, kontente forrapidis.

En la korto ŝi diris nur unu vorton, kaj la ŝnuroj tuj falis de Andreo kaj la punistoj kun la bambuo malaperis, kvazaŭ ili neniam estus tie.

Andreo sekvis sian savinton. Oni ne bezonas klarigi, ke li jam ne trovis ŝin tiel malbela, kiel antaŭ dek minutoj. Ankaŭ la interperetisto iris kun ili, do triope ili alvenis en la teritorio de sinjorino Ju Ĉi, en la grandega kuirejo kun ega kuirforno kaj milspecaj, kuiraj, bakaj instrumentoj.

– Mi devas okupiĝi ĉiam pri la ventroj! – grumblis la maljunulino, kiam interne ŝi priobservis Andreon pli detale. – Ne estas sufiĉe, ke mi ĉiutage devas plenigi la ventron de la sinjora moŝto, nun eĉ vian ventron mi devis savi kontraŭ la bambuobatoj. Almenaŭ rekompencu mian bonkorecon!

Andreo dece dankis la intervenon de sinjorino Ju Ĉi, kaj scivole atendis, al kio li povas danki la feliĉan saviĝon.

– Ĉu vi povas kuiri, mia filo? – demandis la maljunulino – Ĉar mi bezonas helpon en la kuirado, tial mi protektis vin.

Andreo ekhavis bonan humoron malgraŭ sia malfeliĉa situacio. Ja li povas ekkoni novan profesion eĉ en kortega kuirejo, ĉe la altaro de gastronomio.

– Tajloro, matroso, pafmajstro, sklavo kaj katoprizorganto mi jam estis – li listigis per unu spiro la staciojn de sia aventura kariero – eble mi estas taŭga ankaŭ kiel kuiristo.

Li ne ektimis pro sia nova laboro, ĉar li rememoris sian infanaĝon, kiam hejme sur la kampoj la plenkreskuloj plej ofte lasis, ke li gardu la bolantan kuirpoton. Li jam en tiu tempo povis kuiri la bongustajn kampajn manĝaĵojn, eĉ la renversitan kaĉon li povis fari, kvankam ĝi bezonas grandan lertecon, ĉar la enhavon de la grasa kuirpoto oni devas renversi ĵetante ĝin en la aeron.

Do li fidis sian kuiristan talenton, sed des pli trompiĝis. Jam en la unua tago li devis rekoni, ke la grandioza scienco pri la gulaŝo, hungara fiŝsupo, renversita kaĉo ne multe valoras en la kuirejo de la mandareno. La mandareno ŝatis tute alispecajn manĝaĵojn, ne tiajn, kiajn li konis.

– Venu mia filo! – prenis lin la maljunulino ĉe la mano, post kiam ili iomete ĉirkaŭrigardis en la kuirejo. – Ni komencu prepari la tagmanĝon, ĉar vi ankoraŭ ŝuldas pro via ventro.

Tra ia malantaŭa pordo ili venis en malgrandan ĝardenon. La ĝardenon densa reto limigis de la ekstera mondo. Ankaŭ supre kovris ĝin tiu reto – kvazaŭ kupolo teksita el fadenoj – tiel, ke la vento, pluvo kaj sunbrilo povis libere atingi la abunde kreskantajn verdajn plantojn, sed eĉ skarabo ne povus forlasi la ĝardenon.

Andreo plaĉe ĉirkaŭrigardis, observis la pompajn vegetaĵojn sed abrupte li eksentis naŭzon tian, ke li ekhavis anserhaŭton. Sur la herboj, folioj kaj floroj svarmis mil kaj mil majskaraboj, kaj sur la humida grundo serpentumis, rampis ĉiaspecaj grandkreskaj lumbrikoj, kiel legio da malpli grandaj serpentoj.

Ju Ĉi por momento kun fiera kontento observis tiun kuriozan bestoĝardenon, dum ŝi alrigardis Andreon por atendi laŭdon. Poste eklaborante ŝi transdonis al li plektitan korbon kun fermoplato.

– Plenigu ĝin per majskaraboj verŝajne ŝi diris tion, sed – ĉar la interpretisto jam foriris – ŝi ankaŭ prezentis al Andreo lian laboron, per la mano ŝi balais manplenon da svarmaj majskaraboj en la korbon.

Andreo vole nevole komencis kolekti la majskarabojn, intertempe li vidis rigardante flanken, ke la maljunulino elektadas sur la tero inter la pli dikaj lumbrikoj, kaj kolektas ilin en alian korbon. Poste ambaŭ reiris en la kuirejon, post kiam ili zorge fermis la retokovritan pordeton de la ĝardeno.

Interne jam la preparo de la unua tagmanĝo sufiĉis, ke Andreo almenaŭ por unu semajno perdu sian apetiton por ĉiaspeca mandarena frandaĵo.

Unue ili ekkuiris la plej ŝatatan manĝaĵon de la mandareno, sed oni ne kapablas priskribi, per kiaj naŭzaj operacioj ĝi prepariĝis. Cetere la maljunulino ŝajne deziris zorgi pri aparta bongustaĵo, do la duonon de la skaraboj ŝi ne muelis por pasteĉo, sed kraketigis sur krado super libera fajro, kiel oni preparas la krevmaizon ĉe ni. Grandan pelvon da tiu admirinda frandaĵo ŝi faris.

Ĝis tagmanĝo Andreo eksciis ankaŭ tion, kian sorton havos la dikaj lumbrikoj. La maljunulino prenis grandegan instrumenton similan al plata fritujo, ŝi varmigis en ĝi oleon, kaj helpe de la nevola kunagado de Andreo rulis en ĝin la malfeliĉajn lumbrikojn, tiel ŝi fritis ilin por la glora gusto de la mandareno.

– Nu ne multe da similaj kuiristoj ekzistas en la mondo – taksis sian futuran karieron Andreo – ĉar mi vidas, ke mi malsatmortos ĉi tie, ĝuste en la kuirejo.

En la kuirejo de la mandareno li neniam manĝis ion alian, ol diversajn fruktojn, kiom ajn deziris lin regali la maljunulino. Post la manĝado li trinkis aromajn teojn, kaj – eĉ tiam, kiam li jam forlasis la teruran kuirejon – longe li ne povis eĉ alrigardi la oleajn aŭ grasajn manĝaĵojn.

Sed ankoraŭ longe ne alvenis la tago de lia foriro el la kuirejo de la mandareno.

Ankoraŭ nun li devis diligente helpi kiel vickuiristo, kaj lerni atenteme la rimedojn de la kuirarto por plifaciligi la diversajn penadojn de la maljunulino.

Se ili alportis talpojn el la kampoj, li devis distranĉi la malgrandajn bestojn, kiuj havis veluran felon, elpreni kaj zorge spici la etajn ripojn, por ke poste la mandareno kaj liaj gastoj kraketigu la ŝatatan frandaĵon kune kun ĝiaj ostoj. Li devis eltranĉi per singardaj manoj ankaŭ la bongustajn hepatojn de la talpo, kiu same kalkuliĝis bongustaĵo sur la tablo de la mandareno.

Cetere li devis purigi la alte taksatajn naĝilojn de ŝarko, kiujn la fiŝistoj liveris al la kuirejo kaj antaŭprepari la specialan neston de marhirundo, el kiu prepariĝas la plej fama kaj multekosta ĉina supo. Tiujn taskojn li devis plenumi. La plej malagrablajn horojn tamen ne tiaj laboroj kaŭzis al Andreo sed la barbareco trans ĉiu limo, kiu regis en la kuirejo de la mandareno.

La maljunulino havis ĵaluze gardatan gastronomian teorion, kio kaŝiĝas en tio, ke nenia bestoviando povas esti bongusta, se la beston oni ne torturas daŭre antaŭ ĝia morto. Kiam ŝia lernanto iomete komencis kompreni la ĉinan lingvon, ŝi klarigis la enirpunkton de tiu gastronomia principo:

– Pro la doloro kolektiĝas la sango – eksplikis la maljunulino kaj per gestoj kaj per vortoj – tie, kie aperas la doloro, sekve tiuj membroj ĉu kuirite ĉu fritite fariĝos precipe aromaj, do tiujn ŝatas nia grandpotenca mastro, kaj tial mi estas fama kuiristino de nia glora sinjoro.

La freneza kuirscienco de Ju Ĉi instigis ŝin fari tiel sadismajn agojn, kiujn Andreo eĉ post pluraj jaroj rememoris kun teruriĝo. Ne havis finon la sadismaj bestotorturigoj, simple por tio, ke sinjora moŝto Fu Kong havu specialajn manĝaĵojn sur sia tablo.

***

Forpasis monato, forpasis la dua, kaj Andreo ankoraŭ restis mallibera en la kuirejo de la mandareno.

Se nur li povus forfuĝi, forfuĝi iel ajn el tiu barbara kaj naŭza laboro, sed la forfuĝo ŝajnis neebla. Kiom ajn maljuna estis Ju Ĉi, tamen per akraj okuloj ŝi gardis la malfeliĉan helpkuiriston.

Tamen en iu venta, nuboplena vespero prezentis sin oportuna situacio. Ĉe la limo de la vaste etendiĝanta ĝardeno de la kuirejo, tuj ĉe la ŝtonbarilo de la mandarena korto, staris vico da ĉerizarboj. Estis la tempo de la ĉerizomaturiĝo, kaj la mandareno ekdeziris la freŝajn fruktojn. Do Andreo ekhavis la taskon kolekti grandan korbon da maturaj fruktoj.

Dum Andreo okupis lokon supre, sur iom dika branĉo, Ju Ĉi mem kontrolis la komencon de la laboro, sed baldaŭ venis la vespero, ekblovis malvarmeta vento, pro tio la maljunulino ordonis al Andreo rapidi, kaj ŝi retiriĝis el la ĝardeno.

Andreo miris, ke la maljunulino tiel facile forlasis lin, kaj tiun miraklon oni ne povus klarigi alimaniere, nur tiel, ke la maljunulino tre timis friskan, humidan, maran venton pro siaj maljunaj artikoj.

– Okazu io ajn – taksis la situacion Andreo – tiun ĉi eblon mi ne preterlasos.

Li iomete aŭskultadis al la direkto de la domo, poste kun rapida decido li grimpis supren sur la arbo, kaj facile paŝis sur la altan supron de la ŝtonbarilo.

Kiel kaj kie li surteriĝos ĉe la alia flanko, tion li eĉ ne konjektis, sed nun eĉ ne zorgis pri tio. Per kuraĝa impeto li ĵetis sin sen heziti.

La salto feliĉe sukcesis. Ĉe la transa flanko verdaj arbustoj moligis lian falon, kaj atendis lin mola grundo de florbedoj, do li sendanĝere atingis la teron.

– Mi alvenis, sed kien? – li ĉirkaŭrigardis. En la vespera mallumo li stariĝis en la florbedo.

Estas certe, ke li trovis sin en belega ĝardeno. Bonodoraj floroj, abunde verdaj arbustoj, kaj grandegaj arboj, malhele brilanta lageto kun insuleto kaj malgranda konstruaĵo ĉe la mezo, kiu havis pintan tegmenton, Andreo ilin ekvidis en la unua momento. Ankaŭ tiu ĝardeno verŝajne apartenas al altranga aristokrato.

– Antaŭen! – li komandis al si mem – en iu ajn direkto, nur for de la ŝtonbarilo!

Ĉe la lumo de la luno elrigardanta inter la nuboj, li ankoraŭfoje pririgardis la ĝardenon, observis ian altan tegmenton de iu pli malproksima kastelo, kiu levis sin super la frondoj de la arboj profunde en la ĝardeno, poste li per rapidaj paŝoj travadis inter la arbustoj, kaj haltis sur vojeto kovrita per blankaj ŝtoneroj.

Li serpentumis laŭ la vojeto, rapidis preter rivereto, kiu fluadis inter la arbustoj al la direkto de la lageto, kaj kuris plu en malluma laŭbo. Fine li rimarkis, ke la malhelon de la laŭbo ŝanĝis perfekta mallumo.

Malvarmeta venteto tuŝis lian vizaĝon, li ne vidis eĉ ĝis paŝdistanco, do li komencis palpadi, kaj anstataŭ la arbustoj de la laŭbo lia mano trafis humidan argilan muron. Li ekmiris. Kien lin kondukis la ŝajne kvieta vojeto? Sed dum li plu stumbladis sur la dekliva vojeto, nemalproksime denove ekbrilis la luno.

Kurante li rapidis al la lumo, kaj kiam li denove atingis liberan spacon, ekkomprenis, ke li trapasis la rivereton ne sur ponto, sed laŭ mallarĝa tunelo, kiu troviĝis sub la fluejo de la rivereto.

– Certe havis riĉan fantazion tiu, kiu elpensis ĝin. – li viŝis la frunton jam pli trankvile, kaj – ĉar li ne povis fari ion pli oportunan – denove sekvis la vojeton sternitan per ŝtoneroj, kiu denove serpentumis antaŭ liaj piedoj.

Ne multe da tempo forpasis, kiam li denove ĉirkaŭrigardis kun turniĝanta kapo kaj laca animo. La vojeto ne ebligis orientiĝi en la ĝardeno. Andreo kvar foje ĉirkaŭiris la tutan ĝardenon en la nokta mallumo, tiel, ke fine li ne sciis, ĉu li ploru aŭ ridu.

– Kiel ajn, sed mi devas forlasi tiun labirinton! – eksplodis el li la amara kolero.

Li observis la ĝardenon kun streĉita atento, kiam homaj voĉoj, virina rido, gajaj krioj frapis liajn orelojn.

– Reen al la tunelo! – li turnis sin fulmorapide, sed estis jam tro malfrue.

Babilantaj ĉinaj junuloj aperis antaŭ liaj okuloj. Kiam ili ekvidis Andreon tuj kuratakis lin kriante.

– Ni kaptis ŝteliston! – rompis ilia kriado la silenton de la ĝardeno, kaj en tiu momento kolektiĝis eĉ dekopa grupo, kelkaj ĉinaj fraŭlinoj, kaj junaj armitaj sinjoretoj.

Ili portis sian kaptiton al iu senarbejo, kaj komencis pridemandi lin severe, kvankam la iomgrade ellernitan ĉinan lingvon Andreo nun apenaŭ komprenis pro la konfuzo.

El kelkaj vortoj kaj demandoj tamen li komprenis tion, ke li estas en ĝardeno de aristokrato multe pli altranga, ol lia mandareno. La malfeliĉa hazardo ĵetis lin en la kortegon de la imperiestra guberniestro. Baldaŭ li komprenis, ke la junaj sinjoroj disputas pri tio, ĉu li estas ordinara ŝtelisto, aŭ kaŝmurdisto, kiu deziras mortigi la guberniestron.

Sur la frunto de Andreo aperis ŝvito. Kion ajn decidos tiuj armitaj junuloj, certe ili povas lin pereigi facile. Li kolektis ĉiun sian konon pri la ĉina lingvo por balbute klarigi iel, kiumaniere li trafis la ĝardenon, kvankam tio ne multe helpus lin. Sed al la plej altranga fraŭlino – kiu estis la filino de la guberniestro mem – ekplaĉis lia stranga, verŝajne ridinda ĉina prononco.

La gracia fraŭlino aŭskultis lian parolon ek-ekridante, kaj paroligis lin plu kaj plu tiel, ke li ekhavis kuraĝon, kaj petis ŝian helpon.

Oni devas rekoni, ke la fraŭlino ŝajnis tre bela kaj aminda junulino, ŝi ĉarme flirtigis sian valoran silkovestaĵon, afable turnis sian kapeton al Andreo, kaj ankaŭ ŝiaj ceremoniaj movoj atestis nekompareblan gracion.

El tio Andreo tuj rimarkis, ke ŝi estas la plej altranga membro de la grupo, kaj li nun jam kiel eŭropa fremdulo petis la protekton de la fraŭlino.

– De kie vi venis? Kiel nomiĝas via lando? – demandis scivole la filino de la guberniestro.

– Hungario. – respondis Andreo, kaj li esperis, ke la fraŭlino eble konas lian patrion, sed estis evidente, ke ŝi neniam en la vivo aŭdis pri tiu lando.

Tamen ŝajne ĝuste tio estis bonŝanco por Andreo. La filino de la guberniestro sulkigis la frunton, kvazaŭ ŝi bone konus ĉiun landon de la mondo, kaj meditus nur pri tio, ĉu hungaro meritas helpon?

– Bone, se vi estas hungaro, mi helpos al vi. – ŝi decidis fine, kaj ordonis al kelkaj servistoj, kiuj tie riverencadis, ke ili provizu la fremdulon per nutraĵo, kaj disponigu al li tranoktejon. La nokton Andreo pasigis en pompa ĉambreto, kaj kiam la sekvan tagon antaŭtagmeze oni gvidis lin denove antaŭ la filinon de la guberniestro, lia problemo estis jam solvita. La fraŭlino helpe de la ordono de sia patro disponigis al sia protektato lokon en ĉina ŝipo. Kiam Andreo transprenis de ŝi la protektan leteron adresitan al la kapitano de la ŝipo, kaj li dankis ŝian bonkoran helpon, la bona junulino petis lian promeson, ke li rakontos hejme en sia patrio, kiel gastamaj estas la ĉinoj al la kompatindaj fremduloj.


DEK SEPA ĈAPITRO

Andreo ekhavas potencan amikon,
sed eĉ pli potencan malamikon

Andreo forlasis la urbon Makao per kaduka ĉina velŝipo kun tri mastoj. Tiu lia nova vojaĝo bezonis nur kvin tagojn.

La malfacile veturanta velŝipo daŭre restis proksime al la bordoj, do la kvinan tagon ĝi albordiĝis en la urbo Kanton. Tie la kapitano simple rompis la amikecon ordonitan de la guberniestro de Makao, kaj senhezite surbordigis Andreon. Eĉ informojn li ŝparis. Andreo iru, kien li deziras, sukcesu, kiel li povas.

En la urbo Kanton eŭropanoj troviĝis nur nederlandaj.

Ili havis en la urbo komercan centron, kaj por la sekuro de la komerca centro tie restadis regimento el la kolonia armeo.

Kiam Andreo paŝis sur la bordon, li eĉ ne sciis, kien iri. Lin povis trafi la malsatmorto same, kiel la dangxero, ke li renkontiĝos kun ia mandareno de kristala butono.

Sed dum li rigardadis en la haveno, li renkontiĝis hazarde ne kun mandareno de kristala butono, sed kun dika nederlanda komercisto. Andreo ekĝojis renkonti eŭropanon, ĉar helpon li povis pli esperi de li, ol de la pralogxantoj.

– Ĉu la sinjoro ne dungus min? – li proponis sin al la nederlandano, post kiam li rakontis per kelkaj vortoj, kiel li trafis tiun urbon.

La dikulo skuis la kapon kun malbona humoro.

– Kutime mi ne dungas blankulon. – respondis rekte, kaj sian opinion li eĉ klarigis mallonge: – Ili manĝas multe, kaj laboras malmulte.

Andreo tute ne ŝatis petegi, precipe ne ĉe tia, dika komercisto, sed lia senespera situacio nun tamen instigis lin peti ian helpon. Fine la nederlandano do helpis al li, kvankam nur per rapida konsilo.

Iru al la loka kolonia armeo – li proponis – serĉu kapitanon De Vint. Li dungos vin. Ho! Por kvar tutaj jaroj.

Al Andreo ne plaĉis tiu "ho!". Li vizitis la konstruaĵon de la loka kolonia armeo kun amaraj pensoj, ĉar li konjektis, pri kio temas, kaj tuj komprenis, ke li vane saviĝis el la nigra ŝipo de sinjoro Boonekamp, nun li memvole vizitas tiujn, al kiuj Boonekamp evidente deziris vendi lin.

Ne multe trompis lin tiu konjekto, kvankam oni ne portis lin por arbohaki en la ĝangalo, sed tiu kapitano De Vint tuj akceptis lin en la kolonian armeon. Tuj akceptis lin, ĉar por la orient-hindaj kolonioj kun malsaniga klimato oni povis akiri soldatojn nur malfacile, sed Nederlando treege bezonis la armeon, por ke aliaj landoj ne ekhavu potencon en la riĉaj insuloj.

La malgajan soldatiĝon akompanis nek muziko nek dancado. Andreo simple devis subskribi kontrakton siaflanke, ke li ne forlasos la armeon dum kvar jaroj, poste oni metis perukon sur lian kapon, sur ĝin triangulan ĉakon, surmetis al li ian sangoruĝan uniformon tian, ke la frontan parton oni ne povis distingi de la dorsa, ĉar ili ambaŭ estis same refalditaj, fine li ricevis grandegajn botojn longajn ĝis super la genuoj, kaj jen la nova nederlanda soldato!

Kiel rapida estis la varbado, tiel monotona kaj kruda la servado.

Ĉiutage dufoje li levis la pezan pafilon sur sian ŝultron, kaj gardostaris ĉe iu enirejo de la deponejoj. Post tri horoj li transdonis sian lokon al alia. Poste li estis liberulo krom, ke li devis aperi ĉe la komandejo sole nur por transpreni sian soldon, ĉar kapitano De Vint ĉiutage pagis la soldon po du groŝoj, ke la soldatoj ne forlasu la armeon havante pli grandan sumon. Krom la du groŝoj li ricevis ankoraŭ du manplenojn da rizo, duonfunton da ŝafoviando kaj panon, fine glason da vinagro, kiun oni devis trinki ĉiutage kontraŭ la tropikaj malsanoj.

Andreo pasigis siajn tagojn en ĉagrena enuo dum longaj horoj li sidadis ĉe la marbordo kaj liaj sopiroj flugis malproksimen super la onda akvodezerto. En la malproksimo kie estas lia kompatinda, forlasita patrio? Ĉi tiuj komercaj popoloj ne konas ĝin eĉ laŭfame, kaj neniel li povas renkontiĝi kun samlandano. Kelkfoje tiel ĉagrenis lin la nostalgio al la patrio, ke li fariĝis melankolia kaj dum pluraj tagoj diris eĉ ne unu vorton.

En tiel monotona kaj senokaza vivmaniero li tre ekĝojis, kiam venis informo, ke la armea regimento de Kanton reiras al Batavio al la ĉefurbo de "Java" (nuntempe Ĝakarto), kiu urbo samtempe estas la centro de ĉiuj orient-hindaj kolonioj de Nederlando.

La informo pruviĝis ĝusta. Iun belan tagon alvenis nova regimento en la urbo Kanton, do la regimento de kapitano De Vint ekveturis per ŝipo, kaj post kelkaj semajnoj albordiĝis ĉe la urbo Batavio.

La urbo akceptis ilin kun multkolora, svarma vivo de la koloniaj grandurboj. La Orient-Hinda Kompanio, kiu havis nemezureblan posedaĵon, kaj estis la plej potenca organizo de la tutmonda komerco, ĉi tie konstruis centojn da komercaj bazoj, cetere ĉi tie troviĝis la centro de la kolonia administrado kun amaso da oficistoj kaj kun grandega kazerno, kiu estis la komandejo de la kolonia armeo.

Kiam la regimento de kapitano De Vint surbordiĝis en la haveno, kaj marŝis sur la ĉefstrato de la urbo kun gaja tamburado, la scivolemo kolektis la homojn por vidi ilin. Aperis elegantaj junulinoj kaj sinjorinoj ĉe la fenestroj, infanoj kuradis amase preter ili sur la strato.

Sed Andreo rimarkis ankaŭ tion, kiel malofte aperas vizaĝo kun sana koloro, kaj kiel palaj, kiom maldikaj estas la infanoj, ne tiel sanaj, kiel hejme, ĉe la bordo de Danubo ludantaj knaboj kun ruĝaj kaj dikaj vangoj.

Apenaŭ ili marŝis antaŭen sur la ĉefstrato, ĉesis la tamburado, kaj subite aŭdiĝis komando:

– Salutu!

Oni portis mortinton. Ĉe la sekva kruciĝo denove tio okazis, kaj antaŭ ol atingi la kazernon ili renkontis eĉ trian nigran marŝon.

– Jes! La febromalsano mortigas la homojn. Klarigis iu pli maljuna kamarado al Andreo. En Batavio ĉiun duan personon trafas la febromalsano, precipe tiun, kiu ne havas eblon por pasigi la someron en malpi varma montara regiono. Tial do ne restadas ĉi tie eŭropa oficisto, kuracisto aŭ simila pli longe, ol du aŭ tri jarojn. Dum tiuj kelkaj jaroj oni laborakiras belan sumon, poste kun la mono reiras al Eŭropo.

Andreo malgaje rigardis la altan fronton de la kazerno.

– Mi trafis malbonan lokon. Ĉu mi povas ĝin forlasi viva? – li demandis sin mem, poste kune kun la regimento ankaŭ li malaperis post la larĝe malfermita masiva pordego de la kazerno.

***

En Batavio ankoraŭ neniu vidis iam hungaron, do ne estas mirinde, ke multaj interkonatiĝis kun Andreo. Kiel homo traveturinta la mondon li fariĝis volonte akceptata gasto en multaj domoj de la urbo. Tiel okazis, ke – kelkajn semajnojn post la alveno de la regimento – ankaŭ la nederlanda guberniestro Peter Albert Van der Parra, kiu havis la sidejon en la urbo, sendis mesaĝon al la kazerno, ke la soldato, kiu apartenas al kurioza nacio, aperu ĉe li por interkonatiĝi.

La sekvan tagon antaŭtagmeze Andreo elegante vestis sin, kaj scivole ekiris al la domo de la guberniestro. Scivole ankaŭ tial, ĉar liaj kamaradoj, kiuj pli bone konis la urbon, malkaŝis, ke li ekkonos la plej dikan homon de la nederlandaj kolonioj. Sed Andreo interkonatiĝis unue ne kun la eksterordinare dika guberniestro, sed kun io tute alia, kio por longa tempo havigis al li krudan kaj senindulgan malamikon, eĉ se li tion ankoraŭ ne konjektis.

Por komenci la historion, kvar larĝaj ŝtonaj ŝtupoj kondukis al la domo de la guberniestro. Tiuj kvar ŝtupoj estis frotpurigitaj tiel, ke ili estis blankaj, kiel la alabastro, cetere ili estis kovritaj per ia blanka pulvoro, kaj sur ĝi iu – verŝajne per branĉeto – desegnis ornamajn figurojn. Kiam Andreo atingis la ŝtupojn li konfuziĝis por momento pro la strangaj ornamoj de la ŝtupoj.

– Ĉu oni neniam eniras tiun domon? – li demandis surprizite, sed ĉar li tamen konsideris, ke la ŝtupo servas por surpaŝi ĝin, li trankvile ekiris supren.

Zorge li surpaŝis ĉiun ŝtupon, dum li forviŝis du regule belajn kvadratojn, plurajn eminentajn triangulojn, kaj likvidis almenaŭ la duonon de iu tre sukcesa kvinangulo. Poste – kvazaŭ li estus bone plenuminta sian taskon – li enpaŝis tra la enirejo.

Oni devas aldoni, kiam Andreo tion finis, malantaŭ la kurteno de iu el la fenestroj li opiniis aŭdi vekrion, kaj kiam li trapasis la halon, li krucis la vojon de grandkorpa sinjorino, kiu kolere kuris. Sed el tiuj signoj li povis konkludi nenion. Multe pli okupis lin la demando: ĉu la guberniestro invitis lin nur pro scivolemo?

Sed estus pli konsilinde repacigi la koleran sinjorinon, ĉar sciinde ŝi estis la edzino de la guberniestero, kaj la edzino – kvankam ne povis konkuri kun sia edzo per sia pezo – sed ankaŭ ŝi havis minimume cent kilogramojn. Do ŝi facile povis ĉiam, kaj en ĉiu afero apliki la grandegan pezon de sia potenco, ĉar reale ŝi estis la vera guberniestro de Batavio anstataŭ la bonkora edzo.

Oni devas scii ankaŭ tion, ke ŝia plej grava virto estis la puremo. La nederlandanoj estas famaj pri la puremo. La nederlanda dommastrino lavas, balaas, purigas la tutan tagon, sed la edzino de la guberniestro superis ĉiun diligentan mastrinon de sia nacio. La puremo ĉe ŝi fariĝis jam preskaŭ malsano, kaj la grandkorpa sinjorino perdis la spiron, ĉagreniĝis, kun fulmaj okuloj kriadis, se iu – eĉ nur iomete – ofendis la senliman ordon kaj purecon en ŝia domo.

Do la oreloj de Andreo ne eraris, kiam li iris sur la ŝtupoj kaj opiniis aŭdi ve-krion. Li ne eraris eĉ pri tio , kion li demandis al si mem: ĉu oni neniam uzas tiujn ornamitajn ŝtupojn? Fakte tiuj, kiuj vizitadis la domon de la guberniestro, konis la korinklinon de la mastrino de la domo al la ŝtupoj ornamitaj per figuroj, kaj ili, se eble, transsaltis ĉiujn kvar ŝtupojn. Tian ĝentilecon la edzino de la guberniestro rekompencis per honora afableco. Sed Andreo jam perdis la ŝancon por tiu afableco.

Do la edzino de la guberniestro ve-kriis kaj teruriĝis, dum ŝi en la fenestro rigardis la teruran detruadon, poste ventorapide kuris al la halo, sian fulman rigardon ĵetis al la barbara fremdulo, kaj kriante kunvokis la servistojn. Ŝi ordonis denove purigi la ŝtupojn, denove kovri per la blanka pulvoro, ŝi denove desegnis la figurojn propramane, dum ŝi ne ĉesis deziri Andreon al tiu malpura barbara Hungario, kie oni tiel malĝentile surpaŝas la ŝtupojn.

***

La naiva gasto – kiu cetere ankaŭ ne povus deziri ion pli bonan, ol reveni al tiu barbara Hungario – jam staris antaŭ la guberniestro. La grandkorpan sinjoron li trovis en nekredebla komforto. La guberniestro sidis eble en la plej granda fotelo de la mondo, sed liaj dikaj membroj eĉ en ĝi trapasis la limojn, kiujn la meblisto difinis.

Peter Albert Van der Parra tre afable akceptis la gaston. Li deziris nenion pli, nur ekkoni en lia persono la unuan hungaron, kaj por esprimi sian bonvolemon li tuj transdonis al Andreo grandegan skulptitan pipon, kiu eĉ sen tabako estis minimume kvin funtojn peza.

– Bonvolu skui tiun tintilon kara pli juna sinjoro! – li petis poste Andreon, ĉar siajn proprajn manojn li ne tre ŝatis movi.

Andreo serveme tintis, do baldaŭ aperis servisto.

– Alportu vinon! – ordonis la guberniestro, kaj post kelkaj momentoj sur peza arĝenta pleto, en polurita venecia kristala botelo aperis bonspeca, fajra, ruĝa vino sur la tablo.

La guberniestro kun granda penado, tamen instigita de la gastamo, propramane plenigis du glasojn. Sed la troa dikeco ne tre helpas por esti lerta, do kelkaj gutoj da ruĝa vino bedaŭrinde falis sur la tablotukon el valora teksaĵo.

Poste ili bonhumore pipfumis kaj trinkadis la vinon. Andreo tre bone fartis, kiam li rakontis pri siaj longaj surmaraj vojaĝoj, li parolis pri sia posteno kiel prizorganto de kato, pri la aventura fuĝo el afriko, pri la helpkuirista laboro en la kuirejo de la mandareno, dume li agrable transdonis sin al la varmiga, vangojn ruĝiga efiko de la ruĝa vino.

Sed la guberniestro – kvankam li aŭskultis la rakonton kun interesiĝo – tamen fartis malkomforte en la grandega fotelo. Estis evidente, ke io premas lin, eĉ tre forte premas, kaj fakte premis, sed ne lian koron, multe pli lian stomakon, kaj ne interne sed ekstere. Jes ja! La afero kaŝiĝis en tio, ke la kompatinda guberniestro havis tre malvastan pantalonon, kaj tio – ĉe la dikaj homoj – estas vera fatalo.

Kiam dum la konversacio ili fariĝis iom pli intimaj, Peter Albert Van der Parra konfesis al Andreo sian problemon.

– Ĉu vi vidas, kara pli juna sinjoro – li suspiris malĝoje – kiel malfeliĉa afero estas, se oni havas iom pli dikan korpon. Mi daŭre uzas miajn vestojn, ĝis ili preskaŭ ĉifoniĝas. Mi ne kuraĝas farigi novan, ĉar mi timas, ke ĝi estos malvasta, kaj premos min.

Andreo aŭskultis la plendon de la guberniestro kun vekita scivolemo de sia profesio, kvankam li ankoraŭ ne malkaŝis, ke lin koncernas la afero pri la vestoj.

– Ankaŭ tiun novan pantalonon – daŭrigis malĝoje la guberniestro – mia edzino farigis por mi sekrete. Nun mi jam devas uzi ĝin, precipe, se mi havas gaston, kvankam ĝi estas tiel malvasta, ke ĝi premas el mi eĉ la spiron. Kaŝe mi eĉ resendis ĝin al la tajloro, sed ĝi eĉ nun estas tia, kvazaŭ mi estus en premilo.

– Ĉu la tajloro ne povis ĝin ripari? – ekzamenis Andreo la grandegan pantalonon, poste, kiam li rimarkis la kaŭzon de la problemo, li tuj proponis sian helpon.

– Se via moŝto permesas, mi perfekte korektos ĝin.

La guberniestro mirante rigardis al Andreo.

– Neeble! Ĉu vi estas kompetenta en tiaj aferoj?

– Kiel mi ne estus kompetenta? – ridis Andreo. – Mia patro, frato, estas tajloro, kaj ankaŭ mi mem havas tiun profesion originale. Lastfoje mi perfektigis miajn fakajn konojn ĉe mia frato, kiu estas imperiestra tajloro-majstro en Vieno.

La guberniestro ekĝojis tiel, ke je la propono de Andreo li tuj retiriĝis en sian internan ĉambron, kaj surmetinte malnovan kadukan pantalonon, la malvastan tuj transdonis al Andreo por ripari. Li alportigis kudrilon, fadenon, kaj tondilon al la gasto, kiu eklaboris kaj dum duonhoro tiel brile riparis la guberniestran pantalonon, ke Peter Albert Van der Parra ekdancus pro la ĝojo, se liaj korpaj mezuroj tion ebligus.

– Ja vi estas vera artisto! – li kriis ĝoje en sia nova pantalono. – Sed je la amo de Dio! Kial vi fariĝis soldato, se vi estas tiel talenta vesto-artisto. Malfermu ĉi tie novan tajloro-laborejon. Mi estos via unua kliento. Vi rapide fariĝos riĉulo.

– Ne povas esti. – respondis Andreo kun malbona humoro. – Mi devis kontrakti por kvar jaroj ĉe la kolonia armeo, kaj pasis ankoraŭ nur unu jaro.

– Jes ja! – senvortiĝis la guberniestro, sed post kelkminuta murmurado kaj kapturnado li trovis la solvon.

– Do, ne malĝoju! Mi aranĝos, ke oni donu libertempon al vi por la resta tempodaŭro. Tiel vi povas ekfunkciigi vian entreprenon, kaj mi asertas, ke ne forpasos ankoraŭ duonjaro, kiam vi estos la plej fama tajloro en la kolonioj.

Ĝuste tion ili priparolis – la guberniestro fervore kaj bonkore tintigis la glason kun Andreo – kiam abrupte malfermiĝis la pordo kaj enpaŝis anhelante la edzino de la guberniestro.

Ŝi enpaŝis, kaj io sur la klinko tuj frapis ŝiajn okulojn. Verŝajne ŝi rimarkis ian makulon, ĉar ŝi senvorte eltiris sian poŝtukon, kaj rapide komencis frotadi la kuproklinkon. Kiam ŝi estis preta, ankoraŭfoje priobservis sian laboron, fine venis en la ĉambron.

Kvankam ŝi tute ne forgesis la aferon pri la ŝtupoj, tamen ŝi kiel dommastrino jam deziris diri ion ĝentilan al Andreo, kiam la sango subite ruĝigis ŝian vizaĝon, ŝi preskaŭ perdis sian spiron, kaj la profunda kolero inundis ŝian tutan personon.

Per unu paŝo – Andreo eĉ ne povis imagi, ke tiel grandkorpa sinjorino povas tiel longe paŝi – do per unu paŝo ŝi atingis la tablon, sian fingron ŝi metis sur la vinomakulon sur la tablotuko, kaj per retenita voĉo alparolis la gaston.

– Verŝajne en hungario oni ne uzas tablotukon, aŭ oni trinkas nur akvon!

La konscienco de Andreo estis pura, kaj li eĉ ne povis tuj respondi al la primitiva ironio. La vera kulpulo – kvankam li havis konsciencriproĉon iomete – fakte ekĝojis, ke la insulto de la edzino ĉifoje trafas ne lin sed iun alian, do li nur komencis repacigi la koleran virinon per kvieta voĉo.

– Kara mia Dorotea! Tiuj kelkaj malgrandaj makuloj ne estas tragedio...

La frazon li ne povis fini.

– Kio? – ekkriis kolere la edzino. – Ĉu vi nomas ilin malgrandaj makuloj? Ja ĉiu el ili estas pli granda, ol du-groŝa monero!

Ŝi elprenis monerojn el sia poŝo, kaj pruvis, ke ŝi tute pravas.

– Sed kara mia Dorotea! – komencis denove la guberniestro. – Oni povas ilin forigi per suko de citrono.

La sinjorino nun eksplodis vere.

Ĉu per suko de citrono? He he he! Eksciu, ke per ĉiuj citronoj de ĉiu kolonio de Nederlando oni ne povas forigi tiujn makulojn! Ĉi tie ili estas, kaj ĉi tie ili restos por ĉiam, sur mia tablotuko!

Per unu mano ŝi prenis la vinobotelon kaj la glasojn, per la alia mano deprenis la tablotukon, turnis sin, kaj ventorapide forlasis la ĉambron. Peter Albert Van der Parra pardonpete rigardis al Andreo, kaj por kompensi la gaston pro la insulto, li denove promesis la baldaŭan kaj daŭran libertempon.

– Tuj serĉu taŭgan lokon por via laboro – li alrigardis Andreon – ĉar post tri tagoj la forirpermeso estos en viaj manoj. Andreo dankis la helpon, kaj adiaŭis sian bonkoran protektanton. Kiam li forlasis la domon, kaj sur la ŝtupoj denove sukcese forviŝis amason da tri- kvar- kaj kvinanguloj, en la pompa domo de la guberniestro li postlasis potencan amikon, sed ankaŭ malamikon eĉ pli potencan.


DEK OKA ĈAPITRO

Andreo ekkonas sian edzinon, kaj sinjorino
Parra ekkonas ties rubenoruĝan veston

Peter Albert Van der Parra havis ne nur bonan koron, sed ankaŭ bonan memoron, ĉar post tri tagoj Andreo fakte ricevis la oficialan dokumenton, ke oni forpermesas lin el la armea servo por nedifinita tempo. Andreo ĝoje adiaŭis la lacigan kaj monotonan armean vivon, surmetis civilajn vestojn, kaj ankoraŭ tiuvespere forlasis la kazernon.

Post kelkaj tagoj la publiko de Batavio ekvidis tute novan tabulon sur iu domo en la ĉefstrato de la urbo. Ĉiu atente rigardis tiun tabulon, ĉar oni ankoraŭ ne renkontis metiiston kun tiel stranga nomo kaj kurioza nacieco, ekde kiam konstruiĝis la urbo Batavio.

ANDREO JELKY
HUNGARA TAJLORO-MAJSTRO

La tabulo pendis sur la domo de nederlanda komercisto nomata Sequin. Li disponigis spacon en sia domo por la laborejo de Andreo, kaj bonkore konsentis ankaŭ tion, ke la nova tajloro de la urbo lupagos nur post kvaronjaro por la luataj ĉambroj.

Andreo reklamis sin sur la tabulo kiel hungaran tajloron, sed li kompreneble ne deziris, ke la estimata publiko de batavia mendu hungarstilajn vestojn, sed li intencis demonstri, ke la laboro de hungara majstro povas konkuri ie ajn en la mondo.

En la vestofarado li observis la instruojn de sia frato Jozefo. Punte ornamitaj silkaj jakoj, veluraj vestoj kaj similaj produktiĝis sub liaj manoj laŭ la tiama modo.

Li havis sufiĉe da klientoj ĉar la protektado de la guberniestro (kaj ne malpli lia fidinda bona laboro) logis al li la riĉulojn de la urbo. Do la entrepreno de la hungara tajloro-majstro baldaŭ prosperis, kaj li ne bezonis jam krediton de sia dommastro.

Li estis gaja, ke lia vivo bone stabiliĝis, sed tiam kaprica hazardo ĵetis lin en novan danĝeran aventuron.

Tiel komenciĝis la afero, ke iu oficisto, kiu loĝis je du-hora piediro for de la urbo, venigis la novan tajloron. Andreo veturis per ĉaro ĝis la somerdomo, zorge notis la mezurojn de sia plej nova kliento, poste kontente ekiris returne al la urbo.

En tiu tago varme ardis la suno, do nun li ne veturis per la ĉaro, sed piede sekvis ĝin sub la ombro de la palmoj, kiuj viciĝis laŭ la vojo. Dum li tiel promenadis kelkcent paŝojn post la ĉaro, subite li ekvidis lageton kun pura akvo. Ĉirkaŭ ĝi estis ombro-donaj arbustoj. Andreo forte ekdeziris la malvarmetan akvon.

Neniu troviĝis en la proksimo, do li rapide demetis siajn vestojn por refreŝiĝi en la akvo, sed kiam li paŝis en la akvon, lian piedon tuj ekpikis io. En la sekva momento li jam sentis dek aŭ dudek pikojn. Li ektiminte deziris regrimpi, sed pro la glita grundo li falis en la akvon. Kiam li restariĝis, lian tutan korpon pikis, mordis io, li ne sciis, kio.

Kriante li elsaltis el la akvo, sed kiam li alrigardis sin, eĉ pli teruriĝis. Lia haŭto estis plena de amaso da hirudoj, kaj ĉiu abunde suĉis lian sangon.

Estas sciinde, ke en tiuj tropikaj regionoj la hirudoj estas danĝeraj bestoj. Ili kaŝe atendas la nesingardajn predojn ĉe la bordo de la lagoj. Se besto aŭ homo paŝas en la akvon, la sangosuĉantaj monstroj atakas amase. Ili gluiĝas al la haŭto, kaj nehaltigeble elsuĉas la sangon ĝis la lasta guto.

Ankaŭ sur la korpo de Andreo festenis almenaŭ cent hirudoj. Neniam ankoraŭ kuracisto terapiis iun per tiom da hirudoj. Ankaŭ pli maldikaj suĉis lian sangon, ili estis la junuloj, sed la pli maljunaj, pli rutinaj hirudoj estis almenaŭ dudek centimetrojn longaj. Ili similis al malpli grandaj serpentoj, kaj tiu tuta avida regimento suĉis lian sangon tiel abunde, ke ili eble ne ĉesos ĝis unu guto restos en lia korpo.

Andreo kun senespera kriado postkuris la ĉaron, dum li provis deŝiri la terurajn sangosuĉantojn, sed ili prefere disŝiriĝis, tamen ne forlasis sian predon. La malaja koĉero feliĉe ankoraŭ ne malproksimen veturis. Li baldaŭ ekaŭdis la kriadon de Andreo kaj unue eĉ sian vipon li faligis pro la teruriĝo. Tuj li komencis savi sian pasaĝeron.

– Rapide en la ĉaron! – kriis kaj li mem tiris Andreon sur la sidlokon, samtempe batis la ĉevalojn per la vipo tiel, ke ili tuj ekgalopis, kiel la vento.

La bonulo forte tenis la gvidrimenojn, kriante admonis siajn ĉevalojn, poste subite forlasis la landvojon kaj veturis plu sur la dezerta grundo. Flugis la ĉaro rapide, la ĉevaloj forte ŝvitis kaj laŭte spiris, kiel la drako, sed post kelkaj minutoj ili atingis lokon, kiun la koĉero trovis taŭga por halti.

Ĝi estis dezerta loko. Sur la arĝente griza grundo ne kreskis herboj, nur kelkaj marĉetoj troviĝis ie-tie.

La malaja koĉero prenis Andreon de sur la sidloko, kaj tuj kuŝigis lin en iun iom pli grandan marĉeton, dum per unu mano li ruladis Andreon per la alia mano li prenis la blankan sekan polvon de la soda grundo, kaj metis ĝin sur la dorson kaj bruston de Andreo.

La medikamento de la koĉero tuj efikis. La hirudoj ne ŝatas la pike salan akvon kaj la polvon de la soda akvo. Ili baraktis kaj falis de sur la korpo de Andreo unu post alia, dum la sango ruĝigis la blankan grundon.

Sed vane falis la avidaj monstroj, ili postlasis multajn freŝajn vundojn. Nun oni jam devis haltigi la sangofluon, alimaniere Andreo, kiu saviĝis de la hirudoj, nun mortus pro la sangoperdo.

Sed la malajo konis taŭgan kuracilon kontraŭ tio, ĉar la praloĝantoj kreskas inter similaj danĝeroj.

Li zorge levis la malfortan korpon kaj iris al proksima saliko-arbo. Li deŝiris ĝian ŝelon laŭ formo de longaj bendoj. La bendojn li dispecigis, kaj sur ĉiun vundon li gluis unu el tiuj pecoj.

La puraj freŝaj ŝelopecoj gluiĝis al la vundoj kaj ŝtopis la sangofluon.

– Kial vi ne demandis min, ĉu oni povas tie baniĝi? – kritikis la koĉero Andreon, sed nun jam vane, ĉar pro la sangoperdo li svenis.

Lia vizaĝo paliĝis, liaj okuloj fermiĝis, liaj membroj pendis senmove. La sveninton la koĉero rapide metis sur la ĉaron, kaj ne multe zorgis pri la perditaj vestoj, sed rapide li kovris Andreon per sia mantelo, reveturis laŭ la landvojo, kaj rapide al la urbo.

Estis luma tago, kiam Andreo tiel nekutime revenis.

La homoj kolektiĝis. Baldaŭ disvastiĝis la informo pri la malfeliĉa akcidento. Ĉiu kun kompato parolis pri la sortobato de la hungara tajloro. La bonkoraj loĝantoj de la urbo ĉie menciis lian nomon kun sincera solidareco.

La viktimo de la hirudoj longe kuŝis hejme en la lito, la sangoperdo preskaŭ morte malfortigis lian korpon, kaj nur la plej zorga flegado povis malfacile resanigi lin. Forpasis monatoj ĝis li tute resaniĝis.

Tamen, eĉ la plej granda malbono povas rezultigi bonon. Ankaŭ Andreo povis danki sian proksiman grandan feliĉon al tiu danĝera aventuro.

De kiu povus atendi Andreo tiel zorgan, sindonan flegadon, kian li bezonis inter fremdaj homoj, ĉi tie ĉe la fino de la mondo? Li povus kalkuli pri neniu, se la bela juna filino de lia dommastro Sequin ne helpus al li.

Hertha Sequin ekde la unua tago prizorgis la loĝanton de sia domo, kaj restis apud li dum ŝi diligente, bonkore flegis la malsanulon. Ankaŭ la unuajn paŝojn ĉe la resaniĝo li faris helpe de Hertha, kaj ne multe estis bezonata, ke la dankemo en lia koro kresku ĝis sincera amo al la svelta bluokula junulino.

Pri kio ili parolis, kion ili decidis dum la longa resaniĝo promenante inter la floroj kaj arboj de la ĝardeno, aŭ sidante en la ombro de iu maljuna arbo, tion oni ne scias, sed kiam Andreo tute resaniĝis, kaj denove malfermis sian laborejon, tuj tiuvespere li aperis antaŭ sia dommastro, kaj laŭ la etiketo proponis geedziĝon al la filino, al sia fidela flegantino.

Estas fakto, ke la neatendita geedziĝpropono surprizis sinjoron Sequin. Sur lia frunto aperis sulkoj, kaj li larĝe malfermis la okulojn, kvankam li ŝatis kaj estimis la diligentan loĝanton de sia domo, sed la deziro, ke li tiel rapide akceptu lin kiel bofilon, tre surprizis lin.

– Kara amiko! – ekparolis fine la denskorpa, maljuna komercisto – Fakte vi ne havas stabilan pozicion en nia urbo.

– Mi havas bonan profesion, kaj mi povas laborakiri sufiĉe da mono. – respondis Andreo memfide, kaj li deziris daŭrigi, sed Sequin interrompis per levita mano.

– Jes, jes! Mi estimas kaj honoras ĉiun bonan, diligentan profesiulon, via profesio estas respektinda. Sed ĉi tie, en Batavio, vi laboras sen oficiala permeso, nur helpe de la eksterordinara protektado de nia guberniestro ...

Andreo alrigardis sian dommastron surprizite. Li aŭdis ion, kion li ne konjektis ĝis nun.

– Ni supozu – ĉar oni devas esti singarda – klarigis la nederlandano kun zorga pripensado – do ni supozu, ke nia guberniestro ne protektos vin plu. Tiam la organizo de tajloro-majstroj tuj protestos kontraŭ tio, ke vi plu laboru ĉi tie kiel tajloro, ĉar ĉi tie, en la urbo vi ne rajtas agadi en via profesio.

– Kial mi ne rajtas? – demandis Andreo konfuzite.

– Ho! Vi ne rajtas esti tajloro-majstro en Batavio, ĝis vi ne fariĝis ŝtatano.

– Andreo kun iom pli bona humoro proponis la plej simplan solvon.

– Bone. Do mi fariĝos ŝtatano de Batavio.

Sed Sequin turnadis la kapon.

– Ne tiel simpla estas la afero. En la liston de la urbanoj oni registras neniun, kiu ne apartenas al iu majstro-organizo en Batavio.

– Kiel? – demandis Andreo tute konfuzite. – Oni ne akceptas min en la majstro-organizo ĝis mi ne fariĝos urbano en Batavio, kaj mi rajtas esti urbano, nur se mi apartenas al iu majstro-organizo? Sed tio estas la plej granda absurdaĵo, sinjoro! Laŭ tiuj kondiĉoj mi povas atendi nenion bonan en tiu ĉi urbo.

La nederlandano reagis al la eksplodo de Andreo kun severa alrigardo.

– Hja! – li malfermis la manplaton – niaj reguloj ekzistas ekde la ekzisto de la urbo, kaj eĉ se vi nomas ilin absurdaĵo, tamen ili estas reguloj.

Kvankam Andreo ne deziris disputi kun la patro de la fianĉino, tamen li ne povis reteni ankoraŭ unu demandon.

– Mi respektas la regulojn de la urbo, tamen mi estas scivola, kiel povas esti, ke ĉi tie tamen laboras homoj, se rajtas labori nur la urbanoj, sed urbano ne povas esti alia, nur tiu, kiu jam laboras.

– Tre simple. – repaciĝis fine Sequin. – Samtempe oni devas registriĝi en la listo de la urbanoj kaj en la listo de la majstro-organizo.

Poste, ĉar plaĉis al li la miranta rigardo de Andreo, admone li daŭrigis.

– Vi, kvankam vi iom tro rapide decidas, fakte estas homo, kiu plaĉas al mi. Helpe de mia guberniestro ni aranĝos la aferon antaŭ ol ne estos tro malfrue. Kaj se ĉio estos en ordo, mi konsentos: edzinigu mian filinon.

Sequin fakte komencis zorgi pri la afero, kaj helpe de Peter Albert Van der Parra li solvis, ke la nomo de Andreo samtempe, eĉ en la sama horo estis registrata en la granda libro de la urbanoj kaj en la listo de la majstro-organizo.

Do tiel okazis, ke la hungara knabo kun aventura vivo, en la sama tago fariĝis nederlandano kaj tajloro-majstro en la majstro-organizo, cetere feliĉa fianĉo.

Post unu monato la feliĉaj gefianĉoj aranĝis la geedzigan ceremonion, kaj en la domo de Sequin okazis brila festeno. La festenon vizitis la riĉaj loĝantoj kaj oficialaj personoj de Batavio por transdoni donacojn kaj bondezirojn al la junaj geedzoj.

Ankaŭ la grandkorpa guberniestro mem, Peter Albert Van der Parra aperis, kaj kio estas eĉ pli grava, apud li aperis lia edzino. La bonhumora guberniestro videble fartis tre bone en la bonfama domo, kie li vidis konkretiĝi la nederlandajn virtojn. En sia tosto li menciis tion.

– Estimataj amikoj! – li levis la glason – Permesu al mi, ke en la nuna, bela minuto mi levu mian glason je nia virta samurbano, kiu kvankam ne naskiĝis en la glora regiono de nia patrio Nederlando, sed li naskiĝis en la malproksimaj ebenaĵoj de Hungario, tamen li meritas nian respekton pro liaj nederlandeca honesto, nederlandeca seriozeco, kaj nederlandeca diligento. Do ni malnovaj nederlandanoj trinku je la sano de tiu nova, kiu en tiu ĉi horo eĉ plifortigas la bonan rilaton kun ni tiel, ke li edzinigas belegan nederlandan junulinon. Vivu Andreo Jelky!

Estas fakto, ke tiu tosto, plena de nacia konscienco, lacigis la guberniestron ĝis la lasta spiro – poste dum tuta horo li ne povis diri eĉ unu vorton – sed li rikoltis grandegan sukceson. La gastoj entuziasme ĝojkriis kaj vivuis la novan nederlandanon same, kiel lian feliĉan edzinon.

Nur unu gasto ŝajnis malbonhumora dum la gaja festeno, kaj ŝi estis la edzino de la guberniestro. Ŝajnis, ke la eminentan sinjorinon ne interesis io alia en la tuta vespero, nur la rubenoruĝa, velura vesto de la fianĉino.

Kiam ĉirkaŭ noktomezo ekveturis la kaleŝo de la guberniestro antaŭ la domo de Sequin, post longa silentado subite ekparolis la edzino de la guberniestro.

– Peter Albert!

– Kion vi deziras kara Dorotea?

– Ĉu vi aŭdas Peter Albert?

– Mi aŭdas kara Dorotea, sed tamen mi ne aŭdas, ĉar vi diris ankoraŭ nenion.

Peter Albert dum kelkaj minutoj daŭre aŭdis nenion, sed poste subite eksplodis la malica kolero de lia edzino.

– Nu, mi deziras diri nur tion, ke tiu barbara ulo ankaŭ pli frue ne plaĉis al mi kaj nun jam eĉ malpli plaĉas, sed lian edzinon mi tute ne toleras.

– Kara Dorotea! – diris kviete la grandkorpa guberniestro – Ĉu ofendis vin iam tiu kara junulino? Mi neniam vidis pli bonan nederlandan junedzinon. Ŝi estas tiel bonkora, tiel modesta...

– Ĉu bonkora? Ĉu modesta? – interrompis akre la edzino – Ĉu tiel? Kaj ĉu vi ne rimarkis, ke ŝia rubenoruĝa velura vesto estas tute samaspekta, kiel la mia? He he he! Ĉu tio estas modesteco al vi?

La guberniestro malgaje suspiris, kaj alrigardis sian edzinon.

– Kvankam mi ne rimarkis tion, sed eĉ se estas tiel, tio verŝajne estas hazardo, ne povas esti io alia.

– Ĉu hazardo? Rubenoruĝan veluran veston ĝis nun havis nur mi en tuta Batavio. Hieraŭ mi surmetis ĝin la unuan fojon kaj jen sinjorino Jelky havas ĝuste tian. Tion mi ne toleros! Se nur mi scius, kiu malkaŝis la sekreton pri mia rubenoruĝa vesto.

Kaj tiel plu dum la tuta vojo, poste ankaŭ hejme en la palaco de la guberniestro. Do li fine aplikis tiun tradician strategion, ke plej bone estas respondi nenion.


DEK NAŬA ĈAPITRO

Granda koko kaj malgranda
batalas, kaj Andreo malvenkas

Super la kapo de Andreo kolektiĝis la kolero de la edzino de la guberniestro, kiel malhela nubo. Tiu nubo jam plurfoje tondris, ankoraŭ nur al la oreloj de Peter Albert Van der Parra, sed ŝajnis, ke ĝi havos eĉ fulmon krom la tondro.

Jes ĝi havis fulmon, kaj la fulmo foje batis.

Kelkajn semajnojn post la geedziga ceremonio de Andreo okazis, ke nekutimaj gastoj alvenis al Batavio. Delegacio venis el la lando Anamo[18]. La reĝo de la praloĝantoj sendis ilin por kontrakti kun la kolonia gubernio pri komercaj aferoj.

La aŭdienco de la delegacio okazis kun granda pompo. La reprezentantoj de la praloĝantoj en solena vestaĵo aperis en la ĉambrego kaj genuiĝis antaŭ la nederlanda guberniestro. Ili ne rajtis rigardi rekte al la okuloj de la guberniestro, tio estis la diplomatia etiketo inter la praloĝantoj kaj la kolonia kabineto.

Oni devas rekoni, ke ankaŭ la guberniestro ne tre klopodis rigardi al la okluloj de la praloĝantoj. Liaj okuloj prefere serĉadis malantaŭ la deputitoj kun scivola atendo.

Ankaŭ tio havis kaŭzon. La servistoj ĝuste tiam enportis amason da riĉaj donacoj, kiujn la reĝo de Anamo sendis al la sinjora moŝto guberniestro. Inter ili troviĝis pura oro, valora eburo, bongustaj sekigitaj fruktoj, pompaj tigrofeloj, kaj iu grandega koĉinĉinia[19] koko.

Tiu koko ŝajnis vere belega besto. Ĝi kreskis ĝis preskaŭ unu metron alta, ĝiaj plumoj brilis en ore flava kaj ruĝa koloroj, ĝi tenis flanke sian sangoruĝan kreston, kiel la leĝeraj junuloj sian ĉapon en la drinkejo.

La mirinda besto tuj frapis la okulojn de la loĝantoj de la urbo, kiam la delegacio marŝis tra la stratoj.

– Ĝi estas vere konsiderinda koko! – oni diris unu al alia. – Kiel fiera ĝi estas! Kiel batalema! Kion faros al ĝi la sinjorina moŝto, la edzino de la guberniestro?

La grava demando aperis ankaŭ en la palaco de la guberniestro. Kio okazu al tiu koko?

Apenaŭ foriris la delegacio, post la honorvizito la konsilantoj kaj amikoj de la guberniestro, kiuj kolektiĝis por akcepti la reprezantojn de Anamo, nun parolis antaŭ ĉio pri la koko.

– Ni sendu ĝin al Hago al la reĝa moŝto! – proponis dikventra kolonia komercisto. – Manĝi tiel unikan beston estas inda nur la reĝa moŝto.

Dum kelkaj minutoj tiu propono ŝajnis venki, sed tiam iu maldika markapitano, malnova amiko de Peter Albert Van der Parra fine kontraŭdiris kun iom da ironio.

– Ja tio estus dezirinda afero! Nia koko ŝipveturus naŭ monatojn, kaj se ĝi restus viva, kiam ĝi atingus la reĝan moŝton, ĝi estus estus maldika, kiel skeleto. Se ni deziras, ke oni priridu nian guberniestron ĉe la kortego, ni devas fari ĝuste tion!

Post kiam tiel malvenkis la propono de la dikventra komercisto aperis novaj ideoj. Unu konsilis tion, alia ion alian. Fine tamen venkis la opinio de la edzino de guberniestro, kvankam ŝi eĉ sen tio jam rezervis al si la mirindan beston per sia mastrina potenco.

– Oni aranĝu grandiozan kokobatalon – jen estis la propono de la edzino de la guberniestro – kaj per la enspezo de la batalo oni financu konstrui la orfejon delonge planitan en Batavio. Unu el la kokoj estu tiu eminenta koĉinĉinia koko, la alia estu enlanda koko el Batavio, kaj tiel estos bona eblo, ke aŭ koĉinĉinia aŭ Java levu sian gloron per la venko de sia koko.

Tiun proponon la publiko akceptis kun laŭta ĝojo.

La guberniestron mem tiel kaptis la entuziasmo, ke li stariĝis el sia fotelo, ĉirkaŭbrakumis kaj kisis sian edzinon ĉe la vangoj antaŭ la okuloj de la ĉeestantoj, kaj tio rezultigis duonhoran malfacilan spiradon al la tre dika homo.

– Kie, kaj kiam okazu la grandioza batalo? – faris la plej gravan demandon kapitano De Vint.

Pri tio oni jam povis pli facile decidi. La kokobatalo okazu en la ĉefplaco de la urbo, kaj la dato estu dimanĉo, post dek tagoj.

Nun jam restis nenio krom zorgi pri la konvena kontraŭulo por la mirakla koĉinĉinia koko.

La sekretario de la guberniestro tuj skribis elokventan anoncon por la loĝantoj de la urbo kaj regiono: "Oni eksciu, ke tiu, kiu disponigas la plej grandan kaj plej fortan enlandan kokon ĝis la tagmezo de la tago antaŭ la kokbatalo, tiu ricevos kvindek orajn florenojn kiel premion."

La urbo ĝoje akceptis la informon pri la kokobatalo, kaj la ŝanco pri kvindek oraj florenoj vekis fervoran agadon en la vasta amaso de la kokoposedantoj. Post kelkaj tagoj en la korto de la guberniestro svarmis vera legio el kokoj.

Sed nun jam ne ĝojis Peter Albert Van der Parra pri la ideo de sia edzino.

La cent kaj cent kokoj senĉese kverelis, bruis. Tage ili faris tiel laŭtan bruon, ke oni apenaŭ povis resti en la domo, ekde frumateno ili rompis la silenton per milvoĉa kokeriko. La guberniestro en tiuj tagoj ne povis dormi pli ol kelkajn horojn ĉiutage.

Sed por la grandioza batalo oni devis toleri ĉion, kaj la guberniestro kviete toleris. Aliflanke li ne kuraĝus kontraŭdiri sian glore fervoran edzinon.

Fine alvenis la tago por elekti la enlandan kokon.

Triopa ĵurio ekzamenis la eventualajn kontraŭulojn. Ili priparolis la supozeblajn ecojn de ĉiu koko, kaj post tuttaga hezitado ili fine konsentis pri unu. Tiam ili dum la ĝojkrioj de la interesiĝantoj prezentis la elektitan enlandan batalanton. Ĝin ili deklaris la plej forta plej persistema, kvankam kun iomgrada malĝojo ili devis rekoni, ke la elektita koko tamen ne estas komparebla al la granda koĉinĉinia.

Poste oni elvokis la posedanton por transdoni la kvindek orajn florenojn.

Ekscitita bruado komenciĝis en la publiko, kaj ĉiuj okuloj rigardis tien, kie antaŭenpaŝis la feliĉa posedanto de la koko, neniu alia, ol Herta Sequin, la junedzino de Andreo Jelky.

Ne necesas klarigi, ke la edzino de la guberniestro preskaŭ eksplodis pro la kolero, sed ŝi povis fari nenion. Dum la publiko ĝojkriadis, la ĵurio transdonis la premion por la gajninta kokoposedanto, kaj la edzino de Andreo tuj donacis la grandan sumon por konstrui la orfejon. La publiko akceptis kun trioble pli laŭta ĝojkriado tiun decidon.

Tiel do okazis la elekto de la enlanda koko kaj la premiado, nun jam povas okazi ankaŭ la grandioza batalo.

***

En la tre atendita dimanĉo granda amaso kovris la vastan ĉefplacon de Batavio.

Meze de la placo troviĝis la areno kovrita per sablo kaj ĉirkaŭbarita per barieroj. Flanke de la areno oni konstruis altigitajn sidlokojn por la pli riĉa publiko. Andreo Jelky kaj lia edzino sidis en unua vico tuj apud la sidloko de la guberniestro, kiu estis ornamita per tapiŝoj kaj palmobranĉoj, la alian flankon ĉirkaŭis la pli malriĉaj loĝantoj de la urbo en senfina amaso. Eŭropanoj kaj praloĝantoj mil- kaj milope.

Estas fakto, ke eĉ la plej maljunaj urbanoj ne memoris pri simila granda amaso kaj vidindaĵo.

Kiam la guberniestro ceremonie donis permeson, la muzikbando de la loka armeo tuj ekmuzikis, laŭte sonis la trumpetoj bruis la tamburoj tintis la cimbaloj. Ĉe la malfermiĝanta pordo de la areno fiere enpaŝadis la grandega koĉinĉinia koko.

La publiko ekbruis. La trankvilemaj nederlandanoj ekscitiĝis. Ili levis sin sur la piedpintojn, rigardis, gapis, perokule mezuradis la fremdan kontraŭulon. Oni laŭte vetis, kaj sur la manplatoj de la vetantoj ekbrilis la oraj moneroj en la sunlumo.

Dume la fiera koĉinĉinia koko iris al la centro de la areno. Afekteme ĝi paŝadis per siaj flavaj piedoj. La kapon ĝi klinis jen dekstren jen maldekstren por ĉirkaŭrigardi la publikon, kvazaŭ ĝi dezirus taksi la reagon al sia apero.

Tiam ankaŭ duan fojon eksonis la trumpetoj kaj la tamburoj, denove malfermiĝis la pordo de la areno, kaj silente sed ne malkuraĝe enpaŝis la enlanda batalanto, la elektita koko de sinjorino Jelky.

Laŭta aplaŭdo akceptis la enlandan batalanton. La ekscitiĝo atingis sian plej altan gradon, ĉiu levis sin sur piedpintojn, multaj grimpis sur arbojn, en kelkaj lokoj komenciĝis tumulto, aŭdiĝis koleraj vortoj kaj kvereloj.

Fakte nun komenciĝis vere la vetoj, kvankam oni devas rekoni, ke plej multaj vetis pri la pli granda fremda batalanto, ili eĉ ne zorgis pri tio, ke la venko de la koĉinĉinia koko fakte signifus la malvenkon de la hejmlando. Aliaj ĝuste pro patriota entuziasmo vetis por la enlanda batalanto, eĉ se ili ne tre kuraĝis esperi, ke ili gajnos.

La bruo mallaŭtiĝis, komenciĝis la batalo.

La koĉinĉinia koko staris heroe, meze de la areno. Ĝi ĵetis rektan, supereman rigardon al la kontraŭulo, kiu ĵus enpaŝis. La granda besto certe ne sentis ion krom superemo al la kontraŭulo, kiu fakte estis tre malgranda kompare al ĝi.

– Ne okazos ĉi tie batalo! – diris kelkaj.

– Ĝi eĉ ne kuraĝas ataki! – rigardis aliaj la enlandan kokon – Ĝi estus feliĉa, se trovus kaŝejon en iu angulo!

– Fakte ŝajnis, ke tiuj pesimistoj pravas.

La malgranda koko zorge ekzamenis sian grandan kontraŭulon, poste ĝi komencis malrapide ĉirkaŭiri tuj ĉe la barieroj.

La koĉinĉinia fiere atendis meze de la areno, gluis sian rigardon al la kontraŭulo, dignoplene turnis sin al ĝi, kaj samtempe kokerikis provoke, fiere, supereme kaj ironie.

La enlanda koko ne respondis.

– Hontinde! – kriis iu en la publiko.

– Kiel hontinda humileco! Kiel hontinda malkuraĝo! – diris ankaŭ aliaj.

La silentema reago de la malgranda koko kaŭzis kvazaŭ ribelon en la publiko.

– Ni estas humiligitaj antaŭ tuta Orienta Azio! – grumblis kapitano De Vint apud la sidloko de la guberniestro.

Sed la edzino de la guberniestro ŝajnis des pli kontenta. Ŝi ne multe zorgis pri la gloro de sia patrio.

La plejparto de la publiko ankoraŭ bruis, grumblis, sed kelkaj komencis observi la arenon kun ia subita konjekto. Kelkaj neatendite vetis pri la malgranda koko.

La malgranda koko nur daŭre ĉirkaŭiris la grandan, paŝadis ĉe la barieroj laŭ la rando de la areno, komence singarde kaj malrapide, poste iom pli rapide. La koĉinĉinia konsideris ne eleganta afero kuri post la kontraŭulon, sed tamen necesis rigardi ĝin, do ĉiam turniĝis al ĝia direkto.

Minutoj forpasis tiel, la koketo jam kuris laŭ la rando de la areno, kaj per tio la koĉinĉinian – kiu staris daŭre en la sama loko – devigis turniĝi pli kaj pli rapide. Tio jam estis evidenta avantaĝo por la koketo, ja ĝi kuris laŭ granda rondo, kaj maksimume sentis varmon pro la gimnastiko, sed la granda kontraŭulo turniĝante en la sama loko, pli-malpli frue ekhavos kapturniĝon.

La publiko observis la eventojn de la batalo en streĉa silento. Ĉiu komprenis la taktikon de la koketo. Tiuj, kiuj vetis pri la fremda koko, jam konjektis perdi sian monon, dum la patriotaj protektantoj de la Batavia koko observis ĉiun movon de la malgranda heroo kun okuloj brilaj pro la ĝojo.

Kaj fakte! La grandkorpa koĉinĉinia koko, kvankam komence ĝi staris firme, jam komencis ŝanceliĝi, kaj ju pli multe ĝi turnis sin, des pli grandan kapturniĝon ĝi havis. Estis videble, ke ĝi jam ne povus forlasi sian lokon, eĉ se ĝi forlasus sian supereman sintenon. Dum la turniĝo ĝi ŝanceliĝis, frapis la aeron per siaj flugiloj, kvazaŭ ĝi dezirus kapti ion, kaj de momento al momento ĝi fariĝis pli kaj pli sendefenda.

La edzino de la guberniestro estis morte pala pro la kolero. Ĉu ŝi devas ĝisvivi, ke malvenku ŝia koko? Ĉu la edzino de vagabonda tajloro humiligu ŝin antaŭ la okuloj de la tuta urbo?

– Peter Albert! – ŝi flustris retenite al la orelo de sia edzo. – Peter Albert! Rigardu tiun Batavian kokon!

– Mi rigardas, mi tre rigardas! – spiris la guberniestro kun ĝoja ekscito. – Kiel saĝa ulo ĝi estas! Ĝi venkos tiun enorman beston, kvazaŭ ĝi neniam starus tie!

La vizaĝo de la edzino malheliĝis.

– Ĉu tio plaĉas al vi? Ĉu vi konsentas tion? – eksplodis el ŝi la ofendiĝo kaj kolero. – Ĉu oni rajtas tiel trompi en honesta batalo? Tuj disigu ilin, ĉar estas trompo tio, kion faras tiu aĉa koketo.

La guberniestro surprizite rigardis la koleron de sia edzino. Li eĉ ne komprenis, kio estas la problemo de la edzino.

– Pri kio vi pensas kara Dorotea? Ĉu vi ne ĝojas pri nia venko?

La sinjorino nun komencis petegi, fine la guberniestro ekkomprenis, kio premas la koron de sia edzino.

– Peter Albert! – flustris la sinjorino. Tiu koketo estas dresita. Sinjorino Jelky dresis ĝin al tiu truko. Ĉu vi komprenas? ŝi dresis ĝin por humiligi nin. Ho! Tiu virino, Peter Albert!

La guberniestro jam antaŭvidis, ke li denove malvenkos kontraŭ sia intrigema edzino, sed la flustrado de la edzino fariĝis superflua, ĉar en tiu momento naskiĝis la rezulto de la batalo.

La grandega koĉinĉinia pro la kapturniĝo ne povis plu teni sin, falis sur sian ventron, disĵetis siajn flugilojn, pendigis sian kapon.

La koketo en tiu momento kuris tien, saltis sur la dorson de la fremdulo, ĝian kapon premis en la sablon, pikis ĝian kreston, kaj anoncis sian venkon per fiera kokeriko.

Tondra aplaŭdo salutis ĝin!

La viroj suprenĵetis siajn ĉapelojn, la junulinoj kaj sinjorinoj svingis blankajn tukojn, laŭta ĝojkriado plenigis la placon. Fine vekiĝis la patriotismo ankaŭ en tiuj, kiuj perdis la veton. Eble ili estis la plej feliĉaj pro la eksterordinara sukceso de Batavio.

Oni preskaŭ en triumfomarŝo akompanis la koketon al la domo de Andreo. Sinjorino Jelky vespere ricevis de la muzikbando de la armeo gratulan noktomuzikon.

Tiel finiĝis la kokobatalo en Batavio, kiu ankoraŭ longe restis memorinda, sed fakte tamen ne finiĝis, ĉar post kelkaj semajnoj venis stranga daŭrigo...

***

La edzino de la guberniestro preskaŭ krevis pro la senfina kolero. Tage kaj nokte ŝi insultis sian edzon, ke li punu la geedzojn Jelky por kompenso. En la palaco de la guberniestro malaperis la paco, kaj la brava nederlandano ne vidis la finon de la kverelo. Lia edzino grumblis, insultis de mateno ĝis vespero.

Tiel okazis, ke iun matenon Andreo ricevis oficialan ordonon, ke li tiutage aperu antaŭ la guberniestro.

– Kara mia amiko! Mi deziras informi vin pri bona afero. – akceptis la guberniestro Andreon, sed lia vizaĝo tute ne radiis ion bonan.

Li silentis dum momento, fine klarigis kio estas tiu bona afero.

– Mi deziras informi vin, ke ankoraŭ hodiaŭ vi ricevos la dokumenton pri via rangaltigo je leŭtenanto ĉe la armeo.

Andreo surprizite rigardis la guberniestron. Li ne povis kompreni, kial oni rangaltigas lin, se li estas forpermesita el la armeo, kaj jam komencis diligentan civilan vivon. Tamen li dankis la neatenditan honoron laŭ la etiketo, kaj premis la etenditan manon de la guberniestro.

– Mi esperas – daŭrigis la guberniestro kvankam tute sen konvinkiĝo – ke vi alte taksos tiun novan pruvon de mia bonvolo. Do ni rangaltigas vin je leŭtenanto kaj samtempe je la estro de tiu regimento, kiu morgaŭ matene ekveturos al la insulo Cejlono. La praloĝantoj grave danĝerigas niajn koloniojn, do tie vi devas solvi la problemojn... Kvankam tio ne estas facila tasko, sed mi estas konvinkita, ke via lerteco, kuraĝo kontentigos niajn atendojn, kaj vi atingos novajn glorojn dum la servo de via nova patrio.

Andreo preskaŭ ŝtoniĝis, li povis respondi nenion.

Ĉu tio povas okazi? Ĉu ĝuste nun, kiam li firme bazigis sian futuron, kiam lia entrepreno jam prosperas, kiam li feliĉe geedziĝis, kaj vivas feliĉe kun sia bela juna edzino? Ĉu li nun devas adiaŭi, kaj forĵeti ĉion dum unu tago?

Li opiniis, ke neniam lia sorto havis pli malgajan momenton, ol tiu neatendita rangaltigo. Vane li provis eviti la ordonon, vane li argumentis per siaj laboro kaj edzino, la guberniestro – kvankam ne memvole – restis firma.

– Ne forgesu sinjoro leŭtenanto, ke vi devas servi ankoraŭ unu jaron kaj duonon en la kolonia armeo de Nederlando. – li klopodis pravigi la ordonon per kalkulitaj argumentoj. – Ĝis nun vi rajtis fari civilan laboron nur kiel aparta esceptulo, sed nun ni bezonas vian saĝon kaj glavon. La kabineto atendas de vi, ke faru vian devon fidele.

Li prenis leteron de sur la skribotablo kaj transdonis al Andreo. Sur la koverto de la letero estis skribita, ke li malfermu ĝin ĉe la bordo de Cejlono.

– Se vi surbordiĝas en Cejlono – diris fine la guberniestro – malfermu tiun leteron, kaj plenumu la ordonojn, kiuj estas en ĝi. Dio gardu vin, sinjoro leŭtenanto!

Peter Albert Van der Parra etendis sian manon, kaj ekpremis la manon de la nova leŭtenanto multe pli varme, ol tio estas kutima en oficialaj aŭdiencoj, sed tio jam ne ŝanĝis la malgajan situacion de Andreo.

Liaj okuloj vibris, lia kapo zumis, kiam li forlasis la palacon. Dum li paŝis al la korto, ekaŭdis la bruon de malfermiĝanta fenestro ĉe la supra etaĝo. Senvole li suprenrigardis, kaj ĝentile salutis la edzinon de la guberniestro, kiu subrigardis kun dika vizaĝo. Li eĉ ne konjektis, ke li dankis la plej malgajan periodon de sia vivo.


DUDEKA ĈAPITRO

Andreo informiĝas pri la sankta dento de Budho

Du semajnojn poste, kiam li veturis per svelta velŝipo kaj ĉirkaŭrigardis, Andreo rimarkis blue nebulan montopinton en la malproksimo. La malproksima montopinto ŝajnis nur tiel granda, kiel formikejo, kvankam en la realo ĝi estis pli ol dumil metrojn alta.

Ĝi estis la monto Adamo, la fama montogiganto de la insulo Cejlono.

Kiam li ekvidis la teritorion de Cejlono, amara suspiro leviĝis el lia brusto. Post tiom da malfacilaĵoj de lia aventura vivo, la sorto denove ĵetas lin al fremda lando, kaj li devas porti jam ne nur siajn proprajn malfacilaĵojn. Ducent homoj atendas de li la komandon kaj la prizorgadon.

La blua montopinto en la malproksimo jam levis sin ĉe la horizonto, ĉirkaŭ ĝi estis pale videbla la zigzaga konturo de la bordo de Cejlono. Andreo zorgoplene observis la pejzaĝon, poste prenis el sia poŝo la leteron de Van der Parra, sur kiu estis grandaj ruĝaj sigeloj. La letero enhavis nur kelkajn frazojn:

"De la guberniestro de la aziaj kolonioj de Nederlanda Respubliko, al sinjoro leŭtenanto Andreo Jelky

Per la jena letero ni ordonas al vi, ke senprokraste haltigu la ribelon de la praloĝantoj en la insulo Cejlono. Se vi plenumis tiun ordonon, kaj kun via regimento vi restarigis la pacajn rilatojn, vizitu la insulojn Banda, Amboina, Ternate kaj en tiuj lokoj pace, aŭ se necese per armiloj certigu la sekurecon kaj trankvilon de la kolonioj de la respubliko. La ceterajn ordonojn vi ricevos dumvoje.

Dato: la 17-an de majo 1760. en Batavio

Peter Albert Van der Parra la orient-azia guberniestro de la kolonioj de Nederlando"

Andreo preskaŭ faligis la leteron el la manoj. Por li ne estis dezirinda afero ataki la praloĝantojn per sia regimento, sed eĉ pli premis lian koron, ke plenumi la ordonon de la guberniestro povas daŭri eble plurajn jarojn, do li havas nenian esperon, nenian ŝancon baldaŭ reveni al sia edzino kaj al sia paca profesio. Li malgaje kunfaldis la leteron.

Ĉirkaŭ vespero la velŝipo atingis la bordon de Cejlono, kaj ĵetis ankron en la haveno de la urbo Kolombo, kiu estis la ĉefurbo de la insulo.

Oni akceptis Andreon kaj lian regimenton kun entuziasma ĝojo. La nederlandaj koloniuloj kaj la malgranda loka armeo ĉe la bordo salutis ilin per dudek kvin kanonopafoj. Ili marŝis en la urbon kun muzikobando.

Por forpeli sian malĝojon, Andreo deziris agadi, do li ne multe pasigis la tempon, sed ankoraŭ tiuvespere kunvokis la estraranojn de la urbo por pli detale ekscii de ili, kian taskon li devas plenumi.

En Cejlono ekzistadis la lando de la praloĝantoj kiel sendependa gubernio. La nomo de la lando estis Kandy, kaj same oni nomis ĝian ĉefurbon, kiu samtempe estis la rezidejo de Mahabi, la reĝo de la praloĝantoj. Kelkajn semajnojn antaŭ la alveno de Andreo okazis, ke reĝo Mahabi atakis la teritoriojn de la nederlandaj kolonioj, bruligis kelkajn prosperajn bienojn, kaj pelis la koloniulojn for de la detruitaj kampoj.

La loka armeo de Kolombo estis multe malpli forta, do ĝi ne povis kontraŭstari la atakon de Mahabi. La loĝantoj de la urbo tre timis, ke la armeo de Mahabi atakos ankaŭ la urbon, se ĝi sukcesos invadi la regionon ĉe la la marbordo, do estas komprenebla tiu granda ĝojo, kiam ili akceptis la regimenton de Andreo.

Post la priparolado ili festis la okazon per solena prilumigo kaj brila festeno tiel, ke la nova leŭtenanto de la kolonia armeo apenaŭ povis finaŭskulti la diversajn honorigajn tostojn.

Post la vespera festeno neniel li povis ekdormi.

Kion fari en tiel malfacila situacio? Li havis nenian emon per pafiloj reagi al la ribelo de la praloĝantoj, tute li ne deziris verŝi sangon en tiu nekonata lando, sed li devis plenumi la ordonon, ne ekzistis elirejo.

Li pensadis ĝis aŭroro, fine li decidis, ke ĉu per truko ĉu per alia rimedo – sed nepre sen sangoverŝado – li plenumos la malfacilan mision.

La sekvan tagon matene li unue venigis al si tiujn praloĝantojn, kiujn la nederlandanoj kaptis en la ĝisnunaj bataloj. Li komencis ilin pridemandi kun paca tono, kion do deziras de la nederlandanoj reĝo Mahabi. Oni ne bezonis longe admoni ilin, rapide ili rakontis, jen la reĝo Mahabi ĵuris je la Sankta Dento de Budho, ke li elpelos ĉiujn fremdulojn, kaj restarigos sian praan regadon en la tuta insulo.

– Ĉu via reĝo ne konas la potencon de Nederlando? – demandis Andreo – Ja fakte ni estas malpli multaj, ol vi, sed niaj armiloj estas pli danĝeraj, kaj pli sukcese ni batalas. – li pensadis dum kelkaj momentoj, poste aldonis por minaci – Se via reĝo ne retiriĝos pace al sia lando, ni povas forpreni de li eĉ liajn proprajn teritoriojn.

– Ho sinjoro! – respondis la plej altranga maljuna praloĝanto kun blanka barbo – Tio estas neebla. Se vi estus duoble pli multaj, ol ni, kaj se viaj pafiloj povus pafi per veraj fulmoj, tamen ni venkus vin. Mi ĵuras, ke vi ĉiuj, inkluzive vin mem, kiom ajn multaj vi estas, aŭ vi forlasos nian insulon, aŭ vi falos en niajn manojn.

Andreo ekmiris pro la memfida respondo de la kaptita praloĝanto.

– Kial vi estas tiel certa pri via venko? – li demandis pli scivole, ol kolere.

La grizhara maljunulo plektis la brakojn antaŭ la brusto kaj profunde riverencis tiel, ke lia barbo tuŝis la plankon.

– Ho! Sinjoro! La Sankta Dento estas garantiaĵo por mi.

La okuloj de Andreo ekbrilis kun neatendita konjekto.

– Kia Sankta Dento?

– La Sankta Dento de Budho – riverencis denove la kaptito – kiun niaj pastroj gardas en la granda preĝejo de Kandy. Kiu posedas la Sanktan Denton de nia dio, tiun Budho faras la absoluta reganto de la insulo, kaj la Sankta Denton posedas reĝo Mahabi.

Andreo mediteme rigardis la maljunulon, kiu adorplene kliniĝis.

– Kiajn superstiĉojn kredas tiuj primitivaj homoj. – li pensis senespere, sed subite li saltleviĝis kaj rapide forsendis la kaptitojn.

Li ekhavis tian ideon, ke li tuj deziris resti sola kaj detale pripensi ĝin. Ĉirkaŭ vespero li denove kunvokis la estraranojn de la urbo.

– Sinjoroj! – li ĉirkaŭrigardis la esperplenajn vizaĝojn – Mi supozas, ke vi deziras pacon ne nur por la sekvaj kelkaj monatoj, sed pli daŭre.

La estraranoj gratis la sub la oreloj, kaj ili faris strangan grimacon. Poste ili unuanime deklaris, ke ili deziras ion similan, sed tio estas neebla.

– Nu bone – daŭrigis Andreo – sed mi havas ideon, kiu garantios longan pacon por la kolonio, se ni sukcesos realigi ĝin.

Ĉe tiuj vortoj la estraranoj komencis atenteme aŭskulti per siaj gratitaj oreloj, kaj ili rigardis tiel al Andreo, kvazaŭ ili dirus, ke "ni aŭdu la saĝajn vortojn".

– Ĉu vi jam aŭdis pri la Sankta Dento de Budho, kiun oni gardas en Kandy?

La estraranoj interrigardis kaj ili ĉiuj jesis.

– Bone – stariĝis Andreo – do vi verŝajne informiĝis ankaŭ pri tio, ke laŭ la kredo de la praloĝantoj, la regado super la tuta insulo dependas de la posedo de la Sankta Dento, jen mia ideo estas simple tio, ke mi akiros la Sanktan Denton el la granda preĝejo de Kandy, kaj tiel mi priuzos la kredon de la praloĝantoj ĝuste kontraŭ ili.

La estraranoj denove kunrigardis, turnadis la kapon, levadis la ŝultrojn.

– Bona ideo, ĝi estus taŭga – ekparolis fine unu el ili – sed la Sanktan Denton akiri estas neebla.

– Kandy estas profunde en la interno de la insulo – diris alia. – Eĉ ĝian ĉirkaŭaĵon oni povas atingi malfacile, kaj la budhismaj pastroj tre gardas la Sanktan Denton. – daŭrigis pesimisme la tria.

Ankaŭ la kvara aldonis ankoraŭ ion.

– La reĝo Mahabi havas nekredeble grandan armeon, dekoble pli grandan, ol la nia. Estus pli konsilinde, se vi dispelus la praloĝantojn per kanonoj.

Andreo lasis, ke la estraranoj diru sian opinion, poste trankvile, firme deklaris.

– La perforto vekas novajn problemojn, do mi alportos la Sanktan Denton, eĉ se mi devus ĝin eltiri rekte el la buŝo de la reĝo de Kandy. Mi petas la sinjorojn tuj aranĝi, ke tiuj soldatoj de la urbo, kiujn oni povas forpermesi, aliĝu al mia regimento. Morgaŭ matene ni ekiros al Kandy.

Lia firma reago estis sukcesa. La estraranoj disiris, kaj la pli granda parto de la loka armeo aliĝis al la regimento de Andreo ankoraŭ tiutage, vespere.

Andreo pasigis la vesperon per zorgaj antaŭpreparoj. Li pristudis la mapon de la insulo, priparolis la vojaĝplanon kun kaporalo Jost, kiu estis la dika estro de la loka armeo, poste skribis leteron al sia edzino, fine li ripozis en trankvila dormo dum la tuta nokto.

***

Kiam mateniĝis, li forlasis la urbon Kolombo marŝante antaŭ tricent koloniaj soldatoj. Li gvidis sian regimenton kun tiu firma decido, ke okazu io ajn, li akiros la Sanktan Denton, kaj per tio evitos la vanan sangoverŝadon.

La malgranda regimento ekiris al oriento por marŝi en la valo de la rivero Kelani Ganga, tiel ili intencis atingi la praan ĉefurbon Kandy laŭ la plej mallonga vojo.

La regimento serpentumis laŭ longa vico. Dumvoje pli kaj pli maloftiĝis, fine tute postrestis la signoj de la homa agado, do la bambu-kabanoj, la fumantaj fajrujoj, la kaktobariloj, la senarbigitaj lokoj, konkeritaj disde la sovaĝa naturo, kaj baldaŭ la malhela, densa, fekunda mondo de la ĝangalo englutis la kuraĝajn pionirojn. Altaj palmoj levis sin, dikaj grimptigoj pendis, plektiĝis inter la trunkoj de la arboj, kaj sur la tero verdis, odoris arbedoj arbustoj kun dikaj folioj, kaj diverskoloraj floroj en la sovaĝa densejo de la tropiko.

Andreo observis kun scivolaj okuloj la bruan svarman vivon de la praarbaro. Milkolora, milvoĉa birdoamaso pepadis, flugadis inter la frondoj, papagoj susuris en la aero kun orelfrapaj krioj, simioj balanciĝis sur la branĉoj pendantaj per la vosto kaj ili kriadis unu al alia per akra voĉo, kiam aperis amaso da homoj, ankoraux nevidita pli frue. La praarbara vivo vigligis ankaŭ la riveron. Ardeoj, pelikanoj, flamengoj, akvaj birdoj kun nekonataj formoj kaj plumoj naĝis, baniĝis en la malpli profunda akvo ĉe la bordo. Ranoj kun dikaj femuroj saltis en la akvon kaj faris akran bruon, kiam aperis la homoj. Testudoj kun brila dorso rampis en la mola ŝlimo, kaj ankaŭ kelkaj krokodiloj sunumis senmove sur la sabloplena bordo, kiel arbotrunkoj.

Andreo senvole rememoris pri sia infanaĝo kaj pri sia afabla bona instruisto.

Sinjoro Ŝovanka ĉiam volonte rakontis en la lernejo pri la praarbaroj. Kiam li poste revenis hejmen, kaj ankaŭ li mem rakontis al sia patrino la freŝajn informojn pri la malproksimaj misteraj regionoj de la tero, kie homo ankoraŭ ne tuŝis la teron per sia piedo, lia kompatinda patrino nekredeme skuis la kapon. Andreo ĉi tie, profunde en la praarbaro nun iom malgaje – sed tamen kontente – rememoris siajn longajn vojaĝojn, dum kiuj li venkis la malfacilaĵojn inter tiom da danĝeroj.

Kiam venis la vespero - subite, ĉar en la tropikoj la luma tago fariĝas nigra nokto sen ia intermezo - la regimento haltis por tranokti. La soldatoj ekripozis ĉirkaŭ la alte flamantaj fajroj. Oni bezonis grandajn fajrojn kompreneble ne tial, ĉar la homoj eble fartis malvarme, sed la svarma vivo de la praarbaro eĉ nokte ne ĉesis. La plej danĝeraj sovaĝbestoj ekiris por kapti predon ĝuste en la mallumo.

Kiam mallumiĝis, eksilentis la voĉoj de la tago, kaj komenciĝis la multe pli timiga nokta koncerto de la praarbaro, trumpetado de sovaĝaj elefantoj, kriadoj de simioj, ululado de grandegaj strigoj, siblado de venenaj serpentoj miksiĝis en unusola zumanta bruo. Foje-foje bleko de tigro aŭdiĝis el la malproksimo.

La nokto forpasis sen ia ajn problemo. La gardostarantojn ne atakis sovaĝbesto, la dormantojn ne mordis serpento, do kiam la radioj de la leviĝanta suno iom post iom trapikis la densajn frondojn, la soldatoj daŭrigis sian vojon kun freŝa humoro kaj reakirita forto.

Sed la unua tragedio ne longe prokrastiĝis.

Ĉe la fino de la vico kelkaj soldatoj ekvidis ian flosantan objekton sur la ondoj de la rivero. La scivolemo de la soldatoj venkis la singardemon, kaj ili ne lasis tiun objekton flosi sur la akvo. Kelkaj komencis kapti ĝin per longaj arbobranĉoj, kaj ili baldaŭ sukcesis peladi ĝin al la bordo.

– Ĝi estas korbo! – ekkriis unu el ili surprizite.

– Moviĝas io en ĝi! observis ankaŭ aliaj, kaj ili pli fervore daŭrigis la kaptadon.

– Fakte, kion ili kaptis el la rivero, estis plektita korbo, kaj en ĝi maltrankvile moviĝis io.

Iu juna soldato prenis la korbon, kaj ŝirmalfermis ĝian kovrilon per siaj manoj, dum la aliaj scivole atendis.

En tiu momento el la korbo elsaltis venena serpento dika, kiel brako, kolere mordis la soldaton ĉe la vizaĝo, kaj per subita movo tuj malaperis inter la densaj plantoj.

La mordita soldato ekveis pro la doloro, li falis sur la dorson, kaj ĝis Andreo kaj kaporalo Jost aperis informitaj pri la tragedio, la malfeliĉa knabo jam agoniis.

– Ĉu oni sendis tiun korbon por akcepti nin? – demandis Andreo konfuzite. – Ĉu oni jam scias pri nia alveno?

La kaporalo – kiu pli longe servis en la armeo, ol Andreo, do pli bone konis la kutimojn de la praloĝantoj – skuis la kapon.

– Ne! Oni ne sendis ĝin al ni. – li reĵetis la korbon en la akvon – La afero havas tute alian klarigon. La religio de la praloĝantoj ne permesas mortigi bestojn, do la danĝerajn bestojn oni fermas en korbon kaj ĵetas en la riveron. Neniam oni tuŝu tiuspecan korbon. Multaj pripentis jam, kiuj kaptadis ion similan.

La unuan mortinton de la regimento oni enterigis en la ĝangalo ĉe ekzotika arbo. Sub ĝi oni fosis lian tombon. La regimento enviciĝis ĉirkaŭ la arbo, sed Andreo ne permesis la honoran pafoserion[20], kvankam tio estas tradicio ĉe la armeaj enterigoj, sed ili devis ŝpari la municion, cetere ne estis konsilinda afero malkaŝi la proksimiĝon per pafobruo, ĉar la praloĝantoj povus vagadi en la praarbaro.

En morta silento ili kovris per tero sian malfeliĉan kamaradon, pikis verdan arbobranĉon sur la tombon, poste la regimento kortuŝite, en malgaja humoro ekmarŝis denove.


DUDEK UNUA ĈAPITRO

Andreo revivigas ducent (sed almenaŭ dudek) jaran statuon

Dek du tagojn daŭris la marŝado en la ĝangalo. La dek-trian tagon, ĉirkaŭ tagmezo la regimento elvenis el la grandega praarbaro. Antaŭ la okuloj de la soldatoj aperis rokoplena arbustokovrita, seka monto. La radioj de la suno rebrilis sur la blankaj ŝtonoj. La arbustoj kaj arbedoj velkis pro la varmo.

Andreo ordonis tuttagan ripozadon, kaj dum la soldatoj ekripozis ĉe la rando de la arbaro, li surgrimpis konsiderinde grandan rokon por trarigardi la longan, mildan montodeklivon.

Tiu regiono jam estis la teritorio de Kandy, la praa lando de la praloĝantoj, la koro de la insulo. Estas fakto, ke sur ĉi tiu flanko de la monto nenio prezentis spuron de homa vivo, sed Andreo sciis el la mapo, ke post unu-du taga marŝado, ili atingos la unuajn vilaĝojn de la praloĝantoj, poste baldaŭ la praan ĉefurbon mem, kie kaŝiĝas la Sankta Dento.

– Ho! Tiu Sankta Dento. Kie, kiel mi akiru ĝin? Mi akiros ĝin, eĉ se el la fundo de la infero. – li observis mediteme la pejzaĝon antaŭ si.

La senfina ĉielo estis agrabla por liaj okuloj post la longa marŝado en la obskura praarbaro. Li sentis en si energion kaj memfidon por plenumi sian aŭdacan mision.

Dum li tiel meditis, subite li ekvidis maljunan praloĝanton ne malproksime sur la montodeklivo. La maljuna enlandano, ŝarĝita de fruktoj kaj floroj, grimpis supren. Li moviĝis sen bruo, kaj pro sia klopodo ŝajne ne havis zorgon pri la soldatoj, kiuj svarmis ĉe la rando de la arbaro.

Sed Andreo des pli zorgis pri li. Rapide li malsuprenvenis de sur la roko, rapidis al la maljunulo, kaj por amike ekparoligi lin, unue li demandis, kien li portas la fruktojn en tiu neloĝata regiono.

– Mi portas ilin al Ramajun. – demetis la maljunulo la korbon plenan de fruktoj.

Li rigardis al Andreo sen ia ajn ektimo, kaj li eldiris la nomon "Ramajun" kun tia nuanco, kvazaŭ ĉiu bona homo en la mondo devus koni tiun Ramajun.

Sed Andreo neniam aŭdis tiun nomon. Vane li serĉadis en la memoro, ne ŝajnis al li, ke ĉu en Batavio, ĉu en Kolombo oni menciis al li.

– Kiu estas Ramajun? – li demandis scivole.

– Ĉu vi ne scias feringi? – demandis la praloĝanto kun ofendita tono.

Li nomis Andreon "feringi", kiel la praloĝantoj nomis la eŭropanojn. Poste kun kompata superemo en sia voĉo li klarigis.

– Ramajun estas nia plej fama kolonosanktulo.

Andreo ne komprenis pli multe per tiu klarigo, do li povis fari nenion alian, ol demandi plu.

– Ĉu kolonosanktulo? Kio estas kolonosanktulo?

– Ĉu eĉ tion vi ne scias, feringi? – alrigardis lin pli akre la maljunulo – La kolonosanktulo stariĝas sur la supro de alta kolono, kaj neniam plu revenas.

Andreo eĉ nun ne komprenis la aferon pli ol antaŭe.

– Kaj kion li povas fari tie supre? – li demandis denove kun ne tre granda respekto.

– La kolonosanktulo meditas pri la potenco de Budho, kaj tiel li revenos glore lian regnon. – donis respondon la maljunulo kun severe instrua voĉo.

Andreo prefere restis ĉe teraj demandoj.

– Kaj ... ĉu li neniam sidiĝas aŭ kuŝiĝas? Ja tio estas neebla!

– Por vi, feringi, multaj aferoj estas neeblaj, kiujn nia sanktulo kapablas fari.

– Tamen, se li endormiĝas – daŭrigis Andreo – li povas fali de sur la kolono kaj eĉ rompi al si la kolon.

La maljunulo eĉ pro tia senrespekta supozo ne perdis sian trankvilon.

– Li ne falas. – deklaris mallonge. Nokte Budho pendigas al li nevideblan ŝnuron el la ĉielo, kaj ĝin preninte li povas dormi senzorge.

– Ĉu vi jam vidis tiun ŝnuron? – ridetis Andreo.

– Mi ne vidis ĝin, ĉar tiu ŝnuro estas nevidebla. Budho plektis ĝin el la nenio.

– Se li plektis ĝin el la nenio, kompreneble ĝi estas nevidebla. Mi komprenas. – kapjesis Andreo bonintence.

Kiel li povus utiligi tiun renkontiĝon por sia misio? Tiu demando aperis en liaj pensoj. Tiu kolonosanktulo certe havas ian rilaton kun la Sankta Dento, mi esploru plu, eble mi ekscios ion konvenan.

– Kaj ekde kiam staras via Ramajun sur tiu kolono? – demandis Andreo la maljunulon post mallonga silento.

– Ho! Li staris tie jam en la vivo de la avo de mia avo – respondis entuziasme la maljuna praloĝanto – kaj ekde tiam li eĉ ne moviĝis. Liaj piedoj enradikiĝis en la kolono, kaj ĉirkaŭ li konstruis neston hirundoj, ĉar ili opinias lin ŝtonskulptaĵo. Ili sidiĝas sur liajn ŝultrojn, ĉar Ramajun neniam forpelas ilin.

En Andreo pli kaj pli maturiĝis la ideo, ke li necesas persone ekkoni tiun miraklan kolonosanktulon. Kvankam li ne kredis la vortojn de la maljunulo, prefere opiniis, ke Ramajun estas lerta ĉarlatano, ja oni povas tre facile misuzi la naivan kredemon de la simpla popolo. Sed egale. Povas esti nur utila afero, se li ekkonos la faman sanktulon de la insulo.

– Ĉu vi gvidus min al tiu sankta Ramajun? – li demandis nun jam kun pli respektema voĉo.

La maljuna praloĝanto alrigardis lin senvoĉe, ŝajne hezitis iom, sed fine li ne povis kontraŭstari sian inklinon ravi la fremdulon per la glora vidaĵo de la kolonosanktulo.

– Venu kun mi kaj vi renkontos lin. – li respondis fiere, poste por trankviligi sian konsciencon (se li eble farus ion pekan) li aldonis – Kvankam ne estas verŝajne, ke nia sanktulo mallevus sin por paroli kun viaspeca feringi.

Andreo lasis la regimenton sub la komando de kaporalo Jost, kunvokis kelkajn akompanantojn, kaj ili sekvis la maljunulon. Dum pluraj horoj ili grimpis supren sur la monto. Inter Andreo kaj la maljunulo jam ne okazis konversacio, nur la ŝtonoj krakis sub la piedoj de la soldatoj.

Fine ili atingis longan ravinon. Ĉe la fundo de la ravino lirlis monta rivereto, ili iris plu laŭ ĝia bordo. Tiam – tiel neatendite, ke Andreo ne kredis al siaj propraj okuloj – ĉe akra kurbo de la vojo ili subite ekvidis la strangan sanktulon de la lando.

La ravino atingis sunbrilan kanjonon. Ĉe la mezo de la kanjono regis granda roko. Sur la roko dika granitkolono levis sin al la ĉielo, kaj sur la supro de la kolono staris rigide senmova, malhela, maldika, skeletoforma figuro.

– Ramajun! – ekkriis la maljunulo kun adorplena teruriĝo.

Dum kelkaj minutoj li preĝis kaŭriĝinte ĉe la piedo de la roko, poste li denove leviĝis, duonlaŭte daŭrigis la preĝadon kaj komencis grimpi supren sur la roko.

Ne estis malfacile atingi la supron de la roko. Multaj faris jam tion dum longaj jaroj, sur ĝi ŝtupoformaj kavoj kondukis supren. Ĉe la piedo de la kolono kuŝis floroj kaj fruktoj por pruvi la adorplenan respekton de la popolo al la kolonosanktulo.

Andreo mansignis al siaj akompanantoj, ke ili postrestu, kaj li mem sekvis la maljunan praloĝanton sur la roko. Baldaŭ li staris supre, ĉe la piedo de la granitkolono. La kolono estis pli alta, ol Andreo, per suprenetendita brako li povus atingi ĝian supron, kie staris la maldikaj ostaj piedoj de la kolonosanktulo.

La maljuna praloĝanto demetis siajn donacojn, trifoje tuŝis la teron per sia frunto, kaj rapide malsupreniris de sur la roko. Li verŝajne opiniis sin ne inda por longe restadi tuj proksime al la fama sanktulo, sed Andreo restis supre.

Li estis plena de strangaj sentoj, kaj komencis observi la kuriozan figuron, kiu rigide staris. Tiel senmova trankvilo regis lian tutan korpon, kvazaŭ li estus el bronzo. Liaj maldikaj brakoj senvive pendis, liaj okuloj ne moviĝis, kvankam ili vidis, sed ne rigardis. Nur la longa blanka barbo moviĝis foje-foje pro la facila vento. Sur la kolono fakte nestis hirundoj, unu el ili ĝuste sidis sur la ŝultro de la kolonosanktulo, kaj – kvazaŭ ĝi flustrus sekretojn al lia orelo – mallaŭte pepadis.

– Ramajun! – alparolis Andreo la vivantan skulptaĵon post kelkaj minutoj. – Ramajun! La mondo konsideras vin granda filozofo, kaj via famo atingis min. La popolo asertas, ke vi scias ĉion, vi estas sankta kaj ĉiopova, kaj nek la sorto nek la naturo havas sekretojn por vi.

La sanktulo staris plu sen reago, kvazaŭ li aŭdus eĉ ne unu vorton el la parolo de Andreo.

– Ramajun! – kriis Andreo pli laŭte. Se vi estas ĉioscia, diru, kial pelas min la sorto tra maroj kaj kontinentoj, kial mi trovas ripozon nenie sur la tero? Respondu Ramajun, kaj donu al mi konsilon, kion fari?

La sanktulo nek moviĝis nek respondis. Andreo faris kelkajn paŝojn malantaŭen por pli bone vidi la kolonosanktulon. Post la unua konfuziĝo kaptis lin ia malpacienca deziro ĉiumaniere ekparoligi, aktivigi, tiun vivan sed tamen mortan homan korpon.

– Kial vi ne respondas? – li ekkriis kun ekscitita atendo – Ĉu ne konvenas al via digno respondi al iu, kiu demandas vin respekteme? Eĉ Dio respondas al siaj kreitoj! Kaj vi, kiu konsideras vin humila servisto de la plej alta potenco, ĉu vi ne havas respondon je mia demando?

La sanktulo ankaŭ nun ne respondis, sed liaj rigidaj trajtoj subite grimacis, liaj manoj senvole skuiĝis, sur la muskoloj de liaj ŝultroj kaj kolo ondis turmenta spasmo.

Minutoj forpasis dum la turmentiĝo de la sanktulo. Andreo silente gapis la ŝvitantan figuron, kiam subite krio eksplodis el la kolonosanktulo.

– Feringi! Feringi! Ĉu vi vidas tiun stangon? Ĝi estas tuj apud vi! Ĉu vi vidas ĝin?

– Mi vidas! – respondis Andreo surprizita pro la stranga demando.

Li pensis, ke la sanktulo montras al li la stangon pikitan en la teron, ĉar li deziras prezenti metaforon, kaj tiel respondi lian demandon. Sed sekvis io tute alia.

La vizaĝo, brakoj kaj la muskoloj de la kolonosanktulo komencis eĉ pli ondi, skuiĝi, kvazaŭ la perforte subpremita vivo ŝirus, turmentus lian tutan personon. Nun li kriis al Andreo kun jam kolera malpacienco:

– Prenu tiun stangon feringi, prenu, kaj tuj gratu per ĝi mian dorson!

Andreon tiel surprizis la neatendita deziro, ke li restis senmova. Sed tiam la sanktulo ankoraŭfoje alkriis lin per tremanta voĉo pro la kolero kaj turmentiĝo:

– Feringi! Gratu mian dorson!

Andreo nun jam ne hezitis, elŝiris la longan, rektan stangon el la tero, kaj per ĝia pinto zorge gratis ĉiuj korpopartojn de la sanktulo de la kolo ĝis la talio, liajn dorson kaj bruston. Tiam sur la sunbrunigita korpo trankviliĝis la turmenta skuiĝo, feliĉa kontento radiis sur la seka vizaĝo de la sanktulo.

– Sufiĉas feringi! – fine li suspiris. – Repiku la stangon al ĝia loko!

Andreo pikis la stangon en la teron kaj revenis antaŭ la kolonon. Mirante, surprizite li rigardis denove la sanktulon. La skulptaĵo jen reviviĝis, la korpon forlasis la malvarma rigido, la vizaĝo ŝanĝiĝis, la okuloj vigliĝis. Ramajun trankviliĝinte staris sur sia loko.

– Ne miru feringi! – li ekparolis post kelkaj momentoj. Ĉiu homo kredanta pri Budho, se vizitas kolonosanktulon, devas ĉiufoje preni la stangon pikitan en la teron kaj grati ties dorson, sed via gvidanto tamen forgesis fari tiun sian devon, kvankam mia dorso komencis juki tuj, kiam mi ekvidis vin. Ĉar, eksciu feringi, ne la malsato estas la plej grava turmento, nek la soifo, nek la varmo, nek la malvarmo, sed la juko.

Andreo liberiĝis de tiu konfuzita respektemo, kun kiu li observis la sanktulon ĝis tiam. Nun li prefere sentis kompaton al tiu malfeliĉa homo, kaj scivolemon ekscii la sekreton de lia kruela vivo.

– Kaj kial ne gratas la dorson vi mem per viaj propraj manoj, Ramajun?

– Mia sankta promeso ne permesas tian movon. – respondis obtuze la kolonoasanktulo – kvankam la juko estas la plej granda provo.

Andreo rekonis, ke li pravas, ja se iu neniam purigas sin, neniam forlasas sian lokon, fakte povas havi sufiĉe da kaŭzo por juki.

– Ĉu vi respondos mian antaŭan demandon? – scivolis Andreo nun jam multe pli intime.

La sanktulo ŝajne ekmeditis kaj silentis. Iom poste li rigardis al la malproksimo kun larĝe malfermitaj okuloj, kaj kriis unusolan vorton.

– Nirvano!

– Ĉu ekzistas instruo en via religio, kiel mi povus saviĝi el la sortobatoj de la vivo? – ripetis Andreo.

La sanktulo same revis al la malproksimo. Lia vizaĝo ŝajnis denove rigidiĝi. Post iom da tempo ankaŭ la duan fojon li kriis.

– Nirvano!

Andreo jam komencis ekkompreni, ke li ne povas ricevi kompreneblan respondon. Fine li tamen demandis ankoraŭfoje la kolonosanktulon.

– Kion signifas tiu vorto? Kial vi respondas al mia demando per enigmo, kion mi ne povas kompreni?

– Li pesimisme rigardis la maljunulon kaj jam preparis sin foriri, sed tiam li denove rimarkis, ke ŝanĝiĝas la rigardo de la kolonosanktulo. En la okuloj de Ramajun ŝajnis surprizo. Li rigardis al certa loko, kaj lia vizaĝo subite ŝanĝiĝis kolera.

Andreo turniĝis, per siaj okuloj sekvis la direkton kaj ekvidis malsupre siajn proprajn akompanantojn.

Li ekkomprenis, ke la soldatoj maltrankviligas la sanktan homon, do – sen kaŝi ion – li klarigis la situacion.

Ne maltrankviliĝu Ramajun! Ili estas miaj akompanantoj kaj mi estas ilia estro. Sed ni venis ne kontraŭ vi. Ni iras al Kandy, ni vizitos la ĉefpastron de Budho.

Li deziris paroli trankvilige, sed tuj, kiam li eldiris la lastan vorton, subite okazis surpriza afero. El la gorĝo de la kolonosanktulo eksplodis koleraj raŭkaj voĉoj, li spasme pugnigis ambaŭ siajn manojn, per la plando furioze frapis.

Andreo konsternite rigardis tiun eksplodan koleron. Kiel? Ĉu tiu ŝtoniĝinta homo tamen povas moviĝi? Ĉu liaj piedoj tamen ne enradikiĝis en la granito? Ĉu liaj genuoj tamen ne rigidiĝis pro la daŭra senmoveco? Kaj kial li perdis sian majestan sinregon ĝuste tiam, kiam Andreo menciis la ĉefpastron.

Li jam deziris pridemandi la sanktulon pro sia scivolemo, sed Ramajun rompis lian intencon.

– Feringi! – li kriis kun pasia malamo – Vi mortigos lin, ĉu ne? Ĉu vi mortigos lin? Mortigu lin kaj mi preĝakiros por vi ĉiun benon de Budho, ĉiun gloron de Budho. Mortigu la ĉefpastron feringi!

Li ŝancele kriadis, prenis sian ĉifonan veston, ŝiradis, tiradis ĝin per siaj ostecaj fingroj, tiel li provis mildigi sian sufokan koleron.

– Ĉu vi estas multope? Ĉu multope feringi? – eksplodis el li la demando – Iru ĉiuj, ĉar la preĝejo estas tre firma, kaj la gardistoj de la ĉefpastro dormas kun malfermitaj okuloj!

Andreo ne povis ekparoli pro la miro. Ramajun amare ekridis, iom post iom eksilentis, jen li ŝajne trankviliĝis. Pluraj minutoj forpasis senvoĉe. Andreo konsternite rigardis la kolonosanktulon.

– Ĉu vi miras feringi? Ĉu vi ne komprenas, kial Ramajun ekkoleris tiomgrade?

La ĉefpastro verŝajne estas via grava malamiko. – respondis Andreo konfuzite.

Li pensis, ke la sanktulo parolos ankaŭ sen tio, do li ne deziris pridemandi lin.

– Ĉu mia malamiko? – ekridis amare Ramajun. Estas laŭ viaj vortoj. Li venenis min, murdis min, mortigis min, pereigis min! Aŭskultu feringi, kion faris kontraŭ mi la ĉefpastro.

Antaŭ du jaroj la trono de la preĝejo en Kandy restis sen ĉefpastro. Eksciu feringi, ke la ĉefpastro de Kandy estas la plej riĉa kaj plej potenca ĉie, kie regas la religio de Budho. Li havas pli riĉan, pli abundan trezorejon, ol iu ajn reĝo en Hindio, kaj lia potenco estas senlima. Liaj gestoj ordonas al la reĝo de Kandy, kiu do ne dezirus fariĝi la unua servisto de Budho? Ankaŭ mi deziris, kompreneble, ke mi deziris tion ekde mia infanaĝo. Tio estis la celo de mia vivo, kaj mia plej grava konkurenco estis la nuna ĉefpastro. Mi ekiris laŭ unu vojo, li ekiris laŭ alia. Mi starigis ĉi tie en la ĝangalo tiun granitkolonon je mia propra kosto, mi grimpis sur ĝin kaj mi staris sur ĝi dum dudek longaj jaroj. Dudekfoje sekigis miajn ostojn la arda seka sezono, dudekfoje lavis mian korpon la pluvo de musono, sed neniam mi forlasis mian lokon, neniam oni vidis min moviĝi. Mono neniam makulis miajn manojn, neniam mi perdis mian trankvilon, kaj neniam mi ĉesis mediti pri Budho. Ĉiu rekonis min, kiel la plej sanktan homon de la insulo.

La kolonosanktulo lace eksilentis, sed la emocioj denove kaptis lin, kaj li kun raŭka kolero daŭrigis la historion de sia vivo.

– Kaj li, mia kontraŭulo, senĉese vizitadis la reĝan kortegon, daŭre flustradis en la orelojn de la reĝo, li flatadis, kaĵolis, riverencis, lia parolo estis falsa, lia spiro estis humileco, liaj pensoj estis intrigemaj, lia koro estis trompema dum dudek longaj jaroj. Kaj kiam la trono restis sen ĉefpastro, tamen oni transdonis ĝin ne al mi, sed al li. Mortigu lin feringi! Mortigu! Mi benos vin per ĉiuj miaj benoj, se vi mortigos lin. Mi ne deziras esti plu sanktulo! Ne! Ne! Mi pereu por ĉiam, nur mi sukcesu inde puni lin!

Andreo ne povis ekparoli en tia uragano de la kolero. Li nur rigardis konfuzita, kiel skuas la pasio la ŝajne skulptitan korpon de la kolonosanktulo. Tiam la oldulo subite klinis sin antaŭen sur la kolono, li etendis siajn oste maldikajn brakojn al Andreo.

– Feringi! Helpu min malsupreniri! Mi deziras gvidi vian regimenton. Mi konas ĉiujn montojn, ĉiujn valojn, kiel miajn proprajn manojn, kaj mi konas ĉiujn angulojn de la preĝejo. Mi konas la sekretajn subterajn tunelojn, mi konas la kaŝejon de la Sankta Dento, mi konas la Sanktan Palmon, ĉion mi konas. Sen mi vi ne povas sukcesi!

Li eĉ ne atendis ĝis la surprizita eŭropano levis siajn manojn, li preskaŭ ĵetis sin de sur la kolono pro la ekstazo, per siaj manoj kaptadis al la rando de la kolono. Se Andreo ne prenus lian malfortan korpon, ne helpus kaj metus lin sur la rokon, la plej fama kolonosanktulo de la insulo certe rompus al si la kolon.

Andreo nur nun komencis ekkompreni, kiel granda bonŝanco trafis lin. Li brakumis la ŝultrojn de Ramajun kaj nun jam centoble pli singarde kondukis lin malsupren al la piedo de la roko. La maljuna praloĝanto, kiu estis la gvidanto de Andreo, ekvidis ilin en tia situacio.

La maljunulo opiniis, ke alvenis la fino de la mondo. Unue li falis sur la ventron pro la teruriĝo, poste, kiam li vidis, ke la sanktulo kun Andreo iras plu, subite li ekkuris kaj svingante siajn brakojn kriadis:

– Ramajun! Ramajun! Ramajun!


DUDEK DUA ĈAPITRO

La kolonosanktulo malaperas, kaj la
sankta dento fariĝas nigra fumo

En sia aŭdaca misio Andreo ne povus imagi pli bonan gvidanton, ol Ramajun. La kolonosanktulo ne troigis, kiam li asertis, ke li konas ĉiujn partojn de la insulo, kiel la proprajn manojn. Kun sia malgrasa staturo, en siaj sunheligitaj ĉifonoj li iris kun Andreo antaŭ la regimento, kaj li gvidis ilin rapide, firme, senerare laŭ la zigzagaj labirintoj de la sovaĝa tereno, laŭ ŝtonoplenaj ravinoj, tra altaj montoj.

Post du taga marŝado ili atingis altebenaĵon ĉirkaŭitan de montoj. En la centro de la altebenaĵo situis la urbo Kandy, la antikva reĝa rezidejo de la praloĝantoj. Proksime al la urbo oni jam bezonis moviĝi pli singarde, ĉar alvenis informo, ke reĝo Mahabi kaj lia tuta armeo nun restadas hejme. Do Andreo unue ordonis ripozadon kaj starigis gardantojn en ĉiuj direktoj de vasta rondo, por ke la malamiko neniel povu surprizi ilin. Poste li sendis esplor-grupon al la urbo, por kiel eble plej frue akiri informojn, kion do intencas fari la reĝo?

La tago de la ripozado forpasis sen menciindaj okazoj. Dank' al la helpo de Ramajun, la regimento tiel kaŝe kaj tiel rapide alvenis, ke reĝo Mahabi ankoraŭ eĉ ne konjektis tion, cetere li neniel povis imagi, ke la armeo de la eŭropanoj povas atingi la ĉefurbon. La esplor-grupo nur la sekvan tagon matene anoncis, ke la reĝo eksciis la alvenon de la fremduloj, kaj li ĝuste preparas sin ataki kun sia armeo havanta dumil armitojn.

– Estas la malpli granda problemo, ke ili estas dudekoble pli multaj, ol ni – meditis Andreo – sed kiajn armilojn ili havas?

Tio ne estis kauzo por maltrankviliĝi. La esplor-grupo rakontis – kaj ankaŭ Ramajun konfirmis iliajn vortojn – ke la armeo de la reĝo havas nur sagojn, pafarkojn, lancojn, ŝildojn aliajn armilojn ne. Do Andreo – kiel ekstreman solvon – povis fidi la eksplod-pafilojn de sia regimento kontraŭ la multobla superforto.

Sed lia intenco ne estis batali per armiloj, ja ĝuste tial li decidis akiri la Sanktan Denton, ke li evitu la sangoverŝadon en sia misio. Do frumatene li venigis la sanktulon kaj kaporalon Jost, kaj ili triope priparolis, kiel fini la aŭdacan mision.

La kolonosanktulo pro sia malpacienco prezentis sin tuj preta konduki Andreon en la preĝejon de Kandy laŭ sekretaj subteraj tuneloj.

– Ni ne prokrastu la aferon feringi! – postulis ekscitite la malgrasa oldulo – Rapide ni devas ataki la ĉefpastron, ĉar li povas forfuĝi kun la Sankta Dento, kaj tiuokaze ĉiu penado restos vana. La Sankta Dento, do ankaŭ la potenco apartenos al li.

Andreo rekonis, ke la rapideco fakte estas konsilinda, sed li deziris zorgi ankaŭ pri la regimento. Antaŭ ol ekiri laŭ la mistera vojo, kiel li evitu la atakon de la reĝo Mahabi? Kiel li haltigu lian grandan armeon, dum li akiros la Sanktan Denton? Ankaŭ tiun problemon oni devis solvi.

– En la proksimo mi vidis taŭgan ravinon. – prezentis sian ideon kaporalo Jost. Ni povos tie kaŝiĝi kaj levi barikadojn. Tie ni povas nin defendi kontraŭ la armeo de la reĝo eĉ dum tuta monato.

La ideo ŝajnis bona, kaj la regimento ankoraŭ en tiu horo komencis okupi la mallarĝan ravinon kun krutaj flankoj. Ĉe la enirejo de la ravino ili konstruis barikadojn el grandaj arbotrunkoj kontraŭ la verŝajna, baldaŭa atako.

– La bazon vi devas abunde provizi per armiloj kaj municio, por ke la armeo de la reĝo eĉ proksimiĝi ne kuraĝu. – komandis Andreo fine al kaporalo Jost. – Oni faru nur kelkajn pafojn al la aero por timigi la malamikon, sed pafi rekte al la armeo oni rajtas nur en ekstrema okazo.

Matene, post kiam li ĉion aranĝis, Andreo ekiris kun dek elektitaj soldatoj laŭ la gvidado de Ramajun por serĉi la sekretan enirejon de la subtera tunelo, kiu laŭ kaŝitaj zigzagoj kondukas al la granda preĝejo. Ili ne bezonis longe serĉadi, ĉar la kolonosanktulo firme, senerare gvidis ilin tra la proksima densa arbaro, kaj post unu horo li haltis ĉe la enirejo de malhela natura groto.

La ĉirkaŭaĵo estis senhoma, silenta, oni verŝajne nur malofte vizitis tiun lokon, kaj se iu hazarde tamen trafis ĝin, li verŝajne ne pasigis ĉi tie longan tempon. Certe ne, ĉar ĉirkaŭ la enirejo de la groto, en la mola tero estis videblaj spuroj de grandegaj bestopiedoj, kaj ĉe la faŭko de la kaverno disĵetitaj brile blankaj ostoj de homoj kaj bestoj frapis la okulojn.

– Ramajun! – haltis konsternite Andreo, kiam li ekvidis la spurojn kaj la ostojn. – Jen estas spuroj de tigro. Kiel la ostoj atestas tion, ĉi tie vivas tigroj. Estus pli konsilinde iri en alia direkto!

Sed Ramajun trankvile enpaŝis la enirejon de la groto, kaj tie rediris al la hezitantaj Andreo kaj soldatoj.

– Venu kuraĝe! Ili estas falsaj. Tiujn spurojn la pastroj premas en la teron per detranĉitaj tigropiedoj. Ili plenigas la groton per ostoj, por ke ĉiu evitu tiun ĉi lokon. – kaj li malaperis en la mallumo.

Do Andreo ne hezitis plu, sed kune kun liaj soldatoj eniris la rokoplenan aperturon de la montodeklivo. Fakte, la groto interne pruviĝis tiel malvasta, ke en ĝi ne povus vivi grandaj sovaĝbestoj. Baldaŭ sekvis interna ŝtonpordo eĉ pli malvasta tiel, ke plenaĝa homo nur malfacile povis traŝovi sin. Malantaŭ ĝi jam faŭkis pli vasta, blinde nigra, resona, ŝtona koridoro.

Ramajun kun hejmeca memfido trapasis la ŝtonpordon, kaj mansvingis el la koridoro, ke la soldatoj bruligu la torĉojn, kaj ŝtele sekvu lin.

La tunelo ŝajnis senfina. Kelo-odora aero plenigis la internon, humidaj aermovoj frapis la vizaĝon de la soldatoj, dum ili paŝadis unu post alia sub la ruĝaj fumoserpentoj de la torĉoj. Ĝi jam ne estis natura groto de la monto. En ĉiu direkto estis videblaj la rezultoj de pena homa laboro. Laŭ la muroj staris monstroj kun malfermita buŝo, teruraj bildfiguroj per minaca rigardo timigis la neinvititajn gastojn.

Ili ekskursis laŭ tiu mistera tunelo en la sufoka aero jam ekde pli ol unu horo. Apenaŭ ili bruis, nur la cincado de la ratoj – kiuj forkuris el sub iliaj piedoj – rompis foje-foje la surdan silenton. Nenio montris ankoraŭ, ke proksimiĝus la fino de la vojo. La kolonosanktulo tamen subite haltis, kaj per levita mano avertis ilin resti silentaj.

Andreo kaj la soldatoj tuj fariĝis senmovaj. Per streĉitaj nervoj ili observis al la malproksimo. Ankaŭ Ramajun faris tiel, sed forpasis iom da tempo, ĝis ili ekaŭdis mallaŭtajn paŝojn el la profundo de la tunelo.

– Oni venas! – flustris la kolonosanktulo al la orelo de Andreo. – Venas la friponoj, kaj ili baldaŭ atingos nin. Tuj estingu la torĉojn, tiru vin al la du flankoj de la koridoro, kaj neniu moviĝu!

La torĉoj estingiĝis, blinda mallumo englutis la malgrandan grupon, kaj kvankam Andreo elektis la plej kuraĝajn soldatojn de la regimento, tamen al ĉiu – ankaŭ al Andreo – forte batadis la koro en tiu prema situacio.

Super ili levas sin roko ĝis mil kaj mil metroj, malantaŭ la dorso estas la malvarma humida rokmuro. Oni povis vidi nenion, ekparoli ne estis konsilinde. Mute, blinde, tiel, ke ili ne vidis eĉ unu la alian, kaj sufokiĝante pro la kelo-odora aero ili devis kontraŭstari la nekonatajn malamikojn, kiuj povis esti kaj homoj kaj sovaĝbestoj, kaj malmultaj kaj multaj.

Andreo aŭskultis kun streĉitaj oreloj, eltiris sian glavon preta por batali, kvankam li eĉ ne povis imagi, kiel li povus uzi ĝin en la mallumo.

La paŝoj de minuto al minuto laŭtiĝis, proksimiĝis.

– Ili estas multope! – flustris Ramajun, dum lia ponardo ekbrilis. – Ili eĉ ne konjektas, kio atendas ilin, do ili nur venu!

Andreo miris, ke tiuj ne rimarkis ilin, tamen Ramajun tiel frue divenis, ke tiuj proksimiĝas. Sed tio estis komprenebla, ĉar la kolonosanktulo pasigis dudek jarojn en la ĝangalo, kaj tiu vivmaniero admirinde akrigis ĉiujn liajn sensorganojn. Li havis tiajn okulojn, tian aŭdokapablon, kiel la arbaraj bestoj. Li ekvidis, ekaŭdis ankaŭ tion, kion alia mortulo ne povus rimarki eĉ per streĉita atento.

Dum Andreo observis la mallumon tiel, ke liaj okuloj jam doloris pro la klopodo, li neatendite eksentis la premon de Ramajun sur sia brako.

– Kio okazis? – li demandis kvazaŭ vekita.

La kolonosanktulo ne respondis, nur pro la premo de lia mano oni povis konjekti, ke li streĉe atentas. En la subtera vojo denove ekestis absoluta silento. Nenia bruo aŭdiĝis plu.

– Ili haltis! – flustris la kolonosanktulo.

Pro sia kolero kaj emocioj li premis la brakon de Andreo, kiel ferokroĉilo. La paŝoj ankoraŭfoje aŭdiĝis, sed jam pli mallaŭte, ĝis fine la bruo forsonis, kaj silento regis la uteron de la monto.

– Ili reiris! Reiris la friponoj! – kriis Ramajun pasie.

– Ĉu ili rimarkis nin? – bruligis Andreo sian torĉon. – Ja ni eĉ ne moviĝis.

– Ili eksentis la odoron de la torĉoj. – ekridis amare la kolonosanktulo. – Ho! Ili havas tre fajnan nazon. Ni postkuru la bandon, kaj nepre kaptu ilin, por ke la fiuloj ne sukcesu eniri la preĝejon, ĉar ili povus informi la aliajn pri nia alveno.

Antaŭe la kolonosanktulo, poste Andreo, poste laŭvice la soldatoj nun jam kurante pasis antaŭen laŭ la koridoro. La torĉoj flagris en iliaj manoj, la ruĝa strio de la fumo ŝvebante sekvis ilin, la glavoj ektintis sur la ŝtonoj de la rokmuro.

Subite pala radio eklumis en la malproksimo. Ili klopodis atingi la lumon per streĉita forto. La lumo rapide heliĝis antaŭ ili, kaj ili neatendite elvenis el la subtera mallumo.

Ili trovis sin en granda preĝejo.

Pilieroj kun elefantkapo, timigaj monstroj, gigantaj ŝtono-idoloj tenis la grandegan mason de la tegmento. Obskura duonlumo regis ĉie, nur el la pli malproksima enirejo penetris lumo en la ŝtono-arbaron de skulptitaj kolonoj kaj dio-monstroj.

Inter la kolonoj kaj idoloj serpentumis koridoroj, kiuj malaperis ĉe la obskura fino de la preĝejo. Aliloke flirtis pompaj kurtenoj trateksitaj per orfadeno, ornamitaj per juvelŝtonoj, kaj ili diafane lasis vidi dikajn figurojn de orumitaj diostatuoj, kiuj estis malantaŭ ili.

Andreo ne havis tempon por ĉirkaŭrigardi. La kolonosanktulo tuj prenis lian brakon, kaj eĉ ne haltante dum la kurado kunportis lin al la mezo de la granda halo. En la ĉirkaŭaĵo ili vidis nenian vivulon. La pastroj jam forfuĝis aŭ eble observis ilin kaŝe, sed Ramajun ne multe okupiĝis pri tio.

Li kuntiris Andreon kun longaj saltoj, senvoĉe, kun larĝaj brakmovoj kuris inter la kolonoj por abrupte halti antaŭ grandioza Budho-statuo.

Sidante sur sia ora trono ĝi gardis keston en la sino. La statuo pompis en ora, emajla brilo en la utero de la preĝejo. Sur la ŝtupoj de la trono kuŝis oraj kaj arĝentaj objektoj en granda amaso. brilaj juveloj kaj juvelŝtonoj kun fajrosimile reflektita lumo, jen la donacoj de la kredantoj.

La kolonosanktulo ne taksis la trezorojn por alrigardi. Li anhelante suprenkuris la ŝtuparon de la trono tiel, ke la juveloj kaj juvelŝtonoj krakante ŝprucis el sub liaj piedoj, poste li grimpis sur la brakon de la trono kaj per abrupta movo ŝirmalfermis la kovrilon de la ora kesto, kiu estis en la sino de la statuo. En tiu kesto ŝajne li malfermadis novajn kaj novajn aliajn kestojn, sed fine li ĵetis nur unu rigardon en la internon de la kestoj, kaj kvazaŭ lin ne trafus surprizo, kvazaŭ li konjektus tie trovi nenion, li tuj grimpis plu anhelante sur la granda, dika, nuda ventro, kaj pli supren sur la brusto de la diostatuo, ĝis li fine atingis la malfermitan buŝon de la granda kapo. Tie li avide enŝovis la manon en la buŝon, dum momento serĉadis ion, kaj pesimisme, amare retiris sian brakon.

– Oni forportis ĝin! Oni forportis la Sanktan Denton! – li siblis kun vizaĝo deformita de la arda malamo.

Dum li reglitis al la ŝtuparo de la trono, li jam ne zorgis eĉ pri Andreo. Li haltis sur la ŝtuparo de la trono kontraŭ la statuo, kaj kvazaŭ li parolus al ĝi, obtuze kriis vortojn.

– Ĉu via preĝejo estas malplena? Ĉu malplena? Ĉu vi deziras kredigi, ke ĉiu forkuris? Ĉu kredigi al la feringi-oj? Sed vi havas aferon ne kun feringi, sed kun mi, Ramajun! Ĉu vi konas Ramajun? Ĉu vi konas la sanktulon de la kolono? Vi ne trompos min, ĉar mi konas la sekreton de la miljara palmo! Mi scias, ke viaj pastroj tie kaŝiĝas! Ili priridas nin! Ĉu ili ridas? Nu bone! Ili nur ridu!

Subite li turniĝis, desaltis de la ŝtuparo de la trono, kaj pro sia sufoka kolero jam ne zorgante pri Andreo li kuris al la elirejo.

Andreo gape observis la okazintaĵojn, kiel la kolonosanktulo kriadis al la budhostatuo, kiel li furioze preterkuris. Li apenaŭ povis liberiĝi de la sugestiva sceno. Li sentis, ke ĉi tie, ĉirkaŭ la terura, ŝtona dio-giganto nun bolas emocioj retenitaj dum dudek jaroj. Emocioj kaj venĝavido, apud kiuj lia aventura ideo akiri la Sanktan Denton estas nur bagatelo.

Dum momento li staris hezite, senmove. Li ne kuraĝis, ne deziris haltigi la kolonosanktulon. Nur tiam li rekonsciiĝis kaj ekiris por sekvi lin, kiam la malgrasa figuro kun siaj flirtantaj ĉifonoj jam preskaŭ malaperis inter la kolonoj.

Ŝajnis, ke Ramajun intencas forlasi la preĝejon, sed tamen ne tio okazis. Li nur ĵetis rigardon al la korto, alrigardis la grandegan palmon antaŭ la elirejo, poste retiriĝis, levis sian ponardon, kaj tiel subite malaperis en iu kaŝita pordo kvazaŭ li neniam estus tie.

Andreo kaj liaj kamaradoj kun senpova ekscito ĉirkaŭrigardis. Kion ili faru? En kiu direkto ili ekiru? Sen la gvido de la kolonosanktulo ili hezite gapis la zigzagajn murojn de la preĝejo, poste ili eliris sub la ĉielon, kaj en grupo haltis sub la grandega palmo.

La maljuna planto, eĉ se ĝi ne estis mil jara, eĉ se ne Budho plantis ĝin, kiel la kolonosanktulo asertis tion, tamen verŝajne havis kelkajn jarcentojn. Ĝian fenditan putran trunkon eĉ tri homoj povus nur malfacile ĉirkaŭbraki. Supre jam ne verdis ĝia frondo, nur kelkaj, flavaj, ventumilformaj folioj svingis sin malgaje.

La grupanoj kun malpacienca, senkonsila atendado rigardis supren al la olda palmogiganto.

Jen supre, tre alte subite aperis flirtanta blanka mantelo, poste dua, poste tria.

– La pastroj! – ekkriis Andreo konsternite – Ramajun trovis la pastrojn!

Fakte, la ĉefpastro kaj liaj helpantoj aperis supre de la palmo. Ramajun konis la sekreton de la palmo, li konis la spiralan ŝtuparon, kiu serpentumis interne, en ĝia trunko, kaj la kaŝejon tie supre, do li kun ponardo en la mano, kun brulanta torĉo eniris la lastan ŝirmejon de la ĉefpastro por puni lin pro la dudek jara kruela ermiteco.

La figuroj en blankaj manteloj povis fuĝi nur supren for de la venĝavida persekutanto. Andreo kaj liaj soldatoj kun premita koro observis la malfeliĉulojn. Baldaŭ aperis ĉe la pinto ankaŭ la ĉifona figuro de la kolonosanktulo, sed en tiu momento nebula fumo vualis ilin ĉiujn, kiuj estis jam pretaj batali. La fumo subite densiĝis kaj nun jam abunde leviĝis el la palmo en grandaj nigraj nuboj, kvazaŭ el giganta kamentubo.

– Brulas la palmo! – kriis la soldatoj, kaj pro la terura vidaĵo ili konsternite gapis supren.

El la supro aŭdiĝis teruraj ve-krioj. Ĉu intence, ĉu senintence okazis, la kolonosanktulo bruligis la palmon per sia torĉo. Inter la nuboj de la fumo por kelkaj momentoj ŝajnis esti videblaj la blankaj figuroj de la pastroj, ekbrilis la ponardo de Ramajun, sed tiam el la interno de la palmo jam ŝprucante, susurante eksplodis vivanta flamo, kaj post kelkaj minutoj estis videbla nenio el ĝi krom cent metrojn alta flagranta fajrokolono.

La supra parto de la trunko krakanta pro la flamoj malrapide kliniĝis kaj komencis fali antaŭen. Andreo kaj liaj kunuloj rapide resaltis sub la enirejon, el tiu loko ili rigardis, ke la giganta maso de la palmo – kiu fariĝis ruĝa ardaĵo – kiel ŝanceliĝas, kiel falas sur la muron de la preĝejo por tie disfali je flamo-pluvego.

La malsupra parto de la palmo pafadis fajrerojn, poste ĝia restaĵo ekhavis pli malhelajn kolorojn, fine tute nigriĝis kaj ĝia lasta fumo flugis for en la facila vento.

La pastroj, la ĉefpastro kaj la venĝavida kolonosanktulo, ĉiuj pereis en la fajro. Kaj ĉu la Sankta Dento? Se ĝi estis ĉe la pastroj, do ankaŭ ĝi forbrulis tie, escepte, se Budho mem savis tiun kultobjekton en la lasta minuto por kunporti ĝin en la paradizon.

***

Andreo observis senpove la nigrajn ruinojn de la giganta palmo. Ĉio okazis tiel rapide, tiel urĝe, ke li apenaŭ sukcesis vekiĝi el la konsterniĝo.

Kion fari? Tio, kion li deziris akiri en tiu ĉi danĝera preĝejo, kion celis lia tuta misio, sur kio baziĝis lia tuta espero - do la Sankta Dento - sendube pereis. Tamen, se li ne akiros tiun miraklan povon, kion la praloĝantoj atribuas al la Sankta Dento, do en tiu okazo li devas batali per armiloj kontraŭ la armeo de reĝo Mahabi.

– Se nur ne tiom ekkolerintus la malfeliĉa kolonosanktulo! –pensis amare Andreo – Se li eltenis dudek jarojn sur la kolono, kial li ne povis atendi tion, ke ni laŭregule kaptu la ĉefpastron. Estas plej bone ne kunlabori kun sanktuloj, ĉu ili estas ĉielaj, ĉu surteraj.

Dum li tiel meditis, li ekhavis bonegan ideon. Tie estas la ora kesto, kion ili ĵus vidis en la sino de la budhostatuo – trakuris lin la penso – la kesto vekis la ideon, ke estas tute egale ĉu li havas la Sanktan Denton ĉu ne, nur tio estas grava, ke la praloĝantoj kredu, ke li sukcesis akiri la miraklan relikvon kun mirakla potenco.

– Rapide reen al la idolo! – li komandis, kaj ankaŭ li mem ekiris antaŭen tra la obskuraj koridoroj inter la kolonoj.

Kun rigida ridado, kun sia nude ronda ventro minace levis sin la grandega koloso antaŭ ili. Kiel ankaŭ la kolonosanktulo faris tion pli frue, nun kvar soldatoj grimpis rapide sur la orumitan tronon, de tie en la vastan sinon de la idolo, kaj senprokraste ili alportis la keston kovritan per oraj lamenoj kaj juvelŝtonoj.

Andreo malfermis la kovrilon de la kesto sen la espero trovi ion, tamen kaptis lin surprizita scivolemo, kiam en ĝi li trovis pli kaj pli da ornamitaj kestoj. Ses pluajn kestojn kaŝis la plej granda ora kesto, kiuj estis metitaj unu en alian.

La lasta kesto – abunde kovrita per smeraldoj rubenoj perloj – klarigis la pli fruan trompiĝon de la kolonosanktulo. Andreo trovis en ĝi nenion krom sola lotusfloro teksita el fajna ora fadeno, sed la kaliko kovrita per silko – verŝajne la nesto de la Sankta Dento – estis malplena.

– Egale! – trankviligis Andreo sin mem kaj la soldatojn, kiuj rigardis pesimisme – ĉu ni havas la Sanktan Denton, ĉu ne, la kesto apartenas al ni! Cetere mi fermos ĝian kovrilon!

Li ŝlosis la serurojn de la internaj kestoj unu post alia, fine eltiris la ŝlosilon el la plej granda, pompe ornamita kesto, kaj tiam li ekkomprenis, ke li tute ne konjektas, kie serĉi la enirejon de la subtera tunelo.

Ankaŭ la soldatoj konfuzite rigardis tien kaj reen en la labirinto de la kolono-arbaro. Neniu el ili povus respondi la demandon, el kiu direkto ili atingis la preĝejon. En ĉiu direkto viciĝis nur kolonoj, pilieroj. En la obskura duonlumo pala lumo videblis nur el la direkto de la elirejo.

– Do ni iru tra la urbo! – decidis kuraĝe Andreo – Vidu ĉiuj praloĝantoj, ke ni forportas la Sanktan Denton aŭ almenaŭ ĝian keston!

Kvar soldatoj prenis la keston sur la ŝultron, la ceteraj ĉirkaŭis ilin kun eltirita glavo, kaj ili marŝis inter la kolonoj, trapasis la ardajn pecojn de la giganta palmo, fine la malgranda grupo forlasis la senhoman preĝejon de la Sankta Dento.


DUDEK TRIA ĈAPITRO

Du armeoj pace iras hejmen, nur unusola
reĝo grumblas sur la batalkampo

Kiam Andreo kaj la malpacienca, agema kolonosanktulo forlasis la bazon, kaporalo Jost transprenis la komandon. La dika homo – kun serene trankvila vizaĝo – zorge ekzamenis ĉiujn partojn de la improvizita fortikaĵo. Li havis tempon por plifortikigi la grandan barikadon, ĉar laŭ la aktualaj informoj la malamiko ankoraŭ ne ekiris por ataki.

La plejparto de la soldatoj portis grandajn arbotrunkojn kaj ŝtonojn al la enirejo de la ravino, do tiel kreskis, fortikiĝis la zorge konstruita ŝirmejo. Aliaj okupiĝis pri la eksplodarmiloj kaj preparis la solan malgrandan kanonon por batalo. Aliaj portis diligente municion – kanonokuglojn – malantaŭ la barikadon. Fine ili instalis la malgrandan kanonon sur la barikado tiel, ke el sia bone fiksita loko ĝi subrigardu al la vasta tereno antaŭ la ravino.

Forpasis unu horo. La soldatoj finis la fortikigon de la barikado, restis jam nur la kontrolprovo. Kaporalo Jost komandis alveni la kvar plej fortajn soldatojn. Po du ili prenis grandan trunkon ambaŭflanke, kaj kun rapida elano ekbatis la barikadon per ĝi. Nenio malbona okazis. La barikado konstruita el rokoj kaj arbotrunkoj bone kontraŭstaris la kontrolprovon, nur ĉe kelkaj lokoj prezentiĝis iomgrada ŝanceliĝo, sed tie la soldatoj fortikigis ĝian stabilecon ĝuste per tiuj arbotrunkoj, kiujn ili ĵus uzis por la kontrolprovo.

Kiam ili ĉion finfaris, kaporalo Jost ordonis al la regimento tute retiriĝi. Ĉe la rokofendaĵo – lasita por enirejo – la soldatoj po unu enpaŝis, kaj interne kun bona humoro, kontente rigardis la vastan rokofortikaĵon defenditan el ĉiuj direktoj.

Nur la gardostarantoj restis ekstere. Ili iris antaŭen tute ĝis la rando de la urbo, kaj larĝe observis: kiam do la reĝo forlasos la ĉefurbon kun sia armeo?

En la ravino, malantaŭ la barikado kaporalo Jost ordigis la pozicion de sia regimento, plenigis la supron de la barikado per armitaj soldatoj – ĉiu en bona ŝirmejo – kaj precipe la du ekstremojn de la barikado, kie la granda konstruaĵo apogis sin al la du muroj de la ravino, por ke la malamiko neniel sukcesu surgrimpi la rokojn, kaj ataki ilin desupre.

Ankaŭ la brava kaporalo opiniis, ke la intenco de Andreo estas ĝusta, do kiel eble eviti la malegalan batalon inter la sagoj kaj eksplodarmiloj, kaj ne verŝi superflue sangon. Li severe ordonis al la soldatoj:

– Se mi ne komandas ion alian, vi ne rajtas celi al la malamikoj! Pafu nur antaŭ la piedojn de la unua vico aŭ en la aeron super ili. Kaporalo Jost deziris klarigi la celon de tiu ordono al la mirantaj soldatoj, li eĉ komencis fari tion per kelkaj vortoj, sed ili jam ne havis plu tempon.

Kurante tra la kampo alvenis la gardostarantoj.

– Venas la reĝo kun sia armeo!

Post la alveno de la gardostarantoj fermiĝis la lasta enirejo de la barikado. Surda silento ekregis la ravinon, nur el la malproksimo aŭdiĝis ia obtuza, minaca muĝo, kvazaŭ tempesto alproksimiĝus kaj aŭdiĝus tondroj demalproksime.

Kaporalo Jost ankoraŭfoje trarigardis la fortikaĵon, la soldatogrupojn malantaŭ la barikado, poste ankaŭ li mem grimpis sur la barikadon, okupis lokon apud la malgranda kanono kaj subrigardis al la vasta kampo.

La vidaĵo antaŭ liaj okuloj ne estis konsola. Grandega armeo el praloĝantoj – ili estis almenaŭ dumilope – inundis malsupre antaŭe paŝadis batalantoj kun pafarko kaj ŝildo en larĝaj vicoj, poste denove tri vicoj da homoj kun lanco, fine la trunko de la armeo en larĝa, brua, malhela tumulto.

Ŝajne reĝo Mahabi ne estis timema homo, ĉar li iris tuj post la lanculoj, pli ĝuste li ne iris, sed granda elefanto portis lin, sur ĝia dorso li sidis sub la ombro de baldakeno kun oraj ornamajxoj. La elefanto certe estis bezonata, ĉar la reĝo estis brave dika viro, lia onda dikeco elŝoviĝis el lia pompa milita vestaĵo, lian kapon ĉirkaŭis orumita krono kun juvelŝtonoj.

Apud la elefanto de la reĝo paŝadis du pompe vestitaj batalantoj. Ili frapadis nekonatan muzikilon similan al tamburo, laŭ minaca ritmo, pli kaj pli laŭte. Post ili sekvis figuroj en blanka mantelo – de la plando ĝis la kolo. Ili estis la pastroj de la granda preĝejo en Kandy, kaj la muĝan ritmon de la tamburado ili akompanis per obtuzaj, monotonaj tamen fortaj krioj.

La armeo rapide proksimiĝis. Kaporalo Jost vidis la persistan, ardan vizaĝon de la praloĝantoj, kaj baldaŭ li ekkomprenis la ripetitajn kriojn de la pastroj.

– Antaŭen batalantoj! Antaŭen kontraŭ la feringi-oj! La Sankta Dento de Budho apartenas al ni!

Troviĝis io timiga en tiu kriado, en la klakanta, monotona bruo de la tamburoj, kaj en la muĝo de la homoamaso. Ili proksimiĝis tiel persiste, kvazaŭ obsedite kaj kun tiel impeta elano, ke kaporalo Jost por momento pensis: la armeo forlavos la regimenton kune kun la barikado, kune kun ĉio.

Sed subite okazis io alia. Reĝo Mahabi levis sin sur sia elefanto, kaj mirinde laŭte ekkriis. La armeo samtempe haltis kaj mutiĝis pro la krio. Estis videbla nur tiom da movoj, ke la batalantoj streĉis la pafarkojn en la unuaj vicoj.

Tiam unu el la figuroj en blanka mantelo iris antaŭen, haltis rekte kontraŭ la barikado, kaj en la surda silento komencis krii laŭte.

– Feringi-oj! – li kriis al la soldatoj malantaŭ la barikadon, lia voĉo akre rompis la silenton – Feringi-oj! Mi vidas, ke vi kaŝiĝis, sed eĉ sub la tero vi estus en nekonvena loko, ĉar vi ne sukcesos vin savi el la terura kolero de reĝo Mahabi. La potenco de Budho estas kun ni, kaj reĝo Mahabi ordonas al vi en la nomo de Budho, ke vi forĵetu la armilojn, kaj kapitulacu antaŭ lia persono, en alia okazo vi ĉiuj pereos en fajro.

Supre, malantaŭ la barikado la soldatoj tenis siajn armilojn pretaj por pafi, kaj ankaŭ la meĉo brulis apud la malgranda kanono. Kaporalo Jost atendis ankoraŭ por momento, kaj li mem celis per la kanono laŭ sia intenco, poste komandis pafi antaŭ la piedojn de la unua vico de la armeo.

Kun fulma ekbrilo kaj laŭta tondro eksonis la malgranda kanono, kaj ankaŭ la pafiloj laŭte klakis. La tero disŝprucis antaŭ armeo, kaj la fumo de la pafoj kun blua nuanco forŝvebis de super la barikado.

Kaporalo Jost observis la rezulton malantaŭ la kanono.

La armeo de la praloĝantoj, kiuj ĝis nun batalis maksimume kontraŭ kelkaj fusiloj kaj ankoraŭ neniu el ili vidis kanonon, konsternite retiriĝis pro la pafoserio. La larĝaj vicoj konfuziĝis, multaj ĵetis sin sur la teron pro la teruriĝo, la elefanto levis sian rostron kaj timigite trumpetis, reĝo Mahabi falis sur siajn kusenojn kaj provis ĝustigi la pompan krono sur la kapo.

Dum kelkaj minutoj kaoso kaj teruro regis la armeon, sed unusola pafoserio ne rezultigis venkon, eĉ ne haltigis efike la atakon de la malamiko. Pri tio ja kalkulis ankaŭ kaporalo Jost.

Malsupre sur la kampo la praloĝantoj – kiam ili vidis, ke nenio malbona okazis pro la timigaj tondroj – baldaŭ denove ordigis siajn vicojn, ankaŭ reĝo Mahabi reprenis sian pli fruan dignon, kaj la pastroj post interkonsiliĝo komencis kriante deklari al la armeo, ke jen Budho difektis la armilojn de la feringioj, ĉar ili tondras, tamen ne damaĝas, kaj eĉ ili ne povus damaĝi la fidelajn batalantojn de Budho.

La armeo de la praloĝantoj baldaŭ reprenis la ordon, denove ekbruis la tamburoj, la unuaj vicoj de la armeo ekiris antaŭen, streĉiĝis la fortaj ŝnuroj de la pafarkoj, kaj sagopluvo falis sur la barikadon. La sagoj klakadis sur la barikado, kiel hajlo. Ili plejparte refalis de sur la dura korpo de la rokoj aŭ pikis sin en la arbotrunkojn, la ceteraj susurante transflugis super la kapo de la defendantoj.

Je la komando de la kaporalo denove kaj denove pafoserioj frapiĝis antaŭ la armeon de la praloĝantoj, sed la efiko de la sendanĝeraj pafoserioj nun jam videble malpliiĝis, kaj la armeo kun pafarkoj kaj lancoj post ĉiu pafoserio venis pli proksimen al la barikado. Lancoj zumis en la aero, ŝtonopluvo falis sur la barikadon, kaj kvazaŭ susuranta birdosvarmo ekflugus, denove kaj denove sagoj tranĉis la aeron super la barikado.

Kelkaj sagoj baldaŭ trovis la aperturojn de la barikado, iu soldato vundiĝis ĉe la brako, kaj faligis sian pafilon kun dolorplena siblado. Aliaj malpacience kriis al kaporalo Jost.

– Kio okazos al ni? Kial ni ne defendas nin?

Kaporalo Jost malantaŭ la kanono senmove observis la armeon, kiu en ĉiu minuto pli kaj pli proksimiĝis. Super lia kapo flugis lancoj, ĉirkaŭ li klakadis ŝtonoj, sagoj susuris timige. Ankoraŭ unu minuto kaj ili pereos...

Kion fari? Kion ajn ordonis leŭtenanto Jelky, nun ili jam bezonis ŝargi la kanonon per mitrajlo, kaj ili devas sin defendi per armiloj, en alia okazo ĉiuj mortos ĉi tie, – li taksis la situacion. Por momento li rigardis al la malproksimo, poste permesis al la soldatoj fakte uzi la pafilojn kontraŭ la malamiko, kaj li mem celis per la kanono la unuan vicon de la armeo de la praloĝantoj.

***

La malgranda grupo malrapide trapasis la korton de la preĝejo. La sankta sepobla – sed sepoble malplena – kesto brilis tie, sur la ŝultro de la kvar soldatoj, la ceteraj kun eltirita glavo paŝadis apud ĝi. Por kvar homoj la kesto ne estis tre granda pezo, ili malrapidigis siajn paŝojn nur pro la singardemo, kvankam ili sciis, ke reĝo Mahabi kun sia armeo evidente forlasis la urbon, sed ili ne povis esti certaj, ĉu li ne postlasis armitojn, aŭ ĉu ne estas aliloke kaŝitaj pastroj en blanka mantelo por neatendite ataki ilin.

La korton de la preĝejo en duonrondo ĉirkaŭis malaltaj monahejo-similaj konstruaĵoj. Kiam la malgranda grupo preteriris la konstruaĵojn, ili subite renkontiĝis kun stranga kolektivo. La neatendita renkontiĝo konfuzis ilin, ili konsternite haltis por momento, sed ĝustatempe ili rekonsciiĝis.

– Ve! Ve! Ni pereis! Ni mortos! – rompis la silenton de la korto senespera ve-kriado.

Ĉe la enirejo de la korto plende plorantaj homoj kaŭris sur la tero, maljunuloj, virinoj, infanoj ve-kriadis. Ili estis eble centope. Videble ili priploris ankoraŭ nur la forbrulintan grandan palmon, sed ili ne kuraĝis paŝi en la korton.

Post la unua konsterniĝo Andreo rapide improvizis. Li ordonis al unu el la soldatoj – kiu bone parolis la lingvon de la praloĝantoj – iri antaŭ la grupo kaj laŭte kriadi.

– Flanken antaŭ la Sankta Dento! Flanken antaŭ la Sankta Dento de Budho!

Nun okazis vera plorado kaj vekriado. Kiam la plorantoj ekvidis la orumitan keston, ili kun timema humileco flankentiriĝis kaj komenciĝis duoble pli laŭta veado.

– La feringi-oj forportas ĝin! Ili forportas la Sanktan Denton! – kriadis senespere la praloĝantoj.

La maljunuloj frapadis sian bruston, ŝiradis sian barbon. Kial ili ĝisvivis tiun teruran tagon? La virinoj plorante kun krioj kaŭriĝis sur la tero, kaj ankaŭ la infanoj – kvankam ili eble ne multe komprenis el la afero – laŭtigis la veadon de la plenkreskuloj.

Andreo kaj liaj kunuloj sen ia ajn obstaklo trairis la urbon. La junuloj kaj maljunuloj de la bambuo-kabanoj kun timema kriado kuradis tien kaj reen ĉirkaŭ la soldatoj. Tuj kiam ili, rimarkis la brilantan keston ili komencis ve-kriadi kaj ĵetis sin sur la teron, dum la soldato daŭre kriadis.

– Flanken antaŭ la Sankta Dento! Flanken antaŭ la Sankta Dento de Budho!

Fine la malgranda grupo forlasis la urbon, kaj nur la vento portis al ili la bruon de la plorado jam pli kaj pli mallaŭte. Je la instigo de Andreo ili iris rapide, kaj post unuhora marŝo alispeca bruo frapis iliajn orelojn, krakado de pafoserio kaj eksploda batalkriado.

Andreo komandis iri kiel eble plej rapide al la bazo. Li jam sciis, kiel miraklan potencon havas eĉ la malplena kesto, se oni pensas, ke la Sankta Dento estas en ĝi. Nun li timzorgis nur pri tio, ĉu ili alvenos ĝustatempe, ĉu ili ne malfruos?

Kurante ili grimpis sur ian mildan monteton, kaj kiam ili atingis la supron, tuj ili ekvidis la svarmantan armeon de reĝo Mahabi. La praloĝantoj ĝuste amase atakis la barikadon de la ravino, ili svarmis, kirliĝis, ondis tie antaŭ la kruta deklivo de la barikado. La unuaj vicoj jam komencis grimpi sur la barikadon, kaj ili ne retiriĝis eĉ pro tio, ke kelkaj mortis aŭ vundite refalis pro la pafoj.

Andreo haltis por momento, kaj taksis la situacion. Jes! Verŝajne li ne malfruis, sed estas evidente, ke kaporalo Jost tuj devas pafi per la kanono al la malamiko, se li ne volas perei tie kune kun la tuta regimento. Tio ne povas okazi! Tion li ne povas lasi! Li ne venis al la insulo por mortigi, sed por restarigi la pacon.

Li ordonis al la soldatoj levi supren la oran keston.

La grupo kun rapidaj paŝoj, tamen dignoplene rapidis de sur la monteto, kaj aŭdace ekiris rekte al la barikado.

– Flanken antaŭ la Sankta Dento! Flanken antaŭ la Sankta Dento de Budho! – kriis la soldato el plena gorĝo, kaj se li eksilentis por momento, Andreo transprenis lian rolon kun ne malpli laŭta voĉo.

Inter la atakantoj unue aperis nur iom da maltrankvila movado – kvazaŭ la tempesto unue flirtigus la foliojn en la arbaro – poste fariĝis terura kaoso.

Kiam la praloĝantoj ekvidis la suprenlevitan keston, ili kun adorplena ektimo forkuris, tiel ili lasis liberan vojon antaŭ ĝi. Forkurante ili forĵetis la armilojn, poste kun plenda kriado ili ĵetis sin sur la teron.

Andreo ekgvidis sian grupon al la barikado laŭ la subite liberigita vojo. Li rimarkis, ke tie – protektite de armiloj – oni ĝuste malfermas por li la enirejon ĉe la roko. Se ili atingos ĝin, ili venkos.

La apero de la kesto obsedis la amason de la praloĝantoj. Jen la momento, kiu decidas pri ĉio. Ĉu ili povas utiligi tiun ĉi momenton, aŭ preterlasos la okazon?

Jam nur malpli ol cent paŝoj estis bezonataj ĝis la barikado, kiam danĝera okazo haltigis ilin. Reĝo Mahabi subite vekiĝis el la konsterniĝo, kaj komencis terure kriadi.

– Mortigu ilin! Mortigu la feringi-ojn!

Ankaŭ unu el la pastroj en blanka mantelo komencis kriadi. Li deziris klarigi al la praloĝantoj per rapide klakanta lango, ke la sankta relikvo havas potencon nur en liaj manoj, en la manoj de la feringioj valoras neniom, sed tiu kriado ne multe utilis. Dum unu minuto li ne povis neniigi la religian kredon, kiun oni plantis en la animo de la homoj dum jarcentoj.

Tiam – preskaŭ en la lasta minuto – la grupon kun la kesto la pastroj mem atakis per lancoj triope. La batalo daŭris mallonge, la lancoj flugis malproksimen pro la brilaj batoj de glavoj, kaj la figuroj en blanka mantelo senespere, ŝancele restis tie, meze de la armeo.

Andreo kaj liaj kamaradoj malaperis ĉe la malfermita enirejo de la ravino, kaj en la sekva momento ili jam staris sur la barikado kaj suprenlevis la orumitan keston.

Andreo mem paŝis sur altan rokon, kaj komencis paroli al la plende zumanta armeo. Lia voĉo laŭte sed bonintence traflugis la batalkampon.

– Homoj! La Sankta Dento de Budho apartenas al ni! Finiĝis la milito! Budho deziris tiel! Budho ne deziras verŝi sangon! Iru hejmen en paco!

Malsupre, sur la kampo fariĝis surda silento. La praloĝantoj flustre interkonsiliĝis, ili opiniis, ke la feringi parolas kun Budho mem, kaj je la vortoj de Andreo la armeo komencis nehaltigeble disiri. Ili kunportis kelkajn vunditojn, kaj mortintojn.

Vane kriadis la pastroj, vane kriadis reĝo Mahabi pro sia freneza kolero, la batalantoj kun plenda plorado ekiris hejmen. Kiam la regimento de Andreo pace forlasis la ravinon ankaŭ la reĝo grumble sed des pli rapide sekvis la armeon kun siaj laŭtaj pastroj.

La suno jam mallevis sin malantaŭ la montoj, ĝia lumo ruĝe trapikis la facilajn vesperajn nubojn.

La soldatoj de la regimento – precipe la brava kaporalo Jost – feliĉe kaj respekte ĉirkaŭis sian leŭtenanton.

– Ni estis en grava danĝero! Sen tiu Sankta Dento ni havus nun malfacilan situacion.

– Temas pri nenia Sankta Dento. Ĉi foje mi trompis la pastrojn. – malfermis Andreo la kovrilon de la kesto.

Kaporalo Jost konsternite gapis al la malplena interno de la plej malgranda kesto. Andreo en bona humoro ridis kune kun sia grupo, kiu tiel kuraĝe, saĝe helpis lin en la aventura misio.

La regimento pro singardemo tamen pasigis la nokton malantaŭ la barikado. La fajroj de la gardostarantoj flagris kaj videblis demalproksime. La soldatoj ripozis en dolĉa dormo post la ekscita kaj laciga tago.

La sekvan tagon la regimento vekiĝis en bona humoro, kun freŝa energio, kaj ankoraŭ en malvarmeta mateno ekmarŝis por reiri al Kolombo.


DUDEK KVARA ĈAPITRO

Andreo renkontas strangan sonĝon
kaj eĉ pli strangan realon

La militiro en Kandy Andreon famigis en Kolombo. La plej potencaj urbanoj estis pretaj aserti je honorvorto, ke "Andreo Jelky apartenas al la plej grandaj militestroj de nia epoko". Kelkaj komparis lin al Aleksandro la Granda, aliaj pensis, ke li estas strategia geniulo parenca kun Cezaro Julio, kaj certe troviĝus ankaŭ tiaj, kiuj lin komparus al Napoleono, se Napoleono entute estus jam naskita tiutempe.

Inter siaj multaj zorgoj Andreo apenaŭ povis reteni ridon, kiam li vidis ovacii lin kiel grandan militestron, kvankam li mem bone rekonis ankaŭ tion, ke la loĝantoj de la urbo honoras lin nur pro la rapida venko, kaj ne tial, – pri kio li fakte estis fiera – ke li venkis sen sangoverŝado. Tamen li ofte pensis: kion dirus liaj bonaj karaj gepatroj kaj liaj kamaradoj en Baja, kion ili dirus pri tio, ke Andreo atingis tiel altan gloron. Ĉar fakte li povus rakonti ion kaj alian ĉiuvespere, se iu bona fantomo subite flugigus lin al sia naskourbo apud la Danubo.

Sed nun li ne havis tempon longe ĝui la grandan ovacion.

Baldaŭ venis nova letero el Batavio, kiu alte taksis lian ĝisnunan agadon, sed ĝi enhavis ankaŭ novajn klarajn ordonojn, do li devis tuj agadi plu en sia misio. Du semajnojn post la triumfo en Kandy Andreo do adiaŭis la dankemajn estraranojn de Kolombo, tiuj transdonis al li diplomon, kiu atestis, ke li estas "honora urbano", kaj li kun sia regimento forveturis al la insuloj Banda.

En la unuaj du stacioj de sia vojaĝo li facile solvis sian taskon, per pacaj akordigoj restarigis la bonan rilaton inter la praloĝantoj kaj nederlandanoj, li – kiel oficiala persono – subskribis la kontraktojn, kaj post dek tagoj ekveturis plu al la lasta stacio de sia misio, al la insulo Ternate.

Oni povas pensi, kiel feliĉe li ekveturis per la ŝipo.

Ĉe la ekvojaĝo li timis, ke li devas forlasi sian hejmon en Batavio kaj sian edzinon eble por longaj jaroj, kaj jen, se Fortuno ne forlasos lin, li baldaŭ povos reveni. Ĝuste tial, dum la dek taga ŝipveturado li – pli detale, ol kutime – pridemandis kaporalon Jost kaj la soldatojn, kiuj havis rutinon en la insularo, kion ili scias pri la sekva celo de la vojaĝo, por ke des pli rapide kaj efike li povu fini sian mision.

Kion li eksciis, en tio li vidis nenion novan je la unua aŭdo.

Ternate apartenis al la plej gravaj spico-produktaj insuloj inter la nederlandaj kolonioj. La nederlandaj komercistoj en tiuj insuloj kolektis multe da cinamo, pipro, muskato kaj aliajn valorajn orientajn spicojn, kaj liveris ilin al Eŭropo. La Nederlanda Komerca Kompanio akiris gigantan profiton el tiu spico-komerco, kaj ĝuste tial por ĝi estis tre grave, ke aliaj eŭropanoj ne ĝenu la komercadon en la insulo, do ĝi kontraktis kun la reĝoj de la praloĝantoj, kaj zorge kontrolis la observadon de tiuj kontraktoj.

Tiel kontraktis la nederlandaj komercistoj ankaŭ kun la reĝo de Ternate. La reĝo konsentis, ke sur la insulo li lasos kreski nur tiom da spico-plantoj, kiom la nederlandanoj povas vendi en Eŭropo, la ceterajn li ekstermos ĝis la lasta ekzemplero, ke aliaj eŭropanoj ne povu akiri ilin.

Andreon kaj lian regimenton oni komisiis kontroli la plenumadon ĝuste de tiu kontrakto, ĉar la kompanio en Batavio ricevis informojn, ke la reĝo de la praloĝantoj ne ekstermis la superfluajn spico-plantojn, do la monopolo de la nederlandaj komercistoj estas en danĝero.

Se paroli sincere, Andreo ne tre volonte faris tiun taskon, ĉar li bedaŭris ekstermi la valorajn plantojn, sed li povis fari nenion kontraŭ la ordono, ĉar lia familio jam ligis lin al Batavio, lia sorto estas en la manoj de la guberniestro, do plej bone plenumi la taskon en Ternate kiel eble plej rapide, jen la plej bona, kion li povas fari.

Fakte tamen ne tio estis la plej grava problemo, sed Andreo rimarkis ion strangan.

Dum ili ŝipveturis al Ternate, inter la soldatoj aperis flustrado, kiun li longe ne komprenis. Fine kaporalo Jost malkaŝis la li la sekreton, kaj tiam Andreo, kvankam ne ektimis, sed tre surpriziĝis, malgraŭ, ke ankaŭ li mem bone sciis: sur la insulo Ternate – kien ili veturas – loĝas tre primitivaj praloĝantoj fiŝkaptantaj kaj ĉasantaj, sed la soldatoj parolis ankaŭ pri tio, – kaj laŭ kaporalo Jost prave – ke sur la insulo Ternate vivas kanibaloj.

Estas fakto, ke en la apudborda regiono loĝas pacaj popoloj, kaj Andreo devas renovigi kontrakton kun ilia reĝo, sed pli profunde, en la nekonata, interna parto de la insulo vivas sovaĝaj kanibalaj triboj, kiuj atingis ankoraŭ nur tiel malaltan gradon de la homa kulturo, ke ili manĝas siajn homfratojn.

Andreo nekredeme aŭskultis la raporton de kaporalo Jost, kaj li baldaŭ forgesis la tutan aferon por kelka tempo, ĉar estis aktuale ĵeti ankron, kaj surbordiĝi.

Kun la reĝo de la apudbordaj triboj li rapide akordigis la aferon – iomete li konis ilian lingvon – la partneroj amike interkonsentis pri la kondiĉoj, kaj ambaŭ solene subskribis la kontrakton, pli ĝuste Andreo subskribis per plumo kaj literoj, kaj la reĝo de Ternate ŝovis sian nigran manon en la inkujon, kaj la inkan manplaton premis sub la kontrakton, tiel li plenumis siaflanke la postulon pri la propramana atesto.

La gravan diplomatian operacion sekvis gaja solena vespero.

Ĉe la sunsubiro la plej eminentaj batalantoj de la tribo faris paradan marŝon antaŭ la tendo de la reĝo. Sur ilia tuta nigra korpo estis pentritaj multkoloraj zigzagaj figuroj. Ili dancis tradiciajn dancojn skuante siajn pafarkojn kaj lancojn. Poste la pli junaj batalantoj prezentis batalekzercojn. Per pafarkoj ili pafis sagojn al celotabulo, ĵetadis lancon, kaj ankaŭ ili dancis kun akompano de tamburo.

Fine, en malfrua vespero, la fremdajn diplomatojn atendis solena vespermanĝo en la venteta tendo de la reĝo de Ternate. Dum la festeno multaj bongustaj manĝaĵoj trafis la tablon, pli ĝuste anstataŭ tablo meze de la tendo oni kovris la teron per tapiŝo, kaj oni metis sur ĝin la pladojn inter la gastojn, kiuj kaŭris en vasta rondo ĉirkaŭ la tapiŝo.

Unue oni alportis rizokaĉon en granda pelvo kaj demetis ĝin meze de la tapiŝo. La reĝo por prezenti modelon tuj prenis permane el la varma kaĉo, inter la du manplatoj ruladis bulon el ĝi, poste prenis la bulon per du fingroj, kaj afable proksimigis ĝin al la buŝo de Andreo.

Jen estis la plej alta honorigo fare de la reganto, kion oni povis atingi ĉe la kortego de la reĝo de Ternate, do la tribestroj – kiuj ĉeestis – rigardis al Andreo kun senlima respekto.

Kion fari? Rifuzi la reĝan honorigon estus ofendo al la reĝa moŝto, do kun iom acida mieno li malfermis la buŝon. La reĝo ne hezitis, zorgeme, profunde ŝovis la bulon en la buŝon de Andreo. Li glutis pene, kaj post mallonga sufokiĝo la reĝa rizobulo traglitis lian gorĝon.

Baldaŭ alvenis la ceteraj pladoj, eĉ tostoj aŭdiĝis en tiu stranga festeno. La unuan glason – pli ĝuste kruĉon faritan el seka ŝelo de kukurbo – levis la reĝo de Ternate je la sano de la guberniestro de Batavio, per la alia Andreo gratulis la reĝon reciproke, fine li abunde trinkis el la enhavo de la kruĉo, el la dolĉa kaj tre bongusta palmovino.

Jam venis la fino de la vespermanĝo, la servistoj disdonis malgrandajn pipojn inter la ĉeestantoj. Unue la reĝo mem bruligis ĝin, poste la ceteraj, kaj videble ili jam anticipe ĝojis pro la venonta plezuro.

Andreo ne kontrolis, kio estas en la pipo, ja li ne konjektis ion alian krom tabako, do ankaŭ li pipfumis kontenta pro la sukcesa laboro.

Tamen en la pipoj estis ne tabako sed opio.

Post la unua fumblovo li rimarkis, ke ĝi estas ia, stranga, dolĉagusta tabakospeco, sed li pensis, ke ĉi tie, en la insulo Ternate oni produktas tian, kaj ĉiu fumas tian tabakon, kian li havas. La reĝo kaj la korteganoj mediteme pipfumis, malpli da voĉoj aŭdeblis en la tendo, kaj Andreo ekvidis strangan rigidecon sur la vizaĝo de la ĉeestantoj.

Poste, subite ankaŭ lian korpon atakis la narkota veneno.

Lia kapo turniĝis, liaj tempioj pulsadis. Li aŭdis obtuzan klakadon en la oreloj, liaj okuloj vibris kvazaŭ blua densa nebulo en nuboj plenigus la tendon.

Andreo ekdeziris trinki, stariĝi kaj kuri al la malvarmeta aero, sed – kvazaŭ liaj membroj fariĝus plumbo – li lace falis sur la grundon de la tendo.

La reĝo mem kaj la altranguloj de la kortego same kuŝis sur la tapiŝo, kaj ili transdonis sin al la narkozo, sed el tio Andreo vidis jam nenion. Ĉesis la vigleco de liaj sensorganoj, ĉesis en li la kapablo pensi. Se iu nebula penso komencis kreski en lia cerbo, ĝi tuj glitis plu, kaj anstataŭ la prudenta funkcio de la menso, antaŭ liaj okuloj aperis fabele multkoloraj bildoj en mirinda svarmado.

Li aŭdis belegan, paradizan muzikon.

En lia sonĝo super li brilis la ĉielo kun lazurblua koloro, kaj desupre feinoj rajdis malsupren per rozkoloraj ĉevaloj. Ili flugis al la tero, kaj en la sekva momento komencis fulmorapide flugadi ĉirkaŭ li.

Dum ili flugadis, de momento al momento ili fariĝis pli kaj pli nebulaj, kaj ŝajnis, kvazaŭ ĉiu tenus stelon sur sia manplato. Poste ili tute neniiĝis kaj jam nur la steloj cirkulis ĉirkaŭ li pli kaj pli rapide, fine per kapturna rapideco.

La vizio daŭris plu. Andreo kuŝis sur la tero kun ŝvitanta frunto. La steloj dum la rapida cirkulado fariĝis arde ruĝaj, kaj disfalis je milionoj da fajreroj. Ĉiu fajrero fariĝis burĝono, mil kaj mil belegaj rozoburĝonoj, kaj kiam la burĝonoj ekfloris, ĉiu ekhavis homan vizaĝon.

Andreo kun batanta koro, ĝoje rigardadis la homan vizaĝon de la floroj. Certe li trovos inter ili ankaŭ la sian, kaj jen, en unu el la rozoj li rimarkis la afablan, ridetan vizaĝon de sia edzino, sed kiam li etendis sian manon kun trema tenero por karesi la amatan vizaĝon, li jam vidis tie la dikan vizaĝon de la edzino de la guberniestro.

Konsternite li retiriĝis de la floro, kaj pro la trompiĝo fermis siajn okulojn. Kiam li denove malfermis ilin, ekvidis grandegan giganton paŝadi inter la floroj. La giganto plukis la florojn, rutine faris el ili grandegan garbon, kaj komencis zorge draŝi la garbon tiel, ke abunde pluvis el ĝi la orkolora tritiko.

La korpo de la giganto brilis blue kaj oranĝkolore, lia kapo havis kvar okulojn en ĉiu flanko, lia nazo estis longa ĝis la ventro, kaj li havis grandajn azeno-orelojn kun diamantaj orelpendiloj, cetere – kiel ĉapelon – li havis cent metrojn altan porcelanan turon sur sia kapo, kaj sur la pinto de la turo estis ore brila ventokoko, kiu diligente legis grandegan libron.

Jes ja! Sed kiam li intencis foliumi, la dika libro falis el inter liaj fingroj sur la tegmenton de la turo, pro tio la turo detruiĝis kaj mortbatis la giganton.

Tiam la koko flugis sur la teron, – por Andreo ŝajnis, ke ĝi tre similas al batavia koko – kaj ĝi komencis rapide bekumi la tritiko-amason, kiun la giganto draŝis el la garbo de floroj. Dum ĝi bekumis, ĝi dikiĝis granda, kiel sepcent jara elefanto, tiam ĝi krevis, kaj ĝiaj plumoj – multkoloraj, kiel ĉielarko – svarmis en la aero. Fine ĉiu plumo stariĝis sur sian pinton, kaj kreskis el ili cent kaj cent arboj.

Ŝajnis, ke ĉiu arbo estas la masto de iu ŝipo. Ĉiu ŝipo flosis sur alia ore brila maro, kaj ondoj de la maro havis aroman odoron, kiel la plej fajna orienta parfumo.

Tiu dolĉa aromo levis Andreon de sur la tero, kaj levis lin supren, en la aeron, kie li ŝvebis libere, facile, kiel plumfloko. La pezon de sia korpo li lasis sur la tero, kaj fakte li lasis tie ankaŭ sian korpon.

Nun desupre li rigardis malsupren al si mem, kvazaŭ li estus iu alia, kaj lule ŝvebante sur la inundo de la odoro en la karesaj zefiroj – kiuj muzikis, kiel sonora harpo – li sentis kvazaŭ lia tuta memo neniiĝus kaj solviĝus en la senfina spaco, kaj tiam li jam vidis nenion krom la lazurblue brila ĉielo, kaj aŭdis jam nenion krom la dolĉa, paradiza muziko...

***

Andreo vekiĝis nur la sekvan tagon matene, same, kiel la reĝo de Ternate kaj liaj korteganoj. Ankaŭ ili nur tiutempe komencis rekonsciiĝi.

La nokto, kiun li pasigis inter vizioj postlasis nenion rememorindan. Restis nur kapturniĝo kaj ia prema sento en la kapo, sed tio konsiderinde ĝenis Andreon, ja la laboro programita je tiu tago bezonis prudentan menson kaj multe da penado.

Tiutage li devis kontroli la apudbordan regionon de la reĝo Ternate, kaj precize registri la ekstermitajn spico-plantojn, por ke poste la komerca kompanio de Batavio pagu kompenson al la reĝo pro la ekstermitaj plantoj.

Andreo en malbona humoro ekiris kun sia regimento, sed lia devosento estis multe pli forta, ol lia inklino restadi, ja tiu plorinda stato trafis lin pro lia propra nesingardemo. Lia kapo turniĝis kaj komence li apenaŭ povis rekte paŝi. En si mem li ofte pensis, ke la diablo prenu la solenan pipon de la reĝo de Ternate.

Ilia marŝo direktis sin en la praarbaron de la insulo.

La reĝo disponigis al ili gvidantojn, por ke ili kontrolu la registradon kaj montru la vojon. Ĉe la apudborda regiono ili rapide registris la ekstermitajn arbojn kaj plantojn, sed des pli malfacilan taskon ili havis, kiam ili devis viziti la sporadajn grupojn de spico-plantoj en la praarbaro.

Tie jam eĉ la gvidantoj de la reĝo orientiĝis ne tiel facile, kiel ĉe la apudborda regiono. Ofte ili vojserĉadis en la densejo, okazis, ke ili dufoje gvidis la grupon al jam registritaj plantoj, en alia okazo ili longe observis la ĉirkaŭaĵon, interkonsiliĝis, en kiu direkto iri plu.

Andreo – malgraŭ sia peza kapo – rimarkis la hezitemon de la enlandaj gvidantoj, kaj ne maltrafis lian atenton, ke malantaŭ li, en la regimento denove reviviĝas la mistera flustrado pri kanibaloj tiel, kiel li jam spertis tion ankaŭ en la ŝipo.

Kaporalo Jost iom poste mem avertis lin, ke laŭ liaj konoj ili verŝajne iras proksime al la limo de la lando de la sovaĝaj kanibalaj triboj, do estas necese antaŭprepari la regimenton por sindefendo.

Atentu, – alparolis Andreo iun el la enlandaj gvidantoj – ke neniel ni trapasu la limon de la kanibaloj.

Ne zorgu pri tio, grandsinjoro, – respondis tiu kun humila tono – ni konas la vojon, eĉ nokte ni ne maltrafus la ĝustan direkton.

Sed en tiuj memfidaj vortoj verŝajne estis multe da fanfarono, ĉar post kelkaj minutoj li hezite haltis antaŭ la regimento kaj interkonsiliĝis kun siaj du kunuloj. Longe ili observis dekstren kaj maldekstren, fine ĉiujn tri tedis la vana interkonsiliĝo, do ili postlasis la regimenton kaj rapidis sur la proksiman monteton, kaj tie trarigardis la ĉirkaŭaĵon.

Andreo malpacience sekvis la gvidantojn, kaj sur la monteto li ĝuste deziris riproĉi tiujn praloĝantojn, kiel ili aŭdacis entrepreni la gvidadon, se ili tiel malmulte konas la terenon, sed antaŭ ol li povis ekparoli, unu el la gvidantoj subite levis la manon por silentigi lin.

Ĉe iu proksima arbusto aŭdiĝis mallaŭta bruo. Ĉiuj rigardis en tiu direkto, sed tiam ĉe la alia flanko aŭdiĝis krakado de branĉoj kaj susurado.

– Iu kaŝiĝas tie! – diris Andreo kun obtuza voĉo.

Denove li aŭskultadis, la bruo ripetiĝis.

– Kiu estas tie? Elvenu, en alia okazo mi pafos! – kaj li levis sian pafilon.

Unu el la gvidantoj prenis lian brakon.

En la densejo de la arbustoj por momento aperis nigra korpo, sed ĝi tuj malaperis, tiel rapide, ke Andreo denove mallevis sian armilon.

Kien li pafu? Cetere ne estas konsilinde kolerigi la kaŝitajn kanibalojn per vana pafado, ĉar li jam estis certa, ke la kanibaloj kaŝiĝas tie. Li bone vidis tion sur la timigita mieno de la gvidantoj.

– Ĉu mi ne diris, – turnis sin Andreo al la gvidanto, – ke ni neniel trapasu la limon?..

Sed tiu interrompis la riproĉajn vortojn.

– Ni retiriĝu grandsinjoro! – li konsilis terurigite.

Unue Andreo ekiris malsupren de la monteto, sed li apenaŭ faris kelkajn paŝojn, kiam akra siblado aŭdiĝis apud lia kapo.

Li fulmorapide saltis malantaŭ dikan arbon, kaj kiam li kaŝrigardis el sia ŝirmejo, jam tri sagoj tremis en la trunko unu apud alia.

Ankaŭ la enlandaj gvidantoj aŭdis la sibladon. Andreo konsternite vidis el sia ŝirmejo, ke ili ĉiuj elpafas sin en la densejon, kaj ili malaperas, kvazaŭ la tero englutus ilin.

La unua timzorga penso koncernis la forkuron de la gvidantoj, jen la regimento restis ĉi tie sen gvidantoj, kiel do ili retrovos la elirvojon el la ĝangalo, konsidere, ke ili tute ne konas la terenon. Poste li taksis sian propran situacion, singarde kaŝrigardis la denove silentajn arbustojn en la ĉirkaŭaĵo.

– Ĉi tie mi ne restu plu! – li pensis, – la regimenton mi ne rajtas forlasi! Cetere, se mi restus ĉi tie, iu el la kanibaloj povas iri malantaŭ mian dorson, kaj najli min al la arbo per bone celita sago.

Li aŭskultadis ankoraŭfoje, poste subite elsaltis de malantaŭ la arbo, kaj komencis rekuri al sia regimento. Denove kelkaj sagoj siblis, sed ili ne vundis lin, kaj post kelkaj minutoj li jam estis inter siaj soldatoj.

Jes, li estis tie, sed anstataŭ trankviliĝi, lin atendis terura vidaĵo.

La regimento senpove kaj konfuzite svarmis en la densejo de la arbustoj kaj arbedoj en la praarbaro. Aŭdiĝis doloraj krioj el ĉiuj direktoj, kelkaj falis sur la teron pro gravaj vundoj, aliaj serĉis ŝirmejon stumblante inter la grimptigoj kaj radikoj. Dume, el ĉiuj direktoj daŭre, siblante, en densaj aroj atakis ilin la akrapintaj sagoj.

La regimenton ĉirkaŭis la atakantoj, sed oni tute ne vidis malamikon. Tiu nevidebleco plenigis la koron de la soldatoj per terura premo.

Vane ili pafis inter la arbojn, vane ili provis rompi la mortan blokadon, la sagoj nehaltigeble sekvis unu alian, deflanke, desupre, el ĉiuj direktoj, kaj plej dense ĉiam ĝuste el tiu direkto, kie la soldatoj deziris rompi la blokadon.

Forpasis nur kelkaj minutoj, kaj restis sen vundo jam nur apenaŭ la triono de la regimento. Ili ne povis ataki, kontraŭstari la teruran, nevideblan malamikon. Vane pafadis plu la nevunditoj, la sagopluvo falis nehaltigeble. Foje, kiam Andreo ĝuste pafis kuŝante en la densa herbejo, iu sago falinta desupre vundis lian ŝultron.

Tiam terura penso trakuris lian kapon. Ĝis nun li ne pensis pri tio, sed nun lin kaptis la teruro: eble tiuj kruelaj praloĝantoj pafadas per venenaj sagoj. Li bone sciis, ke la sovaĝaj triboj povas fari mortan venenon el la suko de iu tropika arbo, kaj ili ofte venenas la pinton de siaj sagoj per tiu suko.

– Jost! – alparolis Andreo la kaporalon, kiu kuŝis apud li. – Ĉu tiuj sagoj ne estas venenaj?

La kaporalo kun ŝvita funto, sed kun persista trankvilo alrigardis lin.

Sinjoro leŭtenanto! – li respondis mallaŭte, malgaje. – Kvankam tiuj nevideblaj diabloj kutime uzas venenajn sagojn, sed neniam kontraŭ homo.

– Kiel? – demandis surprizite Andreo, dum li denove ŝargis sian pistolon. – Ĉu ili estas tiel bonkoraj?

– Ne! Tute ne! – skuis la kapon la kaporalo. – Sed se ili uzus venenan sagon ...

– Tiam kio okazus? – demandis Andreo malpacience, ĉar la kaporalo rompis la frazon.

– Se la sagoj estus venenaj, – venis fine la respondo, – do ili ne povus manĝi siajn viktimojn.

Andreo kun teruro rampis plu. Kiom ajn kredebla ŝajnis la respondo de la kaporalo en tia situacio, lia menso ne povis akcepti la teruran realon.

Li rampis plu inter la dikaj grimptigoj. Nur unu penso zumis en lia kapo: ĉiumaniere oni devas rompi ĉi tiun mortan blokadon.

Eble tridek soldatoj restis ankoraŭ nevunditaj, kiujn li kune kun la kaporalo alvokis al si, poste ili subite saltleviĝis, kaj kun glavo en la mano atakis la malhelan densejon.

Sed ilia aŭdaca manovro fiaskis.

Apenaŭ ili saltleviĝis, terura kriado aŭdiĝis ĉirkaŭ ili en la ĝangalo. Tiu kriado estis brutala, kaj kvazaŭ la arbustoj ekviviĝus, cent kaj cent nudaj kanibaloj kun farbita korpo amase atakis ilin el ĉiuj direktoj, kriante, skuante siajn pafarkojn kaj lancon, puŝante unu la alian, kaj la kuraĝa grupo pereis en tiu tumulto.


DUDEK KVINA ĈAPITRO

Ĉapitro, kiu preskaŭ fariĝis la lasta
ĉapitro en la malfacila vivo de Andreo

La sangavida hordo venkis kaj senarmigis la malgrandan grupon de Andreo. Ili restis vivaj nur naŭope, la ceteraj kamaradoj kuŝis mortpafitaj, buĉitaj en la senarbejo, kaj ĉirkaŭ iliaj kadavroj la sovaĝa malamiko kun ĝojkrioj dancis triumfan dancon.

La kanibaloj ligis la kaptitojn per lianoj, kaj kunportis ilin al sia mizera vilaĝo. Tiu marŝado estis pena kaj senespera por la malfeliĉaj kaptitoj. Ili iris po unu inter du kanibaloj. Melankolie, ĉagrenite ili paŝadis laŭ la malfacila vojo. Sola demando afliktis ĉiujn. Kio okazos al ili, kian sorton ili renkontos sub la potenco de la kanibaloj?

La vilaĝo de la kanibaloj kaŝiĝis profunde en la ĝangalo. Ĝi estis sunbrila senarbejo dividita de rivereto je du partoj.

La novaĵo, la alveno de la venkintoj kaj kaptitoj tuj svarmigis la vilaĝon. La popolo de la malpuraj kabanoj konstruitaj sur palisoj jubile, kriante inundis, kvazaŭ sovaĝa luparo, kiam ĝi atakas sian predon. Brue, puŝante unu alian ili ĉirkaŭsvarmis la senpovajn kaptitojn, kaj kvazaŭ ili elektadus inter tiuj, per malpuraj fingroj ĉiu montradis, kiu plaĉas al li.

Eĉ la apero de la tribestro malfacile povis mutigi la kriadon.

La tribestro kun dika ventro kaj ronda kapo, ornamita per plumoj akceptis la revenantan taĉmenton inter siaj gardantoj, kiuj havis lancon en la mano. Li alportigis la kaptitojn unu post la alia, zorge observis ĉiun aparte, nur poste li ordonis pri la sorto de la malfeliĉuloj, sed nek Andreo nek liaj kunuloj konis la lingvon de la kanibaloj, do ili vane aŭskultadis la vortojn de la dika tribestro, ili tamen ne ricevis respondon je la aflikta demando.

Eble, ĉar li estis la estro de la venkita regimento, eble pro aliaj kialoj, Andreo restis la lasta en la vico de la kaptitoj. Kiam oni puŝadis lin antaŭ la tribestron, tiu dum kelka tempo taksis lian staturon per spertaj okuloj, poste diris ion pri li, fine ripetadis vorton similan al ŝmacado, kaj mansvingis, ke la ridantaj batalantoj povas forporti lin.

Andreo ne havis eĉ tiom da tempo, ke li rekonu la terurajn antaŭsignojn de tiu taksado. Tri muskolaj, grandkorpaj kanibaloj tuj kaptis lin kaj portis al la mezo de la vilaĝo inter kadukaj malpuraj bambuokabanoj, dum la sovaĝa popolo ĝojkriadis. Lian ŝvitan korpon varmigis la suno, la ĝangalo minace zumis, susuris ĉirkaŭe, poste ĉio okazis tiel rapide, kvazaŭ estus nur terura sonĝo kaj ne realo.

Meze de la vilaĝo en malvasta spaco, sur dika branĉo de ia tropika arbo balanciĝis kaĝo el bambuo-stangoj pendigita per lianoj. La kanibaloj mallevis la kaĝon sur la teron, kaj ili malfermis ĝian pordon.

Andreo kun kapturniĝo sentis, ke oni deŝiras la ŝnurkatenojn de sur liaj brakoj, poste kaptas, kaj kun sovaĝa perforto ŝovas lin en la kaĝon.

Aŭdiĝis klako, la pordo brue fermiĝis, poste oni denove suprentiris ĝin sur la dika arbobranĉo tiel, ke ĝi kun sia malfeliĉa kaptito balanciĝis super la tero, alte, kiel talio.

La kaĝo estis larĝa kaj malalta. Stariĝi oni ne povis en ĝi, maksimume sidi, kuŝi, aŭ kaŭri. Se la kaptito ekmovis sin, je ĉiu lia movo ekbalanciĝis la pendigita malliberejo.

La popolo de la vilaĝo kun triumfa ĝojkriado ĉirkaŭis la malstabilan, balanciĝantan kaĝon. Ili mansvingis unu al alia, montradis al la kaptito, aliaj ripetadis la vorton similan al ŝmacado, kiun ankaŭ la tribestro diris, kiam li transdonis Andreon al la fatalo.

Poste, kiam li revekiĝinte komencis kriadi – eble iu komprenos la lingvon de la praloĝantoj el la apudbordaj regionoj, kaj eble iu helpos al li – la ĉeestantoj ege bone amuziĝis pri tio, kiom sensencanj konfuzajxjon diradas al ili tiu maldika kaptito, kiom tre dezirus konversacii tiu ventokapulo.

La publiko baldaŭ flankentiriĝis antaŭ kelkaj, iom maljunaj kanibaloj ornamitaj per blanka farbo, kaj se Andreo ĝis nun dubis pri sia venonta sorto, nun li povis des pli konvinkiĝi pri la realo. Tiuj – evidente altrangaj – maljunuloj antaŭ la kaĝo interkonsiliĝis, imitis la movojn de la mortigo kaj manĝado, kaj ili rapide interkonsentis pri io, ĉar denove foriris dum ilin akompanis la ĝojkrioj de la ĉeestantoj.

Li neeviteble vidis kaj aŭdis ĉion! Se li ekparolis, se provis protesti, se deziris klarigi, ke li pace, sen ia damaĝa intenco trafis la landon de la kanibaloj, la publiko eĉ ne koleris pri li, prefere ili ridis bonkore, ja tiu bando tute ne malamis lin. Por ili estis komprenebla afero, ke la kaptitoj – kaj precipe la estro – fariĝos la nutraĵo de la batalantoj, por ke formanĝinte la venkitojn ili akiru la forton kaj kuraĝon de tiuj personoj. Ili eĉ mansvingis al Andreo, kvazaŭ dirante: li estu nur trankvila, ĉar lia sorto estas en ordo...

La unuajn tagojn de la mallibero Andreo pasigis en febra senkonscio. Lian korpon kaj koron plenigis prema sento dum la monotona sinsekvo de tagoj kaj noktoj.

– Se nur finiĝus jam tiu komedio! – li kriis kelkfoje. – Prefere ili formanĝu min, sed ne turmentu, ne balancu en tiu abomena kaĝo!

Por manĝi kaj trinki li ricevis abunde rizon, kokososukon, bongustajn fruktojn, do li ne bezonis timzorgi pri la malsatmorto. Komence li formanĝis la nutraĵojn enŝovitajn inter la kradoj, sed kiam li rimarkis, ke la publiko ĉirkaŭ la kaĝo kontente observas lian nutradon, aperis en li la instinkto de la sindefendo.

Firme li decidis, ke venonte li ne manĝos pli multe, nur tiom, kiom ĝuste sufiĉas resti viva, eble la malfortiĝo de lia korpo savos lin el la terura sorto, – baldaŭ li tamen rezignis pri tiu ideo, ĉar la kanibaloj ŝajne divenis lian kalkulon, kaj ili tuj zorgis pri tio, ke la kaptito ne superruzu ilin, kaj ne elektu la malsatmorton.

Komence ili lasis, ke li fastu la tutan tagon, sed vespere dika, grandkorpa kanibalo paŝis al la kaĝo, kaj ridante eniris al Andreo.

Por gaja amuziĝo de la publiko li perforte plenŝtopis Andreon, kiel anseron.

Kiam la sekvan tagon matene denove aperis la dika kanibalo, Andreo kapitulacis, kaj li prefere manĝis laŭ sia propra decido, sed li ne deziris ankoraŭfoje submeti sin al la terura, humiliga torturo.

Pasis la tagoj. Andreo kun obtuza cerbo, elĉerpiĝinte turmentiĝis dum sia mallibero. Li mute kuŝis en la kaĝo, kaj kun lacaj sensorganoj – kvazaŭ li vidus tra ia nebulo – li observis, kiel oni svarmas ĉirkaŭ lia kaĝo, kiel bruas senĉese la loĝantoj de la vilaĝo. Sed – kvankam li sentis jam preskaŭ perdi la kapablojn de sia menso – post kelkaj tagoj tamen frapis io liajn okulojn.

En la grupo de la rigardantoj ofte li vidis iun junan, sveltan, enlandan knabinon kun milda rigardo. Tiu junulino neniam ĉikanis lin tiel, kiel la ceteraj publikanoj, prefere ŝi rigardis al lia kaĝo kun malgajaj, kompataj okuloj. Ŝi ne mokis lin, ne ĝojkriadis, neniam ekparolis, videble ŝi ne konversaciis kun la ceteraj, – kvazaŭ ŝi estus fremda inter ili, – ofte dum longaj horoj ŝi nur staradis kontraŭ la kaĝo, kaj silente, malgaje rigardis, kaj jen – Andreo iom post iom senvole trovis konsolon dum ŝia ĉeesto.

Tiel alvenis la nokto de la sepa tago. Jam la tuta vilaĝo profunde dormis, kaj ankaŭ la okulojn de Andreo fermis la trankviliga sonĝo, kiam tra la kradoj de la kaĝo subite etendiĝis mano, singarde tuŝis lin, kaj komencis milde veki la dormantan kaptiton.

Andreo malfacile rekonsciiĝis el sia peza sonĝo. Kiam li vekiĝis tra la mallumo li povis vidi nur tiom, ke svelta, facilmana, malalta figuro vekis lin.

– Kiu vi estas? Kion vi deziras de mi? – demandis Andreo.

– Mi estas Kvanga, la filino de miaj patro kaj patrino, – flustris milde ia voĉo, kaj la mano retiriĝis inter la kradoj.

Andreo ekkomprenis, ke tiu vizito ne povas kaŭzi ion malbonan, kvankam li ne kuraĝis esperi, ke ĝi povus plibonigi la situacion. Ja dum sia mallibero la esperoj jam delonge forlasis lin! Sed la nokta vizitanto parolis en la lingvo de la praloĝantoj de la apudborda regiono, kaj Andreon jam eĉ tio tuŝis agrable, ke li komprenas la flustritajn vortojn.

– Kial vi ĝenas min? – demandis Andreo, kiam li tute rekonsciiĝis.

Li pli konjektis, ol sciis, ke la mildrigarda junulino vizitis lian kaptilon, – tamen li ne povis ĝentile reagi, ĉar en sia humiliga situacio multaj amaraj sentoj plenigis lian korpon kaj animon.

– Kvanga deziras bonon!... Ŝi deziras al vi bonon, blanka fremdulo! – respondis la nokta vizitanto kun subita ekscito.

Andreo silentis. Ĉu ekzistas ankoraŭ homo, kiu kun bona intenco pensas pri li? Tio ŝajnis tiel nekredebla, ke li ne trovis vortojn por respondi al la konsolaj vortoj de la junulino.

Eble dum kelkaj minutoj ili ambaŭ restis silentaj, tiam denove ekparolis la junulino.

– Vi ne kredas al mi, blanka fremdulo... – ŝian voĉon vualis malgaja sento. – kvankam Kvanga estas malgaja pro vi, kaj deziras al vi bonon.

La konsolaj vortoj ŝajnis tiel sinceraj, ke oni ne povis dubi pri ili, tamen el la koro de Andreo eksplodis amaraj sentoj je la apero de tiu espero.

– Ĉu oni povas kredi al buŝo, – li demandis kun kolera kordoloro, – kiu ne retenas sin manĝi siajn homfratojn!?

– Vi ne pravas, blanka fremdulo! – kriis la junulino kun ofendita konscio, kaj pro la vigla protesto ŝi kaptis la kradon de la kaĝo. – La buŝo de Kvanga, neniam, tute neniam partoprenis tiajn festenojn. Kvanga estas forrabita, ŝin oni portis ĉi tien el alia loko, Kvanga abomenas la tiuspecajn festenojn, kaj abomenas ankaŭ tiujn batalantojn, kiuj manĝas la karnon de estaĵo simila al ili!

La okulojn de Andreo inundis la larmoj de la ĝojo.

– Ho, dank' al vi! Milfoje dank' al via bona koro! – li respondis. – Do diru, kion vi deziras de mi?

La junulino per facilaj manoj prenis la kradon de la kaĝo.

– Kvanga deziras savi vin, – ŝi flustris kortuŝite.

Andreo pro la surprizo kaj pro la ĝojo preskaŭ malkaŝis sian savanton per subita krio, sed la junulino kaptis lian brakon.

– Silentu, blanka fremdulo! – ŝi flustris timigite, je tio Andreo tuj mutiĝis.

– Kaj kiel mi povus eskapi? – li demandis iom poste jam kun obtuza voĉo.

– Hodiaŭ nokte ankoraŭ ne eblas, – respondis la junulino, – sed kredu, ke Kvanga ĉion antaŭpreparos, kaj kiam denove vizitos nin la nokto, ŝi savos la blankan fremdulon.

Andreo perdis la voĉon pro la feliĉa espero, sed en lian ĝojon subite miksiĝis dolora penso.

– Ĉu vi deziras savi sole min? – li demandis kun premita koro. – Kaj miajn kunulojn? Ĉu ilin vi ne kompatas?

La junulino longe silentis, fine ŝi respondis kun malgaja suspiro.

– Viaj kunuloj jam ne vivas.

– Kion vi diras?! – kriis Andreo. – Kie ili estas, kio do okazis al ili?

La junulino kun voĉo tremanta pro la abomenaj sentoj respondis.

– Viajn kunulojn oni formanĝis! Ĉiun el ili oni formanĝis, vi estus la lasta, ĉar vi estis la estro...

Denove fariĝis silento. En la fantazio de Andreo aperis la terura sorto, kaj li tre bezonis konsolon, antaŭ ol lia vizitanto adiaŭis de li.

– Nun mi foriros, – flustris la junulino. – Vi fidu min. Kiam denove revenos la nokto, Kvanga savos vin.

Andreo nur por momento sukcesis preni la manon de Kvanga, kiu – tiel silente, ke eĉ la plej mallaŭtan brueton ne faris ŝiaj paŝoj – malaperis en la nokta mallumo.

***

Ne videblis luno, nek steloj brilis sur la ĉielo. La nokto dolore, malrapide pasis por Andreo. Li ne sukcesis denove endormiĝi. La sorto de liaj kunuloj ne forvaporiĝis el lia kapo, kaj post tiom da senesperaj tagoj, la neatendita, subita espero, ke li povas saviĝi el sia kruela kaptilo kaj el sia humiliga morto, plenigis lian koron per ekscito.

Venu, venu jam la mateno! Forpasu ankaŭ la tago, kaj revenu denove la nokto, eble la nokto de lia saviĝo! – tiel li observis, rigardis la nigran firmamenton kun malfermitaj okuloj.

Super lia kaĝo ululis strigo. Ĉu ĝi eble anoncas la morton de liaj kamaradoj, aŭ ĝuste la lian? ... Kaj ĉu li povas kredi al la indiĝena junulino? Ĉu li povas esperi pri la promeso, ke ŝi – sola kontraŭ la tuta vilaĝo – sukcesos savi lin?... Entute: kial ŝi volus lin savi? Kial Kvanga estus pli bona, ol la ceteraj membroj de la tribo?

Li rememoris pri la konversacio, kaj rememoris pri tio, kion la junulino asertis: ke ŝi ne apartenas al ĉi tiu tribo, sed oni forrabis ŝin el alia regiono, – kaj ĉe tiu penso li iomete trankviliĝis. Kvanga vidas en li sian propran sorton, kaj ŝi bokore deziras savi lin.

Malrapide alvenis la mateno. La arda sunglobo dignoplene levis sin sur la ĉielo. Alvenis la nova tago, la tago de esperoj kaj korpremo!

La loĝantoj de la vilaĝo kondutis pli ekscitite, ol iam ajn ĝis tiam. Jam dum la matenaj horoj ili ĉirkaŭis la kaĝon, brue, tumulte ili rigardis, observis la sintenon de Andreo, ŝajnis, kvazaŭ ili jam preparus sin por la lasta horo de la kaptito.

Andreo baraktis inter dubo kaj espero, dum li atendis sian venontan sorton. Li opiniis esti ĉe la sojlo de la morto, kaj samtempe ĉe la sojlo de la saviĝo. Kiu pordo malfermiĝos antaŭ li? Ĉu lin trafos la morto aŭ al la vivo? – tiel li afliktiĝis inter la pezaj demandoj, kaj li ektremis pro la subita ĝojo, kiam en la amaso, inter la ĉeestantoj li subite rimarkis la junulinon Kvanga.

Plena de espero li gluis la rigardon al la indiĝena junulino. Fakte li nur nun rimarkis, ke ŝi – per la vestaĵo, per ĉiuj movoj – kiomgrade diferencas de la aliaj membroj de la tribo. Ŝian kolon ornamis kolĉeno el ruĝaj koraloj, ŝi surhavis jupon el basto, ŝi plektis florojn inter siajn harojn, sur ŝiaj brakoj estis brilaj braceletoj, fine ankaŭ ŝiaj rigardo kaj movoj diferencis de tiuj de la ceteraj. Ŝi ne estis tiel sovaĝa, ne tiel kruela.

Kvanga ne venis proksimen, eĉ ne alparolis Andreon, nur kaŝe mansvingis al li, ke ankaŭ li ne malkaŝu sin iel. Sed tiu mansvingo valoris por Andreo pli ol io ajn. En sia febra ekscito li opiniis preskaŭ tion, ke antaŭ la okuloj de Kvanga povas okazi al li nenio malbona, nenio danĝera.

La suno iom post iom atingis la supron de sia vojo, poste ankaŭ tagmezo forpasis, proksimiĝis la vespero.

Tri, iom altaj, maldikaj maljunuloj venis, tiuj, kiuj observis la kaptiton de la kaĝo jam ankaŭ en la unua vespero – kaj malantaŭ ili tumultis, bruis la batalantoj de la tribo kun armiloj.

La maljunuloj havis timigan aspekton. Ĉiu el ili surhavis pentritan skeleton sur sia nuda korpo laŭ reala mezuro. Ili proksimiĝis kun minaca, solena sinteno. Unu tenis en la mano grandan kurban tranĉilon el fendita ŝtono, la ceteraj paŝadis kun lanco en la mano. La grupo de la batalantoj okupis lokon iom pli malproksime de la kaĝo, kaj el ilia gorĝo eliĝis strangaj krioj, dum ili observis la eventojn.

La publiko ĉirkaŭ la kaĝo flankentiriĝis kaj lasis larĝan liberan vojon por la maljunuloj dekoritaj kvazaŭ skeletoj, kaj je ilia alveno, kvazaŭ je signalo, ili komencis pli fervore kriadi, ol iam ajn pli frue. Kelkaj saltadis ĉirkaŭ la kaĝo pro la ĝojo kaj ĉikane ili ŝmacadis per la lipoj, aliaj kriadis al la maljunuloj kun vigla mansvingado, la infanoj rulis sin pro la plezuro, kaj ili imitis al Andreo la movojn, kvazaŭ ili tranĉus lian gorĝon.

Andreo komprenis, kion signifas la alveno de la maljunuloj, la triumfa kriado de la batalantoj kaj la bruo de la sovaĝa popolo. Li streĉis siajn nervojn por dignoplene kontraŭrigardi la proksimiĝantajn kruelajn minutojn.

Oni mallevis la kaĝon, unu el la maljunuloj malfermis ĝian pordon, la du ceteraj kaptis Andreon, kaj eltiris la malfeliĉan viktimon.

Kiam Andreo paŝis sur la teron, lia kapo komencis turniĝi. La arboj, la praloĝantoj, la kabanoj, la dekoritaj maljunuloj, ĉiuj komencis rapidege turniĝi ĉirkaŭ li.

Li sentis, ke liaj gamboj – kiuj jam forgesis sian originalan funkcion – tremas, li sentis, ke lian korpon inundas la ŝvito, sed li tamen kolektis sian tutan forton, kaj venkis sian febran kapturniĝon, ĉar li ne deziris kompatinde konduti antaŭ tiuj abomenaj vivuloj.

Li denove trarigardis la bruan publikon, kaj tiam lia rigardo denove trafis la vizaĝon de Kvanga. Ankaŭ ŝi mem konsterniĝis kaj senmove staris ĉe la rando de la homamaso. Ŝiaj okuloj brilis pro la larmoj, esperon kaj konsolon jam eĉ ŝi ne povis doni al Andreo.

Intertempe la flustrado de la tri maljunuloj fariĝis vigla disputo.

Tiu, kiu tenis la tranĉilon, svingadis siajn brakojn kun krioj kaj per siaj manoj li kaptadis al Andreo denove kaj denove, sed la du ceteraj videble kontraŭdiris, kaj skuante sian lancon ili montradis al la ĉielo, al la subiranta, ruĝa sunglobo.

Sed vane ili estis duope, la maljunulo kun la tranĉilo jam preskaŭ venkis ilin en la disputo, des pli, ĉar la brua, laŭta publiko protektis lin.

Tiam el la amaso de la batalantoj neatendita vizitanto paŝis al la kaĝo: mem la dikventra tribestro ornamita per papagoplumoj. Tuj, kiam li aperis, la du maljunuloj kun lanco iris antaŭ lin, kaj kvazaŭ ofenditaj, kun protesta tono ili deziris pruvi ion, dum ili montradis al la vesperruĝo de la ĉielo denove kaj denove.

Jen griza nubo ŝvebis antaŭ la sunon ĉe la malproksima rando de la ĉielo.

La amaso nun fariĝis tiel muta, ke oni povis aŭdi la susuradon de la folioj en la facila vespera venteto. La rondkapa tribestro per mansvingo silentigis la maljunulojn, kiuj havis lancon, kaj mediteme observis la larĝan nubon, kiu kovris la sunglobon.

Malantaŭ la nubo elpafis sin longaj lumosagoj kaj la radioj formis ventumilon sur la vesperruĝa ĉielo, poste la fenomeno neniiĝis, solviĝis en la krepusko.

La tribestro turnis sin al la maljunuloj, kaj senvoĉe, preskaŭ timigite li mansvingis por urĝi, ke tiuj senprokraste reŝovu la kaptiton en la kaĝon! Sed la streĉitaj nervoj de Andreo tion jam ne eltenis plu. El lia brusto eksplodis dolora suspiro, poste li sentis nur tiom, ke la du maljunuloj, kiuj havas lancon, kaptas lin kaj puŝas lian korpon en la kaĝon. Malantaŭ li brue fermiĝis la pordo, kaj la kaduka konstruaĵo balanciĝis kun li, sed li jam aŭdis nek la la jubilan krion de Kvanga, nek la koleran bruon de la publiko. Li falis senkonscie en angulon de la kaĝo.


DUDEK SESA ĈAPITRO

Andreo ekkonas ĉiopovan dion,
kaj li respektas lian moŝton

Malluma, profunda nokto kovris la vilaĝon kaj la praarbaron.

Ĉirkaŭ la kaĝo aŭdiĝis mallaŭtaj paŝoj, inter la kradoj etendiĝis facila mano, kaj tuŝis la ŝultron de la kaptito. Li vekiĝis el sia prema sonĝo.

– Blanka fremdulo, vekiĝu, kaj estu libera! – aŭdiĝis flustritaj vortoj.

La kaptito kun batanta koro ĉirkaŭrigardis. Nenie troviĝis iom da lumo, la nokto glutis ĉion vivan kaj senmovan, sed la kaptito eĉ en mallumo rekonis sian savanton pro ŝiaj tuŝo kaj milda voĉo.

– Kvanga vokas vin, – aŭdiĝis denove, – blanka fremdulo vekiĝu, kaj estu libera! Ho, kiel valoraj, kiel admirindaj vortoj! La vortoj de la vivo!

Andreo per tremantaj manoj prenis la kradon de la kaĝo. Sur la genuoj li rigardis eksteren. Per siaj okuloj li perceptis la konturon de la junulino, sed kiam li pli profunde pikis la mallumon per sia rigardo, malantaŭ la junulino li rimarkis altajn homajn figurojn.

– Kiuj ili estas? – li demandis surprizita, ĉar li ne pensis, ke ankaŭ aliaj helpos savi lin krom Kvanga.

La junulino returnis sin.

– Ili estas miaj du fratoj, Ŝokumo kaj Gondoro, ili protektas nin kaj ili helpos en ĉio.

La du junaj praloĝantoj eĉ unu vorton ne diris al Andreo, sed ili tuj pruvis sian helpemon, ĉar fulmorapide distranĉis kelkajn bambuojn de la kaĝo per muta klopodo.

La junulino ankaŭ la trian fojon alparolis Andreon kun ĝoja, solena seriozeco:

– Kvanga vokas vin, blanka fremdulo! Elvenu el la kaptilo kaj estu libera!

Andreo traŝovis sin tra la aperturo ĉe la distranĉitaj bambuoj, kaj li paŝis sur la teron.

Lia koro batadis por senti la liberecon. Do li estas denove libera! Li saviĝis el la faŭko de la morto, kaj li rericevis sian vivon, kiu ĉiam estas la plej valora por ni, kiam ni timas ĝin perdi.

Li prenis la manon de la indiĝena junulino, kaj serĉis vortojn, la feliĉajn kaj ardajn vortojn de la dankemo, sed Kvanga mansvingis al li por resti silenta:

– Silentu, blanka fremdulo! Ni ĉiuj mortos, se ni malkaŝos nin!

Ŝi prenis la brakon de Andreo, tiel ŝi flustris denove:

– Ne parolu! Sekvu nin silente.

Ili ekiris inter la kanokabanoj. Antaŭe iris unu el la fratoj de la junulino, poste Kvanga man' en mane kun Andreo, fine la alia frato kompletigis la vicon.

La savinto admirinde facile paŝadis antaŭ Andreo. Ŝia bruna figuro solviĝis en la ĉirkaŭa mallumo kaj ĝi ŝajnis ŝvebi en la nokto.

Estis surda silento, blinda nokto regis ĉion.

La fuĝantoj malrapide, singarde rapidis ekster la vilaĝon. La mallumo parte helpis, parte malhelpis ilian fuĝon. Helpis ilin, ĉar ĝi estis kvazaŭ netravidebla kovrilo, kiun ne povus trapiki la rigardo de iu, kiu dum la nokto eventuale maldormas en la vilaĝo, sed malhelpis ankaŭ la fuĝantojn, almenaŭ Andreon, kiu tute ne vidis, kien li paŝas.

Tamen ili baldaŭ forlasis la vilaĝon paŝante unu post la alia, kaj ili atingis la densejon. Andreo ne kapablis rekoni ion ajn ĉirkaŭ si, do li tute konfidis sin al sia savinto. Ili iris laŭ ia mallarĝa pado, sed ĝi verŝajne estis ege mallarĝa, ĉar ambaŭflanke senĉese tuŝis ilian korpon la resaltantaj branĉoj de la arbustoj.

Tamen, la tri junaj praloĝantoj estis la gefiloj de la praarbaro. Ilia praavo estis la ĝangalo, ilia lulilo estis la densejo, kaj iliaj ludkamaradoj estis la sovaĝbestoj de la arbaro. Ili konis ĉiujn vojojn kaj plej bone eble ĝuste tiujn, kiuj plej kaŝe serpentumas, ja ili plej ofte iris laŭ tiaj vojoj. Ili ne bezonis lumon, per siaj akraj okuloj ili precize orientiĝis ankaŭ tie, kie Andreo vidis nenion krom blinda nokto.

La densejo ne dormis ĉirkaŭ ili. Fosforeskaj punktoj ardis en ĉiu direkto; la okuloj de serpentoj kaj tigroj, aŭ eble lumantaj insektoj. Kaj proksime, kaj malproksime zumis, susuris la milspecaj voĉoj de la nokta ĝangalo: blekado, kriĉo eksonis subite, alian fojon aŭdiĝis pezaj paŝoj, aŭ bruo de falantaj korpoj. Sed la fuĝantojn nenio haltigis, ili lerte kaj rapide pasis antaŭen laŭ sia vojo.

Ili jam longe iris laŭ la mallarĝa pado, kiam Andreo ekaŭdis ian lirladon. Liaj savintoj baldaŭ haltis ĉe la bordo de freŝe, gaje fluanta rojo. Kvanga flustre interkonsiliĝis kun siaj fratoj, poste ŝi turnis sin al Andreo.

– La pado kondukas plu trans la rojo, sed ni jam ne sekvos ĝin.

– Kial? – demandis Andreo, kaj li provis rigardi al la transa bordo de la rojo en la mallumo.

– Ĉar la rojo forlavos niajn spurojn!

Ili – unu post alia – vadis en la malprofunda akvo de la rojo. Tiel ili pasis jam plu. Dum horoj ili paŝadis en la akvo foje alta ĝis la genuo, alifoje nur ĝis la maleolo, ĝis fine komencis heliĝi la ĉielo super ili. Baldaŭ ili atingis tiun lokon, kie la rojo fluis en pli grandan praarbaran riveron. Kvankam oni ne povus aserti, ke tiu rivero estis tre granda, sed tamen ĝi estis sufiĉe por almenaŭ surporti boaton.

Kaj tiun boaton Ŝokumo kaj Gondoro retrovis el inter la densaj veproj ĉe la bordo de la rivero. Verŝajne ĝi kaŝite atendis ilin jam delonge, ĉar dum tiu atendado tute sekiĝis la veturilo skulptita el arbotrunko, kiun faris pli rapidkura kaj pli stabila kelkaj bambuoj laŭlonge fiksitaj al ĝia korpo, sed por la fuĝantoj ĝi estis pli valora, ol velŝipo.

La lumo de la aŭroro brile etendiĝis sur la onda spegulo de la rivero. La du fratoj de Kvanga lerte manipulis la remilojn, la akvo apenaŭ ekplaŭdis de ilia remilo. Tiel la praa veturilo glitis plu kaŝite en la ombro de la apudbordaj arboj, kvazaŭ fiŝo.

Andreo kaj liaj savintoj senvorte sidis en la boato.

Longe ili boatveturis, ĝis ĉe ambaŭ bordoj de la rivero maloftiĝis la arboj. Ankaŭ la rivero baldaŭ ŝanĝiĝis: ĝi fariĝis malprofunda, marĉa lago, kies spegulon plenigis la dense kreskantaj marĉaj plantoj.

La boato per rapida turniĝo forlasis la bordon kaj rapide, kiel sago elpafis sin al la mezo de la marĉo. Kiam ili atingis pli profundan lokon, Andreo rimarkis, ke ili veturas en tre danĝera marĉo. Troviĝis tie flosantaj insuletoj, kiuj fariĝis el mortintaj akvaj plantoj, ili vidis ŝajne herboplenajn kampojn, en kiuj tamen facile glitis la boato, dum ĉe aliaj lokoj aperis ŝajne liberaj akvospeguloj, kiuj tamen kaptis la remilon tiel, ke nur post longa penado oni povis liberigi ĝin el la ligo de la akvaj grimptigoj.

Poste sekvis preskaŭ arbaro el kanoj dikaj, kiel brako, vera marĉa labirinto el akvaj plantoj, kiun povas eniri aŭdace nur tiu, kiu precize konas la sekretojn de la serpentaj akvaj pasejoj. Sed la du fratoj de Kvanga videble konis ĉiujn lokojn de la praarbara marĉo. Ili kun admirinda memfido direktis la primitivan veturilon, rapide ili turnis ĝin tien kaj reen, aŭ ili faris longajn ĉirkaŭvojojn, neniam ili lasis sin fali en la kaptilojn de la ŝajne monotona akvospegulo.

Dum la longa kaj serpenta marĉa veturado la veturantoj de la boato restis senvortaj. La du junajn praloĝantojn okupis la direktado de la boato, Kvanga nur silente rigardis Andreon, kaj Andreo ne deziris ĝeni la penan laboron de siaj savintoj. Tiel ili pasis pli kaj pli profunden en la marĉa teritorio, ĝis fine la du fratoj de la junulino mallevis la remilojn, por iomete ripozi meze de la kano-arbaro.

Tiam Kvanga ekparolis:

– La blanka fremdulo saviĝis, – ŝi rigardis al Andreo kun feliĉa rido. – Neniu estas en la vilaĝo, kiu povus sekvi nin laŭ ĉi tiu vojo.

Andreo rigardis al la junulino kun la feliĉa sento de la dankemo.

– Kvanga, kiel mi rekompencu vin pro tio, kion vi faris por mi?... – li ekparolis kortuŝite. – Por mi, fremdulo, kiun jam povis savi neniu el la certa morto, do vi riskis vian propran vivon...

Li dankeme premis manon de la la junulino, ĉar li ne trovis alian rimedon por esprimi sian dankemon, sed Kvanga – kiel jam plurfoje, se Andreo deziris diri dankajn vortojn – denove avertis lin por resti trankvila.

– Ne moviĝu, – ŝi ekparolis, – ĉar renversiĝos nia boato, kaj en tiu okazo ne nur ni falos en la akvon, sed ankaŭ li falos en ĝin!

– Ĉu ankaŭ li? – surpriziĝis Andreo, kaj scivole trarigardis la boaton, pri kiu parolas la junulino?

Kvanga montris plektitan korbon kun fermita kovrilo, kiun ŝi zorgeme tenis en sia sino.

Andreo jam ankaŭ pli frue rimarkis tiun korbon, kiun Ŝokumo kaj Gondoro – la du fratoj de la junulino – alterne portis, dum ili vadis en la rojo, kaj videble ankaŭ tiam ili tre gardis ĝin. Sed Andreo ne povis pensi ion alian pri ĝi, nur tion, ke en ĝi estas verŝajne manĝaĵo.

– Se ni pereos, – li ridetis pri la ektimo de la junulino – do ankaŭ la korbo povas perei, ĉar neniam plu ni bezonos manĝaĵon.

Kvanga kaj ŝiaj fratoj konsternite rigardis al Andreo. La junulino timzorge tiris la korbon al si, kaj per adorplena movo karesis ĝian fermitan kovrilon.

Andreo rigardis la scenon sen kompreni ĝin.

– Ĉu eble ne manĝaĵo estas en la korbo? – li demandis konfuzite.

– Ĉu manĝaĵo?! – kriis liaj kunuloj terurite. – Kiel vi povas diri tion, blanka fremdulo!

Andreo fartis tiel konfuzite, kvazaŭ li grave ofendus iun, nur ĝuste tion li ne sciis, kiu estas tiu "iu"?

– Mi ne povis pensi ion alian..., – li ekskuzis sin pro sia konfuziĝo. – sed mi esperas, ke mi ofendis neniun per mia eraro.

Kvanga premis al si la korbon, tiel ŝi respondis preskaŭ flustre.

– Vi ne ofendis nin, blanka fremdulo, sed se vi ofendis lin, do ve al vi kaj al ni!

Denove "lin"! – meditis Andreo en si mem. Li jam preskaŭ ne kuraĝis ekparoli, ke li neniel plimultigu sian nekompreneblan eraron. – Kio estas tiu "li"? Ĉu eble ne "kio", sed "kiu"?... Sed "kiu" tamen ĝi ne povas esti, ja la korbo estas multe pli malgranda, ol ia ajn homa estaĵo, eĉ suĉinfano ne trovus en ĝi sufiĉe da spaco por si.

Fine, ĉar la aliaj restis mutaj, Andreo tamen demandis ilin.

– Kio do estas en tiu korbo?

Kvanga denove riproĉe alrigardis li.

– Ho, blanka fremdulo, pri li vi parolu nur mallaŭte! Mallaŭte kaj respekte!

– Sed kio do ĝi estas?! – urĝis Andreo iom pli mallaŭte, sed kun ne tre kaŝita malpacienco.

– La fetiĉo! – flustris Kvanga, dum ŝi respekteme klinis sian kapon, kaj aŭdinte tiun vorton, ankaŭ ŝiaj du fratoj same profunde klinis la kapon.

– La fetiĉo! – pensis Andreo, kaj li ekdeziris ridi, ke ili tiel konfuzis lin pli frue.

Ekde kiam li vizitadis la insulojn de la praloĝantoj, li havis sufiĉe da okazoj ekkoni la religiajn superstiĉojn de tiuj naivaj popoloj. Li sciis ankaŭ tion, ke la objekto de ilia adoro – la zorge gardita fetiĉo – plej ofte estas tre simpla kaj bagatela objekto, kiu ofte hazarde trafas ilin el iu ŝipo, kaj ili ne konas ĝian veran funkcion, aŭ ĝi povas esti iu strange, krude skulptita figuro. Li jam vidis multe da tiaj strangaj idoloj, do li deziris vid' al vide ekkoni la fetiĉon de Kvanga kaj ŝiaj fratoj.

– Montru al mi la fetiĉon! – li petis la junulinon.

– Kion vi pensas, blanka fremdulo! – kriis Kvanga proteste. – Ĉu nun, matene? Tio ne povas okazi! La fetiĉo ŝatas nur la tagmezan sunradiojn. Se la suno estos rekte super nia kapo, tiam ni malfermos la korbon, kaj tiam nia grandpotenca fetiĉo baniĝos en la sunbrilo.

Andreo ne volis ofendi siajn savintojn, sed tamen li ne povis sin reteni, ke li kontentigu sian scivolemon almenaŭ per kelkaj demandoj.

– Kaj ĉu vere grandpotenca estas via fetiĉo? – li observis la korbon demalproksime.

Kvanga respondis ofendite, ĉar Andreo vane deziris kaŝi sian nekredemon, la junulino divenis tion el la tono de lia voĉo.

– Ĉu grandpotenca? Ne demandu tion, blanka fremdulo! Li estas grandpotenca, li estas ĉiopova, li vidas ĉion, li scias ĉion! Li vekas la tempeston, li alportas pluvon, li flegas la malsanulojn, li resanigas la vundon morditan de serpento, ĉion li kapablas, ĉion!

Entuziasme kaj pasie diris Kvanga tiujn laŭdajn vortojn pri la fetiĉo, ŝi adorplene kaj respekteme tiris al si la korbon, kaj Andreo nun jam ne demandis plu, ja li ne povus kaŭzi ion alian per siaj demandoj, nur malprudente ofendi la bravan junulinon.

La du fratoj de Kvanga intertempe finis la ripozadon. Ili denove eklaboris per facilaj movoj, la boato rapide, silente glitis plu laŭ sia serpenta, akva pasejo. Ili veturis inter densaj kanogrupoj, foje-foje ili trapasis kelkajn liberajn akvospegulojn, poste la marĉaj plantoj komencis maloftiĝi, la surfaco de la lago malvastiĝis, ĝiaj bordoj pli kaj pli proksimiĝis unu al la alia, kaj fine la lago denove fariĝis rivero por nun jam konduki la fuĝantojn al la maro.

***

Andreo ne demandis plu pri la fetiĉo, sed li havis alian demandon, kaj pri tiu demando li fakte deziris ricevi respondon: – kiuj estas fakte Kvanga kaj ŝiaj fratoj? Kial ili forlasis la vilaĝon, kaj kial ili ekkompatis lin dum lia mallibero? Li rememoris kelkajn vortojn de Kvanga, kiujn li aŭdis de ŝi en la unua nokto, kaj nun li demandis la knabinon.

– Vi diris al mi Kvanga, ke vi ne apartenas al la kanibalaj praloĝantoj. Do rakontu – se mi rajtas scii tion – kiel vi tamen trafis tiun vilaĝon?

La mieno de Kvanga fariĝis malgaja. Ŝi silentis kelkajn minutojn kaj rigardis al la malproksimo, poste mallaŭte respondis.

– Okazis antaŭ longa tempo, blanka fremdulo, kiam ankoraŭ mi kaj miaj fratoj estis infanoj... Mia tribo pace vivis sur malgranda insulo, niaj patroj ĉasadis, fiŝkaptis kaj ni havis dombestojn, ĝis el la koro de tiu ĉi insulo atakis nin la kanibaloj.

La junulino rakontis la historion de sia tribo: – kiel la sangavidaj kanibaloj kuratakis la malgrandan, pacan insulon, kiel ili buĉis ĉiun membron de la tribo, kaj kiel fine ili forlasis la brutale detruitan insulon.

– Kaj kiel vi restis vivaj? – demandis Andreo fine de la historio.

La okuloj de Kvanga dankeme ekbrilis je tiu demando, kaj la korbon en sia sino ŝi denove tiris al si.

– Ho, blanka fremdulo, la grandpotenca fetiĉo savis nin!... La kanibaloj forrabis la fetiĉon de nia tribo, kaj ili kunportis ankaŭ tri infanojn, por ke la fetiĉo ne sentu solecon kiel fremdulo. Tiuj tri infanoj estis ni. Ekde tiam ni servas nian potencan fetiĉon, kaj jen, li denove savis nin!

Dum Kvanga rakontis la historion, la boato atingis la larĝan elfluon de la rivero. Antaŭ Andreo denove aperis la maro kun sia senfina spegulo. Kiam ili atingis la liberan akvon, la fratoj de Kvanga senripoze puŝis plu la boaton, rekte al la senfina malproksimo.

– Kien ni veturas? – demandis Andreo surprizite – Ĉu ni ekveturos sur la maro per tiu malgranda boato sen trinkaĵo kaj manĝaĵo?!

Kvanga kun solena tono respondis.

– Ni veturas por reokupi la insulon de niaj prapatroj!

Ŝi montris per sia mano al la dekstra direkto, kie – en la malproksimo – malgranda, malhela makulo ŝajnis ŝvebi sur la maro.

– Jen, tie estas la insulo de nia tribo, tien ni veturos!

– Kiel?! – ekkriis Andreo surprizite. – Ĉu ĝi estas via iama insulo?!... Kaj nun kiuj loĝas tie? Kaj kiel vi deziras reokupi ĝin?

Kvanga kun feliĉa rideto observis la kreskantan makulon ĉe la horizonto.

– Ne timu, blanka fremdulo! La insulo estas neloĝata ekde tiam, kiam oni ekstermis nian tribon, kaj ni jam estas en perfekta sekuro, ĉar neniu aŭdacas paŝi sur la bordon de la insulo, ĉiu timas la spiritojn de niaj prapatroj!... Sed – se vi akompanos nin, blanka fremdulo – vi trovos hejmon kaj azilon ĉe ni.

Andreo dankeme rigardis al la junulino.

Kompreneble li akompanos ilin, kompreneble li helpos al ili en ĉio! Apenaŭ li povis finatendi, ke ili atingu la insulon, kiu – laŭ la vortoj de Kvanga – eble jam ekde jardeko estas neloĝata, ekde kiam ĝian loĝantaron ekstermis la kanibaloj.

Sur la glata maro ne longe daŭris la veturado. Post kelkaj horoj ili atingis la malgrandan insulon, ĉirkaŭveturis ĝin ronde, kaj fine ĉe la alia flanko ili albordiĝis en iu silenta golfo.

Kvanga kaj ŝiaj fratoj kortuŝite surpaŝis la iaman teron de sia tribo. La misteran korbon ili metis sur la sablon per singardaj manoj, poste ili eltiris ankaŭ la boaton, kaj kaŝis ĝin en kavo de granda roko.

Estis ĝuste tagmezo, la radioj de la suno rekte falis sur la varman sablon de la bordo.

– La horo de la fetiĉo! – ekparolis Kvanga, kaj ŝi adorplene levis la kovrilon de la korbo, poste same ŝi, kaj ŝiaj fratoj kaŭriĝis kaj profunde kliniĝis. Ili restis tiel ĉirkaŭ la korbo.

Andreo staris iom pli malproksime, ĉar per sia scivolemo li ne volis ĝeni la simbolan momenton, kiam la gefratoj reokupas sian praan teron. Sed nun li tamen ne povis reteni sin, kaj sekrete ĵeti rigardon en la korbon.

Li kaŝiris pli proksimen sur la piedpintoj, rigardis en la korbon, poste surprizite, – samtempe kortuŝita de la naiva kredemo de siaj savintoj – li denove retiriĝis, kaj nur en si mem ridetis pri la sunumanta fetiĉo de la korbo.

Li ridetis, ĉar la granpotenca, ĉioscia dio, la ĉiopova loĝanto de la korbo ne estis io alia, nur – tenilo de iama glavo kun rompita stumpo de la iama klingo!

Estas fakto, ke ĝi estis bele prilaborita tenilo kun skulptita leonokapo, ore brila, ornamita per koloraj juvelŝtonoj, kun malgranda restaĵo de la rompita klingo, – sed ĝi tamen estis nur simpla ilo. Nur Dio scias, kiam, kiumaniere ĝi trafis ĉi tien, al ĉi tiu angulo de la mondo?


DUDEK SEPA ĈAPITRO

La ĉiopova fetiĉo faras miraklon

La forlasita insulo – kiel unusola giganta roko – heroe levis sin el la triumfaj ondoj de la maro. El la direkto de Ternate – de kie Andreo kaj liaj kunuloj forfuĝis – nur nuda kaj kruta ŝtonomuro estis videbla, kaj se iu rigardis ĝin el Ternate, tiu verŝajne ne povis imagi, ke ĉe la insulo oni povas iumaniere albordiĝi per boato.

Sed la alia flanko de la insulo, kiu frontis al la libera maro, havis tute alian aspekton. Ĉe tiu flanko la alvenintojn akceptis milda bordo, kaj abunde florantaj, verdaj, tropikaj plantoj alloge svingis siajn branĉojn el la interno de la insulo.

– Kiel oni nomas tiun ĉi insulon? – demandis Andreo.

Kiam li eksciis de Kvanga, ke ĝi fakte ne havas nomon krom la titolo "nia insulo", li mem donis nomon al ĝi.

– Ekde nun ĝi estu la insulo "Espero", – ĉirkaŭrigardis Andreo en la belega pejzaĝo, – ĉar por ni nun jam tiu tero signifas la esperon de la homeca vivo...

La interno de la insulo fakte ŝajnis paradizo, kie la vivo estas nur ĝojo kaj plezuro, sed meze de riĉa kanjono akceptis ilin la iama vilaĝo de la tribo, nun mizera kaj detruita. Viciĝis kabanoj falintaj sur la teron, interplektitaj de sovaĝaj herboj kaj grimptigoj en ĉiu direkto. Tiu vidaĵo konservis la malgajan memoron de la finita vivo, aliflanke ĝi demonstris la senliman energion de la naturo, kiu triumfas super ĉiu ruino.

Andreo malgaje ĉirkaŭrigardis, terurigite, ĉar en ĉiu direkto, inter la herboj, sub la arboj, malantaŭ la arbustoj, sur la bordo de la vigle fluanta rojo blanke brilis disĵetitaj homaj ostoj.

Homaj ostoj! Ostoj de buĉitaj homoj!

Andreo levis kelkajn de sur la tero, kaj li observis ilin kun konsternita ĉagreno. Tiuj homoj pace vivis sur tiu ĉi tero, ili ofendis neniun, nenion, kaj la sovaĝa hordo tamen ekstermis ilin! Ĉu ne povas esti paco inter la homoj, ĉu oni ne povas vivi nur por la laboro, por la amo, kaj por la feliĉo?!

Tamen oni devas agadi, revivigi la detruitan vivon ankaŭ ĉi tie, la ĉie kaj ĉiam admirindajn kreaĵojn de la homa voloforto!

Andreo deziris unue malaperigi la terurajn postrestaĵojn de la barbara detruado; forigi la ruinojn, kaj enterigi la ostojn en grandan komunan tombon. Li klarigis sian intencon al siaj kunuloj, sed la du junaj praloĝantoj ne konsentis enterigi la ostojn.

– Ne enterigu ilin, blanka fremdulo, – diris Ŝokumo, kiu ĝuste tiam alparolis Andreon la unuan fojon. – ili estas la ostoj de niaj prapatroj, kaj ili defendos nian insulon. Andreo surprizite rigardis, li eĉ ne konjektis, kion Ŝokumo deziras fari al la ostoj.

Tiu mansvingis al la direkto de la bordo.

– La ostojn mi precize kunmetos, kaj la skeletojn starigos laŭvice sur la bordo... tiam neniu kuraĝos veni al la bordo de nia insulo!

Gondoro vigle kapjesis, kaj eĉ la mildkora Kvanga konsentis la intencon de siaj fratoj, do Andreo ne deziris kontraŭdiri, kvankam li ankoraŭ ne konjektis, kiel utila fariĝos foje la stranga kaj timiga ideo de Ŝokumo.

Dum li kaj Kvanga serĉis taŭgan lokon por loĝejo, Ŝokumo kaj Gondoro tuj komencis realigi sian ideon. Neniu scias, kiel ili faris, neniu scias, kiamaniere ili aplikis tiujn multajn, maldikajn, rezistajn lianojn, kiujn Gondoro dum longaj horoj kolektadis por la pli juna Ŝokumo, sed kiam – dum la vesperkrepusko – Andreo promenis al la golfo, jam tie viciĝis la defenda armeo de la skeletoj apogitaj de kaŝitaj arbobranĉoj.

Kaj fakte! Tiel terura, tiel timiga estis la vidaĵo, ke forpasis kelkaj semajnoj, ĝis ankaŭ Andreo mem alkutimiĝis, kaj li povis viziti la bordon sen korpremo.

– Ŝokumo! – li demandis iom pli poste dum promenado la junan praloĝanton – Mi vere admiras vin, kiel vi sukcesis tiel lerte kunmeti tiujn skeletojn?... Mi ja ne povus plenumi tion!

– Ne miru, blanka fremdulo, – respondis Ŝokumo malaŭte, –en via tuta vivo vi ne vidis dispecigi tiom da skeletoj, kiom mi vidis inter la kanibaloj...

– Vi pravas. – respondis Andreo, kaj neniam plu parolis pri tiu temo.

La forlasitaj kabanoj de la vilaĝo estis tiel kadukaj, ke tiuj jam ne estis taŭgaj por loĝi. Laŭ la gvidado de Andreo ili jam en la unuaj tagoj forigis la malgajajn ruinojn, kaj en la plej bela loko de la kanjono – sub la vasta frondo de mango-arbo – ili konstruis por si novan, grandan, kabanon kun pluraj ĉambroj. La meblaro de la kabano konsistis el malmultaj elementoj, sed tiuj estis tute taŭgaj por la celo. Ili havis kuŝejojn el bonodoraj herboj kaj musko, kokoso-ŝeloj servis kiel teleroj, kelkaj grandaj, sekaj botelkukurboj estis la akvujoj.

Ili havis por manĝi kaj trinki, tiom, kiom ili nur bezonis.

En la arbaroj – ĉe la rando de la kanjono – estis la plej belaj, plej utilaj tropikaj fruktarboj. Sur la kokosarboj ridetis kokosoj kun dolĉa karno, grandaj kiel akvomelonoj, la bananarboj regalis ilin per mielgustaj, abunde nutraj fruktoj, la branĉoj de la pan-arboj preskaŭ rompiĝis sub la pezo de siaj produktoj, krome cinamo, pipro, muskato kreskis per si mem tiel, kiel la sovaĝaj herboj en aliaj regionoj.

Cetere ĉirkaŭe estis la blua, milde onda maro kun sia inunda kaj retiriĝanta akvo kaj kun fiŝoj en nemezurebla kvanto, el kiuj sen granda peno oni povis kapti tiom, kiom abunde kontentigis iliajn bezonojn.

En la teksado kaj plektado admirinde lerta Kvanga faris retojn, kaj ekde tiam Andreo kaj la fratoj de la junulino ofte iris por fiŝkapti.

Ankaŭ sovaĝbestoj troviĝis sufiĉe sur la insulo, eĉ tiaj, kiajn Andreo ankoraŭ ne vidis pli frue, kaj birdoj el cent kaj cent diversaj specoj, cent kaj cent diversaj voĉoj kaj koloroj... Tamen, la plej admirinda afero estis tio, ke tiuj bestoj, kvankam ili vivis sovaĝe, tamen pruviĝis amikiĝemaj. Ili ankoraŭ ne vidis homon, do ili ne timis la homojn.

Apud la fiŝkaptado Andreo plej ŝatis ĉasadi. Estas fakto, ke komence iom malfacile li sukcesis, ĉar li ne havis pafilon, aliflanke per la pafarko de la praloĝantoj li ne povis pafi, do li devis tion ellerni. Ŝokumo kaj Gondoro baldaŭ akiris por li pafarkon kaj sagojn. Inter la ruinoj de la vilaĝo ili trovis diversajn armilojn, kiujn oni devis nur ripari kaj fari uzeblaj.

Sed pafi per pafarko Andreo lernis ne de la fratoj, sed ĝuste de Kvanga. Tiu brava kaj lerta junulino estis eminenta en la celpafado, ŝia sago certe faligis de sur la arbobranĉo birdon eĉ el distanco de cent paŝoj.

***

Andreo ĉiutage ekzercis la celpafadon laŭ la instruo de Kvanga, tiel li baldaŭ fariĝis lerta en tiu profesio, kaj li jam povis iri ĉasi.

Komence Andreo regule frumatene iris ĉasi, poste foje-foje li aranĝis tuttagan ĉasadon esplorante la rokojn kaj arbarojn de la apudborda regiono, fine, ĉe la sunsubiro li revenis kun abunda ĉasaĵo. En tiuj tagoj vespere jam atendis lin Kvanga kaj ŝiaj fratoj antaŭ la kabano. La junulino zorgis pri la ĉasaĵoj, dum la junaj praloĝantoj instruis Andreon prizorgi kaj ripari la armilojn. Fine denove aperis la junulino, kaj sur pura mato ŝi prezentis la vespermaĝon.

Al Andreo plaĉis tiu vivmaniero. Verŝajne tiel vivis antaŭ jarmiloj la prapatroj de la homaro, la praa avangardo de la tero... – li pensis kelkfoje en si mem.

Povas esti, se li ĉiam devus tiel vivi, eble tedus lin, kaj tiun vivmanieron li konsiderus netolerebla, sed post tiom da turmentiĝoj, post tiom da mortaj danĝeroj li fartis agrable en tiu senzorga, trankvila, revoplena vivo. Post tiom da sortobatoj li nun fine povis ripozi de siaj penoj. Li reakiris sian vivdeziron kaj energion, kiujn li nun tre bezonis.

En la unuaj semajnoj la malgranda mastrumado havis du gravajn mankojn: ili ne havis lakton, kvankam ili tre sopiris ĝin, kaj ili ne havis fajron, kiu manko estis pli grava, ol io ajn.

Lakton akiris la brava Ŝokumo. Li dum longaj tagoj vizitadis, esploris la arbarojn, dum li kaŝis sian intencon eĉ antaŭ Andreo, sed iuvespere li kondukis hejmen belan antilopinon, kiun eĉ sen gvidrimeno sekvis ŝiaj du ĉarmaj idoj.

Granda estis la ĝojo, ili ĉiuj laŭdis la sagacon de Ŝokumo. La antilopinon ili ligis al proksima arbo, Kvanga alportis grandan kruĉon el botelkukurbo, tuj melkis ŝin kaj plenigis la kruĉon, do ili tuj povis ĝoje konsumi la lakton kiel vespermanĝon.

La sekvan tagon Gondoro – kiu cetere plej ŝatis konstruadi – konstruis bonaspektan stalon por la antilopino. La ĉarma besto havis bonan sorton, ŝi ricevis manĝi kaj trinki abunde, ĉiu karesis, kaĵolis al ŝi kaj al ŝiaj idoj, – kaj tiu traktado tiel hejmigis la naivan beston, ke iom pli poste ĝi neniam plu forlasis siajn mastrojn. Eĉ se ili tage liberigis ĝin, ĉe la sunsubiro ĝi mem revenis al la stalo.

Do ili ekhavis lakton, sed multe pli malfacila tasko estis akiri fajron.

La alumeton en tiu tempo oni ankoraŭ ne konis eĉ en Eŭropo, sed oni bruliĝis fajron per ŝtalo, siliko kaj tindrofungo. Por la filoj de la ĝangalo ĝuste la fajro estis la plej valora trezoro. Veki, eksciti fajron estis scienco, kiun ne multaj praloĝantoj konis, kaj tiun, kiu tamen konis ĝin, oni aparte respektis. La praloĝantoj bruligis fajron plej ofte per du sekaj, molaj lignopecoj. Oni interfrotadis ilin ĝis unu el ili ekbrulis, sed la sekreton de tiu artifiko – kaj la bezonatan lertecon – nur tre malmultaj konis.

Do la fajro estis granda trezoro en la malproksimaj insuloj de la oceano, do estas kompreneble, kiam Andreon kaptis la kanibaloj ankaŭ lia unua zorga agado estis sekure kaŝi siajn ŝtalopecon kaj silikon en sia vesto. Kiam poste li kun siaj savintoj venis al la insulo, li urĝe komencis reserĉi siajn valorajn bruligajn ilojn, pli ĝuste li nur deziris esti rapida, ĉar je lia granda malĝojo la ŝtalo perdiĝis dum la fuĝado, do nur la siliko retroviĝis ĉe la zono de lia vesto. Ekde tiam la siliko tie kuŝis senutile, ĉar sen ŝtalo oni ne povis bruligi per ĝi fajron, ĝi neniom valoris sola.

Sed ekde kiam ili restadis sur la insulo, Andreo kaj liaj kunuloj ofte diris, plendis unu al alia, kiom granda ĝojo estus, se ili povus akiri fajron, kaj kiel malfacila estas la vivo sen fajro.

Ŝokumo kaj Gondoro honte konfesis, ke ekde kelkaj tagoj ili kaŝe provadas bruligi fajron per frotado, sed ili ne sukcesis, ĉar ili ne konas la sekreton de tiu artifiko. Kvankam la ligno varmiĝas pro la frotado, sed neniel ĝi ekflamiĝas eĉ por la trezoro de la mondo.

– Ho, se nur venus fajro el la ĉielo! – suspiris malgaje Kvanga iuvespere. – Se nur granda fulmo bruligus iun arbon!... Mi ne bedaŭrus, eĉ se ĝi batus nian kabanon, prefere ni denove konstruus loĝejon al ni.

Estis vespero, kaj ankaŭ Andreo revadis pri tio, kiel bongusta vespermanĝo estus ia bone preparita rostita viando. El sia zono li elprenis la orfan silikon, li mediteme observis ĝin, kiel malmulte oni bezonus ankoraŭ, – nur malgrandan pecon da ŝtalo, – ke li batu el ĝi fajrerojn.

– Se nur ni havus ŝtalon! – li suspiris mediteme, kiam Kvanga ekparolis.

– Ni petu nian fetiĉon, – flustris la junulino kun adorplena voĉo, – li estas bona, li amas nin, li plenumas niajn petojn...

Andreo saltleviĝis, kvazaŭ fulmo batus ne arbon, sed lin. Liaj okuloj ekbrilis, li kaptis la manon de Kvanga, kaj apenaŭ povis ekparoli pro la ĝojo.

– Kvanga!... Jes! La fetiĉo... La fetiĉo povas helpi al ni!

Ŝokumo kaj Gondoro surprizite gapis, rondigis siajn okulojn, jen la blanka fremdulo tiom subite konvertiĝis al la fetiĉo, kaj Kvanga ĝoje ridetis, ŝajne ŝi ĉiam esperis, ke la blanka fremdulo ne subtaksos la grandan fetiĉon.

Kiam Andreo eĉ kuraĝigis ilin, ili ĉiuj saltleviĝis pro la ĝojo kaj espero.

– Eksciu, Kvanga, – konfirmis Andreo, – eksciu, ke ni havos fajron! Certe ni havos tiom, kiom ni nur bezonas!

– La fetiĉo donos, ĉu ne? – rigardis Kvanga al Andreo kun ĝoje brilaj okuloj. – Ankaŭ vi kredas tion, blanka fremdulo, ke li donos fajron, ĉu ne?

Pro sia malpacienco Andreo apenaŭ povis finatendi, ke ili alportu la grandan fetiĉon.

– Jes, li donos, li donos tiom, kiom ni nur bezonas! – li respondis ridante al la junulino. – Li donos tiom, ke ni povos per ĝi bruligi la tutan insulon! Kiel ne donus tiu brava, bona fetiĉo! Alportu rapide, rapide alportu lin!

La du junaj praloĝantoj tuj rapidis en la kabanon, kie – en iu angulo – troviĝis la korbo de la sankta fetiĉo. En solena silento ili portis ĝin antaŭ la domon, ili demetis ĝin sur la herbejon per singardaj manoj, kaj kun klinita kapo ili levis ĝian kovrilon.

– Ni preĝu al li! – urĝis Kvanga.

– Ni preĝu al li! Ni preĝu al li! – rediris ankaŭ la fratoj.

Ili prenis unu la alian, kaj komencis danci ĉirkaŭ la korbo, pli kaj pli rapide kantante iun strangan, monotonan, petan kanton.

Aŭdu niajn vortojn, nia fetiĉo!
Aŭdu niajn vortojn, bona fetiĉo!
Aŭdu niajn vortojn, saĝa fetiĉo!
Aŭdu niajn vortojn, glora fetiĉo!

Andreo retiriĝis, kaj dum la aliaj dancis, li rapide kolektis sekajn herbojn el inter la arbustoj, de tie li rigardis kun kortuŝita amo la dancon kaj kanton de siaj kunuloj.

Aŭdu niajn vortojn, nia fetiĉo!
Aŭdu niajn vortojn, bona fetiĉo!
Aŭdu niajn vortojn, saĝa fetiĉo!
Aŭdu niajn vortojn, glora fetiĉo!

Ni apartenas al vi!
Ni estas viaj adeptoj!
Ni estas viaj subuloj!
Ni obeas vin, ni estas viaj sklavoj!

La danco nun jam mirinde rapide cirkulis ĉirkaŭ la korbo, kaj ankaŭ la kanto pli rapide, pli ritme aŭdiĝis.

Donu fajron! Donu fajron!
Granda fetiĉo!
Saĝa fetiĉo!
Donu fajron!
Donu ruĝan fajron!

Donu flaman fajron!
Donu brulan fajron!
Donu bonan fajron!
Donu belan fajron!
Donu brulan fajron!

Fajron! Fajron! Fajron!
Granda fetiĉo!
Donu fajron!

Longe daŭris tiu dancado kaj preĝado, sed Andreo ne deziris, eĉ ne povis ĝin haltigi. Fine – kiam Kvanga kaj ŝiaj fratoj kun kapturniĝo, lace sidiĝis sur la herbejo – Andreo iris pli proksimen al la korbo kaj al la esperoplenaj kamaradoj.

Ili observis la korbon kun adorplena atendado, sed vane ili observis, do fine Gondoro, kiu eble estis la malplej pia animo inter ili, riproĉe rigardis al Andreo.

– Kie do estas la fajro? – li demandis Andreon, kvazaŭ Andreo estus respondeca pri la bonintenco de la fetiĉo.

– Ĉi tie estas! – kriis Andreo ridante.

Li iris rekte al la korbo, kaj siajn aŭdacajn manojn ŝovis en ĝin.

Kvanga terurigite ŝrikis pro tiu malrespekta movo, kaj ankaŭ ŝiaj fratoj konsternite rigardis lin, ĉar laŭ ilia kredo nun devus veni la fino de la mondo.

Sed la tero ne fendiĝis, kaj ne englutis ilin, la maro ne inundis la insulon, la rokoj ne detruiĝis, sed la granda fetiĉo ŝajne tute indiferente toleris la teruran ofendon kaj la fatala sortobato de lia furioza kolero tute ne okazis.

Andreo kaptis la grandan fetiĉon – pli ĝuste la ornamitan glavotenilon – forte prenis ĝin, kaj per la mallonga restaĵo de la ŝtala klingo batis la silikon nur por provkontroli. La fajreroj ŝprucis el la siliko, kiel pluvo.

– Miraklo! Miraklo de mirakloj!... Nia granda fetiĉo faris miraklon! – kriis Kvanga kaj ŝi kun siaj fratoj per adorplenaj okuloj rigardis, kiel saltadas la ore flavaj fajreroj en la mallumo de la nokto.

Andreo nun kaŭriĝis al la fasko de sekaj herboj, sur ĝi krucigis kelkajn sekajn branĉojn, poste batis inter ilin aron da fajreroj, kaj jen, post momento alte saltis la ore brila, flagra flamo, krakante brulis la sekaj branĉoj.

La sanktan fetiĉon Ŝokumo remetis en la korbon, la korbon Kvanga kovris kun granda respekto, kaj Gondoro portis ĝin en la domon, kaj ekde tiu momento ĉiuj tri estis eĉ pli profunde konvinkitaj, ol iam ajn pli frue, ke la fetiĉo havas supernaturan potencon. Por festi la fajron ili ankoraŭ tiuvespere rostis bongustan viandon, kaj ili havis tiel riĉan vespermanĝon, ke en la insulo Java eĉ la dika Van der Parra povus leki siajn dek fingrojn post ĝi.

Sed restis ankoraŭ problemo koncerne la fajron, nome tio, ke ili havis nur unu solan silikon, do ili devis tre zorge trakti la valoraĵon. La sekvan tagon Andreo ordonis, ke ĉiu alportu kiel eble plej multe da tindro, kaj kiam vespere ili kunmetis la komunan kolektaĵon, Andreo denove petis de la fetiĉo fajron.

Li bruligis tiom grandan tindron, kiu povis rezervi la fajron por tuta tago, poste li emfaze diris al Kvanga, ke ĉiuvespere kaj ĉiumatene ŝia plej grava tasko estas bruligi novan tindron, por ke ili uzu la silikon kiel eble plej malofte.

Por la tindro ili konstruis apartan fajrujon en la kabano, tiu fajrujo estis altaro de la eterna fajro, altaro de tiu valora trezoro de la vivo. Kaj la silikon – por ke ĝin neniel trafu danĝero – Andreo kaŝis en angulo de la kabano, kaj por ĝia pli sekura pozicio li metis sur ĝin grandan, rondan, blankan ŝtonon.


DUDEK OKA ĈAPITRO

Nigraj makuloj aperas sur la maro

Sur la insulo Espero rapide pasis la tempo. Ĉi tie ne ekzistis kalendaro, nek labortagoj nek ripoztagoj, ne ekzistis semajnoj, monatoj, ĉiu tago de la jaro similis unu al alia tiel, kiel tiom da ovoj. Se vekiĝis la suno, fariĝis mateno, se ĝi subiris, venis la vespero, – tiel pasis la vivo ĉiam monotone, ĉiam trankvile.

Kontraŭ la daŭra monotoneco Andreo komencis registri la rapide kurantajn tagojn. Ekde tiam ĉiuvespere li skrapis strekon sur la trunko de la maljuna mang-arbo, kaj kvankam la simpla kalendaro vere ne estis tute fidebla, ĉar Andreo ne sciis, kiom da tagoj perdiĝis antaŭ ol li komencis skrapi la strekojn, tamen nun jam estis io, kio mezuris, indikis la pason de la tempo.

Sur la trunko de la maljuna arbo iom post iom plimultiĝis la strekoj, kaj ilia nombro atingis ĝis cent. Andreo mediteme rememoris la pasintan tempon, sed en lia memoro preskaŭ nenio eksterordinara rompis la monotonan regulecon de la tagoj. Li memoris tiun tagon, kiam Ŝokumo alportis la antilopinon, poste tiun alian ĝojindan vesperon, kiam ili akiris fajron. Sed ĉiu novaĵo fariĝis rutino, kaj la tagoj pasis plu laŭ sia eterna monotona vojo.

Andreo havis multe da tempo por mediti. Krom ĉasadi kaj fiŝkapti li povis fari preskaŭ nenion alian, nur mediti. Liaj pensoj flugis malproksimen, al Batavio, al lia forlasita edzino, al lia amata patrio, al la verda bordo de Danubo, al tiu bela domo kun verando, kiun – se li bone kalkulis – li forlasis jam antaŭ ses jaroj. Jam forpasis pli ol ses jaroj, ekde kiam li ekvojaĝis.

Ses jaroj! Kiuj hejme laboras, vivas inter siaj proksimuloj, por tiuj ses jaroj ne estas longa tempo, sed kiun la sorto ĵetadas tra la mondo, por tiu la samo ŝajnas senfina eterno.

Dio mia! Kiom multe li travivis dum ses jaroj! Ne ekzistas okdekjara maljunulo, kiu povus rakonti tiom da mirindaj aventuroj, tiom da kruelaj sortobatoj el sia vivo, kiom li povus prezenti el la eventoj de tiuj ses jaroj.

Kaj se li teorie denove kaj denove vizitis sian forlasitan hejmon, aŭ la malproksiman gepatran domon, kiom da demandoj aperis dolore en lia koro, kiuj restis sen respondo! Kiu povus diri, kian sorton havis liaj amataj proksimuloj dum lia foresto? Ekde kiam li ekiris por vidi la mondon, li havis nenian informon pri sia naskolando, ekde kiam li surpaŝis la teron de la kanibaloj, li eksciis nenion pri sia nuntempa hejmo!

El Batavio li dufoje sendis po du leterojn al siaj gepatroj kaj al sia frato Jozefo, sed ĉu liaj leteroj atingis la adresitojn, tion li ne povis kontroli. Se eble poste venis respondo, ĝi atendas lin en Batavio, kaj kiu scias, ĉu li legos iam tiun respondon?

Inter tiaj meditadoj li foje-foje rememoris, la vorton, per kiu respondis la kolonosanktulo sur la insulo Cejlono, kiam Andreo demandis lin pri sia sorto.

– Nirvano! – respondis la kolonosanktulo eĉ trifoje pri lia demando, sed li ne kredis, ne volis kredi la sencon de tiu mistera vorto.

– Ĉu tamen Ramajun pravas?! – li demandis diskutante kun si mem.

Ne povas esti! Li ne rezignos pri eterna migrado, pri eterna senhejmeco, pri eterna sencela penado! Li deziras vivi en sia hejmo, kun sia edzino, inter siaj proksimuloj, tiel li deziras pasigi sian vivon, kaj meriti la respekton de siaj homfratoj per utila, diligenta laboro!...

Sed kion fari?! Kion li povas fari ĝuste nun, kiam li vivas en izolita insulo, tute for de la homa mondo, kaj restis por li sola ĝojo nur tio, ke li entute sukcesis savi sian nuran vivon!... Ne! Li ne povis respondi tiun demandon, eĉ se li centfoje demandis tion de si mem.

Kiom multe plaĉis komence al Andreo la trankvileco kaj monotoneco de ĉi tiu vivmaniero en la insulo, nun jam des pli afliktis lin la senperspektivo kaj la sopiro al sia familio, al sia hejmo. Sed baldaŭ okazis ia, neatendita evento, kiu abrupte svarmigis la trankvilan insulon, kaj ŝanĝis la direkton de liaj pensoj.

En iu bela mateno la viroj kune ekiris por ĉasi. La serena vetero forlogis ilin pli malproksimen de ilia loĝejo, ol kutime. Tagmeze ili atingis la plej altan pinton de la insulo, kiu havis terure krutan rokmuron ĝis la maro, kaj de tie ili povis bone vidi la insulon Ternate, kiu malhelis ĉe la horizonto.

Pro la longa vagado kaj ĉasado ili laciĝis, kaj ĉiuj kuŝiĝis sur la supro de la rokmuro. Andreo mergiĝis en siaj kutimaj meditadoj, tiel li turnadis siajn okulojn reveme al la nebula malproksimo. Ĉirkaŭ la insulo glate, trankvile brilis la senfina akvospegulo. La maro ŝajnis tiel malhele blua, ankaŭ la ĉielo tiel blue brilis, ke oni ne povis scii, ĉu la maro reflektas la ĉielon, aŭ la firmamento respegulas la senfinan lazuron de la maro.

Se io moviĝis en tiu senfina lazuro, ĝi povis esti nur mevo, dum ĝi fiŝkaptante traflugis super la ŝaŭmaj ondoj, aŭ fluganta fiŝo, kiu estis pelita de akva rabobesto sub la akvo, kaj ĝi uzis siajn brilajn, grandajn naĝilojn kvazaŭ flugilojn, kaj por kelkaj momentoj ĵetis sin el la akvo en la aeron.

La rigardo de Andreo reveme glitadis al la horizonto, kaj kelkan tempon ili ripozis rigardante la insulon Ternate, la fuĝante forlasitan lokon de liaj torturoj.

Ĉu venos la tempo, – li meditis, – por forlasi ankaŭ ĉi tiun insulon? Ĉar por mi ankaŭ ĝi estas malliberejo, eĉ se sur ĝi mi havas nebaritan liberecon! Lia fantazio ludis per imagita bildo, li pensadis pri ŝipo, kiu albordiĝas ĉi tie ĉe la insulo, kaj li surpaŝos ĝian ferdekon. Poste la ŝipo levos la ankron kaj velojn, kaj eĉ ne haltos ĝis Batavio..., kaj – ĉu liaj kunuloj, liaj savintoj, Kvanga, Ŝokumo, Gondoro? Kiel bravaj, kiel kuraĝaj, kiel gajaj homoj ili estas! Kiel malfacile li forlasus ilin!...

En tiu momento ŝajnis al li, kvazaŭ li rimarkus malhelan makulon moviĝi sur la akvospegulo en la direkto de Ternate,

li streĉis siajn okulojn kaj rigardis al ĝi, sed la malhelan makulon nun li jam ne vidis.

Mia rigardo trompis min, – li pensis kaj per la mano viŝis la malfermitajn okulojn. Poste li denove ĵetis rigadon al Ternate. La malhela makulo denove tie moviĝis sur la akvo. La koro de Andreo ekbatis pro la timiga konjekto. Kio ĝi povas esti? Li ne povis diveni, sed en lia koro aperis ia prema sento. La fenomeno estis neatendita, kaj al li okazis jam tiom multaj eventoj en sia vivo, ke li ne ŝatis la neatenditajn fenomenojn.

– Ŝokumo! Gondoro!

La du praloĝantoj surprizite residiĝis sur la supro de la altaĵo, ili rekonis la nekutiman eksciton en la voĉo de Andreo.

– Kuŝiĝu apud min, kaj ne moviĝu! – li vokis ilin pli proksimen.

Ŝokumo kaj Gondoro kuŝiĝis apud lin, kaj ili scivole rigardis lian ekscititan mienon.

Andreo montris al la direkto de Ternate.

– Rigardu tien! – Ĉu vi vidas ion en tiu direkto?

Ankaŭ li streĉis siajn okulojn, sed li denove ne vidis la malhelan makulon. Li jam preskaŭ trankviligis sin, ke liaj okuloj lacaj pro la sunbrilo nur trompis lin, sed Ŝokumo – kiu havis akrajn okulojn – en tiu momento ekkriis.

– Moviĝas ia malhela makulo sur la akvo!

– Eĉ ne unu, – aldonis Gondoro. – mi vidas du!... Tri...Kvar!

Andreo ekhavis kapturniĝon. Per la manoj li ombris la okulojn, por ke li vidu pli klare, sed estis bezonataj ankoraŭ kelkaj momentoj, ke ankaŭ li ekvidu la moviĝantajn makulojn. Li kalkulis ilin eĉ trifoje, entute kvin nigraj makuloj moviĝis ĉe la horizonto.

– Kion vi pensas? – li demandis post iom da paŭzo, – kio ĝi povas esti?

La du praloĝantoj longe ne respondis, nur rigardis la malproksimon kun moroza vizaĝo. Fine Ŝokumo ekparolis.

– Nigra blankulo, – li diris kun mallaŭta, sed tute certa tono, – kvin boatoj proksimiĝas.

– Kvin boatoj venas, – ripetis ankaŭ Gondoro. – ili venas el Ternate.

Andreo silentis. Li sentis, ke liaj kunuloj ne eraras. Li kolektis ĉiujn siajn kapablojn, kaj streĉe observis la nigrajn makulojn, kiuj jam ne malaperis malantaŭ la ondoj jen denove kaj denove, sed ili – kvankam malrapide, tamen videble – kreskis.

– Venas boatoj, tio estas certa. – li fine konstatis. – Nun jam restas nur tiu demando, kiuj veturas per ili?

Ŝokumo ne rigardis al Andreo, tiel li respondis kun amara trankvilo.

– La kanibaloj, el kies manoj ni eskapis.

Gondoro kompletigis la vortojn de sia frato.

– Tiuj venas! Ili venis el la rivero al la maro. Tiel, kiel ni venis.

– Kaj kion ili deziras? Kial ili venas ĉi tien? – kriis Andreo ekscitite. – Kion ili serĉas ĉi tie?!... Ĉu ne sufiĉas por ili, ke foje ili jam detruis tiun ĉi insulon?!

– Ili serĉas nin! – respondis Ŝokumo sen hezito.

Je tiuj vortoj fariĝis profunda silento sur la sunbrila rokopinto. Ŝokumo ne parolis plu, kune kun sia frato li silente observis la kreskantan svarmon de la boatoj. Ankaŭ Andreo silentis, – li sciis, ke Ŝokumo pravas.

En Ternate la kanibaloj jam certe ĉion traserĉis por kapti la fuĝintojn, kaj – ĉar ilia serĉado restis vana – ili evidente rememoris la forlasitan insulon, kaj se ili rememoris, certe ili zorgis pri nenia peno, sed laŭ ilia sangavida karaktero ili atakos la insulon de la fuĝintoj.

La grupo de Andreo du horojn restadis sur la supro de la roko sub la arda tagmeza suno. Ili ne forlasis tiun lokon, ĉar ili deziris havi certan informon pri la proksimiĝantaj boatoj. Kaj dum la tempo pasis, dum la nigra svarmo de la boatoj proksimiĝis al ili, ili eĉ centfoje faris la demandon, kion fari, se la malamiko fakte deziras surbordiĝi?

Ĉe tiu ĉi flanko de la insulo la kanibaloj ne povas albordiĝi pro la kruta rokomuro. Do ili nepre veturos al la transa flanko, tute ĝis la milda golfo. Sed se ili tie surbordiĝos, do nur post duonhora piediro ili povos malkovri la kabanon en la ombro de la maljuna mang-arbo, la hejman antilopinon kaj entute tion, ke sur la insulo loĝas homoj.

La tri viroj plu pensis la aferon diskutante.

Unue ili devas informi la junulinon Kvanga. Kvankam ili povas ankoraŭ prokrasti tion, ĉar de la roko ĝis la kabano oni povas pli rapide atingi la kabanon, ol la boataro povus ĉirkaŭveturi la insulon.

– Kial ni timigu la kompatindan junulinon? – opiniis Andreo. – ni ekvidu antaŭe, kion volas tiuj diabloj?

Dum ili diskutis, la boatoj venis jam tiel proksimen al la insulo, ke ili povis distingi la veturantajn figurojn armitajn per lancoj. Tiam por kelka tempo iom da ĝojo surprizis la observantojn.

– Ŝokumo! – ekkriis foje Andreo. – Tiuj boatoj haltis!

Fakte ili ĉiuj vidis, ke la svarmo da boatoj nun ŝvebas sur la akvo nemoviĝante, kaj iom ili konfuziĝas, kvazaŭ problemo aperus inter ili. Andreo kun streĉitaj nervoj kaj komenca ĝojo observis tiun ŝanĝiĝon, sed Ŝokumo ne tiom fidis la bonŝancon. Li observis la malproksimon kaj baldaŭ li klarigis, kial haltis la boatoj.

– Tie venas ankoraŭ tri boatoj, – li montris iom pli malproksimen, – ili atendas tiujn.

Do la ĝojo estis ankoraŭ tro frua. La plejparto de la boatoj atendis la tri postrestintajn, kaj post duonhora ripozado ili pli multope, kaj kun refreŝigita energio pasis plu antaŭen.

Andreo kaj liaj kunuloj streĉe pensadis: kion fari, se la malamiko surbordiĝos?!

Ĉu batali? Tio estus vana aŭdaco kontraŭ tia superforto! Ĉu forfuĝi? Tio estas neebla. Kien ili povus fuĝi sur tiu malgranda insulo, ja ili povus kaŝiĝi maksimume por unu-du tagoj.

Neniu sciis, kio estus oportuna?

Kaj tiam ili jam havis nenion por fari, ili atendis en silento, kun retenita ekscito, kion faros, por kio sin preparas la malamiko?

La boatoj veturis jam proksime, ili vidis brili la pinton de la lancoj, la minacajn, malhelajn vizaĝojn, kaj ili povis nombrumi, ke en ĉiu boato troviĝas dekkvin-dudek kanibaloj, do entute pli ol cent personoj, preskaŭ regimento kompare al la nombro de la grupo de Andreo.

La suno glitis malsupren, ĝiaj radioj pli milde falis sur la rokon. Malsupre, kun terura kriado, lancoskuado aperis la kanibaloj en siaj boatoj. Laŭ sia sovaĝa karaktero ili atakis la rokomuron, palpadis la elstarajn ŝtonojn, kroĉiĝis al la fendaĵoj, kaj ili provis grimpi supren.

Sur la supro de la roko la tri viroj en ŝtona senmoveco rigardis la malsupran komedion. En Andreo denove komencis reviviĝi la espero, eble ili forgesis, ke la insulo havas ankaŭ mildan golfon, ĉu? Kaj se ili ne scias, se ili restos ĉe tiu ĉi flanko de la insulo, tiun rokomuron neniam ili sukcesos surgrimpi!

Sed ankaŭ tiu espero estis tro frua. Iu tre farbita kanibalo, verŝajne la estro de la boataro, komencis kriadi al la ceteraj, kaj li montradis flanken per sia mano.

Ŝokumo flustre informis Andreon, kion kriadas la estro.

– Ili deziras ĉirkaŭveturi la insulon!

La estro de la kanibaloj kriante skuis sian lancon, sed eĉ tiel forpasis longa tempo, ĝis la sovaĝa hordo komprenis liajn vortojn.

Tiam ili komencis retiriĝi de la rokmuro, kaj pro sia primitiva karaktero ili konfuziĝis tiel, ke unu el la boatoj subite renversiĝis. Nun eĉ pli sovaĝa kriado eksplodis! Kiuj falis en la akvon, baraktante tirskuis la ceterajn boatojn, kaj ĝis kiam ili sukcesis ĝustigi la renversitan veturilon, kaj la falintoj regrimpis, denove forpasis unu horo.

Sur la supro de la roko Andreo ĵetis rigardon al la ĉielo. Malantaŭ lia dorso la suno atingis la randon ĉe la horizonto, proksimiĝis la vespero, kaj malsupre – sur la akvo – nun ankaŭ la kanibaloj ŝajnis heziti en la boatoj.

– Tiu... tiu renversiĝo eble savis nin! – li flustris al Ŝokumo, kaj nun li fine ne trompiĝis pri sia espero.

La gvidantoj en la boatoj fakte ŝajnis interkonsiliĝi. Kelkaj per lanco montradis al Ternate, aliaj kolere kriadis, fine unu el la boatoj subite forlasis la ceterajn, kaj ekveturis reen. La unuan sekvis la dua, la tria, kaj malsupre iom post iom fariĝis silento.

– Ni eskapis! – kriis Andreo feliĉe sur la supro de la roko.

Ŝokumo ankoraŭ kelkan tempon postrigardis la malproksimiĝantan svarmon de la boatoj.

Ni eskapis, – li ekparolis fine mallaŭte, – Sed nur por hodiaŭ... Ili decidis, ke ili revenos, do ili certe revenos.

La granda globo de la suno subiris en la maron, kaj la komenca mallumo iom post iom englutis la forveturantojn.


DUDEK NAŬA ĈAPITRO

Oni konstruas barikadon sur la insulo,
kaj Gondoro praktikas pentroarton

En tiu nokto ili ne multe dormis. Ili pensis pri la morgaŭa tago, kaj pri la kruela bando de la kanibaloj. Kion fari, se la sovaĝuloj atakos ilin?

Andreo dum la tuta nokto ne fermis la okulojn. Li kuŝis senmove sur sia mato, kaj liaj okuloj gluiĝis al la ruĝa makulo, kiu konservis la eternan fajron en la fajrujo.

Antaŭ aŭroro li tamen endormiĝis por horeto, sed apenaŭ komencis heliĝi la ĉielrando, li tuj vekiĝis, kaj paŝis antaŭ la kabanon. Ankaŭ Kvanga kaj ŝiaj fratoj maldormis. Ili sidis ĉe la mangoarbo, kaj zorgoplene interkonsiliĝis, tamen videble ili pli ofte silentis, ol parolis.

– Bonan matenon, geamikoj! – salutis ilin Andreo, poste aldonis kun peza suspiro: – Se nur mi povus esti certa, ke hodiaŭ ni povos deziri ankaŭ bonan vesperon!

La mildaj okuloj Kvanga timzorge alrigardis Andreon.

– Ho, blanka fremdulo, – ŝi ekparolis kun petema voĉo – donu konsilon, kion fari?

Andreo sidiĝis apud la junulino sur la herbejo iom malseka pro la frumatena aero, kaj per trankvila voĉo, per pripensitaj vortoj komencis paroli:

– La pasintan nokton mi pripensis, pristudis ĉion: Ĉu ni forfuĝu? Ĉu ni kaŝiĝu, aŭ batalu kontraŭ la malamiko?... Do – ĉar ni ne havas eblon forfuĝi, nek kaŝiĝi – ni devas batali, kaj prefere mortfali en la batalo, ol fariĝi predo de tiu abomena hordo!

Liaj tri kunuloj kapjesis, kaj fide rigardis lin.

– Do ni devas batali, – li daŭrigis, – kvankam nia forto estas centono de la ilia. Kaj – ĉar malpli – nia sola helpo povas esti nur tio, se ni kompletigos nian forton per ruzaĵoj kaj sagaco...

Ŝokumo akceptis tiujn vortoj kun tia ĝojo, kvazaŭ li aŭdus konfirmi siajn proprajn ideojn.

– Blanka fremdulo! – li kriis saltleviĝinte. – Miaj skeletoj!... Ili defendos nin!

Andreo surprizite rondigis la okulojn, sed post mallonga momento, ankaŭ li komencis ekŝati la strangan ideon.

– Ili tre timas tiajn objektojn! – klarigis entuziasme ankaŭ Gondoro. – Ili timtremas la vidaĵon de mortinta homo!

– Kvankam la originalojn ili volonte formanĝus! – stariĝis nun jam ankaŭ Andreo.

Li pripensis naskiĝantan taktikon en si, kaj tuj komencis urĝi siajn kunulojn.

– Do ek! Al agado. Ni kolektu tiom da lancoj, ŝtonoj, sagoj, kiom ni nur povas, poste ni portu ilin al la golfo, ĉar kvankam ni ne estas ankoraŭ skeletoj, tamen ankaŭ ni ĉeestos por akcepti la kanibalojn!

Ili sendis Kvangan por priobservi la malamikon sur la supro de la alta roko, ili mem ekiris por armi sin. La kabano restis malpena, sole la ĉarma antilopino gardis la loĝejon kaj la ĉiopova fetiĉo, kaj estas tre oportuna afero, ke la fetiĉo ne estis ia stumpo de brasiko, ĉar la antilopino, kiu havis ĉiam bonan apetiton, nun povus formanĝi lian ĉiopovan moŝton.

Ili iris al la ruinoj de la malnova vilaĝo por kolekti armilojn. Sed Ŝokumo restis kun ili nur ĝis li kolektis brakplenon da malnovaj pafarkoj, poste kuris rekte al la bordo de la golfo por armi sian propran armeon.

Andreo kaj Gondoro zorge traserĉis ĉiun arbuston, ĉiun angulon, ĉiun ruinon en la malnova vilaĝo, kaj kolektis tiom da malnovaj pafarkoj, lancoj, kiom ili nur trovis. La kolektado havis konsiderindan rezulton, do ili ĉirkaŭbrakis la malnovajn armilojn, kaj ankaŭ ili iris al la marbordo, – kie ili renkontis tian surprizon, ke anstataŭ la malamiko unue ili mem teruriĝis.

Dum ili kolektadis la armilojn, Ŝokumo fakte armis sian armeon el skeletoj. Li metis pafarkojn en la manojn de la skeletoj, kiuj staris laŭ longa vico, paralele kun la bordo, kaj la brakojn de la skeletoj li aranĝis laŭ tia pozicio, ke ili ŝajnis fakte pafadi.

Ŝokumo kun silenta fiero atendis la efikon de sia kreaĵo, kaj kiam li vidis, ke en la unua momento eĉ Andreo mem kaj ankaŭ Gondoro ektimas la pafantan legion de skeletoj, li komencis saltadi kaj aplaŭdi pro la ĝojo.

– Tio estos oportuna, – li kriis ridante – ĉar se eĉ la blanka fremdulo ektimas, kiom pli multe la kanibaloj!

– Fakte estas tre bone, – laŭdis ankaŭ Andreo. – viaj soldatoj nur tenu la pafarkojn, ni pafados anstataŭ ili! Tiel niaj neinvititaj gastoj fakte opinios, ke la skeletoj defendas la insulon..., sed ni nepre tre zorge kaŝu nin. Ili ne rimarku eĉ la pinton de nia nazo!

Por realigi la aŭdacan ideon de Andreo, malantaŭ la linio de la skeletoj ili konstruis taŭgan barikadon el ŝtonoj. Inter la ŝtonoj ili lasis kaŝitajn aperturojn por elpafi tra ili, poste la konstruaĵon ili kovris per arbobranĉoj kaj herboj, ke oni ne rekonu, ke ĝi estas rezulto de homa laboro.

Kiam ili estis pretaj, kaj ili zorgis ankaŭ pri la municio, kolektinte sufiĉe da sagoj, Gondoro alparolis sian fraton iom solene:

– Venu, Ŝokumo, ni provizu unu la alian per militsimboloj, kiel niaj prapatroj faris tion antaŭ ol ekiri al batalo.

Andreo ne tre komprenis, kion signifas tiu alvoko, sed kiam Gondoro prenis la antaŭpreparitajn kaj kunportitajn blankan kaj ruĝan farbojn, li tuj ekkonjektis, kio estas tiuj militsimboloj.

Ŝokumo kuŝiĝis sur la dorson, kaj Gondoro kun granda rutino baldaŭ farbis lian vizaĝon per blanka farbo, tiel, ke ŝajnis, kvazaŭ ĝi estus ne homa vizaĝo, sed homa kranio, poste sur liaj brusto kaj dorso li desegnis zigzagajn figurojn – verŝajne kun magia potenco – per ruĝa kaj blanka farboj. Kiam la verko estis preta, ili ŝanĝis rolon, kaj Ŝokumo farbis sian fraton.

Kiam la defenda potenco de la insulo kompletiĝis eĉ per tiu majstroverko de la pentroarto, la batalantoj nun jam trovis aktuale priobservi la malamikon. La kanibaloj ankoraŭ certe ne aperis, ĉar Kvanga jam pli frue anoncus tion, do ili sen ia ajn urĝo, kaj dumvoje kelkfoje ekzercante la profesion de la celpafado, ĉiuj surgrimpis la observejon de la pasinta tago, sur la alta roko.

Tie supre Kvanga jam diligente observis la horizonton, sed ŝi rimarkis ankoraŭ nenion. Ili ĉiuj kuŝiĝis, kaj nun jam per komuna energio, sed post la zorgaj antaŭpreparoj trankvile atendis la malamikon.

La ĉielo kaj la maro brilis serene blue, kiel hieraŭ, kaj kiam Andreo rememoris la antaŭhieraŭan tagmezon, li sentis kvazaŭ dum tiu sola tago pli multe okazus, ol en la pasintaj cent tagoj entute.

Li observis la sunon, kiu kontraŭ ili jam leviĝis laŭ la unua etapo de sia vojo, kaj en si mem kalkulis tion, se la kanibaloj ĉe la sunleviĝo ekveturis per siaj boatoj de Ternate, iliaj boatoj jam estus en videbla proksimo.

– Ni necesas atendi, eble ili ekveturis pli malfrue – li diris, kiam ankaŭ Ŝokumo komencis kalkuli la tempodaŭron.

Ili kuŝis unu apud alia, kaj ne forturnis la rigardon de la horizonto, kaj mute atendadis. La suno atingis la supron de la ĉielo, poste ankaŭ tagmezo forpasis, la suno komencis subiri laŭ sia eterna vojo, kaj la malhelaj makuloj ankoraŭ ne aperis en la malproksimo.

Kelkfoje iu aŭ alia subite ektremis montris al la malproksimo kaj ekkriis:

– Tie!... Tie videblas io!

Sed ĉiufoje pruviĝis, ke trompis ilin la okuloj lacaj pro la streĉita longa observado.

Fine, kiam la suno jam preskaŭ malaperis en la maro malantaŭ ilia dorso, Andreo levis sin, kaj streĉis siajn artikojn rigidajn pro la longa kuŝado.

– Ek! Ni iru hejmen! – li diris laca pro la longa atendado – ŝajne ili jam ne venos hodiaŭ. La hieraŭa remado eble tre lacigis la bandon, hodiaŭ ili evidente ripozis unu tagon.

Ankaŭ la ceteraj rekonis, ke Andreo pravas. Oni povus pensi, ke ili eble ĝojis, ĉar la malamiko ne aperis post la tuttaga atendado, tamen ilin korpremo plenigis pro la dubo. Ili silente ekiris hejmen. Gondoro dum la vespermanĝo asertis, ke la kanibaloj maksimume malfruas, sed ili certe ne restos for. Liaj vortoj estis fideblaj, ĉar la gefratoj ekde infanaĝo tre bone konis tiun persistan, nelacigeblan penadon, kiu pelas la kanibalojn, dum ili persekutas predon, se foje ili trovis spuron.

– Do morgaŭ... – suspiris Andreo. – Ni dormu, ĉar morgaŭ ni bezonos verŝajne nian tutan forton.

La danĝero de la atako ŝvebis super la insulo, ĝiaj kvar loĝantoj tamen pasigis la nokton en profunda sonĝo. La maldormado en la pasinta tago kaj la longa atendado elĉerpis ilin, kaj la ripoziga sonĝo jam ne maltrafis iliajn okulojn.

Sed ĉe la matenkrepusko ili jam ĉiuj maldormis. Kvanga preparis la matenmanĝon, Ŝokumo kaj Gondoro zorge korektis la farbitajn dekoraciojn unu sur la alia.

Eĉ ne damaĝis tiu pentrado, ĉar pro tio revenis la gaja kaj esperoplena humoro, tiel ili grimpis denove sur la altan rokon.

Ŝokumo eĉ faris ĉirkaŭvojon, por kontroli la pretan staton de la apudbordaj defendaj instalaĵoj kaj la armeo de skeletoj. Kiam poste ankaŭ li surgrimpis la altan rokon, kaj la malhelaj makuloj neniel aperis ĉe la horizonto, Gondoro denove prenis la blankan farbon por perfektigi la defendan potencon. Li tre modeste prezentis sian ideon, ke ankaŭ Andreo permesu farbi lian korpon.

– Kion vi diras? – ridis Andreo. – ĉu farbi ankaŭ min?!... Poste eĉ mi mem ne rekonus min!

Gondoro neniel deziris rekoni, ke lia gaja reago estas prava. Iom ofendite li komencis asertadi, ke li povus pentri simbolojn sur la bruston kaj dorson de Andreo tiajn, kiuj defendas eĉ kontraŭ la venenita sago, sed ĉar Andreo neniel konsentis, fine li tamen estis sufiĉe modesta por rezigni pri sia propono.

Kaj dum ili tiel diskutante, atendante observis la malproksimon, la suno denove finis sian ĉiutagan porcion, kaj denove subiris malantaŭ ili en la maron, sed la malamiko ne prezentis sin. Vespere kvazaŭ trompiĝintaj ili revenis al la kabano kaj preskaŭ hontis pro la longa, vana atendado, sed kiel ajn okazis la afero, ili iomete denove trankviliĝis.

La trian tagon matene Andreo riskis tiun opinion, ke la kanibaloj eble tamen ne venos. Jen longa estas la distanco, laciga la penado, estas malfacile albordiĝi, kaj se ili tamen sukcesus fari tion, por ili ne estas certe, ke ili entute trovos iun sur la insulo – do povas esti, ke ili fine ŝanĝis sian decidon.

Ŝokumo kaj Gondoro skuis la kapon. Ili havis opinion tute malsaman. Post la matenmanĝo la viroj denove ekiris al la observejo, ili nur tiom faciligis la taskon, ke Kvanga nun jam povis resti hejme la tutan tagon.

Blovadis aŭroraj ventoj, kiam ili denove atingis la supron de la roko. La suno malrapide grimpis supren al la ĉielo. Komenciĝis la atendado, la observado. Ŝokumo foje etendis sian brakon kaj montris al la direkto de Ternate.

La tri viroj retenis sian spiron, iliaj koroj vigle ekbatis, kaj ili per siaj okuloj kvazaŭ traboris la malproksimon vualitan de arĝentaj nebuloj.

Nun ne trompis ilin la okuloj. La malhelaj makuloj ŝvebis sur la akvo en la malproksimo. Ili estis multope, pli multope, ol la unuan fojon. Post unu horo ili nombrumis dek du boatojn.

La sangavida hordo nun proksimiĝis pli rapide, ol en la tago de la unua vizito. Ankaŭ la vetero estis favora por ili, la facila vento blovis ĝuste el la direkto de Ternate. La korpon kaj animon de Andreo plenigis trankvilo kaj decidemo, kiel ĉiufoje, se li devis batali kontraŭ danĝeroj en sia vivkariero.

– Ili venas! – li diris per firma voĉo, kaj levis sin. – kaj nun jam certe ne kontentigos ilin ataki ĉi tie la rokmuron. Ili veturos al la golfo...

Ankaŭ Ŝokumo kaj Gondoro levis sin kaj ili konfirme kapjesis je la vortoj de Andreo.

– La insulon – daŭrigis Andreo siajn pensojn – ili povas ĉirkaŭveturi ĉe la dekstra flanko kaj ĉe la maldekstra.

Liaj du kunuloj denove kapjesis konfirme, kaj ili aŭskultis lin plu kun scivola rigardo.

– Ĉe la dekstra direkto la maro estas plena de rokopintoj, en tiu direkto ili povus veturi nur malfacile, sed ĉe la maldekstra flanko la vojo estas pli mallonga kaj la maro estas tute glata. Jen estas evidente, ke ili venos de la maldekstra direkto, do se ni estos en la golfo, la soleca roko estos tiu, ĉe kiu ni ekvidos aperi ilin...

– Ek! Ni iru al la golfo, kaj ni preparu nin, por defendi nian teritorion!

Ankoraŭfoje ili trarigardis la boatojn pli kaj pli proksimiĝantajn, poste ili ekiris malsupren de la roko.

Ili vizitis la kabanon, por informi ankaŭ la junulinon Kvanga.

La brava junulino ne ektimis aŭdinte la informon. Ŝi senvorte prenis sian pafarkon, per kiu ŝi iam instruis Andreon ĉasadi, kaj kune kun la viroj ŝi rapidis al la bordo de la golfo.

La longa vico de la skeletoj tie brilis blanke, laŭ longa linio paralela al la bordo. Ili atendis la malamikon en mistere senmova pozicio, kaj minace streĉis la ŝnuron de la pafarkoj per siaj ostofingroj.

Malantaŭ la barikado bone sin kaŝis kaj senvoĉe atendis la kvaropa grupo, ili persiste fiksis la rigardon al la svelta, soleca roko ĉe la angulo de la golfo.


TRIDEKA ĈAPITRO

Sagoj pluvas, kanibaloj bruas, fine
Ŝokumo ricevas rangon de admiralo

Iom pli malproksime de la milda bordo, ĉe la rando de la golfo, akre kaj krute sin levis supren soleca roko, kvazaŭ ĝi defendus la insulon. Ĉe ĝia piedo mole, pace plaŭdadis la ondoj, la sunradioj ludeme striis la akvon, tamen tiu paca akvospegulo estis enirvojo por la danĝero, ĉar nepre tie aperos la boataro de la malamikoj.

La kvaropa armeo senmove atendadis malantaŭ la barikado. Pasis la tempo, forpasis eĉ horoj, sed ĉiu horo ŝajnis perdita...

Tiam subite aŭdiĝis plaŭdo kaj post momento – kvazaŭ ia bildo en premsonĝo – de malantaŭ la roko elglitis la unua boato de la malamikoj sur la akvon de la golfo, kaj tuj post ĝi la ceteraj. Kiam la kanibaloj rimarkis la mildan bordon de la golfo, eksonis orelŝira ĝojkriado kaj jubila bruado. Skuante siajn armilojn, svingante siajn lancojn ili pasis plu en la golfon, nur armeo de diabloj el la infero povus veki tian impreson. Andreo kaj liaj kunuloj ne moviĝis malantaŭ la barikado. En iliaj manoj nur por momento ektremis la pafarkoj. Ili atendis kun retenita spiro.

Kiam la unuaj boatoj venis pli proksimen, la brua malamikaro tuj trovis sin kontraŭ la senmova vico de la defenda skeleto-armeo.

En la golfo fariĝis silento tia, kvazaŭ post fulmobato al la boatoj. La laŭtaj gorĝoj mutiĝis, la remiloj falis el la manoj, kaj la kanibaloj kun terurita mieno gapis al la infera vidaĵo. La konsterniĝo unue mutigis la antaŭajn atakantojn, poste la konfuzo disvastiĝis ankaŭ inter la ceteraj malantaŭe.

Sed la silento ne longe daŭris. Aŭdiĝis krioj de la ektimo, poste ekscitita disputo, kvazaŭ la sovaĝa bando kuraĝigus sin pasi plu. Kaj fakte: iom post iom ekmoviĝis la remiloj, la malamikoj singarde, kaŝrigardante la movojn unu de la alia proksimiĝis plu al la bordo.

Ili denove pasis antaŭen eble cent metrojn kaj ne multe pli granda distanco dividis ilin de la bordo, kiam trafis ilin nova teruro – en tiu momento ili rimarkis la pafarkojn en la manoj de la skeletoj. Denove komenciĝis bruado kaj konfuziĝo. Kelkaj boatoj tuj komencis retiriĝi, aliaj timigite hezitis sur la akvo, dum la veturantoj de la ceteraj boatoj videble preparis sin por ekbatali eĉ kontraŭ skeletoj pro la arda kolero.

Andreo streĉe observis la komedion en la golfo. Li atendis tiun taŭgan momenton de la konfuziĝo kaj hezitado, kiam la malforton de la malgranda grupo ili povas anstataŭigi per la potenco de la abrupta surprizo.

– Nun! – li flustris al siaj kunuloj kun firma decido. – Ĉiu bone celu, eĉ unu sago ne perdiĝu superflue!

La kvar loĝantoj de la insulo ĵetis rigardon unu al alia, ili vidis, sentis, ke tiu ĉi momento decidas pri ilia vivo! Ili streĉis la pafarkojn kaj kvar sagoj samtempe forflugis de la sonoraj ŝnuroj de la pafarkoj.

Malsupre – en la golfo – kvar kanibaloj falis en la akvon. Ilia ve-krio dolore superis la bruon, poste denove fariĝis surda silento. La koron de la malamiko plenigis teruro. Malantaŭ la barikado novaj sagoj streĉis la ŝnuron de la pafarkoj.

Andreo observis la efikon. Li ne kredis, ke per unusola pafoserio ili povus savi la insulon, kaj li ne eraris. La sovaĝo kaj sangavido de la kanibaloj estis tiel forta, ke eĉ la teruriĝo ŝanĝiĝis al arda kolero. Kvankam komence estis silento por momento, sed poste des pli laŭta kriado eksplodis.

La antaŭaj boatoj denove moviĝis kaj proksimiĝis iomete.

Andreo admone alrigardis siajn kunulojn, ilia mano denove samtempe moviĝis sur la ŝnuro de la pafarko, samtempe ekflugis la sagoj, kaj en la unua boato kelkaj denove falis en la akvon.

Kaj nun ili jam ne ripozis. La skeletoj bone kaj firme manipulis siajn armilojn. Ĉiumomente ekflugis sagoj, ili venis dense, rapide, morte, kaj dum la sekvaj minutoj denove dek du kanibaloj falis el la boato vunditaj aŭ senvivaj.

Komenciĝis la morta konkurso inter la atakantoj kaj defendantoj.

La kvar batalantoj de la barikado pli kaj pli rapide, pli kaj pli ofte elpafis siajn sagojn, sed same kreskis ankaŭ la atakemo de la kanibaloj. Tiun konkurson ili devis elteni: elteni per kuraĝo, persisto, ĝis la atakantoj detruiĝos, ĉar se ili nur por minuto elĉerpiĝus, la terura hordo inundus ilian teritorion!

La kolero de la kanibaloj kreskis ĝis freneziĝo. Ili ne povis atingi la bordon, do ili reagis kriante, grincigis siajn dentojn kaj repafis. Kvazaŭ pluvon da sagoj ili sendis al la taĉmento de la skeletoj, – sed tiujn terurajn batalantojn damaĝis nenia atako.

Andreo sentis, ke la morta konkurso proksimiĝas al sia decida momento. Li prezentis modelon imitindan, per sia lasta forto celis kaj pafis, celis kaj pafis, por ke la kanibaloj eĉ momenton ne havu por ripozi, ĝis la teruro detruos, konfuzos la formacion de la malamiko.

Li sentis, ke estas bezonata nur minuto, ankoraŭ unu pafoserio, kaj ili venkos! Li vidis la pli kaj pli grandan konfuziĝon de la malamikoj, li vidis, ke malsupre la freneza kolero komencas ŝanĝiĝi al terura paniko de venkitaj armeoj, kaj ĝuste kiam li koncentriĝis, celis kaj trafis abunde farbitan kanibalon, kiu kriadis ĉe la beko de la unua boato, – tiam naskiĝis la triumfo!

La unua boato abrupte returnis sin, kaj – preskaŭ dispuŝante la grupon de la ceteraj – komencis fuĝi reen. Subite ankaŭ la ceteraj konfuziĝis, kaj la malamikoj – unu tra la alia – tumulte fuĝis kiel eble plej malproksimen de la danĝera, persista skeleto-armeo.

De malantaŭ la barikado jen novaj kaj novaj pafoserioj atakis la golfon, nun jam kun certa konscio pri la venko.

Intertempe unu el la boatoj renversiĝis, la veturantoj falis en la akvon. La vunditoj tuj subakviĝis, kaj la aliaj – ĉar ili ne kuraĝis naĝi al la bordo – kaptadis per la manoj al la malproksimiĝantaj boatoj, kaj tio faris eĉ pli grandan konfuziĝon.

Ne multe da tempo estis bezonata, kaj la golfo malpleniĝis, silentiĝis. La akvo milde, kviete brilis en la afabla brakumo de siaj bordoj, jam nenio memorigis pri la morta batalo, krom la perditaj lancoj kaj remiloj ŝvebantaj sur la akvo.

Andreo kaj liaj kunuloj lace, elĉerpiĝinte, tamen kun senlima feliĉo mallevis la pafarkojn. Ili venkis en la batalo, ili savis sian vivon, ili defendis sian teritorion! Ŝokumo kaj Gondoro komencis triumfan dancon sur la herbejo malantaŭ la barikado, poste ili ĉiuj ĉirkaŭbrakis unu la alian, kisis, kaj ili dankis unu al alia la kuraĝan persiston.

– Nun jam estas sufiĉe da ĝojo, – avertis Andreo siajn kunulojn. – se pro la timo ni ne faris tion, neniel ni perdu la prudentan saĝon pro la ĝojo! Ŝokumo kaj Gondoro, ni restu ĉi tie plu, ĉar eventuale ili tamen revenos, kaj vi Kvanga, iru al la alta roko kaj informu nin, ĉu la malamikoj fakte forlasis la insulon, por ke ni trankvile povu ĝoji pro nia venko.

La tri viroj denove okupis lokon malantaŭ la barikado nun jam en ripoza pozicio, kaj Kvanga tuj malaperis sur la vojeto inter la arbustoj. Tamen ŝi ne longe forestis. Apenaŭ forpasis du horoj, ŝi denove aperis, kaj feliĉe raportis, ke la dek unu boatoj en paniko rapidas al Ternate.

– Ĉu mi jam povas iri hejmen? Ĉu mi povas kuiri vespermanĝon? – ŝi demandis fine.

Videble ŝi havis gravajn ideojn en sia kapo pri vera triumfa festeno.

– Bone, iru hejmen, kara! – ridetis Andreo. – La altan rokon nun vizitos ni, por observi la forveturantojn. Oni ne povu riproĉi nin, ke ni ne akompanas vizitintajn gastojn.

Kiam ili okupis sian lokon sur la roko, la nigraj makuloj ŝvebis denove ĉe la rando de la vesperkrepuska horizonto, sed nun jam fuĝante, do ili baldaŭ malaperis en la malproksimo antaŭ ol la suno subirus.

– Nu, amikoj, – demandis Andreo siajn kamaradojn. – nun kiel vi opinias? Ĉu ili revenos ankoraŭfoje?

– Ne! – aŭdiĝis la respondo. – Por ili tiom sufiĉis! Kontraŭ skeletoj ili neniam plu batalos!

– Mi pensas, – Gondoro laŭkutime kompletigis la vortojn de sia frato – ke kanibalo, dum venontaj dek jaroj, ne surpaŝos nian insulon.

Andreo volonte kredis la opinion de siaj kunuloj. Li povis kredi, ja Ŝokumo kaj Gondoro ĝis nun neniam eraris koncerne kanibalojn.

En serena, kvieta vespera silento ili revenis al la kabano. Ili festenis okaze de la triumfo manĝante freŝan, bongustan rostitan viandon kaj diversajn fruktojn, poste ili havis tiel feliĉan, trankvile dolĉan dormon, kiel neniam pli frue, ekde kiam ili surpaŝis la bordon de la malgranda insulo Espero.

La sekvan tagon matene ili ankoraŭfoje grimpis sur la altan rokon, ĉu ne revenos la hordo de la kanibaloj? Sed la maro glate, pace etendiĝis antaŭ ili, sur ĝi nenio memorigis pri ia boato.

Poste ili promenis al la golfo, al la loko de la batalo. Ili gaje rememoris la hieraŭajn eventojn, riparis la barikadon, kaj Ŝokumo iomete rearanĝis la armeon de skeletoj, ke ili fidele defendu plu la trankvilon de la insulo Espero.

Dum ili tiel konversaciis, observadis ĉe la bordo, subite ili rimarkis nigran objekton iom malproksime sur la akvo de la golfo. Komence ekbatis ilia koro de la neatindita vidaĵo, sed ili baldaŭ ĝoje rekonis, ke la nigra objekto, kiu ŝvebas sur la akvospegulo, estas verŝajne la dek-dua boato de la kanibaloj, el kiu hieraŭ falis ĝiaj veturantoj en la akvon.

– Ni prenu rapide nian propran boaton – proponis Andreo, kaj tuj, kiam Ŝokumo eltiris la malgrandan veturilon el ĝia kaŝejo, ili ekveturis por akiri la forlasitan boaton. Forpasis kelkaj horoj, ĝis ili sukcesis porti al la bordo la malplenan boaton, kiu estis multe pli granda, ol la ilia. Ili trovis en ĝi eĉ sagojn kaj lancojn por kompletigi la arsenalon de la insulo.

– Jen, – diris ŝerce Andreo – nun ni jam havas tutan floton.

Kaj li tuj rangaltigis Ŝokumon al admiralo, kaj – ĉar Gondoro grumblis pro la nejusta unuflanka honoro – la alian fraton li deziris rangaltigi al vicadmiralo, sed dum li provis klarigi tiujn brilajn titolojn en la lingvo de la praloĝantoj, li tute implikiĝis en tiu ŝerco...

Do ili kaŝis la boatojn, poste la plejparton de la tago ili pasigis sur la alta roko, kaj ĝojis al la sukcese defendita paco, kaj libero...

La sekvan tagon matene okazis io neatendita. Kiam Kvanga deziris prezenti la rostaĵon, kiu restis el la hieraŭa vespermanĝo, vane ŝi serĉis la viandon tie, kien ŝi vespere metis ĝin.

– Ĉu iu el vi ekmalsatis, kaj nokte manĝis ĝin? – ŝi alrigardis la tri virojn.

– Mi ne! – respondis Andreo.

– Ankaŭ ni ne! – asertis la fratoj de Kvanga. – Nokte ni ne manĝas, sed dormas.

Poste ili – precipe Kvanga – plurfoje menciis la malaperintan vinadon. Ili pensis ankaŭ pri sovaĝbestoj, kvankam ĝis nun ili ne renkontis tian sur la insulo. Sed ili trovis ion alian por matenmanĝi, kaj forgesis tiun okazon.

La sekvan matenon ili denove renkontis ion nekutiman. Kiam Kvanga revenis el la stalo de la antilopino, notis, ke ŝi ne komprenas, kial la brava besto donas tiom malmulte da lakto ekde du tagoj.

– Apenaŭ mi povis ricevi eĉ tiom – ŝi prezentis la malmultan lakton – kvankam alian fojon mi malfacile povis tute finmelki.

Andreo la perdiĝon de la viando ankoraŭ ne konsideris grava afero, sed tiu novaĵo jam frapis lian atenton. Perdiĝas la viando, ne donas lakton la antilopino, – ĉu ne kaŝiĝas en tio ia sekreto? Li diris nenion, nur balancis la kapon, sed tiutage ĉie, kie li iris, en la arbaro, sur la rokoj en ĉiu direkto li observadis per akraj okuloj.

Denove revenis la vespero, kaj li vidis kaj spertis nenion eksterordinaran. Tamen li malfacile dormis tiunokte. La aliaj jam profunde dormis, li nur iomete dormetadis, kaj meditis, ĉar li supozis ion malbonan. Kelkfoje li vekiĝis, sidiĝis kaj aŭskultadis, poste – ĉar li ne trovis kaŭzon por maltranviliĝi – li denove rekuŝiĝis.

La nokto estis malhela, tamen kiam – nur Dio scias, kioman fojon li vekiĝis, kaj sidiĝis sur la mato – ŝajnis al li kvazaŭ li vidus fali kurantan nigran ombron sur la fenestron de la kabano.

– Iu kaŝobservas nin! – li vekiĝis. Singarde ekstaris, kaj paŝis antaŭ la domon.

– Kiu iradas ĉi tie? – li demandis laŭte.

Li ne ricevis respondon. Li observis per akraj okuloj, retenis la spiron por longe aŭskultadi, sed nur la nokta venteto susuris inter la frondoj, en la mallumo nur el la stalo aŭdiĝis la remaĉado de la antilopino.

– Verŝajne mi nur fantaziis. – li trankviligis sin. – Kiu povus ĉi tie iradi post noktomezo en la mallumo?

Li denove eniris kaj kuŝiĝis, kaj poste jam nenio ĝenis lin ĝis mateno krom malbonaj sonĝoj.

Matene li denove rememoris la nigran ombron, kaj kvankam en la matena lumo li eĉ pli inklinis pensi, ke la nokta sceno estis fantaziaĵo, tamen li ne povis reteni demandon al siaj kunuloj, ĉu ili ne vidis ion strangan nokte? Ŝokumo kaj Gondoro vidis nenion.

– Nokte ni kutime dormas, – ili respondis simple, sed kun iom ofendita tono – kaj nek manĝas rostitan viandon, nek vidas ion strangan.

Sed Kvanga ne estis simile trankvila, kiel ŝiaj fratoj, ŝi ekscitite alrigardis Andreon.

– Mi ne scias, – ŝi diris konfuzite, – ĉu mi fakte vidis, aŭ nur mia sonĝo trompis min, sed ŝajnis al mi, kvazaŭ io nigra ombro kurus antaŭ la fenestro..., iomete eĉ haltis kaj enrigardis, poste iris plu.

– Kaj kio povis esti tiu nigra ombro? – demandis Andreo kun preskaŭ nekaŝita maltrankvilo.

– Homo – respondis firme Kvanga. – mi eĉ provis diveni, ĉu Ŝokumo iradas ekstere, aŭ Gondoro?

– Nokte ni kutime dormas, – deklaris Ŝokumo ankaŭ la trian fojon.

– Jes ja! Nokte ni dormas, kaj nek manĝas rostitan viandon, nek vidas ion strangan, nek kaŝrigardas tra la fenestro – kompletigis Gondoro.

Al Andreo plaĉis tiu senlima trankvilo, sed li konsideris, ke estas aktuale veki el ĝi Ŝokumon kaj Gondoron.

– Se ne vi estis tiu, – li deklaris firme, – do estis iu alia, ĉar ne nur Kvanga vidis la noktan vizitanton, sed ankaŭ mi.

Je liaj vortoj la fratoj surprizite alrigardis unu alian.

– Estas klare, – daŭrigis Andreo sen hezito, – ke sur la insulo ankoraŭ estas iu krom ni. Alia klarigo ne povas esti!

Ŝokumo nun jam ekcitite saltleviĝis.

Evidente, ke vi pravas! Tial do perdiĝis la rostita viando, tial la antilopino ne donas sufiĉe da lakto.

Andreo plena de zorgoj eksplikis plu siajn pensojn.

– Iu estas sur la insulo, tio estas certa..., kvankam eble ne nur unu, sed pluraj?! Tio estus eĉ pli grava danĝero!

– Kion fari, blanka fremdulo? – alrigardis lin Kvanga por ricevi konsilon.

– Ekzistas nur unu solvo! Ni armu nin, kaj malkovru la noktan vizitanton aŭ vizitantojn...

Ili prenis lancon kaj pafarkon, sed antaŭ ol ekiri Andreo zorge avertis Kvangan:

– Restu en la kabano, sed la pafarko ĉiam estu ĉe viaj manoj, kaj se iu aperos, tuj mortpafu lin sen ia ajn demando! Neniel vi interparolu kun li!

Kvanga promesis, ke ŝi gardos la kabanon, kaj post kiam ili priparolis, ke portempe ankaŭ ili revenos al la loĝejo, la tri viroj direktis sin al la densejoj de la insulo.


TRIDEK UNUA ĈAPITRO

Andreo nutras serpenton kvankam
sciante, ke ĝi eble mordos lin

Kiel pace pasigis la tempon la loĝantoj de la insulo Espero pli frue, nun tiel mistera fariĝis por ili tiu milda, kvieta regiono. Jen, la silentaj senarbejoj inter la veproj, kie ili tiom multe promenadis, kuŝripozis; jen, la ombroplenaj densejoj de la arbaro, kiujn ili tiom multe vizitadis por gajaj ĉasadoj... ĉu tiuj ŝatataj lokoj ne kaŝas nun ŝtelirantan malamikon?

La tri viroj - sen malkuraĝo, tamen plenaj de maltrankvilaj pensoj - komencis traserĉi la arbarojn, rokojn, arbustojn, la bordojn de la rivereto. Antaŭtagmeze ili zorge esploris la ĉirkaŭaĵon de la kabano, kontrolis ĉiujn angulojn, flankenpuŝis eĉ la branĉojn de la arbustoj, nur ke ili trovu ian spuron de la neinvitita gasto aŭ gastoj. Sed la diligenta serĉado restis sen rezulto.

Ĉirkaŭ tagmezo ili revenis al la kabano, sed ankaŭ Kvanga ne rimarkis ion eksterordinaran. Post silenta tagmanĝado ili tuj denove ekiris por traserĉi nun jam ankaŭ la pli malproksimajn partojn de la insulo. Ili trairis la rokoplenan apudbordan regionon, grimpis ankaŭ sur la plej altan rokon, de tie ili revenis tute ĝis la golfo, sed tie ili haltis senpove en la ombro de la apudbordaj palmoj.

– Aŭ ni nur fantaziis, aŭ la tero englutis nian gaston! – ekparolis Andreo kun malbona humoro.

Ŝokumo sulkigis sian frunton, kaj fikse rigardis la teron.

– Ĉu eble li havas ian magian objekton? – li demandis.

– Ja tio povas okazi! – deklaris tuj Gondoro.

– Eble li havas ĉirkaŭkolon el birdo-ungoj, kaj li povas fariĝi birdo, se li deziras tion.

Li tute implikiĝis inter la variantoj de la diversaj miraklaj rimedoj.

– Ankaŭ tio povas okazi, ke li havas konkon de heliko, kiu ne estas pli granda, ol daktilo, tamen li povas kaŝiĝi en ĝi, se li konas la magian vorton..., ĉar ekzistas ja tiaj sorĉistoj ĉe ni!

Andreo ne povis reteni rideton je tiuj diversaj sensencaĵoj, precipe, kiam Gondoro alrigardis ĝuste lin por konfirmi tiujn.

– Ĉu vi vidis iam?... – li demandis iom riproĉe – Ĉu vi vidis, ke iu kaŝas sin en konko?

– Do... mi ne vidis tion, tamen mi estas certa, ke ekzistas tiaj sorĉoj. – asertis Gondoro.

– Ja ekzistas mirakloj! – deklaris ankaŭ Ŝokumo kun persista konvinkiĝo. – Mi miras, blanka fremdulo, ke vi – kvankam saĝa kaj sperta homo – dubas pri la magio!

Andreo konsideris, ke nun ne estas aktuale diskuti pri la supernaturaj aferoj, do li respondis nenion krom silenta kapbalanco. Ili iris plu promenante kaj esplorante inter la arboj ĉe la bordo, sed apenaŭ ili faris kelkajn paŝojn, ili rimarkis strangan fenomenon. Ĉe la rando de la golfo komenciĝis nekutima vigleco. Inter la branĉoj svarmis birdoj konfuzitaj, simioj saltadis brue al la pintoj de la arboj, kvazaŭ ekribelus la mondo de la densaj frondoj.

Ili ĉiuj haltis, kaj senmove observis la strangan bruadon. Ilia ĉeesto ne povis kaŭzi tiun laŭtan tumulton, ja nenie kaj neniam pli frue ili spertis ion similan. Do certe okazis io nekutima.

Ili staris kaj observis. La bruado ne ĉesis.

Inter la frondoj, tra la mallarĝaj interspacoj oni povis vidi ĝis la spegulo de la maro, kaj kiam Andreo rigardis al tiu direkto, surprizita krio eksplodis el lia gorĝo.

– La boato!... Nia boato estas sur la akvo!

Fakte! La malpli granda boato – per kiu ili iam forfuĝis de Ternate – balanciĝis sur la akvo, apud la bordo. La remiloj estis pretaj por ekveturi, sed neniu estis videbla en la proksimo. Per longaj saltoj ili kuris al tiu loko, kie ili ĵus rimarkis la eksvarmon de la birdoj kaj simioj.

Ili haltis sub arbo, kiu havis tiel densan frondon, ke oni ne trovis sur ĝi interspacon, eĉ tiom grandan, kiel manplato. Andreo nur por momento vidis ekmoviĝi ion nigran supre, sed tiumomente Ŝokumo jam fulmorapide levis sian pafarkon kaj pafis sagon inter la foliojn.

Dolora krio aŭdiĝis desupre, poste io longe falis. La maldikaj branĉoj krakante flankenpuŝiĝis, fine grandkorpa, muskola, kanibalo falis baraktante antaŭ iliajn piedojn.

– Jen, kiom rapide vi surteriĝis! – ekkriis Ŝokumo, flankenĵetis sian pafarkon (kvazaŭ li neniam meditus pri magiaj birdo-ungoj), kaj li tuj kaptis la teruritan baraktantan homon.

– Atendu nur! Ni tuj donos al vi lecionon! Kion vi havas por serĉi sur nia insulo? – minacis lin Gondoro, kaj ligis la brakojn de la kanibalo.

Andreo en la unua momento eĉ ne povis ekparoli, liaj kunuloj tiel rapide senpovigis la malamikon. Ankaŭ tio konfuzis lin, ke li ne komprenis la vortojn de Ŝokumo kaj Gondoro en la lingvo de la kanibaloj, nur la minaca tono frapis liajn orelojn.

– Ne insultu lin! – ekparolis fine Andreo, kaj li mem eltiris la sagon el la femuro de la kaptito. – estas necese pridemandi lin, ĉu li estas sola sur nia insulo? Sur la arbo certe ne estas aliaj, ĉar la simioj jam trankviliĝis...

Ili ĉirkaŭis la kaptiton, kiu kuŝis sur la tero, kaj Andreo komencis demandi helpe de Ŝokumo.

Ili demandis, ĉu li havas kunkulpulojn, sed la konfeso trankviligis ilin. Estis evidente, ke la kanibalo pro la timo sincere respondis – li estas unusola, li fuĝis al la bordo, kiam lia boato renversiĝis en la batalo, kaj de tiam li kaŝas sin en la arbaro, kutime nur vespere li ŝteliras al la kabano por akiri ian manĝaĵon.

– Kaj... kial vi surakvigis nian boaton?

La kanibalo je tio respondis nenion, sed ĉiu bone komprenis lian intecon. Ili rigardis al la boato, kiu balanciĝis sur la akvo, kaj en tiu momento ili pensis pri tio, se tiu boato nun ekveturus, se ĝi atingus la insulon Ternate, kaj se la kanibaloj ekscius la sekreton de la insulo kaj skeleto-armeo, – la trian fojon nenio povus ilin savi el la terura pereo.

La silenton rompis la petego de la kaptito. Li ĵuris je ĉielo je tero, ke li deziris neniun damaĝi, neniun ataki, eĉ li estas feliĉa transvivi la batalon. Fine li plorante petis indulgon de Andreo.

– Kion? Ĉu indulgon?! – kriis Ŝokumo, kaj forte kaptis la ligitajn brakojn de la kanibalo.

– Ĉu indulgon?! – demandis kolere ankaŭ Gondoro. – Ĉu vi eble ne deziris formanĝi nin?!... Kial vi venis al nia insulo? Neniu invitis vin!

Andreo mansvingis por trankviligi la fratojn, li sendis Gondoron por denove kaŝi la boaton, poste ili starigis la kanibalon, kaj ekiris hejmen. Dumvoje la du fratoj jen demandis jen minacis la kaptiton, sed Andreo ne multe parolis, li sekvis ilin mediteme, senvoĉe. Kion ili faru al la kaptita malamiko? – tiun problemon li pristudis en si mem, sed ne trovis respondon pri la demando. Hejme Kvanga akceptis ilin terurigita pro la surpriziĝo.

– Karako!? – ŝi kuris antaŭ ilin el la kabano, kaj rigardis al la ligita kanibalo kun ekscitita rememoro. – Li estis la plej kruela, plej malica en la tuta tribo sur la insulo Ternate....

Do Kvanga konis la kaptiton, eĉ lian nomon sciis, sed Andreo baldaŭ ekkomprenis, ke ankaŭ Ŝokumo kaj Gondoro konas lin, en la konkreta situacio ili tamen opiniis tiel, ke estas pli bone ne evidentigi konatecon.

Sur la insulo ne estis karcero, ili ne povis fermi la kaptiton ie, do Andreo decidis doni al li manĝi, poste por la nokto firme ligi lin. Kvanga en obstina silento donis lakton al la kanibalo, Ŝokumo kaj Gondoro zorge ligis lin, tiel ili fine retiriĝis por dormi post la malfacila tago.

Andreo vespere endormiĝis kaj matene vekiĝis kun tiu demando: kio do okazu al la kaptito? Li apartenis al tiuj, kiuj jam antaŭ dek jaroj detruis ĉi tiun belan insulon, kaj kiuj nun denove volis ĵeti ilin ĉiujn en la plej teruran morton. Ili estas en milito, kaj en tiu milito ili defendas sian teritorion kaj vivon, do ili havas kaŭzon kaj rajton por ne indulgi al la kaptita malamiko.

Tamen, la konscienco ne permesis al Andreo mortigi tiun friponon. Sed li ne povas lin lasi ligita ĝis la fino de la mondo! Do kion fari?... Ne restas alia eblo krom lin eduki honesta, kaj konfidi al li laboron, – por ke li meritu sian vivon, sian panon!

Tiel okazis, ke – kvankam la ceteraj malfacile konsentis la decidon de Andreo – la kaptita malamiko baldaŭ ricevis indulgon kaj liberecon. Dum kelkaj tagoj ili ankoraŭ lasis lin ligita, sed Ŝokumo baldaŭ serĉis novan kasejon por la boatoj, kaj tiam la kaptito tute liberiĝis el ĉiuj malfacilaĵoj de kaptito. Andreo multe parolis al li, klopodis lin eduki al laboremo kaj humaneco, Gondoro konstruis al li budon ĉe la flanko de la kabano, tiel dum kelkaj tagoj ili aranĝis la aferon de Karako.

Sed Andreo baldaŭ pripentis la neoportune aplikitan bonkorecon malŝparitan por la malamiko! La vivo reprenis sian ordinaran fluon, sed Karako fariĝis grava problemo por la loĝantoj de la insulo. Vane ili traktis lin humane, Andreo vane klopodis eduki lin, ili vidis, ili ĉiuj sentis, ke la paca sinteno de la kanibalo estas nur afektado, lia humila konduto kaŝas nur malbonajn intencojn.

Sian laboron – melki la antilopinon, porti akvon, kolekti fruktojn – li plenumis maldiligente, senanime, kvankam el ĉiu manĝaĵo kaj trinkaĵo li ricevis ĝuste tiom, kiom la ceteraj. Sur lia ruza vizaĝo Andreo ofte rimarkis aperi malicon kaj venĝemon, kaj li bone vidis ankaŭ tion, ke la kanibalo – kiomfoje li opiniis resti sola – ĉirkaŭrigardis kvazaŭ rabobesto ĉasanta predon.

Tiu sinteno peze premis ilian koron. La reciproka amo kaj respekto – kiuj ĝis nun regis sur la insulo kaj faris la vivon paca, kiel en la paradizo – nun neniiĝis. Timzorgo kaj dubo kreskis en la koroj, ili tage kaj nokte devis esti atentemaj kaj singardaj, gardi la kabanon, kaŝi la boatojn jen denove kaj denove, ke la malica fremdulo neniel endanĝerigu ilin.

Ŝokumo kaj Gondoro – kvankam ili plenumis la deziron de Andreo kaj ankaŭ ili provis eduki Karakon – ofte riproĉis lin.

– Vi ne agis ĝuste, blanka fremdulo! – ili diris dum ĉasado, kiam ili restis inter si en la arbaro. – Oni ne indulgu al la malamiko, ĉar poste ni estos tiaj, kiuj nepre bezonas indulgon...

Ankaŭ Andreo mem spertis, ke lia klopodo ne alportas rezulton, sed – ĉar en la aktuala tempo li ne agis firme kontraŭ la malamiko – nun li jam ne havis pretekston por ŝanĝi sian unuan decidon. Do li povis fari nenion krom atendadi, kaj iom post iom li sentis la vivon, kvazaŭ kolektiĝus nuboj sur la ĉielo antaŭ tempesto, kaj en la nuboj jam kaŝiĝus danĝeraj fulmoj.

Kaj en iu mateno fakte batis la fulmo.

Ĉe la sunleviĝo surprizite ili rimarkis, ke la budo de Karako estas forlasita, ŝajne li ne pasigis la nokton en ĝi. Ili plenaj de malbonaj konjektoj komencis voki lian nomon, rapide traserĉis la ĉirkaŭaĵon de la domo, fine en la stalo ili trovis – nu ne Karakon, sed la kompatindan, ĉarman antilopinon trapikitan per lanco. Kvanga kaŭriĝis ĉe la brava mortinta besto, ankaŭ Andreo kun amara konsterniĝo observis la sensencan detruadon de la malica kolero.

Sed nun ili ne havis tempon malĝoji, estis necese decidi kaj agi!

Andreo dum momento taksis la situacion. Tian krimon la kanibalo faris, nur se li opiniis certa sian forfuĝon. Do li evidente trovis unu el la kaŝitaj boatoj, kaj li jam veturas malproksime!

– Ŝokumo! – kriis Andreo ekscitite. – Ek rapide! Kuru al la golfo, rigardu, ĉu la boatoj estas tie?!... Kaj vi Gondoro, kuru al la alta roko, ĉu vi vidas ion en la direkto de Ternate?

Ŝokumo kaj Gondoro en la sama momento forpafis sin, Andreo kun la ploranta Kvanga traserĉis ĉion ĉirkaŭ la domo, ĉu la perfidulo ne faris ceteran damaĝon? Tamen ili ne trovis tian, ŝajne li ne havis tempon por io alia krom mortigi la antilopinon. Ne forpasis longa tempo, Ŝokumo kurante revenis.

– La malgranda boato malaperis! – li kriis jam demalproksime al Andreo, – sed la granda restis sendifekta en sia loko...

Feliĉe! ŝajnas, ke li ne malkaŝis ĝin..., – murmuris Andreo. – sed eĉ tiel ni havas gravan problemon, ĉar se li forveturis komence de la nokto per la malgranda, ni jam ne povas lin atingi!

Ŝokumo skuis sian kapon.

– ŝajnas al mi, ke ne tiel okazis. La kanibaloj kutime ne boatveturas nokte, ĉar ili timas la malhelan akvon... Karako plej frue antaŭ aŭroro ekveturis.

– Se nur vi pravus! Sed io ajn okazis, rapide antaŭpreparu la grandan boaton! Metu en ĝin remilojn, ĉar ni bezonos ankaŭ la brakojn de Kvanga..., ni alportos la armilojn, kaj se Gondoro revenos, ni tuj ekveturos!

Apenaŭ malaperis ankaŭ la duan fojon Ŝokumo, kurante anhelante alvenis Gondoro.

– Forfuĝis!... Li fakte forfuĝis! – li kriis jam demalproksime. – Li veturas rekte al Ternate, li jam atingis la duonon de la distanco!

Kolektinte la pafarkojn kaj lancojn Andreo tuj ekiris al la golfo, dumvoje li mansvingis al Kvanga kaj Gondoro.

– Kiel vi opinias? – li demandis dumvoje Gondoron, dum ili kuris unu apud alia al la bordo, – Ĉu ni povas atingi lin, se ni remos kvarope?

Gondoro teorie taksis la distancojn, tiel li respondis post mallonga hezitado.

– Povas esti, sed ne certe... Li troviĝas jam malproksime, kaj la malgranda boato estas tre rapidkura.

– Egale! – kriis Andreo, post kiam li metis kunportitajn armilojn en la boaton. – Se li revenos al Ternate, do ni ĉiuj pereos, ĉar morgaŭ alvenos la tuta hordo!... Se estas necese, ni sekvos lin eĉ en la rivero, sed ni devas mutigi la fian perfidulon por ĉiam!

Ne forpasis eĉ minuto, la boato forglitis de la bordo. La kvar remiloj ritme frapadis la akvon, la veturantoj senvorte kolektis sian tutan forton.

Ili ĉirkaŭveturis la insulon, preterglitis la krutan rokmuron, sur kiu ili antaŭ nelonge observis la tumultan boataron de la kanibaloj, poste ili rekte direktis sin al Ternate, kaj sur la mildaj ondoj ili rapide glitis plu antaŭen.

La suno nun atingis sian plej altan pozicion, ĝiaj radioj brile dancis sur la ŝaŭmo de la ondoj. Estis terure varma vetero. Andreo kaj liaj kunuloj senĉese remis, neniu el ili ekparolis, ili ne malŝparis sian energion por paroli superflue, kelkfoje ili rigardis antaŭen super la senfina akvospegulo.

Ĉi tie, el la akvonivelo ili ankoraŭ ne povis vidi la fuĝanton, sed ili estis certaj, ke la direkto estas ĝusta, ja estas evidente, ke la kanibalo – same kiel ili – veturas laŭ la plej mallonga direkto al Ternate. Ĉiuj esperis, ke per tiu rapideco pli malpli frue – se eble antaŭ enfluejo de la rivero – ili sukcesos atingi la perfidulon.

Andreo kelkfoje stariĝis en la boato, per siaj manoj ombris la okulojn, kaj streĉe observis la akvon. Longe li vidis nenion krom la nuda blueco de la maro, ĝis foje li ekscitite ekkriis.

– Tie li estas! – li montris antaŭen. – tie fuĝas la fripono! Ni kolektu nian tutan forton, kaj baldaŭ li estos en niaj manoj!

Por momento ili ĉiuj rigardis antaŭen kun retenita spiro, kaj fakte, malproksime antaŭ ili, jen nigra makulo saltadis sur la ondoj.


TRIDEK DUA ĈAPITRO

La serpento efektive mordas

La kanibalo remis per streĉita forto, sed estis klare videble, ke li jam laciĝis. La movoj de liaj brakoj atestis, ke lin elĉerpis la senĉesa laboro. Li ankoraŭ ne rimarkis la boaton kun kvar remiloj, kiu proksimiĝis malantaŭ lia dorso, do eble tial por kelkaj minutoj li lasis ekregi la elĉerpiĝon de liaj muskoloj, sed dum liaj brakoj ripozis, foje li ĵetis rigardon malantaŭ sian dorson. Tiel sovaĝa kaj kolera krio eksplodis el lia gorĝo, ke la eĉ la grupo de Andreo ekaŭdis ĝin.

Komenciĝis konkurso je vivo aŭ morto.

La kanibalo freneze provis forfuĝi, per fortaj movoj puŝis antaŭen la facilan boaton, sed tio jam ne savis lin. Ok brakoj konkursis kontraŭ du, la distanco inter la boatoj videble malkreskis, kaj ili baldaŭ tiom proksimiĝis al la malamiko, ke liaj baraktaj movoj fariĝis klare videblaj, kvankam li provis kontraŭstari la laciĝon.

Baldaŭ elĉerpiĝos lia energio! – kriis ĝoje Ŝokumo kaj daŭrigis la remadon eĉ pli diligente.

Andreo antaŭpreparis la armilojn kaj taksadis la distancon inter la du boatoj – ĉu lia voĉo estus jam aŭdebla por la fuĝanto? Li ne volis tuj ataki per armiloj, sed deziris antaŭe averti la fuĝanton por kapitulaco.

Sed tiam okazis io, kio absolute malebligis la pacan intencon de Andreo. La kanibalo eĉ mem sentis, ke li jam ne povas rapidigi la veturon. Do li subite haltigis sian boaton kaj kvazaŭ li intencus pace kapitulaci, atendis ŝajne indiferente. Sed tuj, kiam la pli granda boato sufiĉe alproksimiĝis, li neatendite levis sin, en lia mano streĉiĝis la ŝnuro de la pafarko, kaj sago flugis al la persekutanta boato.

Aŭdiĝis dolora ve-krio.

La atako okazis tiel fulmorapide, ke Andreo por momento eĉ ne komprenis la situacion. Li mem ĝuste levis sin ĉe la beko de la boato por averti la kanibalon pri kapitulaco, kiam la sago preterflugis. Li aŭdis ĝin sibli, kaj kiam li returnis sin pro la krio, li vidis terurita, ke Kvanga falas antaŭen.

Kvanga, la mildrigarda, kara, bonkora Kvanga ellasis la remilon, ŝian vizaĝon inundis morte pala koloro, el ŝia brusto sango fluis malrapide en ruĝaj strioj, kaj ŝi jam kuŝis kun perdita konscio inter la singardaj brakoj de Gondoro.

Andreo kaj Ŝokumo en dolora silento genuis apud la sveninta knabino. Andreo provis eltiri la sagon el la vundo, sed tiam alia sago falis inter ilin, kaj kun laŭta klako haltis tremante en la korpo de la boato.

– Ni mortigu tiun friponon! – kriis Andreo.

Ili singarde kuŝigis Kvangan en la boato, Andreo kaj Ŝokumo prenis sian pafarkon, por venĝi al la perfidulo. Sed kiam ili turnis sin al la boato de Karako, iliaj manoj haltis sur la ŝnuroj de la pafarkoj pro la surprizo, ĉar ili vidis la boaton tute malplena.

– Certe li kuŝas sur la fundo de la boato. – prenis Andreo unu el la remiloj, – Ek! Ni ataku!

Post kelkaj energiaj movoj ili atingis pli proksimen al la malgranda boato, kaj ili jam preparis sin por la batalo, sed la kanibalo malaperis.

– Kio estas tio? – ili rigardis unu al alia surprizite, kaj nenion sciante pri la nova danĝero, kiu – oni ne povas scii, el kia direkto – atakos ilin.

– Ĉu – ĉu eble li saltis en la maron? – demandis Ŝokumo, kaj li zorge observis la akvosurfacon.

– Naĝante li ne povas forfuĝi, tio estas neebla! – opiniis Andreo, sed ankaŭ li ekzamenis la akvosurfacon, kiel Ŝokumo.

Ĉu li eble naĝas sub la akvo?

Tio ne povas esti, ja pli ol duonminuton eĉ la perloĉasistoj ne povas resti sub la akvo.

Aŭ ĉu li perdis la esperon, kaj memvole mortigis sin en la maron?

Ankaŭ tion ili ne povas supozi, ja anstataŭ kapitulaco, pli frue li atakis ilin.

Unu minuton daŭris tiu senkonsila hezitado, ĝis Gondoro per unu puŝo atingis la malgrandan boaton, klinis sin super la akvon kaj prenis la bekon de la malplena boato.

En tiu momento okazis la lasta interatako.

Kiam Gondoro kaptis la bekon de la malgranda boato, en la akvo abrupte aperis la malice brilaj okuloj de la kanibalo, li per lanco vundis la brakon de Gondoro, – sed en la sama momento ekvibris la pafarko de Ŝokumo, kaj la obstina malamiko mergiĝis en la maro, inter la ondoj por ĉiam.

Gondoro havis nur negravan vundon, do li tute ne okupiĝis pri ĝi, eĉ entreperenis remi. La alian remilon prenis Ŝokumo. La boato returnis sin sur la silenta, onda akvo kaj ekveturis hejmen al la duafoje savita regiono de la insulo Espero.

Andreo ne remis. Li genuis apud la sveninta Kvanga, kaj flegis ŝin per teneraj manoj. Unue li singarde eltiris la sagon el la vundo de la junulino, poste per la kunportita freŝa fontakvo li lavis la vundon, kaj bandaĝis per ĉifono ŝirita el sia ĉemizo. Kvanga baldaŭ malfermis la okulojn brilajn kaj lacajn pro la febro.

– Kvanga... kompatinda Kvanga... – alparolis ŝin Andreo. – Ĉu vi fartas pli bone?

– Ho, blanka fremdulo... – nur tiom povis flustri la knabino, poste refalis senkonscia.

La arda globo de la suno jam tuŝis la randon de la senlima akvo. Ĉio brilis en rava, arda, purpurkolora lumo, kvazaŭ brulus la maro kaj la ĉielo. Kaj en tiu fabela brilo la junulino kuŝis senmova en la fundo de la boato. Ŝian vizaĝon farbis per ruĝa koloro la lasta lumo de la subiranta suno, sed tiu ruĝo apartenis jam ne al la vivo.

Andreo prenis la trian remilon. La viroj remis senvorte, energie, laŭ monotona ritmo. Ilian koron plenigis peza malĝojo. Kvanga estis tiom kara por ili ĉiuj, kaj jen ŝi kuŝis antaŭ ili senkonscia, kaj ili ĉiuj vidis, sciis – ke ŝia vundo estas morta.

La suno jam malaperis, subite fariĝis nokto.

Sur la malhela maro – kiu nun ŝajnis fakte senfina – kun ritmaj plaŭdoj glitis la granda boato kaj ĝi kuntiris la malpli grandan. Ili devis remi atenteme, por neniel perdi la direkton, sed feliĉe la vetero ankaŭ nokte restis trankvila, kaj ili ne timzorgis, ke la ondoj povus ilin misdirekti.

La maro ŝajnis preskaŭ dormi, ĝia milda ondado mallaŭte frapadis la korpon de la boatoj. La pli malvarmeta, nokta venteto agrable refreŝigis la korpon de la lacaj viroj, sed necesis ŝirmi la junulinon kontraŭ la malvarmo, do Andreo demetis sian ĉifonan ĉemizon kaj per ĝi singarde kovris la vunditon.

Delonge ili veturis. Povis esti jam noktomezo, ĉiuj komencis maltrankviliĝi, sed kelkan tempon neniu el ili kuraĝis paroli pri sia timo.

– Ni jam devus esti hejme – diris fine Gondoro mallaŭte.

– Ĉu eble ni maltrafis la insulon? – demandis Ŝokumo.

Andreo senvole delasis la remilon, kaj rigardis al siaj meditemaj kunuloj.

– Nun la plej bagatela eraro povas kaŭzi tian danĝeron – li ekparolis maltrankvile – ke ni perdos nian insulon por ĉiam... Ĉu ne povas esti, ke ĝi estas tute proksime, kaj ni preterveturos ĝin?

Veturi plu en la sama direkto ne estis konsilinde, ĉar ili povus atingi la liberan maron, kaj tiel ili eĉ en taglumo neniam retrovos la insulon.

Ili streĉe observadis en la nokta mallumo, sed ili povis rimarki nenion, kio atestus, ke la insulo estas proksime. Fine Ŝokumo levis sin kaj memfide montris flanken.

– Ni estas hejme. ĝuste kontraŭ la golfo! – li diris kaj prenis la remilon.

Ne forpasis duonhoro, kiam ili kun pli facila koro glitis en la golfon de la insulo. Ŝokumo kaj Gondoro zorge kaŝis la boatojn, Andreo levis la senkonscian Kvangan en siaj brakoj, kaj per singardaj paŝoj portis ŝin al la kabano.

Ili maldormis la tutan nokton. La elĉerpiĝo ligis iliajn membrojn per peza forto, tamen ili sentis nenion krom senlima malĝojo. Ĉiuj sidis en la mallumo kaj silentis. Nur la eterna fajro ardis flagre ĉe la angulo de la kabano. Kvanga jam apenaŭ spiris sur sia mato. Ŝiaj lipoj neniam plu ekparolis, ŝian mildan rigardon ŝi neniam plu ĵetis al ili, kiel tio okazis ofte dum iliaj problemoj, zorgoj, interkonsiliĝoj.

Kiam krepuskis la aŭroro, Kvanga jam forestis por ĉiam.

Ŝia forpaso estis facila, kiel tiu de la birdeto. La mildaj radioj de la aŭroro prenis ŝian lastan spiron. Sur la vizaĝo de la tri viroj ruliĝis larmogutoj, kaj ili adiaŭis la frue finitan junan vivon, kvazaŭ ili triope estus fratoj.

Sekvis malgajaj tagoj por la loĝantoj de la malgranda insulo.

La tombo de Kvanga leviĝis ĉe la angulo de la golfo, kie iam ŝi tiel kuraĝe batalis kune kun ili. Super la tombo mallaŭte susuris la arbustoj, balanciĝis la palmoj, kvazaŭ ili rakontus unu al la alia la malgajan sorton de la kompatinda junulino.

Andreo pasigis la tagojn en senvorta melankolio, kaj la malsano de lia animo atakis ankaŭ lian korpon. Li sentis sin malforta, laca. La fantaziaj bildoj pri liaj proksimuloj, la memoro de la lastaj tagoj aperis antaŭ liaj okuloj tage kaj nokte. Li ne povis liberiĝi de la doloraj pensoj, nur la sopiro kreskis en li, por ŝanĝi fine sian malgajan situacion.

Sed kion li povus fari?! Kion ili povus fari eĉ triope izolitaj de la senfina maro?!

En tiuj tagoj li pasigis la tempon plej ofte sur la alta roko en lia pli frua kaŝrigardejo, kaj li avide, per lacaj okuloj observis, traserĉis la horizonton. Ho, se nur aperus ŝipo, se nur aperus en la malproksimo... Ne povas esti, ke li devas tiel vivi sian tutan vivon, tiel senlabore, tiel senpove, ja li naskiĝis por laboro, por aktiveco!

Ŝokumo kaj Gondoro ofte grimpis apud lin al la alta roko, kaj ili faris ĉion eblan por veki en li pli bonan humoron. Gondoro foje eĉ prezentis al li praan dancon, sed vane. Andreo bonkore ridetis, ja li fakte amis ilin, ĉar ili ĉiuj profunde interamikiĝis, kaj fariĝis veraj milit-kamaradoj, sed la koro, la agemo tamen tiris lin en alia direkto.

Poste, se Ŝokumo kaj Gondoro aperis sur la roko, kaj silente sidiĝis apud li, Andreo volonte, pli kaj pli ofte rakontis al ili pri la ekstera mondo, pri lia pasinta vivo, kaj plej multe li rakontis pri sia forlasita hejmo en Batavio. Kelkfoje Andreo dum longaj tagoj klarigis la multegajn sciindaĵojn de la vivo en grandurbo, kaj li respondis al la multaj admiraj, nekredemaj demandoj de la praloĝantoj.

En iu tago li alparolis la fratojn Ŝokumo kaj Gondoro.

– Ĉu vi scias, kion mi pensas? Se foje tamen rimarkus nin ŝipo, se ĝi forportus nin al mia urbo, ĉu vi venus kun mi?

Ŝokumo kaj Gondoro surprizite alrigardis lin, fine ili rigardis unu la alian en senkonsila silento.

– Blanka fremdulo, – ekparolis fine Ŝokumo – kio okazus tie al ni? Se mi bone komprenis, en via urbo oni povas nek ĉasi, nek fiŝkapti..., kaj cetere mi pensas, ke tie oni priridus nin.

– Jes – konfirmis rapide ankaŭ Gondoro, – oni certe priridus nin!

Andreo levis sian manon.

– Vi estas kuraĝaj, bravaj, kaj lertaj homoj. Pli kuraĝaj kaj lertaj, ol multaj en mia mondo! Mia domo fariĝos via hejmo, vi laboros honeste, kaj vi nur lasu al mi la aferon, se iu kuraĝas priridi vin!

La vortoj de Andreo donis esperon al la hezitemaj fratoj. En ili vekiĝis la sopiro de la junaĝo por ekvidi, ekkoni la mondon. Ekde tiam ili jam triope observis, rigardis la maron, kaj ili atendadis jen kun espero, jen sen espero, sed ĉiam persiste.

La tagoj, la semajnoj, la tempo ne diferencis por ili. La matenoj, la tagmezoj, kaj la vesperoj sekvis unu alian en senfina monotoneco, kaj restis nenio grava por ili krom observi la senfinan maron, kaj krom atendadi kvankam senrezulte.

Foje tamen venis la tago, kiam ili atendis ne vane. Kvazaŭ ili sonĝus, ĉe la horizonto aperis ŝipo, kaj proksimiĝis kun levitaj veloj, ĉar ĝia vojo videble kondukis preter la insulo.

Andreo ekscitite – kvazaŭ en febro – bruligis la sekajn branĉojn jam delonge antaŭpreparitajn, li ĵetis al ili ankaŭ freŝajn frondojn por pli densa fumo. Kaj Ŝokumo fiksis grandajn palmobranĉojn sur longan stangon, kaj li kun Gondoro alterne svingis ĝin, tiel, ke jam doloris iliaj brakoj.

La maristoj rimarkis la signojn, ili surakvigis boaton, sed tiam Andreo kaj liaj kunuloj jam veturis per sia propra boato al la ŝipo, kiu intertempe ĵetis ankron. Jes, ankaŭ Ŝokumo kaj Gondoro estis en la boato por akompani lin ien ajn, kien la sorto direktas la blankan fremdulon, ilian fidelan milit-kamaradon.

Poste jen, ŝnur-ŝtuparo ĉe la flanko de la ŝipo, matrosoj sur la ferdeko, la demandoj de la kapitano... Tiuj minutoj pasis por Andreo, kiel sonĝo.

La ŝipo venis el Ĉinio, kaj veturis ĝuste al Batavio.

Por Andreo multe helpis, ke li parolis la ĉinan lingvon precipe al tio li povis danki, ke la ĉina kapitano kun harplektaĵo senhezite akceptis la tri virojn en la ŝipo, kaj ili povis adiaŭi la malgrandan, freŝe verdan insulon kun ĝia rokoplena bordo, kiu ĝis tiam (eĉ ili mem ne sciis, kiom longe) estis ilia hejmo kaj patrio.

La rapidkura malgranda velŝipo daŭrigis sian veturadon. Favora vento pelis la velojn, la ŝipo facile tranĉis la ondojn, kaj la insulo Espero baldaŭ postrestis en la senfina malproksimo.


TRIDEK TRIA ĈAPITRO

Andreo ekkonas sian propran filon

Kiel feliĉe ekvidis Andreo la teron de sia dua patrio! Liajn okulojn vualis larmoj, li metis la manon al la koro, tiel li rigardis en dolora ĝojo la svarman havenon de Batavio.

Sed kiam li paŝis sur la bordon kun Ŝokumo kaj Gondoro, li ne havis multe da tempo por siaj emocioj. Antaŭ ĉio li bezonis akiri civilizitan vestaĵon, do el la haveno li direktis sin rekte al la kazerno, post kiam li petis siajn kunulojn trankvile atendi.

La gardantoj ĉe la pordego de la kazerno ŝtoniĝis pro la surprizo, kiam iu ĉifona, sovaĝa prahomo paŝis antaŭ ilin, kaj en perfekta nederlanda dialekto petis enirpermeson, cetere postulis tuj gvidi lin al la kapitano de la kazerno. Pro la surprizo ili sen kontraŭdiro obeis lin, kaj Andreo post kelkaj minutoj staris antaŭ neniu alia, ol kapitano De Vint.

Li honorsalutis kaj anoncis per firma voĉo:

Sinjoro kapitano, leŭtenanto Andreo Jelky anoncas sin.

La kapitano pensis vidi fantomon. Li gapis al Andreo per rondaj okuloj malantaŭ la skribotablo, poste subite saltleviĝis kaj ĉirkaŭbrakis la alveninton kaj balbutis.

– Kiel?! – li kriis surprizite. – Ĉu fakte vi estas?!... Ĉu vi, la militestro de Cejlono?!... Je la amo de Dio! For tiujn ĉifonaĵojn, kaj surmetu uniformon!

– Ja mi surmetus, – ridis Andreo, – sed mi ne havas ĝin!

La kapitano tuj alportigis uniformon por leŭtenanto, kaj Andreo – dum li vestis sin – rakontis, kiom multe okazis al li, ekde kiam li forlasis Batavion.

– Vi estas fakte eksterordinara homo, sinjoro Jelky! – kriis De Vint. – ŝajnas, ke vin precipe favoras Fortuno, jen ekde longaj jaroj en via kariero amasiĝas la plej valoraj rezultoj... Mi diras nur tiom, ke vi povas esti vere feliĉa!

– Ĉu feliĉa? – suspiris Andreo kun amara rideto, poste subite demandis, – sinjoro kapitano! Kiom da tempo forpasis ekde tiam, kiam mi ekveturis al Cejlono?

– Atendu, – sulkigis la frunton la kapitano. – Se mi ne eraras, pli ol du jaroj...

Andreo dum kelkaj momentoj rigardis antaŭ sin.

– Ĉu du jaroj?... Do nun mi havas dudek ses jarojn. Kaj rigardu miajn harojn, sinjoro kapitano.

Dum li vestis sin, rigardis en spegulon, kiu pendis sur la muro, kaj li vidis, ke liaj haroj jam komencis griziĝi abunde.

Nu, for la malgajajn pensojn, – konsolis lin la kapitano. – Estas fakto, ke viaj haroj estas iomete grizaj, sed nun ni nepre rapidu al la guberniestro!... Ho, kiel ĝojos la maljuna sinjoro, se li ekvidos vin!

Kvankam Andreo preferis unue kuri al sia familio, tamen kapitano De Vint ne forpermesis lin, sed tuj gvidis la leŭtenanton al la domo de la guberniestro.

– Mi certigas vin, – li trankviligis intertempe Andreon, – ke via familio estas en bonega sano, kaj vi eĉ renkontos iun, kiun – laŭ mia supozo – vi ankoraŭ ne konas. Tamen la armea regularo estas la plej grava afero! Vi devas raporti.

Dum ili trapasis la ĉefstraton de la urbo, ofte haltis iu-alia kontraŭvenanto, poste malfacile ekiris plu, kaj balancis la kapon, kvazaŭ li vidus ion nekredeblan, strangan. Tio estas komprenebla afero, ja Andreon ĉiu konsideris jam mortinta, kaj nun oni prefere opiniis, ke trompas la okuloj, ol tion, ke la pli frua konvinkiĝo estis erara.

Andreo kun korpremo trapasis la sojlon de tiu homo, kiu superŝutis lin per la turmentoj de la pasintaj jaroj.

Kaj jen, tiu sojlo ankaŭ nun brilis de tiu unika blankeco, kiel antaŭ tri jaroj! Ankaŭ nun ĝi estis zorge kovrita per blanka pulvoro, kaj en la pulvoro ankaŭ nun estis desegnitaj, regulaj, belaj trianguloj, kvinanguloj, steloj kaj cirkloj – kaj Andreo – eble estas superflue mencii – ankaŭ nun detruis la artan verkon!

La lakeo anoncis al la guberniestro du oficirojn.

Sinjora moŝto Peter Albert Van der Parra troviĝis en sia grandega brakseĝo, kvazaŭ li senĉese tie sidus, ekde kiam Andreo la unuan fojon vizitis la domon. El tiu sama pipo li blovadis la fumon, tiu sama polurita kruĉo staris apud li, ĝi estis duonplena de fajna ruĝa vino, same, kiel en tiu memorinda posttagmezo... La rigardo de Andreo senvole serĉis la vinomakulojn sur la tablotuko.

Ankaŭ la tablotuko estis la sama, kaj jen, la makuloj ankoraux malhelis sur ĝi, do prave diris la edzino de la guberniestro, ke eĉ ĉiuj citronoj de la mondo ne povas forigi tiujn makulojn.

La guberniestro same ne multe ŝanĝiĝis.

Estas fakto, ke liaj korpaj mezuroj tute ne malkreskis, kaj sub liaj konataj tri submentonoj kaŝe kreskis jam ankaŭ la kvara.

Ekvidinte Andreon Van der Parra kunfrapis siajn dikajn manojn, lian vizaĝon inundis komence malhele ruĝa, poste pale blanka koloroj, li laŭte spiris la aeron, kaj liaj okuloj rondiĝis pro la surprizo.

– Jelky! Andreo Jelky!... – li kriis konsternite, kaj li verŝajne saltleviĝus el la brakseĝo, se pro lia grandega ventro tiel komplika movo ne bezonus pli longajn antaŭpreparojn.

Fine li retrovis la vortojn, kaj ŝajnis esti kapabla konstrui kompletan frazon.

– Andreo Jelky! Ĉu fakte vi estas, aŭ nur via fantomo?!

– Ekscelenca moŝto – riverencis Andreo – fakte mi mem estas ĉi tie, kaj mi anoncas min al via moŝto!

En la guberniestro verŝajne okazis gravaj ŝanĝoj.

Unue lia tuta korpo komencis ondi, liaj kvar membroj faris diversajn movojn, la ekvilibro de la giganta maso de lia korpo videble moviĝis tien kaj reen, fine, kiam tio ĉesis, li per granda peno levis sin, balance paŝadis al Andreo, kaj ĉirkaŭbrakis lin kun larmaj okuloj.

– Sinjoro leŭtenanto! – li ekparolis denove, – Sinjoro leŭtenanto, ni traktis vin tre maljuste... Ni deŝiris vin el via familia rondo, kaj vi tion rekompencis per eminentaj servoj, kondutis brave, kaj akiris respekton kaj por via hungara patrio kaj same al Nederlando... Al vi ni ŝuldas plej grandan[21] dankemon!

Andreo notis modeste, ke li plenumis nur sian devon, kiel urbano kaj kiel oficiro de la armeo, sed la guberniestro residiĝis en sia granda brakseĝo kaj kun laŭta spirado daŭrigis:

– Mi kaj mia edzino amare kulpigis nin, kiam ni informiĝis, kia sorto trafis vin kaj vian regimenton inter la kanibaloj! Longe ni ne volis kredi, kaj ni tre deziris, ke tiu informo estu erara... Ni sendis oficialan leteron al ĉiuj estraroj de la nederlandaj kolonioj, ke ili klopodu reserĉi kaj liberigi vin, sed vane. Oni respondis el ĉiuj direktoj, ke via sorto estas nekonata. Fine ni kredis, ke vi fakte mortis. Ekde tiam ni komencis jam aranĝi ĉe la Nederlanda administracio, ke via edzino ricevu pension, sed nun, kiam vi revenis, mi estas certa, ke ni havos eblon pli agrable pruvi, kiomgrade mi estas via sincera protektanto kaj amiko... Donu vian manon, sinjoro leŭtenanto, kaj se vi povas, forgesu la pasintajn aferojn.

Andreo kortuŝite aŭskultis la pardonpetajn vortojn de la grandkorpa maljunulo, kaj premis la tri fingrojn de la guberniestro, ĉar lian tutan manon li ne povus ĉirkaŭi per unu mano.

En tiu momento malfermiĝis la pordo, kaj tra ĝi torente enkuris la edzino de la guberniestro.

– Ĉu vere?! Ĉu vere estas fakto?! – ŝi kriis anhele. – Ĉu fakte estas vi mem, sinjoro leŭtenanto?! Ĉu fakte estas ĉi tie Andreo Jelky?!

En la unua momento de la sincera ĝojo la edzino de la guberniestro preskaŭ ĉirkaŭbrakis Andreon, sed feliĉe ĝustatempe ŝi rekonsciiĝis, ke tio ne estus tre konvena al la etiketo.

– Ho, kara sinjoro leŭtenanto – ŝi daŭrigis iom pli trankvile – ĉu vi povas pardoni? Grave ni kulpis kontraŭ vi, tre grave! Blindigis kaj venkis min fanatika egoismo, kaj mi faris vin malfeliĉa pro bagatelo... Ĉu vi do povas pardoni?

– Sinjorino, – respondis Andreo kun sincera nekomprenemo, – mi scias pri nenio, pro kio vi bezonus mian pardonon. Mi memoras nur tion, ke via moŝto ĉiam prezentis al mi bonvolon kaj favoron, do mi restas via dankema respektanto.

La edzino de la guberniestro kortuŝite premadis la manon de Andreo.

– Vi estas brava, bona homo, sinjoro leŭtenanto, ŝi suspiris mallaŭte – ja la junuloj estas ĉiam bonaj kaj bravaj!... Ho, se nur vi scius, kiom tre mi ĝojis, kiam ĵus mi elrigardis tra la fenestro, kaj mi vidis, ke la figuroj de mia sojlo estas detruitaj! Mi tuj sciis, ke Andreo Jelky revenis, ĉar sciu, sinjoro leŭtenanto, – kaj ŝia voĉo prenis ŝerceme riproĉan tonon – en tuta Batavio ekzistas nur unusola homo, kiu kuraĝas detrui la figurojn de mia sojlo, kaj tiu homo estas Andreo Jelky.

– Ĉu mi?! – demandis Andreo surprizite, kaj nur nun li komencis ekkompreni siajn pasintajn terurajn pekojn.

– Jes vi, – konfirmis la edzino de la guberniestro – sed mi vere jam neniam plu koleras pro tio!... Ne! Eĉ iomete ne, kaj mi ne malĝojus, eĉ mi dezirus, se vi ĉiutage detruus la figurojn... Amare mi pripentis mian kapricon. Kiom multe ploris via kara, bona edzino pro mia kulpo!?... Ĉu vi jam vidis vian edzinon, sinjoro leŭtenanto?

– Ankoraŭ ne, sinjorino. – havis fine eblon Andreo ekparoli, sed en la domo de la guberniestro tiu frazo estis lia lasta ekparolo en tiu tago, ĉar la respektinda sinjorino preskaŭ elpuŝadis lin tra la pordo.

– Kiel?! Ĉu vi ankoraŭ ne vidis vian edzinon?!... Je la amo de Dio! Iru! Rapidu al ŝi! Konsolu tiun kompatindan junedzinon!.. Iru! Iru sinjoro leŭtenanto, eĉ minuton vi ne restu ĉi tie! Iru tuj... – ŝi urĝis torente, kaj fine ŝi ĵetis rigardon ankaŭ al sia edzo, kiu elĉerpiĝis en tia svarmo de la eventoj. – Ĉu vi aŭdas, Peter Albert? Kompatinda Jelky eĉ ne vidis ankoraŭ sian edzinon!... Iru, nur iru, Dio benu vin, sinjoro!

Andreo eĉ ne sukcesis ekparoli, li jam trovis sin ekstere kun la kapitano. Kiam ili atingis la faman sojlon, kaj unue en sia vivo li transsaltis la glorajn ŝtupojn, malantaŭ ili aŭdiĝis la admona kriado de ŝia moŝto.

– Sinjoro leŭtenanto! Ne indulgu al miaj figuroj!... Mi ofendiĝos, se vi ne detruos ilin!

Sur la strato kapitano De Vint ne povis sufiĉe miri pri la permeso de sinjorino Parra. Li eĉ turnis al si Andreon, por trarigardi lin.

– Nu, sinjoro leŭtenanto – li ekparolis kun nekaŝita envio – vi estas vere la favorato de la gesinjoraj moŝtoj! Ekde kiam ekzistas tiu domo, ankoraŭ ne okazis, ke homo, naskita de patrino, ricevu efektivan permeson, eĉ – kion mi diras – ordonon, detrui tiujn belegajn figurojn!... Tion oni povas konsideri vera miraklo!

Andreo petis la kapitanon, ke liajn du bravajn kunulojn, Ŝokumon kaj Gondoron (pri kiuj li iomete forgesis zorgi dum la svarmado de eventoj) oni konduku al lia domo. Poste ili manpremis, kaj Andreo kun batanta koro ekiris hejmen.

Estas kazoj, kiam en la mano de la verkisto la plumo fariĝas senpova.

Kiel ni povus rakonti la emociojn, kiam li trapasis la sojlon de la maljuna Sequin? Kiel ni povus rakonti la jubiladon de lia koro, kiam li paŝis en la ĉambron, kaj ekvidis sian edzinon en funebra vesto? Ŝi sidis ĉe la fenestro, kaj kudris ian magrandan, blankan veston. Kiel ni povus rakonti la feliĉon, kiam la sinjorino en funebra vesto ĉirkaŭbrakis sian edzon, poste tiun momenton, kiam ŝi kondukis lin al la angulo de la ĉambro, al malgranda blanka lito, al la lito de la dolĉe dormanta filo de Andreo Jelky jam unu jara kaj duono, kiun la juna patro nun povis vidi la unuan fojon.

La domo, kiu dum longaj jaroj estis la plej malfeliĉa domo en tuta Batavio, nun fariĝis la plej feliĉa. Gaja rido rompis la daŭran silenton de la ĉambroj. La maljuna Sequin, la bopatro de Andreo, fiere rakontis la gravan eventon al la kolektiĝintaj najbaroj kaj amikoj. En la kuirejo prepariĝis solena vespermanĝo en granda svarmado – nur tiam oni konsterniĝis iomete, kiam enpaŝis en bagatelaj, sed des pli timigaj vestoj la kunvojaĝantoj de Andreo: Ŝokumo kaj Gondoro.

La du batalantoj tre surpizis la loĝantojn de la domo. Sinjorino Jelky kuris al la lito de sia filo, kaj disetendis siajn brakojn por defendi la infanon kontraŭ la "kanibaloj". Sed kiam Andreo salutis kaj ĉirkaŭbrakis Ŝokumon kaj Gondoron, revenis la paco, kaj la vespermanĝon jam partoprenis ankaŭ la du bravaj filoj de la insulo Espero.

Post la vespermanĝo, kiam Andreo kaj lia edzino restis inter si, la feliĉa junedzino senvorte transdonis al Andreo leteron el Hungario. Dum unu jaro kaj duono migris tiu letero tra la mondo, por nun sciigi al Andreo la grandan ĝojon de liaj maljunaj gepatroj, ke ili ricevis informon pri la filo, kiun ili jam opiniis perdita, kaj pri lia feliĉa edziĝo. Ho, se ili scius, kie li vagadis ekde tiam, kiom multe travivis ilia Andreo, ja ili certe tre teruriĝus!...

La sekvan tagon, kiam Andreo post longaj jaroj unuafoje vekiĝis en sia lito, baldaŭ du ĉaroj haltis antaŭ la domo kun laŭta klakado de vipoj.

Sinjorino Jelky rapidis al la fenestro, kaj surprizite alparolis sian edzon.

– Rigardu Andreo, kio estas tio? Ili venis al ni!

– Povas okazi, ke la koĉeroj eraras – rigardis ankaŭ Andreo tra la fenestro, observante la ĉarojn ŝarĝitajn per kestoj plenaj de boteloj.

Sed la koĉeroj ne eraris. Iu baldaŭ frapis ĉe la pordo, kaj enpaŝis oficisto kun oficiala seriozeco, kaj laŭ la ordono de la guberniestro transdonis al Andreo pezan saketon, plenigitan per mil zorge kalkulitaj oraj moneroj.

– Kial sendis lia moŝto tiun altan sumon? – surpriziĝis Andreo. – Ja li ne ŝuldas al mi!

La oficisto donis respondon laŭ komplika ĝentileco.

– Lia moŝto sendas al vi elkoran saluton, kaj per mi petas vian sinjoran moŝton, ke ne rifuzu akcepti tiun bagatelan sumon, kiu estas malforta esprimo de lia bona intenco. Same mi havas la okazon informi vian sinjoran moŝton, ke la du ĉaroj enhavas kvincent botelojn da fajna vino kaj kvincent botelojn da bonega nederlanda biero, per kiuj trinkaĵoj la sinjorina moŝto deziras regali vin, por iomete helpi al vi por plifortigi vian valoran sanon.

Post la solena parolo la oficisto profunde klinis sin, kaj eliris, por ekstere ordoni, ke la koĉeroj demetu la kestojn.

Oni povas imagi, kiel surpriziĝis la familio Jelky! Kompreneble ili ĝoje akceptis la valorajn donacojn, sed se ili pensis, ke la honorigo per tio finiĝis, do ili grave eraris, ĉar la pli granda parto nur poste komenciĝis. La informo, ke Andreo revevenis hejmen jam tiutage atingis tutan Batavion.

Lia plej bona reklamo fariĝis liaj kunvojaĝantoj. Ŝokumo kaj Gondoro tuttage iradis en la urbo, kaj dum ilia esplorado eĉ tio ne ĝenis ilin, ke ĉie, kie ili aperis, la homoj timeme flankentiriĝis, poste flustrante montradis al ili.

– Jen tie iras la kanibaloj de Andreo Jelky!

Andreo fariĝis la heroo de la urbo. En ĉiuj domoj, en ĉiuj stratoj oni parolis pri li. Antaŭ lia domo la homoj staradis en grupoj, kaj li mem apenaŭ povis akcepti la honorajn kaj scivolajn vizitojn.

Poste multaj honoraj tagmanĝoj kaj vespermanĝoj sekvis unu alian!

Unue la guberniestro aranĝis grandiozan tagmanĝon honore al la triumfa militestro de Cejlono, poste la estraro de la garnizono en Batavio aranĝis honoran vespermanĝon, poste la urba estraro, fine la organizo de tajloroj, kiu fiere deklaris, ke Andreo apartenas ne nur al la urbanoj, ne nur al la armeo, sed plej grave al la tajloroj. Kiu do povus listigi la ceterajn, diversajn okazojn?

Sed la plej grava premio, la rekono de la multaj klopodoj de Andreo sekvis nur poste.

Iun matenon li ricevis neatenditan inviton. Li aperu ankoraŭ tiun tagmezon en la oficejo de la guberniestro. Kiam li alvenis, la lakeoj kondukis lin en la salonon, tie akceptis solene la hungaran laŭtenanton Peter Albert Van der Parra kun la plej altrangaj oficistoj. La grandkorpa maljunulo respondis al la saluto de Andreo per la jenaj vortoj:

– Andreo Jelky, mi oficiale liberigas vin de la armea servo, kaj samtempe mi salutas vin kiel la veran internan konsiliston de Nederlando.

En la memorinda momento – kiam Andreo transprenis la dokumenton kun grandaj sigeloj, kiu enoficigis lin – eksplodis entuziasma vivuado. Filo de fremda nacio neniam pli frue atingis tiel altan rangon en Batavio, sed Andreo ne fiaskis en la multaj kaj malfacilaj taskoj.

Baldaŭ li okupis sian postenon, la inspektoran pozicion de la insuloj Cejlono, Banda Ambolia, kiujn li mem vizitis, kaj li neniam malfruis per rapide kaj taŭge solvi la problemojn, por ke la popoloj de la insularo vivu trankvile kaj pace. En la oficejo li prenis apud sin ankaŭ Ŝokumon kaj Gondoron, kiel la plej kompetentajn fakulojn. Li fakte multe utiligis iliajn konsilojn koncerne la peticiojn kaj plendojn, kiuj venis el la insuloj.

– Do finiĝis la sortobatoj kaj malfacilaĵoj, – li meditis kelkfoje dum sia laboro, kaj ekridetis, se li rememoris la iaman nuboplenan aŭguron de la kolonosanktulo. – Nirvano!... Li ne pravis. Li ne pravis, ke la vivo kaj klopodoj de la homo estas sensenca!... La honesta laboro, la feliĉo de la familio estas tio, por kio indas vivi! Kvankam nur post multaj aventuroj, sed li trovis la veran celon de la vivo...


POSTSKRIBO

Adiaŭ al Andreo, do finiĝas la historio de lia vivo

Jen finiĝis la aventuroj de Andreo Jelky!

Ni atingis la finon de la historio, ĉar la vivo de Andreo Jelky poste jam pasis plu ne laŭ hazardaj zigzagoj de aventuroj, sed laŭ la leviĝanta kariero pro la diligenta laboro kaj inda honorigo.

Kelkajn jarojn post kiam Andreo okupis sian postenon kiel konsilisto, alvenis nova familiano, la dolĉe ridetanta Maria Jelky. La apenaŭ tridek jara juna konsilisto baldaŭ fariĝis ambasadoro de Nederlando. Tiam komenciĝis fakte la plej brila periodo en la vivo de la simpla tajloro el Baja.

Lia unua misio kiel ambasadoro kondukis lin ĝuste al tiu regiono – al la koro de Cejlono – kie li iam restarigis la pacon laŭ tiom aŭdaca maniero.

Okazis sur la insulo Cejlono – en la lando de la praloĝantoj –, ke la fama reĝo Mahabi tre maljuniĝis, kaj li jam ne sentis sin sufiĉe forta por regi plu. Do li decidis memvole transdoni la tronon al sia filo, kiu jam estis plenaĝa viro. Jes ja! Sed por tiu saĝa decido li deziris akiri ankaŭ la konsenton de Nederlando, por ke la ŝanĝiĝo ne veku malakordon inter la popoloj de la insulo.

Nederlando volonte cedis al la peticio de reĝo Mahabi. La ambasadoro, kiu alvenis kun pompa eskorto, kaj mem partoprenis la praan ceremonion de la kronado, estis neniu alia, ol Andreo Jelky. La maljuna reĝo Mahabi komence malafable akceptis la iaman danĝeran kontraŭulon, sed la elokventa, bonkora parolo konvena al la okazo – kiam li salutis la maljunan, poste la venontan reĝon – forvaporigis la malmikajn sentojn de lia moŝto.

Post multaj aventuroj tiel do okazis, ke Andreo eĉ kronis reĝon.

Lia dua misio kiel ambasadoro estis multe pli malfacila kaj serioza. Nome, Nederlando sendis la sagacan ambasadoron al la kortego de la japana imperiestro kun ne malpli grava tasko, ol realigi diplomatian kaj komercan kontaktojn inter Nederlando kaj Japanio, kaj tiel integri la grandan imperion de la orient-azia insulo en la sistemon de la tutmonda komerco.

Tiu misio ŝajnis ne simpla. La japana imperio tiam ankoraŭ estis tute izolita por la eŭropanoj, ĝiajn limojn fremdulo neniam povis trapasi, eĉ informoj apenaŭ venis el tiu mistera mondo, kaj la japana imperiestro kaj lia kabineto suspekteme reagis al ĉiu kontaktprovo de Eŭropo.

Tamen – post multe da klopodoj – Nederlando sukcesis atingi almenaŭ tiom, ke la japana imperiestra kortego inklinis akcepti kaj finaŭskulti ambasadoron. Tiu ambasadoro estis Andreo Jelky. Kiam post longaj monatoj la ŝipo de Andreo forlasis la bordon de la japana imperio, kaj li malvolvis antaŭ si la dokumenton pri la komerca kontrakto, eĉ li nekredeme rigardis, ke apud la zigzaga subskribo de la imperiestro lia simpla hungara nomo reprezentis la alian kontraktantan partneron, la tiam potencan Nederlandon. Altan gloron demonstris tiu dokumento, ja la aferon – en kiu penadis tiom multe da talentaj homoj – Andreo Jelky sukcese realigis, kaj lian nomon juste oni citis ĉie en la mondo en la vastaj rondoj de la diplomatio kaj komerco.

Pasis la jaroj, kaj jam ŝajnis, ke tiun homon, kiun la sorto tiomgrade kaj tiomfoje batis, fine fakte kaj daŭre protektos Fortuno. Lian agadon neniam makulis fiaskoj, lian familian feliĉon ne atakis kruelaj sortobatoj, kaj li vivis trankvile. Liaj filo kaj filino jam atingis la aĝon de lernantoj.

Tamen denove trafis Andreon malfeliĉaj tagoj.

Malfeliĉaj tagoj – kvankam la malfeliĉajn tagojn li jam pli malfacile povis elteni, ol pli frue. Ja forpasis la junaĝo! Andreo Jelky jam atingis la kvardekan jaron de sia vivo. Lian frunton sulkigis la tempo, liaj haroj fariĝis grizaj.

Liaj maljunaj gepatroj jam antaŭ kelkaj jaroj forpasis en la malproksima Hungario. Andreo ĉiujare povis sendi kaj ricevi po unu-du leterojn, se tra la nekredeblaj distancoj ne perdiĝis la skribaĵo fermita en koverto. Tamen la maljuna tajloro, kaj la fidela kunulino de lia vivo, fermis siajn okulojn konvinkitaj, ke ilia plej juna filo brave solvis la malfacilaĵojn en la granda mondo. Poste Andreo korespondis kun sia frato Jozefo, ofte kun dolora koro pro la nostalgio al sia patrio.

La granda sortobato okazis al li en 1774, ĝuste dudek jarojn post kiam li forlasis sian naskolandon. Lia kara, arde amata edzino mortis konsterne neatendite.

La peza doloro detruis lin korpe kaj anime, la amo al siaj gefiloj, la solidara amikeco de la guberniestro kaj la tuta urbo apenaŭ povis konsoli lin. La danĝera klimato de tiu kontinento eĉ sen tio damaĝis lian sanon, sed la sortobato nun eĉ pli grave atakis lin – li dum kelkaj tagoj maljuniĝis plurajn jarojn.

Post la enterigo li petis longan libertempon en sia oficejo, kaj dum semajnoj, dum monatoj li apenaŭ forlasis sian domon. La laboremo, kiu tiel forta estis en li, nun kvazaŭ tute perdiĝis. Li sidadis mediteme en sia ĉambro tiel, ke oni jam opiniis en la tuta urbo, – kompatinda Andreo Jelky baldaŭ sekvos sian edzinon.

Tamen okazis ne tiel, kiel la homoj supozis.

La korpa kaj anima malsanoj, kiuj malfortigis lin, post kelkaj monatoj tute malaperis.

– Lia karaktero estas kiel ŝtalo! – oni diris pri li en la urbo, kaj ĉiu ĝojis pro lia resaniĝo.

Por tiu renaskiĝo donis al li forton la amo al la patrio.

Dum la longaj monatoj de lia ermiteco en lia fantazio ŝvebis nostalgiaj bildoj pri la amata naskolando.

Lian koron plenigis la sopiro reveni al sia – antaŭ dudek jaroj forlasita – patrio, pri kiu li ofte opiniis, ke neniam plu li revidos ĝin.

El la sopiro de lia koro kreskis firma decido, kaj la decidon sekvis agoj. Li vendis siajn havaĵojn, kunpakadis siajn vestojn, kaj la necesajn aĵojn de siaj gefiloj, li aranĝis siajn kurantajn oficialajn aferojn, poste li adiaŭis tiujn homojn, kun kiuj li pasigis tiom da fruktodonaj jaroj, kaj en oktobro de 1776 li kun siaj gefiloj, kun la fidelaj Ŝokumo kaj Gondoro ekveturis el Batavio al la kara olda Eŭropo.

Senfine longa estis la vojaĝo.

Forpasis du monatoj, ĝis la velŝipo atingis la Bonesperan kabon, la plej sudan parton de Afriko. Ĝuste en novjaro ili ĵetis ankron en la haveno de Kaburbo. Sed tiu nova jaro komenciĝis tre malbone. En la urbo disvastiĝis malica febromalsano, la duono de la loĝantaro malsaniĝis, kaj la epidemio atakis unue la du bravajn kunulojn de Andreo.

Kompatinda Ŝokumo! Kompatinda Gondoro! Post tiom da malfacilaĵoj, tiom da kuraĝaj bataloj vi ambaŭ kuŝas nun tie, ĉe la Bonespera kabo! En la libro de la sorto estis tio, ke vi neniam ekvidu tiun gloran Eŭropon, en kiu la potenculoj same manĝas la malpli fortajn, kiel la sovaĝaj kanibaloj en la insulo Ternate, sed eĉ pli brutale.

Andreo Jelky zorge flegis siajn du fidelajn kamaradojn. Dum la flegado ankaŭ lin atakis la malsano. Veturi plu jam tute ne eblis.

Tre malfacile, sed li tamen resaniĝis. Lia forta korpo venkis la danĝerajn febroatakojn, kaj li tuj prenis la unuan taŭgan eblon por daŭrigi la vojaĝon. Ĝuste alvenis ŝipo el Ĉinio, nomata Serves, por poste veturi al Roterdamo. La kapitano de tiu ŝipo estis Van Forst, proksima parenco de la edzino de Andreo, kvankam ili ĝis nun ankoraŭ ne renkontiĝis.

Kapitano Van Forst tre ekĝojis pro la renkontiĝo, li disponigis komfortan vojaĝon por Andreo kaj liaj gefiloj. En majo 1777 la ŝipo forlasis Kaburbon, kaj post tri monatoj ĵetis ankron en la haveno de Roterdamo, en la loko tiom memorinda por Andreo...

Ni rakontu jam koncize ĉion, kio poste okazis, ja lian varian vivon estus jam malfacile kompletigi per aventuroj. Ne estas necese klarigi, ke la nederlandaj nobeloj kaj eminentaj komercaj rondoj akceptis Andreon kun pompaj solenoj kaj honorigoj. La invitojn, kaj honorigojn, kaj ceterajn solenajn okazojn li jam trovis eĉ iom tro, ja li ne deziris jam ion alian, ol vidi sian patrion, sian naskolandon. Tamen forpasis pluraj monatoj, ĝis la poŝta ĉaro ekveturis kun li, kaj kun liaj gefiloj al Vieno.

Vienon li atingis en oktobro de 1777. Kiam li rimarkis la mondfaman turon de la preĝejo Sankta Stefano, li kortuŝite rememoris la komencon de siaj aventuroj. Ŝajnis al li, kvazaŭ tiu tempo estus jam nekredeble malproksime en la pasinto, kvazaŭ tio okazus cent kaj cent jarojn pli frue, kvankam lia kara frato, Jozefo ankaŭ nun loĝis kontraŭ la preĝejo. Nur la tabulon kun oraj literoj detruis iomete la tempopaso, ekde kiam li lastfoje vidis ĝin.

– Andreo! Ĉu estas vi mem?! – ekkriis Jozefo Jelky, post kiam li malfacile rekonis sian fraton en la vizitanto, kiu jam ŝajnis samaĝa kun li.

– Ja mi estas, – ridetis Andreo, – kaj vidu, mi traveturis la tutan mondon nur ĝuste Parizon, kien vi sendis min antaŭ dudek jaroj, mi atingis neniam.

Jozefo Jelky kaj lia edzino apenaŭ trovis indan manieron trakti afable la mondfaman gaston, kiu traveturis la tutan mondon. Dume la gefiloj de Andreo ne satiĝis admiri kaj gapi en tiuj pompaj eŭropaj urboj, kiuj tiom pli belaj, kaj pli grandaj estas ol Batavio, kvankam ja ankaŭ ĝi ne estas malbela loko!

En la unuaj tagoj ne havis finon la rakontoj. Unue Andreo rakontis la mirindan historion de sia vivo, poste lia frato, Jozefo raportis pri la hejmaj aferoj, pri la trankvila forpaso de la gepatroj, kiel ili benis per la lastaj vortoj sian filon, kiu estas tiel malproksime...

En Vieno trafis lin ankoraŭ unu grava okazo.. Imperiestro Jozefo la dua, kiam li informiĝis, ke la fama mondvojaĝanto restadas en la urbo, venigis lin por aŭdienco, kaj akceptis lin afable. Unue li rakontigis Andreon pri lia kariero, kaj tre ĝuis la mirindajn aventurojn, – sed baldaŭ evidentiĝis, ke lia reĝa moŝto deziris ne nur amuzi sin...

– ... ĉar ni delonge konas vian nomon, kara Jelky, – li ridetis al Andreo – kaj ne maltrafis nian atenton, kiel bonegajn diplomatiajn servojn vi plenumis por Nederlando.

Andreo surprizite aŭskultis tiujn vortojn. Eĉ kreskis lia surpriziĝo, kiam la imperiestro proponis al li entrepreni altan oficon ĉe la kortego.

Li hezitis nur momenton, sed ne pri la proponita ofico, sed nur pri la ĝentila rifuzo, poste profunde kliniĝis kaj respondis.

– Reĝa moŝto! Mi elkore dankas la vian bonvolon, sed mi ne havas sopiron alian, ol reveni al mia naskolando, kaj fariĝi taŭga civitano de mia patrio.

La vizaĝo de la imperiestro malsereniĝis, sed – ĉar li ne deziris lasi sen honorigo tiun homon, kiun Nederlando levis al tiel alta gloro – li donacis al li oran medalon, kaj konsiderinde grandan oran horloĝon.

Andreo dankis la bonvolon de la imperiestro per profunda kliniĝo, sed kiam li foriris ne povis reteni rideton vidante la fervoran riverencadon de la korteganoj kaj lakeoj. Kiel – li pensis – kiel reagus tiuj humilaj sinjoroj, se antaŭ dudek kvar jaroj la iama tajloro-lenanto dezirus veni en tiujn brilajn ĉambrojn?

Andreo Jelky printempe de 1778 denove surpaŝis la teron de sia patrio.

Ĉe la limo li haltigis la poŝtan ĉaron, prenis siajn gefilojn ĉe la mano, paŝis sur la landvojon, kaj kun dolore premita, sed jubila koro longe rigardis la amatan, karan, hejman regionon, kiu pompis en printempa florado. Lian animon plenigis la plej granda plezuro, ke li povis ĝisvivi tiun momenton, ke li ne pereis inter tiom da danĝeroj, kaj la tero, sur kiu li staras, la aero, kiun li enspiras, estas la tero kaj aero de lia patrio!

Veninte de Vieno, unue li ekloĝis en Buda, en la ĉefurbo de la tiama Hungario. Li deziris resti entute nur kelkajn tagojn, por poste eĉ ne halti ĝis la naskurbo, sed la sorto denove alportis ion alian – ja en lia vivo tiaj turnoj ne estis maloftaj!

Tuj en la unua tago, kiam li okupis sian loĝejon en iu gastejo de Buda, je lia famo kaj nomo baldaŭ kolektiĝis la homoj, kaj ĝis vespero eĉ dekfoje vivuis lin por veni al la fenestro, – prezentu sin, se li jam alvenis hejmen! La sekvan tagon en lia gastejo vizitis lin reprezentantoj de metiistoj kaj komercistoj, kaj okazis, ke post la honorigaj salutoj kaj tostoj aperis la milspecaj demandoj de la bagatela industrio kaj komercado en Hungario.

La interkonsiliĝoj vekis la interesiĝon de Andreo. Per siaj abundaj spertoj kaj per siaj eksterlandaj kontaktoj li provis helpi al ĉiu. La restado planita por tri tagoj iom post iom fariĝis dek tagoj, poste tuta monato, fine Andreo ekkomprenis, ke li devas resti en la urbo Buda. Per siaj konoj kaj kapabloj tie li povas fakte bone servi sian hungaran patrion.

Li aĉetis domon en Buda, kaj nur poste vizitis sian naskurbon, kaj la tombon de siaj gepatroj. Longe li staris antaŭ la kadukaj krucoj, rememoris multajn agrablajn eventojn de sia infanaĝo, la neforgeseblajn vizaĝojn de sia patro kaj patrino. Fine li vizitis ankaŭ la tombon de kara sinjoro Ŝovanka.

Ho, dio mia! El tiu atlaso, kiun sinjoro Ŝovanka donacis al sia juna lernanto, ĉu ekzistas ankoraŭ ĉifoneto sur la fundo de la oceano ie?!

Andreo kun paca rideto rememoris la iaman atlason, kun kiu li tiel memfide ekvojaĝis al la mondo, kaj lia koro pleniĝis de dankemo al la forpasinta instruisto...

En sia hejmo en Buda li fariĝis nelacigebla konsilanto de tiuj civitanoj, kiuj penadis prosperigi la hungaran industrion kaj hungaran komercadon, kaj malavara protektanto de tiuj majstro-lernantoj, kiuj ekvojaĝis por lerni eksterlande. Liaj filo kaj filino plenkreskis, sed li mem pli kaj pli ofte estis malsana, la multaj penadoj de lia vivo nun ekregis lian korpon, kaj post kelkaj jaroj definitive li ekkuŝis malsana en lito.

En liaj lastaj tagoj ĉirkaŭis lin la plej varma amo de la gefiloj, ne mankis la konsolaj vortoj, nek la necesa medikamento, sed Andreo Jelky ne trompis sin mem. Kiu tiomfoje povis kontraŭrigardi la morton, tiu eĉ nun ne timis ĝin, kiam ĝi proksimiĝis al li en pli milda formo.

– Mi sentas, ke mi baldaŭ mortos, – li diris al siaj gefiloj, – sed mi pripentis nenion en mia vivo. Mi travivis gravajn krizojn, sed mi klopodis ĉiam agi tiel, ke mi venkis la malfacilaĵojn, kaj mi estis utila por miaj homfratoj. Mi kredas, ke mia vivo ne estis senvalora! Mi servis mian patrion kaj la homaron laŭ miaj kapabloj. Se mi povus plenumi pli multe, mi farus tion...

Kvin jarojn post la reveno, en 1783 Andreo Jelky fermis la okulojn por ĉiam. Siajn lastajn horojn orumis tiu konscio, ke li ne malvenkis dum la batalo por la vivo, kaj li vidas apud si siajn amatajn gefilojn bone edukitaj. Dum lia lasta vojaĝo al la tombejo akompanis lin cent kaj cent homoj, por rememori liajn multajn klopodojn kaj imitindan homecon per silenta omaĝo.

Jen, estis la vivo kaj morto de Andreo Jelky tajloro el Baja.




Klarigoj

1 Baja: urbo en Hungario.

2 funto – mezurunuo de pezo: 30-50 dekagramo.

3 bariero estas horizontala trabo, kiu baras la vojon kontraŭ veturiloj, sed kiun oni povas turni ĝis vertikala pozicio por lasi liberan vojon.

4 serĝento estas ne alta rango en la armeo, kiu komandas ĉirkaŭ 20-40 soldatojn.

5 kaporalo: la plej malalta rango en la armeo, kiu komandas ĉirkaŭ 5-10 soldatojn.

6 peruko estas pseŭdohararo, uzata por kaŝi la verajn harojn, en tiu tempo kutime ĝi estis blanka.

7 matenkrepusko estas duonlumo komence de mateno (analoge: vesperkrepusko).

8 La memorinda tertremo detruis Lisbonon la 1-an de novembro 1755.

9 originala ortografio: Luís de Camões.

10 mejlo estas malnova mezurunuo de 1,4 ĝis 10 km depende de lando kaj epoko. Ĉi tie verŝajne 1,6 km.

11 markolo, do "mar-kolo" estas mallarĝa mara trapasejo por ŝipoj inter du terpintoj proksimaj unu al la alia.

12 nostalgio estas forta sopiro al io pli frua, al io neripetebla, idealigo de la pasinto en la memoro.

13 gvati signifas, ke zorge observi la ĉirkaŭaĵon por tuj anonci ian ajn gravan aferon; gvatnesto: korboforma ujo sur la plej alta masto de la ŝipo, kie la gvatantaj ŝipanoj ŝanĝas unu la alian laŭ regulaj intertempoj.

14 mevo estas blanka birdo, kiu flugadas super la maro, kaj flugante ĉasas fiŝojn kaptante ilin el la akvo.

15 mitrajlo: pafaĵo, kiu post la pafo disflugas je aro da malgrandaj pecoj, kaj kiu tiel povas vundi multajn homojn.

16 Kaplando, angle nomiĝas "Cape Colony", iama angla kolonio ĉe la suda rando de Afriko.

17 laŭbo estas grimpoplantoj, kiuj kroĉiĝas al tunelforma framo, kaj faras ombroplenan spacon por tie ripozi dum varma, sunbrila vetero.

18 Anamo estas lando en la teritorio de la nuna Vjetnamo.

19 Cochinchina estas malantaŭ Hindio, iam ĝi apartenis al Anamo, nun ili kune estas partoj de Vjetnamio.

20 pafoserio, alinome salvo, estas samtempaj pafoj por esprimi respekton al iu.

21 Mi ne eraris. La tiel nomata "absoluta superlativo" ne bezonas difinan artikolon. Vidu en PAG. Se temus pri tio, ke la guberniestro havas diversajn dankemojn, kaj el ili ni parolas pri la plej granda - do, se temus pri "relativa superlativo" -, artikolo estus bezonata, sed ĉi tie la intenco estas: esprimi, ke lia unusola dankemo atingis maksimuman gradon.