Ferenc Móra

La trezorĉasa feljaketo

 

Tradukis: László Vizi

Lingve reviziis: Eva Golden

ISBN 978-963-08-5250-0

 

 


Creative Commons-permesilo: Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 2.5 Neadaptita (CC BY-NC-SA 2.5) - https://creativecommons.org/licenses/by-nc-sa/2.5/deed.eo

 

 


ENHAVO

ANTAŬVORTO DE LA TRADUKINTO

LA BELSONA PIRO-FLUTO
LA REĜO DE PARUBIRDOJ
LA TREZORO DE PRAULOJ
LA BOTOJ KUN SPRONOJ
KIEL MI ELLERNIS LA LITEROJN?
LA DIAMANTA VITROPECO
KIE LOĜAS HUNGARA FEINO?
LA LASTA KUDRERO
LA FELJAKO IRAS AL LA MONDO
PETRO RUZA
MALVINJO
KIEL MI FARIĜIS ARISTOKRATO
GAB-RI-EL-O, GAB-RI-EL-O...
HUNDETO
EĈ VASTA FELJAKO POVAS ĈIRKAŬPREMI
ARĜENTA UNGO
LA MAGIA MALJUNULO DENOVE APERAS
KOMPATINDA LAMPAŜULO
AVO PETRO
LA ĈIELOBSERVILO
LA PRENFANTOMO ŜTELAS MIN
EKPAROLAS LA ŜTONOJ
FESTENO EN LA MUELDOMO

GLOSOJ

 


 

ANTAŬVORTO DE LA TRADUKINTO

Kiel tradukisto mi senĉese luktas kun du malaj pretendoj: La legantoj bezonas facile kompreneblan, klaran tekston, samtempe ili volas ĝui la nuancojn kaj artan stilon de la originalo. Konsidere, ke Esperanto apenaŭ havas arkaikajn regionajn, familiecajn, slangajn dialektojn/vortojn, kvankam ĝuste ili estas gravaj stilaj rimedoj en ĉi tiu verko, do mi ne klopodis tute precize peri la specialajn nociojn, esprimojn, tamen mi zorgis, ke la ĝenerala impreso pri la etoso de la romano, kiel eble, estu simila al la originalo.

Aliflanke La trezorĉasa feljaketo el literatura vidpunkto estas pli altnivela tasko kaj solvo, ol mia unua ampleksa traduko "La aventuroj de Andreo Jelky", en kiu aventuroj estis pli gravaj ol literaturo.

La parte reala parte fantazia historio okazis fine de la 19-a jarcento, en la infanaĝo de la verkisto. (Li vivis de 1879 ĝis 1934.)

La jena versio (HTML) estas precipe taŭga por legi ĝin sur ekrano. Estas grave, ke premante la klavon "Ctrl", kaj samtempe la klavon "+" ĉe la numera klavaro, oni povas grandigi la literojn. Se la kara leganto sufiĉe grandigas la literojn, la teksto estas legebla tre komforte el distanco 60-80 cm, eĉ unu metro aŭ pli. Per la radeto de la muso oni povas ruli la fenestron. Malgrandigi la literojn eblas per "Ctrl", kaj samtempe "-" ĉe la numera klavaro.

Numero inter rektaj krampoj "[234]" signifas klarigon. Se la montrilo de la muso estas super la numero, la klarigo estas legebla en aperanta flava kadro. Se oni klakas sur ĝin, en la fenestro aperas la sama klarigo de la finaj glosoj. Reveni oni povas denove klakante sur la koncerna numero"[234] (REIRI)". Por protekti nespertulojn, mi aplikis piednotojn prefere pli, ol malpli, do kiu bone komprenas la koncernan vorton/esprimon, ne tedu sin legante la piednoton.

Rimarkojn, konsilojn mi atendas en la retpoŝtadreso: avizilaszlo(heliko)gmail.com

 


 

LA BELSONA PIRO-FLUTO

Ĉu estis, ĉu ne estis, en la mondo iam troviĝis piro-fluto, kiu estis fama pri tio, ke ĝi muzikis nur tiam, se ĝin blovis bona infano.

La kaŭzo, ke mi scias tion, estas, ke tiu mirakla piro-fluto apartenis al mi mem. Kiel nun, ĉe la sunsubiro de mia vivo mi rerigardas al la komenco, mi vidas ĝis tiu piro-fluto. Ĉio, kio okazis pli frue, kunfandiĝas antaŭ miaj okuloj, kiel vojranda arbovico frumatene en la malproksima nebulo.

La belsonan muzikilon mi ricevis de ia slovakdevena ludilvendisto, ĉar mi plenigis per akvo lian lignokruĉon ĉe la puto de la vendoplaco.

La bonulo trinkis longan gluton el la kruĉo, poste lia rigardo traserĉis la vendomaton[1]:

- Nu, knabeto, kion mi donu al vi, por rekompenci[2], ke vi alportis akvon al oĉjo Johano? Jen, mi donacos al vi piro-fluton.

Tiu piro-fluto estis bela, tre bela, unu ĝia flanko estis ruĝa, la alia flava, tamen, verdire mi pli deziris ricevi ĉevaleton kun fajfilo-vosto. Mi eĉ diris al oĉjo Johano, ke mi jam havas piro-fluton hejme.

- Ho, knabeto! Ĝi ja ne estas tia piro-fluto, kiel la ceteraj, - li diris kaj ĝustigis ĝian fajfilon per lignokorpa poŝtranĉilo. - Ĝi estas tia instrumento, kiu muzikas nur tiam, se ĝin blovas bona infano. Nu, mi vidu: ĉu vi estas bona infano? Ĉu vi povas per ĝi muziki?

Mi ekblovis la instrumenton, kaj jen, ĝi muzikis tiel bele, ke mia buŝo restis malfermita pro la ĝojo. Mi ne sciis, eĉ nun ne scias, kion la slovako faris al ĝia fajfilo, sed ĝi birdkantis tute tiel, kiel oriolo[3].

- Ĉiam ĝi muziku nur tiel bele! - atingis min ankoraŭ la averto el sub liaj siluraj lipharoj.

Nu, poste ĝi muzikis eĉ pli bele, ĉar ĝis mi alvenis hejmen, mi pristudis ĉian arton de la piro-fluto. Se mi mole tuŝis per ĝi la lipojn, ĝi mallaŭte ridis, kiel kolombo; se mi mallonge blovadis ĝin, ĝi klakfajfis, kiel najtingalo; mi povis sibli, kiel pirolo; knarvoĉi, kiel verda kardelo.[4]

Eĉ sur la vizaĝo de mia patrino ekbrilis rideto pro la muziko, kvankam tiutempe ŝiaj tagoj kaj noktoj estis plenaj de malĝojo, dum ŝi maldormis apud mia malsana fratineto. Sed eĉ la etulino, la kompatinda, malfermis siajn lacajn okulojn, kaj ekflamis la ĝojeto en ŝia voĉo:

- Bela mujiko! Bloju ankojaŭ, fjateto!

Eĉ la maljuna kuracisto laŭdis min, kiam posttagmeze li vizitis nian loĝejon. Li per la fingroj karesis la palan vizaĝon de la malsanulino, poste viŝpurigis siajn okulvitrojn. Ĉar tiutempe liaj okulvitroj nebuliĝis ĉiufoje, kiam li kliniĝis super mian fratineton.

- Bone, bone, knabeto - li supren karesis la harojn de sur mia frunto - nur sonoru la belega muziko, se ĝi feliĉigas tiun sveltan bambu-reĝidinon.

La svelta bambu-reĝidino, la kompatinda, ekridetis elĉerpiĝinta, kaj mi koncertis per mia muzikilo tiel, ke la domo resonis.

- Sufiĉas jam, mia kara flutisto - forviŝis la patrino la ŝviton de sur mia frunto, kiam la vespero jam enrigardis tra la fenestro.

Jes ja! Sed mia patro ĝuste tiam alvenis el la vinberĝardeno, kaj mi volis prezenti mian arton ankaŭ al li.

Li fakte admiris ĝin dece, kaj diris, ke tiom da birdoj kaŝiĝas en tiu magia muzikilo, kiom sufiĉus por tuta arbaro. Sed li aldonis ankaŭ tion, ke nun jam dormas ĉiu bonintenca birdo.

La frunto de mia patro sulkiĝis zorgoplene, mi ĉesis blovi la piro-fluton, sed en tiu momento ekvoĉis la malsanulino.

- Mija mujikilo, mujikos mi mem - venis al mi ŝia varma elspiro, kaj ŝi levis siajn malfortajn manojn, kiuj flirtis en la bruna malhelo de la vespero, kiel blankaj papilioj aŭtune.

Pro la ektimo mi sentis mian korbaton en la gorĝo, kaj mi ĉirkaŭpremis la piro-fluton. Eĉ por ĉiu trezoro de la mondo mi donus ĝin al neniu.

Mi volis kaŝe eliri tra la pordo, sed mia patrino prenis mian brakon.

- Ĉu vi domaĝus ĝin doni al la fratineto? - ŝi demandis malgaja.

- Ja ŝi eĉ ne povus ĝin blovi - mi etendis la muzikilon kontraŭ mia volo -, knabinoj ne povas fari ion tian.

Fakte ŝi ne povis blovi, levis ĝin al la buŝo, sed ŝiaj manetoj tuj refalis.

- Ĉu mi ne diris tion? - mi triumfe volis kapti la muzikilon, sed la kompatindulino flanken tiris ĝin.

- Mi ne donos ĝin, mija mujikilo! - ŝi rigardis al mi malamike, kaj ŝi kaŝis la ludilon sub la kuseno.

Tiam mi ŝteliris el la ĉambro, kaj malĝoje sidiĝis en la korto, sub ribo-arbustoj. La najtingaloj jam kantis sian vesperan litanion, sed mi sentis tiel, ke ili nur mokas min.

- Ĉu vi povas muziki tiel bele, kiel ni, fama flutisto? - kvazaŭ ili kantus tion.

Mi ekploris, iris en la domon, kaj tiel, tute vestita, mi kuŝiĝis sur la lito, fine plorante mi kaptiĝis de la sonĝo.

Oni ne havis tempon por okupiĝi pri mi en tiu nokto, kiu havis tiel amaran matenon.

Ĉar jam mateniĝis, kiam mi vekiĝis, kaj ekpalpadis la poŝon.

- Mia piro-fluto! - mi murmuris kun ektimo. Ĉar mi sonĝis pri ĝi, poste nebule pensis, ke mi eble enpoŝigis ĝin.

Tuj kiam mi rekonsciiĝis el la sonĝo, mi blindiris al la dimanĉa ĉambro,[5] kie la granda lito estis preparita por mia fratineto.

Mia patrino klinis sin sur la tablon, tie ŝin ekregis la elĉerpiĝo; la febraj vangoj de mia fratineto, kiel ruĝaj rozoj rebrilis en la pala lumo de meĉlampo. Mi kaŝiris al ŝia lito, kaj ŝovis la manon sub la kusenon.

- Retrovite! - ekbatis mia koro, kiam mi tuŝis permane la piro-fluton.

Tre ĝoje, kvazaŭ flugante mi iris el la ĉambro. Kiam mi atingis la pordon, subite ektremis la lumo de la meĉlampo. Mi ektimis, kaj ĉe returniĝo ŝajnis, kvazaŭ la fratineto fiksrigardus min per siaj grandaj, nigraj okuloj.

Ili aspektis tiel brilaj, tiel malgajaj, ke pro la teruriĝo mi faligis la ludilon el la mano. Laŭte ĝi klakis sur la sojlo, mia patrino vekiĝis.

- Kiu iradas ĉi tie? Ĉu vi, filo mia?

Mi jam levis la piro-fluton, kaj senvorte fuĝis al mia lito. Baldaŭ mi ekdormis, sed pli frue mian posedaĵon mi kaŝis en mia kuseno, inter la molaj flokoj. Tie ĝin ne retrovos mia fratineto, kiom ajn saĝa knabino ŝi estas.

Ho, se nur ŝi retrovus tiun ludilon, sed ŝi eĉ neniam plu serĉis ĝin.

Kiam vekis min la surda silento, oni jam eĉ enĉerkigis la sveltan bambuo-reĝidinon. Mia baptopatrino, nomata Bordaĉ, preĝis apud ŝi, ĉar miaj gepatroj foriris por aranĝi la enterigan ceremonion.

Mia baptopatrino dronis en la preĝlibro, kaj ŝi ne rimarkis, kiam mi ŝteliris al la ĉerko, kuŝanta sur la tablo, Por mi la ĉerko estis iom alte, sur piedpintoj mi provis ŝovi la piro-fluton en la manon de mia fratineto, la piro-fluton, kiu estis plena de flokoj el la kuseno, sed kiun ŝiaj fingroj jam ne povis preni.

- Kunportu ĝin, Maria, kiel donacon - mi flustris al ŝi.

Florodora venteto alŝvebis tra la malfermita fenestro, la mortkovrilo iom flirtis eĉ ekzumis.

- Mi ne bezonas ĝin, frateto, mi jam aŭskultos eĉ pli belan muzikon ekde nun - tion respondis la mieno de mia fratino, kaj mia koro subite ekdoloris.

Tiam mi sentis kordoloron unuafoje en mia vivo tiel, ke neniu insultis min.

Malgaje mi enpoŝigis la piro-fluton, kaj dum tri tagoj mi eĉ ne sentis inklinon por preni ĝin. Sed tiam mi pensis ion, kio rebonigis mian humoron.

- Mi muzikos super ŝia tombo, eble ŝia sonĝo fariĝos pli bela - mi kuris al la tombejo.

La ĝardeno de Dio[6] estis en distanco de kelkminuta kurado el nia domo, do baldaŭ mi atingis ĝin, kaj mi brakumis la koloneton, sur kiu jam velkis la florkrono.

- Aŭskultu, fratineto!

Kaj mi ekblovis la piro-fluton, sed tuj ekveis. Kiom ajn mi blovis ĝin, la piro-fluto ne ekmuzikis.

Ja ĝi muzikas nur tiam, se ĝin blovas bona infano! Korŝiro komprenigis al mi, ke mi jam ne estas bona infano.

 

LA REĜO DE PARUBIRDOJ

Nun mi jam scias, ke mia fratineto mortis pro difterio. Tiutempe eĉ la kuracistoj ne multe sciis pri ĝi, kaj ne povis resanigi ĝiajn malsanulojn. Ankaŭ pri tio oni ne zorgis, ke la infanoj ne infektu unu la alian. Eĉ neniu pensis, ke en mia poŝo kun tiu piro-fluto mi portadas la morton.

Infanaj larmoj facile aperas sed rapide sekiĝas. Kelkajn tagojn post la prema malĝojo mi jam gaje vivadis por mia ĝuo. En nia maizkampo mi trovis belan, grandan kukurbon. Ĝi vekis en mi la ideon, ke estus interese kapti parubirdon.

Kapti parubirdon por mi delonge estis agrabla vintra amuziĝo. ... Mi faris kaptilon el kukurbo, metis ĝin sur la barilon aŭ sur la randon de la putmuro, kaj fruvespere jam kutime veadis en ĝi kompatinda, eta kaptito.

- Liberiĝ', liberiĝ', liberiĝ'! - ĝi voĉis.

Tiam inter miaj manplatoj mi ĉirkaŭprenis la birdeton, kiu havis nigran ĉapon, kaj mi atendis aperi Georgon, la maljunan kampogardiston.

- Vidu, oĉjo Georgo, kian paruon mi havas!

- Kian, do? - Murmuris oĉjo Georgo sub la granda ŝafofela ĉapo, poste mansvingis malŝate. - Nu, por ĝi estis domaĝe distranĉadi tiun belan, grandan kukurbon, ja nur kampara paruo ĝi estas.

- Ĉu ekzistas ankaŭ alispeca paruo?

- Jes ja! Ekzistas. La reĝo de paruoj estas io mirinda. Kapti ĝin estus bone. Ĝi alportas bonŝancon al la hejmo.

Nu, pro tio forvaporis mia bona humoro, kaj la kamparan paruon mi lasis forflugi el miaj manoj.

- Liberiĝ', liberiĝ', liberiĝ'! - rekriis la birdeto dankeme inter la branĉetoj de ia arbusto, sed min jam ne konsolis tio, ke ĝi liberiĝis; mia menso, mia penso okupiĝis jam nur pri la reĝo de paruoj.

- Kian reĝon do havas la paruoj? - mi demandadis oĉjon Georgo - Ĉu ĝi surportas eĉ kronon?

- Ja ĝi surportas ĝin, filo mia! Ĝi havas bluan kronon, rozkoloran mantelon, blankan veŝton, ruĝajn botojn. Sed plej facile oni povas rekoni ĝin pri tio, ke ĝi havas longan, nigran, veluran barbon. En la tuta mondo neniu alia birdo havas ion tian.

Ekde tiam mi senĉese okulserĉis la reĝon de paruoj, sed ĝi ne troviĝis. Eĉ neniu aŭdis ion pri ĝi krom oĉjo Georgo, sed li estis fabelema homo. Mia patro eĉ riproĉis lin ŝerce, kial li mistifikas min per tiaj babiladoj.

- Ne temas pri fabelo, amiko Marteno - asertadis la maljunulo - Foje mi eĉ vidis ĝian neston en la kanaro. Eĉ ĝian voĉon mi aŭdis. Ĝi diris, ke: ĉit, ĉit!

- Tion vi nur sonĝis, onklo - ridetis mia patro, kaj ankaŭ mi mem ne multe kredis jam, ke ekzistas la reĝo de paruoj.

Sed baldaŭ mi denove aŭdis pri ĝi. Oĉjo Georgo rakontis, ke frumatene, kiam li gardomarŝis[7] ĉirkaŭ la vinberĝardenoj, li vidis la reĝon de paruoj sidi sur arbusto.

- Ĉu nun, somere? - mi kontraŭis - Paruoj ja elvenas el la arbaro nur vintre, kiam ili ne trovas nutraĵon en la arbaro.

- Barelisto muntu barelringon al via kapo, fileto, por ke ĝi ne krevu pro la granda saĝo! - ekgrumblis la maljunulo. Ne tiel okazas la aferoj al la reĝo, kiel al kamparaj paruoj. Ĝi forflugas, alflugas kiam ĝi volas; kontrolas sian popolon laŭplaĉe.

Do, tio venis en mian kapon, kiam mi ekvidis tiun belan, grandan kukurbon. Mi faris el ĝi kaptilon, kaj metis ĝin sur la tegmenton de la stalo, por provi mian bonŝancon.

Post horeto mi vidis, ke la klapo de la kaptilo klakfermas longvostan birdeton.

- Ho, eble la reĝo de paruoj! - forte ekbatis mia koro, kaj mi kuregis al la stalo entuziasme.

Fakte ĝi estis kaptita. Blua estis ĝia kapo, blanka ĝia brusto, rozkolora ĝia dorso, nigra veluro ĝia barbo. Ĝi aspektis tute tiel, kiel tion asertis oĉjo Georgo. Eĉ ĝia voĉo estis tia: - ĉit, ĉit!

Kun ektimo ĝi rigardis min per siaj orkoloraj okuletoj, kiam mi prenis ĝin per miaj manoj. Ne kolere ĝi protestis, nur modeste, tiel, ke tuj ekdoloris mia koro, ĉar ĝin ekŝiris la rememoro pri la lasta rigardo de mia fratineto. Tuj mi malfermis miajn manojn:

- Fuĝu hejmen, reĝo de paruoj, al via popolo!

La birdeto forflugis el miaj manoj, sed ne tuj malproksimiĝis. Tri- aŭ kvarfoje ĝi ĉirkaŭflugis min, kvazaŭ ĝi dezirus diri ion.

- Tint', tint', tint' - sonoris ĝia voĉo, kiel arĝenta sonorileto de kristnaska anĝelo.

Min subite trakuris malvarmo, kaj dum mi kuris en la ĉambron al mia patrino, venis en mian kapon, kion diris oĉjo Georgo: ĝi kaptita alportas bonŝancon al la hejmo.

- Nu, mi ne sciis, ĉu mi ne forlasis kun la birdreĝo ankaŭ mian bonŝancon.

Mi ja forlasis ĝin. La sekvan tagon jam ankaŭ mi kuŝis en la granda lito de la dimanĉa ĉambro, vespere jam ekregis min la febro, kaj oĉjo kuracisto ankaŭ super mi viŝpurigadis la okulvitrojn.

- Ja ĝi estas difterio, kara patrino, kiel ĉe la alia!

Ekde tiam mi dum pluraj tagoj ne havis konscion. Nur tion mi memoras, ke foje, kiam mi malfermis miajn okulojn, granda nigra birdo buliĝis ĉe la piedflanko de la lito. Ĝi aspektis, kiel korvo, kaj kiam ĝi fiksrigardis min, mi komencis frostotremi.

- Forpelu ĝin, forpelu ĝin! - mi ekŝrikis.

Fariĝis granda konfuzo en la ĉambro. Mia patro, mia patrino, oĉjo kuracisto, ĉiuj ĉaspeladis tiun birdon.

Tio utilis neniom. La birdo ekflugis, ŝvebadis ĉirkaŭ mi, poste ĝi residiĝis pli proksime al mi, ol komence. La abomena nigra birdo fine jam sidis ĉe mia kapo. Ĝi grincigis per la beko, sed tion mi nur aŭdis, ne vidis, ĉar mi ne kuraĝis malfermi la okulojn.

Tiam subite mi ekaŭdis mallaŭtan pepadon en la ĉambro.

- Ĉit, ĉit, ĉit, ĉit!

Pro tio mi rekuraĝiĝis, kaj mi malfermis la okulojn.

- Ĝi ja estas la reĝo de paruoj!

Fakte ĝi estis, sed mi apenaŭ rekonis ĝin. Ĝiaj okuloj ardis, kiel fajro; ĝia barbo flirtis, kiel flago; ĝiaj plumoj hirtiĝis, kaj ĝia beko klakadis, kiel glavo.

- Ĉit, ĉit, ĉit, ĉit! - ĝi bektrafis kolere la grandan nigran birdon.

- Helpu al ĝi! - mi rigardis peteme al miaj gepatroj, sed neniu moviĝis. Ĉiu sidis rigide, kaj larme rigardis malsupren.

Sed mia birdreĝo eĉ ne bezonis helpon. Kiel sago ĝi flugadis tien kaj reen, kiel fulmo ĝi zigzagis ĉirkaŭ la enorma[8] nigra birdo, kiu vane kaptadis al ĝi. Fine la birdreĝo pikbatis la kapon de la pezmova grandulo, tiu ekgrakis dolore, kaj forflugis tra la fenestro.

- Tint', tint', tint' - sekvis ĝin la triumfa tintado de la arĝenta sonorileto, kiu kaŝiĝis ĉe la birdreĝo. Mi sidiĝis en la lito, kaj ekridis:

- Feliĉe, ke ĝi forfuĝis!

Miaj gepatroj plorante-ridante kliniĝis super mi, kaj ili ĝoje demandis:

- Kiu forfuĝis, filo, kara mia? Ja neniu estis ĉi tie.

- Tamen estis! Kiu do estis tiu granda nigra birdo? Sed la reĝo de paruoj forpelis ĝin. - mi montris al mia birdreĝo, kiu ripozis sur vesthoko.

- Jen, ni eĉ ne rimarkis la etulon! - alrigardis mia patro. - Ĝi enflugis verŝajne tiam, kiam ni aerumis la ĉambron. Ĉarma birdeto ĝi estas, oni nomas ĝin barboparuo.

Mi respondis nenion, sed mi bone sciis, ke ĝi estas la reĝo de paruoj, kaj ĝi estas tiu, kiu forpelis de mi la nigran korvon, la nigran ombron de la morto.

 

LA TREZORO DE PRAULOJ

Post semajno mi jam eĉ ne memoris, ke mi foje estis malsana, nur tio ĝenis mian patrinon, ke mia apetito estis nekontentigebla. Senĉese mi bombardis ŝin per demandoj: "Kion ni tagmanĝos? Kion ni vespermanĝos?"

Je tiuj demandoj oni kutime respondis tiel:

- Tri pladojn. Panon, ĝian kruston kaj ĝian molaĵon.

Sed okaze de mia resaniĝo mia patrino aranĝis grandan festenon. Troviĝis tiom da bongustaĵoj, ke ili kvazaŭ rompis la tablon, kies plato estis muelŝtono. Sur ĝi estis ĝardenaj kotletoj (tiel ni karesnomis bakitajn kukurbopecojn), estis farĉitaj ŝeloj (tiun nomon havis ĉe ni la ne-senŝeligitaj kuiritaj terpomoj), kaj estis arbaraj ribofruktoj, iom acidaj, sed ankaŭ ili estas bongustaj por neelektemuloj.

Mi estis malsata, kiel lupo, mi eĉ ne povis elekti inter la multaj frandaĵoj, kiam mia patrino tenere karesis min:

- Atendu, fileto, mia kara, kion mi alportos al vi tuj!

Jen, ŝi, la bonulino, alportis gratenitan kolombidon en pelvo, ornamita per bluaj floroj, kiu kutime nur en gravaj festotagoj surtabliĝis. Patro tuj metis en mian teleron la birdobruston, sed en tiu momento tra la pordo subite enruliĝis la magia hometo, Kiŝmedo, kaj senvorte kaptis de mi la teleron kun la viando, sidiĝis sur la granda kesto,[9] nur poste ekparolis:

- Nu, min direktis certe Dio, ke mi alvenis ĝustatempe. Ĉu saniĝantan infanon vi volas nutri per kolombido? Ĉu vi ne scias, ke li tuj fariĝus kolombo, kaj dum sep jaroj li devus flugadi tra sepdek sep landoj?

- Via prudento denove vojaĝas,[10] oĉjo Kiŝmedo - ekridis mia patro, sed patrino timeme tiris min al la sino, eĉ kovris min per sia tuko, por ke neniel okulbatu[11] min la magia homo.

Tiu magia Kiŝmedo estis malalta, dikforta maljunulo, lia longa, griza barbo atingis lian talion. Kaj vintre, kaj somere li surhavis feljakon kaj felĉapon, sed liaj oreloj restis ekstere. Tiuj oreloj estis okulfrape grandaj, kiel ventumilo, cetere li havis malgrandan tomatoforman nazon kaj tiel densajn brovojn, kvazaŭ liaj lipharoj kreskus sur lia frunto. Kiu ekvidis lin, tiu tuj pensis, ke certe tiel aspektas la fabelaj nanoj, kiuj gardas trezoron profunde en senlumaj kavernoj.

Povas esti, ke fakte tio estis la profesio de Kiŝmedo, pri tio neniu sciis ion certan. Ekde nekonata tempo li vivis en iu kaverno de la eksminejo, kiun nenia homa estaĵo enpaŝis krom li. Onidire grifoj[12] gardas lin, kaj kiun trafus ilia strida[13] voĉo, tiu malfermus la buŝon pro la timo tiel, ke tra la buŝo elfalus la kapo. Okazis foje, ke dum duonjaro neniu vidis lin, tiam oni diris, ke li certe studas ie magion. Cirkuladis la opinio, ke li komprenas la lingvon de birdoj, scias, kia kuracforto kaŝiĝas en herboj, povas ordoni al la vetero, povas forpeli la ratojn per fajfado, kaj kiun li trafus per sia ĉapo, por tiu eĉ papava kuko fariĝus amara en la buŝo. Do, kompreneble neniu kuraĝis insulti lin en la kvartalo de malriĉuloj, kaj li ricevis flatojn kaj pladojn ĉie, kie li frapadis la pordon.

Tamen mi alrigardis la potencan personon tiel, kiel atakema leono. Precipe tiam, kiam mia porcio malaperis inter la feljako kaj felĉapo. La senhontulo ja ne timis, ke poste li mem fariĝos kolombo.

Tute ne. Li prefere okupis sidlokon ĉe la tablo, kaj tiris al si la tutan kolombidon.

- Dio gardu nin - li diris -, pli bone estas neniigi la tutan pladon, ol lasi, ke malfeliĉo trafu tiun ĉarman knabeton.

- Benu Dio - proponis mia patrino timeme la bongustaĵojn, ke nur li ne havu malfavoran opinion pri ni. Ŝi surtabligis por li eĉ freŝan panbulon, kiu estis ĵus prenita el la bakforno.

Sed mia patro nur ridis pri la maljunulo, kiu eĉ la ostojn tute krakmaĉis, poste la panbulo sekvis la sorton de la kolombido. Kiam la magiulo konsumis ankaŭ ĝin, li okulsignis al mi.

- Nu, barono Gregorio, malfermu la buŝon, mi vidu, ĉu ĝi enhavas ankoraŭ lacerton?[14]

Li prenis min inter siaj genuoj, kiel vera kuracisto, kaj per siaj krudaj manoj karesis mian gorĝon. Eĉ magian formulon li deklamis:

Ranhororo,
Ratkoloro,
Vi saniĝos
Sen doloro.
Jen la sorĉo, la magia,
Resaniĝu gorĝo via.

- Nu - li diris -, ĝis la sekva kokokrio[15] barono Gregorio fariĝos sanega. Eĉ mortinto reviviĝas pro miaj magiaj vortoj.

Mi tre deziris demandi la magiulon, kial li nomas min barono, sed anstataŭ demandi mi ekploris, ĉar la maljunulo ĝuste tiam komencis amikiĝi kun la ĝardenaj kotletoj.

La fiŝ-okuloj de la magiulo konsole palpebrumis sub la tufoj[16] de brovoj.

- Mi komprenas la hometon. La hometo ektimis, ĉar li pensas, ke oĉjo Kiŝmedo ne estas kontenta pri tiel mizeraj nutraĵoj. La hometo ne timu. Oĉjo Kiŝmedo estas bona homo, oni povas bedaŭri, ke nur unu tia troviĝas. Mi povus manĝi eĉ transmaran ambrozion, sed sufiĉas al mi kuiritaj terpomoj.

Nu, fakte sufiĉis, oni devas rekoni. Li ne ĉesis, ĝis la terpomoj elĉerpiĝis el la poto. Ni ricevis nur ĝian odoron. La familio devis rezignacii, ke la hodiaŭan vespermanĝon forsorĉis la potenca magiulo.

Mia patro jam surpaŝis la seĝon[17] apud la fenestro, ĉe la laborangulo,[18] bruligis la meĉlampon, kaj, ĉar li estis felisto, li komencis ripari kadukan peltmantelon sur la genuoj.

La magiulo faris grimacon pro tio.

- Ĉu ĝi ankoraŭ estas peltmantelo?

Mia patro en sia tuta vivo estis lakona[19] homo, do mallonge respondadis:

- Ja ĝi estas.

- Eĉ cent katoj ne kaptus en ĝi unu muson.[20]

- Fakte ne.

- Tamen vi devas ripari ĝin, ĉu ne, Marteno?

- Mi devas.

- Mi povus proponi al vi pli bonan profesion - suspiris Kiŝmedo, kaj altiris la korbeton kun riboj.

- Nu? - kudradis plu mia patro.

- Ĉu vi scias, Marteno, ke vi devenas el alta familio?[20k]

- Kompreneble mi scias. Mian patron - li ripozu en paco - oni nomis "alta muelisto". Ja li ne bezonis ŝtupetaron por rikolti melonojn.

- Mi parolas ne pri tio, Marteno - konsumis la ribojn avide la magiulo. - Ĉu pri viaj prauloj vi aŭdis iam?

- Kompreneble mi aŭdis! Ĉiu el ili estis honestulo kvankam malriĉulo. Mia patro estis muelisto en tiu ĉi domo, tiutempe ĝi estis ventmuelejo. Mia avo estis ŝafisto, lia hokbastono[21] eĉ nun troviĝas en la subtegmento ie.

- Kaj kio pri lia patro? - ekbrilis la okuloj de la magiulo.

- Nu, pri tiu mi jam fakte scias nenion - ekridis mia patro. - sed li verŝajne estis migranta almozulo. En la subtegmento troviĝas kaduka portsako, ĝi jam kaŝiĝis tie eĉ en mia infanaĝo, kvankam mi ne sciis, kiel ĝi venis tien. Nun mi jam scias, ke ĝi povis esti la almozosako de mia praavo.

Kiŝmedo iom suprenpuŝis la felĉapon sur sia frunto, kaj forte pugnobatis la tablon. Li jam povis batadi ĝin sen damaĝo, ĉar li jam konsumis ĉiun manĝaĵon, ĝis la lasta ribobero.

- Marteno, via praulo estis barono de la lando!

- Nu, ankaŭ tio ne estas hontinda - diris mia patro, kaj metis novan fadenon en la kudrilon. - Kvankam mi konas nur unu baronon, la maljunan ciganon Barono,[22] eĉ lin nur pri tio, ke li ofte dekumas[23] niajn ruĝajn, aromajn vinberojn, sed ekde nun mi rilatos al li pli afable, se ni estas parencoj.

Kiŝmedo ruĝiĝis pro la kolero, kiel kuirita kankro.

- Korpo de porko, klabo de plago,[24] kiel vi kuraĝas moki min, mizera felisto! Ĉu vi scias, ke mi povus fari el vi riĉulon tian, kian vi ne vidis eĉ en sonĝo? Vi povus mezuri la arĝenton per sitelo, la oron per ĉerpilo. Viaj vestoj estus purpuraj, viaj jakoj veluraj. Eĉ via gardohundo manĝus mielkukojn. Nu, kion vi diras pri tio, majstro Marteno?

Mia patro karese glatigis la novan flikpecon[25] sur la peltmantelo, kaj diris:

- Mi eĉ ne havas hundon, oĉjo Kiŝmedo.

La magiulo klopodis regi sin. Ambaŭmane li kuntiris sian grase malpuran feljakon ĉe la brusto, por ke li ne krevu pro la kolero.

- Komprenu la saĝajn vortojn, amiko Marteno. Mi scias, kie oni povas trovi la trezoron de viaj prauloj, sed mi mem sola ne povas akiri ĝin. Sed mi helpos al vi malkovri la trezoron, se vi donos al mi la duonon. Jen, mia mano estas sen glavo.[26]

- Fakte ne - svingadis la kapon mia patro. - Ĝi aspektas ĝuste tiel, kiel la piedoj de viaj grifoj.

La manoj de la magiulo kun la kurbaj fingroj, longaj ungoj fakte aspektis tiel, kiel la piedoj de ia rabobirdo. Pro la moko de mia patro tiuj fingroj kuntiriĝis. La nanoforma hometo svingadis siajn pugnojn.

- Vi ankoraŭ pripentos tion, malsaĝa felisto, iam vi puniĝos pro tio, vi, terpomkonsuma peltoĉifulo! Ĉu mi volis helpi ne ĝuste vin? Ĉu mi bezonas la trezoron de iu ajn? Ja mi havas tian magian kaldronon, se mi boligas frumatenan roson en ĝi per fajro de seka krizantemo, ĉiu enmetita brikopeco fariĝos oro.

Subite turnis sin la diabla homo, kaj grumble ekiris for, sed ĉe la sojlo atingis lin la voko de mia patro:

- Haltu, bonulo! Vian grandan bonintencon mi ne povas lasi sen rekompenco.[27] Mi donacos al vi ion, kion vi povos utiligi.

La sulkoplena vizaĝo de la magia Kiŝmedo tuj ebeniĝis, kiel printempa kampo, ĝis mia patro sur lia ŝultro sternis malplenan sakon, en kiu li pli frue tenis la tindrofungojn,[28] bezonatjan por kolorigi felon.

- Nu, ĝi apartenu al vi, oĉjo Kiŝmedo. Mi donacas ĝin al vi, por ke vi povu en ĝi teni la multan oron, kiun vi faris el brikoj.

Mi pensis, ke la primokita magiulo tuj blovos flamojn tra la buŝo kaj nazo. Tremante mi kaŝis min en la sino de patrino, kiu same tremis, kaj mi kovris la okulojn.

Nur post la brua pordoklako mi kuraĝis malfermi la okulojn. La magia hometo jam ekstere paŝadis ĉe la fenestro. Mia patro ridante postrigardis lin.

- Mi pensas, ke la prauloj de tiu blagema Kiŝmedo eble estis ĉarlatanoj. Granda stultulo li estas, sed kiuj kredas lin, tiuj estas eĉ pli grandaj.

 

LA BOTOJ KUN SPRONOJ  [29]

Kion ajn diris mia patro, jam la sekvan nokton mi sonĝis pri la trezoro de prauloj. Nokta koboldo sidiĝis sur mia kuseno, kaj flustradis al mi ĉion allogan.

- Tiun trezoron devas trovi vi mem, Gregorio! Ho, fabela vespero, bela espero: la vivo tuj fariĝus komforta en la eksmuelejo. Por la duono de la trezoro ni aĉetus sukerbonbonojn, kaj ilin ni frandus tuttage. Por la alia duono ni farigus ŝtupetaron ĉe la ĉarpentisto Bojoko, ni apogus ĝin al la Laktovojo,[30] sur ĝi ni ascendus kaj descendus la ĉielon. Jen Maria venos al ni, jen ni vizitos ŝin. Tiam mi surhavos solenan vestaĵon, kaj mi havos novan ĉapelon, tian, ke sur ĝia rubando estos brodita vaporlokomotivo. Kiam mi salutos la anĝelojn per tiu ĉapelo, ili ĉiuj demandos Marian: Kies proksimulo, kies parenco estas tiu ĉarma knabeto kun tiu bela ĉapelo? Je tio Maria respondos: Li ja estas mia frateto, barono Gregorio, la filo de la muelkastela felisto.

Muelkastelo... tiu vorto tre ekplaĉis al mi. Kvankam en la ĉirkaŭaĵo oni nomis nian domon nur mueldomo, ĉar en la vivo de mia avo ĝi estis ventmuelejo - sed, se oni detale esplorrigardis ĝin, laŭ ĝia ronda, dika muro, laŭ ĝiaj mallarĝaj fenestroj, laŭ ĝia pinta tegmento ĝi tamen estis kasteloforma konstruaĵo. Tio, ke ĝi estis iom kaduka, ne estis problemo. La ventoĉifita tegmento kaj la difektoj de la muro eĉ bone impresis. Ĉe la rando de tiu truo, kie iam turniĝadis la akso de la helico,[31] el ia birdoportita semo elkreskis arbusto, kiu aspektis, kiel bukedo sur ĉapelo. Ne malmultaj kastelruinoj troviĝis en nia ĉirkaŭaĵo, kompare al ili mi senhezite povis konsideri nian domon kastelo. Ili ne estis multe pli kadukaj, ol la muelkastelo.

La muelkastelo kompreneble estis eĉ pli valora, ĉar en ĝi loĝis ĝuste mia familio, dum en la ceteraj kastelruinoj nestis nur strigaj birdidoj, cetere en la subtegmento de nia domo la estro estis mi mem. Mi preferis sidadi en la supra truo ĉe la arbusto, kaj svingadi miajn pendajn, nudajn piedojn. En la fendaĵoj de la muro kaŝiĝis lacertoj[32] kun orkoloraj okuloj, kaj ili kuradis sur miaj gamboj same kuraĝe, kiel sur la varma, bruneta muro.

Neniam pli frue, kiam mi ankoraŭ ne aŭdis pri la trezoro de niaj prauloj, mi pensis pri tio, ke oni povas surmeti botojn eĉ somere. La bagatela monteto, sur kiu staris nia mueldomo, estis pli proksime al la tombejo, ol al la urbeto, do en la ĉirkaŭaĵo ĝuadis la vivon nur miaspecaj, nudpiedaj fraŭletoj.

Sed ekde la momento, kiam Kiŝmedo nomis min barono, mi ekkonsciis, kiom belajn spronajn botojn havas la filo de la urba juĝisto. Kial do mi ne povus havi tiajn? Lia patro estas juĝisto, sed la mia estas barono!

Poste venis en mian kapon ankaŭ tio, ke mia salajro eĉ sufiĉus por aĉeti botojn, ĉar - kvankam mi estis tre juna knabeto - mi jam praktikis plurajn profesiojn. La korbon de la panbakistino mi portis al la vendoplaco: jen unu groŝo. Mi rikoltis herbojn por la porkido de ĉapelisto Keŝe: alia groŝo. Difektan ĉaroradon mi rulis al la radisto: tria groŝo. Ĉe la meblisto mi balais la segaĵon:[33] kvara groŝo.

- Eĉ tri senfundaj sakoj ne sufiĉus por teni tiom da moneroj, kiom tiu infano perlaboras - laŭdis min ofte mia patrino.

- Tiel ja decas - laŭdis min patro. - Por tiuj moneroj la sekvan jaron ni aĉetos alfabetan lernolibron tian, ke ĝiaj literoj per si mem eniros lian kapon.

Pro tia laŭdo foje mi malkovris la sopiron de mia koro.

- Prefere spronajn botojn aĉetu al mi, patro mia.

- Ĉu eble frostas viaj kruroj? - alrigardis min patro kvazaŭ mirante.

Mi ekhontis, ĉar estis tiom varma somero, ke landvoje ŝvitis eĉ la ŝtoneroj.

- Ankaŭ la filo de la urba juĝisto surportas botojn - mi argumentis ruĝiĝinte. Tion mi jam ne kuraĝis aldoni, ke barono des pli juste pretendas ilin.

- Ho, filo mia, li povas fari tion, ĉar li naskiĝis kiel riĉulo. Ankaŭ la kokido deziras flugi alte, kiel la aglo, sed ĝi ne havas taŭgajn flugilojn.

Mia patro iris por plenumi siajn taskojn, sed mi ne plu ŝatis fari la miajn. Mi hontis pro miaj nudaj piedoj, sed mi neniel povis kaŝi ilin, kvankam mi komprenis, ke eĉ la koko mokas min sur la barilo:

- Nudpiedul', nudpiedul'!

Kiam mi helpis segi al la ĉarpentisto - ĉar ankaŭ tio apartenis al miaj profesioj - mi aŭdis, ke la segilo zumas:

- Spro-naj bo-toj, spro-naj bo-toj.

Tuj mi ellasis la segilon el mia mano. Sufiĉas por mi havi malĝojon, eĉ se ĝi ne mokas min. Vane la ĉarpentisto postkriis min:

- Haltu, knabeto, ĉu vi ne bezonas salajron?

Kun larmaj okuloj mi iris al la vendoplaco por direkti hejmen la puŝĉareton de la panbakistino. Jen, apenaŭ mi komencis puŝi ĝin, ĝia rado komencis knari:

- I-ru a-ki-ri, I-ru a-ki-ri!

Panon, korbon, puŝĉareton mi lasis meze de la vojo. Mi kuris hejmen, kaŝiĝis en angulo, eĉ tie mi turnis min al la muro por vidi, aŭdi nenion en tiu mokema mondo. Sed subite mi ekaŭdis, ke la murhorloĝo tiktakas super mia kapo:

- Bot-kla-ka-do, bot-kla-ka-do!

Pro tio mi jam korŝire ekploris, eĉ vespere en la lito mi ade eklarmis. Sed por tion kompensi matene min vekis sonora brueto de spronoj.

- Jen la botoj, filo mia!

Apud mia lito staris patro. En la mano li tenis spronajn botojn, sed kiaj botoj ili estis! La filo de la juĝisto havis nur ĉifonŝuojn kompare al ili. Ĝiaj bekoj estis pintaj, ĝiaj kalkanumoj estis altaj, kaj ĝiaj spronoj... Do ĝiaj spronoj rebrilis en la sunlumo, ke vibris miaj okuloj.

- Ĉu ili estas oraj, patro mia?

- Arĝente faritaj, ore ornamitaj - ŝercis mia patro, sed poste li serioziĝis: - Jen la botoj filo, do via deziro plenumiĝis. Sed ankaŭ mi havas deziron: Ekde nun tuttage vi surhavu la botojn, kiel la filo de la juĝisto.

Ankaŭ mi mem volis nenion alian, ol tuttage surhavi la botojn. Kiam mi surmetis ilin, mi sentis, ke mi jam estas vera barono. Sonoris la spronoj, brilis la botoj tiel, ke la sunradioj glitfalis sur ili. La koko jam tute ne mokis min, prefere ĝi mem ekhontis, kaj siajn krurojn kaŝis inter ruboj ĝis la genuoj.

- Vidu, oĉjo Johano - mi fanfaronis ĉe la ĉarpentisto, kaj mi prenis la segilon por eklabori, sed la maljunulo grumble kriis al mi:

- For de ĉi tie, sinjoreto! Mi dungis jam alian taglaboriston.

Nenia problemo - mi pensis, kaj paŝadis fiere al la vendoplaco. Tie mi eĉ ne bezonis fanfaroni, ĉar la panbakistino jam de malproksime rimarkis la botojn:

- Ho, kiom altranga sinjoreto vi estas, donu al mi groŝeton! Ja mi ne donos al vi, ĉar oni ja ne kutimas puŝi ĉareton en spronaj botoj.

Tio jam multe subpremis mian humoron. Ĉe la meblisto mi fariĝis eĉ pli malgaja. Dum mi balais segaĵon, miajn botojn kovris la polvo tiel, ke eĉ la vidaĵo estis plorinda.

Sed la plej malagrabla afero okazis al mi tiam, kiam el la puto mi volis porti akvon al la mastro de la ĉiovendejo. Iu mia sprono kroĉiĝis al la putmuro, kaj mia tuta korpo falis laŭlonge tiel, ke eĉ la rememoro doloras min ĉe la nuko. La argila vazo rompiĝis al tiom da pecoj, ke eĉ unu el ili ne retroviĝis. Neniam plu mi kuraĝis iri al la ĉirkaŭaĵo de la ĉiovendejo.

- Bot-kla-ka-do, bot-kla-ka-do! - tiktakis hejme la murhorloĝo, sed mi jam ne estis feliĉa pro la botoj. Vespere mi ĝojis, kiam mi povis demeti ilin, kaj matene mi estis malgaja, kiam mi devis enŝovi la krurojn.

Perlabori monon mi ja ne povis en spronaj botoj, do mi iris al la herbejo por ludi pilk-militon.[34] Nu, kompreneble ne troviĝis tiom mallerta knabo, kiu ne povus min trafi per la pilko, ĉar en spronaj botoj oni ne povas rapide kuri. Mi malĝoje iris al la rivereto por kolekti neforgesuflorojn,[35] sed mi devis reveni, ĉar la kota grundo damaĝus miajn valorajn botojn. Bunta papilio incitis min petole sur siringarbusto, sed en spronaj botoj oni ne povas kapti papilion.

Sango fluis el mia nazo, kiam mi alvenis hejmen, sed ĝi eĉ pli abunde fluis, kiam patro salutis min tiel:

- Nu, filo mia, kion babilas tiuj belegaj botoj? Venu por montri ilin al la sturnobirdoj sur la maizkampo! Vi spertos, kiom bona amuziĝo estas fosi en spronaj botoj.

La maizkampo estis ne nur ĵetdistancon for de nia domo. Miajn krurojn kvazaŭ brulvundis la botoj, kaj ĝis la alveno mi eksentis kapturniĝon. Ho, se nur mi povus ankoraŭfoje iradi nudpiede, neniam plu mi volus esti barono!

- Mi ne povas la rigardon forturni de tiuj belaj botoj - ridetis kaŝe mia patro, kaj enmanigis la fosilon. - Ni vidu, kiel ili ŝatas la laboron.

Mia hakfosilo[36] estis ludilo - la forĝisto estis bona amiko de mia patro, li donacis ĝin al mi - do pli frue la laboro estis ludo. Sed tiutage mi sentis, ke ĝi estas peza, kiel martelo de gigantoj. Neniel ĝi konvenis en miaj manoj.

Premis min la botoj, mi sentis kapturniĝon, kaj mi eĉ ne scias, kiel tio okazis, sed per la hakfosilo subite mi dishakis unu el la botoj tiel, ke la koro de la botisto krevus vidante ĝin.

- Ho! - mi ekkriis, sed mi ne estas certa, ĉu pro la ektimo aŭ pro la ĝojo.

Mia patro alrigardis min, kaj eĉ sen kolero diris nur tiom:

- Vidu, tiel finas la kokido, se ĝi volas ludi aglon. Ne sopiru spronajn botojn, nudpiede vi povas kreski same alta, kiel la filo de la juĝisto.

 

KIEL MI ELLERNIS LA LITEROJN?

En tiu jaro post sunbrila, longa aŭtuno sekvis severe frosta vintro. Abundaj neĝblovoj ĉirkaŭbaris la mueldomon per dika tavolo, oni povis nek eniri, nek eliri. La dimanĉoj pasis same, kiel labortagoj, vivuloj neniam proksimiĝis al ni, kaj mi trovis nenian amuziĝon krom aŭskulti la muĝadon de la ventoj. La ventoj estis tute kutimaj gastoj en nia subtegmento, kaj mi rekonis jam laŭ ilia babilado, kiu estas norda vento, kiu estas suda, kiu venas de Danubo, kiu venas de Tibisko.[37] Dum sendormaj noktoj longe mi aŭskultis, kiam la ventofratoj ekkverelis en la subtegmento de la mueldomo, kaj brue, siblante ili peladis unu la alian tra la aertruoj.[38]

Foje mi decidis, ke mi kaŝiĝos apud la kamentubo, kaj mi priobservos la ventofratojn. Precipe kun la orienta vento mi deziris amikiĝi, ĉar pri li Georgo, la kampogardisto rakontis, ke li estas la plej amata filo de la matenkrepusko, cetere havas ruĝan mantelon kaj oran kronon. Homo ja ne povas vidi lin laŭ lia vera formo, nur senti lian elspiron, tamen, se oni sukcesas bari lian vojon per stipherbero[39] tiel, ke ĝi ne forbloviĝu, li stumblas, kaj tiam li montras sian homan aspekton. Foje, ĉirkaŭ sunsubiro mi eltiris stipherberon el la bukedo sub la pentraĵo pri Sankta Maria, poste mi ŝteliris en la kuirejon, malfermis la pordon al la ŝtupetaro, kaj ekgrimpis supren. Sed pro la malfermita pordo la vento atakis kontraŭ mi, kaj tiom krude ĝi puŝfaligis min, ke tion mi tute ne atendis de bonedukita reĝido.

Dum falo mi kaptis ian kadukan skatolon de sur la ŝtupetaro, kiu estis plena de rustokovritaj najloj. Ĝin mi akceptis, kvazaŭ amiko Vento ĵetus ĝin al mi, kiel donacon.

Ja oni povas bone ludi eĉ per sola najlo, des pli, se oni havas manplenon da ili. Tutan semajnon mi amuzis min per tio, ke la ruston mi forigis de ĉiuj pecoj. Kiam tio estis preta, mi prenis el sub la lito seĝeton, destinitan por diserigi maizon, kaj mi enmartelis la najlojn, poste eltiris ilin per najlotirilo. Fininte mi rekomencis fari la tutan operacion, dum mi eknomis ĉiun apartan pecon. Iu granda, dika najlo estis la hundokapa malamiko, precipe ĝin mi batis forte.

Tio estis bonega ludo, sed la seĝeto fine jam havis tiom da truoj, kiom kribrilo. Poste mi provis marteli la najlojn al la argila forno, sed tio ne tre plaĉis al mi, ĉar la najloj tro facile eniris la argilon, kaj same facile mi povis ilin eltiri.

Sed ne nur al mi ne plaĉis tiu agado, ankaŭ mia patrino esprimis malkonsenton. Kiam ŝi rimarkis, kion mi ludas, ŝi tenere riproĉis min, kial mi insultas la fornon, kvankam ĝi tute ne insultis min.

- Ĉu fornon? - mi alrigardis ŝin surprizita. - Kiu insultas la fornon? Mi ventropikis nur la giganton, kiu englutis Joĉjon kaj Julian.

Mia patrino timzorge svingis la kapon, kaj kun plenda voĉo alparolis mian patron, kiu mallaŭte fajfadis, dum li kudradis la felojn:

- Vidu, patro, kiajn ideojn havas tiu ventokapa infano! Mi timas, ke lia menso ne servas lin tiel, kiel ordinarajn homojn.

Pri tio ŝi verŝajne estis prava, ĉar tiutempe mi pensis eĉ pri la maizospiko, ke li estas persono, kaj mi povis konversacii kun klinko same agrable, kiel kun martelo. Por mi ĉio ekzistanta estis vivulo, kaj mi precize komprenis, kion tiktakas la horloĝo, kaj kion pensas la pentrita leono sur ĝia ciferplato en nacikoloraj vestoj, inter floroj, duoble pli grandaj, ol li mem.

Ekzemple ankaŭ en tiu momento, kiam mia patrino maltrankvile alrigardis min, mi ekaŭdis, ke strigo ululas sur la tegmento, kaj mi tuj sciis, kia malfacilaĵo trafis ĝin.

La problemo estis, ke falis ĝiaj okulvitroj, kaj neniu troviĝis, kiu povus redoni ilin, sed ankaŭ ĝi mem ne povis serĉi la okulvitrojn, ĉar sen ili ĝi ne bone vidis. Mi tre ekkompatis ĝin, kaj deziris kuri eksteren por helpi, sed mia patro per gesto alvokis min. Li demandis, kiel al mi plaĉus, se li sendus min al la lernejo de ĉapelisto Keŝe.

- Ĉar estas jam aktuale, por ke vi tamen ne kresku sovaĝe, kiel fiherboj ĉe la bordo de pluvofluejo.[40]

Mi pensas, ke tiam unuafoje en mia vivo mi pripensis ion profunde. Preterorele mi jam aŭdis aferojn pri la ĉapelisto Keŝe, sed ili ne estis agrablaj informoj. Tiu homo nur somere estis ĉapelisto, vintre li fariĝis instruisto. Ja nur fuŝinstruisto. Malriĉuloj sendis al li siajn gefilojn, por kiuj vera lernejo estis aŭ tro malproksima, aŭ tro multekosta. En la lernejo de ĉapelisto Keŝe oni bezonis nek librojn, nek kajerojn. La ĉapelisto skribis la literojn per kreto sur la supra parto de sia pordo, kaj la infanoj desegnadis ilin sur la malsupra parto, ĝis ili fariĝis perfektaj skribmajstroj. Oni povis lerni ĉiun literon krom mallonga ŭ. La ĉapelisto opiniis, ke ĝi ne estas fundamenta litero, do li eĉ ne instruis ĝin. Kiuj fariĝis scienculoj en lia lernejo, tiujn oni povis rekoni pri tio, ke ili skribis ĉion per litero vo, kion ordinara homo skribas per mallonga ŭ. Liaj lernantoj ne demandis: "kio nova hodiaŭ?", sed "kio nova hodiav?".

Sed por mi estis plaĉa ludo nek lia lernejo, nek la alia. Kian celon havas lernejo? Paruoj, lacertoj ne vizitas lernejon, tamen ili vivtenas sin. Ankaŭ mia patro ne vizitis lernejon, tamen li povas ornami la peltmantelon per tia birdeto, ke ĝi kvazaŭ povus forflugi. Cetere la kampogardisto Georgo rakontis al mi pri diversaj famaj reĝidoj, sed pri neniu el ili estis notita, ke li vizitus lernejon. Kvankam ili estis elstaraj bravuloj, ili dehakadis la kapojn de drakoj, kiel oni falĉas grenon, sed mi neniam aŭdis, ke ili lernis skribi aŭ legi.

- Mi deziras, ke vi fariĝu serioza homo, filo mia - vekis min la patro el tiu filozofia silento, kiu kaptis min, dum mi pripensadis la aferon.

- Tia homo mi fariĝos, patro mia - mi respondis subite, sed ŝajnis al mi pli oportune ne eldiri tion, kion mi volis ankoraŭ aldoni, ke mi fariĝos grava aristokrato, barono de la lando. Nur mi malkovru tiujn praajn trezorojn, pri kiuj Kiŝmedo havas informojn.

Tiuj trezoroj ja ne savus min de la lernejo, sed savis min mia patrino. Ŝi tiris min al la sino, kaj karesis mian hirtan hararon:

- En tia vintro mi ne permesos, ke li forlasu la domon. Kompatinda kolombeto mia, mi ne povus resti trankvila, se lin trafus tiu kruda vetero. Kiel mi povus permesi, ke li pene paŝadu en frosto kaj neĝblovo? Li povus perdiĝi en neĝo, glitfali sur glacio, buboj lin pelus, hundoj lin mordus. La sciencon de la ĉapelisto Keŝe li povas lerni ankaŭ somere. Sed eĉ mi mem scias tiom, kiom tiu maljuna ĉarlatano. Fidu, infano mia, mi mem instruos vin legi kaj skribi tiel, ke vi ne forgesos tion eĉ dum via episkopa kariero.

- Nu, tio estos kontrolita! - ekridis mia patro. Eĉ mi mem dubis, kiel mia patrino povus fari scienculon el mi. Tamen ŝi faris. Ŝi elpensis lertan metodon, tian, kian povas nur patrina koro.

Kiom ajn ni hejtis la rondan fornon, la fenestro de la ĉambro dum la tuta vintro estis glacikovrita. Tiu glacikovrita fenestro estis la tabulo, kaj la fingroĉapo[41] de mia patrino estis la kreto. Ĉu ekzistos iam en la mondo diamanta skribilo pli valora, ol fingro de mia patrino, bruniĝinta pro laboro, ruĝiĝinta pro akvo, malglata pro frostaj ventoj, kiu post bakado, kuirado, lavado, purigado tiom diligente klakadis sur la frosta vitro de la fenestro? Ĉu vivos iam ankoraŭ kaligrafisto, kiu povus konkuri kun tiuj glitaj, zigzagaj, strangaj hieroglifoj, kiuj similis al spuroj de glitludantaj feinoj?

Multe ni ploris, kaj multe ridis en tiu vintro. Inter la literoj troviĝis malicaj, malamikaj, kiuj ne obeis eĉ al mia instruistino, kaj troviĝis literoj afablaj, bonintencaj, kiujn eĉ miaj mallertaj fingroj facile formis. Neniam mi pardonos al litero go la larmojn, kiuj faladis pro ĝi el la plej amindaj okuloj de la mondo, sed pri litero o mi ĉiam rememoros, kiel pri buŝo, el kiu venas beno. Ĝin mi plej ŝatis, ĉar ĝi estis facile skribebla. Mi povis ĝin skribi per buŝo, mi nur devis spiri al la vitro deproksime. Kvankam foje mia nazo frostogluiĝiŝ al la fenestro, sed mia patro konsolis min, ke sufiĉos al mi la restaĵo, eĉ se ĝia duono perdiĝos.

Tiuvintre el la mondo mi vidis nur tiom, kiom vidiĝis tra la gravuritaj literoj. Frostomortintajn birdojn sur la neĝo; la gefilojn de cigano Barono, ke ili serĉadas hejtaĵon; aŭ timeman leporon. Foje eĉ la maljunan Kiŝmedon mi vidis en la malproksimo tra la horizontala streko de litero H.

Tiuvespere mi skribis sur la glacitavolo la sekvan vorton:

TЯEZOЯO

Mia patro ekstaris malantaŭ mi kun la meĉlampo, por ke li pli bone vidu, kion mi laboras. La lumbildo de la literoj, kiel grandegaj figuroj, rebrilis sur la ekstera neĝo, kaj pro la trema flamo de meĉlampo ili ŝajnis magiaj hieroglifoj.

- Fileto, la literon ro vi skribis, kiel spegulbildon - ridis patro -, rigardu, tiel oni devas skribi ĝin.

Kaj li per ungo gravuris ĝustan literon sur la glacio de la fenestro. Sed mi suspekteme svingadis la kapon, montrante, ke li ne sukcesos trompi min. Mi scias, ke la vera formo estas tiu, kiun mia patrino instruis al mi.

Se mi skribas rapide, eĉ nuntempe okazas al mi, ke mi erare skribas la literon ro, kiel ofte videblas sur la reklamtabuloj de vilaĝaj majstroj. Kiam mi rimarkas mian eraron, miaj okuloj pleniĝas de larmo, kaj image mi kisas la sulkoplenan manon, kiu unuafoje montris al mi la ĝustan formon de tiu litero.

Tiuvintre en mia vivo okazis ankoraŭ alia grava afero. Mi eklernis la metion de felistoj. Sed mia unua profesio rapide finiĝis.

- Ido de pasero fariĝos pasero - diris mia patro, kaj li sidigis min apud si, en la laborangulo, por ke mi lernu lian profesion. Fakte vekis en mi ĝojon la silkoharaj feloj, la koloraj ledoj, kaj fadenoj, la brila fulmado de la rapide moviĝanta kudrilo. El la defalaĵoj de ruĝaj feloj mi kudradis malgrandajn ĉapetojn, el la verdaj pecoj manteletojn, kaj ilin mi faligadis tra la fendaĵoj de la planko. Mi estis konvinkita, ke en la mustruoj vivas koboldoj, kaj nokte ili forportos miajn belegajn donacojn.

Post kiam mi tiel amikiĝis kun la profesio de felistoj, iun tagon mia patro enmanigis al mi du felopecojn, ke ilin mi kunkudru. Mi interpremis ilin per la du genuoj, kiel mi vidis tion ĉe li, kaj fakte rapide mi kunkudraĉis la pecojn.

- Plenumite - mi diris fiere, kaj mi volis transdoni al patro la rezulton de mia laboro. Bedaŭrinde evidentiĝis, ke la pecojn mi kudris al mia pantalono.

Tiel mi finis mian karieron en la felo-industrio.

 

LA DIAMANTA VITROPECO

Kiam ni postlasis la vintron, miaj sciencaj konoj jam atingis gradon tiel altan, ke mi flue legis la kalendaron. Mi ja legis ĝin tiom multe, ke fine mi ekdeziris ion novan. Se io aĉetita estis volvita en malnovan ĵurnalon, mi tuj atakis ĝin por legi. Se mi ekvidis tra la fenestro, ke la vento pelas presitan paperpecon surstrate, mi postkuris, kaj ne haltis, ĝis mi sukcesis kapti ĝin.

Mia patrino tre ĝojis, kaj ŝi jam estis certa, ke mi fariĝos episkopo. Sed al mia patro ne tre plaĉis mia avido.

- Ne estas konsilinde legi ĉiajn vantaĵojn, filo mia. Aŭtune, se Dio helpos, mi sendos vin al la urba lernejo, tie oni instruos, kiaj legaĵoj konvenas al vi. Ĝis tiam ni orientiĝos en la subtegmento, tie, en iu angulo troviĝas diversaj belaj sciencaj libroj, tiuj estas pli utilaj, ol flugfolioj.

Senhezite mi ekkuris al la subtegmento, kaj revenis kun tiel peza stoko, ke mi ĝemis pro la penado. Sed mia patro tuj pelis min reiri.

- Nur unu post la alia, filo mia! Oni ne miksu la supon kun la kukoj, sed ĉiun pladon manĝu aparte, ĉar ekdoloros la stomako.

Malgaje mi reportadis la librojn krom la plej dika. Ĝi estis la historio de hungaroj. Dum ĝi ne estis finlegita, mi senĉese batalis per mia glavo, skulptita el bastono, kaj en la kuirejo sur la breto mi mortbatis ĉiujn florornamitajn telerojn de mia patrino, kiel malamikojn.

Poste sekvis la ceteraj saĝaj libroj, sed ili estis eĉ tro saĝaj por mi pri matematiko, geometrio kaj similaj. Patrino rakontis, ke migranta studento postlasis ilin foje, kiam li tranoktis en la mueldomo. Mi ja komprenis el ili eĉ ne unu vorton, tamen mi laŭtlegis ilin meze de la korto. La kolomboj flugis el la kolombejo al la barilo, kaj mallaŭte rukulante priridis min. Nia aĝa virkoko alvenis per dignoplenaj paŝoj, haltis antaŭ mi, kaj ferminte unu okulon fiksrigardis min per la alia.

- Kio okazis al vi knabeto? - ĝi pikbatis mian kruron, post kiam ĝi vane atendis, ke mi ĉesu legadi.

Mi montris al ĝi la libron, ĝi albekis kelkajn literojn, poste returnis sin kaj forkuris tiel, ke ĝia ruĝa kresto[42] flirtadis super la nigra plumaro. Fine sur la rubaĵmonteto ĝi distrumpetis al la mondo, kiel malsaĝa vivulo estas infano, kiu lernas kokeriki el libro.

Tiel mi luktadis kun la saĝaj libroj ĝis tiam, kiam mia patrino iun matenon reveninte el la vendoplaco per gesto alvokis min.

- Vidu, kion mi alportis al vi, infano mia - ŝi prenis buntan, multkoloran libron el sub la antaŭtuko. - Sed al patro nuntempe ne montru ĝin, karulo, ĉar ĝi estas ne tre instrua libro, sciu, en ĝi estas nur belaj, fantaziaj historioj.

Mi urĝe kaŝis la libron sub mia ĉemizo, kaj kuraĝis malfermi ĝin nur sub la arbustoj.

- "Mil unu noktoj" - mi legis la orkolorajn literojn ne nur buŝe, sed ankaŭ fingre, kaj neniam poste mi pli ĝojis pro libro, ol tiam. Mi tuj ekdeziris fanfaroni pri ĝi, sed mi ne sciis, al kiu mi fanfaronu.

Venis en mian kapon la maljuna virkoko, mi eĉ serĉis ĝin, sed ĝi estis trovebla nenie. Mi kuris al mia patrino, por raporti pri la manko, sed ŝi subite ŝtopis mian buŝon per mano.

- Silentu, filo mia! Mi vendis la kokon, por ĝia prezo mi aĉetis al vi tiun belan libron. Eĉ ne unu vorton pri tio. Ankaŭ al mi vi legos el ĝi ion belan.

Poste kun la libro mi kaŝiĝis en la subtegmento, ĉar mi plej ŝatis legadi tie, ĉe mia kutima loko, sub la arbusto, dum miajn krurojn mi lasis pendi en la aero. Super mia kapo estis la lazura kampo de la ĉielo kun rondaj nubopecoj, sub mi kuŝis la silenta ĝardeno de mortintoj,[43] pli malproksime domoj baniĝis en sunlumo, videblis bukedo da arbaroj ĉirkaŭligita de la rubandoforma, arĝenta rivero, kaj malantaŭ mi kaŝiĝis la griza duonlumo de la subtegmento kun tremantaj ombroj kaj misteraj bruetoj.

Foje mi ĝuste legis la historion pri Aladdin, pri la filo de ŝuisto en Bagdado kaj pri la magia lampo. Li estis eĉ desegnita, kiel li plenigas portsakon per trezoroj. Pro tio mi ekhavis la ideon, ke estus bone serĉi ankaŭ nian portsakon, eble la prauloj lasis en ĝi manplenon da perloj.

Mi fakte trovis la portsakon pendantan sur iu trabo. Mi portis ĝin al la lumo, kaj ĉerpis el ĝi permane.

Jen, ĝi estis plena per malnova, aĉa brano,[44] kiu - Dio scias, kiam - restis en ĝi. Sed estis verŝajne, ke la portsako ne estis farita por tia enhavo. Ĝi konsistis el ruĝa ledo, orlita[45] per verda ledfadeno, ornamita per pompaj brodaĵoj, kvankam ili defalis, kiam mi tuŝis ilin.

Hirundobirdoj pepadis ĉirkaŭ mi, dum mi penadis en la truo, do mi elŝutis la branon, ili havu bonŝancon serĉadi insektojn en ĝi.

Nu, falas la brano, sed samtempe tintas, klakas io sur la muro. Mi kaptas kaj levas ĝin - ĝi brilas tiel, kvazaŭ blindigas la okulojn.

- Jen, diamanto! - mi kriis, kaj viŝis mian valoraĵon per la maniko de mia ĉemizo.

Pli proksime ĝi ne brilis tiel, sed kiam mi levis ĝin al la suno, ĝi elŝutis radiojn belege. Mi pensas, ke alia homo ne konsiderus ĝin valoraĵo. Nuntempe ankaŭ mi dirus, ke ĝi estas dika peco de ia rompita glaso. Sed tiam, tuj post ĵeti al ĝi rigardon, mi sciis, ke ĝi estas diamanto. Eĉ pri tio mi estis certa, ke la prauloj lasis ĝin en la portsako. Verŝajne tiajn pecojn havas amase la maljuna Kiŝmedo.

Mi kuregis entuziasme el la subtegmento antaŭ la mueldomon, kaj kaŝiĝinte ĉe pikdornaj arbustoj mi levis la diamantpecon al mia okulo.

- Ja mi mi vidas Mirlandon tra ĝi - mi balbutis gape.

La diversaj floroj, leontodoj,[46] ŝajnis multkoloraj arboj. La sabla grundo brilis, kiel pulvoro el perloj. La svarmantaj formikoj estis bluaj, kaj la muŝoj ekfulmis, kiel flugantaj rubenopecoj.

Mi pensas, ke neniu infano en la mondo estis pli feliĉa, ol mi estis tiutempe. Mi povis viziti Mirlandon tiom ofte, kiom mi nur deziris, kaj mi ne devis timi, ke oni rabos mian valoraĵon. Ĉiu konsideris ĝin vitrorompaĵo.

Foje mia patro eĉ avertis min, kiam li rimarkis mian diamanton en la poŝo de mia solena jako:

- Kian vitran rubon, Gregorio, vi kunportadas senĉese? Mi antaŭvidas, ke vi ne kontentiĝos, ĝis vi vundos vin per ĝi.

Mi nur rigardis la plankon, kaj en mia koro priridis tiun parolon. Neniel mi konfesus, kiel valora trezoro estas tiu vitrorompaĵo, kiun mi donus al neniu en la mondo.

Tamen fine mi ja donis ĝin, kvankam ne al iu ajn, sed en sunbrila, siringodora, bela, maja dimanĉo al Dio mem.

Tiel okazis la afero, ke post tagmanĝo mi eniris la urbon por ĉirkaŭrigardi iomete, kaj mi alvenis la preĝejon je posttagmeza preĝohoro. Mi tre ŝatis rigardadi la marmorajn sanktulojn, kiuj tenis en la mano marmorajn glavojn, kurbajn marmorajn bastonojn, kaj ĉiuj turnis la rigardon al la altaro. Certe ili atendis la ordonon el tiu direkto, ke fine estu permesita la moviĝo, fine ili povu etendi siajn membrojn.

Ankaŭ mi rigardis tien, kien la statuoj, al la malnova pentraĵo, fumbrunigita de kandeloj, ĉe la altaro. Dio sidis sur ĝi super la nuboj en longa, blua mantelo, sur lia kapo estis ora krono, kaj anĝeloj ŝvebadis ĉirkaŭ li, ornamitaj per rozaj florkronoj, dum li rigardis malsupren longe kaj malgaje. Kvankam en nia preĝejo ĉio estis gaja. Florplenaj siringobranĉoj enŝovis sin tra la fenestroj, abeloj zumadis en la odorfumo.[47] Ridetis la sunbrilo sur la grizaj haroj de maljunulinetoj kaj en la kristalaj speguloj de infanokuloj; nur Dio kara rigardis malsupren tre malgaje.

Mi ne sciis, kia malĝojo trafis karan Dion en tiel bela, dimanĉa posttagmezo, sed mi tre ekkompatis lin, kaj mi decidis donaci al li mian diamanton.

"Pro la multaj mirindaĵoj, kiujn oni povas vidi tra ĝi, tuj pliboniĝos via humoro, mia kara Dio" - mi rigardis al la bildo kun helpemo, dum mi ŝteliris al la altaro.

Malgranda arĝenta telero estis ĉe la angulo de la altaro, bonaj homoj metis en ĝin monerojn por la gloro de Dio, por helpi malriĉulojn.

Ankaŭ mi metis en ĝin mian diamanton al la palaj krejceroj kaj brilaj arĝentaj moneroj.

Sed onklo Gasparo, la ĉiam malafabla, maljuna sonorigisto, kiu dormetis malantaŭ la altaro sur malalta pajloseĝo, vekiĝis pro la tintado, kaj grumble riproĉis min:

- Kion vi volas, knabo, per tiu vitrorompaĵo? Ĉu vi ne scias, ke la domo de Dio ne estas loko por ludi?

Li ĵetis mian valoraĵon post min, kaj tio pli doloris al mi, ol se li tirus mian orelon. Plorsingulte mi kaŝiĝis sidante malantaŭ alta benko, ke eĉ mia kapo ne estis videbla, kaj tiom longe mi malĝojis, ke fine nur mi mem restis en la preĝejo.

Ĉion jam kovris la vespero, mutiĝis la zumado de abeloj, nur la mallaŭta ronkado de onklo Gasparo aŭdiĝis post la altaro. La bildo pri kara Dio ĉe la vibranta kandellumo ŝajnis eĉ pli malgaja, ol tage.

- Tamen vi ekhavos ĝin! - mi montris al li la diamanton, kaj piedpinte mi ŝteliris al la altaro. Singarde, malrapide mi demetis la trezoron, la maljuna Gasparo ne vekiĝis, kaj mi kontenta rapidis el la preĝejo.

Sed kiam mi atingis la pordegon, mi ektimis. Du grandaj ranoj ĝuste tie vespermanĝis ĉiaspecajn insektojn, kaj mi ne kuraĝis eliri.

- "Mi atendos, ĝis ili foriros" - mi pensis, kaj sidiĝis en la lasta benkovico.

Tie mi dormetis kelkan tempon, sed subite mi ekaŭdis susuron de flugiloj el la direkto de la altaro. Mi alrigardis: jen la anĝeloj forlasis la pentraĵon, unu el ili ĝuste transdonis al Dio la arĝentan teleron.

- Vidu, Sinjoro, tamen la homoj estas bonkoraj - muzikis lia voĉo, dum li elŝutis la enhavon de la telero.

La anĝelo poste remetis la teleron al la altaro, kaj kara Dio prenadis la monerojn, kaj unu post la alia reĵetis ilin. Mi miris, ĉar mi ne aŭdis tintadon, kiam ili faladis.

- "Verŝajne tial, ke la grumblema onklo Gasparo ne vekiĝu, kaj ne riproĉu la anĝelojn" - mi pensis.

Kaj Dio ĵetadis, ĵetadis la monerojn, kaj li daŭre rigardis malgaje, nur tiam li ekridetis, kiam mia diamanto venis al lia mano.

- Mi ja sciis tion! - mi kunfrapis la manplatojn, sed nur singarde, kiel lilioj kunfrapas siajn kapojn en venteto.

- Ĝin mi konservos - diris la Sinjoro ridetante, kaj li kaŝis mian donacon sub sia blua mantelo.

Kaj pro tiu rideto la nokto subite ekhavis la kolorojn de ĉielarko, tute similajn, kiaj vidiĝis tra mia diamanto. Kaj ridetis la tuta preĝejo, ridetis ankaŭ la marmoraj sanktuloj, kaj ĉiu el ili balancis sian rigidan kapon, kaj mi vidis, ke eĉ Gasparo, la sonorigisto, ridetas dum sia dormo. Kaj ridetis ankaŭ la anĝeloj, kiam ili ekparolis:

- Ja ĝi estas nur senutila vitropeco, Sinjoro!

- Sed ĝin donacis koro, diamanta! - resonis la vortoj de Dio, kaj pro la vitropeco la tuta preĝejo subite fariĝis tiel lumplena, ke mi devis fermi la okulojn.

Kiam mi malfermis ilin, la frumateno jam ŝutis ruĝan koloron tra la fenestro, la najtingaloj kaj aliaj birdoj kantis matenan litanion, kaj onklo Gasparo tiradis la manikon de mia jako.

- Hm, knabeto de vitropeco, vi ja tranoktis en la preĝejo - li diris kun mola voĉo, tiel, kiel tiu malafabla maljunulo neniam pli frue parolis al infano.

Elfrotinte la dormemon el miaj okuloj mi timzorge alrigardis la altaron. Mi ja tuj trankviliĝis, ĉar la moneroj estis sur la telero, sed mia diamanto fakte malaperis.

 

KIE LOĜAS HUNGARA FEINO?

Ne ekzistas vorto sufiĉe impresoveka, kiu povus esprimi, kiel fiere mi paŝadis hejmen tra la flankstratoj.

Kiam mi venis el la stratoj al la rosoplenaj kampoj, ĉe la vojkruciĝo staris la maljuna kampogardisto kun granda, ĉifita ĉapelo sur la kapo, kaj kun hokbastono sur la ŝultro, kiel stranga birdotimigilo. Li malfermadis la buŝon surprizita:

- Ĉiu bonulo laŭdu Dion, ĉu vi mem estas Gregorio, la filo de la felisto, aŭ nur via animo?

- Ja estas mi mem, oĉjo Georgo, kial vi ŝercadas?

Je tio li ĝoje levis la ĉapelon:

- Nu, tiukaze la zorgo estas ne mia, kaj problemo nenia! Mi jam ne kuraĝis esperi, ke vi retroviĝos. Al viaj gepatroj mi ja ne menciis tion, sed al Portulo mi diris, ke tiun infanon ŝtelis la prenfantomo.

Portulo estis la ŝafhundo de oĉjo Georgo, sed kio estas prenfantomo, en mia tuta vivo mi ne povis diveni. Kvankam en mia infanaĝo de tago al tago mi ofte aŭdis pri ĝi. Se mia patro ne trovis la feltranĉilon, se malaperis la kato, se la plena pirarbo ĝis mateno restis sen ununura piro, aŭ kiam subite degelis la neĝo, ilin ŝtelis senescepte la prenfantomo. Eĉ, kiam foje estis suneklipso, oĉjo Georgo ankaŭ ĝin klarigis tiel, ke la sunon ŝtelis la prenfantomo.

Do li estis tre kontenta pri tio, ke mi mem ne estis ŝtelita de ĝi, sed cetere li opiniis, ke mi eble eĉ ne iru hejmen, ĉar kvankam mi ankoraŭ ne estis ŝmirita per bastonbalzamo,[48] ĉi-foje tio nepre okazos, ja mi tre timigis miajn gepatrojn, kiam mi malaperis. Mia kompatinda patrino preskaŭ mortis pro la timo, sed ankaŭ mian patron forte premis la maltrankvilo.

Fakte, ĝis nun tute ne venis en mian kapon, kion pensas hejme miaj gepatroj. Nur tiam mi ekploretis, kiam super la arbofrondoj aperis la malnova mueldomo. Por mi ŝajnis, ke ĝia ĉapo[49] dum la nokto moviĝis iom flanken. Ĝia unusola fenestro minace ardis en la frumatena sunbrilo, ĝia malfermita pordo atendis min, kiel granda, nigra buŝo.

- Venu, knabo, sentaŭga vagabondo, mi englutos vin!

La hundo Portulo kuris antaŭen, oĉjo Georgo sekvis ĝin, kaj mi paŝadis malantaŭ ili. Mia maljuna amiko komencis terure ceremonian salutparolon, sed mia patrino ne atendis ĝis la fino, ŝi tuj kaptis kaj brakumis min.

- Kara mia kolombeto, kiel vi perdiĝis?

Inter la brakoj de mia patrino mi tuj trankviliĝis, kvankam ploris, sed mi jam ne devis timi bastonbalzamon.

Mia patro fakte eĉ ne riproĉis min, li nur notis, se mi denove forvagados, mi estos ligita al la piedo de la tablo.

- Kaj kie vi vagadis, sentaŭgulo? - li metis la manon sur mian kapon. - En kiu birdonesto vi tranoktis?

Mi ne povis tuj respondi, ĉar mia patrino plenŝtopis mian buŝon per marmelada kuko tiel, ke eĉ sola voĉo ne trovis eliron.

- Estu pacienca - ŝi protestis -, espereble vi ne volas, ke la kompatinda infano malsatmortu antaŭ viaj okuloj.

Sed ankoraŭ neniam estis bakita tiel granda kuko, kiu fine ne konsumiĝus. Poste mi tamen devis rakonti la historion pri la diamanta vitropeco.

Mi ja rakontis ĝin detale, dum mia patrino kunmetis la manojn, kaj ŝi aŭskultis mian rakontadon kvazaŭ preĝon. Kiam mi finis, ŝi aldonis timeme nur tiom:

- Infano mia, vi havis belan sonĝon.

Ŝi rigardis per unu okulo min, per la alia patron. Dum la tuta vivo ŝi estis proksime al la ĉielo, ne al la tero, do ŝi sentis en la koro, ke mia historio ne tute estis sonĝo. Sed la bonulino ne kuraĝis esprimi tion sen koni la opinion de mia patro.

Kaj mia patro opiniis, ke multaj aferoj aperas en sonĝo, sed plej ofte tiuj, kiujn oni renkontas en sia maldorma vivo.

- Ekzemple mi en sonĝo kelkfoje fabrikas tiom grandan peltmantelon, ke ĝi sufiĉas por ĉiu frostotremanta malriĉulo. Aŭtune jam eĉ vi ne sonĝos pri diamantaj vitropecoj, sed pri kajero kaj inkujo.

En la sino de patrino mi tute kuraĝiĝis, kiel hundo ĉe la interna flanko de la barilo. Mi eldiris la sopiron de mia koro, ke mi ja ne fariĝos lernanto.

- Kio, do, vi fariĝos, filo kara?

- Mi fariĝos trezorĉasisto, kiel la filo de la ŝuisto en Bagdado.

- Nu, ankaŭ lia profesio estas bela - kapjesis mia patro. - Sed kie vi volas serĉi trezorojn?

- En la kaverno de Kiŝmedo.

- Bone. Kaj kiel vi volas komenci la aferon?

Pri tio eĉ mi mem ne estis tute certa. Do, iom konfuzita mi diris, ke tiel, kiel la filo de la ŝuisto en Bagdado.

- Neniam mi aŭdis ion pri tiu ŝuisto aŭ pri lia filo. En kiu strato ili loĝas, filo mia?

Kion fari, mi ja devis rakonti la tutan historion pri Aladino kaj la magia lampo. Mia patro bonhumore aŭskultis ĝin, kaj kiam mi finis, li esprimis sian opinion:

- Jen, grandioze! Pri tio mi povas diri nenion alian, nur tion, ke vi bone elektas, se vi volas fariĝi trezorĉasisto. Ĝi estas bona profesio, se oni bone pristudas ĝin. Nur tion mi ne scias, kie vi prenos magian lampon.

Mi konfesis, ke tiu unusola afero ankaŭ por mi estas malklara. En nia domo estis meĉlampo, mi frotadis ĝin tiel, ke mia fingro vundiĝis, sed elsaltis el ĝi nenia demono, eĉ ne almenaŭ tiom granda, kiel eta fingro.

- Jes ja! - ekridis mia patro bonhumore rigardante la kolumon de ia peltmantelo en sia mano. - La afero havas alian ŝlosilon. Al kiu nacio apartenis Aladino?

- Li estis turko, patro mia.

- Jen, vidu! Tiukaze ankaŭ la demono estis turko, tial li loĝis en lampo. Hungara infano povas havi feinon, kiu loĝas en feljako.

Mi ekgapis pro la mirego, ke ĝis nun mi ne divenis tiel evidentan aferon.

- Ja ne loĝas feino en ĉiu feljako, nur en magia feljako. Eĉ ĝi helpas nur al tiu, kiu povas ĝin trakti laŭ ĝusta maniero. La afero bezonas multajn konojn, sed mi povas ilin instrui al vi, se vi volas.

Mi ekkriis pro la ĝojo, kvazaŭ mi estus la nigra virkoko.

- Atentu, filo! - avertis min patro levinte sian montrofingron. - Pri tio rajtas scii neniu en la mondo. Eĉ al patrino vi ne menciu. Tuj, se iu ekscios, ke via feljako estas magia, ĝi samtempe perdos sian magian povon. Ĉu komprenite?

- Mi komprenas, patro mia.

- Tio estas la unua sciindaĵo. La alia, ke dum vi estas la mastro de la feljako, vi devas ĉiam diri la veron. Mi emfaze avertas pri tio, ĉar eĉ se nur unufoje vi mensogos, la feino de la feljako tuj tirlongigos viajn orelojn tiel, ke vi povos vin ventumi per ili. Ĉu vi kuraĝas akcepti la feljakon laŭ tiuj kondiĉoj?

- Mi kuraĝas, patro mia.

- Do, se vi kuraĝas, mi fabrikos ĝin. Mi vetas, ke vi havos pli da trezoroj, ol Kiŝmedo, kiam ĝi fariĝos foruzita.

- Ĉu tiam, kiam ĝi fariĝos foruzita? - mi demandis kun falanta entuziasmo.

- Jes ja - alrigardis min patro serioze. - Ĉu vi pensas, ke la feino estas malsaĝa, kaj forlasos belan, komfortan feljakon? Rememoru, ke ankaŭ la lampo de Aladino estis foruzita. Vi devas surporti la feljakon, ĝis la felo ĉifoniĝos, tiam elvenos la feino kaj demandos: kio estas via ordono, kara mastro mia?

- Nu - mi pensis sen eldiri -, mi surhavu la magian feljakon, mi prizorgos, ke ĝi ne longe restu sendifekta.

Sed mia patro legis miajn pensojn el miaj okuloj almenaŭ tiel bone, kiel mi la kalendaron, ĉar li daŭrigis:

Ja vi devas gardi la feljakon, kiel ovon ornamitan,[50] por ke vi ne vundu la feinon. Ĉar vi neniam povas scii, kie ŝi kaŝiĝas en ĝi, kaj se vi difektus la feljakon per ia elstara najlo, vi povus vundi ŝin. Vi mem klarigu do: kion vi povus profiti, se via feino estus blinda aŭ surda?

Mi devis rekoni, ke tio fakte ridindigus min. Mi promesis, ke mi zorge konservos la feljakon. Mi jam havis nur tiun deziron, ke la magia feljako estu preta kiel eble plej frue.

- Kiam vi komencos vizitadi lernejon, ĝi jam estos preta - kapjesis mia patro.

Pro tio mi denove fariĝis malkontenta. - Ĉu mi tamen fariĝu lernanto anstataŭ trezorĉasisto?

- Ja estas egale, filo mia, kio vi fariĝos, se la feljako apartenos al vi - klarigis patro. - Pli-malpli frue ĝi gvidos vin al trezoroj, kaj daŭre helpos vin en ĉiaspecaj malfacilaĵoj. Kaj mi pensas, ke ĝi pli rapide ĉifoniĝos, se vi vizitados en ĝi lernejon, ol se ĝi pendus hejme sur la vesthoko.

Mi fakte ne trovis argumenton kontraŭ tio. Mi manpremis kun mia patro, ke estu tiel, do mi fariĝos lernanto rekompence[51] por la feljako. Aliflanke ankaŭ li manpreme konfirmis, ke morgaŭ li jam komencos fabriki la feljakon.

Kiam realiĝis la kontrakto, aperis ankaŭ mia patrino, kiu havis aferon ĉe la arbarorando ie, kun la paŝtistoj. Ŝi tintigis al mi sonorileton, pendantan sur ruĝa rubando.

- Venu, ŝafido mia, mi pendigos ĝin sur via kolo. Mi aŭdu senĉese, ke vi kuradas ĉirkaŭ la domo. Ho, neniel mi povus transvivi, se vi denove perdiĝus!

 

LA LASTA KUDRERO

Dum la feljako estis fabrikata, mi ne volis moviĝi for de mia patro, eĉ se oni proponus la trezorojn de Kiŝmedo. Mi estis scivola ja ne pri la feljako, sed pri la feino. Kompreneble, ĉar mi ankoraŭ ne vidis feinojn, kvankam multe aŭdis pri ili, kaj mi ne povis imagi, kiel enloĝiĝos feino en la feljakon.

Plennesto da paserovoj ne valoris tiom por mi, kiom valorus, se mi sukcesus akiri informojn pri la feinoj ĉe Georgo, la kampogardisto, sed mi ne rajtis paroli pri la magia feljako. Do mi demandis al li singarde nur tion, ĉu li vidis jam feinon efektive.

La genia homo tre ofendiĝis pro tiu demando.

- Kiel mi povus ne vidi ilin! - li diris grumble. - Foje mi vidis ilin tute proksime, sed eĉ tiam ili ŝajnis ne feinoj, ĉar la feinoj estas tiaj estaĵoj, se oni vidas ilin rekte, ili jam ne aspektas kiel feinoj, sed kiel nebulo super la akvo, aŭ lampiroj[52] inter la herboj, aŭ muziko ĉe la arbopinto.

El tia klarigo mi ja eksciis nenion. Foje mi demandis ankaŭ mian patrinon, kiam ni purigis la subtegmenton, tiam ŝi sidiĝis sur ia trabo, tiris min al la sino, kaj komencis rakonti molvoĉe:

- Sciu, fileto, plej ofte mi vidis feinojn, kiam vi estis ankoraŭ tre malgranda, kaj mi lulis vin en la pastoknedujo,[53] kaj eĉ centfoje mi kantis al vi lulkanton. Tiam dance paŝadis feinoj eĉ el la mustruoj, kaj ankaŭ sur araneaj fadenoj balancis sin kelkaj. Ili ŝvebadis, flugadis ĉie, kaj ĉiu el ili kaŝrigadis vin sub la tuko, per kiu mi kovris vian vizaĝon, por ke la muŝoj ne turmentu vin. Poste mi jam ne vidis tiel multajn feinojn, tamen kelkfoje eĉ nuntempe ili aperas por mi. Se oni donas almozon al senhavulo, ankaŭ tiam ekbrilas ia lumo, kiun faras certe la feinoj. Mi ne forgesos, ke foje, dum rikoltado, al malsata, soifa, orfa birdido mi donis trinki el mia buŝo, kaj jen, la tuta kampo ondis pro la dancantaj feinoj.

Tiu rakonto jam estis pli klara, ol la mistifikado de la kampogardisto, do mi decidis, ke mi faros eksperimenton por vidi feinon antaŭ ol fariĝi posedanto de la magia feljako.

Unue mi esploris la aferon koncerne la maljunan ciganon Barono, kiu estis pli malriĉa, ol iu ajn senhavulo, kaj ĉiutage preterpaŝadis nian korton. Mi ĉirkaŭrigardis, kion doni al li. Jen, mi trovis rustokovritan hufferon, kaj mi ekstaris ĉe la vojrando por atendi, kiam venos cigano Barono.

Baldaŭ venis la maljunulo el la kamparo gvidante malgrasan porkidon per ŝnuro.

- Oĉjo Barono, Oĉjo Barono! - mi ekkriis al li afable.

Oĉjo barono videble ektimis, li ĉirkaŭrigardis kvazaŭ serĉante mustruon por kaŝiĝi, sed kiam li rekonis min, kuraĝiĝis, kaj demetinte sian senrandan ĉapelon, paŝadis al mi.

- Ho, mi kisu vin, Gregorio, kiel vi timigis min, mi pensis, ke ĝendarmo Johano voĉas al mi, li havas ĝuste tian kokerikan tonon, kiel la via. Sed en la afero de porkido mi estas senmakula, kiel freŝnaskita ŝafido. Sciu, ke mi ne bone vidas per miaj maljunaj okuloj, do miaj kruroj implikiĝis en ŝnuron, mi levis kaj tiris ĝin malantaŭ mi, foje mi rimarkis, ke tiu porkido estas ligita al ĝi. Nu, jam estas egale, mi ne rajtas peli la kompatindan beston al la vasta mondo, ĉu ne, juna reĝido?

- Oĉjo Barono! - mi interrompis lian babiladon -, mi decidis doni al vi almozon!

- Ĉu almozon? Ĉu vi fakte donos al mi almozon? - li etendis sian manon - Do kian almozon vi donos al la honesta oĉjo Barono, kara Gregorio?

- Jen, tian - mi donis al li la hufferon, kaj rondigis la okulojn, por ke mi pli bone vidu la brilan lumon de la feinoj.

Sed nur la senranda ĉapelo frapiĝis al mia dorso, kaj la rigardo de oĉjo Barono ekfulmis kolere.

- Korvo elpiku viajn okulojn, ĉu vi pensas, ke iu ajn mizera bubo povas moki ciganon Barono?

Sed tion mi jam aŭdis nur malklare, ĉar mi haste klopodis reveni en la korton anstataŭ atendi la svarmadon de feinoj.

"Eble mi havos pli bonan ŝancon ĉe birdido" - mi pensis, kaj persiste serĉadis birdidon sur la kampoj, por doni al ĝi trinki. Idon mi ja vidis, sed nur musidon, kaj ĝi tute ne inklinis halti por mia kontentigo.

Kiam mi revenis hejmen iom laca, neatendite alkriis min la maljuna meleagro de mia patrino:

- Grululu, grululu, grululu!

"Jen - venis en mian kapon -, ja oni povas trinkigi el buŝo ne nur birdidon, sed ankaŭ meleagron."

Tuj mi kuris al la puto, plenigis mian buŝon per akvo, kaptis la meleagron, kaj tiradis al mi ĝian ruĝan, senpluman kapon, sed la meleagro retenis ĝin kaj kriadis freneze:

- Grululu, grululu, grululu!

Tio verŝajne signifas meleagre, ke "Lasu min, malsaĝa knabo, mi ne estas soifa, se vi volas fari ion bonan, kaptu por mi majskarabojn kiel frandaĵojn" - sed vane protestis la kompatinda meleagro, mi persiste proksimigis al ĝi mian buŝon.

La afero ja finiĝis tiel, ke la maljuna meleagro tute ekkoleris, per sia dika beko forte frapis al mia frunto, kiam mi ekveis, ĝi puŝis min kaj kuratakis tiel, ke eĉ nun doloras miaj membroj, se mi rememoras. Feliĉe mia patro rimarkis la batalon tra la fenestro, kaj rapidis defendi min.

- Nu - li diris ridante -, mi vidas, ke vi devas fariĝi husaro, kiam la armeo mobilizos vin.

- Kial husaro? - mi viŝadis la larmojn.

- Ĉar rajdante vi povos fuĝi de la malamikoj pli facile.

Je tio mi plorante rakontis, ke mi havis bonan intencon al la meleagro, mi volis ĝin trinkigi, por ke mi vidu feinojn.

- Ho, ventokapulo[54] - svingis la kapon mia patro -, la feinoj ja loĝas en homa koro, kaj ili aperas el ĝi, nur kiam ili volas.

Ekde tiam mi senĉese sidis ĉe la kruroj de mia patro, sur benketo, kaj observis, ĉu la feinoj aperos.

- Tio okazos ĉe la lasta kudrero - promesis mia patro.

Sed la lasta kudrero ankoraŭ ŝajnis tre malproksima afero. La krispaj, silkharaj ŝafofeloj, la pecoj de la farota magia feljako ankoraŭ kuŝadis dise. Mi vidis ĉiun ekbrilon de la kurba feltranĉilo, kiu formis ilin, kaj en la tirkesto de mia skribotablo eĉ nun troviĝas la kurba felkudrilo, kiu dum semajnoj kaŝludis inter ili, kaj jen aperis, jen kaŝiĝis, kiel petola sunradio inter arbofolioj. Mi mem pistis[55] kaj ruis[56] la jugland-fungojn,[57] per kiuj ni brunigis la blankajn felojn, mia patrino elektadis kolorajn pecojn. Diversaj herboj kaj floroj, kiujn mi kolektis sur kamparo kaj en arbaro, iom post iom aperis kiel figuroj, broditaj per silka fadeno sur la plej bela feljako, kiu iam estis farita en la domo de felisto Marteno. Troviĝis sur ĝi krizantemo, anemono, papaveto, cejano, kaj ĝian randon borderis flavaj kalenduloj, la ornamaĵoj de nia ĝardeno, la plej ŝatataj floroj de mia patro. Ofte li rigardadis ilin tra la fenestro:

- Ĉu vi vidas, filo mia? Ili estas la floroj de malriĉuloj. Ili vere toleras malfacilaĵojn. Ĉu pluvas, ĉu la suno brilas; ĉu en varma, ĉu en malvarma vetero ili nur ridetas, ne plendadas afekteme.

Fine eĉ la malnova mueldomo aperis sur la feljako kun sia oblikva ĉapo.

- La domo estas brodita sur ĝi, por ke en la mondo ie ajn vi sentu la varmon de via hejmo - alrigardis min la brile brunaj okuloj de mia patro, kiuj karesis la koron, kiel la radioj de printempa suno.

Sed la feino de la feljako daŭre ne aperis, vane mi atendis ŝin ekscitite. Dum silentaj frumatenoj mi ofte kaŝrigardis el la lito, sub la peplomo, kiu kovris min ĝis la frunto, sed mi vidis nur miajn gepatrojn, ke ili senvorte kudradas la feljakon en la pala lumo de la meĉlampo. Felharetoj ŝvebis ĉirkaŭ ili, la radioj de la flamo orumis ilin - nuntempe mi jam povus vidi la aŭreolon ĉirkaŭ tiuj vizaĝoj, sulkoplenaj de la zorgoj, tamen milde ridetemaj.

Siatempe mi vidis nur la feljakon, kiu baldaŭ estos preta, kaj kiu faros el mi riĉan aristokraton, kvankam nur post ĝia ĉifoniĝo. Malpacience mi demandis, kio mankas ankoraŭ.

- Nur la butonojn mi alkudros - trankviligis min patro.

Ankaŭ la butonoj estis niaj propraj produktoj. Mia patro fabrikis ilin el branĉo de la korta morusarbo, poste tegis ilin per verda felo.

- Jen, sekvos la lasta kudrero - li diris ridetante -, voku patrinon, por ke estu ŝi, kiu unuafoje vestos vin per la feljako.

Mia patrino sarkis[58] en la ĝardeno, mi entuziasme vokis ŝin, ĉar mi ne volis preterlasi la feinon, kiu verŝajne ŝvebadis jam ĉirkaŭ la laborangulo.

- Baldaŭ mi venos, infano mia - respondis patrino - nur tiujn kelkajn fiherbojn mi forigos, ilin mi jam ne volas lasi. Venu helpi, karulo, pli rapide ni finos kune.

Ne pasis pli ol daŭro de longa suspiro, kiam manon en mano, ŝercante, ridante ni enpaŝis la ĉambron.

- Ĉu okazas jam la lasta kudrero? - mi pepis jam ĉe la sojlo.

La lasta kudrero ja okazis, sed felisto Marteno jam ne povis diri tion. Li sidis sur la benko tute trankvile, lia kapo iomete apogiĝis al la dekstra ŝultro, al lia lipo gluiĝis peco de fadeno, kiam li morde ŝiris ĝin post la lasta kudrero.

Plorsingulte ni genuiĝis antaŭ li, kisis liajn manojn, kiuj mole tenis la pretan feljakon, sternitan sur liaj gamboj. Lia dekstra mano ankoraŭ ŝajnis moviĝi, liaj palpebroj ankoraŭ ŝajnis ektremi, kaj la feljako de sur liaj gamboj glitis sur mian ŝultron.

La maljuna kuracisto, kiun mia patrino venigis per mi, deprenis la okulvitrojn, tiel li kliniĝis super mia patro. Poste li karesis mian kapon, kaj diris nur tiom: korinfarkto!

Tiam mi aŭdis unuafoje tiun vorton, kaj ne komprenis ĝin, sed mi trankviliĝis.

- "La feinoj loĝas en la homa koro" - diris mia patro, do la feino el lia koro transloĝiĝis al la feljako, mi pensis, kaj mi estis konvinkita, ke tio eĉ ne povis okazi alimaniere.

MIA PATRO

En tombej' kvieta kaŝas sin mistero,
majstro, la felisto, kuŝas en la tero.
Peltmantelojn liajn gloras la honoro,
lin konservis homoj longe en memoro.

Ankaŭ mi memoras lin elkore, varme,
kun ridet' ĉe lipoj, ĉe l' okuloj larme.
Al la kapo mia jaroj prujnon metas,
tamen inter brakoj liaj mi dormetas.

Plori mi inklinas pro la tago nuba,
kiu lin forprenis al transmondo muta.
Kiam inter arboj vento milda blovas,
ŝajnas al mi ofte, kvazaŭ li parolas.

Mankon de l' laboro li verŝajne sentas,
la eterna nokto eble lin turmentas.
Plendo kontraŭ frosto, plendo al vetero,
Dio scias, kio ĝenas sub la tero.

Sed matene venis vintro je la plendo,
al la tomboj neĝon ŝutis jam la vento.
La felist' iama tute jam ne plendas,
dum la sonĝo bela li feljakon vendas.

Jen la neĝo mola, blanka silka brilo,
Lin tenere kovras, kiel peltkovrilo,
Kaj la verda strio, la verdaĵo fora[59]
Estas la bordero, felo verdkolora[60]

LA FELJAKO IRAS AL LA MONDO

Por homo malriĉa eĉ la funebro estas malabunda. Tiun lecionon instruis al ni mia baptopatro Bordaĉ tuj post la tago de la enterigo.

- Sufiĉas jam ploro-plendo parencino mia - li diris. - Kompatindan Martenon ni tamen ne povas revivigi per tio, kaj oni ne plormortigu sin, kiel perdita ŝafido. Ni interkompreniĝu: Kio nun estas via intenco?

Mia patrino senespere kuntiris la tukon sur la ŝultroj, kaj svingis la kapon rigardante la plankon. Kian intencon povas havi branĉo sen la trunko?

- La afero ne estas tiel simpla - kontraŭdiris mia baptopatro -, pensu pri la infano.

Jen, li trovis la vorton, kiu vekis mian patrinon el la rezignacia senpovo.

Ŝi tiris min al la sino, kaj ekploris:

- Mian solan filon mi donos al neniu en la mondo!

- Hm - palpebrumis diligente mia baptopatro - ja neniu petis la infanon laŭ mia scio. Tre bona homo estus, kiu entreprenus tiel multekostan taskon. Kion vi pensis, parencino, ĉu la reĝo mem bezonus Gregorion por fari el li princon?

- Mi ne pensis pri io tia - diris mia patrino sed kun tia tono, kvazaŭ ŝi cetere opinius, ke estus ordinara afero, se la reĝo sendus oran kaleŝon por ŝia ununura filo. - Li nepre restos ĉi tie kun mi.

- Jes ja, kaj li povos malsati kun vi - kapjesis ironie Bordaĉ -, ĝoju, se vi povos vivteni vin mem per tiu malgranda bieneto. Mi tute ne atendus de ĝi nutraĵon por vi ambaŭ.

- Se li havos malmulte, por mi sufiĉos la nenio.

- Ĉu ne estus pli bone, se al vi restus malmulte, kaj li ricevus multe? Sciu, parencino, mi volonte edukus vian filon, kaj kredu, ke li fariĝus homo tia, kiel mi.

Tiu propono estis ne tre alloga, ĉar mia baptopatro tute ne ŝajnis homo ideala. Kvankam li kreskis alta, kiel cikorio,[61] sed estis malgrasa, kiel ostosako,[62] kaj lia kapo restis tiel malgranda, tiel ŝrumpa, ke ĝi ne sufiĉus por fari el ĝi salujon.

- Vidu, mi ne havas infanon, kvankam troviĝas lakto kaj mielo[63] ĉe la familio Bordaĉ. Se mi edukos Gregorion, li fariĝos mastro tia, ke eĉ labortage li povos troŝarĝi la stomakon per mielkukoj.

Pro tiu prognozo mi ne povis reteni rideton, kaj mia rideto tuj rebrilis sur la mieno de mia patrino, kiel sunradioj sur la akvospegulo.

- Ĉu vi havas inklinon? - ŝi alrigardis min heziteme.

- Jes - mi diris, kaj rigardis la plankon iom embarasita.

Mia patrino tiam denove ekploris, sed mian manon jam tenis mia baptopatro. La kompatindulino longe luktis en sia animo, ĉu ŝi forpermesu min, fine cedis: "Dio benu kolombeto mia, eĉ tiel vi apartenos al mi ĉiudimanĉe."

Ĉar estis konsento pri tio, ke ĉiun dimanĉon mi pasigos en la mueldomo. Agrable trafos min la festotaga nigra pano post la labortagaj mielkukoj.

Mi surmetis mian magian feljakon, kaj ni ekiris al la mondo. Mi ĝojis, fakte ĝojis, ke mi fariĝos mastro, tamen estis bone, ke mia baptopatro forte tenis mian manon, ĉar kiam ĉe la vojkurbo mi ekvidis mian patrinon ploreti ĉe la muro de la mueldomo, mi ekdeziris forkuri de la mastruma profesio.

La domo de mia baptopatro ne estis malproksime, ĝis tagmezo ni alvenis. Ĝi estis bela domo kun ruĝa tegmento, mia baptopatrino atendis nin ĉe la granda verando.

Multe ŝi ekskuzis sin, ke ŝi ne kuiris tagmanĝon, ĉar ne sciis, ĉu ni alvenos.

- Jen, mi ne povas doni ion alian, nur pecon da pano.

- Eĉ la panon mi dankas, mi diris grimace, ĉar ne tiel mi imagis la tagmanĝon de mastrumanto. Sed mia baptopatro interrompis:

- Senĉesa manĝado estas superflua. La infano estas tiel malgaja, ke li eĉ ne povus gluti buŝplenon. Cetere ni volis iri al la vinberĝardeno, kaj satiĝo nur detruas diligentecon. Prave, ĉu ne, filo Gregorio?

Li kvazaŭ trapikis min per rigardo, do mi ne kuraĝis respondi ion alian, nur tion, ke prave.

Tiam li demandis, ĉu mi povas grimpi arbon?

- Kiel sciuro - ekbrilis miaj okuloj.

- Brave - li frapadis mian ŝultron, kaj ridetis bonhumore, - Ĉu vi ŝatas la pirojn?

- Kiel oriolo[64] - mi diris ĝoje.

- Stultaĵo! - li denove grumblis, kaj malafable puŝis min. - Mi ankoraŭ ne vidis infanon similan al vi, kiu senĉese pensadas pri manĝado.

Sed kiam li jungis la azenon antaŭ la duonĉaron,[65] li denove havis bonan humoron, kaj ridante frapadis mian ŝultron per la vipo.

- Nu, flugu oriolo mia!

Mi volis surgrimpi la ĉaron, sed je tio mi jam ne estis oriolo por li.

- Ho, azenido - ridis la maljuna mastro -, ne tiel okazos la afero! Mi vetis kun la azeno, kiu el vi ambaŭ povas kuri pli rapide. Jen, mi volas vidi, kiu el vi pli meritas la nutraĵon, ĉu azeno Gregorio, aŭ azeno Galopulo.

Tiel mi vetkuris kun Galopulo, kaj mia vicpatro nur ridis sur la duonĉaro.

- Klopodu Gregorio! Ne postrestu Galopulo!

Mia bonŝanco estis, ke la azeno nur laŭ sia nomo estis Galopulo. Tre trankvile paŝanta besto ĝi estis, kaj ĝiaj ostoj pli laŭte klakadis, ol la duonĉaro, oni povis vidi, ke la avara mastro nutras sian azenon nur per pikherboj.[66]

Malgraŭ tio mi elĉerpiĝis kaj anhelis, kiam ni alvenis, kaj sopire atendis, ke ni maljungu la azenon kaj lasu ĝin paŝtiĝi. Mi pensis, ke poste mi ricevos manĝi.

Mi ja ricevis nur ŝercan frapadon sur mia kapo.

- Por esti azeno vi estas tro malgranda. Mi vidu: ĉu vi estas pli taŭga oriolo?

Tuj mi troviĝis sur la arbo, la maljunulo etendis la korbon supren, por ke mi plenigu ĝin.

- Elektu la plej belajn, Gregorio!

Mi ja elektadis la plej belajn orkolorajn pirojn, sed kiam mi volis ekmanĝi la plej rondan el ili, mia baptopatro kolere kriis al mi:

- Fajfadu oriolo mia, fajfadu! Kia oriolo vi estas, se vi ne povas fajfadi?

Neniam ankoraŭ oriolo fajfadis pli mizere, ol mi koncertis en la ĝardeno de familio Bordaĉ. Senĉese mi devis fajfadi, ĝis la korbo ne pleniĝis. Se mi ripozis iom por refreŝigi miajn rigidiĝintajn lipojn, la maljunulo tuj pensis, ke mi gustumas la pirojn, kaj grumble kriis al mi:

- Fajfadu, oriolo, fajfadu, mi volas ĝui vian belan muzikon!

Buŝpleno ne estas granda kvanto, sed mi eĉ tiom ne ricevis el la piroj. Mi devas rekoni, ke ankaŭ li ne gustumis ilin.

- Dum hela tago ne estas bone manĝi pirojn, ĉar elfalos la dentoj. - li surmetis la korbon al la duonĉaro. - La kokino kluku, vi okzalojn pluku.[67]

- Dikaj, grandfoliaj okzaloj kreskis ĉe la vojrando. Ja ili estis nur sovaĝaj okzaloj. Mi maĉadis kelkajn foliojn. Tio almenaŭ kontentigis mian soifon.

- Ĉu ili estas bongustaj, filo Gregorio? - jungis mia baptopatro la azenon. Kaj li faris mienon, kvazaŭ li precipe abunde regalus sian parencon.

- Ili estus pli bongustaj kun laktokremo - mi eldiris la veron modeste.

La ĝardenmastro bonhumore kunfrapis la manplatojn:

- Anĝelo parolas el via buŝo, knabeto! Sed mi diras al vi, kiu pli ŝatas la pirojn, ne manĝu okzalojn. Prefere ni plenigu per ili la duonĉaron. En la foiro oni donas monon por tia vendaĵo.

Ni kuratakis la okzalojn, kaj plenigis per ili la duonĉaron. Ni almenaŭ havos molan sidlokon reveturante, mi pensis.

Jes ja, mia vicpatro okupis la komfortan sidlokon, sed al mi diris:

- Post manĝado estas agrable moviĝi iom. Kie la sablo estas profunda, vi helpu al la azeno. Ĝi tiros la kaleŝon, vi puŝu. Se iu piro falos, vi prenu ĝin, kaj hejme vi respondos pri ili laŭnombre.

Kiam ni alvenis hejmen, mia lango elpendis pro la laciĝo. La baptopatrino denove komencis proponi panpecon, sed la maljuna mastro tuj interrompis:

- Ba! Ne dorlotu denove per nutraĵo tiun kompatindan infanon, ja vi povas vidi, kiel laca li estas. Nenion li jam bezonas, tiom multe li amuziĝis en la ĝardeno. Nur kuŝejon preparu al li urĝe, onjo!

La kuŝejo rapide prepariĝis, ĉar la onjo nur kovris grandan keston per kaduka mantelo, poste afable karesis min:

- Jen, preĝu kaj dormu, knabeto.

Mi luktis iom kun la feljako, ĝis mi sukcesis demeti ĝin, kaj kuŝiĝis sur la mantelo, kvankam ĝiaj latunaj butonoj kruele pikis mian dorson. Ekrulis miaj larmoj, kiam mi rememoris pri mia mola varma kuŝejo en la mueldomo. Poste mi fariĝis envia, ĉar mi vidis la belajn litojn, ornamitajn per pentritaj tulipoj, en kiuj ĝis la plafono altiĝis la puntaj, flokoplenaj kusenoj.

Ja ili dormos en la komfortaj litoj - mi rigardis la du figurojn, kiuj kelkan tempon ankoraŭ iradis tien kaj reen ĉirkaŭ mi. Ili viŝpurigis, dismetis la pirojn en malgrandajn korbojn, tiel preparis sin por la morgaŭa foiro.

Foje mia baptopatro diris al la onjo:

- Blovestingu la lampon, la luno jam prilumas la ĉambron tra la fenestro. Poste metu la kuŝejon, ĉar baldaŭ venos la mateno.

Mi konstatis, ke eĉ ili ne dormos en la belaj litoj, la onjo metis kuŝejon sur la planko. Malnovan peltmantelon ŝi kovris per pura littuko, poste ili ambaŭ metis sub la kapon po unu buligitan ĉemizon, kaj nenio plu. Mia baptopatro iomete pipfumis ankoraŭ mediteme, ĝis foje ekparolis:

- Lertan negocon ni faris koncerne la knabon. Ŝajnas al mi, ke li bone plenumos ĉiaspecan laboron.

- Ni ŝparos pro li la jardungiton,[68] ĉu ne? - demandis la onjo.

- Verŝajne - konsentis la grandanima homo. - Sed mi pensas, ke li estos tre manĝema, ne kutimigu lin al abundaj festenoj.

Miaj larmoj pluvis tiel, ke ili kvazaŭ klakadis sur la mantelo, kiam la tre bonkora onjo ekparolis denove:

- Mi pensas, ke oni pagus altan prezon por tiu belega feljako. Ja neniel ĝi konformas al tiel mizera infano.

Je tio jam ŝtopiĝis miaj larmoj, kaj kolero ekregis min. Halt! Mi ne toleros rabi mian feljakon!

Iomete mi atendis ankoraŭ senmove, kaj kiam mi aŭdis, ke la parencoj jam zumadas la dormomuzikon, mi silente stariĝis, surmetis la feljakon, kaj ŝteliris for tra la pordo. Nura duontago finis mian mastruman karieron por mia tuta vivo.

Jam ruĝiĝis la matenkrepusko, kiam mia marŝado al la mueldomo kondukis min preter la vendoplaco. Tie jam lernoservistoj[69] agadis, pakadis diligente kun ruĝaj vangoj kaj ridetemaj okuloj, ili estis freŝaj kaj bonhumoraj, verdire ankaŭ ĉifonvestitaj iomete. Kaj tiam mi pensis pri tio, ke ankaŭ mi povus esti bonega lernoservisto, sekve la feljako pli frue povus kadukiĝi.

 

PETRO RUZA

Kiel ekĝojis mia kompatinda patrino pro mia reveno, tiel malboniĝis ŝia humoro, kiam ŝi eksciis, ke mi volas fariĝi lernoservisto.

- Tio ne konformas al vi, filo mia - ŝi diris kun mieno zorgoplena. - Vi ne povas kriadi tiel laŭte, kiel la lernoservistoj. Viaj malfortaj pulmoj ne sufiĉas por tio.

Ŝi, la kompatindulino, kiu sian tutan vivon pasigis en la mueldomo, kiel ermito, entute nur tion sciis pri la lernoservistoj, ke ili senĉese terure kriadas sur la stratoj. Ŝi eble pensis, ke tiel kriadi estas ilia devo, kaj ju pli multe ili kriadas, des pli rapide ili fariĝos majstroj. Verdire ankaŭ mi mem ne estis bone informita, ĉu la lernoservistoj havas alian taskon krom ĵetpeladi la hundojn sur la stratoj.

Fine mia patrino cedis ankaŭ al tiu mia intenco, kiel ŝi cedus - ho, eĉ kun arda ĝojo - se mi dezirus, ke ŝi brake portadu min dum la tuta vivo. Ŝi rezervis nur tiun kondiĉon, ke mi eklernu sub la ĉapelisto Keŝe.

- Mi pensas - ŝi ekmeditis -, ke li estas neparolema homo, do ĉe li vi ne devos tiel multe kriadi, cetere vi povos fariĝi ne nur ĉapelisto, sed ankaŭ instruisto.

Mia patrino surmetis solenan tukon, ĉar neniu sciis pli bone la etiketon ol ĝuste ŝi, kaj ŝi mem gvidis min al la majstro, kiu tre bonkore akceptis nin. Li pensis, ke mi deziras lerni la alfabeton, do li afable frapadis mian kapon.

- Mi ŝatas la grandkapajn infanojn, ĉar en granda kapo estas granda saĝo; en la malgranda estas malpli. Por demamigita[70] porkido mi edukos scienculon el la knabeto tian, ke post unu jaro li plenskribos per literoj la knedotabulon.

Mia patrino ne malfruis fanfaroni, ke mi jam povas plenskribi eĉ pordegon, ne nur knedotabulon, kaj mi volas lerni ne la alfabeton, sed la profesion de ĉapelisto.

La majstro tuj faris grimacon acidan. Li trarigardis min de la plando ĝis la verto, poste mansvingis malŝate :

- Por fariĝi ĉapelisto li ne estas taŭga. Li havas tro grandan kapon. Mi ne ŝatas la grandkapajn infanojn, ĉar en granda kapo disflugas la saĝo. Malgranda kapo pli bone kuntenas ĝin.

- Jen, ĉi tie vi ne havis bonan ŝancon, kompatindulo - diris mia patrino elveninte kun tono bedaŭrema. Sed ŝiaj okuloj ne povis kaŝi la ĝojon pro tio, ke mi tamen restos kun ŝi hejme kiel ŝia fileto.

Des pli mi persistis en mia decido. Mi ne lasos pendi la feljakon sur vesthoko, sed ĝi nepre ĉifoniĝos dum mia diligenta agado.

Ni preteriris laborejon de forĝisto, la pordo estis malfermita, la submajstroj kun ledaj antaŭtukoj ĝuste forĝis ardan feron sur la forĝbloko,[71] kaj ankaŭ du lernoservistoj fervoris kun fulgomakulaj vangoj en la ruĝa lumo, kiel diablidoj. La impreso estis rava. Mian patrinon mi ja ne lasis trankvila, ĝis ŝi timeme demandis al la majstro, ĉu oni bezonus ankoraŭ lernoserviston.

Multhara, taŭzita homego elpaŝis de la forno kun ruĝeta barbo, jen la majstro. Li metis la manon sur mian ŝultron, kaj mi preskaŭ falis pro ĝia pezo. Sed lia rideto radiis bonvolon, kiam li alparolis:

- Malforta hometo li estas.

- Tre malforta - ekĝojis mia patrino pro la vorto.

- Liaj brakoj konsistas el pasto - diris la forĝisto.

- Jes, jes - kapjesis mia patrino -, kaj liaj gamboj estas stangetoj.

- Li ne eltenus la penadon.

- La forĝblovilo[72] forblovus lin.

- Evidente li ne estas taŭga por fariĝi forĝisto - finis la majstro la ekzamenon. - Li havas tro malgrandajn orelojn, mi ne povus komforte tiri ilin. Sed mi proponas al vi ion, bonulino. Laŭ certaj informoj mia najbaro, sinjoro Gergulo[73] bezonas helpvendiston. Li havas vendejon ĉe la kontraŭa flanko. Ŝajnas al mi, ke la knabeto estus taŭga ĝuste por li. En tiu profesio ne necesas forto, nur saĝo.

La homego diris tion kun nuanco malrespekta, sed li ja havis motivon, ĉar per ununura mano svingadis tiel grandan martelon, ke fabelaj gigantoĵ ne povus eĉ movi ĝin.

Elkore ni dankis lian bonvolon, poste salutis ĉe la vendejo de sinjoro Gergulo. Li estis la sola librovendisto en la tuta urbo. Lia vendejo havis mezurojn, kiel birdokaĝo, du vendotabloj tute plenigis ĝin. Unu el la tabloj estis kovrita per diversaj historiaj kaj fabelaj libroj, ĝi estis la librovendejo. Sur la alia tablo en bela ordo kuŝis pupoj, husaroj, koroj faritaj el mielkuko, tie estis la mielkuk-vendejo.

- Jen la agrablaj, jen la utilaj aferoj - promenadis la dikforta, malalta sinjoro inter la du tabloj kun okulvitroj sur la nazo -, librovendado estas agrabla profesio, mielkukvendado estas utila profesio.

Kara mia patrino estis kortuŝita pro tiuj multaj sciencoj, kaj apenaŭ ŝi kuraĝis demandi sinjoron Gergulo, kion li antaŭdiras pri mi, ĉu mi estos taŭga por tiuj sciencoj.

Sinjoro Gergulo turnis min, frapadis mian dorson, kaj instigis min kuradi ĉirkaŭ la tabloj.

- Ŝajnas al mi, ke li estas malforta knabeto, ĉu martelo, ĉu hakilo estus tro peza por liaj brakoj - li diris kontente -, eĉ Dio kreis lin por fariĝi librovendisto. Cetere, se li klopodos, li povos ellerni ankaŭ la mielkukvendadon.

Sinjoro Gergulo fakte malavare transdonis siajn konojn. Tuj kiam mia patrino foriris - kvankam ŝi eĉ post unu horo rerigardadis al la vendejo ĉe la stratangulo -, li komencis la instruadon. Li klarigis, kiuj mielkukoj estas vendotaj por unu krejcero, kiuj por du krejceroj, kiuj por tri krejceroj. Pli multekostajn frandaĵojn tiutempe oni ne vendis.

- Kio pri la libroj, sinjoro ĉefo? - mi proksimiĝis al la librotablo.

- En la unua vico la prezo estas dek krejceroj, en la dua vico dudek krejceroj, en la tria vico tridek krejceroj. Se iu volas aĉeti pli multekostan libron, tiu estas tro saĝa homo, tiun ni ne priservos. Ĉu komprenite, knabo mia?

Nu, tion kompreni ne estis malfacile. Sinjoro Gergulo fiere ĉirkaŭrigardis, kiel rapide li instruis al mi sian sciencon, kaj tiel li fidis min, ke en la dua semajno tute konfidis al mi la vendejon. Li mem iris al la kamparo por ĉasi kornikobirdojn.[74] La gamboj de la kompatindulo tute rigidiĝis pro la nenifaro, ĉar oni ne bezonis multe kuradi en nia vendejo, eĉ la musoj ne vizitadis ĝin.

- Ankaŭ vi ricevos vian parton el la kornikofritaĵo - li diris ĉe la pordo. - Kiom da libroj vi vendos, tiom da kornikfemuroj mi donos al vi.

Ja li povus promesi eĉ femuron de fabela grifo,[75] mi ne ĝojus pli, ol mi ĝojis pro la restado kun tiom da interesaj fabellibroj. Estis tie la Marvirino, Novaj vestoj de la reĝo, Neĝblankulino, Cindrulino kaj similaj. Mi eĉ ne povis decidi, kiun libron mi elektu. Fine iun mi sursidis, alian surkubutumis, trian palpadis kaj la plej dikan mi komencis legi. Ĝia titolo estis: Petro Ruza.

Apenaŭ mi konatiĝis ankoraŭ kun la sagaca[76] bravulo, malfermiĝis la pordo, kaj enpaŝis knabeto, simila al mi.

- Ĉu mi povus aĉeti ĉi tie la libron Petro Ruza? - li demandis.

Mi ektimis tiel, ke la koro batadis en mia gorĝo.

- Mi ne havas ĝin - kaj mi kaŝis la libron sub la tablon.

La knabeto ĉirkaŭrigardis, kaj liajn okulojn frapis leono sur la kovrilo de iu alia libro.

- Do ankaŭ tiu alia libro konvenos al mi - li etendis sian manon.

La terura leono ne povis rigardi pli kolere, ol mi rigardis. Halt! - mi pensis -, mi fariĝis librovendisto ne tial, ke ĉiun libron oni forportu de mi.

- Pripensu, knabo - venis al mi bona ideo -, pli valoraj estas la mielkukoj, ol la fabellibroj. Prefere vi elektu ion ĉe la alia tablo.

La knabeto rigardis min senkomprene, do li bezonis mian helpon. Mi enmanigis al li la plej grandan husaron el mielkuko, kaj elpuŝadis lin tra la pordo.

Sed la kamarado ne estis malsaĝa, ĉar kiam Petro Ruza ĝuste trompis la avaran bienulon, jam alia knabeto ĝenis mian legadon.

- Mi volas aĉeti la libron Petro Ruza - li diris kun ironia rideto.

Mi jam ne multe klarigis la aferon, sed tuj mi subaĉetis lin per manpleno da mielaj aveloj.

Vane mi klopodis, la infanoj nur venis, venis kiel ŝafaro, kaj ili ĉiuj volis aĉeti la libron Ruza Petro. Fine ili jam diris nenion, nur paŝis rekte al la tablo de mielkukoj.

Jam vesperiĝis, kiam mi finlegis la libron, kaj eksciis, ke Petro Ruza forlasis ĉi-mondon same, kiel ne ruzaj Petroj, jam eĉ peceto da mielkuko ne restis sur la alia tablo. Sed kiam sinjoro Gergulo revenis post la ĉasado, kiom da infanoj loĝis en la urbo, ili ĉiuj svarmis antaŭ la librovendejo. Li rapidis, ĉar jam ĉe la urborando oni informis lin pri la novaĵo, ke en lia vendejo iu ajn ricevas senpage mielkukon, kiu volas aĉeti la libron Petro Ruza.

Kiam li enpaŝis, li faris grimacon, kvazaŭ li volus mordi sian propran orelon. Sed poste li prefere kontentigis sin per la tirado de miaj oreloj, kaj li adiaŭis min tute ne afable.

- Iru dekstren aŭ maldekstren, sed en mian vendejon vi ne kuraĝu reveni ankoraŭfoje!

 

MALVINJO

Por diri la veron: tiu subita rompiĝo de mia librovenda kariero ne tre ĉagrenis min. Nur la magia feljako estis grava por mi, ĉar mi pensis: tial loĝas feino en ĝi, ke ŝi zorgu pri mi.

Sed tiam mia koro subite saltis al mia gorĝo. Ja mia patro diris, ke dum mi estas la posedanto de la magia feljako, mi devas diri la veron, ĉar alikaze miaj oreloj longiĝos tiel, ke mi povos per ili ventumi min.

Ho, ve, mi forgesis tiun regulon. Kio okazos jam al mi pro tio, ke mi mensoge malkonfesis la libron Petro Ruza? Mi komencis palpadi miajn orelojn alterne, kaj jen, mi sentis klare, ke mia dekstra orelo estas pli longa, ol la maldekstra.

Bela, herbokovrita pluvofluejo[77] borderis la randon de la strato, en ĝi estis verdiĝinta akvo. Mi kliniĝis super ĝi, flanken puŝis la verdaĵon, kaj observis mian spegulbildon: laŭ ĝi jam mia maldekstra orelo estis pli longa.

Pro tio mi ĉagreniĝis, kaj eble eĉ nun faladus miaj larmoj en la akvon, sed tiam birdeto flugis sur mian brakon.

Mi alrigardis, jen, ĝi estis tamen ne birdeto, sed maneto tiel malpeza, ke eĉ paserido ne povas esti malpli peza. Al la maneto apartenis maljunulineto, kiu surhavis strangan kufon, grandajn, rondajn okulvitrojn kaj skatolon en la maldekstra mano, pendantan sur ŝnureto.

- Kion vi faras, knabeto, tiel malfrue sur la strato? - ŝi demandis min. Eĉ tiu voĉo kvazaŭ estus birdopepo.

- Mi ploras pro miaj oreloj - mi diris plorsingulte.

- Ĉu pro viaj oreloj? - svingis la kapon la maljunulineto tiel larĝe, ke la dratoj de la okulvitroj ekklakis. - Pro ili vi ne ploru, ĉar ili ne perdiĝis. Ili estas sanaj kaj freŝaj. Vi havas belajn, grandajn orelojn, knabeto.

- Ja mi ploras ĝuste pro tio - mi rekomencis faligi la larmojn.

La maljunulineto sidiĝis apud mi sur la bordo de la pluvofluejo, kaj pridemandis min, kiu mi estas, kaj kio okazis al mi. Kelkfoje ŝi mallaŭte ekridis, fine tenere[78] pinĉis miajn orelojn per siaj du fingretoj:

- Nu, ĉi foje mi liberigas vin de la puno, sed ekde nun vi senescepte diru la veron, ĉar mensogon pripentos viaj oreloj. Kaj nun venu al mia hejmo, ĉar tiel malfrue mi ne lasos vin vagadi sola en la urbo.

Mian manon mi trankvile metis en la ŝian, ĉar mi sentis, ke la maljunulineto ne povas esti alia, nur la feino de la feljako. Kvankam ne venis ankoraŭ la ĝusta tempo, sed ŝi venis certe por helpi min. Ĉu ŝi donos tuj ankaŭ la trezorojn?

La ŝnureton de la skatolo ŝi pendigis sur mia brako, kaj sur la senhomaj stratoj ni iradis per paŝoj mallongaj. Kelkfoje mi skuis la skatolon, ĉu tintadas en ĝi la trezoroj. Nenio tintadis, sed io susuris.

Sur mallarĝa ponteto ni trapasis super rivereto, mia feino diris, ke mi forte prenu ŝian manon por ne fali. Mi firme tenis la maldikajn fingretojn, kaj sentis, ke la ungo de ŝia meza fingro estas pli malmola, ol la aliaj.

"Ŝi havas oran ungon, kiel la bela Meluzino" - Mi pensis kiel knabeto kompetenta pri fabelaj aferoj.

La feino de ora ungo loĝis en tre belaspekta domo, verdire neniam poste mi vidis tiel malgrandan domon. Ĝi estis eĉ ne domo, nur dometo, kaj ĝi havis ne pordon, nur pordeton, kaj fenestreton kun floreto, nome pelargonio, en florpoteto.

Tuj mi serĉos la alumetojn, kaj bruligos lampeton - paŝadis la feino tien kaj reen, sed mi komencis ne kompreni la aferon. Kial ŝi bezonas alumetojn kaj lampeton, kvankam ŝi povus fari lumon pli facile, ŝi nur devus frapadi la plafonon per la ora ungo, kaj tuj aperus ora lampo...

Kaj la ora lampo fakte lumis jam sur la tableto, kaj ĝi superŝutis per lumo la du seĝetojn, la liteton, la ŝranketon, la kukolhorloĝeton sur la muro kaj la kaĝeton de la kanario. Sed ilin mi ne tuj vidis, ĉar mia unua rigardo trafis la ungon de la feino, kaj jen, ĝi estis ne orkolora, sed nigra.

"Ŝi havas feran ungon" - mi ekmalĝojis.

Egale, la maneto de fera ungo tiel rapide malfermis murŝranketon, kaj tiel vigle prenis el ĝi blankan panbuleton, anserhepaton, teleretojn, ke nenia mano de ora ungo tion povus fari pli lerte. En tiu momento mi vere ne pensis pri tio, ke la feinoj neniam manĝas anserhepaton en la fabeloj - do mi avide glutadis ĉion, kio estis antaŭ mi, kiel iu ajn neinformita, malsata knabeto sen magia feljako.

Nur tiam mi levis la kapon super la telero, kiam la feino ekparolis:

- Nu, Amiko? Ĉu vi ne estas malsata?

- Fakte mi estas iomete malsata ankoraŭ - mi rigardis la pladon. Ja tie jam restis malpli granda peco, ol tiu, kiun mi jam enstomakigis.

Denove eksonoris la ridado de la feino.

- Mi demandis ne vin, knabeto. Tiun Amikon mi vokis - ŝi montris al la forno per sia fera ungo.

Antaŭ la forno granda nigra kato streĉis la membrojn kaj oscedis. Ĝia nomo estis Amiko. Tre kurioza afero estis tiu nigra figuro en la blanka ĉambro, kaj denove ne plaĉis al mi la afero.

"Ŝi havas feran ungon, ŝi havas nigran katon."

Kato Amiko per molaj, trankvilaj paŝoj atingis la tablon. Ĝi klinis la kapon en la sinon de la mastrino, dum ŝi distranĉis la restintan anserhepaton al du pecoj.

- Jen, Amiko, jen, knabeto.

Ŝi mem manĝis nenion, kaj pro tio mi denove ekĝojis. Do, ŝi tamen estas feino.

Sed kurioza feino ŝi estis. Mi alrigardis ŝian manon, kiam ŝi metis blankan kuŝejon sur la liliputa[79] kanapo - kaj la fera ungo forestis. Dio mia, ŝia fera ungo estas demetebla! Eble nokte ŝi ne uzas ĝin. Ion similan mi ne legis ankoraŭ en la fabeloj.

Mi verŝajne tre longe gapis, ĉar la feino ŝerce frapetis mian nazon per fingro.

- Kio nova, gasto mia? Kial rondiĝis viaj okuloj?

- Via... via.. ungo - mi diris embarasita.

- Ĉu ungo? - ŝi rigardis siajn ungojn. - Kio interesa povas esti pri ungo? Mi pensas, ke miaj ungoj estas ordinaraj, kiel homaj ungoj kutime.

Ŝi iomete pensadis, poste denove eksonoris ŝia ĉarma ridado.

- Ehe, mi jam scias, pri kio vi aludas. Ne ungo ĝi estis, fantaziema knabeto, sed fingroĉapo.[80] Stranga filo de felisto vi estas, se vi ne konas la fingroĉapon.

Kaj ridis jam ne nur ŝi, sed ankaŭ la maljuna kanario en sia dormo; kaj la malnova kukolhorloĝo pro sia bona humoro kukolis dek-tri foje anstataŭ dek-du, eĉ la kato Amiko streĉis la buŝangulon kvazaŭ ridante.

Mi ekhontis tiel, ke je la demando, kiu ŝi estas laŭ mia opinio, mi apenaŭ povis eldiri la respondon:

- Mel... mel...

- Ne mel... mel..., sed mal... mal... - mokis min la ridado.

- Meluzino - fine mi elbuŝigis kuraĝe.

La maljunulineto nun jam ridis tiel, ke ŝi klinis la kapon al la apogilo de la fotelo malgranda, kaj ŝiaj piedoj eĉ ne atingis la plankon.

- Mi ne konas tiun, kiun vi menciis. Ĉu ankaŭ ŝi estas kudristino? Ĉu eble pup-kudristino?[81]

Ŝia voĉo enhavis tiom da maltrankvilo, ke mi ne malfruis trankviligi ŝin.

- Ŝi ne estas kudristino. Meluzino estas la nomo de feino.

La maljunulineton denove ekregis la mallaŭta ridado.

- Ehe, mi forgesis, ke vi estas knabeto kun ludema fantazio, kaj vi senĉese pensadas pri feinoj. Mi ne konas feinojn, knabeto. Ankaŭ la feinon Meluzino mi ne konas. Mi ne estas Meluzino, mi estas Malvinjo, la pup-kudristino. Ĉu vi ne aŭdis ankoraŭ pri Malvinjo? Nu, kompreneble vi ne povis aŭdi pri mi, ĉar mi kudradas nur al riĉaj familioj, jes ja.

Ŝi fiere kapjesis, kaj ekklakis la dratoj de ŝiaj okulvitroj.

- Vidu, knabeto!

Ŝi malfermis pordeton sur la muro per butono, kaj montris, ke mi enrigardu. La ŝranketo estis plena de malgrandaj jupetoj, kiuj sur ŝnureto pendante ĉarmis per ruĝa, blua, verda, flava koloroj, kiel grandaj floroj. Denove allogis min la ideo pri feinoj. Mi elcerbumis, ke la maljunulineto mem do ne estas feino, sed ŝi kudras por feinoj. Por tiuj, kiuj loĝas en forlasitaj birdnestoj, en arbustoj, sur arbofrondoj. Ĉar infanoj ne povas esti tiel malgrandaj, ke ili surhavu la liliputajn vestojn.

En tiu nokto mi havis strangajn sonĝojn sub mia feljako, per kiu kovris min la teneraj manoj de la kudristino, kudranta por feinoj. Mi vidis, ke elkreskas la flugiloj de Malvinjo, kaj ŝi flugas en kalikon de granda lilio. Ankaŭ la kato Amiko vidis tion, kaj tiel longe ĝi rigardis malgaje sian mastrinon, ke ĝi ekhavis barbon, kaj ĝi jam eĉ ne estis kato, sed la maljuna Kiŝmedo, la magia homo.

 

KIEL MI FARIĜIS ARISTOKRATO

La fenestro kun floroj, kiu apartenis al la ĉambro de Malvinjo, estis ĉe la orienta muro, do la oraj sagoj de la leviĝanta suno baldaŭ dispelis la multkolorajn papiliojn de la sonĝo. La ĉambro de la mueldomo ĉiam restis duonmalhela, pro tio mi neniam pli frue povis imagi, ke iu ajn ĉambro povas tiel brile pleniĝi de lumo. Kvankam povas okazi, ke ekzistas ĉambroj, kiuj enhavas la sunon interne, kaj ĝi radias el ili al la ekstera mondo.

La eta feino vigle paŝadis tien kaj reen. Iun seĝon ŝi tiris apud la kanapon - levi ja ne povis - blankan porcelanan tason ŝi metis sur ĝin, enmetis dikan sukerkubon, poste el kruĉo verŝis ion nigran, el alia kruĉo ion blankan. Mi sciis, ke tiu blanka estas lakto, sed ne sciis, ke tiu nigra estas kafo. Tiel eleganta frandaĵo ne estis konata en la mueldomo. Eĉ en la fabeloj mi ne renkontis ankoraŭ kafumadon. Do ne estas mirinde, ke mi pensis: ĝi povas esti lakto de nigra bovino. Sed kiam la feino miksis ĝin kun la blanka lakto, ĝia odoro estis agrabla. Mi scivole rigardadis, kvankam ne estis konvinkita, ke la miksaĵo apartenas al mi.

- Ĝi kompreneble apartenas al vi - zumridis[82] la feino - Sed antaŭ ol manĝi, vi devas laŭorde lavi vin. Akvon kaj lavujon vi trovos en la kuirejo. Mi rapidos al la bakisto, vi povos vesti vin, ĝis mi revenos.

La sinlavado ja sukcesis sen problemo, tion mi faris laŭorde, la feino tamen malkontente svingadis la kapon, kiam ŝi revenis.

- Ho - ŝi diris -, kial vi koleras pri la kombilo? Reordigu rapide tiun fojnostakon sur via kapo! Sed laŭ aristokrata kutimo vi faru tion, ĉar sen tio al mi plaĉas nenio.

Mi ne tre sciis, kia estas aristokrata kutimo, tamen mi atakis miajn harojn per granda kombilo. Mi havis densajn nigrajn harojn, kiel dratoj, do ju pli multe mi klopodis, des pli hirtaj ili fariĝis.

- Ne estas bone, knabeto mia - ŝi montris al mi speguleton. - Tio ne estas laŭ kutimo aristokrata. La aristokratoj ne havas dornejon sur la kapo.

Ŝi komencis prilabori mian hararon per granda kombilo, per malgranda kombilo, per granda broso, per malgranda broso sed vane. Se miaj haroj iuflanke jam estis en ordo, ĉe la alia flanko ili denove hirtiĝis.

- Vi havas tre obstinan hararon - ŝi diris malgaje -, sed atentu, mi provos fari al vi ion alian.

Ŝi malfermis la skatolon, alportitan hieraŭ vespere. Ĉiaspecaj koloraj rubandoj estis en ĝi, ŝi elektis el ili la plej larĝan - kiu havis belan violkoloron - kaj ŝi faris el ĝi papiliforman maŝon sur mia kolo.

- Jen, aspekto aristokrata - ŝi rigardadis min plezure - ĝi konformas precipe al tiu bela feljako. Ankaŭ mia kato Amiko surhavis tian ĉirkaŭkolon, kiam ĝi estis ankoraŭ katido.

Aŭdinte sian nomon Amiko levis sin ĉe la forno, kaj per unu salto aperis sur la tablo, kie ĝi komencis miaŭi por esprimi, ke ĝi deziras vidi sian matenmanĝon.

Mi ne estus tiam surprizita, se la bonkora feino komencus kaptadi musojn por Amiko, sed la kato degnis[83] akcepti teleron da lakto. Ankaŭ mia taso surtabliĝis kun freŝa kornbulko, kaj la feino lasis min por la plezuroj de manĝado. Ŝi mem sidiĝis en granda fotelo, surmetis la "feran ungon", kaj prenis duonpretan flamoruĝan vesteton por kudri ĝin. Nur tiam ŝi ekparolis denove, kiam kaj mi kaj Amiko konsumis ĉion ĝis la lasta guto.

- Ĉu vi povus alporti por mi akvon el la kuirejo per tiu blua kaliko?

La blua kaliko staris sur la komodo inter diversaj bagatelaj artobjektoj. Mi kuris al la kuirejo, plenigis ĝin el la granda emajlita kruĉo, kaj mi portis ĝin fervore al la feino. La kaliko estis plena ĝis la rando - mi pensis, ke ŝi ĝojos pro tio. En la kvartalo de malriĉuloj oni plenigas tute la glason por la plej amata persono.

Sed anstataŭ laŭdi la feino kritikis min:

- Ho, knabeto Gregorio, laŭ aristokrata etiketo oni faras ne tiel! Vi devus alporti ĝin sur telero!

Mi ruĝiĝis pro la honto ĝis la oreloĵ, kvankam mi ne komprenis la aferon. Strangaj homoj povas esti la aristokratoj, se ili trinkas el telero. Ni, en la mueldomo, labortage trinkis el kruĉo, dimanĉe el glaso. Se mi hejme trinkus el telero, mia patrino nomus min porkido.

Nu, egale, se la aristokratoj kutimas fari tiel, do mi imitu ilin. Mi prenis de sur la breto rozofiguran teleron, kaj la akvon verŝis en ĝin. Jes ja, sed kion fari al la kaliko? Neniam en mia vivo mi renkontis tiel malfacilan demandon. Mi ekĝojis, kiam fine mi tamen eltrovis, kion fari. Mi faris tion, ke mi metis la teleron sur la kalikon, la piedon de la kaliko tenis ambaŭmane, kaj tiel mi aperis antaŭ la feino. Ŝi vidu, ke mi konas la etiketon, se necese.

Longa ridado trafis min. Malvinjo apenaŭ sukcesis fini ĝin kaj ekparoli.

- Gregorio, kara mia, vi estas la plej amuza knabeto en la tuta mondo. Se mi estus feino, mi akceptus vin kiel adepton. Ĉu vi dezirus lerni ĉe mi?

- Jes - mi levadis la ŝultron honteme.

- Nu, knabeto Gregorio, do la kontrakto estas valida, ĉar mi ĵus akceptis vin. Vi fariĝis mia adepto, via salajro estos ses tagoj ĉiusemajne, kaj la dimanĉon vi ricevos por premio. Nun prenu la akvumilon, iru al la ĝardeno, kaj trinkigu la violojn.

Jen, tio estis tasko tute konvena por mi. Mi volis prezenti miajn kapablojn.

Mi iris antaŭ la domon, kaj ĉirkaŭrigardis en la korto. Ne granda ŝtupetaro kuŝis ĉe la muro. Ĝin mi apogis al la tegmento por eltiri fragmiton[84] el ĝi.

- Por kio vi bezonas ĝin? - ridis la feino klakante per la fera ungo sur la fenestrovitro.

- Mi ... faros el ĝi tubon.

- Kion plu?

- Poste mi trinkigos per ĝi la violojn, kiel aristokratoj - venis mia fiera respondo.

- Mi neniam aŭdis, ke la aristokratoj faras ion similan - ŝi grimacis malŝate. Eble ili verŝas la akvon al la floroj, kaj ne al la kruroj.

Mi iomete malĝojis, ĉar mi neniel sukcesis diveni la kutimojn de la aristokratoj. Mishumore mi dividis la akvon por la violoj, sed ekplaĉis al mi, ke la petaloj de tiuj veluraj floroj formas kvazaŭ homajn vizaĝojn. Post longa rigardado oni eĉ vidas ilin moviĝi.

Mi ja longe rigardis ilin, kaj la floretoj fakte moviĝis. Iliaj okuloj petole alrigardis min:

- Atentu, Gregorio, kio okazos baldaŭ!

- Okazis tio, ke terbuletoj puŝiĝis dekstren kaj maldekstren, kvazaŭ en la grundo iu premus ilin supren.

Jen, ĝi certe estas ia koboldo de trezoroj. Mi deprenis mian ĉapelon, kaj atendis. Fine inter la terbuletoj aperis talpo.[85]

Por diri pli ĝuste: ordinara homo pensus, ke ĝi estas talpo, sed mi sciis, ke ĝi fakte estas la terkastela princo mem. Sed li estas sorĉita, kaj ne povas repreni sian homan aspekton, nur se li trovos la du diamantojn, kiujn la muso ŝtelis de li. Li fosadas en la grundo por trovi ilin.

Tiun sekretan informon rakontis al mi Georgo, la kampogardisto. Georgo malkovris al mi ankaŭ tion, ke la terkastela princo konas la kaŝejojn de ĉiuj subteraj trezoroj, sed ilin klarigas nur al tiu, kiu povas lin ridigi.

La talpo verŝajne estis tre serioza persono, ĉar mi ankoraŭ ne aŭdis, ke li informis iun pri trezoroj. Verŝajne neniu sukcesis ridigi lin.

Ankaŭ mia talpo ne ekridis, kvankam mi fervore klopodis por tio. Unue mi grimacis per mia buŝo, kvazaŭ mi volus mordi mian propran orelon. Mia patrino nepre ridis, kiam mi prezentis al ŝi tiun mian arton. La talpo eĉ ne ekridetis.

"Jes ja, li ne havas okulojn por vidi, kion mi faras." - mi pensis, kiam mi tute laciĝis pro la eksperimentoj.

Sed orelojn li havas. Mi laŭte kriis al li:

- Kiviuvu vi-vi evestavas?[86]

Tio estas birdlingva varianto de la frazo: "Kiu vi estas?" Ĉu la terkastela princo komprenis birdlingve aŭ ne, mi ne scias, sed li certe ektimis, kaj decidis nepre tuj returni sin. Mi havis bonŝancon por kapti ĝian veluran kolumon,[87] kaj metis ĝin en la poŝon de mia feljako. Ĝi povas tie dormeti, antaŭ ol inklinos ridi - mi pensis.

Mi ja ne antaŭvidis, ke ĝi volas elveni ĝuste dum tagmanĝo. Mi luktis kun granda noko farĉita per marmelado, kiam la terkastela princo komencis gratadi en mia poŝo. Pro la embaraso mi trafis mian orelon per la forko.

- Tio ne estas laŭ aristokrata etiketo - alrigardis min la feino kritikeme.

- Jes ja ... - mi moviĝadis konfuzita - ĝuste tion mi ne scias ...

- Kion vi ne scias?

- Mi ne scias ..., kion faras la aristokratoj en tia situacio?

- En kia situacio?

- Kiam talpo gratadas en la poŝo.

La feino mallaŭte ve-kriis, kaj notis, ke ŝi ankoraŭ ne aŭdis pri aristokrato, kiu havas talpon en la poŝo de sia feljako. Ŝi ordonis al mi porti la besteton al la ĝardeno, kaj kovri ĝin per renversita sitelo, ĉar pri la kaptito ni okupiĝos iam poste.

Mi tuj obeis, kaj ĉe la angulo de la ĝardeno mi faris por la talpo neston el herboj tian, ke li ne havis pli komfortan eĉ dum sia princa periodo. Vespere mi nepre ridigos lin, mi klarigos al li, kial la hundo ne surhavas botojn.

Portempe mi havis alian taskon, ĉar mi devis gvidi la feinon al la mueldomo. Mia kompatinda patrino, kiu ĝis tiam ne sciis, ke mia librokomerca kariero finiĝis, kisis ŝiajn manojn, ke ŝi tiel protektis min. Des pli, kiam evidentiĝis, ke Malvinjo deziras subteni, ke mi vizitadu lernejon. Patrino mia estis konvinkita, ke la maljunulineto tamen estas ia feino. Revenante ni preterpasis la kabanon de la maljuna cigano Barono. Du ciganidoj volis kuri al ni por peti krejceron, sed la patro ordonis al ili halti.

- Tuj surmetu botojn antaŭ ol saluti tiun elegantan sinjorinon! - Li deĵetis siajn proprajn piedvestojn, unu el la botoj surmetis la unua ciganido, la alian la dua, kaj ili man' en mano saltadis por almozpeti de ni.

"Nu, tion mi rakontos al la terkastela princo" - mi pensis.

Kiam ni alvenis hejmen, mi levis la sitelon, kaj jen, tie troviĝis jam nur truo en la grundo. La reganto de subteraj trezoroj forlasis nin sen adiaŭ.

La feino, ŝajne surprizita, nur ridetis pri mia malĝojo.

 

GAB-RI-EL-O, GAB-RI-EL-O...

Se mi rerigardas al la nebula pasinto de mia bazlerneja periodo, tamen klare mi vidas min mem, kiam mi unuafoje trapasis la sojlon de la lernejo.

Mi ekdeziris forkuri, sed Malvinjo forte tenis mian manon. Mi tre timis, ke ankaŭ al sinjoro instruisto ne plaĉos mia kapo, kiel tio okazis ĉe la ĉapelisto Keŝe. Nokte mi eĉ ĉirkaŭligis ĝin per tuko, eble ĝi fariĝos malpli granda, sed mia klopodo restis sen ia rezulto. Feliĉe ne mia kapo vekis la atenton de sinjoro instruisto, sed mia feljako. Lia unua demando estis:

- Jen, granda feljako, kien vi portas tiun knabeton?

Mi sentis, ke la infanoj ĉiuj rigardas mian feljakon, kaj tio embarasis min tiel, ke mi povis eldiri eĉ ne unu vorton. Mi nur rigardadis la grandan nigran tabulon, kiu ŝajne paŝis antaŭen,[88] kvazaŭ ĝi volus rigardi la feljakon kun la sama interesiĝo.

Sed oni havas feinon en bazlerneja aĝo ĝuste por tio, ke ŝi helpu en malfacilaj situacioj. Verdire mi ne komprenis, kion priparolas Malvinjo tiel longe kun sinjoro instruisto - ŝiaj ĉarmaj zumridoj ofte interrompis la konversacion - sed fine eĉ la tono de sinjoro instruisto ridetis, kiam li turnis sin al mi:

- Por tiu bela feljako ni trovos spacon apud belaj botoj. Kio estas via opinio, knabeto Cetkin?

Ĉe la rando de la dua benko stariĝis knabeto tiel malalta, ke nur lia maldika musovizaĝo estis videbla, kaj li ekparolis per alta, malforta voĉo:

- Sed mi ne intejŝanĝos kun li mijajn botojn!

La lernoĉambro resonis pro la laŭta ridado tiel, ke eĉ la muŝoj sur la fenestrovitro, lacaj en la aŭtuna sunlumo, subite revigliĝis. Miaj vangoj fariĝis ruĝaj ĝis la oreloj, kiam mi rigardis al miaj piedoj - la ungoj ja elŝovis sin ĉe la bekoj de miaj kadukaj ŝuoj.

Kiam mi sidiĝis sur la benko apud la knabeto Cetkin, mian puran koron tute makulis la griza fumo de envio. Liaj botoj konsistis el flava marokeno,[89] ili havis arĝentajn ornamaĵojn ĉe la randoj, do miaj iamaj botoj kun spronoj estis nuloj kompare al ili.

Ilia plej grava valoraĵo estis, ke la plandoj knaradis, kaj oni povis aŭdi el tiu knarado la nomon de la posedanto:

- Gab-ri-e-lo, Gab-ri-e-lo!

Dumvoje hejmen mi senĉese aŭdis tiun korŝiran knaradon, tiel evidentiĝis, ke la domo de la familio Cetkin estas najbare al Malvinjo. Ankaŭ tion mi eksciis, ke la patro de Gabrielo estas la botisto Cetkin, kiu estis en amikeca rilato kun mia feino, ĉar li riparadis ŝiajn ŝuojn.

Ĉar tiu botisto Cetkin estis nur riparisto, eĉ kiel riparisto ne tre populara. Nur la maljuna cigano Barono estis kontenta, kaj li fervore esprimis sian dankemon, kiam la majstro riparis liajn botaĉojn:

- Dio benu viajn karajn manojn, per kiuj vi povas ripari tiel bele, ke la flikpeco[90] kovras la tutan boton.

Kompatinda Cetkin povis fari akcepteblajn piedvestojn al neniu en la mondo krom sia propra filo. Sed tiuj botoj ja estis tiel perfektaj, ke eĉ la anĝeloj ne devus honti pro ili.

Kiam la vetero komencis malvarmiĝi, la feino kondukis min al la majstro de tiuj famaj botoj, li apenaŭ estis videbla sur la tripieda seĝo pro la amaso de kadukaj botoj. Malvinjo rakontis al li mian deziron, kaj li kapjesis:

- Tio ja ne estas malfacila tasko!

Sed li ridetis tiel suspektinde, dum li mezuris miajn piedojn, ke mi tuj konjektis, la afero ne finiĝos bone.

Fakte ĝi ne finiĝis bone. Post semajno mia kamarado, Gabrielo kaj lia patro portis al ni la pretajn botojn. Mi surmetis ilin, jen, ili estis molaj, kiel veluro, tamen firmaj.

- Ankaŭ vi havas jam belajn botojn - karesis ilin Gabrielo kun faksperta mieno - Ilin faris mia patro.

Mi ekpaŝis per la botoj, ĉu ili knaradas? Ja ili knaradas! Kion do diras la knarado? Ĉu mian nomon?

- Gab-ri-e-lo, Gab-ri-e-lo - aŭdiĝis, dum mi paŝadis.

Ekpluvis miaj larmoj kiel aŭtuna vetero, apenaŭ mi povis klarigi pro la plorado, kio premas mian koron. Eĉ kompatinda Gabrielo ekploris kun mi, mia feino ridis, kaj la maljuna Cetkin levadis la ŝultron embarasita:

- Tia estas la situacio, mi petas pardonon. Kion fari, se estas tiel? Pardonu min, sed mi povas fabriki nur tiajn botojn, kiuj knaradas laŭ la nomo de mia filo.

Kiam li alrigardis la palan, musovizaĝan knabeton, amo brilis en liaj okuloj tiel, ke ankaŭ mia koro varmiĝis. Mi forviŝis la larmojn, kaj pli gaje mi rigardadis la botojn sur miaj piedoj. Kvankam ili ne konas mian nomon, tamen estas belegaj botoj. Ili estis glataj, kiel spegulo, la kato Amiko venis proksimen, kaj kiam ĝi ekvidis sin mem, ternis malamike. Certe ĝi pensis, ke fremda kato enpenetris la hejman teritorion.

Ekde tiam niaj botoj kune knaradis, mi kaj Gabrielo kune paŝadis elegante sur la stratoj, en la korto de la lernejo, sur la marmora planko de la urba preĝejo. La diferenco inter ni estis nur tiom, ke miaj paŝoj estis firmaj kaj mi iris vigle, sed Gabrielo malfacile paŝadis apud mi per siaj malfortaj, maldikaj gamboj. Ofte li haltis por tusadi, kaj li estis fiera, kiel stranga estas lia tusado.

- Ajŭskultu Gjegojio, kijel tambujas mija bjusto!

Kaj okazis, ke Gabrielon mi neniam plu trovis apud mi. Li iris tamburadi al la ĉielaj regionoj, kie sur la blua tapiŝo la anĝeloj ne kuradas en botoj. Mi pensas, ke en la paradiza ĉambro de Gabrielo liaj botoj pendis sur oraj hokoj, kaj la knabeto Cetkin surmetis ilin, nur se dum klaraj, plenlunaj noktoj li flugis malsupren por viziti la maljunan botiston, kuŝantan sur modesta pajlomatraco.

Certe estis tiel, ĉar la maljuna Cetkin rakontis foje al la cigano Barono, kiu en vintra periodo kelkfoje vizitadis lin por ricevi restintan brasikaĵon:

- Tiu kompatinda infano havas jam malnovajn botojn.

La maljunan ciganon ĝuste akompanis iu ciganido, kiu fervore varmigis sian dorson ĉe la fornobenko.[91]

- Ja li havas malnovajn - alrigardis Barono la frostobluajn piedojn de la knabeto. - Ĉar li ankoraŭ ne havis aliajn botojn krom tiuj, kiujn Dio donis al li. Ĉar sciu, majstro, ke mi ne volas lin tro multe dorloti en junaĝo.

La vizaĝon de la botisto Cetkin serenigis malgaja rideto:

- Ja mi pensis ne pri la ciganido. Mi vidis en mia sonĝo mian fileton, Gabrielon. Mi promesis, ke mi faros al li novajn botojn por la sekva fojo, kiam li denove vizitos min. Ne hontu la kompatindulo inter la anĝelo-kamaradoj.

Tiun situacion komprenis nek la pli aĝa Barono, nek la ciganido. Ili eble pensis, ke la malĝojo iom konfuzis la menson de la maljuna majstro. Sed, post kelkaj tagoj la pli aĝa Barono denove faris viziton por varmiĝi iom. Ankaŭ mi restadis ĉe la laborangulo, ĉar post la forpaso de Gabrielo ankaŭ mi daŭre plu vizitadis la najbaron, eĉ pli ofte, ol ĝis tiam.

Li karesis min anstataŭ sia filo, kaj mi sentis kvazaŭ la manon de mia patro.

La majstro ekĝojis pro la cigano:

- Ĝustatempe vi venis, Barono! Vidu, la botoj de Gabrielo estas pretaj. Ni povas ĝin pendigi ĉe la rando de la tegmento. Ĉu vi kredas, ke matene la infano jam surhavos ilin?

- Mi kredas, sinjoro, mi kredas - asertis Barono kun ruza mieno, kaj tre atendis, ke vesperiĝu. Tiam li urĝe ekiris for, ĉar - laŭ lia noto - li ne volis ĝeni la anĝelojn. Ankaŭ min li admonis, ke mi iru hejmen, eĉ mi ne rerigardu tra la fenestro, ĉar la prenfantomo povus min ŝteli.

Mi ja ne kuraĝis elrigardi eĉ por la trezoroj de la tuta mondo, kaj matene la infano vere jam surhavis la botojn.

Fakte mi sciis nenion pri la afero, mi estis konvinkita, ke mia muso-vizaĝa kamarado forportis la botojn al la urbo, kie la fenestroj estas steloj. Tagmeze jam denove interkonsiliĝis la du maljunuloj, ke ankaŭ la anĝeloj bezonus komfortajn botojn en tiu severa vintra vetero.

- Sed kiel mi povus scii, kiom da anĝeloj estas? - karesis la majstro sian altan, senharan frunton.

- Ne estas grave fari botojn al ĉiu anĝelo - palpebrumis Barono, kvazaŭ tre konfidenca persono en la paradizo. - Nur al tiuj faru, kiuj ludas kun via filo. Sufiĉas kvin paroj. Vi vidos, sinjoro majstro, ĉiu el ili estos forportita disde la tegmentorando. Kiuj tamen ne estas bezonataj, tiuj restos.

Gabrielo verŝajne vizitadis hejmen tre ofte, ĉar la kvin paroj da botoj baldaŭ malaperis, kaj la botisto Cetkin neniam pli frue iradis al la preĝejo kun tiel kontenta koro, kiel tiutempe. Ĉe la komenco li jam estis tie, kaj nur tiam forlasis la domon de Dio, kiam onklo Gasparo jam estingis la kandelojn. Intertempe li senĉese babilis kun sia fileto, kies vizaĝo ŝvebis por li en la odorfumo.[92]

- Jen, frato Cetkin - diris foje al li onklo Gasparo - venu kun mi al la lago Cigana, mi montros al vi ion interesan.

La lago Cigana estis ĉe la urborando, tien ni promenis triope por vidi ion interesan. Ja fakte estis interesa tio, ke la kvin ciganidoj de Barono tie glitumis sur la glacio kaj saltadis sur la freŝa neĝo en novaj marokenaj botoj.

- Ĉu vi scias, sinjoro Cetkin, kiaspecaj botoj ili estas? - ridis la sonorigisto ironie.

Cetkin bonkore ekridetis.

- Kial mi ne scius? Mi ja rekonas la produktojn de miaj propraj manoj.

- Vidu, ne Gabrielo forportis la botojn, sed tiu sentaŭga cigano Barono - grumblis onklo Gasparo malbonhumore. -, li mem rakontas tion en la tuta urbo, la fripono.

- Mi scias tion, homfrato - pacigis Cetkin la kolereman sonorigiston. - Sed ankaŭ sur la piedoj de ciganidoj ili apartenas al Gabrielo. Aŭskultu nur, amiko mia!

En la vintra silento la malgrandaj botoj gaje knaradis sur la neĝo:

- Gab-ri-e-lo, Gab-ri-e-lo...

Tiam ekbrilis en mia menso ia lumo, kiaspecaj feinoj loĝas en la homaj koroj. Kiam mi alvenis hejmen, jam ne nur pro la aristokrata etiketo mi kisis la sulkoplenan maneton de mia feino, kiu per zorgemo protektis mian duonorfan junan vivon.

 

HUNDETO

Pli frue en la mueldomo mi estis soleca knabo, kaj mi restis tia ankaŭ en la lernejo. Mia rilato al la aliaj infanoj ne povis varmiĝi. Mi amikiĝis nur kun la juna Cetkin, ĉar ankaŭ li estis tiel revema, tro serioza knabeto, kiel mi mem.

Sed kiam lia sidloko najbare liberiĝiŝ, mi denove restis tute sen amiko. Nek mi provis amikiĝi kun la knaboj, nek ili kun mi. Se iu samklasano alparolis min, mi ekdeziris kaŝiĝi en la poŝo de mia propra feljako.

Mi memoras, kiam miaj gepatroj ankoraŭ bredis bestojn en la korto de la mueldomo, inter la kokidoj ĉiam troviĝis soleca, kiu ne partoprenis grupon. Ankaŭ mia rilato al la knaboj estis simila. Se ili kuradis, luktadis sur la herboj de la lerneja korto, mi restis en la klasĉambro, kaj permane-perpiede rampadis sub la benkoj. Mi pensis, ke mi estas urso, do mi provadis terurajn murmurojn, kaj decidis pri tio, se la granda Cintulo tuj enpaŝos, mi salte atakos kaj disŝiros lin.

Tiu granda Cintulo estis la plej granda kaj plej impertinenta knabo en la klaso. Mi kaj enviis kaj timis lin. Tial mi enviis lin, ĉar se li enbuŝigis siajn du fingrojn, li povis fajfi orelŝire, kiel la lokomotivo. Ankaŭ mi provadis fari tion kaŝe, fine la tutan pugnon mi enbuŝigis, la rezulto tamen estis nur tio, ke mi preskaŭ sufokiĝis.

Aliflanke mi timis lin tial, ĉar li estis terure forta. Ofte li fanfaronis, ke li povas manstari per ununura mano.[93] Mi kredis tiun lian kapablon, kvankam li neniam prezentis ĝin. Do mi decidis, ke eĉ en formo de urso mi atakos lin nur dorse, por ke li ne sciu, kiu disŝiris lin.

La granda Cintulo ja ĉiufoje enpaŝis kun vizaĝo antaŭe, do la disŝirado okazis neniam. La danĝera sovaĝurso buliĝis, kiel erinaco,[94] kaj ŝajnigis, ke li serĉas sub la benkoj ion perditan.

La granda Cintulo ja estis ruza knabo, kaj ne malofte li enpaŝis nur por min timigi. Foje li diris al sinjoro instruisto antaŭ ĉiuj klasanoj:

- Sinjoro instruisto, tiu knabo, havanta feljakon, senĉese rampadas sub la benkoj, kiel hundeto.

Sinjoro instruisto ekbatis lian kapon per la montrobastono, sed tio jam ne savis min. La nomo "hundeto" fariĝis neforigebla. Eĉ tiu nomo estus eltenebla, sed la knaboj ne nomis min simple "hundeto". Ili alparolis min, kiel la kampogardisto, Georgo sian hundon:

- Hop, hundeto, hop!

Kiam post la eklezia konfirmacio sinjoro instruisto la unuan fojon vokis min por demandi pri la leciono, la granda Cintulo ekridaĉis en la angulo, kaj mallaŭte voĉis kovrante la buŝon per manplato:

- Hop, hop!

Pro tio mi ekhontis tiel, ke mi povis eldiri eĉ ne unu vorton. Mi povis ekparoli nek tiam, nek poste iam ajn. Vane mi parkerigis la lecionon, ne povis respondi inteligente. Mi malfermadis la buŝon, kiel fiŝo kaptita sur hoko. Miajn orelojn pikadis senĉese la voĉoj: "hop, hop". Eĉ tiam mi aŭdis la mokadon, kiam fakte ĉiu silentis.

Mi lernadis tiom, ke mia vizaĝo paliĝis pro la elĉerpiĝo. Kvankam mia kara feino ne rimarkis tion, nek mia patrino, kiun mi vizitis ĉiudimanĉe en la mueldomo, sed Georgo, la kampogardisto svingadis sian kapon, kiam mi enrigardis lian kampan kabaneton.

- Ne tre gajan koloron vi havas, knabeto. Vi aspektas kiel arbofolio aŭtune. Kio vi volas fariĝi lerninte tiel multe da sciencoj?

- Mi volas fariĝi urba juĝisto - mi respondis sen hezito. Tiutempe ja mi ofte vidis la urban juĝiston veturi en brila kaleŝo antaŭ la lernejo.

- Ankaŭ lia profesio estas honorinda - diris la maljunulo, kaj per sia longa bastono pikadis la molan grundon ĉe la radikoj de maizplantoj. - Sed vi jam ellernas tiom multe - kiel mi povas supozi laŭ via koloro - ke vi povus fariĝi eĉ kampogardisto.

Mi ĉiam sciis, ke por lia profesio oni bezonas multe da saĝo, sed mia maljuna amiko estis eĉ pli talenta, ol mi pensis.

Ja sinjoro instruisto post tri tagoj demandis min en la lernejo:

- Nu, Gregorio, kiam vi renkontiĝos denove kun oĉjo kampogardisto? Kiel li nomiĝas? Georgo, ĉu ne?

- Jes - mi respondis sen ekmiri. Mi konsideris ordinara afero, ke sinjoro instruisto konas la kampogardiston.

- Do, se vi parolos kun li, bonvolu ne forgesi, ke mi respekte salutas lin. Honorinda kaj saĝa homo li estas.

Mi fariĝis pli fiera, ol mi fariĝus pro laŭdo pri mi mem, tamen mi ne povis diri la mesaĝon al oĉjo Georgo, ĉar li ne lasis al mi tempon por ekparoli, kiam la sekvan dimanĉon mi vizitis lin. Jam el malproksimo li kriis al mi:

- Fulmotondro al la kampo! - li kuntiris siajn brosoformajn brovojn - malbonajn informojn mi aŭdis pri vi, studento Gregorio. Vi ne povos fariĝi kampogardisto, eĉ ne nur urba juĝisto. Antaŭnelonge mi interparolis kun via instruisto. Mi kaj mia hundo Portulo vizitis lin. Ni donacis al li freŝmolajn maizspikojn. Mi demandis, kio fariĝos el la knabo, Gregorio, ĉu aglo aŭ leono. Li ne tre laŭdis vin, ĉar li respondis, ke nek aglo, nek leono, sed muso. Ĉiufoje vi mutiĝas, se oni alparolas vin.

Oĉjo Georgo profunde suspiris, kaj forviŝis la ŝviton de la frunto. Verŝajne en sia tuta vivo li ankoraŭ ne parolis tiel longe. Tamen li baldaŭ daŭrigis:

- Klarigu al mi, filo mia: kial vi lasas hejme vian saĝon, kiam vi ekiras al la lernejo?

- Mi kunportas mian saĝon, oĉjo Georgo, sed mi ne kuraĝas prezenti ĝin - mi eklarmis, kaj rakontis al mia talenta amiko, kiel timema mi estas en la lernejo.

La kampogardisto svingadis sian grizharan kapon.

- Domaĝe, knabo, ke pli frue vi ne plendis al mi! Mi konas rimedon eĉ kontraŭ tio. Tuj mi retrovos ĝin, vi ekvidos!

Kaj li malaperis en sia kabano. Kun batanta koro mi atendis, kion alportos la saĝulo kontraŭ timemo.

Baldaŭ li denove proksimiĝis, sed mi ne vidis klare, ĉu li tenas sub la brako poton aŭ kaldroneton. Kiam li montris ĝin antaŭ mia nazo, mi rekonis, ke la mistera objekto iam verŝajne estis ĉapelo de ŝafisto, sed aktuale ĝi estus taŭga nur por birdotimigilo. Ĝi estis polvokovrita tiel, ke ĝi kvazaŭ fumis, kiam li skuetis ĝin kun nostalgio.

- Kio estas via opinio pri ĝi, sinjoreto studento?

- Konsiderinde malbela aĵo ĝi estas.

- Sed antaŭ kvardek jaroj ĝi ja estis bela, amiketo! Ĝi aspektis, kiel veluro, ĝis la graso kovris ĝin. Ĝi havis brile nigran koloron, ĝis la suno paligis ĝin. Ĝi havis silkan rubandon, ĝis la musoj maĉadis ĝin. Tute nova ĉapelo ĝi estis, kiam mi fariĝis juna ŝafisto.

- Eĉ por cent taleroj mi ne surmetus ĝin - mi diris suspekteme.

Vi certe surmetos ĝin eĉ senpage, studento mia. Ĉar tiu ĉapelo havas magian povon tian, ke centoble pli forta kaj kuraĝa fariĝas tiu, kiu surhavas ĝin.

Mia buŝo restis malfermita por momento.

- Do, ĝi funkcias tiel, kiel la haroj de Ŝimŝono.[95]

- Ek, filo mia, ne gapu, sed surmetu la ĉapelon. Ankaŭ mi fariĝis respektata homo tial, ĉar mi surportadis ĝin en mia junaĝo.

Li samtempe surkapigis al mi la fabelan ĉapelon. Reĝo ne surmetus la kronon pli fiere al la kapo de la reĝido.

- Vi aspektas kun ĝi, kiel kortega kavaliro. Bedaŭrinde en mia kabano ne estas spegulo, vi ne rekonus en ĝi vin mem.

Anstataŭ spegulo por mi sufiĉis la publiko de la stratoj. Eĉ la konataj hundoj bojis al mi. Ĉiu homo ridetis ekvidinte min, iu eĉ diris al sia kunulo:

- Rigardu tiun knabeton!

Mi komencis kredi, ke tiu malnova ĉapelo fakte bone sidas al mi,[96] sed ĉe la barilpordo mi tamen demetis ĝin kaj surmetis la ordinaran ĉapelon, ĉar mi ne volis, ke Malvinjo informiĝu, kian ruzaĵon mi preparas kun la saĝa kampogardisto.

La malnova ĉapelo tranoktis en la ĝardeno, kaj dense malsekiĝis pro la matenaj rosogutoj. Ĝi fariĝis tiel peza, ke mia kapo tuj malaperis en ĝi, nur mia nazo elstaris. Mi devis levadi ĝian randon, por ke sub ĝi mi iomete vidu la mondon.

Longa tempo restis ankoraŭ ĝis la oka horo, la knaboj svarmis antaŭ la lernejo surstrate. Kompreneble ankaŭ tiam la granda Cintulo parolis plej laŭte, sed kiam li ekvidis min, li turnis sin al mi, kaj ekkriis:

- Jen, kamaradoj, rigardu, kiel bela hundeto venas kun ĉapelo!

"Nu - mi longigis mian kolon inter la ĉapelo kaj feljako - tuj mi kontrolos la povon de la malnova kapvesto!"

Senvorte mi demetis miajn librojn, kuratakis la grandan Cintulon, kaptis lian talion, kaj faligis lin tiel, ke li ekĝemis. Mi eĉ pugnobatadis la sentaŭgulon. Kiam fine mi lasis lin, mi diris:

- Se tiom eble ne sufiĉas, vi povas reklamacii iam ajn.

La granda Cintulo levis sin, li diris nenion, nur palpadis sian korpon. Poste subite li sidiĝis sur la benko, prenis siajn librojn, kvazaŭ li estus la plej diligenta knabo en la mondo.

Li sentis, ke lia brila populareco finiĝis, kaj tion li sentis ĝuste. Jam estis mi, kiun la knaboj ĉirkaŭis, kiel triumfan militestron. Kiu povis tuŝi miajn vestojn, tiu fariĝis feliĉa.

- Jen, kiel bela feljaketo! Kiel plaĉa ĉapelo!

Kiam sinjoro instruisto alvenis, kaj mi estis la unua, kiun li vokis por raporti pri la leciono, mi alrigardis la ĉapelon sur la vesthoko, kaj mi respondis flue, kiel oratoro, apenaŭ mi estis haltigebla. Sinjoro instruisto alrigardis min surprizita, kvazaŭ mi estus ia nova klasano.

Mi eĉ ne atendis ĝis dimanĉo, sed tuj post la lernohoroj mi kuris al la kampo gardata de Georgo. Jam proksimiĝante mi svingadis la malnovan ĉapelon.

- Nu, filo mia, kio nova en la mondo? - li okulsignis al mi bonhumore. - Ĉu okazis miraklo helpe de la ĉapelo?

- Jes ja, okazis - mi rakontis fiere -, mi jam ne estas hundeto!

Mia maljuna amiko ridis elkore, kaj kaptis la miraklan ĉapelon de sur mia kapo:

- Do, ĝi jam estas ne bezonata, ne surportadu ĝin por ludi komedion. Ĉu vi pensas, naivulo, ke tiu kaduka ĉapelo vere havas magian povon? Tamen eĉ sen la ĉapelo neniam lasu venki vin, filo mia, sed brave defendu vin en ajna situacio.

 

EĈ VASTA FELJAKO POVAS ĈIRKAŬPREMI

La afero de la malnova ĉapelo semis en mi ian dubon. Jen, ankaŭ la feino de la feljako povas esti nur tia mistifikado. Iam eble evidentiĝos pri ĝi, ke nenia feino loĝas en la ŝafofelo.

Vespere, ĉe la senvestiĝo, mi ofte rigardadis mian feljaketon, ĉu ĝi klarigos ion, sed eĉ difekteto ne makulis ĝin ankoraŭ. Ĝi tute ne ŝajnis foruzita, ĉiuj ĝiaj floroj havis brile freŝan koloron, kiel en la horo de la lasta kudrero. Kvankam mi surportis ĝin kaj vintre kaj somere, vane Malvinjo kritikis min, ke ĝi ne konformas al la aristokrata modo. En tiu sola afero mi ne obeis ŝin. Mi ripetis denove kaj denove, ke mi promesis al mia patro uzadi la feljaketon, ĝis ĉifoniĝos ĝia felo, kaj mi ne rajtas malobservi mian promeson.

- Vi estas obstina, kiel kruda tolo - ŝi svingadis la kapon malbonhumore, poste subite ŝi plu demandis, ĉu mi volas surporti feljaketon eĉ tiam, kiam mi fariĝos urba juĝisto.

Ŝi pensis, ke tiu demando estas terure ruza, sed mi respondis eĉ pli ruze. Mi diris, ke ankaŭ la ŝafo surportas la saman felon, kiun ĝi surhavis kiel ŝafido. Ĉiu nia diskuto finiĝis tiel, kaj tiam mia feino povis fari nenion krom preni sukerkubon el porcelana ujo, kaj ŝi duonpecigis ĝin por mi kaj por la maljuna kanario. Pro tiaj respondoj ŝi videble konsideris min tre saĝa knabo.

Mi certe ne devis maltrankviliĝi pro tio, ke la feljaketo fariĝos malvasta por mi pro mia kreskado. Dio benu la karajn manojn, kiuj faris ĝin, ja ĝiaj mezuroj sufiĉis eĉ por duoble pli granda infano. Tamen, laŭ nekomprenebla maniero kelkfoje mi sentis, ke mia vasta feljaketo ege premas min.

Ekzemple, kiam foje mi ludis pilk-militon[97] ĉe la urborando, proksime al la sablominejoj, mi vidis, ke el iu minejo sinjorino aliras la landvojon. Ŝia kapo estis kovrita per granda kaptuko, kaj ŝi portis sakon sur la dorso. Ĝi verŝajne estas plena de ŝmir-argilo,[98] ĉar ŝi tre kliniĝis sub la ŝarĝo.

Mi okulumis al la sinjorino, kaj kiam la vento movis ŝian kaptukon, mi pensis: jen, tiu sinjorino havas kaptukon ĝuste tian, kian mia patrino.

- Atentu, Gregorio! - kriis mia samgrupano, la filo de advokato Veskin, kaj li ĵetis al mi la pilkon.

Mi reĵetis ĝin tre alten, ĝi eble eĉ ne refalos, kaj la knaboj nur gapis kun retrofleksita kapo, sed miaj okuloj denove serĉis la onjon. Ŝi fakte aspektas tute tiel, kiel mia patrino. Jes ja! La pasintan dimanĉon mia patrino efektive menciis, ke oni devus ripari la murojn de la mueldomo, ĉar la brikoj kelkloke jam nudiĝis.

- Atentu, Gregorio! - kriis denove Veskin, kaj mi reĵetis la pilkon tiel forte, ke la knaboj brue postkuris por kapti ĝin ĉe la malproksimaj ĝardenoj.

Mi denove nur rigardadis la sinjorinon, kiu apenaŭ povis paŝadi. Ŝi volis demeti la sakon, sed ĝi preskaŭ falis de la ŝultro. Per la rando de la kaptuko ŝi viŝis la vizaĝon, sidiĝis sur la sako, kaj sin turnis al mia direkto. Mia koro ekbatis: "fakte ŝi estas mia patrino". Kvazaŭ mi estus puŝita: "alkuru tuj por helpi al ŝi". Mi ja irus, sed revenadas la knaboj. Multaj el ili estas riĉuloj, elegantuloj - kion ili dirus eksciinte, ke tiu onjo kun la sako estas mia patrino.

Do, kiam revenis la knaboj, mi proponis al ili ŝanĝi pozicion pro la suno, ĉar mi ne vidas la pilkon, se la radioj trafas miajn okulojn. Verdire mi volis forturni min ne de la suno, sed de mia patrino. Tiel mi jam montris dorson al la landvojo, sed la aliaj ĝuste nun frontis al ĝi. Ladislao, la filo de armea kapitano, tuj ekkriis:

- Ni vetu, Gregorio, ke tiun onjon mi povus trafi ĉe la dorso eĉ el jena distanco!

- Mi kredas vin - mi volis respondi, sed en tiu momento kvazaŭ mia kolo estus premata. Kun ektimo mi kaptis mian kolumon, la knaboj ĉirkaŭis min:

- Kio okazis, Gregorio, ĉu abelo pikis vian kolon?

- Premas min la feljako - mi diris, kaj malbutonis la kolumon.

Tio utilis neniom, poste mi sentis, kvazaŭ fortaj manoj premus miajn ŝultrojn. Mi kaŝe rerigardis: mia patrino jam stariĝis por preni la sakon. Mi levis la pilkon, sed tuj faligis ĝin el mia mano. Mi eĉ ekveis, ĉar mi sentis doloron jam sur la brako, kvazaŭ fakte abelo pikus ĝin.

- Demetu la feljakon! - kriis al mi la granda Cintulo. Certe ĝi estas tio, kio turmentas vin. Kial iu surportas feljakon somere?

- Demetu ĝin, demetu! - admonis ankaŭ la aliaj, kaj mi prenis la randon de la feljaketo por demeti ĝin, ĉar mi fakte apenaŭ povis jam spiri.

Jes ja! Sed la feljako ne lasis min. Ju pli mi baraktis, des pli ĝi alkroĉiĝis, algluiĝis, kvazaŭ ĝi estus mia propra haŭto.

- Jen, ni helpos - diris la knaboj, kaj pluraj el ili prenis mian feljakon. Sur ili gutis la ŝvito, sur mi ĝi fluis.

Kiam mi turnis min luktante, mi vidis, ke mia patrino jam surdorsigis la sakon, ŝi eĉ ekiris kun ĝi, sed la kompatindulino ŝanceliĝis kaj ŝajnis tuj fali. Pro tio mi vekriis:

- Patrino kara! - kaj mi puŝis la knabojn flanken, mi kuregis rekte al la landvojo sen observi trapasejon. La aliaj ja sekvis min.

Fine ili atingis min, sed tiam mi genuis jam antaŭ mia patrino, kaj kun larmaj okuloj mi petegis, ke ŝi permesu al mi porti la argilon hejmen.

- Kian ideon vi havas, naivulo mia? - ŝi diris kun rideto, sed ankaŭ ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj. Cetere vi malpurigus vian valoran, belegan feljaketon.

Kaj ŝi karesis la feljaketon, kiu jam tute ne premis min. Ĝi mole, agrable flirtis sur mi, jen, ĝiaj diverskoloraj floroj ŝajnis ekvivi. Mi deziris, ke la knaboj rimarku tiun ŝanĝiĝon, sed ili kun elkora fervoro interesiĝis jam nur pri la sako. Ĉiu volis porti la ŝarĝon, eĉ tiu estis feliĉa, kiu almenaŭ sukcesis tuŝi ĝin. Fine la granda Cintulo surdorsigis ĝian supron, du aliaj knaboj levis la fundan parton, la ceteraj infanoj helpis ambaŭflanke. Por mi restis nenia laboro, mi brakumis mian patrinon, kiu ne povis fini la dankajn vortojn: kiel bonan filon ŝi havas.

Jes ja! La vizaĝo de la "bona filo" arde flamis pro la honto. Nur tial mi ne konfesis al mia patrino, ke mi estas la plej sentaŭga knabeto de la mondo, ĉar mi ne volis renversi ŝian ĝojon. Ŝi, la kompatindulino, sentis apenaŭ imageblan feliĉon, kiam aro da infanoj gaje bruante plenigis la mueldomon, kies muroj eĉ dum cent jaroj ne aŭdis tiom da babilado, ridado. Ladislao Taran tuj volis komenci eĉ la riparadon, kaj se fine la vespero ne interrompus nian agadon, eble ĝis nun ni kirladus la ŝmir-argilon en la korto.

Bela, lunplena nokto finis tiun tagon. La fenestron Malvinjo lasis malfermita, kaj mi malfacile povis endormiĝi pro la arĝentaj radioj. Miaj okuloj ade fermiĝis kaj malfermiĝis, kaj ĉe iu malfermo mi rimarkis, ke la feljaketo etendas al mi siajn du manikojn.

Jen, la feino - mi pensis duondormante, kaj mi tute ne ektimis.

La du manikoj plu proksimiĝis, kiam ili atingis mian vizaĝon, eĉ manoj elŝoviĝis tra ili, manoj maldelikataj, fortaj, tamen mole tuŝantaj. Kiam ili tenere karesis mian vizaĝon, mi sentis, ke iu fingro surhavas fingroĉapon.

- Patro mia! - mi diris kun ekbatanta koro, kaj mi feliĉe klinis la kapon en la du manojn, tiel mi dormis la tutan nokton.

Matene, kiam el miaj okuloj mi forpelis la papiliojn de la sonĝo, la feljaketo troviĝis en sia ordinara loko, ĝiaj manikoj pendis sen brakoj, kiel la manikoj de iu ajn jako, sed ĝiaj broditaj floroj ĉe la rando ŝajne flamis, kvazaŭ iliaj fadenoj estus forlasintaj la kudrilon en la ĵus pasinta momento.

Mi eksentis, ke nevidebla okulparo gardas min dum ĉiu mia paŝo, kaj tiuj okuloj ridetas al mi nur tiam, kiam mia konduto ne lasas kaŭzon al la feljaketo por premi min.

 

ARĜENTA UNGO

Arĝenta ungo... Dum mi skribas tiujn vortojn, mi ekridetas, kaj subite sentas, kvazaŭ la mano de mia feino timeme tuŝus mian hararon, kiu jam havas "aristokratan" aspekton, ĉar ĝi estas griza kaj mola ĉe la tempioj. Mi eĉ aŭdas ŝian voĉon, kiel ŝi diras peteme kun kvieta tono:

- Gregorio kara! Eĉ en via plenaĝo ne estu malbona knabo - espereble vi ne priridos min, la naivan maljunulinon, ĉu?

- Ho, feino, mia amata, ĉu vi ne scias, ke mi dezirus havi oran inkon sur mia plumo, kiam mi skribas vian nomon? Ĉu vi ne konjektas, ke via edukito, kiu jam atingis sian sunsubiron marŝante laŭ la vojo de sia vivo, eĉ nuntempe ne ekdormas sen fantazie klini la kapon al via sino, kiel infano, dum la pensoj baldaŭ solviĝos en sonĝo, kaj li demandas vin:

- Feino kara, ĉu mi bone kondutis hodiaŭ?

"Feino mia". Mi nomos la maljunan kudristinon ĝis mia tomba forpaso nur tiel, kiel ŝin nomis mi kaj mia patrino en mia infanaĝo. Samgrade mi amis ilin ambaŭ, sed mia patrino eble eĉ pli amis ŝin, ol min. La patrinaj okuloj pleniĝis per larmoj, kiam ŝi menciis mian feinon, kaj ŝi ofte ripetis:

- Malvinjo estas anĝelo de Dio, kies animo ĉiunokte flugas al la ĉielo, kiel kolombo, kaj ŝi bekas orajn grajnojn el la mano de Dio la bona.

Mia patrino diris tion kun fido tiel firma, kiel oni parolas pri afero, vidita propraokule. Nepre estas fakto, ke ŝia animo ofte renkontis tiun de Malvinjo ĉe la manĝotablo de Dio.

Tamen - kvankam mi rapide alkutimiĝis loĝi en mia nova hejmo - ion mi ne povis ekŝati eĉ en la kvara jaro de mia restado, malgraŭ tio, ke mi estis jam inteligenta junulo, kaj mi sciis, ke feinoj ne flugadas ĉie, kiel paseroj, eĉ tion mi konjektis, ke trezoroj ne troviĝas vojrande kiel ŝtonetoj.

Sed la fera ungo de Malvinjo, do la fingroĉapo, plu timigis min iomete. Kiam ĝi turnis al mi sian nigran faŭkon, kvazaŭ ĝi estus dirinta:

- Glut', glut', infano, mi formanĝos vin, mi estas la centjara fingroĉapo!

Povas esti, ke ĝi kelkfoje fakte havis malbonan intencon, ĉar okazadis, ke ĝi rulsekvis min, kiam mi forlasis la laborangulon.[99]

- Kaptu ĝin, infano mia - admonis min Malvinjo - via dorso pli facile kliniĝas ankoraŭ, ol la mia.

Mi etendis la manon al ĝi, kiel por paperpeceto, sed mi pene levis ĝin, kiel plumbopecon.

- Ĝi estas klabo,[100] ne fingroĉapo - mi frape metis ĝin sur la tablon. Ĝi klakis laŭte, kiel bilardkuglo.

- Do, imagu, kiel peza ĝi estas por mia maljuna fingro - suspiris Malvinjo, kaj ŝi etendis al mi sian manon, maldikan, kiel birdopiedo. - Kelkfoje mi apenaŭ povas levi la kudrilon pro tiu fingroĉapo.

- Zrr - ruliĝis denove la fingroĉapo kun laŭta bruo, kaj ĝi saltis al la planko, kvazaŭ ĝi volus kaŝiĝi pro la honto.

- Vi puniĝos, aĉaĵo - puŝis ĝin la feino per la pinto de sia pantoflo - jam ne longe vi turmentos min!

Ŝian mienon inundis rideto, kiel aŭtuna sunbrilo la oran kampon. Argila urseto gapis sur la komodo, sub la spegulo; ŝi bonhumore skuis ĝin.

- Ĉu vi aŭdas. Gregorio, kiel tintas la moneroj en ĝi? Kiam la urseto satiĝos tiel, ke ĝi ne povos engluti pli da moneroj, tiam via onjo aĉetos por si arĝentan fingroĉapon. Brilan, belegan. Jes ja! Iam mi kudros mian mortkovrilon helpe de arĝenta fingroĉapo. Mi uzos arĝentan fingroĉapon kaj silkan fadenon. Ne riproĉu min la anĝeloj, ke Malvinjo povis kudri ion belan por iu ajn, nur por si mem ŝi ne povis tion fari.

Kiam la feino tiel parolis, la ĉambro malheliĝis, kvazaŭ la sunradioj forlasus ĝin. La kanario kaŝis sian kapon sub la flugilo, la kukolhorloĝo forgesis kukui, kaj la kato Amiko mishumore malaperis post la forno. Nur la argila urseto ridis gaje, kiam la krakanta planko movetis la komodon pro ĉiu paŝo:

- Longan tempon mi bezonas ankoraŭ por satiĝi per arĝentaj moneroj, mia mastrino!

- Jes, longa tempo pasos ĝis tiam - suspiris Malvinjo, kaj ŝi serĉis la feran ungon sur la planko, metis ĝin sur la fingron, kvazaŭ plumban balaston, kaj ŝi tajlis, kudris, ornamis senfine amason da pupvestoj.

Jen, a maljunulino, same kiel la fingroĉapo, fariĝis pli kaj pli maljuna, la kanario jam preskaŭ forgesis kanti, la horloĝo kukui, la kato miaŭi, kaj foje eĉ en la argila urseto ĉesis tinti la moneroj.

- Mi estas muta, ĉar mi estas plena - anoncis la rideto de la urseto, kaj la feino bone komprenis tion.

- La lastan fojon mi utiligos vin, aĉaĵo - ŝi surmetis la feran fingroĉapon, kaj batis per ĝi la kapon de la urseto, kiel per milita klabo.

- Tint' - eksonis la urseto lastfoje, kaj ĝi elŝutis la arĝentajn monerojn inter la rompopecoj. Ili ja trivis unu la alian, kelkaj pecoj eĉ verdiĝis pro la patino, Malvinjo tamen tenere kolektis ilin en sian antaŭtukon.

- Ju pli da patino vi surhavas, des pli brilan arĝentan fingroĉapon mi povos aĉeti per vi, karaj moneroj.

Ŝi ja povis aĉeti ege brilan! La plej brilan, kiu troviĝis en la juvelvendejo de la juvelisto. Ĝi lumis, kiel la plenluno, kaj ĝi estis malpeza, kiel plumfloko. Ŝi tuj kunportis ĝin por viziti la aristokratajn familiojn, ili ja admiru ŝian valoraĵon.

Tiuvespere apenaŭ sufiĉis mia pacienco por atendi, ĝis Malvinjo revenos hejmen. Mi prenis el la murŝranketo la restaĵon de la tagmanĝo, dividis ĝin inter mi kaj la kato, poste ni ambaŭ ekkuŝis por dormi. Duondormante mi aŭdis, kiam la feino frapforigis la neĝon de sur la ŝuoj. Ŝi mallaŭte enpaŝis la ĉambron, sed ne bruligis la petrolan lampon, por ke ŝi ne veku min. Cetere la ĉambro estis iom hela eĉ sen lampolumo, ĉar la neĝo sur la najbaraj tegmentoj arĝente rebrilis. Mi vidis, ke la feino demetas sian kaptukon, sidiĝas ĉe la fenestro, sternas blankan tolon sur la genuoj, enpikas la kudrilon, poste ŝia mano restas ŝvebanta supre, en la aero: ŝi ne povas satiĝi de la plezuro vidante la valoran, belegan fingroĉapon. Ŝi rigardas ĝin, rigardadas, fine ŝi komencas kanteti malnovan melodion, kiun eble super ŝia lulilo kantis lipoj delonge forpasintaj, kaj kiun eble jam neniu konis krom ŝi en la tuta mondo.

Resonas arbaroj
kaj montara land',
vadas cervoj ekscititaj
kun zumanta kant'

Jen, la simpla kanteto fariĝis pli kaj pli laŭta, kaj la ĉambreto samtempe pli kaj pli vastiĝis, do kiam mi fine endormiĝis, mi jam kuŝis kvazaŭ en susuranta arbaro, kiun sur la ĉielo prilumis arĝenta fingroĉapo anstataŭ lunbrilo.

Sed la vera festotago por la fingroĉapo komenciĝis nur la sekvan matenon. La belan valoraĵon devis admiri mi, la kanario, kato Amiko, la akvovendistino,[101] kaj la leterportisto. Ni ĉiuj aparte devis aŭskulti la laŭdojn, ke tiu fingroĉapo kudras per si mem, ke ĝi levas la manon, kiel birdon la flugiloj, ke tiu fingroĉapo estas tia, kian ankoraŭ neniu havis en la mondo, kaj sen ĝi Malvinjo jam tute ne kapablus fari eĉ kudreron.

Tio okazadis ĝis tagmezo, kiam vizitis nin Georgo, la kampogardisto, ĉar li alportis de mia patrino pecon da fromaĝo. Dum li serĉadis ĝin en sia portsaketo, la feino senĉese svingadis la manon antaŭ liaj okuloj kun la arĝenta fingroĉapo.

- Rimarku min, maljuna kampogardisto! - brilis, radiis la valoraĵo.

Sed Georgo kutime ne rimarkis tiel profanajn ornamaĵojn. Cetere li ne havis paroleman humoron, nur prenis siajn aĵojn, kaj adiaŭis je la nomo de Dio. Ĉe la sojlo li fajfsignalis, sed tuj poste li svingis la kapon.

- Mi petas pardonon, tio estas mia kutimo. Ĝenerale tiel mi vokas mian hundon, sed nun jam vane.

Jes ja! La maljuna besto ne alruliĝis je la fajfsignalo.

- Jen - mi demandis surprizita - kie estas Portulo?

- Ĝi portas jam nenion - mansvingis oĉjo Georgo. Eĉ male, ĝi mem estas forportita.

- Kiu forportis ĝin?

- La prenfantomo.

Nu, mi pensis, finfine mi ekscios, kio estas prenfantomo. Do mi demandis al la maljunulo, kaj li respondis malbonhumore:

- Kiam mi atingis la urbon kun mia hundo, nian vojon baris junulaĉo kun buŝo ĝisorela. Liaj vangoj estis plenaj de truetoj, kvazaŭ li iam estus trafinta pikdratan barilon ĉe la vizaĝo. Halt - li diris - al kiu apartenas tiu besto? Ĝi ne estas besto, sed hundo - mi diris al li. Ĉu kamelo, ĉu dromedaro, egale - li respondis. Ne estas egale - mi replikis - ĉar dromedaro estas kamelo, sed hundo estas pli valora, ol kelkaj sentaŭgaj homoj. Nu - li diris - se hundo estas tiel valora, ĉu ĝi pagis jam sian imposton? Kial ĝi pagus, se ĝi ne devas pagi imposton? Sed ĝi devas, ĉar en la urbo tio estas la regulo. Kaj li prenis la hundon sen cetera klarigo, ĵetis ĝin en verdan ĉaron, kaj forveturante rekriadis, ke ĝis morgaŭ mi povos reaĉeti ĝin el la mallibero.

La maljunulo ne povis reteni siajn larmojn, ili ekfluetis el liaj okuloj. Iu brila guto - nekutima gasto sur lia malglata vizaĝo - ruliĝis dekstren kaj maldekstren serĉante sian vojon inter la zigzagaj sulkoj.

Ankaŭ la okuloj de mia feino diligente palpebrumis sub la rondaj kadroj de la okulvitroj. La kampogardisto sidiĝis sur la sojlo, tie li viŝadis siajn larmojn.

- Mia kunulo, mia kunulo, al kiu alia mi parolu plu en ĉi tiu dezerta mondo?

Poste li pene levis sin, eble eĉ ekhontis iomete, ĉar spiteme levis la ĉapelon, svingis sian bastonon, kaj minacis per ĝi iun:

Urbaĉo, urbaĉo, vi povas atendi vane, ke mi denove vizitu vin!

Nia rigardo iomete sekvis la maljunulon, poste la feino ekparolis:

- Gregorio kara, kion vi pensas, kiom kostas tia umo..., tia bojanta, longhara bulo? Oni nomas tian monstron ŝafhundo, ĉu ne?

Mia feino eĉ pro la inklino al la kato Amiko rilatis malafable al la hundoj. Ŝi diris, ke tiuj bestoj ne havas aristokratan karakteron. Ŝi malŝatis precipe longharajn ŝafhundojn.

Des pli amis Portulon mi mem. Multfoje ni peladis kune la musoformajn zizelojn sur la kampoj, kaj mi restis fidela al mia malnova amiko, kiom ajn Dio levis mian sorton. Mi respondis kun sincera entuziasmo, ke Portulo kostas precize cent forintojn.[102] Nur tial mi ne diris mil forintojn, ĉar mi ne sciis, ke tiel granda sumo ekzistas en la mondo.

Sed mia feino eĉ sen tio ekgapis pro tia kosto.

- Ĉu ceeent foriiintoj? - ŝi kunfrapis la manplatojn: - Mi pensas, Gregorio kara, ke ni devus demandi treege saĝan homon.

Tiu treege saĝa homo estis la botisto Cetkin, kiu respondis, kvankam li mem por ĉiu hundo de la mondo donus eĉ ne moneron, ĉar lia filo, Gabrielo, tre timis la hundojn, tamen li opiniis, ke tri forintoj sufiĉus por reaĉeti Portulon.

Mi revenis hejmen kun la fidebla informo, rakontis ĝin al mia feino; ŝi respondis nenion, nur faligis la kudraĵon sur la genuojn, kaj ŝi observadis la arĝentan fingroĉapon.

- Mi pensas - Gregorio kara - ŝi subite ekparolis - ke la juvelvendisto trompis min pri tiu fingroĉapo. Ĝi premas mian fingron, ĝi estas peza, certe ĝi ne konsistas el vera arĝento.

- Tio ne povas esti, feino mia - mi svingadis la kapon inteligente. - Ja vi donis por ĝi verajn arĝentajn monerojn.

Post iom da tempo ŝi denove kontrolis la fingroĉapon:

- Jen vidu, ĝi jam ne brilas tiel bele, kiel hieraŭ. Ĝia rando komencas flaviĝi. Sed mi ne permesas fari el mi naivulinon. Oho, fingroĉapo, ek, reveni al la juvelvendisto! Mi elpikos al li la okulojn, se li ne redonos mian monon.

Ŝi tuj surmetis kaptukon, kaj ekiris. Ĉe la pordo ŝi returniĝis:

- Sed vi, Gregorio kara, informu la bonulon, ke li vizitu nin ĉirkaŭ vespero. Eble ĝis tiam retroviĝos ankaŭ tiu umo... , tiu longhara bulo.

Oni povas imagi, kiel mi rapidis, sed mia feino estis eĉ pli rapida. Kiam kun Georgo mi revenis hejmen, Portulo jam ricevis rubandon ĉirkaŭ la kolo, sur ĝi medalon, kiu informis la mondon, ke ekde nun Portulo laŭleĝe rajtas mordi la impostiston.

- Hu-vaŭ-baŭ-vaŭ-haŭ-pum! - Jen tiel salutis la hundo ekvidinte sian mastron. Tio ne estis informriĉa parolo, tamen ĝi certe plezurigis la maljunan kampogardiston, ĉar li kortuŝita frapetis la kapon de la besto. Sed li diris nur tion:

- Fulmotondro; kato ornamu la pintojn de viaj oreloj.

Ĉu la kato Amiko faris tion pro obeemo, aŭ je propra intenco, mi ne scias, sed estas fakto, ke ĝi tuj provis ornami la orelpintojn de la hundo de sur la forno. Tion Portulo volis rekompenci elmontrante siajn dentojn, kaj ĝi jam preskaŭ pruvis siajn militkapablojn, sed la kampogardisto avertis ĝin frapante iomete per sia bastono. Je tiu admono la longhara bulo obeeme elruliĝis tra la pordo. Oĉjo Georgo alĝustigis sian drapmantelon, kaj adiaŭis al mia feino tiel:

- Do, ankaŭ ĉi-foje mi dankas vin!

Mi iomete hontis pro mia maljuna amiko, ĉar mi pensis, ke li kondutis ne laŭ aristokrata etiketo, kaj mi supozis, ke mia feino grimacos per siaj lipoj.

Sed Malvinjo afable kapsalutis, poste sidiĝis ĉe la laborangulo, reserĉis la forĵetitan malnovan fingroĉapon en sia granda korbo, surmetis ĝin, komencis labori, kaj post kelkaj kudreroj ekkriis kun brila mieno:

- Dio mia, Gregorio kara, mi sentas, ke ĉi tiu malnova fingroĉapo estas malpeza, kiel plumfloko, estas plezuro labori per ĝi. Sciu, mia fingro alkutimiĝis, kaj ripozas en ĝi, kiel bebo en la lulilo.

 

LA MAGIA MALJUNULO DENOVE APERAS

La multaj fenestroj de nia lernejo, kiel vitrookuloj, rigardis ĝuste al la vendoplaco. Ankaŭ ĝia pordego malhelis tiuflanke, kiel malfermita buŝo, volanta manĝi. Do ne estas mirinde, ke tie eĉ la pordego sugestis apetiton por ĉiu. Mi pensas, ke neniam plu mi vidos tiel ruĝajn pomojn, tiel blankajn panbulojn, tiel rozkolorajn lardopecojn, kiel en tiu vendoplaco ĉirkaŭita de belaj arboj.

La plej grava valoro de tiu vendoplaco estis tio, ke nur bonkoraj homoj vendis tie siajn varojn. Panvendistinoj, lardvendistoj, pomĝardenistoj same bonkore rilatis al ni. Jen tie, jen ĉi tie ili alkriis la infanojn:

- Hola, knabeto, alvenu por momento!

Ekzemple la maljuna sinjorino Matko ofte disdonis inter ni korbeton da panbuloj, ŝi eĉ superŝutis ilin per afablaj vortoj:

- Jen, hejme vi ja ne frandas tiel bongustan panon, kneditan kun kokolakto,[103] eĉ ne en festotago!

Tiam la birdokula oĉjo Paŭlo ne povis reteni sian bonkorecon, kaj detranĉis peceton da fumaĵita lardo, por meti ĝin sur la panbulon. Eĉ liaj okuloj pleniĝis de larmo:

- Ho, Dio bona, ankaŭ mia filo havus jam tian aĝon, se li ne estus jam en la paradizo laŭ via volo.

Oĉjo Francisko jam ne donis la donacojn senkondiĉe. Li kontrolis la kapablon de la lernantoj:

- Nu, knabeto, kiom estas centoble unu? - li demandis.

Kiu tuj divenis la solvon de la ruza enigmo, tiu ricevis unu belan pomon, atakitan de vermoj. Kiu longe pensadis, eĉ poste ne divenis la ĝustan respondon, tiu ricevis du tiajn pomojn.

Ili ĉiuj estis tiel bonaj homoj, ke eĉ la plej malriĉa vendistino volis regali nin, kvankam ŝi, la kompatindulino, vendis nur rancan[104] grason.

- Nu, onjo Maria, ni neniel povas utiligi ĝin - ni rifuzis akcepti la bonvolon de la oldulino.

Sed ŝi ja sciis, kiel ĝin utiligi! Kiam ŝi sukcesis kapti unu el la knaboj, ŝi tuj ŝmiris liajn botojn per graso tiel abunde, ke poste ili restis grasaj senĉese, ĝis absoluta kadukiĝo.

- Tia estas perfekta prizorgado, karulo, eĉ la botoj de la reĝo ne estas tiel flegataj - ŝi kontente kapjesadis, kaj ŝi verŝajne pravis pri tio.

Sed en la ora grenkampo de bonuloj foje tamen aperis herbaĉo.[105] Stranga maljunulo ekvendis inter la vendistoj ĉe la rando de la vendoplaco. Komence mi nur aŭdis pri li, ĉar mi ne havis aferon tiudirekte. La knaboj nomis lin "la maljuna Makso", kiel nomiĝas la olda pastro en la kristnaska popolteatraĵo pri la naskiĝo de Jesuo. Lia vestaĵo, barbo, eĉ lia murmura voĉo estis tute la sama. Li vendadis arbarajn fruktojn kaj ovojn de sovaĝaj birdoj. Neniu sciis, de kie li venis, kaj neniu kuraĝis demandi lin, ĉar li estis malafabla, grumblema homo, eĉ la propran ombron li koleris, kiel soleca hundo. Precipe tiam vekiĝis lia malico, kiam la najbaraj vendistoj regalis lernantojn.

- Ho, estas domaĝe nutri ilin per valoraj frandaĵoj - li grumblis kun grimaco - Lernuloj[106] ricevu baton, ne rabaton.[107]

Iun matenon, jen, okazis, ke knabeto Gaspo plorante enkuris la klasĉambron.

- Ho, ve - li ploris korŝire - la maljuna Makso deprenis mian kapon!

Li ja iomete malfruis, kaj kurante ne observis la vojon sub la piedoj, kiam li preterkuris la maljunan Makson. Antaŭ la maljunulo kuŝis kaduka kovrilo, ĝin plenigis ovoj de sovaĝanseroj, unu el ili estis rompita de knabeto Gaspo. La maljuna Makso nepre misuzis la okazon, tuj li kriis al la infano:

- Donu vian kapon por ĝi!

Kvankam li ne deprenis la kapon de Gaspo, nur lian ĉapelon, la knabeto tamen ne volis kredi, ke lia kapo troviĝas sur la kolo. Fine la granda Cintulo forte tiris liajn orelojn ambaŭflanke, tiel, ke Gaspo ekŝrikis, kiel porkido:

- Ho, ve, ne tiru miajn orelojn!

- Jen, vi spertis mem, ke via kapo ne perdiĝis! - frapadis lian ŝultron kontente la granda Cintulo.

- Sed mia patrino nepre deprenos ĝin, se mi revenos hejmen sen ĉapelo - eklarmis denove knabeto Gaspo.

- Nu, mi korektos la situacion - okulsignis petole Cintulo - Eĉ sen tio mi delonge volas ridindigi la maljunan Makson. Se mi havus kelkajn groŝojn kaj dudek-forintan arĝentan moneron, mi hontigus lin tiel, ke li neniam plu venus al la vendoplaco.

Kelkaj knaboj, iom riĉaj, baldaŭ transdonis la monerojn, kaj la granda Cintulo post la unua studhoro surmetis ĉapelon deklive ĝis la brovoj,[108] tiel li gvidis la kompanion.

- Venu, knaboj, sekvu min!

Ni ĉiuj svarme akompanis lin, mi mem restis apud li, sed kiam ni turniĝis al la ovo-vendistoj, mi bridis miajn piedojn. Knabeto Gaspo ja traboris sin inter ni, kaj kuraĝe svingis sian brakon por montri antaŭen sub la akselo de la granda Cintulo.

- Jen, la maljuna Makso eĉ nun sidas sur mia ĉapelo.

- Ĉesu! - ekpuŝis lin averteme la granda Cintulo.

Sed kiam mi alrigardis, mi preskaŭ ŝtoniĝis pro la teruro.

La maljuna Makso ja ne estis alia, ol Kiŝmedo, la magia trezorĉasisto. Kvankam lia feljako estis disŝirita, kvazaŭ atakita de agloj, en lia barbo estis pli da herberoj, ol haroj, sed liaj grandaj oreloj eĉ tiam etendiĝis ambaŭflanke sub la felĉapo, kaj liaj ardaj okuloj eĉ tiam pikis, kiel lancoj.

- Nu, ne estas bona ideo provoki ĝuste lin - mi volis flustri al Cintulo, sed tiam mi rimarkis, ke mi postrestis malantaŭ la kompanio, kaj Cintulo jam staras ĉe la unua ovo-vendistino.

- Kiom kostas ovo por ni, onjo?

- Por lernanto ĝi estas senpaga, filo mia - diris la onjo, kaj ni tuj ekaŭdis la maljunan Makson grumbli ĉe la tria vendloko. Cintulo prenis ovon el la korbo, rompis ĝin sur la pinto de sia boto, kaj skuis la kapon afekteme, serioze.

- Koran dankon, sed en ĝi ne troviĝas tio, kion mi serĉas.

Inter la ovo-vendistoj oĉjo Nabalo estis la dua, ankaŭ li donis ovon senpage, li eĉ proponis duan, kiam Cintulo ne trovis tion, kion li serĉis.

- Provu ankaŭ alian, knabo - li ŝovis antaŭen la kapon scivoleme -, ĉu vi eble serĉas fantomon en ĝi? Ĉar mi alte taksus ekvidi ion tian.

- Jes, ion similan, oĉjo - cedis la granda Cintulo -, sed ĝi nestas ne en tiaj ovoj; jen, tie mi vidas kuriozajn specojn.

La ruzulo afektis, kvazaŭ tiumomente li rimarkus la ovojn de sovaĝanseroj, kaj levis unu el ili.

- Ĉu ĝi estas ovo de drako, oĉjo Makso?

- Kiel tio koncernas vin, lernulo? - alrigardis lin la maljunulo kolere.

- Mi ja pagos, kiom ĝi kostas? - li tintigis la monerojn, skuante ilin en la kunmetitaj manoj.

- Kiom da mono vi havas? - repaciĝis iomete Kiŝmedo.

- Mi havas du groŝojn.

- Donu ilin, forportu la ovon - ekridetis kontente la magiulo.

Cintulo transdonis la du groŝojn, la arĝentan moneron kaŝis en sia mano, kaj li frapis la ovon al la pinto de sia boto tiel, ke li samtempe enŝovis la valoraĵon tra la fendaĵo. Poste li tute disrompis la ovon, prenis el ĝi la arĝentan moneron, afektis misteran aferon, kaj turnis sin al la knaboj, sed tiel, ke la okulojn de la maljuna Makso frapu la arĝento.

- Trovite, knaboj, trovite!

- Montru, montru! - svarmis la infanoj, kiuj ankoraŭ ne tre komprenis la komedion.

Sed tiam ankaŭ la magiulo ŝovis la kapon antaŭen:

- Kio? Kion vi trovis, amiko lernulo? - li anhelis avide.

- Nenion interesan - enpoŝigis Cintulo la moneron. - Sed bonvolu diri, kiom kostus la tuta stoko da ovoj, se mi aĉetus ĉiujn. Kiom da ovoj vi havas? Ĉu cent?

- Tiom mi havas, kiom mi posedas, sed eĉ unu el ili ne estas aĉetebla - baris la magiulo la ovojn per sia propra korpo.

- Mi ofertas dek forintojn por unu - proponis Cintulo.

- Mi ja diris, ke ili ne estas aĉeteblaj - grumblis kolere la maljunulo.

- Dek du forintojn mi ofertas por unu.

Jes ja! Poste vi prenus el ili po dudek forintojn, ĉu ne? - ridis triumfe la magiulo. - Ne provu mistifiki, mi vidis la aferon. Mi formanĝos tiun lernulon, kiu provas trompi la maljunan Kiŝmedon.

Li ĉirkaŭrigardis, per kio li povus trafi Cintulon, kaj ne trovis ion alian, nur la ĉapelon de knabeto Gaspo, do ĝin li ĵetis al ni, kaj furioze bolis:

- Malaperu, aĉaj inkolekantoj,[109] ĉar se mi foje klakos, uragano forportos vian kompanion tiel, ke vi ĉiuj ĝismorte nostalgios pri la antaŭtuko de via patrino!

Jen, por mi estis sufiĉe tiom da instigo, ĉar mi kuris jam freneze eĉ sen tio. Kiam la kamaradoj gaje ridante revenis al la lernejo, mi jam delonge ripozis sur ŝtupo de la pordego.

- Nu, ni jam reiru al la vendoplaco tra la alia strato - komandis Cintulo.

- Mi ne iros - mi diris timeme. - Ankaŭ vi ne iru, knaboj. Ne moku la magian Kiŝmedon, ĉar li estas terura homo.

Cintulo ridegis tiel, ke eĉ liaj larmoj ruliĝis, poste li levis min, kaj komencis kuri portante min.

- Venu, rigardu, kion faris intertempe tiu terura Kiŝmedo, kaj neniam timu, se vi vidas min.

Kiam ni atingis la vendoplacon, la magiulo disrompis ĝuste la lastan ovon. Li rompis ilin ĉiujn unu post la alia, por preni el ili arĝentajn monerojn.

- Ne terura Kiŝmedo li estas, sed malsaĝa Kiŝmedo - ridis Cintulo, kaj ankaŭ mi ekdubis pri la potenco de la maljunulo.

Sed la hundoj de la vendoplaco verŝajne havis alian opinion, ĉar ili eble eĉ nuntempe rememoras tiun belan tagon, kiam la pavimo[110] estis ornamita per rompitaj ovoj.

 

KOMPATINDA LAMPAŜULO

La tagon, kiam kompatinda Lampaŝulo la unuan fojon vizitis la lernejon, mi rememoras tiel klare, kvazaŭ tio okazus hodiaŭ. Estis fino de aŭtuno, sed en la aero jam ŝvebadis solecaj neĝflokoj, kaj oĉjo Figedo, la deĵoranto de la turo, trumpetis jam laŭ vintra kutimo. Tra la fenestro de la klasĉambro oni rekte vidis lian pordon. Somere li aperis en ĉiu kvaronhoro, kaj li trumpetis ĉe la kvar anguloj de la supra balkono per grandega korno por informi, ke denove forpasis dek-kvin minutoj. Sed oĉjo Figedo vintre sekvis tute alian sistemon. Tiutempe li plenumis sian devon nur matene, je la oka horo, sed tiam li trumpetis la porcion de la tuta tago. Li estis tre honesta oficisto, neniam li ŝparis eĉ unusolan blovon el sia devo. Naŭdek ses foje li ekblovis la kornon, kaj tiu agado daŭris proksimume tutan horon. Pro la kornozumado oni aŭdis nenian voĉon en la lernejo, tial ĉiu lernanto alte taksis la profesion de oĉjo Figedo.

Do ne estis afabla ago, ke la granda Cintulo plendis pri li ĝuste en la tago, kiam aperis Lampaŝulo. Cintulo iom levis sin ĉe la lasta benko, kaj anoncis sin per mano etendita supren:

- Nu, kia problemo, Cintulo? - sinjoro instruisto turnis la rigardon de sia skribaĵo al li.

- Sinjoro instruisto, mi petas,[111] la deĵoranto hodiaŭ trumpetis nur naŭdek-kvin foje.

Sinjoro instruisto ne sentis sin ĝenata, ĉar li jam estis sperta pri la impertinenta konduto de Cintulo. Li nur prenis la montrobastonon, kaj paŝadis al la lasta benko.

- Nur naŭdek-kvin foje, ĉu ne?

- Jes ja.

- Kiel vi povas scii tion?

- Sinjoro instruisto, mi petas, mi nombrumis la fojojn.

- Ĉu vi nombrumis? Ĉu vi havis tempon? Montru vian laboraĵon.

Ĝi ne estis preta, sed Cintulo ne estis tipo, kiun oni povus embarasi per bagatelaj demandoj.

- Sinjoro instruisto, mi petas, ĝi havas ankoraŭ iom da manko.

- Cintulo mia, ĉu vi entute komencis solvi la taskon?

- Mi komencis, sinjoro instruisto, mi petas - diris Cintulo, kaj li levis ambaŭ manojn. Liaj membroj estis inkomakulitaj ĝis la kubutoj.

- Nu, vi laboris, mi jam vidas. Do bonvolu legi, kion vi skribis.

Cintulo levis la kajeron, kaj laŭte eklegis:

- Skribu kvin kunligajn vortetojn.[112] Unua...

Ĉe tiu vorto lia parolo estis rompita kvazaŭ per hakilo.

- Ĝuste nun mi volis skribi la unuan.

- Do mi volas aŭdi ĝin. Kiu estas la unua kunliga vorteto?

- Mi pensis... eee..., ke "ŝnureto" - eldiris Cintulo kun aŭdaca decido.

Tiam la montrobastono leviĝis en la mano de sinjoro instruisto por bati, sed antaŭ ol tio okazus, ekknaris la ĉarniroj[113] de la pordo, kaj ni ĉiuj rigardis tien. Ankaŭ sinjoro instruisto alrigardis, do Cintulo estis savita. Lampaŝulo tuj plenumis bonfaron, kiam li unuafoje venis en la lernejon.

Li estis knabeto samaĝa, kiel mi, kun blondaj haroj, ĉielbluaj okuloj.

Verdire tiujn liajn ecojn mi rimarkis nur iam poste, komence miajn okulojn frapis nur tio, ke sub ambaŭ akseloj[114] li tenis lambastonojn. Li eĉ ne paŝadis, sed ŝajne saltadis al sinjoro instruisto, kiel pasero. Tamen preskaŭ konformis al li tiu lerta, bonhumora saltado.

- Kion vi deziras, filo mia? - demandis lin afable sinjoro instruisto.

- Mi deziras vizitadi lernejon - li diris kuraĝe.

- Iom vi malfruis, infaneto.

- Antaŭ du semajnoj mi ekloĝis ĉi-regione.

Li apogis sin al la muro, kaj prenis dokumentojn el siaj poŝoj. Li havis multajn poŝojn, jen, mi rimarkis, kiel ĉifonaj estas liaj vestoj. Ie ajn li serĉadis, li ĉie trafis poŝon.

- Bonvolu, ili estas miaj atestiloj. Mi plenumis jam tri klasojn.

Sinjoro instruisto trarigardis la foliojn, poste karesis la kapon de la knabo.

- Kial do via patro ne akompanis vin?

Lampaŝulo klinis flanken sian kapon.

- Mi havas nek patron, nek patrinon. Ili mortis en alia urbo. Mia avo estas tiu, kiu zorgas pri mi, li loĝas en tiu ĉi regiono.

- Kiel nomiĝas via avo?

- Klemento Kiŝmedo.

- La nepo de Kiŝmedo, la nepo de la maljuna Makso - ekbruetis la tuta klaso.

Sinjoro instruisto ordonis silenton, kaj demandis la infanon, kiel li mem nomiĝas.

- Petro Karloroberto.

Pro tiu stranga nomo ni ekridis mallaŭte. Eĉ sinjoro instruisto ekridetis.

- Vi havas nomon sufiĉan por tri personoj.[115] Kie, do, mi povas montri al vi taŭgan sidlokon, se eĉ sen vi ni havas malvastan spacon?

Ni ĉiuj pli larĝe dismetis la membrojn por lasi eĉ malpli da libera spaco.

- Ĉi tie estas malvaste! Ĉe ni ne restis sidloko!

Petro Karloroberto embarasiĝis la unuan fojon.

Li mallevis sian rigardon, kaj premadis, ĉifadis sian kadukan ĉapelon.

- Nu, kion fari, knabo? Mi havas ideon - savis lin sinjoro instruisto. - Okupu la fornoangulon,[116] tie estas vere bona klimato nuntempe.

La klasĉambro havis grandan kupolfornon,[117] al ĝi apartenis fornoangulo tiel vasta, ke oni povus aranĝi balon en ĝi. La nova lernanto alrigardis ĝin, kaj videble ekĝojis.

- Ĝi estas tre taŭga - li ekridetis, kaj ekiris al la sidloko kun laŭta klakado de lambastonoj. Tie li kuntiris sin, kiel skarabeto sub arbofolio, kaj li silentis ĝis la fino de la studhoro. Poste li klakpaŝadis al sinjoro instruisto, kaj petis permeson resti en la klasĉambro dum la tagmeza paŭzo. Li loĝas malproksime, ekster la urbo, eĉ sana homo ne povus kaj iri kaj reveni ĝustatempe.

- Sed mi estas nur iaspeca lampaŝulo - li aldonis kun malgaja rideto.

- Mi permesas al vi resti, filo mia - diris sinjoro instruisto zorgoplene -, sed vi bezonus manĝi ion.

- Mi havas ion por manĝi - diris rapide Lampaŝulo kun trankviliga tono.

Li ŝovis la manon en iun ĉifon-poŝon de sia vestaĵo, kaj prenis el ĝi kelkajn bluajn berojn. - Jen, pruneloj.[118] - Unu el ili falis, Cintulo prenis kaj enbuŝigis ĝin. Li tuj grimacis per la buŝo tiel, ke iuflanke ĝi saltis ĝis la orelo.

- Sinjoro instruisto, ĝi ne estas bongusta - li anoncis, kvazaŭ kritiki la prunelojn estus lia tasko.

- Ili estas bongustaj - ekridetis Lampaŝulo -, nur mi havu multe da ili. Eĉ la birdoj ŝatas ĉi tiujn berojn.

Mi sciis, ke la pruneloj estas manĝeblaj, se la frosto iom moligis ilin. Iam, antaŭlonge en la mueldomo Georgo la kampogardisto donacis al mi plenĉapelon da ili. Mi gustumis kelkajn pecojn, sed ilia koloro plaĉis al mi pli, ol ilia gusto.

"Nu, mi ne dezirus tagmanĝi prunelojn" - mi pensis tagmeze, kiam mi ekkuleris la laktosupon.[119] Ankaŭ poste mi pensis la samon, kiam Malvinjo ŝovis al mi pladon da marmeladaj kukoj. Mi prenis pecon da ili, enpoŝigis ĝin, kaj proksimiĝis al la pordo fervore. Mi diris, ke mi jam devas rapidi al la lernejo.

Mi fakte rapidis, por ke la freŝbakita kuko ne malvarmiĝu.

Ĉirkaŭ la lernejo kompreneble troviĝis neniu. Senbrue mi malfermis la pordon - Lampaŝulo, jen, genuis antaŭ la nigra tabulo (li pli facile genuis ol staris), kaj desegnadis strangajn ĉaretojn kaj vagonetojn sur ĝia malsupra parto. Tiel lin distris[120] la penado, ke li eĉ ne rimarkis min. Nur tiam li rekonsciiĝis, kiam mi sidiĝis sur la benko, kaj ĝi ekknaris pro tio.

Li subite forviŝis la desegnaĵojn manplate, lampaŝadis al la fornoangulo kaj sidiĝis. Mi sekvis lin, eksidis sur la fornobreto, kaj la marmeladan kukon demetis inter ni.

Li rigardis, rigardis ĝin, sed nek tuŝis ĝin, nek diris ion. Mi ŝovis la bakaĵon pli proksimen al li, sed li jam eĉ ne rigardis ĝin, prefere la bildojn sur la muro.

Fine mi ŝovis la kukon tute ĝis lia mano. Tiam li alrigardis min, kaj mi diris:

- Ĝin mi kunportis por vi. Jen marmelada kuko.

- Mi scias - li ekridetis, kaj tuj ekmanĝis la bongustaĵon. - Mi ŝatas ĝin.

- Ĉu ankaŭ via familio kutimas baki kukojn?

- Ĉi tie ne. Hejme, ĉe miaj gepatroj ni kutimis baki ilin. Mia patro ĝenerale donis al mi la marmeladan parton, ĉar li ne ŝatis ĝin.

Venis en mian kapon, ke Lampaŝulo havas jam nek patron, nek patrinon. Mi demandis, kio estis lia patro.

- Li estis ministo, sed jam antaŭlonge li mortis. Ankoraŭ tiam, kiam eksplodis la minejo. Granda detonacio ĝi estis, aŭdebla ĝis la fervojo.

Mi diris, ke mia patro estis felisto, kaj ankaŭ mi deziris diri ion gravan pri li, sed mi povis diri nur tion, ke estis li, kiu faris mian feljakon.

- Bela feljako - li karesis ĝin fingre - ĝi estas pli bela, ol la jako de ministoj. Mi fariĝos inĝeniero pri minado. Ankaŭ nia minejo havis inĝenieron, sed li ĉiusemajne nur unufoje eniris la minejon.

Ni eĉ ne rimarkis pro la profunda interamikiĝo, ke dume ankaŭ Veskin alvenis honteme, kaj haltis antaŭ ni.

- Mi alportis ion al vi - li etendis al Lampaŝulo ion, volvitan per papero. Tuj li diris, ke ĝi estas torto Doboŝ.[121] Bone, ke li diris tion, ĉar nek mi, nek Lampaŝulo aŭdis iam pri ĝi.

Sed ĝi ankoraŭ ne estis malpakita, kiam Ladislao aperis kun oranĝo. Alia knabo alportis figon, la tria pomon, la kvara papavan kukon; la fornobenko baldaŭ estis kovrita de bongustaj manĝaĵoj tiel, kvazaŭ ĝi estus montrofenestro de dolĉaĵvendejo. Lampaŝulo embarasita prenis unu el ili, poste alian:

- Ĉu ĝi estas la mia? Ĉu ankaŭ ĝi apartenas al mi? Ĉu la tuta aro apartenas al mi? Sed kion mi faru al tiom multspecaj aĵoj?

Cintulo alvenis la lasta; kiam li ekvidis la svarmadon ĉirkaŭ la fornoangulo, li fajfis, kiel lokomotivo en somera nokto.

- Malagrable, malagrable - li ekskuzis sin haltinte inter ni -, sed nia tagmanĝo estis nur lardosupo, do mi povis alporti nenion. Tamen, ĉu vi konjektas mian ideon, Lampaŝulo? Mi prezentos je via honoro manstaron per unu mano.[122]

Fakte li provis prezenti ĝin, sed falis dorsen brue tiel, ke ektremis la lernejo. Des pli gaja estis la ridado. Tamen mi vetus je mia plej bela skribilo, ke la granda Cintulo nur tial ne plenumis la manstaron per unu mano, ĉar li ne volis sukcesi. Iu klarigis al li, ke por lampaŝulo estas dolore vidi korpan forton, kiu memorigus lin pri lia propra handikapo.

Kiam sinjoro instruisto alvenis, kaj ankaŭ li kompletigis la nutraĵprovizon de la fornoangulo per kokinfemuro, ni jam senbrue sidis propraloke, kaj fervore studadis la lecionon. Eĉ la granda Cintulo rigardis sian libron - kvankam fakte malforta, aŭtuna muŝo moviĝis sur ĝi, kiun la bonkora akrobato ĵus savis el la inkujo, kaj sekigis ĝin ĝuste sur la aktuala legaĵo.

Mi pensas, ke neniam pli frue ni kondutis tiel bone, kiel en tiu posttagmezo. Frue alvenis la vesperkrepusko, kaj kiam ĉe la sunsubiro ruĝe ekradiis la nuborandoj tra la fenestroj, ŝajnis, kvazaŭ anĝeloj ŝutus ruĝajn rozojn por nia tuta klaso.

Post la kvara horo ni amase akompanis Lampaŝulon laŭlonge tra la stratoj. Sed kiam ni proksimiĝis al la urborando, li turnis sin al ni kun embaraso:

- Ne plu akompanu min. Mia avo atendas ĉe la ŝtonsanktulo... Li koleras pri ĉiu infano, kiu pli facile iras ol mi. Al ĉiu, kiu ne estas lampaŝulo.

La figuro de la magia Kiŝmedo jam aperis ĉe la vojkruciĝo. Ni tuj disiĝis, kiel birdogrupo alĵetita per ŝtono. Verdire ni jam ne timis lin, tamen ni ne volis provoki la maljunulon.

 

AVO PETRO

Pasis ne pli ol semajno, kiam sinjoro instruisto rekonis, ke la fornoangulo ne estas deca loko por Lampaŝulo. Lia menso flamis, lia koro varmis, pro lia konduto li mem estis aminda. Sinjoro instruisto ordonis al li deklari, apud kiu li preferus sidi.

- Mi dezirus sidi apud la knabo kun feljaketo - respondis Petro Karloroberto, kaj mi eĉ nuntempe estas fiera pri tiu respondo.

Poste, kiam li fariĝis mia sid-najbaro, ni interamikiĝis tiel, ke eĉ vespere ni malfacile forlasis unu la alian. Plej ofte mi akompanis lin ĝis la ĝardeno de la eklezio, eĉ tie mi returnis min nur pro tio, ĉar dum krepusko jam aperadis tie la maljuna magiulo, kaj tiam mi preferis kuri, kiel armeo venkita.

Tamen, foje Lampaŝulon atendis ne lia avo, sed alia maljunulo, kiun jam el longa distanco mi konsideris ministo. Li havis ledan antaŭtukon. Sur lia zono, fiksita per latuna kroĉilo, pendis lampo;[123] ŝultre li portis pioĉon.[124]

- Jen, avo Petro - diris Lampaŝulo. - Iam li laboris kune kun mia avo en la sama minejo, kiam ankaŭ li estis ministo.

Neniam pli frue mi aŭdis, ke la magia Kiŝmedo estis ministo. Mi pensis, ke lia profesio estis magio dum lia tuta vivo.

Mi deziris ankoraŭ demandi pri li kelkajn aferojn, sed mi tamen ne faris tion. Ŝajnis al mi, ke Lampaŝulo respondas ne volonte, se oni demandas pri lia avo. Ankaŭ ĉi-foje li tuj ŝanĝis temon, kaj notis, kiel afabla homo estas avo Petro.

- Nu, se li estas tiel afabla - mi diris -, li eble gvidus min foje en la minejon.

- Nepre li gvidos vin - diris mia amiko - se vi petos lin ĝentile.

Eĉ ne longe mi petadis, avo Petro tuj konsentis, ke la sekvan libertagon ni vizitos la minejon, tagmeze mi alvenu la enirejon.

Ĵaŭdo estis la sekva libertago, do ĉe tagmeza sonoro[125] mi jam atendadis antaŭ la enirejo de la minejo. Mia feino plenigis mian saketon per freŝbakitaj kukoj, mi pensis, ke mi regalos per ili ankaŭ Lampaŝulon.

Sed avo Petro alvenis sola, kaj li ekmiris, kiam mi interesiĝis pri mia amiko.

- Vi deziras vidi la minejon, ĉu ne, knabo?

- Nepre la minejon.

- Do vi ne povas vidi vian samklasanon, ĉar li loĝas ne ĉi tie, sed ĉe la eksminejo, kiu troviĝas en alia direkto. Cetere la vojo al ĝi eĉ ne estus dezirinda por vi.

Venis en mian kapon, ke iam mi aŭdis pri grifoj,[126] kiuj gardas la loĝejon de Kiŝmedo. Mi pensis, ke pli bone estas resti kun avo Petro. Mi eĉ ekiris, kiel blinda ĉevalo,[127] sed la maljuna ministo kaptis mian ŝultron.

- Haltu, knabo, ne rapidu tiel. Estus domaĝe malpurigi tiun belan feljakon. Rigardu, mi akiris vestaĵon, taŭgan por tiu ekskurso.

Malantaŭ la pordo la maljunulo prenis belaspektan minokostumon. Eĉ pintan minoĉapon li surmetis al mi. Mi estis tre kontenta, kiam mi rigardis min en la spegulo de la rivereto, kiu fluetis tra la korto de la minejo. Mi aspektis, kiel la oka nano en la fabelo pri neĝulino.

Sed en la okuloj de avo Petro aperis larmogutoj, kiam mi afektadis maskobalon antaŭ li.

- Kvazaŭ mi vidus mian filon - li murmuris malgaje.

- Ĉu vi havas filon, avo Petro?

- Mi havis, knabo, mi havis. Tio okazis antaŭlonge. La minejo lin rabis de mi.

Miaj haroj hirtiĝis, eĉ miaj dentoj klakadis, kiam ni descendis per la mineja lifto. Kvazaŭ granda sitelo falus kun ni en senfundan puton. Avo Petro forviŝis mian fridan ŝviton ĉe la frunto, kaj diris, ke mi trankviliĝu, ĉar mi baldaŭ ŝvitos pro la varmo.

Kaj fakte, kiam ni atingis la fundon, mi tuj ekdeziris depreni la ĉapon. Malfacile mi povis spiri, kaj mi vidis tiom, kiom oni vidas nokte en fermita kelo. Sed poste avo Petro svingis la bruligitan lampon.[128]

- Ĉirkaŭrigardu en nia minejo!

Mi eksentis premon ĉe la koro, kaj mi ne povis diri ion, kiam mi ekvidis la medion. Kvazaŭ ni estus starantaj en nigra preĝejo, kiun skulptis la manoj de Dio. Ĉiudirekte estis videblaj koridoroj kun lampoj ĉe la fino, kiel eterna lumo[129] en preĝejo.

- Ek al tiu direkto - gvidis min avo Petro ĉe mia mano al la plej larĝa koridoro.

Kelkan tempon mi rerigardadis timeme. Mi sentis, kvazaŭ nevidebla persono sekvus nin. Sed nur niaj paŝoj resonis en la tunelo. Foje ĉesis la bruo, eĉ niaj paŝoj fariĝis neaŭdeblaj. Ĝis maleoloj ni vadis en karbopulvoro.

- Jen, ĉu eĉ fervojo trafikas ĉi tie? - mi demandis flustre, vidante, ke el flanka koridoro relparo kondukis al nia tunelo.

- Jes ja! Ĉevaltrajno - resonis laŭte la voĉo de avo Petro, kaj per brako li subite premis min al la muro -, ni retiriĝu, por ne karamboli.

Ĉevaleto kun taŭzitaj kolharoj preteriris nin, ĝi tiris brue ruliĝantan vagoneton, plenan de karbo. Nia lampo lumis rekte al ĝiaj okuloj, ĝi tamen ne rimarkis nin.

La ĉevaloj ĉiuj blindiĝas en la minejo - klarigis avo Petro. Tiu besto jam ekde dek jaroj ne vizitis la supran mondon.

Por momento ni trarigardis la koridoron, el kiu venis la ĉevaltrajno. Ĉe iu ĝia flanko longa vico de ministoj hakadis la karbon per pioĉoj. Ili estis nudaj ĝis la talio, kaj la ŝvito, kiu fluetis sur ilia dorso kvazaŭ estis sango pro la ruĝa lumo de lampoj, pendantaj sur la muro.

- Mi montros al vi ion pli belan - tiris min avo Petro. - Mi gvidos vin al la ĝardeno de la minejo. Ĝi estas ja loko vidinda!

Fakte ĝi estis tre bela. Ni vidis grandegan ejon, kies muroj estis priplantitaj per floroj fare de la manoj de Dio. Kiel mirindaj floroj kreskis en tiu subtera ĝardeno! La blankaj, flavaj, bluaj petaloj rebrilis per ĉiuj koloroj de la ĉielarko sub la lumo de nia lampo.

- Ĉu mi rajtas pluki floron? - mi etendis mian manon entuziasme.

- Vi rajtas - ridis la ministo -, sed la florojn de la minejo oni povas pluki nur per pioĉo.

- Fakte, ja ili konsistas el ŝtono - mi retiris mian manon el inter la malvarmaj kristaloj.

El la ĝardeno de la minejo ni denove alvenis malluman nokton. Grandegaj rokoj troviĝis dise, kvazaŭ ili estus disĵetitaj de petolaj gigantoj.

- Jen, rigardu! - ŝutis al ili lumon avo Petro per la lampo.

Miajn okulojn frapis roko, skulptita laŭ formo de kruco. Porinfana pioĉeto kuŝis ĉe ĝia piedo.

- Jen, la loko, kie mian filon enterigis la minejo - diris avo Petro malgaje. - Okazis granda eksplodo.

Subite ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidus ne krucon, sed knabeton kun disetenditaj brakoj. Mi ekhavis inklinon brakumi lin.

Avo Petro kaptis mian kolumon.

- Ĉu vi aŭdas, kiel fajfas la birdo de la minejo?[130]

Estis aŭdebla stranga fajfado en la malproksimo, kelkfoje kvazaŭ abelzumado miksiĝis kun ĝi. Mi ekinteresiĝis, kaj mi levis la kapon por ekvidi la birdon de la minejo super mi, en la nigra nenio. Eble mi eĉ povus kapti ĝin! Mi fermus ĝin hejme en la kaĝo de la kanario.

La drata reto de la lampo ekardis, kiel fero dum forĝado, kaj la fajfado fariĝis pli kaj pli terura.

- Ni kuru, filo mia - levis min avo Petro. - La birdo de la minejo liberiĝis ie, kaj ĝi jam tuŝis la lampojn per sia flugilo.

Malantaŭ ni, ĉe la fino de la koridoro profunde bruis la muro. Aŭdeble iu hakadis ĉe la alia flanko per fortaj batoj.

Avo Petro haltis por momento, poste svingis la kapon:

La maljuna Kiŝmedo en la eksminejo denove estas kaptita de mensatako. Li denove ĉasadas trezorojn. Verŝajne estis li, kiu liberigis la birdon de la minejo.

Kiam ni alvenis la lifton, jam ĉiu ministo svarmadis tie. Kie fajfadas la birdo de la minejo, tie ĉasiras la morto. Se la gasoplena aero ekbrulas, la eksplodo detruas la minejon.

Feliĉe ni atingis la supran mondon. Ĉe la enirejo de la minejo noktuo ululis[131] sur piroarbo. Mi sentis, ke neniam pli frue mi aŭdis tiel belan birdokanton, neniam pli frue mi vidis tiel belan arbon.

 

LA ĈIELOBSERVILO

La sekvan tagon, kiam mi alvenis la lernejon, jam ĉiu estis informita, kiel gravan konfuzon vekis la birdo de la minejo. Preskaŭ ĉiun klason vizitadis kelkaj infanoj, kies patro estis ministo, do ili peris la novaĵon. Nur Lampaŝulo silentis, kiel ajn oni demandis lin, ke "ek, sinjoro inĝeniero, prezentu viajn fakajn konojn". Li diris, ke li ne povas havi informon, ĉar li loĝas ĉe la eksminejo, kaj tie nenia birdo fajfadas.

Estis fakto, ke li loĝis ĉe la eksminejo, sed avo Petro asertadis, ke ĝuste tie povas nesti la birdo de la minejo, kaj ĝi venis tra la fendaĵo, kiun hakis la maljuna Kiŝmedo per sia pioĉo. Avo Petro raportis pri tio al sinjoro instruisto, kiu post tagmanĝo petis, ke mi gvidu lin al la minejo.

- Sed kio estis la intenco de Kiŝmedo, kiam li trarompis la muron? - demandis sinjoro instruisto.

- Li havis nenian intencon, mi petas[132] - murmuris la maljuna ministo -, li nur boradis, fosadis sen sistemo. Li verŝajne denove ĉasadis trezoron, ĉar li senĉese ĉasadas trezoron, ekde kiam lia menso nebuliĝis.

- Pro kio nebuliĝis lia menso?

Avo Petro malbonhumore levis la ŝultron.

- Kiel oni povus scii ion pri homo, kiu perlaboras sian panon sub la tero, en eterna nokto; kiu neniam vidas la bluan ĉielon, neniam aŭdas birdopepadon; kiun la suno neniam varmigas, roso neniam freŝigas. Ministo nur anime aŭdas, anime vidas. Li aŭdas kaj vidas aferojn, pri kiuj la homoj de la supra mondo konjektas nenion.

Avo Petro silentis dum kelka tempo, poste li daŭrigis:

- Kiŝmedo estis minejestro, kiam mi eklernis la profesion sub lia gvidado. La malnova minejo jam preskaŭ elĉerpiĝis, nur malabunde ĝi donis karbon, do la estraro de la firmao decidis ne plu ekspluati ĝin. Nur Kiŝmedo persistis, ke estas ankoraŭ valoraĵo en ĝi, oni devas nur esploradi fervore. Ni iom plu penadis por kontentigi lin, sed el tio ni akiris nenian profiton; kiel ajn ni hakadis la rokojn, ili enhavis jam neniom da karbo. Oni ordonis al ni eklabori en la nova minejo, sed Kiŝmedo ne venis kun ni. Li diris, ke li ne povas forlasi la ŝtonojn, kiujn lia ŝvito humidigis dum lia tuta vivo. Li petis permeson resti tie, kie li vivis ĝis tiam. Tion oni permesis al li, do li restis tie sola. Lia edzino ne volis vivi kvazaŭ en tombo, do ŝi transloĝiĝis kune kun la juna filino. Kaj Kiŝmedo esploradis, fosadis, serĉadis, fine lia menso malsaniĝis pro la soleco. La homoj iom post iom forgesis, kiu li fakte estis iam, kio li fakte estis pli frue. En sia maljunaĝo tiel li fariĝis ridindulo por la mondo, monstro por la infanoj.

Grandaj ĉaroj venis en la korton kun laŭta knarado, oni prenis el ili strangajn aparatojn. Avo Petro adiaŭis al ni.

- Per tiuj aparatoj ni elpumpos la danĝeran gason el la minejo. La laboro daŭros almenaŭ tutan semajnon, dume oni ne povos eniri.

Silenteme ni paŝadis revenante: mi kaj sinjoro instruisto. Io instigis min rakonti ĉion, kion mi mem scias pri Kiŝmedo, sed tiel ŝajnis neeble eviti la historion de mia feljaketo, kaj rakonti pri ĝi mi ne kuraĝis. Mi jam ne kredis, ke la feino de la jako etendos miajn orelojn tiel, ke ili fariĝos ventumiloj, sed mi timis, ke sinjoro instruisto priridos min.

Post kelkaj tagoj sinjoro instruisto forigis el mia kapo eĉ la minejon. Li forigis ĝin per tio, kion li diris al la klaso:

- Knaboj! Okaze de kristnasko mi ĉiujare donacas ion al la plej sukcesa lernanto de la kvara klaso. Pri kiu ĝis kristnasko evidentiĝos, ke li estas la plej eminenta klasano, tiu ricevos de mi ĉielobservilon.

Tiun posttagmezon la eksplikoj de sinjoro instruisto ne multe vekis nian atenton. Duone ni aŭdis lian voĉon, duone ne. Senĉese ni kalkuladis nur tion, kiom da semajnoj venos ĝis kristnasko. Cetere ni fervore cerbumis, kio povas esti ĉielobservilo.

Post la leciono ni eksciis eĉ tion. Sinjoro instruisto permesis eniri lian ĉambron, en kiu meze staris la ĉielobservilo. Ĝi havis tri piedojn, kiel fotoaparato, kaj longan tubon, kiel kolbaspumpilo,[133] kvankam malpli dikan. Ankaŭ okulojn ĝi havis ĉe ambaŭ ekstremoj, ili estis brilaj, rondaj vitropecoj.

Ladislao - kiu ĉiujare veturis al Budapeŝto[134] kun sia patro por viziti avinjon - kiel iaspeca mondvojaĝanto tuj elbuŝigis:

- Jen, ĝi ja estas teleskopo! Mi jam vidis tian aparaton en Budapeŝto, kiam mia patro aĉetis okulvitrojn laŭ propono de oftalmologo.

Nu, por sinjoro instruisto tiom estis sufiĉe. La bonkoran homon nenio kolerigis pli, ol neologismoj,[135] kiujn li konsideris nenecesaj. Tiom ortodoksa li estis, ke draton li nomis metalfadeno, hospitalon malsanulejo kaj psikologon animflegisto.

Ankaŭ tiam li kolere forpelis nin el la ĉambro:

- Nek teleskopo, nek oftalmologo, sed ĉielobservilo kaj okulkuracisto!

Poste sinjoro instruisto ne plu menciis la ĉielobservilon, des pli ofte ĝin menciis ni, infanoj. Ĉu iu ajn vidas per ĝi? Kion oni povas vidi per ĝi? Kaj precipe: Kiu el ni ricevos ĝin.

Multaj deziris gajni tiun premion, sed fine restis nur du kandidatoj: mi kaj Lampaŝulo. Inter ni jam restis nenia diferenco. Vane mi atendis, ke li postrestos, li persistis daŭre.

Mi havis jam nur unusolan ŝancon: sekvis la lasta skriba ekzameno. Ĝi okazis unu tagon antaŭ la kristnaska ferio. Mi esperis, ke Lampaŝulo tamen malsukcesos. Des pli mi povis esperi tion, ĉar li ŝajnis malsana. Lia vizaĝo estis pala, liaj okuloj malhelaj, liaj manoj bluetaj, kvazaŭ li senĉese sentus froston. Ne mirinde, ja lia vestaĵo ne varmigis lin; male, la truoj sur ĝi estis enirejoj por la malvarmo.

Li tamen ne eraris en la matematikaj taskoj. Mi baldaŭ eksciis tion, ĉar post la studhoro kutime estis mi, kiu portis la kajerojn en la ĉambron de sinjoro instruisto; do dumvoje mi povis priobservi lian laboraĵon. Eĉ erareto ne troviĝis en ĝi.

Neniu estis en la ĉambro, kiam mi enpaŝis, se ne kalkuli la ĉielobservilon. Ĝi afable rigardis min per la vitrookulo, kaj ŝajnis al mi, ke la latuna tubo kliniĝas al mi:

- Jen, mi dezirus aparteni al vi, knabo kun feljako, se vi estas fakte sagaca knabo.

"Nu, mi pruvos, ke mi fakte estas tia" - mi pensis.

Mi prenis la plumon, kaj ŝovis ĝin en la inkujon.

"Mi ja ne cedos pri la ĉielobservilo, amiko Lampaŝulo!"

En la kajero de Petro Karloroberto mi zorge ŝanĝis la ciferojn "unu" al ciferoj "kvar". Belajn seĝojn mi desegnis, nur ĉe la lasta mi faligis la plumon el mia mano, ĉar mi sentis, kvazaŭ mian feljakon iu forte ektirus.

Rapidaj paŝoj klakadis en la koridoro, do mi subite fermis la kajeron, antaŭ ol sinjoro instruisto envenis.

- Kion vi faras ĉi tie tiom longe? - alrigardis min liaj okuloj. Sinjoro instruisto havis tre afablajn okulojn, por mi tamen ŝajnis, ke ili pikas, kiel lancoj.

Ankaŭ la feljaketo ĉirkaŭpremis min, kaj mi vidis turniĝi la mondon. En embaraso mi respondis ĝeme.

- Min rigardas la ĉielobservilo.

Kio? - ekridis sinjoro instruisto. - Ĉu ne vi estas, kiu rigardas la ĉielobservilon, sed ĝi rigardas vin?

Pro la embaraso mi alrigardis la diablan aparaton, kaj mi sentis, ke la tero fendiĝos sub mi, ĉar la ĉielobservilo fakte rigardis min. Jes, la malvarme brila vitrookulo rigardis min tiel ironie, ke mi apenaŭ trovis la elirejon.

Posttagmeze mi ne iris al la lernejo. Mi aŭdis zumadon en la oreloj, kaj sentis kapturniĝon, do mia feino kuŝigis min en liton. Tre volonte mi kuŝiĝis, ĉar tiel mi povis liberiĝi de la feljako. Mia feino - kiel kutime - metis ĝin apud mi, sur la apogilon de la seĝo, sed kiam mi restis sola, mi salte ellitiĝis, metis ĝin en la ŝrankon, kaj ŝlosis la pordon, ĉar laŭ mia supozo sur la apogilo ĝi povus etendi la manikojn al mi, kaj ektiri miajn harojn.

Fruvespere min vekis sonoraj ridoj de mia feino. La afabla bonhumoro estis direktata al sinjoro instruisto, kiu sidis ĉe la laborangulo, vidalvide kun Malvinjo, kaj diris al ŝi:

- Bonvolu rigardi ĉi tiun kajeron!

Mia koro glaciiĝis pro la ektimo. Subite mi fermis miajn duonmalfermitajn okulojn, por ke mia vekiĝo ne estu rimarkita. Kiel terure, se mia fiago evidentiĝis.

- Daŭre li estis mia plej laŭdinda klasano, mi konjektis, ke mia espero ankaŭ nun ne perfidos min.

Dio mia! Pri kiu li parolas?

- Kvankam la knabeto videble jam antaŭtagmeze estis malsana.

Certe li parolas pri Lampaŝulo! Estis li, kiu jam antaŭtagmeze ŝajnis malsana. Kio nun okazos! Kvazaŭ ies mano puŝadus min: saltleviĝu tuj, petu pardonon, promesu, ke vi neniam plu faros tiel malican agon!

- Mi demandis lin: "kion vi faras tiel longe en mia ĉambro?" Li respondis, ke la ĉielobservilo rigardas lin.

Mi komencis trankviliĝi. Ŝajnas, ke tamen mi estas la koncerna "laŭdinda klasano". La puŝado de la mistera mano ĉesis. Miajn membrojn mi etendis kvazaŭ vekiĝanto.

- Gregorio, kara! - kliniĝis al mi la sulkoplena amata vizaĝo de mia feino, kaj ŝia zorgoplena voĉo karesis mian animon. - Kiel vi fartas, Gregorio, kara?

- Multe pli bone - mi diris tute sincere.

- Rigardu, kia gasto estas ĉe ni - ŝi diris iom fiereme. - Ĉu vi vidas, kiel honorinda sinjoro vizitis nian hejmon?

Sinjoro instruisto ekridetis, kaj alpaŝis min.

- Ĉu vi jam ne sentas malsanon, Gregorio?

- Mi ne sentas.

- Ĉu vi havas sufiĉan forton por veni al la korto kaj rigardadi tra la ĉielobservilo?

- Jes - mi diris mallaŭte, tiel mallaŭte, ke mia feino zorgeme diris:

- Eble en la ĉambro li rigardadu tra ĝi, por ke li ne malvarmumu. Kaj ... tiu aparato eble havus pli aristokratan medion en la ĉambro.

- La stelojn oni kutimas observi ne en ĉambro - ekridis sinjoro instruisto. Kaj kiu havas feljakon, tian, kian Gregorio, tiun la frosto ne mordos. Kie estas via feljako, Gregorio?

Mi estis preta rezigni cent ĉielobservilojn, por ke sinjoro instruisto ne menciu la feljakon. Tuj min inundis la varma tremo, kiam Malvinjo surprizita trovis ĝin en la ŝranko. Ŝi neniel povis rememori, kiam ĝi estis enmetita, kvankam ĝia kutima loko estis sur la seĝo.

Dum mi luktis kun la feljako (ĝi neniel inklinis enlasi min) -, ĉe la korto bruetis piedoj.

- Mi informis ankaŭ vian patrinon - ridetis bonkore sinjoro instruisto -, por ke ŝi ĉeestu vian ĝojplenan vesperon.

Nu, li informis mian patrinon, mia patrino Georgon, la kampogardiston, Al Georgo aliĝis la cigano Barono. Verŝajne neniam ekde la konstruado de tiu eta domo mia feino havis tiom da gastoj. Eĉ la botisto Cetkin rimarkis la kunvenon, do ankaŭ li vizitis nin vestita simple per malpura, verda antaŭtuko kaj maldika ĉemizo, kiel li kutime laboris.

Kiam ni ĉiuj estis kune, sinjoro instruisto formis el ni duonrondon en la korto, ĉirkaŭ la ĉielobservilo, kiu estis direktita tiel, ke ĝia pli granda vitrookulo rigardis la ĉielon. Li klarigis ĉiun sciindaĵon, por ke mi povu manipuli ĝin sen helpo, kaj kiam li la lastan fojon rigardis tra ĝi, li demetis la ĉapelon.

- Tiel proksime ridetas la plenluno, ke oni ekdeziras saluti ĝin. Nu, kiu volas observi la ĉielon la unua?

- Sinjoro Cetkin estas la plej aĝa el ni, li povos atingi plej baldaŭ la paradizon, do estu li, kiu sekvas - diris cigano Barono sian opinion.

La botisto jam staris antaŭ la mistera aparato, kaj li tremis, kiel tremolfolio.[136]

- La majstro sentas malvarmon - diris sinjoro instruisto, sed mi klare komprenis, ke la maljuna riparisto de botoj tremas tial, ĉar li esperas tuj ekvidi sian forpasintan filon en la plej brila stelo.

La maljunulo observadis longe, li ĉesis tremi, poste kun rezignacia tono li diris, kiam la kapon li retiris de la teleskopo:

- Aro da belaj, oraj najlokapoj.

Georgo, la kampogardisto estis la dua, kiu provis la ĉielobservilon. Li resumis jene:

- Nu, Portulo, longe ni marŝos, ĝis ni tute ĉirkaŭiros tiun kampon de diamantoj, kiam ni supre patrolos!

La cigano Barono ne multe observadis, subite li retiris la kapon:

- Duan fojon mi ne trarigardus ĝin eĉ por viva porkido. Mian kompatindan okulon blindigus Venuso. En tiu magia vitro ĝi ardas tiel, ke oni povus rosti viandon per ĝi.

Mian feinon oni apenaŭ povis revoki de la ĉielobservilo. La tutan vesperon ŝi ripetadis, ke ŝi neniam pli frue pensis, kiel multaj perlamotaj[137] butonoj estas kudritaj al la ĉielo. Ŝi konsideris, ke tio estas afero konforma al aristokatoj.

Mia patrino diris nur tion:

- Ho, se nur mi povus kovi tiujn orajn ovojn, mi akirus ĝis Pasko tiom da mono, ke mi vestus mian bonan filon nur per silko kaj veluro anstataŭ la malmodiĝinta feljako.

La "malmodiĝinta feljako" ĉirkaŭpremis la "bonan filon" tiel, ke mi apenaŭ havis konscion, kiam venis la vico al mi, kaj mi staris antaŭ la ĉielobservilo. Mi eĉ ne estis surprizita, kiam mi trarigardis ĝin, kaj mi vidis nenion.

- Ĉu bele, Gregorio?

- Be-e-le - mi balbutis, kaj provis alĝustigi la aparaton per la turnobutono tien kaj reen. Vane, ĉar mi vidis nenion krom la senstela nigra nenio.

- Direktu ĝian tubon al la luno - diris sinjoro instruisto.

Ne volonte mi tuŝis la tubon. Ĝi estis malvarma, kiel glacio, tamen ĝi kvazaŭ brulvundis min, kiel fajro.

- Nu, kion diri pri ĝi? Ĉu vi vidas Davidon kaj Cecilan tie muziki?[138]

Denove nur senluma nokto trafis miajn okulojn. Mia koro ektremis: jen, mi ne meritas vidi la stelojn de la ĉielo. Apenaŭ mi sukcesis eldiri respondon:

- Mi vi-i-das.

Sinjoro instruisto min tenere retiris de la ĉielobservilo:

- Nu, ion rezervu ankaŭ por la sekvaj tagoj. La aparato ja apartenas al vi, iam ajn vi povas amuzi vin per ĝi. Baldaŭ enlitiĝu, ĉar viaj dentoj klakadas pro la frosto. Ni ankoraŭ okupiĝos pri ĝi kelkan tempon.

Mi obeis, kaj ĝojis, ke la ĉielobservilo restos en la korto, do mi ne devos dormi en la sama ĉambro kun ĝi. Tamen en mia sonĝo ĝi envenis, sian tubon turnis al mi, kvazaŭ volus engluti min, kaj el siaj piedstangoj ĝi formis ciferon kvar, tiel ĝi dancis sur mia korpo la tutan nokton.

 

LA PRENFANTOMO ŜTELAS MIN

Matene, kiam mi malfermis miajn okulojn, mia unua rigardo trafis la ĉielobservilon. Malvinjo starigis ĝin apud la lito, ĉe mia kapo, por ke vekiĝinte mi tuj rimarku la teleskopon. La bonulino pensis, ke nenio pli kara nun ekzistas por mi en la mondo ol tiu aparato.

La vintra suno lumis tra la fenestro, kaj ĝiaj radioj falis al la vitrookulo de la teleskopo. Neniu viva okulo povus pli akre brili.

- Nu, kio nun okazos, Gregorio? Vi, trompulo; vi, mensogulo! - rigardis la vitrookulo ĝis la fundo de mia konscienco.

- Okazos tio, ke mi portos vin al Lampaŝulo - mi rigardis kuraĝe la vitrookulon. - Mi konfesos, ke mi kulpis kontraŭ li, kaj mi petos, ke li pardonu min.

La brilo de la vitrookulo tiam sereniĝis. Kviete ĝi rigardis, kvazaŭ ĝi instigus min: "Urĝe, urĝe, knabeto, tio estos laŭdinda ago." Miajn okulojn trafis el ĝi ĉiuj koloroj de la ĉielarko. Ankaŭ en mia koro ekbrilis ĉielarko. La tuta ĉambro pleniĝis de gaja etoso. La feljako preskaŭ per si mem vestis min. Kiam mi tuŝis ĝin, ĝi envolvis mian korpon kvazaŭ varma brakumo.

- Mi sciis, Gregorio, ke vi estas honesta knabo - karesis mian koron flustrado de nevideblaj lipoj.

La bonintenco ja fakte flamis en mi, sed kiel mi komencu la aferon?

Mian feinon mi ne povis demandi por konsilo, ĉar ĝis mia vekiĝo ŝi jam delonge estis en la urbo pro siaj taskoj: ŝi portis la pupvestojn al riĉaj familioj. Mi ne povis esperi ŝian revenon pli frue ol vespere. Cetere ŝi ne povus klarigi al mi, kiel mi trovu la eksminejon.

Mi rigardis eksteren tra la fenestro, jen, dikaj neĝflokoj falis dense. Sur nevideblaj vojoj kiel mi vagadu en tiel kruela vetero? Tamen mi devis iri kiel eble plej frue. Ĝis la vespero de kristnasko plenumiĝu la surprizo por kompatinda Lampaŝulo.

"Hura - venis subite en mian kapon - avo Petro ja povas al mi klarigi la vojon!"

Mi ekvadis en la vintra frosto, kaj ne haltis ĝis la korto de la minejo. Avo Petro facile troviĝis, sed li akceptis min tre malbonhumore. Mordis lian koron, ke vane funkcias la aparatoj, la laboro restas senrezulta, la danĝera gaso senĉese venas ie. Pro tio oni daŭre timas, ĉar sufiĉas ne pli ol fajrero, kaj la tuta minejo eksplodos.

- Tiam ni flugos, kiel kristnaskaj anĝeloj, sed iom pli brue - li diris kun sulkigita frunto. - Do forportu vin, knabo, infano nun ne rajtas vagadi ĉi tie.

Mi diris al li, kial mi venis. Mi ja volonte rapidus for, se mi scius, kiel atingi la eksminejon.

- Ho, knabeto, dikan trunkon vi hakadas[139] - li rigardis min severe - Kian aferon vi havas ĉe la eksminejo?

- Mi deziras porti donacon al Petro Karloroberto - mi diris en embaraso.

La nebula mieno de avo Petro tuj sereniĝis:

- Ĉu al Lampaŝulo? Nu, tiel estas en ordo. Dio helpu vin. Do, ĉu vi vidas tiun piedvojeton?[140]

- Mi vidas nenion krom la dika neĝo.

- Sed tiujn nudajn poploarbojn[141] vi vidas, ĉu ne?

La poplojn mi ja vidis. Ili montris al la ĉielo, kiel grandaj fingroj.

- Do iru laŭ la poploj ĝis la arbaro. Tie vi flankiĝu dekstren, ĝis la malnova kalkforno.[142] Tie jam estas videbla la nigra ŝtonkruco, post ĝi troviĝas la malnovaj minejfosaĵoj. Ĉe ili vi kriu laŭte, kaj nepre elvenos la maljuna urso aŭ la juna ursido.[143]

- Kio pri la ... grifoj?[144] - mi demandis kun premita koro.

- Kiaj grifoj? - rondigis la okulojn avo Petro.

- La grifoj, kiuj gardas la maljunan Kiŝmedon. Ili havas okulojn tiel grandajn, kiel subtaso,[145] kaj tiun, kiu proksimiĝas, semajnon pli frue ili rimarkas, ol li alvenus.

La aĝa ministo ridis tiel laŭte, ke li apenaŭ povis respondi:

- Ho, kiel naiva vi estas, knabeto! Kion vi pensas, kiel povus restadi grifoj tie, kie la mastro estas Kiŝmedo? Li tuj formanĝus ilin, eĉ se ili estus tiom grandaj, kiel preĝejturo. Nek plumeto nek osteto restus. Eĉ pasero ne kuraĝas flugi tiudirekte, ĉar ĝi scias, ke tie ĝi fariĝus nutraĵo.

Mi liberiĝis de la timo pro la bonhumoro de avo Petro. Se grifoj ne troviĝas tie, mi fakte ne havas kaŭzon timi. Sed kiam mi adiaŭis al la maljunulo, li alkriis min:

- Atendu, knabeto! Ŝajnas oportune meti pecon da pano en la poŝon de via feljako.

- Mi povas enmeti ĝin, avo Petro - mi diris obeeme.

La tono de la maljunulo fariĝis flustra:

- Ĉar sciu, en tiaj eksminejoj ofte vagadas la koboldo de minejo, kaj estas konsilinde havi amikan rilaton kun li. Ĉu vi jam aŭdis pri la koboldo de minejo?

- Neniam, avo Petro - mi diris, kaj frosto komencis kuradi sur mia dorso.

- Do, alinome li estas "hometo kun barbo de sep futoj". Li estas malgranda tiel, ke li povas trairi la truon de la pioĉo,[146] sed per la dekstra mano li tenas bastonon tiom grandan, ke neniu en la mondo kapablas ĝin levi. Per la alia mano li tenas meĉlampon tian, ke ĝia oleo neniam elĉerpiĝas, kaj ĝin oni bezonas nek bruligi nek estingi, ĉar je la vorto de la koboldo ĝi bruliĝas kaj estingiĝas per si mem. Lia vestaĵo estas verda, surkape li havas ruĝan ĉapon kun kvasto, piede surportas botojn el diabla felo. Ĉie li vagadas en la minejo, ne senkaŭze li nomiĝas la koboldo de la minejo, sed neniun li insultas. Li ekkoleras nur tiam, se oni fajfadas. Kiam tio okazas, li detruas la minejon. Sed kiam li havas bonan humoron, kaj oni regalas lin per pano, li plenumas ĉiun deziron.

Mi ne estis certa, ĉu mi deziras renkonti la koboldon de la minejo, aŭ ne. Mi pensis, ke dumvoje al la eksminejo mi decidos kion peti de la koboldo, se li havos bonan humoron.

Sed pli frue mi devis iri hejmen por preni la teleskopon. Mi rigardadis, turnadis ĝin, ĉu mi eble povus puŝmallongigi ĝiajn piedstangojn, sed mi neniel sukcesis. Do mi prenis ĝin, kaj ekrajdigis la aparaton sur mia kolo, ĝiajn du stangojn mi tenis forte antaŭ mia brusto. Per granda panpeco mi plenŝtopis la poŝon de mia feljako - mia feino ĝin destinis por antaŭkristnaska fastotago.[147]

- La vespermanĝo estos riĉa - ŝi konsolis min, kiam la tagmanĝo estis tiel simpla. Tiutage mi eĉ pli ĝojis pro la venonta vespermanĝo, ĉar ankaŭ mia patrino estis invitita al ĝi. La vesperon de kristnasko kutime ni kune vespermanĝis, kaj kune vizitis la noktomezan diservon.

"Jes ja, sed mia feino venos hejmen eble pli frue, ol mi? - venis en mian kapon, kiam elirinte mi fermis la pordon. - Kion ŝi pensos pri mia foresto?"

"Do, ŝi maksimume pensos, ke la prenfantomo ŝtelis min, kiu kutime ŝtelas ankaŭ la kudrilon, tondilon kaj fingroĉapon. Foje ĝi povas ŝteli ankaŭ Gregorion."

Pro tiu penso mi ekridetis, kaj bonhumore marŝadis ĝis la korto de la minejo. Ankaŭ la homoj ridetis, kiuj min renkontis dumvoje. Estis kompreneble, ke ili ridetis. Ne ĉiutage oni vidas knabeton kun feljako, sur kies kolo rajdas teleskopo, kaj ĝi brilas jen dekstren, jen maldekstren:

- Vidu, homoj, kiel mi spronas tiun malbonan infanon al la vojo de honesta bonintenco.

Sed trans la korto de la minejo la mondo jam estis tre soleca. Eĉ la neĝo ne knaradis sub miaj piedoj, ĉar miaj gamboj ĝis genuoj malaperis en la blanka molaĵo. Nenia vivulo troviĝis en la ĉirkaŭaĵo krom mi kun la ĉielobservilo. Mi preskaŭ ekĝojis, kiam ekblovis la vento, ĉar ĝi almenaŭ movis la senvivajn arbojn. Sed tiu vento estis ne la petola, aminda amiko, kiun mi alkutimiĝis en la mueldomo; kiu zumkantis eĉ tiam, se ĝi havis malbonan humoron. La vento de la montaro estas kolera giganto, eĉ ĝia zumado estas muĝo. Kaj ĉi-okaze la vento ne inklinis zumadi. Ĝi furiozis, siblis, hurlis, ĵetadis la nubosakojn sur la ĉielo per unu mano, per la alia mano ĝi kaptis la arbojn, kaj skuante forigis ilian neĝmantelon. La grandegaj arboj svingis sian korpon, kaj ili bruis plendeme, ĉiu arbo per alia tono. La poploj humile, la ulmoj knarante, la kverkoj klakante per siaj branĉoj.

Min mem puŝadis la vento tien kaj reen inter la skurĝataj gigantoj, kvazaŭ insekton, kiun la somero perdis ĝuste ĉi tie. La blovo kelkfoje eĉ faligis min, sed tion mi ne konsideris insulto, ja mi trafis molaĵon, kaj la ĉielobservilo sur mia kolo optimisme ektintis:

- Antaŭen, Gregorio, antaŭen!

Sed mi renkontis pli gravan problemon: kiam mi atingis la malnovan kalkfornon, la pejzaĝon jam kovris tiel densa nebulo, ke ĉio malaperis en ĝi. Nek la ĉielo, nek la tero, nek la arboj estis videblaj. Kvankam la vento ĉesis, sed la situacio jam estis des pli timinda. Fariĝis silento tiom surda, ke mi aŭdis la batadon de mia koro. Tiam unuafoje min teruris la penso: kio okazos, se la kristnaska nokto trovos min ĉi tie, en la senhoma sovaĝejo.

Kaj la nokto jam certe proksimiĝis. Verŝajne tial malaperis la lumo sur la tero, ĉar ĝi flugis al la ĉielo por brili ĉe la enirejo de la paradizo. Mi pensis, ke tie paroj da anĝeloj staras en vico, ili sin preparas por viziti la teron, ĉiu anĝelo prenas manplenon da lumo, kaj per ĝi ili prilumos la koron de la homoj.

En iu fabelo mi legis ion tian, kaj tio nepre estas vero. Sed tiu fabelo asertis ankaŭ tion, ke dum la nokto de kristnasko eĉ la ŝtonoj ekparolas. Do kial ili ne parolas? Male, eĉ la vento eksilentis. Kiu montros al mi la nigran ŝtonkrucon, kie mia krio jam atingus la loĝantojn de la eksminejaj kavernoj?

Permane palpante mi ĉirkaŭiris la kadukan kalkfornon. Foje mi trovis sur ĝi murbreton, tie mi grimpis ĝis la supro, eble tie mi vidos pli bone.

Sed eĉ tie mi vidis nenion. La maro de nebulo estis senmova ĉirkaŭ mi, sed tiam mi ekaŭdis brueton.

Kvazaŭ oni hakadus en la proksimo, sed ne pli laŭte, ol mia koro batadis.

- Klak', klak', klak' - mi aŭdis pli kaj pli klare. Subite inundis min la ŝvito, kvankam estis tiel malvarme, ke la gutoj glaciiĝis antaŭ ol ili povus ruliĝi sur mia vizaĝo.

Mi permane kroĉis min al la rando de la forno, kaj ekkriis. Tiun vorton mi kriis, kiu venis al miaj lipoj el la fundo de mia koro: - Panjo mia! Panjo mia!

Ŝajnis al mi, ke mia voĉo ŝvebas en la nebulo, kiel lumradio. Baldaŭ venis respondo:

- Kiu, kiu, kiu? - estis aŭdebla el la direkto, kie pli frue mi aŭdis ankaŭ la klakadon.

Mi regrimpis al la tero, kaj ekiris al la voĉo. Post kelkaj paŝoj mi renkontis arbon, kaj denove mi aŭdis la hakadon, sed jam el alia direkto. Mia voĉo estis plorema, kiam mi denove kriis:

- Panjo mia!

Tiam pli malproksime sonis:

- Kiu, kiu?

Mi diris, kiu mi estas, sed la voĉo ne diris sian nomon. Anstataŭ respondi jam eĉ du voĉoj demandis "kiu, kiu?" el du diversaj direktoj.

Mi jam estis raŭka pro la kriado, kaj ŝanceliĝis pro la kurado, kiam mi subite ekaŭdis super mia kapo "kiu, kiu?". Mi rigardis supren, mi ja vidis nenion, sed mi aŭdis bruon de flugiloj.

Ĉu eble la kristnaskaj anĝeloj erarvagadas ĉi tie? Eventuale tiu, kiu serĉis min hejme, sed - ĉar tie mi ne troviĝis - venis al la eksminejo.

Mi etendis miajn manojn: ili tuŝis dikan arbotrunkon. Denove komenciĝis la hakado, ĝuste sur tiu arbo. Mi ne nur aŭdis per la oreloj, sed mi ankaŭ sentis per la manoj, ke iu hakadas la arbon. Kvankam la koncernulo kvazaŭ estus infano, kaj hakadus per ludhakilo.

- Ĉu vi estas anĝeleto? - mi ĝoje rigardis supren al la arbo. Sed tuj mi ekhontis, kiam mi aŭdis forflugi la anĝeleton, kaj timeme pepadi dum flugado.

Ĝi ja estis ne anĝelo, sed hakbirdo.[148] Kaj ĝi ne demandis, kiu mi estas, sed instigis sin mem, ja kiu diligente hakadas per sia hakilo, tiu kaptos raŭpon sub la ŝelo.

Facilan sorton havas tiu, kiu estas hakbirdo laŭ la kreo de Dio, ĉar ĝi ne misvojiĝas eĉ en nebulo. Sed kio okazos al mi, se mi jam eĉ tion ne scias, kiu direkto gvidas antaŭen, kiu kondukas reen. Mi skuis la antaŭajn stangojn de la ĉielobservilo, nun ĝi direktu min al la ĝusta vojo, se ĝi povas.

Sed jam eĉ la ĉielobservilo silentis. Ĝi ne ektintis, vane mi skuis ĝiajn stangojn. Neĝo kovris ĝin, nebulo alglaciiĝis tiel, ke la vitrookuloj fariĝis nebulaj. Kio okazos plu?

Mi rigardis al la ĉielo. La ununura direkto, kiun mi rekonis estis supren. Ŝajnis al mi, ke la nebulo malkreskis. Ĉu Dio la bona bruligis la lunlampon? Mia kuraĝo revenis. Se mi trovus la kalkfornon, de tie mi eble povus trovi la vojon hejmen.

Esperplene mi faris kelkajn paŝojn, sed subite mi sentis, kvazaŭ la tero mergiĝus sub miaj piedoj. Mi ne falis, sed malleviĝis starante al ia abismo tiel rapide, ke mi eksentis kapturniĝon. Mia lasta penso estis, ke nun fakte ŝtelas min la prenfantomo.

 

EKPAROLAS LA ŜTONOJ

Kiam mi rekonsciiĝis, brilega lumo ĉirkaŭis min. En mia etinfana aĝo, en la mueldomo mi ofte amuzis min tiel, ke mi fermis la okulojn kaj frotis miajn palpebrojn. Tiam mi vidis diversajn misterajn kolorojn kaj lumojn per la fermitaj okuloj. Ĉi-foje mi vidis samspecajn brilajn kolorojn per malfermitaj okuloj. Kvazaŭ mi estus volvita per la rubando de la ĉielarko.

Per manplato mi faris ombrilon super miaj okuloj, tiel mi ĉirkaŭrigardis. Mi tuj divenis, ke mi estas en la fabela kaverno, kie Aladino trovis la magian lampon. Super mi estis videbla parto de la ĉielo, malgranda kiel poŝtuko, kvazaŭ el profunda puto mi rigardus supren al la firmamento, kie ŝvebis la luno, ŝajne eta, arĝenta monero. Ĉirkaŭ mi estis rokoj ĉie, kien mi nur vidis, kaj ili ĉiuj brilis, ardis, lumis. Ĉiu el ili radiis lumon; la unua ruĝan, kiel frumateno, la alia bluan, kiel somera lazuro, la tria flavan, kiel kandela flamo, la kvara verdan, kiel printempaj herboj: jen brilis la koro de la rokoj.

"Tio ne povas esti realo - mi pensis -, certe mi vidas sonĝon."

Jes ja! Tamen mi kuŝas ne en mia lito, sed sur la tero - mi trarigardis min -, kaj la tero estas kovrita de ŝtoneroj, kiuj briletas, kiel lampiroj.[149] Cetere mi surhavas mian feljakon, kaj sur mia kolo rajdas la ĉielobservilo. Mia dorso doloras tiom tre, ke pli konkretan doloron mi eĉ ne povas imagi. Ĉirkaŭ mi kreskas kvazaŭ lageto, ĉar la neĝo degelis sur miaj vestoj, aliflanke sur la botoj restis ankoraŭ blankaj makuloj. Do tamen ne sonĝon mi vidas.

Mi rigardis supren, al la ronda aperturo super mia kapo. Verŝajne tra ĝi mi falis en la eksminejon, ĝuste al tiu loko, kie troviĝas la trezoroj. Jen, la maljuna Kiŝmedo tamen ne estas tiel malsaĝa, kiel oni supozas. Li bone scias, kial li ne volas forlasi la eksminejon.

Mi leviĝis, kaj ekiris al tiu roko, kiu havis ruĝan koloron tian, kiel ruĝa inko tralumigata de la suno. Sed ĉiu paŝo estis peniga por mi, kvazaŭ en miaj piedoj estus plumbo. Mi sentis turniĝi mian kapon, kvazaŭ mia kapo estus seka papavofrukto[150] blovata de vento. Tamen mi jam sukcesis fari kelkajn paŝojn al la ruĝe brila roko, kiam iu subite ekparolis malantaŭ mia dorso.

- Gloron al Dio en la ĉielo!

Kvazaŭ voĉo de giganto muĝus sub la tero. Ĝi resonis centoble kaj la krio plenigis la tutan kavernon.

- Gloron al Dio en la ĉielo!

Mi senmoviĝis kiel ŝtonsanktulo, sed mi tute ne timis. Avo Petro klarigis al mi, ke la nokton de kristnasko ekparolas la ŝtonoj. Mi ne havis kaŭzon por timi, ĉar mi ne havis malbonan intencon. La parolantajn rokojn mi volis informi, ke ili same ne timu min. Do laŭte, kiel mi nur povis, mi ekkriis:

- Pacon al la bonuloj sur la tero!

Ne malmultajn noktomezajn diservojn mi jam partoprenis, do mi bone sciis, ke je la gloro de Dio la ĝusta respondo estas paco por la homoj.

Sed mi ne pensis pri tio, ke homoj devas silenti, se la rokoj parolas. Tuj kiam mi elbuŝigis la unuan voĉon, la lumo ĉesis ĉirkaŭ mi tiel subite, kiel la flamo de blovestingita kandelo.

En nigra mallumo mi blindiris[151] reen ĝis la loko, kie tra la truo enradiis la luno. Ĝi estis ankoraŭ videbla, sed vane mi ĵetadis al ĝi rigardon. Ĝi ne povis doni ion pli taŭgan helpilon, ol siajn radiojn, sed grimpi sur radioj povas nur anĝeloj.

Kion fari jam? Certe nenion krom sidiĝi sur ŝtono, la kubutojn apogi sur la genuoj, subteni la kapon, pensi pri mia patrino kaj feino,[152] kaj plori, ploradi tiel dolore, ke eĉ la rokoj moviĝu pro tio.

La rokoj ne moviĝis, sed la luno ekiris. Kiam mi denove rigardis supren, ĝi jam pasis tiom antaŭen, ke nur arko restis videbla el ĝi. Sed ĝi brilis tiel optimisme, kiel ora okulo:

- Venu, Gregorio, sekvu min!

Do mi ekiris al tiu direkto, kie pli frue brilis la parolantaj rokoj. Nun ili jam nek lumis, nek parolis. Malmolajn, malvarmajn ŝtonojn mi renkontis, kelkaj eĉ krude batis min, kiam mi puŝiĝis al ili. Sed mi nur blindiris plu, ĝis mi atingis ebenan ŝtonmuron. Laŭ mia palpado ĝi estis tiel glata, kiel tabulo.

Tie mi sidiĝis por iom ripozi kaj aranĝi miajn pensojn. Kiam avo Petro gvidis min en la nova minejo, ankaŭ tie mi vidis koridoron kun tiel glata muro. Evidente mi trafis ĉi tie koridoron de la eksminejo. Ĝi nepre havas elirejon ie. Do ankaŭ mi povas liberiĝi el sub la tero.

Mi ekiris antaŭen laŭ la muro, kaj paŝadis plu, ĝis fine malvarmeta aerblovo tuŝis min el iu direkto. De kie mi venis, tie estis varme tiagrade, ke mi ŝvitis pro tio - la freŝa aerblovo do povas veni nur el la supra mondo!

Se mi tiam ne timus, mi krius pro la ĝojo, sed mi jam sciis, ke en tiu medio oni prefere silentu. Tial mi kuraĝis nur tiom, ke en mia koro mi ridetis al mia patrino kaj feino, kaj turnis min al la direkto de la malvarmeta blovo.

Mi alvenis lokon, kie la koridoro estis mallarĝa tiel, ke miaj etenditaj brakoj atingis ambaŭ flankmurojn. La vojo kondukis supren, sur ruliĝemaj ŝtoneroj, kiuj denove kaj denove reglitis sub miaj piedoj, dume la blovo fariĝis pli kaj pli forta. Post loko, kie la koridoro ŝanĝis direkton, mi jam ekaŭdis eĉ la bruon de la vento. Ĝi susuris, zumis, siblis, muĝis, sed tiu bruo por mi estis tiel bela, ke la muziko de kristnaskaj anĝeloj ne povus superi ĝin.

La koridoro denove ŝanĝis direkton, tie la vento jam batis min, kiel skurĝo. En mia situacio tio estis por mi, kiel milda tuŝo de floroj. Kelkfoje mi profunde enspiris la freŝan aeron, kaj impete rekomencis la paŝadon. Mia antaŭsento inspiris, ke post kelkaj paŝoj mi liberiĝos.

- Jen, Gregorio, la prenfantomo tamen ellasis vin!

Jes ja! Mi denove ruliĝis ien tiel, ke la koro de la granda Cintulo krevus pro la envio, se li ĉeestus. Ŝajnas, ke moki la prenfantomon ne estas konsilinde, ĉar ĝi forportas sian viktimon, kiam tiu tute ne pensas pri tio.

Tamen mi falis al loko ne profunda sed mola. Miaj manoj palpadis: jen mi kuŝis sur neĝo. La zumado de la vento estis aŭdebla, sed mi ne sentis la blovon, mia kapo bruis interne. Mi rigardis supren: sur la firmamento steloj brilis, kiel etaj okuloj.

Gloron al Dio en la ĉielo! Mi alvenis sub lian kristalan kupolon. Ne nur la steloj lumas, ankaŭ la neĝo rebrilas blanke ĉirkaŭ mi. Mi jam ne estas en blinda mallumo. Se mi klopodas per la okuloj, mi jam vidas. Mi vidas, ke mi atingis grandan, rondan fosaĵon. Ĝia rando estas alte super mi, vojo ne estas videbla, ĉion kovras neĝo. Se estus tago, ie mi certe povus grimpi el la fosaĵo. Se la luno brilus, eble troviĝus arboradiko, per kiu mi povus elgrimpi al la supra mondo, kiel la fabela Janko el la lando de drakoj. Sed dum mi erarvagadis sub la tero, la luno, paŝtisto de steloj, pasis plu sur la ĉielo. Povas esti, ke ĝi jam eĉ deglitis ĉe la rando.

Mi ĉirkaŭrigardadis tiel, kiel eble skarabeto rigardadas, kiu ĉe vinberrikolto falis en malplenan sitelon. Subite mi rimarkis, ke ankaŭ aliflanke estas nigra, ronda aperturo, kontraŭ tiu, el kiu mi falis. Nigra, malfermita buŝo videblas meze de blanka spaco.

Mi travadis la fundon de la fosaĵo en la profunda neĝo, kaj mi pene atingis la enirejon de la kaverno. Ĝi ne estis alte, mi povis grimpi al ĝi. En ĝi mi povos tranokti komforte - mi pensis -, do mi ne devos kuŝi sur la neĝo.

Tuj ĉe la enirejo de la kaverno mi ekripozis, mi ne intencis iri plu. Kun dorso apogita al la rokmuro mi sidis morte laca, kaj miaj okuloj fermiĝis. Mi sentis nek malsaton, nek timon, nek froston, nek ion ajn, nur la esperon, kiel bone mi dormos ĉi tie. En mia kapo ne aperis la penso, ke oni povas tie ne nur dormi, sed ankaŭ frostmorti.

Do mi povus ekdormi tiel, ke neniam poste mi vekiĝus, sed duondorme mi denove aŭdis voĉon. La voĉo diris:

- Ne ploru, kolombeto mia!

"Jen, denove!" - malfermiĝis miaj okuloj -, "la ŝtonoj denove parolas! Sed ekde nun mi jam subaŭskultos ilin sen interrompi".

- Mi baldaŭ metos al vi agrable varman liton! - diris elkore la sama voĉo. Sed tiu ĉi voĉo ne estis la voĉo de la rokoj, kiun mi aŭdis pli frue. Tiu ĉi voĉo ŝajnis tute homa.

La dormemo malaperis el miaj okuloj, anstataŭ ĝi en mi vekiĝis scivolo. Mi kaŭriĝis, kaj en la kaverno rampis antaŭen singarde, malrapide.

Ne longe mi iris ankoraŭ, kiam mi denove ekaŭdis la voĉon dekstre, kaj subite lumo trafis miajn okulojn. Tuj mi kaŝiĝis malantaŭ roko, kaj premis min al la tero. Mi jam komprenis, kian voĉon mi aŭdis, kian lumon mi vidis.

Jen, la koboldo de la minejo, kaj lia voĉo, lia lampo!

Ho, kiel dankema mi estis al avo Petro, ke li preparis min tiel zorgeme! Kiom bone, ke mi sciis, kiel akiri la bonvolon de la grandpotenca koboldo. Mi prenis la dikan panpecon el la poŝo de mia feljako, kaj ĵetis ĝin super la roko. Tiel bongustan panon li certe ne manĝis ekde tiam, kiam lia barbo elkreskis. Se nur li jam trovus ĝin!

Ŝajnis, ke li fakte trovis ĝin, ĉar mi baldaŭ aŭdis lian voĉon. Li diris kun klara prononco:

- Ja estus pli bone, koboldo de la minejo, se vi donus al ĝi ankaŭ pecon da lardo.

Mi malfermis la buŝon tiel, ke mia kapo preskaŭ elfalis tra ĝi. Tiu voĉo apartenis ne al la koboldo de la minejo, sed al la magia Kiŝmedo. La maljuna ventokapulo pensas, ke la koboldo de la minejo estas mi.

Do mi venis al ĝusta loko! Mi atingis mian celon, mi estas ĉe la hejmo de Kiŝmedo! Ek, Gregorio, nun estu prudenta!

Ne ekzistas kato, kiu povus iri pli silente, ol mi kaŝiris antaŭen. Mi bezonis fari nur kelkajn paŝojn, kaj mi jam trapasis la enirejon.

Ĝi ja estis domo tia, ke ĝi havis nenian pordon. Ronda kaverno, kiun elstara roko ŝirmis pli-malpli kontraŭ la vento kaj neĝo. La subiranta luno, kiu pli frue ŝajnis lampo, ĝuste lumis tien, do ĉion mi vidis klare.

Kaj mi vidis, ke Lampaŝulo kuŝas sur tavolo de seka fojno.[153] Liaj libroj kunpakitaj sub lia kapo estas lia kuseno. La feljako de la maljuna magiulo sur lia korpo estas lia kovrilo. Antaŭ li genuas la maljunulo en ĉemizo, liaj manoj estas kaŝitaj malantaŭ la dorso, tiel li tenas la panpecon. Mian panon, kiun mi intencis doni al la koboldo de minejo.

En tiu momento mi pensis pri nenia koboldo. Eĉ tion mi forgesis, ke mi vagadas en la fosaĵoj de la eksminejo. Mi vidis nur tion, ke la vizaĝo de mia amiko estas morte pala, el liaj okuloj falas larmogutoj, kaj la maljunulo kaŝas la panon antaŭ li. Kiŝmedo certe volas formanĝi mem la tutan pecon. Same, kiel li manĝis mian tagmanĝon en mia etinfana aĝo.

Ekregis min la kolero, mi prenis pezan ŝtonon kun la intenco, ke mi ĵetos ĝin al la maljunulo. Kaj tio nepre okazintus,[154] sed tiam li ekparolis.

- Jen, kolombeto mia, kiam mi rakontis al vi pri la koboldo de la minejo, vi ĉiufoje diris, ke tio estas fabelo, ĉu ne? Do, rigardu, kion donis al ni la koboldo de la minejo. Ĉu vi jam kredas lian ekziston?

Li etendis la panpecon al Lampaŝulo sur la manplatoj. La infano avide prenis ĝin:

- Pano! Dio mia, pano! Ĉu vera pano, kara avĉjo?

- Nepre vera! - kapjesis Kiŝmedo. - Vera panbulo. Kiam la koboldo de la minejo enmanigis ĝin al mi, ĝi estis ankoraŭ varma. Li diris, ke ĉiu, kiu manĝos el ĝi, fariĝos forta, kiel urso. Gustumu ĝin, kolombeto mia!

Lampaŝulo ekmanĝis la panon, sed ĝi falis el liaj manoj. Li estis tiel malforta, ke li jam ne povis teni ĝin.

- Nu, atendu, mi disrompados ĝin - diris la maljunulo, kaj lia voĉo estis tiel milda, tiel mola, tiel malgaja, ke mi ankoraŭ neniam aŭdis similan. Honteme mi faligis la ŝtonon el mia mano.

Lampaŝulo glutis la pecojn sen maĉi ilin, kiel malsata birdido, sed li subite flanken puŝis la sekvan rompaĵon.

- Kio por vi, avĉjo? La restaĵon manĝu vi mem. Ĉar ankaŭ vi ne manĝis ... ekde kiam? Unu du, tri... ekde kvar tagoj. Manĝu la restaĵon, avĉjo.

- Ĉu mi? - ridis Kiŝmedo tiel gaje, ke li eĉ min preskaŭ trompis. - Ja min ne forpermesis la koboldo, dum mi ne manĝis tutan panbulon. Mi satmanĝis kolombeto, kiel sako plenŝtopita.

- Tiel estas en ordo, avĉjo - trankviliĝis la infano -, se vi jam ne estas malsata, mi manĝos plu. Ĝi ne estas tia pano, kian vi kutimas baki el glana faruno.[155]

- Do manĝu ĝin, kolombeto mia, manĝu - instigis lin la maljunulo ĝojplene. - Vi vidos, ke baldaŭ ni manĝos nur tiel bongustan panon, se mi trovos la trezorojn. Ĉu vi scias, ke mi jam kaptis spuron pri ili?

- Senĉese vi ripetadas tion, avĉjo - malpacis la infano. - Ĉiun brilan ŝtonon vi konsideras trezoro, kaj saĝaj homoj priridas vin pro tio. Ĉu vi scias, kion mi farus en via rolo?

- Kion vi farus, kolombeto?

- Mi transloĝiĝus al la nova minejo, al avo Petro, kaj mi vivus, kiel la ceteraj homoj.

La magiulo murmuris en embaraso:

- Mi ne povas, kolombeto. Vidu, la homoj priridas min, aŭ ili forkuras de mi.

- Tio okazas, ĉar vi tiel malafable iradas inter la homoj.

Li silentis iom, poste rekomencis:

- Kiel bone estus foje dormi en varma ĉambro, avĉjo! Se mi fariĝos inĝeniero, mi havos ĉambron tian, ke ĝi enhavos du fornojn, ĉe unu fornoangulo dormos mi, ĉe la alia vi. Jen, kiel malvarmaj estas miaj manoj.

- Kompatinda kolombeto mia - diris la maljunulo karesvoĉe, poste li kliniĝis super la maldikaj manetoj, kaj komencis ilin varmigi per sia elspiro.

Mi neniam pli frue pensis, ke mi ankoraŭ sentos inklinon kisi la manojn de la maljuna Kiŝmedo, sed en tiu momento mi apenaŭ povis reteni min, ke mi ne faru tion.

- Kiel bona homo vi estas, avĉjo! - diris Lampaŝulo dankeme. - Vi estas la plej bona homo de la mondo, ĉu vi scias?

Avĉjo ne havis eblon respondi, ĉar la luno subite malaperis ĉe la ĉielrando, kaj la voĉo de Lampaŝulo dronis en ploro:

- Avĉjo, ĉu eĉ nun vi ne bruligos la meĉlampon?

- Sciu, kolombeto, ni jam ne havas oleon en ĝi - diris la aĝulo mallaŭte.

- Dio mia, kiel nin trovos la anĝeloj en mallumo? - plendis la infano. - Ĉu ne estus bone, se mi starus ĉe la enirejo, kaj tie mi atendus ilin?

- Ho, ne, kolombeto mia - diris timzorge la maljunulo. - La anĝeloj dirus: "Kia afero estas, ke tiel juna knabeto troviĝas subĉiele en malfrua nokto."

- Sed ĉi-nokte mi nepre volas paroli kun la anĝeloj. Mi deziras peti ion.

- Kion vi volas peti, kolombeto?

- Mi deziras ricevi belan feljakon, ornamitan per floroj, kian havas iu knabo en la lernejo. Li nomiĝas Gregorio. En miaj sonĝoj mi ĉiam surhavas tian feljakon. Mi pensas, ke ankaŭ la anĝeloj surhavas tian. Ĉu vi jam vidis anĝelojn, avĉjo?

- Ne... Ili ne vagadas en tiel sovaĝa loko.

- Sed eble ili kelkfoje tamen venas ĉi tien, ĉu ne? Ĉiun bonan homon ili kutimas viziti. La pasintan kristnaskon ili vizitis ankaŭ nin, sed tiam mi dormis. Do la anĝeloj parolis kun mia patrino, kaj sendis al mi novajn lambastonojn. Ĉu ili vizitis ankaŭ vin?

- Ne, kolombeto, min vizitis neniu. Ĉi tie aperis anĝeloj antaŭ tre longa tempo, kiam via patrino estis tiel juna, kiel nun vi. Poste ili ne venis. Vidu, inter la ŝtonoj ankaŭ la koro de via avĉjo fariĝis ŝtono, kaj ĝi timigis la anĝelojn. Donu viajn manojn, kolombeto.

Mi pensas, ke la magiulo kovris sian vizaĝon per la manoj de la infano, ĉar Lampaŝulo baldaŭ ekparolis timeme:

- Avĉjo, Ĉu vi ploras? Mi sentas viajn larmojn sur miaj fingroj. Kiu insultis vin, kara mia avĉjo?

- Ne, mi ne ploras, kolombeto - diris la maljunulo tremvoĉe. - Nur mia koro degelas. Ekde nun jam ne evitos min la anĝeloj. Ŝajnas al mi, ke ili jam proksimiĝas.

- Se nur ne estus mallumo! - suspiris Lampaŝulo.

Mi aŭdis, ke la maljunulo subite saltleviĝis, kaj lia voĉo pli gaje sonoris:

- Jen, pli frue ne venis en mian kapon! Mi ja havas alian meĉlampon en la malnova minejkoridoro, kie pasintfoje mi fosadis por trezoroj. Tuj mi alportos ĝin, tie ĝi jam ne estos bezonata, ĉar mi ne plu ĉasados trezorojn. Atendu, baldaŭ mi alportos ĝin! Brilos lumo tia, ke ĉiuj anĝeloj ariĝos ĉi tie.

- Rapidu, avĉjo - respondis Lampaŝulo -, dume mi preĝos.

La paŝoj de la maljunulo klakadis laŭlonge de la subtera koridoro. Ĝi verŝajne kondukis al profunda loko, ĉar mi longe aŭdis malproksimiĝi la bruon de la paŝado. Foje stranga fajfado trafis miajn orelojn, kiu rememorigis min pri la birdo de la minejo. Sed tio daŭris nur momenton, ĉar tuj poste kvazaŭ mi aŭdus frapfermiĝi pordon, kaj nenian bruon plu krom la flustra preĝado de Lampaŝulo. La kompatindulo certe vokis la anĝelojn.

Do, li ne vane voku ilin! - dolĉa varmo inundis mian koron. - Lampaŝulo havu feliĉan tagon, kian li ankoraŭ ne travivis. Ĉe lia kuŝejo mi starigos la ĉielobservilon, kiun ĝis tiu momento mi senĉese kunportis, kaj sur ĝi mi sternos mian trezorĉasan feljaketon. Kial mi bezonus ĝin plu? Mi surportadis la feljakon longe, ĝis mi rekonis, ke la trezoroj kaŝiĝas en la homaj koroj. Kia feliĉo okazos, kiam la maljunulo revenos kun lampo, kaj la ĉielobservilo kun la feljaketo je la unua rigardo frapos iliajn okulojn! Kiel ili ĝojos, ke eĉ en mallumo trovis ilin la anĝeloj! Kion vi pensas, feino de feljaketo?

Ĉion mi faris tiel, kiel mi planis. Piedpinte mi kaŝiris al la kuŝejo, starigis la ĉielobservilon, kaj demetis la feljakon. Sed en la sama momento, kiam la feljako forlasis mian korpon, la ŝtonoj denove eksonoris. Kvazaŭ la ĉielo falus sur la teron, tiel tondris, flamoj ŝprucis el la fundo de la kaverno. Ĉu fakte ariĝis ĉi tie ĉiu anĝelo de la ĉielo?

Miaj okuloj fermiĝis, kaj mi falis al Lampaŝulo kune kun la ĉielobservilo kaj feljako. Poste mi nek vidis, nek aŭdis plu.

 

FESTENO EN LA MUELDOMO

Jam estis bonetosa, ridetema, gaja printempo, kiam mi informiĝis, kio fakte okazis la nokton de kristnasko en la eksminejo. Mi kuŝis en blanka ĉambro, sunradioj kaj odoro de siringofloroj plenigis la aeron tra la malfermita fenestro. Ĉe iu flanko de mia lito ridetis la pala vizaĝo de mia patrino, ĉe la alia flanko la sulkoplena vizaĝo de mia feino. Mi alrigardis surprizita jen unu el ili, jen la alian.

- Ĉu vi ne povas rekoni nin, karulo? - karesis patrino mian frunton.

- Mi klopodas, sed mi ne sukcesas reordigi miajn pensojn. Kie nun mi estas? Kiel mi venis ĉi tien? Kie estas la kaverno de Kiŝmedo? Kial mia lito elspiras odoron de medikamento? Kial kovras bandaĝo mian kapon? Kaj jen, tie, en la angulo, sur alia lito ĉu ne Lampaŝulo kuŝas? Ĉu ne kuracisto Titulo kliniĝas super tiu lito? Kial li svingas la kapon tiel malbonhumore?

Mi pensis pri mil demandoj, sed fakte mi povis eldiri nur tiom:

- Mi malsatas - kaj nenion pli.

Tamen, se mi deklamus ĉiun belan poemon de la mondo, mi ne rikoltus tiel brilan sukceson, kiel per tiuj du vortoj. Kiel ekradiis la mieno de miaj amataj proksimuloj, kiel ili kuris al la maljuna kuracisto:

- Ĉu vi aŭdis, sinjoro kuracisto? Li diris, ke li estas malsata!

Tri personoj kuris al ses direktoj por alporti glason da lakto. Kaj kiam mi prenis la glason el la mano de mia patrino, kaj propramane levis ĝin al mia buŝo, ili ekmiris tiel, kvazaŭ mi estus la fortulo de cirko,[156] kiu permane disŝiras ferĉenon.

Neniel mi komprenis tion. Nu, mi baldaŭ komprenos, mi pensis, kaj subite sidiĝis en la lito. Sed tiam mia patrino kunfrapis la manojn terurita:

- Ho, li denove volas iri! Kien vi irus, karulo mia?

- Kien, do, mi irus? - mi rondigis la okulojn. - Mi iros al la lernejo, kara patrino.

Mia respondo denove vekis grandan ĝojon, ke mi volas iri nur al la lernejo. Mia feino kun ekridoj sed larmante rakontis, ke ĝis nun mi ĉiufoje volis iri al la anĝeloj. Kuracisto Titulo eĉ avertis min svingante sian promenbastonon, kiu havis kapon leonforman:

- Haltu knabo, longa tempo pasos ankoraŭ ĝis ellitiĝo! Nur se vi tute resaniĝos, infano mia. Nun restu en la lito, kiel Lampaŝulo. Poste vi povos iri al la lernejo kune, por ke la prenfantomo neniun forportu. Ĉar vi ofte menciis ankaŭ ĝin dum tri monatoj.

Je tiuj vortoj jam estis mi, kiu ekmiris. Mi neniel kredis, ke mi kun Lampaŝulo kuŝas en tiu blanka ĉambro jam ekde tri monatoj. Kaj tiu blanka ĉambro estas en la hospitalo.

- Kiel ni venis ĉi tien?

- Ja ne perpiede, filo mia. Helpemaj ministoj alportis vin surbrake. La duan tagon de kristnasko ili elfosis vin ambaŭ inter la ruinoj de la eksminejo.

Mi malfermadis la buŝon, kiel fiŝo sur la hoko.

- Kio do okazis en la eksminejo, oĉjo kuracisto?

- Vi nepre pli bone scias tion, ĉar vi ĉeestis - ridis kuracisto Titulo. - Dank' al Dio ni ne estis tie. Ekde kiam vi kuŝas ĉi tie, vi ĉiufoje parolis pri la eksminejo dum premsonĝo,[157] sed ni eksciis nenion el la konfuzaj paroloj. Ĉu vi jam povus rakonti klare, kian aferon vi havis en tiu sovaĝa loko dum la nokto de kristnasko?

Mi raportis pri ĉio, kion mi sciis. Kiam temis pri tio, kiel ekparolis la lumantaj ŝtonoj sub la tero, mia patrino kaj feino tre miris, sed la kuracisto nur ridetis.

- Vi estis jam malsana eĉ tiam, kiam vi forlasis vian hejmon. Tiujn strangajn aferojn vi vidis, aŭdis en premsonĝo. Kredu, se mi ĉeestus, kiel vi, antaŭ mi neniam ekparolus la rokoj.

Mi kaj mia patrino okulsignis unu al la alia: ni ambaŭ sciis, ke en la mondo vivas ne nur homoj. Sed mi ne volis kontraŭdiri al tiel saĝa homo, kia estis kuracisto Titulo. Mi daŭrigis la historion, kaj kiam mi finis, la kuracisto penseme balancis la kapon.

- Do, mi jam komprenas la aferon. Kiam via magiulo bruligis la meĉlampon, la mineja gaso eksplodis, kaj la detonacio detruis la tutan eksminejon. Okazis konsiderinda eksplodo, la tuta urbo tremis. Feliĉe, ke tio okazis la nokton de kristnasko, kiam neniu estis en la ĉirkaŭaĵo. Vi ambaŭ eskapis[158] tiel, ke la eksplodo ĵetis vin al la ekstera neĝo, kaj surŝutis vin per ruinoj. Kvankam vi ambaŭ vundiĝis, eĉ via kranio fendiĝis iom, sed tio ne gravas, vundo de hundo resaniĝas facile[159]. Venas en mian kapon: kiel nomiĝas tiu brava hundo?

- Portulo - diris mia patrino tiel amplene, kvazaŭ ŝi ĝuste karesus sian plej ŝatatan kokinon

- Do, Portulon oni devus orumi. Sciu, ke estis ĝi, kiu malkovris, kie vi troviĝas. La tuta loĝantaro svarmis ĉe la eksminejo. Sed kiu pensus, ke vi estas sub la ruboj? Nur Portulo sentis, ke iuj estas tie. Ĝi bojis, hojlis sur la ruinoj, fine oni komprenis, ke fosado estas necesa. Vi estis tie triope.

- Ĉu triope? - mi ĉikaŭrigardis - Kie do estas la tria?

- Jen, ĉi tie - ridis la kuracisto, kaj prenis de malantaŭ la pordo la ĉielobservilon. - Estas mirinde, ke eĉ unu ĝia ŝraŭbo ne difektiĝis.

La vitrookulo de la ĉielobservilo gaje, afable brilis, sed mi ne ĝojis pro tio. Mi pensis, ke la tria estis Kiŝmedo.

- La tria estis ne li, filo mia - nebuliĝis la mieno de la kuracisto. - Li estis la spirito de la eksminejo, kaj li forpasis kune kun ĝiaj koridoroj, kiujn li ne povis forlasi. Kiam oni rekulturos la eksminejon, la ministoj starigos krucon omaĝe al li.

Ĉe la alia lito estis aŭdebla dolora ploro. Lampaŝulo silente aŭskultis nian konversacion, sed li ne povis reteni sin. Kuracisto Titulo paŝis al li, kaj bonkore karesis lian vizaĝon:

- Ja vi ploras, sed mi trankviliĝis. Ekde nun mi ne devas timzorgi pri via vivo.

... Pasis ankoraŭ kelkaj semajnoj, kiam la kuracisto permesis, ke ni ellitiĝu. Forlasi la ĉambron ni ankoraŭ ne rajtis, sed ni povis akcepti gastojn.

Kaj la gastoj venis amase, kvazaŭ al popolamuziĝo.

Unue nin vizitis avo Petro kun siaj tri kolegoj. La bonuloj donacis al ni du uniformojn, kiajn havas minejaj faklernantoj, kaj ili petis, ke poste ni uzu ilin kiel solenajn kompletojn.

- Tiujn uniformojn vi ricevas por rememori la feliĉan eskapon[160] - klarigis avo Petro , sed ni volas prizorgi vin eĉ alimaniere. Dio la bona, kiu povas ŝanĝi malbonon al bono, ankaŭ la minejan tragedion ŝanĝis al bonŝanco. Ĉar jen, kvankam la eksplodo ruinigis ankaŭ parton de la nova minejo, sed en la eksminejo, sub la rompitaj rokoj ĝi malkovris dikan tavolon da karbo, pri kiu oni eĉ ne sciis ĝis nun. Nia honesta laboro ekde nun profitos duoble. Por rekompenci vin ambaŭ, vi estos adoptitaj de la firmao, kaj instruataj, edukataj je ĝia elspezo ĝis vi plenkreskos. Tio estas nia ŝuldo al la iama Kiŝmedo, Dio donu al li eternan pacon.

Laŭta vivuado eksonis ĉe la fenestro kaj en la najbara ĉambro, malfermiĝis la pordoj, kaj la tuta klaso svarmis ĉirkaŭ la litoj. Niaj kamaradoj feliĉe manpremis kun ni, kaj la granda Cintulo ĉi-foje fakte prezentis la manstaron per unu mano[161] honore al la "filoj de la minejo".

Ĉiuj menciitaj eventoj plezurigis min, sed la plej grava ĝojo estis por mi, kiam mia patrino flustre informis min, ke la sekvan dimanĉon ni jam povos tagmanĝi hejme, en la mueldomo. Ni aranĝos festenon tiel abundan, ke la malnova loĝejo ankoraŭ ne vidis similan, kaj ĉu mi kredas, ĉu ne, ŝi buĉos eĉ la anseron honore al ni.

Mi ankoraŭ neniam renkontis tiun anseron, sed laŭ informoj ni tre bone konis unu la alian, ekde kiam mi resaniĝadis. Ĉar mia patrino ĉiufoje rakontis al mi pri la ansero, kaj al la ansero pri mi. Mi sciis pri ĝi, ke ĝi estas la plej blanka ansero en la mondo, kaj ĝi sciis pri mi, ke mi nenion pli sopiras manĝi, ol viandon de ansero. Do mi tre ŝatis la anseron, sed la ansero evidente ne tre ŝatis min.

Mi jam ekscitite atendis, kiam mi renkontos ĝin, kaj mia patrino peris mian mesaĝon.

- Jes ja, ansero mia, granda honoro okazos al vi - ŝi frapetis ĝian kapon. - Mi fritos vin por mia unusola filo, sed ricevos el vi ankaŭ Lampaŝulo, Malvinjo, sinjoro Cetkin, kuracisto Titulo, eĉ Georgo la kampogardisto ne estos forgesita. Do klopodu kreski, ansero, mi ne devu honti pro vi.

- Gak, gak, gak - respondis la ansero obeeme. Ĝi rezignaciis pri tio, ke dimanĉe ĝi fariĝos fritaĵo. Por diri la veron, la samo okazintus eĉ sen tiu rezignacio, ĝia obeemo tamen estis laŭdinda.

Eĉ en la poto ĝi zumis gaje tiel, ke estis plezuro aŭdi tiun muzikon. Tion diris personoj, kiuj ĉeestis, kaj ili estis multaj. En la kvartalo de malriĉuloj ansero en la poto estas malofta vidindaĵo. Ĉiuj kvin ciganidoj de cigano Barono alvenis je la novaĵo, ke riĉa tagmanĝo prepariĝas en la mueldomo, ĉe la vidvino de felisto.

- Mi sentas ĝian agrablan odoron - flaris profunde la plej aĝa ciganido. - Mia patrino diris, ke ankaŭ ŝi fritos tian manĝaĵon, se ankaŭ mi fariĝos tiel bona lernanto, kiel Gregorio.

Mia kara patrino venis al la pordo, kaj karesis la malordajn harojn de la brunulo:

- Ĉu vi fakte fariĝos tiel bona?

- Mi dezirus fariĝi tia - klinis la kapon la ciganido.

- Dio helpu vian intencon - viŝis mia patrino la larmoplenajn okulojn per sia blanka antaŭtuko, subite ŝi eniris la kuirejon, detranĉis unu femuron de la ansero, kaj nur poste revenis.

- Jen, karulo - ŝi enmanigis ĝin al la infano, kiu gapis tiel, ke lia malfermita buŝo povus engluti la tutan anseron.

Mia patrino reiris en la kuirejon por eviti dankvortojn, kaj distranĉis la anseron zorgeme. Dum ŝi laboris, ŝian atenton vekis la nekutima silento antaŭ la domo.

- Kio? Ĉu foriris la scivolemuloj? - ŝi elrigardis ĉe la pordo.

Ili ĉiuj estis tie, kaj kun rondaj okuloj ili observis la plej aĝan ciganidon, kiel li luktas kun la granda anserfemuro.

- Almenaŭ longe manĝu, ke ni longe vidu ĝin - suspiris la plej malgranda knabino al sia frato.

La koro de mia patrino ekdoloris. Sen voĉo, sen vorto ŝi prenis la tutan pladon, kaj portis ĝin al la malsataj infanoj.

- Prenu urĝe, ĉifonuletoj, antaŭ ol ĝi malvarmiĝus.

En la pelvo jam restis ne pli ol la brustoviando, kiam mia patrino la kompatinda konsciiĝis. Jen, ŝi senpripense disdonis la faman tagmanĝon! Kio nun okazos?

Sed vidante la infanajn vizaĝojn, ruĝajn pro la ĝojo, ŝi remetis la pelvon sur la fornon pli trankvile.

- Tiu sola peco sufiĉos por mia kara filo. Neniam li havis troan apetiton.

La bonulino forgesis pri la gastoj, kvankam ne malmultaj alvenis: Kuracisto Titulo kun mi kaj Lampaŝulo, Georgo la kampogardisto kun sia hundo, Malvinjo kun sia kato.

- Jen kutimo aristokrata - ŝi diris fiere - ke ankaŭ la kato partoprenu la festenon.

Mia patrino estis afabla al ĉiu, sed precipe min ŝi brakumis ĉe la pordo ridante-plorante:

- Ho, finfine vi venis hejmen, kara filo mia!

- Kion pri la ansero, panjo? - mi provokis ŝerce, ĉar kiam mi trapasis inter la maĉantaj buŝetoj antaŭ la domo, mi tuj konjektis la realon.

- Ĉu pri la ansero, filo mia? - ŝi palpadis sian antaŭtukon en embaraso. - Vian porcion mi rezervis, ĝuste la plej bongustan parton.

- Miaŭ, miaŭ - alkuris la maljuna kato Amiko ĉe la sojlo.

Ĝi jam pli bone konis la sorton de mia tagmanĝo, ĉar mian porcion ĝi tenis en la buŝo. Pli ĝuste nur la restaĵon, ĉar la viando jam estis formanĝita, la kato fuĝis kun la ostoj antaŭ Portulo, kiu postkuris sopirante la nomon: Ostoportulo.

Ni ĉiuj ridis pri la historio de la ansero, nur kompatinda patrino montris ploreman mienon pro la honto kaj embaraso. Por kia festeno ŝi povus nun jam inviti la multajn gastojn? Kuracisto Titulo fine konsolis ŝin:

- Nenia problemo estas, bona sinjorino, nur permesu al mi prezenti ion magian. Multaj tiaj aferoj okazis jam ĝis nun, eble ankaŭ mi sukcesos. Mi nur fajfas, kaj aperos magia tableto plena de manĝaĵoj. Kontrolu, infanoj, ĝi jam eble estas en mia ĉaro.

Kompreneble ĝi troviĝis tie, la kuiristoj de la restoracio antaŭ ni plenigis korbon per diversaj bongustaĵoj. En ĝi estis kaj ansero, kaj kokino, kaj dolĉaj kukoj, kaj salaj. Ni aranĝis festenon tian, ke eĉ la reĝo ne vidas pli abundan.

Ni sidis ankoraŭ ĉe la tablo, kiam ni aŭdis, ke Portulo tre fervore akceptas iun ekstere.

Tiel kolere ĝi kutimas boji al la cigano Barono - supozis la kampogardisto. Kaj li pravis, ĉar ni tuj aŭdis la voĉon de la cigano kvereli kun la hundo:

- Kial vi insultas min, malsaĝa hundo, se mi havas bonan intencon? Mi ne volas preni ion, sed mi alportis ion.

La cigano fakte alportis ion. Pecon el la dorsflanko de la trezorĉasa feljaketo. Ĝuste tiun parton, sur kiu estis la figuro de la mueldomo. Li trovis ĝin inter la ruinoj. La tuta feljako disŝiriĝis, forbrulis, nur tiu peco restis.

- Mi tuj rekonis ĝin, kiam mi fosadis tie per mia bastono - rakontis la cigano. - Jen, mi diris, ĝi apartenas al la feljako de mia juna amiko. Kiam mi portis ĝin hejmen, ekĝojis la familio. La edzino volis pendigi ĝin sur la muro, tiel bela ĝi estas. Nu, mi tiradis ŝian harplektaĵon. Kio mi estas? - mi diris. Kaj kio ĝi estas, ĉu porkido, ŝafido aŭ kokino? Ne, ĝi estas nur ĉifono de feljako, do kiel mi rajtus ĝin ŝteli de mia juna amiko, kiu ĉiam estis bonkora al mi. Mi portos ĝin al li, mi diris, ĝoju la kompatindulo, mi mem fakte ne povas ĝin utiligi.

Kuracisto Titulo donis al la cigano arĝentan moneron, kaj mi rigardis, rigardadis la silke broditan mueldomon, ĝis miaj larmoj faladis sur ĝin, kaj pro tio ekvivis sur ĝi la koloraj floroj. Mi ŝtelis min el la kunveno, kaŝiris al la tombejo, kaj kisis la krucon de florplena tombo tiel, kvazaŭ ĝi estus la mano, kiu per sia lasta movo finis la trezorĉasan feljaketon. Kaj ŝajnis al mi, ke la kruco estas figuro kun du brakoj, kiuj benas min, kaj ke mi aŭdas voĉon en la florodora vento, kune kun la muziko de griloj:

- La vivo estas amo.

 


 

GLOSOJ


[1] (REIRI)  VENDOMATO: tapiŝo-forma teksaĵo el kruda materialo, kiun la vendistoj metis sur la teron por anstataŭi vendotablon.

[2] (REIRI)  REKOMPENCI: esprimi dankemon per reciproka helpo aŭ donaco

[3] (REIRI)  ORIOLO: malgranda, paseroforma, flava-nigra kantbirdo (Oriolus oriolus)

[4] (REIRI)  NAJTINGALO: paseroforma kantbirdo (Luscinia luscinia); PIROLO: paseroforma kantbirdo kun blua kapo kaj griza dorso (Pyrrhula pyrrhula); KARDELO: paseroforma plurkolora kantbirdo (Carduelis carduelis)

[5] (REIRI)  BLINDIRI: iri palpante per etenditaj manoj, kiel kutime en mallumo; DIMANĈA ĈAMBRO: ĉambro en la hejmo de iamaj kamparanoj, kiun ili ĝenerale ne uzis, sed tenis en bela ordo, kaj kiu simbolis la prestiĝon de la koncerna familio. Tie estis aranĝitaj la plej valoraj instalaĵoj, mebloj, artobjektoj, cetere la doto de la edziniĝonta(j) fraŭlino(j).

[6] (REIRI)  "la ĝardeno de Dio": ĉirkaŭskribo (eŭfemismo) pri la tombejo

[7] (REIRI)  GARDOMARŜI: marŝadi ĉe/en areo (ĉi tie konkrete ĉe plantejo) por gardi ĝin

[8] (REIRI)  ENORMA: grandaĉa; malagrable, malbele granda

[9] (REIRI)  "sidiĝis sur la granda kesto", ĉar kamparanoj tiutempe uzis grandan keston, kaj kiel sidlokon, kaj kiel ŝrankon

[10] (REIRI)  "via prudento vojaĝas": vi perdis la prudenton, vi parolas sensencaĵon

[11] (REIRI)  OKULBATI: damaĝi per magia alrigardo; envulti okule

[12] (REIRI)  GRIFO: giganta, agloforma, fabela birdo

[13] (REIRI)  STRIDA: orelŝire alta kaj laŭta (se paroli pri sono)

[14] (REIRI)  "lacerton", ĉar la popola nomo de difterio estis "gorĝo-lacerto"; LACERTO: besteto, tute simila al krokodilo, sed nur kelkcentimetrojn longa, kiu lerte kuras, kaj nutras sin per insektoj

[15] (REIRI)  "ĝis la sekva kokokrio": koko krias kutime matene, do ĝis la sekva mateno

[16] (REIRI)  TUFO: densa, sed ne tre vasta aro da maldikaj objektoj, ekzemple haroj, plumoj, herboj

[17] (REIRI)  "surpaŝis la seĝon", do li stariĝis sur la seĝo, ĉar la meĉlampo estis alte

[18] (REIRI)  LABORANGULO: malriĉaj metiistoj ne havis apartan ejon por labori, do ili aranĝis parton de loĝata ĉambro tiel, ke ĝi estu taŭga por la koncerna metio

[19] (REIRI)  LAKONA: parolanta per mallongaj frazoj kaj neniam sen kaŭzo; ne babilema

[20] (REIRI)  "Eĉ cent katoj ne kaptus en ĝi unu muson": la peltmantelo havis tiom da truoj, ke la musoj facile povus forkuri

[20k] (REIRI)  "alta familio" dusignifa esprimo signifanta altrangan familion aŭ altstaturan

[21] (REIRI)  HOKBASTONO: ŝafistoj havis bastonon, kiu surhavis hokon, do la ŝafisto povis kapti per ĝi ŝafon ĉe ĝia gambo

[22] (REIRI)  "Barono" estis lia familia nomo

[23] (REIRI)  DEKUMI: mortigi ĉiun dekan el la kulpuloj; Ĉi tie figure, ŝerce: abunde ŝteli

[24] (REIRI)  "Korpo de porko, klabo de plago": frazeologio sen logika senco por esprimi koleron.

[25] (REIRI)  FLIKPECO: malgranda peco da teksaĵo, felo ktp. kiun oni kudras sur ŝiritan truon por ripari veston

[26] (REIRI)  "Jen, mia mano estas sen glavo" estas esprimo, ke "mi volas ne rivali, sed pace kontrakti, do ni manpremu"

[27] (REIRI)  REKOMPENCO: esprimo de dankemo per reciproka helpo aŭ donaco (ĉi tie kun ironia nuanco)

[28] (REIRI)  TINDROFUNGO: fungospeco, kiu post sekiĝo tre facile bruliĝas, do ĝi longtempe estis uzata por fari fajron, cetere oni povas kuiri el ĝi tinkturon taŭgan por kolorigi felon

[29] (REIRI)  SPRONO(j): metalaj pikiloj, kiujn rajdanto fiksas ĉe la kalkanumo de siaj botoj por stimuli ĉevalon

[30] (REIRI)  LAKTOVOJO: la nomo de nia galaksio, kiel stelaro ĉiela, nokte videbla de la tero kvazaŭ hela nebulo

[31] (REIRI)  "la akso de la helico": la centro de tiu granda, kvarbranĉa framo sur la ventmuelejo, kiun la vento turnadas

[32] (REIRI)  LACERTO: besteto, tute simila al krokodilo, sed nur kelkcentimetrojn longa, kiu lerte kuras, kaj nutras sin per insektoj

[33] (REIRI)  SEGAĴO: polvo, kiu defalas dum segado

[34] (REIRI)  PILK-MILITO ludo, en kiu du grupoj devas trafi unu la alian per ĵetita pilko

[35] (REIRI)  NEFORGESUFLORO: blua floreto; neforgesumino; alinome miozoto (Myosotis)

[36] (REIRI)  HAKFOSILO: ilo kun longa ligna tenilo kaj plata klingo por kulturi la teron per hakado, malkompaktigi ĝin kaj, forigi nedeziratajn herbojn (sinonimoj: hojo, rastro)

[37] (REIRI)  "kiu venas de Danubo, kiu venas de Tibisko": Danubo estas rivero okcidente, Tibisko estas rivero oriente de la koncerna loko

[38] (REIRI)  AERTRUOJ: truoj sur la tegmento proksimume 20-30 centimetrojn larĝaj, kiuj lasas egaliĝi la aerpreman diferencon inter la ekstera kaj interna atmosfero, por ke la premdiferenco ne damaĝu la konstruaĵon

[39] (REIRI)  STIPHERBO: speco de herbo, kiu estas tre malpeza, simila al floko, do facile forblovata de vento, kaj kiun oni ofte uzas por ornami sekan bukedon

[40] (REIRI)  PLUVOFLUEJO: mallarĝa, malprofunda sed longa kavo en la grundo, ĉu artefarita ĉu natura, kiu forkondukas pluvakvon precipe flanke laŭ la vojoj

[41] (REIRI)  FINGROĈAPO: malgranda, metala ingo, kiun oni metas sur la fingropinton dum kudrado, por ŝirmi la fingron kaj pli facile trapiki la teksaĵon per la kudrilo

[42] (REIRI)  KRESTO: karna elstaraĵo sur la kapo de kelkaj birdospecoj

[43] (REIRI)  "ĝardeno de mortintoj": ĉirkaŭskribo pri la tombejo

[44] (REIRI)  BRANO: ŝeloj de grenaj grajnoj; defalaĵo post draŝado

[45] (REIRI)  ORLI: kudri la randon de io por eviti ŝiriĝon kaj ofte ankaŭ por ornami ĝin

[46] (REIRI)  LEONTODO: planteto kun ronda, flava floro, kies grajnoj havas haretojn, kiuj facile flugas en la vento kiel paraŝuto, kaj kies tigo estas tubeca kaj enhavas blankan fluidon similan al lakto. (alinome: laktofloro)

[47] (REIRI)  ODORFUMO: bonodora fumo, kiun pastroj (precipe katolikaj) faras per incenso kaj arda karbo en speciala pendanta ujo svingata per mano

[48] (REIRI)  "ŝmiri per bastonbalzamo": ŝerca esprimo pri trabatado

[49] (REIRI)  "ĝia ĉapo": (figure) la tegmento

[50] (REIRI)  ORNAMITA OVO: laŭ hungara tradicio okaze de Pasko inoj ornamas kuiritajn ovojn per pentrado, desegnado aŭ per alia teknologio, kaj ili estas donacoj al knaboj kaj viroj, kiuj vizitadas knabinojn kaj virinojn por simbole akvumi ilin, ke ili "restu belaj" (pli frue, por ke ili estu fekundaj). Lastatempe "akvumadon" oni faras per parfumo. Ornamita ovo estas valora kaj zorge gardata.

[51] (REIRI)  "mi fariĝos lernanto rekompence por la feljako": mi esprimos mian dankemon pro la feljako tiel, ke mi fariĝos lernanto

[52] (REIRI)  LAMPIRO: malgranda insekto, kiu nokte lumetas inter la herboj

[53] (REIRI)  PASTOKNEDUJO: Proksimume 1 metron longa 0,4 metron larĝa, 0,3 metron profunda ligna ujo, en kiu oni knedis paston, sed kiun malriĉuloj okaze de bezono uzis ankaŭ kiel beboliton

[54] (REIRI)  VENTOKAPULO: homo, kiu ĝenerale decidas/agas sen pripenso

[55] (REIRI)  PISTI: diserigi aŭ pulvorigi per batoj

[56] (REIRI)  RUI: teni ion en akvo dum longa tempo por ŝanĝi ecojn aŭ eltiri solveblajn substancojn

[57] (REIRI)  JUGLAND-FUNGO: popola nomo de fungospeco, kiu kreskas sur la trunko de juglandarboj, kaj el kiu oni povas kuiri brunan tinkturon por brunigi felon (mi ne sukcesis identigi ĝin, eble Phellinus ignianus aŭ Polyporus squamosus)

[58] (REIRI)  SARKI: forigi herbaĉojn (trudherbojn)

[59] (REIRI)  La verso aludas pri la malproksimaj abioj, kiujn ankoraŭ ne tute kovris la neĝo

[60] (REIRI)  Feljakoj ofte havis borderon (ornamitan randon) el kolorigitaj felbendoj

[61] (REIRI)  CIKORIO: ĉi tie sovaĝa cikorio (Cichorium intybus), alta (ĝis 1 m) sed maldika planto

[62] (REIRI)  OSTOSAKO: ŝerca esprimo pri tre malgrasa, tre maldika homo

[63] (REIRI)  Lakto kaj mielo en la Biblio estas simboloj de bonvivo kaj abundeco

[64] (REIRI)  ORIOLO: malgranda, paseroforma, flava-nigra kantbirdo (Oriolus oriolus)

[65] (REIRI)  DUONĈARO: ĉaro, kiu havas nur du radojn, ĝenerale grandajn (alinome: kariolo)

[66] (REIRI)  PIKHERBOJ: diversaj herboj, kiuj havas pikajn foliojn, tigojn, dornojn ktp. kaj kiuj ĝenerale estas sensukaj, ne tre nutripovaj, ne ŝatataj de bestoj

[67] (REIRI)  OKZALO: plurjara herbo kun acidetaj folioj, uzataj por kuiri manĝaĵon el ili, (Rumex acetosa), ĝia acido: (COOH)2 ; PLUKI: (ĉi tie) deŝiri per fingroj, kiel floron, beron ktp.

[68] (REIRI)  JARDUNGITO: malriĉa kamparano (plej ofte juna fraŭlo), kiu entreprenis enloĝan servon ĉe pli riĉa kamparano por unu jara periodo, ekde printempo ĝis la sekva printempo

[69] (REIRI)  LERNOSERVISTO: knabo, lernanta profesion sub gvidado de majstro, plej ofte loĝanta ĉe la majstro, kaj rekompencanta la instruadon kiel helplaboristo kaj hejma servisto

[70] (REIRI)  DEMAMIGITA: (precipe pri bestido) juna, freŝe disigita disde mamnutrado, jam ne mamnutrata

[71] (REIRI)  FORĜBLOKO: granda ŝtalbloko, sur kiu oni forĝas la ardan feron per martelo (sinonimo: amboso)

[72] (REIRI)  FORĜBLOVILO: aparato, simila al la meza parto de akordiono, per kiu forĝistoj blovas la ardan karbon por intensigi ĝian bruladon

[73] (REIRI)  GERGULO: (noto por tiuj, kiuj konas la originalon) F. Móra dufoje verkis tiun ĉi saman temon. La nomon de la librovendisto kaj la nomon de la titola fabelfiguro mi prenis (kvankam iom torde) el la alia samtema rakonto, do ankaŭ ili devenas de la verkisto mem

[74] (REIRI)  KORNIKO: birdospeco ordinare nigra aŭ griza-nigra, kiu eligas malagrablan, laŭtan grakadon, kaj ŝatas ariĝi sur freŝe plugita kampo por serĉadi insektojn

[75] (REIRI)  GRIFO: giganta, agloforma, fabela birdo

[76] (REIRI)  SAGACA: ruze eltrovema por solvi malfacilaĵojn, ridingigi siajn malamikojn ktp.

[77] (REIRI)  PLUVOFLUEJO: mallarĝa, malprofunda sed longa kavo en la grundo, ĉu artefarita ĉu natura, kiu forkondukas pluvakvon precipe flanke laŭ la vojoj

[78] (REIRI)  TENERE: malforte, mole por esprimi amon, zorgemon, familiecan inklinon

[79] (REIRI)  LILIPUTA: ĉarme malgranda (alude pri la romano Vojaĝoj de Guliver, verko de Jonathan Swift)

[80] (REIRI)  FINGROĈAPO: malgranda, metala ingo, kiun oni metas sur la fingropinton dum kudrado, por ŝirmi la fingron kaj pli facile trapiki la teksaĵon per la kudrilo

[81] (REIRI)  PUP-KUDRISTINO: iama profesio, kiu celis kudri lud-pupojn por infanoj, kaj/aŭ vestetojn por tiaj pupoj

[82] (REIRI)  ZUMRIDI: ridi mallaŭte tra la nazo kun fermita buŝo

[83] (REIRI)  DEGNI: fari ion superece, ne afable, ŝajne nur pro ĝentileco (ĉi tie kun ironia nuanco)

[84] (REIRI)  FRAGMITO: kanospeco, per kiu oni kovris tegmentojn ĉe malriĉuloj

[85] (REIRI)  TALPO: Malgranda besto, kiu fosas koridorojn sub la tero, kaj vivas tie. En ĝardenoj oni ne ŝatas ĝin, ĉar ĝi detruas la florbedojn, kiam la teron ĝi puŝas supren el siaj koridoroj.

[86] (REIRI)  "Kiviuvu vi-vi evestavas?" (Akcentu ekskluzive la substrekitajn silabojn.) "Birdlingvo" estas lingva ludo, kiu konsistas en tio, ke al ĉiu vokalo oni aldonas la konsonanton »v«, poste ankoraŭfoje la vokalon mem, sed nur la originale akcentaj silaboj restas akcentataj. Post iom da ekzercado oni povas tiel paroli kaj ankaŭ kompreni tian parolon, kiu ridinde imitas la pepadon de birdoj.

[87] (REIRI)  "ĝian veluran kolumon" (ŝerce) la felon ĉe la nuko de la talpo

[88] (REIRI)  la tabulo "ŝajne paŝis antaŭen": tiutempe la tabulo en la lernejo ne estis fiksita al la muro, sed ĝi staris sur tri piedoj

[89] (REIRI)  MAROKENO: delikata, valora, kolorigita ledo el felo de ŝafo aŭ kapro

[90] (REIRI)  FLIKPECO: malgranda peco da teksaĵo, felo ktp. kiun oni kudras sur ŝiritan truon por ripari veston (ĉi tie: botojn)

[91] (REIRI)  FORNOBENKO: ĉe kamparanoj/malriĉuloj estis populara speco de masonita forno, kiu havis ĉirkaŭ si benkon, masonitan el ĝia propra materialo, taŭgan por varmiĝi sidante sur ĝi

[92] (REIRI)  ODORFUMO: bonodora fumo, kiun pastroj (precipe katolikaj) faras per incenso kaj arda karbo en speciala pendanta ujo svingata per mano

[93] (REIRI)  "manstari per ununura mano": esti en renversa pozicio tiel, ke ununura mano subtenas la tutan korpon, dum la piedoj estas supre, kaj tiel trovi ekvilibron

[94] (REIRI)  ERINACO: malgranda besto, kies dorson tute kovras elstaraj pikiloj, kaj kiu buliĝas montrante pikilojn al ĉiu direkto por defendi sin

[95] (REIRI)  ŜIMŜONO: Fortulo en la Biblio, kiu perdis sian forton, kiam lia amantino, Delila, tondis liajn longajn harojn dum lia dormo

[96] (REIRI)  "bone sidi al iu": esti bele harmonia kun ies aspekto, karaktero (parolante pri vesto, juvelo ktp.)

[97] (REIRI)  PILK-MILITO ludo, en kiu du grupoj devas trafi unu la alian per ĵetita pilko

[98] (REIRI)  ŜMIR-ARGILO: argilo, kiun (post miksado kun akvo) kamparanoj uzis en konstruado simile al mortero por glui brikojn aŭ ebenigi la muron per tavolo el ĝi

[99] (REIRI)  LABORANGULO: malriĉaj metiistoj ne havis apartan ejon por labori, do ili aranĝis parton de loĝata ĉambro tiel, ke ĝi estu taŭga por la koncerna metio

[100] (REIRI)  KLABO: man-armilo, kiu havas fuston kaj pezan kapon, kaj per kiu oni provas bati precipe la kapon de la malamiko

[101] (REIRI)  AKVOVENDISTINO: tiutempe en urboj kaj urbetoj ne ĉiu domo havis propran puton kun trinkebla akvo, do akvovendistoj portadis akvon aŭ en dorsositelo, aŭ en barelo sur ĉareto, aŭ en barelego sur ĉaro

[102] (REIRI)  Tiutempaj forintoj estis multe pli valoraj, ol nuntempe. 200 forintoj estis deca monata salajro por mezranga oficisto.

[103] (REIRI)  KOKOLAKTO: ŝerca vorto por mistifiki infanojn. Koko ne havas lakton, do laŭ la vera signifo en la proponitaj bakaĵoj tute ne estis lakto, kvankam la vorto je unua aŭdo sugestas tion.

[104] (REIRI)  RANCA: (se paroli pri grasa substanco) malbongusta, malbonodora pro la malkombiniĝo de graso, kiun oni ĝenerale jam ne manĝos, sed uzas por teknikaj celoj

[105] (REIRI)  HERBAĈO: nedezirata sovaĝa herbo en kulturita tero; alinome: trudherbo. (En la originala verko temas pri agrostemo, sed mi pensas, ke ne gravas la preciza speco, la metaforo estas bone komprenebla ankaŭ sen ĝi.)

[106] (REIRI)  "lernuloj": la maljunulo tordis la vorton "lernanto" laŭ la parolmaniero de simplaj provincanoj

[107] (REIRI)  RABATO: prezo, malaltigita pro diversaj kialoj, aŭ por difinita rondo de aĉetantoj (ekzemple: por infanoj, por samklubanoj ktp.)

[108] (REIRI)  ĉapo aŭ ĉapelo en pozicio kovranta la tutan frunton kaj preskaŭ la okulojn, inter simpluloj, huliganoj ktp. simbolis agresemon kiel metaforo pri mallevita okulŝirmilo sur la kasko de kiraso

[109] (REIRI)  INKOLEKANTO: malrespekta esprimo pri intelektuloj, uzata de nekulturitaj homoj

[110] (REIRI)  PAVIMO: aro da proksimume plataj ŝtonoj, per kiuj oni kovras straton, vojon, placon ktp.

[111] (REIRI)  "mi petas": respektema, ĝentila parolturno, devenanta verŝajne el la frazo "mi petas vian favoron"

[112] (REIRI)  "kunliga vorteto" zamenhofa esprimo pri la identiga rolo de "kiel", sed simila hungara esprimo signifas konjunkcion aŭ subkonjunkcion, kaj pri tio afektadis Cintulo

[113] (REIRI)  ĈARNIROJ: metalaj pecoj, sur kiuj turniĝas la pordo dum malfermado kaj fermado

[114] (REIRI)  AKSELO: la korpoparto sub la ŝultra artiko de la brako

[115] (REIRI)  En tiu nomo ja troviĝas tri personaj nomoj: Petro, Karlo, kaj Roberto

[116] (REIRI)  FORNOANGULO: loko inter la forno kaj apuda muro, kie oni povas sidi sur la fornobenko; FORNOBENKO: ĉe kamparanoj/malriĉuloj estis populara speco de masonita forno, kiu havis ĉirkaŭ si benkon, masonitan el ĝia propra materialo, taŭgan por varmiĝi sidante sur ĝi

[117] (REIRI)  KUPOLFORNO: masonita forno populara inter kamparanoj, kiu havis rondan bazon, kupolforman korpon kaj fornobenkon ĉirkaŭ si, masonitan kune kun la forno mem

[118] (REIRI)  PRUNELO: sovaĝa arbusto aŭ ĝia frukto, malgranda, bele blua, acideta bero (Prunus pinosa)

[119] (REIRI)  LAKTOSUPO: dolĉa frandaĵo kuirita el lakto, ovoj, sukero kaj vanilio, ofte kun diverspecaj nokoj

[120] (REIRI)  DISTRI: tute kaj agrable okupi ies atenton

[121] (REIRI)  "torto doboŝ": hungardevena dolĉaĵo, kiun kreis Jozefo Doboŝ, fama hungara sukeraĵisto, kaj kiu torto estis la unua enhavanta dolĉan buterkremaĵon. Malriĉuloj kompreneble ne konis ĝin, ĝi estis luksa frandaĵo.

[122] (REIRI)  "manstari per ununura mano": esti en renversa pozicio tiel, ke ununura mano subtenas la tutan korpon, dum la piedoj estas supre, kaj tiel trovi ekvilibron

[123] (REIRI)  Temas pri lampo Davy, meĉlampo de ministoj, sekura, ĉar ĝi ne eksplodigis la mingason, ja ĝia flamo estis ŝirmita per drata reto.

[124] (REIRI)  PIOĈO: speciala hakfosilo, kiu ordinare havas duoblan kapon, unuflanke kun plata, aliflanke kun pinta klingoj por hakfosi speciale kompaktan, malmolan grundon, karbon en minejo ktp.

[125] (REIRI)  "tagmeza sonorigo" En junio de 1456 estis evidente, ke la turka imperio baldaŭ atakos Eŭropon, kaj Eŭropo ne havos taŭgan armeon por defendi sin. Pro la timego papo Callixtus la 3-a la 29-an de junio en papa bulo (Bulla orationum) ordonis, ke oni sonorigu per la sonorilegoj ne nur matene kaj vespere, sed ankaŭ tagmeze por instigi daŭran preĝardon. Hungara militestro, Johano Hunyadi, kvankam en malavantaĝa situacio, tamen povis sukcese defendi la fortikaĵon de Belgrado, poste la papo ordonis, ke la tagmeza sonorigo restu kutimo kiel simbolo de tiu brila venko.

[126] (REIRI)  GRIFO: giganta, agloforma, fabela birdo

[127] (REIRI)  "kiel blinda ĉevalo": senpripense

[128] (REIRI)  Temas pri lampo Davy, meĉlampo de ministoj, sekura, ĉar ĝi ne eksplodigis la mingason, ja ĝia flamo estis ŝirmita per drata reto.

[129] (REIRI)  "eterna lumo": en katolikaj preĝejoj antaŭ la altaro tage-nokte brulas meĉlampo, kiel simbolo de la eterna adoro al Dio.

[130] (REIRI)  "birdo de la minejo": mita estaĵo, kiu enkorpigas la alvenon de mingasa danĝero

[131] (REIRI)  ULULI: eligi voĉon similan al tiu de la lupoj dum plenlunaj noktoj

[132] (REIRI)  "mi petas": respektema, ĝentila parolturno, devenanta verŝajne el la frazo "mi petas vian favoron"

[133] (REIRI)  KOLBASPUMPILO: aparato, per kiu oni plenigas per muelita viandaĵo diversajn intestojn, por fari kolbason

[134] (REIRI)  BUDAPEŜTO: la ĉefurbo de Hungario

[135] (REIRI)  En la originalo kompreneble temas pri fremdaj - ne hungaraj - vortoj.

[136] (REIRI)  TREMOLO: arbospeco, kies folioj eĉ pro la plej malgranda venteto senĉese tremas (Populus tremula L.)

[137] (REIRI)  PERLAMOTO: konkotavolo de kelkaj moluskoj simile brila, kiel perloj, kiun oni uzas por ornami objektojn

[138] (REIRI)  Temas pri popola mito por klarigi la makulojn videblajn sur la disko de plenluno

[139] (REIRI)  "dikan trunkon hakadi": entrepreni tre malfacilan taskon

[140] (REIRI)  PIEDVOJETO: mallarĝa vojo sufiĉa nur por perpieda iro de unu persono

[141] (REIRI)  Temas pri speciale maldika kaj alta (ĝis 25m) speco de poplo (Populus nigra Italica), kiu demalproksime aspektas, kiel montrofingro

[142] (REIRI)  KALKFORNO: forno, en kiu oni bakas (kalcinas) kalkŝtonojn por gajni kalkon taŭgan kiel konstrucela materialo

[143] (REIRI)  Kompreneble temas pri alegorio: la urso estas Kiŝmedo, la ursido estas Lampaŝulo

[144] (REIRI)  GRIFO: giganta, agloforma, fabela birdo

[145] (REIRI)  SUBTASO: telereto, kiun oni metas sub la tason de kafo aŭ teo

[146] (REIRI)  Temas pri la truo sur la kapo de la pioĉo, en kiu estas fiksita la fusto (tenilo); PIOĈO: speciala hakfosilo, kiu ordinare havas duoblan kapon, unuflanke kun plata, aliflanke kun pinta klingoj por hakfosi speciale kompaktan, malmolan grundon, karbon en minejo ktp.

[147] (REIRI)  FASTI: dum certa tempo ne manĝi, aŭ manĝi nur malmulte pro religiaj kialoj; FASTOTAGO: tago, en kiu la koncerna religio ordonas fasti. La 24-a de decembro por katolikoj dum jarcentoj estis kristnaska fastotago. Papo Paŭlo la 6-a en 1966 neniigis tiun fastotagon.

[148] (REIRI)  HAKBIRDO: pego, birdospeco, kiu serĉadas insektojn sub la ŝelo de arbotrunko hakante ĝin per sia beko

[149] (REIRI)  LAMPIRO: malgranda insekto, kiu nokte lumetas inter la herboj

[150] (REIRI)  PAPAVO: maldika planto kun dika frukto sed malpeza post maturiĝo, kiun vento facile svingas

[151] (REIRI)  BLINDIRI: iri palpante per etenditaj manoj, kiel kutime en mallumo

[152] (REIRI)  Temas pri Malvinjo.

[153] (REIRI)  FOJNO: detranĉitaj sekaj herboj

[154] (REIRI)  OKAZINTUS: estus okazinta

[155] (REIRI)  GLANO: frukto de kverko (arbo), nutraĵo por bestoj. En grava mizero oni povas mueli ĝin por gajni farunon, sed tre malbonan

[156] (REIRI)  "fortulo de cirko": akrobato, kies programero bezonas eksterordinaran korpan forton

[157] (REIRI)  PREMSONĜO: malagrabla, timinda sonĝo aperanta precipe en grave malsana, febra stato

[158] (REIRI)  ESKAPI: elturniĝi el grava danĝero, transvivi mortan danĝeron

[159] (REIRI)  "vundo de hundo resaniĝas facile": ŝerca diraĵo por konsoli vunditan infanon

[160] (REIRI)  ESKAPO: elturniĝo el grava danĝero, transvivo de morta danĝero

[161] (REIRI)  "manstari per ununura mano": esti en renversa pozicio tiel, ke ununura mano subtenas la tutan korpon, dum la piedoj estas supre, kaj tiel trovi ekvilibron