A   K   V   A

~~~~~~~~~~

BIBLIOTEKO

TITOLPAĜO

ENHAVO

DOMOKOS GYÖRGY VARGA

Marion Pfisterer sursceniĝas

Mozaikeroj
el la turmentoplena vivo de la filino
de Miklós Szentkuthy

Tradukis: László Vizi
Lingve reviziis: Julia Sigmond

La jena HTML versio de la verko estas plej konvena por legi ĝin rekte sur la ekrano, precipe laŭ la funkcio "plena ekrano". Por printi ĝin elektu la version PDF!

ENHAVO

1. Prologo

2. Antaŭ ol komenci, mi devas klarigi…

3. Sursceniĝas Marion Pfisterer

4. Mia zorge konservita valoraĵo

5. Diablaj datoj

6. Demando al mia paĉjo, post jardekoj

7. Letero al mia panjo post kvaronjarcento

8. Sur diafana papero

9. La testamento de la patro

10. La testamento de la patrino

11. Eĉ hodiaŭ tremas miaj genuoj

12. En krucpafado

13. Testamento

14. La arto kaj la falsigo

15. Epilogo

Prologo

Miklós Szentkuthy (laŭ civitana nomo Miklós Pfisterer) estis unu el la plej fekundaj hungaraj verkistoj de la 20-a jarcento. Li naskiĝis en la hungara ĉefurbo, en Budapeŝto, la 2-an de junio 1908, kaj mortis en la sama urbo la 18-an de julio 1988. La verkaro de Szentkuthy enhavas multajn romanojn, eseojn kaj tradukojn, krome ampleksan taglibron, kies enhavo etendiĝas de la jaro 1930 ĝis 1988. Oni kalkulas lin unu el la plej gravaj hungaraj verkistoj, kiel aŭtoron de majstroverkoj, interalie: Prae, La breviero de Sankta Orfeo, kaj Direkte al la unusola metaforo. Liajn verkojn oni tradukis al la lingvoj: franca, hispana, portugala, rumana, slovaka, angla, germana, pola, kroata kaj turka.1

1 - Surbaze de la artikolo “Miklós Szentkuthy” el la anglalingva Vikipedio
(http://en.wikipedia.org/wiki/Mikl%C3%B3s_Szentkuthy)

Antaŭ ol komenci, mi devas klarigi…

Antaŭ ol komenci la raporton, mi devas klarigi sen ajna plibeligo, kiel mi miksiĝis en la koncernan aferon. Tiel, ke Mariella Legnani, la kompatinda, kaptiĝis inter du verkistoj, ricevintaj la distingon Kossuth.2 Unu el ili estas Miklós Szentkuthy, laŭ sia originala nomo Miklós Pfisterer. Konsidere, ke la denaska nomo de Mariella Legnani estis Marion Pfisterer, oni ja povas konjekti, ke Miklós Szentkuthy – do unu el la du menciitaj ricevintoj de la distingo Kossuth – estas la patro de Mariella.

2 - distingo Kossuth: La plej altranga ŝtata distingo en Hungario koncerne artajn atingojn.

La alia verkisto estas Domokos Varga, laŭ sia originala nomo Domokos Vargha. Ĝuste lin amis Mariella kvazaŭ laŭsangan patron, kvankam Szentkuthy ne havis infanon krom ŝi, dum sinjoro Domokos Varga havis el ili eĉ sep, mi aldonu: ilia patrino estas tiu sama, unusola virino. Kaj konsidere, ke mia nomo estas Domokos György Varga, oni ja povas diveni, kiel mi miksiĝis en la koncernan aferon. Jen ĝuste tiel: Iun tagon Mariella vizitis min por peti, ke mi helpu al ŝi verki la plej malgajan historion de ŝia vivo.

Do, tiam estis mi, kiu kaptiĝis inter mia patro, Mariella kaj Miklós Szentkuthy. Laŭmorale mi ne povis rifuzi la helpon al Mariella, kiu mian patron amis kvazaŭ laŭsangan patron, kaj kiu petis mian helpon en la 80-a jaro de sia vivo, ĉar mi konsideris, ke ŝia patro – same, kiel mia amata patro – mortis ĝuste en 80 jara aĝo, kaj tio povas okazi ankaŭ al ŝi en iu ajn momento. Sed antaŭ la lasta vivhoro ŝi ankoraŭ deziras elŝuti al la mondo la plej akran doloron de sia koro, kvankam la kaŭzo de tiu doloro ligiĝas rekte al Szentkuthy, al la verkisto, kiu eĉ nun – post sia morto – estas prilumita de gloro, kaj kiu ricevis la distingon Kossuth. Pri tio sufiĉas mencii, ke Mariella antaŭnelonge subskribis kontrakton kun usona eldonejo por eldoni ne malpli, ol kvin volumojn el la verkaro de nia eminenta belliteraturisto.

Ŝi petis mian helpon en la 80-a jaro de sia vivo.
Ŝi petis mian helpon en la 80-a jaro de sia vivo.

Kiel mi povus havi la intencon, ke mi faru eĉ nur la plej bagatelan malutilon kontraŭ la renoma verkisto? Aliflanke en mia multmembra familio estis minimuma postulo, ke oni sentu solidarecon koncerne la sortbatitojn, kaj kiam Mariella vizitis min, ŝi aspektis vere sortbatita. La ĉiam vigla, eĉ iom tro impulsema virino montris tre malgajan, tre amaran, eĉ dolorplenan mienon. Dum la raporto pri ŝiaj korvundoj mi povis pli kaj pli akordiĝi kun ŝi pri la koncernaj afliktoj, fine mi estas kaptita. La tasko, ke mi helpu al Mariella elŝuti al la mondo la neniam finiĝontan doloron de ŝia koro fariĝis mia neevitebla kaj nenuligebla devo. Ŝi ne povos trankvile pasi al la transa mondo de la eterna vivo, se ŝia peto ne estos plenumita de mi. Do tiel mi fariĝis kaptita inter mia patro, Mariella kaj Miklós Szentkuthy.

Ja ne nur Mariella konis mian patron, sed ankaŭ mi sinjoron Miklós Szentkuthy. Kiel li efektive aspektis dum nia (verdire nur unusola) renkontiĝo, tion sugestas plej fidele la portreto3 pri li, desegnita de la skulptisto Miklós Borsos, kiu same ricevis la distingon Kossuth. Mi estis eble dek jara, laŭ mia rememoro en mia sino sidas mia plej juna, malfrua fratino, Julieta. Ŝajnas, ke ni plenigas tutan grandan terason, kaj Mariella entuziasme konstatas, kiel lerte mi prizorgas suĉinfanon, dum mi senkaŝe admiras lian vizaĝon, mirinde malrondan, iom diablecan, kun nazo kurba, kiel aglobeko. Ne, tiu vizaĝo ne estis malalloga por mi, kaj mi tute ne pensis aŭ sentis, ke ĝi estus sataneska, des pli ne, ke ĝi estus malica aŭ timinda, sed mia impreso estis, ke ĝi estas skulptita el marmoro, ke ĝi estas malproksima, iom glacia, kiel… jes! mi trovis la ĝustan vorton: kiel la karaktero de Lucifero!4 La frida racio radiis el lia vizaĝo, kiu vekis mian scivolemon, eĉ ravis min, sed venis el ĝi nenio simila al tiu varmeco, kiu en sia tempo venis ekzemple ĝuste el la okuloj de mia patro.

3 - La portreto estas videbla:
http://www.szentkuthymiklos.hu/jpg/Borsos_Miklos_small.jpg

4 - Lucifero: Aludo al la fama dramo de hungara verkisto Madách La tragedio de l’ homo, en kiu verko la figuro Lucifero akre kritikas la kreitan mondon, ke en ĝi ne troviĝas la harmonio de pura racio kaj logiko, kaj montras nenian empation al la homaro. Tiu dramo estas atingebla en Esperanto: https://mek.oszk.hu/00900/00928/html/

Ofte aperas antaŭ mi la larmoplenaj okuloj de mia patro, ĝuste tial, ĉar neniam pli frue, nek poste mi vidis lin plori. La koncerna sceno komenciĝis tiel, ke la malsupra najbarino sonorigis ĉe nia pordo. Patro plenumis ĝuste siajn verkistajn laborhorojn, do – kiel kutime – li ne malfermis la tutan pordon, nur ĝian altan, mallarĝan fenestron. Mi ne scias, ekde kiam li aŭskultis la torentajn insultojn de la najbarino, ĉar kiam mi enpaŝis tra la pordego de la kvaretaĝa blokdomo, mi aŭdis jam nur la lastajn stertorojn kaj anhelojn de la mense konfuzita, kompatinda virino, travivanta ĝuste la klimakson. Kiam mi atingis la lastan ripozejon de la ŝtuparejo, ŝi ĝuste returnis sin, kaj la larmoplenaj okuloj de paĉjo poreterne fiksiĝis en mia memoro tiel, ke mi vidas la guton, ruliĝantan sur lia vango. Aliflanke sinjoron Miklós Szentkuthy mi vidis plori neniam; sed verdire ankaŭ Mariella ploris neniam antaŭ mi. Same – kiel mi jam diris – ankaŭ mian patron mi vidis tiel nur unusolan fojon, kaj estas certe, ke Mariella ne vidis lin plori, do ne tio kaŭzis, ke Mariella en li vidis sanktulon, (tiu temo estos traktata ankoraŭ), sed en sia propra patro tute ne, eĉ male!

Kaj jen, la radiko de la problemo! Ĉar – kvankam neniu vidis sanktulon en Szentkuthy – multaj vidis en li dion. Kaj ne iaj malgravuloj! Ekzemple estas evidente, ke lia edzino, Dolly, kaj lia sekretariino, M. T., (do la du feminaj membroj de la “triunuo Szentkuthy”) kvazaŭ konkuris por apoteozi lin. Eĉ tiu konjekto ŝajnas ne senbaza, ke en vastaj literaturaj rondoj oni plu vidas en li dion, ĉar tio, ke ia malproksima Usona eldonejo intencas eldoni entute kvin volumojn el liaj verkoj, kian alian motivon povus havi, se ne tiun, ke li estas “dieca”? Kiujn el ni oni volas ankoraŭ distrumpeti tie? Neniujn. Eĉ ne mian patron, la alian ricevinton de distingo Kossuth. Li ja estis sanktulo, sed ne dieca. Kiel do mi – kiu estas nek sanktulo, nek distingita, nek dieca – povus permesi al mi, ke eĉ unu kritikan vorton mi aŭdacu diri pri la mondfama Miklós Szentkuthy?

Mi ja diros pri li nenion! Nek laŭdon, nek kritikon! Eĉ ne pri liaj edzino kaj sekretariino! Eĉ ne pri mia patro! Nek pri Mariella.

Mi nur sidas, kaj aŭskultas ŝin, sinjorinon Mariella Legnani, kies naskonomo estas Marion Pfisterer. Mi plukadas la elfositajn mozaikerojn, kaj laŭ la kaosa vicordo, kiel ili troviĝis unu post la alia, mi prezentas ilin tute senemocie. Afliktiĝu tiuj, kiujn koncernas la afero, mi ja neniel inklinas. Kompreneble malmultaj afliktiĝos. La bravaj snoboj de la literaturo ja prefere ekscitiĝas pro la aferoj de famaj verkistoj aŭ pro malkovroj, informoj pri iu aŭ alia sekreto de ilia privata vivo. Mi asertas eĉ pli: Se li mem ne estus en la transmondo (li ja estas tie, se entute ekzistas transmondo) tiuokaze ia barokeska aŭ divertimenta5 adaptaĵo de tiu ĉi historio verŝajne kaŭzus plezuron al li. Sed mi tute ne estas Szentkuthy, por mi donus nenian plezuron la detala esplorado aŭ ornamado de tiu ĉi temo, do mi faros tion, kio sekvas: mi subite malaperos.

5 - divertimento: “Amuza muzikpeco en libera fomo, varia laŭ la sortimento de muzikinstrumentoj, laŭ la ĝenroj, kaj laŭ la nombro de movimentoj.” La vorto samtempe estas aludo al la samtitola verko de Szentkuthy. La fonto de la muzika difino: Muzika enciklopedio
http://www.zenci.hu/szocikk/divertimento#ixzz3FFl9ajWj

Sursceniĝas Marion Pfisterer

Ŝi estas trafita de la lumfaskoj, kiuj venas desupre, el tre alte pendantaj reflektoroj. Finfine estas ŝi, kiu staras sur la podio. Ĉiuj rigardoj fiksiĝas al ŝi, al la unusola filino de Miklós Szentkuthy. Kaj el la aliaj rolantoj montriĝos nur tiom, kiom ŝi volas. Por ŝi venis la momento, kiam ŝi malkovros la veron: la veron el sia vidpunkto. Antaŭ ol ŝi trapasus al la eterna vivo, finfine ankaŭ ŝi povas rakonti, kiel okazis la aferoj de tiu fama verkisto… la aferoj de ŝia patro… la aferoj de tiu talento dieca…

Enkonduke estas nepre klarigenda…

Enkonduke estas nepre klarigenda demando: kio estas la racia motivo kaj celo de tiu ĉi verko? Tiu demando aperis jam la unuan fojon, kiam mi priparolis la temon kun Domokos György Varga, kaj mi tuj difinis mian deziron, ke malkovriĝu la PURA VERO.

Mia patro multe rakontis pri si mem, li preskaŭ ĉion prezentis el sia vivo en la libro kun la titolo: “Frivoleco kaj konfesio”, do mi pensas, ke por la esploristoj, kiuj okupiĝas pri lia vivo, por esplori restas apenaŭ pli, ol lia taglibro, kiu parte estos oficiale esplorebla jam en la kuranta jaro, la 18-an de julio 2013 (laŭ la testamento 25 jarojn post la morto de la verkisto).

Malantaŭ Miklós Szentkuthy – do malantaŭ mia patro – kaŝe kaj silente vivis PERSONO GRANDA, kovrita de la kulisoj. Sinjoro instruisto de gimnazio, d-ro Miklós Pfisterer, neniam fariĝus la fama verkisto, Miklós Szentkuthy, ricevinta la distingon Kossuth, se tiu GRAVA PERSONO, lia edzino, mia patrino, ne subtenus lin spite al ĉiu lia eksceso.6

6 - eksceso: ago, trapasanta la limojn de konduto ordinara, deca, prudenta.

Sed ili havis ankaŭ infanon, filinon, kiu fariĝis preskaŭ la martiro de ilia vivo, kaj pri kiu multaj eĉ ne scias, kvankam ŝi fakte multe, eble TRO multe suferis pro ili. Kiom granda estis la verkisto kaj lia edzino, same tiom malgrava, humiligebla estaĵo estis ilia infano, ilia filino, tretebla en la polvon.

Sed ili havis ankaŭ infanon, filinon, kiu fariĝis preskaŭ la martiro de ilia vivo.
Sed ili havis ankaŭ infanon, filinon, kiu fariĝis preskaŭ la martiro de ilia vivo.

Se en la venontaj epokoj oni volus scii ĉion pri Szentkuthy, al lia vivo apartenas ankaŭ la vivo de lia filino – kaj kiu alia do povus pli adekvate raporti pri ŝiaj vivo kaj afliktoj, ol ŝi mem persone?

La PURA VERO devas esti malkovrita, ĉar mi preferas la klarvidon en ĉiu afero. Kiel Jesuo diris: “La vero vin liberigos”. – Do la celo de la libro estas la PURA VERO kaj la KLARVIDO por la venontaj epokoj.

NENIA venĝemo aŭ akuzo nestas en mia koro, kvankam povas esti, ke mi pentras la veron kaj eventojn kelkfoje per tro krudaj kaj akraj esprimoj, sed tio devenas el mia sincereco kaj precipe el mia inklino al la VERO.

Aliflanke ESTAS GRAVE aldoni, ke el mia tuta koro mi pardonis kaj pardonas al ĉiuj miaj “damaĝintoj”.

Mi klopodas eviti listigon pri ili.

Sed pri miaj gepatroj, kiuj kaŭzis, ke mi ne havis veran infanecon, mi nepre devas raporti. Kaj ankaŭ pri tiu persono, kiu ĉion – eĉ la amsenton de miaj gepatroj – rabis de mi. Mi ripetas: ĉion. Eĉ miajn geamikojn, kiujn mi sincere amis, kaj kiuj sen kaŭzo (se tamen pro ia kaŭzo, ili ne informis min pri ĝi) perfidis min, kaj aliĝis al miaj malamikoj.

Mi postlasis mian okdekan vivjaron, kaj mi devas prepari min por la finkalkulo pri mia vivo. Kiel mi povus trapasi ĝin, se mi ne estus pardoninta al ĉiu?

Kiam mi fermos miajn okulojn poreterne, mia koro povos esti trankvila nur tiuokaze, se pacemo kaj pardonemo gvidos min laŭ mia Eterna Vojo, do ne koleremo, ne venĝemo. La sango tamen fluetos plu el miaj vundoj.

Jesuo post sia releviĝo aperis antaŭ la apostoloj, kaj diris: “Paco estu kun vi!” – Ankaŭ mi finas mian enkondukon ĉe tiuj vortoj: “Paco estu kun vi ĉiuj!”

Milano, la 22-an de aprilo 2013.

la unusola filino de Miklós Szentkuthy, tretebla kaj tretita en la polvon

En Anglio ĉirkaŭ 1931-1932

Sceno en Anglio ĉirkaŭ 1931-1932. La scenejo estas: agrabla tagĉambro, en ĝi komfortaj foteloj kaj alloga divano, skribotablo kaj riĉa librobretaro. En la kameno kraketas fajro, regas mola duonlumo. En Anglio posttagmeze ne povas manki la bonodora teo kun iom da kuketoj. Kiam leviĝas la kurteno, aŭdiĝas klasika muziko, kaj junaj geedzoj sidas en foteloj. Ĉu ili partoprenas nuptovojaĝon?

La viro estas tre alta, eleganta, kun elprofunda rigardo, nun stariĝas kaj mallaŭtigas la muzikon.

Li deziras paroli kun sia edzino. Ili ambaŭ demetas sian legaĵon, la sinjorino libron, la sinjoro iun numeron de la gazeto “Vogue”, kaj ili komencas dialogon. Pri kio? En Anglio oni kutime komencas ĉe la vetero, sed ili elektis alian temon:

Ĉu ili ekhavu infanon aŭ ne? La edzino deziras ekhavi, la edzo male: “Eĉ ne menciu!”

La kurteno refalas, sed la laŭta diskuto kaj kverelo daŭras plu.

Akto dua:

La 8-an de oktobro 1932 – jam ne en Anglio sed en Budapeŝto – mi naskiĝis.

La sceno kun kameno ne estas la produkto de mia fantazio: pri ĝi rakontis al mi miaj gepatroj. Mia patro gajnis stipendion por ampleksigi sian doktorigan disertacion, kaj ankaŭ mia patrino akompanis lin. Ĉu mia patro konsentis pri mia naskiĝo, aŭ ne, tion mi ne scias, kaj restis neniu, kiun mi povus demandi. Mia patro revenis al la hejmo de Eternulo en 1988, mia patrino sekvis lin post unu jaro, en 1989…

Se mia patrino vidis du taksiojn samtempe, en ŝia rememoro ankoraŭ dum longaj jaroj jen denove kaj denove vekiĝis la nasko.
Se mia patrino vidis du taksiojn samtempe, en ŝia rememoro ankoraŭ dum longaj jaroj jen denove kaj denove vekiĝis la nasko.

Mia patrino plurfoje menciis, ke ili mendis taksion, kiam alvenis la tempo por naski, sed la taksio neniel aperis, do ili mendis duan taksion, kaj antaŭ la pordego fine jam atendis ŝin du taksioj. Mia patro kvitigis la alvenon de unu el ili, kaj li kun mia patrino veturis al la hospitalo per la alia. Poste, se mia patrino vidis du taksiojn samtempe, en ŝia memoro ankoraŭ dum longaj jaroj jen denove kaj denove vekiĝis la nasko.

Kiom multfoje mi aŭdis tiun ĉi historion!

Ĉu akto tria?

Jes, okazis ankaŭ tria akto, sed multe pli poste, en la jaroj 1948-1949, kiam mia patro denove gajnis stipendion, kaj mia patrino denove akompanis sian edzon; jen, tiam komenciĝis mia kalvaria vojo.7

7 - kalvaria vojo: suferado (aludo al la sufermorto de Jesuo Kristo).

Kiel mi fariĝis Mariella el Marion?

Kiel mi fariĝis Mariella el Marion? Miklós Szentkuthy naskiĝis la 2-an de junio 1908, kaj fermis siajn okulojn poreterne la 18-an de julio 1988. Okaze de la centa datreveno de lia naskiĝo la Literatura Muzeo Petőfi aranĝis belegan ekspozicion, kaj je mia granda surprizo eĉ mi, do lia filino, estis invitita al ĝia solena inaŭguro. La ekspozicio prezentis la laborĉambron de mia patro, oni povis vidi la plejparton de liaj originalaj mebloj, parton el liaj libroj, kaj el liaj gravaj ornamaj kaj praktikaj objektoj, ekzemple la dekoracion de lia skribotablo: la krucon, familiajn fotografiojn ktp. Sed mi volas rakonti ne pri la ekspozicio.

Aktoroj laŭtlegis fragmentojn el la verkoj de Szentkuthy, kaj nur tiam – en 2008 (!) – mi ekkomprenis, kial miaj gepatroj donis al mi la baptonomon Marion. Laŭ franca prononcmaniero ĝi estas tre eleganta, belsona virina nomo. Nepre belsona, sed mia sorto ĵetis min al itala teritorio.

La itala lingvo havas interesan sufikson: la finaĵo “-one” signifas: “-eg-”. Ekzemple: tavolo (tablo), tavolone (tablego), letto (lito), lettone (litego).

La itala nomo Mario estas unu el la plej oftaj viraj nomoj, sed mian nomon – ĉar mi superis la pezon de 80 kilogramoj – oni ŝanĝis el Marion al Marione, tiel mi subite fariĝis “Marion-eg-o”, do viro, eĉ granda viro. (En la itala lingvo vortfinaĵoj tre malofte estas konsonantoj, pro tio la italoj aŭtomate aldonas vokalon).

Tiel oni ne nur emfazis mian konsiderindan pezon, sed eĉ nuligis mian virinecon. Sen hejmlando, sen familio sen mono, sen amikoj: jen, tiu situacio estis tro kruela torturo por juna, sentimentala virino, sopiranta familiecan amon!

Eĉ la ŝtataj aŭtoritatoj reklamaciis, ke “Marion” ne estas virina nomo, sed “Marione” absolute ne.

Tiel naskiĝis la nomo “Mariella”, kiu en la itala lingvo estas eleganta kaj gracia, do mi tuj fariĝis dudek kilogramojn pli malpeza. Ekde pli ol sesdek kvin jaroj mi nomiĝas Mariella, sed kelkfoje mi eksentas nostalgion pri mia iama nomo, se oni diras ĝin bele ĉu laŭ la franca, ĉu laŭ la hungara prononco.

La laborĉambro de mia patro

La laborĉambro de mia patro estis respektita kvazaŭ sanktejo. Oni ne rajtis brui, des pli ne frapadi ĉe ĝia pordo. Nekredeble malofte mi havis eblon eniri, ekskluzive nur tiam, se mia patrino aparte permesis tion, plej ofte en tiuj okazoj, kiam mia patro ne estis hejme.

Dio gardu min, por ke mi neniel prenu aŭ tuŝu ion! Ĉio estis tie sankta, ja temas pri la laborĉambro de Szentkuthy…

Dio gardu min, por ke mi neniel prenu aŭ tuŝu ion!
Dio gardu min, por ke mi neniel prenu aŭ tuŝu ion!

Li havis tre bele skulptitan, laŭ mendo fabrikitan skribotablon. Mi pensas, ke ĝi eĉ nun estas en lia iama laborĉambro – kiun mi, lia unusola filino, ekde multaj jaroj bedaŭrinde ne rajtas viziti. La piedojn de la skribotablo ornamis specialaj kurbaj skulptaĵoj, kiujn rapide kovris la polvo. Tiuj skulptaĵoj estis la eksterordinaraj partoj de la ĉambro, kiujn mi rajtis tuŝi: sur la belega tapiŝo, kovranta la plankon, mi rajtis rampi permane perpiede kaj purigi ilin per malgranda peniko. Tio estis la unusola distingo al la filino de Miklós Szentkuthy kiun ŝi ricevis de sia patro.

Foje mi ricevis eĉ grandan vangofrapon

Foje mi ricevis eĉ grandan vangofrapon, ĉar mi “bruis”. En mia rememoro mi staras en la banĉambro, kaj sango fluas el mia nazo – ĝis hodiaŭ mi vidas tiun scenon. Kvankam cetere mia patro ne estis brutala.

Li neniam havis korinklinon al la infanoj

Li neniam havis korinklinon al la infanoj, kaj ili ne vekis emociojn en lia koro. Nur tiam li rimarkis, ke ankaŭ lia filino estas homo, kiam mi komencis viziti lernejon. Tre malofte okazis, sed kelkfoje li tamen sidigis min sur la genuon, kaj deprenis medicinan libron el sia granda, riĉa biblioteko, tiel li montradis kaj klarigis al mi la miraklojn de la homa korpo. Se mi bone scias, mia patro iam volis fariĝi kuracisto, kaj ŝajnis, ke li volas planti en mi la interesiĝon pri la profesio kuracista. Koncerne tiun aferon li sukcesis cent procente, sed pro la mondmilito kaj pro mia tragedia sorto tiu mia inklino ne povis efektiviĝi.

Periodo de okupiĝo pri mikroskopo

Kion signifas tio? Mia patrino amis la florojn, eĉ en la ĉambroj estis densejoj el floroj. Mia patro metis florojn en glason, poste dum kelkaj tagoj li ne ŝanĝis la akvon, kaj jen, miraklo! Ĉiutage ni analizis guteton el ĝi per mikroskopo, kaj svarmis en ĝi miloj da estaĵoj, kvazaŭ subite aperus la maro. Ekde tiam pasis sepdek jaroj, sed eĉ nun mi vidas tiun miniaturan maron.

Ni legadis ankaŭ botanikajn verkojn, mi eĉ memoras, ke foje li pruntepetis mian botanikan lernolibron, kaj ni longe analizadis la miraklojn de la flaŭro.

Povas esti, ke ankaŭ mia profunda kredo pri Dio kaj mia religiemo devenas el tio, ĉar efektive: la giganta universo, la homa korpo kaj la mirakloj de flaŭro kaj faŭno povas deveni nur de Dio, nur de grandega povo, ne konceptebla de ni.

Venis periodo, kiam

Venis periodo, kiam miaj gepatroj aŭskultadis klasikan muzikon en la laborĉambro de mia patro, kompreneble el sondisk-aparato. La travivaĵoj, vekitaj de la muziko, kiu al mi penetris tra la muro, profunde stampiĝis en mia koro, kaj ili ne nur disvolvis mian muzikan inklinon, sed eĉ helpis min por elteni multajn malfacilajn jarojn.

Miaj gepatroj aŭskultadis klasikan muzikon en la laborĉambro de mia patro, kompreneble el sondisk-aparato.
Miaj gepatroj aŭskultadis klasikan muzikon en la laborĉambro de mia patro, kompreneble el sondisk-aparato.

Al la ŝatokupoj de miaj gepatroj apartenis kurioza vortludo: oni devis ŝanĝi vokalon de vorto tiel, ke ĝi fariĝu alia senchava vorto. Ekzemple “paŝo – puŝo”. Ankaŭ tio stampiĝis profunde en mi, ĉar tion mi same aŭdis tra la muro, kaj almenaŭ tiumaniere, almenaŭ tiomgrade mi povis partopreni la intelektajn ludojn de miaj gepatroj.

Miaj gepatroj vivis intensan socian vivon

Ofte vizitis nin gastoj. Kvankam mi kiel infano estis ekskludita el la kunvenoj, mi eĉ el la fono ĝuis la svarmadon kaj la kaptitajn fragmentojn de la konversacioj.

La ritmo de nia familia vivo ne estis simila al la burĝaj kutimoj, ĉar ĝi estis adaptita al la varia laborprogramo de mia patro. Miaj samklasanoj post la lernejaj horoj ricevis tagmanĝon, sed mi devis atendi eĉ du aŭ tri horojn, ĝis mi ricevis ĝin. Plurfoje mi demandis mian patrinon, kial mi ne havas ordinaran vivon.

Mi memoras, ke mi devis longtempe litkuŝi

Mi memoras, ke mi devis longtempe litkuŝi en mia periodo, nomata “Kie estas viaj manoj?”. Mi havis dekompensacian kormalsanon. Mia patrino flegadis min kun amo, sed ĉe la pinto de ŝia laŭgraveca listo ĉiam estis la taskoj, kiuj koncernis la laboron, literaturan agadon, tagan programon, gastojn, amikojn kaj konatojn de mia patro.

Kiu estis la “ruĝa monstro”?

Pro kio ŝi restis rememorinda? Mi jam kiel infano rimarkis, ke multaj sinjorinoj svarmis ĉirkaŭ mia patro. Miaj gepatroj ofte parolis pri unu el ili, kiun ili baptis “Ruĝa Monstro”. Foje iu sonorigis ĉe la enirejo de nia loĝejo, do mi malfermis la pordon, kaj laŭte kriis al la laborĉambro de mia patro: “Paĉjo, venis la Ruĝa Monstro!” Mi neniel memoras, kio okazis poste, sed estas verŝajne, ke mi ne ricevis ĉokoladon pro tio. Mi estis ĉirkaŭ dek aŭ dekdu jara.

Numero 21. strato Derék, kie mi naskiĝis, kaj kie mi loĝis

La domo numero 21. strato Derék – en kiu mi naskiĝis kaj loĝis – estis pluretaĝa domo kun ĝardeno. En tiu ĝardeno mia patrino konstruigis sabloludejon. Multe mi ludis en ĝi, sed bedaŭrinde nur sola, ĉar mi ne havis gefratojn. Mi ŝatis “friti gratenitan stekon”: arbofoliojn mi malsekigis per akvo, poste ŝovis ilin en la sablon, kaj tiun bongustan “gratenitan stekon” mi fiere proponis al mia patrino.

Ankaŭ la naskiĝtagaj amuzaj kunvenoj (ĝis la militeventoj en 1942-1943) apartenas al miaj belaj memoraĵoj. Pri naskiĝtagaj tortoj mi ne memoras, sed mi memoras pri multaj belaj donacoj, kaj pri la vortoj de mia patrino: “Fine sekvos plorado!” Kvazaŭ mi aŭdus ŝin eĉ hodiaŭ. Kaj efektive ĉiam sekvis plorado ĉe la fino, ĉar ni tro senbride kapriolis. Min, la solinfanon, tre feliĉigis, se mi havis okazon ludadi kun samaĝaj aŭ similaĝaj infanoj.

Mia amikino nomiĝis Dudu

Mia amikino nomiĝis Dudu, kaj ŝi loĝis en la strato Tigris, tre proksime al ni. En ilia domo loĝis multaj infanoj, kaj ŝi havis ankoraŭ frateton. Mia patrino ofte akompanis min al ili por tuttaga ludado. Vespere, kiam ŝi – kompatinda panjo! – revenis por akompani min hejmen, mi prezentis histeriajn scenojn (“Mi ne volas iri hejmen! Mi ne volas iri hejmen!”) tiajn, ke eĉ nun, post 75 jaroj, mi hontas, kaj petas la pardonon de panjo. – Panjo, ĉu vi pardonas en la Ĉielo?

Ĝis hodiaŭ mi ŝatas la okzalojn. Fine de la strato Derék estis ŝtuparo, kaj en mia infanaĝo kurante sur ĝi malsupren – por ludo – ni ambaŭflanke deŝiradis kaj manĝis sovaĝajn okzalojn. La nuntempaj infanoj en la epoko de komputiloj jam eĉ ne konjektas, kiel bone oni povas ludi per la trezoroj de la naturo.

En la loĝejo de strato Derék

En la loĝejo de strato Derék mi havis tre belan, grandan infanĉambron. La strato kondukis supren laŭ la deklivo de monto Gellért, ĉe ĝia supra fino estis ŝtuparo, ĉe la malsupra: drinkejo – en kiun oni ofte sendis min, por ke mi aĉetu bieron al mia paĉjo.

Unu pecon el miaj kreaĵoj, malgrandan bluan-blankan papilion, ĝis hodiaŭ mi konservis sur mia nokta ŝranketo.
Unu pecon el miaj kreaĵoj, malgrandan bluan-blankan papilion, ĝis hodiaŭ mi konservis sur mia nokta ŝranketo.

Mi estis ĉirkaŭ ok aŭ dek jara, kaj mi tre ŝatis kreadi figurojn el bidoj. Malgraŭ mia mallerteco mi fabrikis belajn braceletojn, ringojn kaj aliajn malgrandajn objektojn. Unu el miaj kreaĵoj: malgranda blua-blanka papilio, ĝis hodiaŭ estas konservita sur mia nokta ŝranketo. Kiam de miaj gepatroj mi petis monon por aĉeti kolorajn bidojn, ili respondis: “bedaŭrinde ni ne havas sufiĉe da mono”. Kvankam la bidoj havis bagatelan prezon! Kaj en mia kapo tuj trakuris la penso: “Por aĉeti bieron, drinkaĵojn, ili ĉiam trovas monon! Kiel tio povas okazi?!” Jen, kiel profundaj vundoj aperas en la koro de infano.

Fumaĵita ŝinko el Prago

Tiu afero apartenas ne al la loĝejo de strato Derék, sed mi deziras rakonti ankaŭ pri mia alia grava vundo.

La fumaĵitan ŝinkon el Prago mi ĉiam tre ŝatis. En la malfacilaj jaroj de la milito oni povis akiri ĝin nur malofte, ĝi estis kalkulita kiel granda valoraĵo. Mia patrino promesis, se ĝi denove estos vendata, ŝi aĉetos el ĝi. Dum pluraj tagoj mi revadis, kiam alvenos la grava tago de la ŝinko el Prago. Tiu grava tago foje alvenis! Hura! Sed la afero havis malgajan, tragikan finon. Ni malfermis la pakaĵon, eĉ mia salivo ekfluis, sed mia patrino subite informis min: “Ĝi apartenas nur al Paĉjo!”

En mia plenaĝo dum pluraj jaroj mi ripetadis pro tio plendon al mia patrino, sed ŝi ĝismorte malkonfesis, ke tio vere povis okazi. Sed kiamaniere tio povus esti infana fantazio, se eĉ nun, post sepdek jaroj sangas kaj doloras mia koro pro tiu vundo.

Kristnasko ĉiam estis granda kaj grava festo

Kristnasko ĉe ni ĉiam estis granda kaj grava festo. Nur je kristnasko okazis kunveno tia, kiun partoprenis ĉiu familiano. La 24-an de decembro, posttagmeze venis mia patra avo, kaj li iris kun mi al sia loĝejo. Ĝis ni revenis al mia hejmo, “alvenis Jesueto”. La kristnaskarbo en la granda ĉambro atingis la plafonon, sub ĝi estis multaj donacoj por ĉiu. Jesueto tintigis per la kristnaska tintilo, kaj tiam ni povis iri en la grandan ĉambron. Ni kune kantis “El paradizo venis anĝeloj”, kaj “Jen la paŝtistoj jam ege ĝojas”, kaj nur poste ni ricevis permeson por rigardi la donacojn de Jesueto… Mia patrino jam ekde mia frua infanaĝo kunportadis min al la noktomeza meso. Fruvespere ŝi enlitigis min, poste surmetis al mi varmajn vestojn, tiel ni piediris al la preĝejo. Tiutempe ni ja ankoraŭ ne veturadis per aŭto…

Ho, kiel bela memoraĵo estas la glitumado!

Mia patrina avino loĝis ĉe la Urba Parko8 proksime al la artefarita glitumejo, kaj se vintre mi vizitis ŝin, preskaŭ ĉiufoje mi iris ankaŭ por glitumi. Tiutempe la glitumilon oni devis ĉeloke fiksi al la ŝuoj, kaj min feliĉigis, se mi ricevis kelkajn plusajn monerojn, kaj mi povis pagi al oĉjo helpisto, kiu alfiksis miajn glitumilojn. Ankaŭ en la gimnazio (Szilágyi Erzsébet) oni disverŝis akvon en la korto (kiel longaj, malvarmaj vintroj estis tiutempe!) kaj ankaŭ tie ni feliĉe glitkuris sur la glacio.

8 - La Urba Parko de Budapeŝto verdire estas tuta granda kvartalo, kiu apenaŭ enhavas loĝdomojn, des pli multajn publikajn spektaklojn kaj servojn, ekzemple glitumejon (somere samloke boatlageton), bestoĝardenon, cirkon, anglan parkon, muzeojn, restoraciojn ktp.

En la gimnazio okazadis ankaŭ regula sportado, mi partoprenis korbopilkon laŭprograme, kaj ni – kiel anoj de la dua aŭ tria gimnazia klaso – venkis la anojn de la oka klaso.9 Pri tio mi estas fiera ĝis hodiaŭ!

9 - Temas pri ok jara gimnazio, kiun infanoj komencas en dek jara aĝo, kaj finas kiel dekokjaruloj.

Pri miaj bazlernejaj jaroj

Mi ankoraŭ nenion diris pri miaj bazlernejaj jaroj, kvankam vizitante la bazlernejon mi akiris multajn amikinojn, kaj kun pluraj el ili eĉ nuntempe mi havas bonan rilaton. Unu jaron pli malfrue mi komencis viziti la lernejon, ĉar mi naskiĝis en oktobro, do mia unua lernojaro estis en 1939-1940. Infanĝardenon mi ne vizitis, kvankam esti inter aliaj infanoj verŝajne estintus pli utila por solinfano, kiel mi, ol esti nur kun la germana “Fraulin” kaj kun mia patrino (mian patron mi ja tre malofte vidis).

Mia unua lernojaro estis en 1939-1940
Mia unua lernojaro estis en 1939-1940

Mi vizitis eklezian bazlernejon en la strato Gellérthegy numero 7, tie nin instruis monaĥinoj. Ili loĝis en la fermita parto de la sama konstruaĵo. En la unua klaso nia klasestrino estis fratino Klotild, en la dua klaso fratino Angela, en la tria kaj kvara klaso fratino Hedvig. En la lernejo la infanoj devis surhavi uniformon: bluan plisitan jupon kaj bluzon kun bluaj kaj blankaj strioj.

En la Gimnazio de Knabinoj – Szent Margit

Mi komencis miajn mezlernejajn studojn en la Gimnazio Szent Margit. En la jaro 1943-1944 mi estis ano de la unua klaso, mia klasestrino estis fratino M. Teodorika Varga. Pro la milito mi bedaŭrinde ne havis eblon lerni plu tie, ĉar ne funkciis la tramoj, kaj ni loĝis tre malproksime. Estas preskaŭ miraklo, ke mi havas kontakton kun mia tiama instruistino pri gimnastiko: ŝi estas dr-ino Ernőné Linder – laŭ naskonomo Zsuzsa Gecső – kiu naskiĝis la 25-an de majo 1915, do ŝi jam postlasis sian 98-an jaron, kaj ŝi eĉ nun vizitadas la lernejon por gvidi la gimnastikan studhoron de ŝiaj iamaj lernantoj. Al ŝia nepo mi instruis la italan lingvon, kaj li eĉ sukcesis akiri universitatan diplomon pri ĝi. Sinjorinon Ernőné Linderer la Universitato pri Korpotrejnado nomumis je ĝismorta profesoro. Sed troviĝas ankaŭ samklasanoj, kun kiuj mi havas kontakton ĝis hodiaŭ.

Pro la milito mi bedaŭrinde ne havis eblon lerni plu en la Gimnazio Szent Margit, ĉar ne funkciis la tramoj.
Pro la milito mi bedaŭrinde ne havis eblon lerni plu en la Gimnazio Szent Margit, ĉar ne funkciis la tramoj.

Verdire mi ne scias, kial miaj gepatroj ne lasis min lerni plu en la gimnazio Szent Margit, ĉar miaj amikinoj – manke de publikaj veturiloj – en 1945 perpiede iradis al la lernejo kaj reen. Pro tio, ke miaj gepatroj jam ne vivas, mi jam ne povas malkovri la kaŭzon. Ni efektive loĝis malproksime, ja la Gimnazio Szent Margit estis proksime al la placo Móricz Zsigmond (eĉ nuntempe ĝi estas tie), kaj komence mi iradis tien perpiede, poste per tramo numero 61. Nur tio estas certa, ke siatempe mi havus tie pli agrablan sorton, ĉar en ĝi loĝis la informistoj kaj gardistoj de la sveda Karitata Servo, kaj ili tre atenteme prizorgis la lernantojn. Tiu prizorgado konsistis en tio, ke la lernantoj ĉiutagmeze ricevis freŝan, varman tagmanĝon, poste kuleron da moru-oleo, fine tabuleton da ĉokolado. Tiel ili helpis la refortiĝon de la lernantoj post la longa militperioda fastado.

La lernojaron 1943-1944, kiun mi pasigis en la Gimnazio Szent Margit, oni ne povas kalkuli kiel efektivan lernojaron, ĉar la bombardoj, paftrafoj, la militatako kontraŭ Budapeŝto ĉirkaŭ kristnasko malebligis la regulan vizitadon de la lernejo. Tiu jaro el la vidpunkto de lernado kvazaŭ perdiĝis.

La militatako kontraŭ Budapesto

La militatakon kontraŭ Budapesto en la vintro 1944-1945 ni transvivis en la strato Derék, tumultante en la kelo, inter teruraj cirkonstancoj. La domo estis disbombardita, la internaj ĉefmuroj restis starantaj, la eksteraj ruiniĝis, ni devis transloĝiĝi. La mebloj kaj la plej valora trezoro, la grandega biblioteko feliĉe restis sendifektaj, se ne kalkuli la bagatelajn perdojn. Eĉ la farĉaĵo de papava kuko restis – ĝi estis jam preparita, sed pro la bombardo oni devis forlasi ĝin…

La domprizorgisto volis aĉeti de mia panjo la ŝrankon de la banĉambro, sed ŝi ne volis vendi ĝin. Pordoj kaj fenestroj jam ne ekzistis en la domo, do la menciita meblo poste malaperis – kio povis esti ĝia sorto?

Post la militatako denove lernejo

Kiam – post la budapeŝta militatako – mi denove vizitis lernejon – ĉi-foje jam la gimnazion Szilágyi Erzsébet – tie mankis ne nur la fenestroj, sed eĉ la fenestrofostoj: iuj foruzis ilin kiel hejtlignon. En tiu malvarmo, sub la grado nul, sen fenestro – kaj kompreneble sen hejtado – ni povis elteni maksimume du horojn, same la instruistoj, kiel la infanoj. Tiel pasis la koncerna lernojaro. Mi efektive finlernis nur la kvar klasojn de la bazlernejo, ĉar kiel oni povus kalkuli tiujn lastajn jarojn? Ĉu kalkuli la po duhoran frostadon ĉiutage?

Tiutempe ankoraŭ ne ekzistis tiel bonegaj subŝtofitaj, varmaj ŝuoj kaj botoj, kiuj nuntempe ekzistas. Okaze de luĝado mi hazarde truigis mian unusolan paron da lanaj ŝtrumpoj, pro tio mi estis severe punita! Mia kompatinda patrino dum pluraj horoj riparadis ilin, por ke ili restu ankoraŭ iomete uzeblaj… Mi pensas, ke la nuntempaj infanoj eĉ imagi ne povus, kion ni travivis en tiu periodo.

La dua gimnazia lernojaro

La duan gimnazian lernojaron (1944-1945) mi komencis jam en la Gimnazio Szilágyi Erzsébet. Pro la menciitaj problemoj mi devis rezigni la eklezian lernejon, kaj akcepti kompromison – kontentiĝi – pri la Gimnazio Szilágyi Erzsébet. Sed tiu neceso ne longe daŭris, ĉar la tiean duan (sume trian) gimnazian lernojaron mi jam ne finlernis – la 28-an de aprilo 1948 mi forlasis Hungarion.

Mi kutime diras, ke mia instruiteco estas la kvar lernojaroj de bazlernejo, ĉar – kvankam mi jam vizitis la kvinan klason, almenaŭ du lernojaroj perdiĝis, kaj ŝajnas, ke ni lernis en la Gimnazio Szilágyi Erzsébet preskaŭ nenion. Kvankam estas fakto, ke la aliaj, kiuj lernis plu, sukcesis kompensi la perdojn de la komencaj du jaroj, kaj ili sukcesis abiturientiĝi, sed mi ne.

En la preĝejo de placo Krisztina

Mi estis unuafoja komuniiĝanto en la preĝejo de placo Krisztina. Laŭ mia rememoro mi preskaŭ svenis, ĉar la meson oni devis partopreni kun stomako malplena, kaj mi rekonsciiĝis en la kukvendejo, kiu troviĝis en la kontraŭa flanko. (Ĝi funkcias ĝis hodiaŭ, sed ĝi estas kompreneble renovigita kaj havas alian posedanton.) Se mi ne eraras, ankaŭ mia baptado okazis en tiu preĝejo. Ŝajnas al mi, ke en iu periodo mi devis vizitadi preĝejon kune kun la samlernejanoj, kaj mi pensas, ke tiam ni vizitadis la preĝejon de la kvartalo Tabán…10

10 - Tabán: jam malkonstruita, malnovstila popola loĝkvartalo proksime al ŝia (tiama) loĝejo.

Kiel mi ĵetiĝis al Svislando?

Nun mi devas komenci preskaŭ ĉe Adamo kaj Eva. Mia patro – kiel mi jam menciis – en 1948 gajnis stipendion por lerni unu jaron en Anglio, kaj li veturis tien kune kun mia patrino. Kio okazu al la filino? – jen la demando. Unu el la plej bonaj amikinoj de mia patrino el ŝia infanaĝo, nome Maria Hercz tiutempe vivis en Svislando. Ŝi venis en Svislandon tial, ĉar ŝi havis pulmomalsanon, kaj devis ricevi terapion en la kliniko de la urbo Davos. Sed por vivteni sin, ŝi devis labori. Tiel do ŝi venis en la urbon Luzern, kie ŝi trovis laboron en la kunedukejo, funkciigita de monaĥinoj (St. Agnes) kiel lingvoinstruistino.

Post kiam miaj gepatroj veturis al Anglio, dum kelkaj monatoj mi loĝis ĉe mia samklasano (ŝi estis amikino el mia frua infanaĝo), kaj mi akiradis la diversajn dokumentojn por la vojaĝo, kiu agado bezonis multe da tempo. La 28-an de aprilo 1948 mi ekvojaĝis, kaj el Budapesto mi veturis rekte al Luzern. Tie dum unu jaro mi restadis en la franca Edukejo de Monaĥinoj de Dijon.

La 28-an de aprilo mia onklino akompanis min al la stacidomo. Tio estis la unua paŝo al la kompleta ekzilo, sed tion mi ekkomprenis nur multe pli poste. Tio estis la unua paŝo, kiu tute deŝiris min disde miaj amikoj, parencoj, samlernejanoj, disde la hungara lingvo, disde la hungara hejmlando.

Lajos Pfisterer

Lajos Pfisterer, mia avo estis la patro de mia patro, kies originala nomo estis Miklós Pfisterer. La unua sceno, kiu venas en mian kapon pri li, estas, ke li tre fiere montris al mi fotografion, sur kiu – se mi bone memoras – li mem rajdas sur blanka ĉevalo, kaj surhavas oficiran uniformon. Kien povis perdiĝi tiu bela familia relikvio el la heredaĵoj postlasitaj de Miklós Szentkuthy?

Ofte mi ludis kun Avo “Bestoĝardenon”. Ni prenis la grandan skatolon de sur la malsupra breto de la kredenco, ĉar en ĝi “vivis” tiuj bestoj, per kiuj mia patro ludis en sia infanaĝo. Dum kelkaj minutoj ni konstruis veran, riĉan bestoĝardenon sur la planko. Por mi estis stranga travivaĵo, kiam mi prenis ĝuste tiujn figurojn, per kiuj mia patro eble same feliĉe ludadis iam, kiel mi mem nuntempe.

Mia avo por matenmanĝo ĉiumatene ricevis plenan tason da laktokafo kaj ankoraŭ plenan tason da varma lakto. Mi tre miris pro tio, ĉar hejme, ĉe ni, tio ne estis kutimo. Ĉe ni por matenmanĝo oni ricevis ĉiam nur unu el ili.

Jen, pri kiaj aferoj povas rememori iama infano post preskaŭ okdek jaroj! Ĉu ne estas strange?

Mia plej ŝatata ludo ĉe avo okazadis en sunbrilaj tagoj sur la balkono. Avo plenigis siteleton per akvo, metis en ĝin kelkajn penikojn, kaj per tiuj diversgrade dikaj penikoj ni pentradis sur la larĝa ladokornico de la balkono. Tiel naskiĝis la plej interesaj majstroverkoj, sed pro la sunbrilo ili rapide malaperis. Tiel do mi ne povis eldoni kaj vendi ilin, des pli daŭris la plezuro de tiu ludado. Dum pluraj jaroj mi ludis tiel kun avo.

Avino Gizella povis tre bone kuiri, kaj ŝi deziris iomete grasigi min, kiel ĉiu avino ŝatas nutri siajn genepojn, sed ŝi ne multe sukcesis ĉe mi. Mi memoras, kiom mi miris infane: kiel oni povas esti tiel tre grasa?! Kvankam laŭ la fotografioj ŝi eble eĉ ne estis tia.

Mi scias, ke ŝi amegis mian avon, kaj ĉiam respektis lin kun admiro.

Onjo Adél

Onjo Adél estis la patrino de mia patrino, dr-ino Dóra Eppinger – dr-ino Miklósné Pfisterer. Ŝi loĝis en la aleo Reĝino Vilhelma (nuntempe: aleo Városligeti), do ni nomis ŝin “Alea Avino”. Miaj patraj (Pfisterer) geavoj estis la “geavoj de Enyedi”, ĉar ili loĝis en Buda, en la strato Enyedi, proksime al la stacidomo Déli (Suda).

La alea avino loĝis tre malproksime de ni (tri aliaj genepoj loĝis pli proksime al ŝi) do mi nur malofte renkontiĝis kun ŝi. Sed por la geavoj “Enyedi” mi mem estis la unusola nepino… Grava evento estis renkonti la “etan” alean avinon, ĝuste tial, ĉar tio okazis malofte. Tial ni nomis ŝin “eta”, ĉar ŝi estis tre maldika kaj tre malalta. En ŝia maljuna aĝo ŝi ŝajnis eĉ pli malgranda. Post la milito ŝi plurfoje invitis min por tagmanĝi, sed tiam ni manĝis jam nur duope – antaŭ la milito ankaŭ miaj gekuzoj manĝis kun ni. La alea avino tre amis min, kaj mi scias ankaŭ tion, ke pro la malfacilaj cirkonstancoj de la militperiodo ŝi suferis multe.

Aliz Eppinger

Aliz Eppinger estis la fratino de mia patrino (la alia filino de la Alea Avino), kvar jarojn pli aĝa ol ŝi. Ankaŭ ŝin mi renkontis relative malofte, ĉar ni loĝis malproksime unu de la alia. Onjo Aliz havis eĉ tri gefilojn, sed mi scias, ke ŝi tre amis min spite al tio, ke ni malofte estis kune. Kiam post longa, multjara eksterlanda restado mi komencis vojaĝadi al Hungario – mi memoras – ke ĉiufoje, dum longaj jaroj, ŝi akompanis nin al la stacidomo por deziri “bonan vojaĝon”, kiseti min kaj mian filon, kaj en ŝiaj manoj ĉiam estis donaco por mi aŭ por mia filo – pro la multaj pakaĵoj mi eĉ ne trovis subite liberan lokon por kunporti ĝin… Mi memoras ankoraŭ pri belega komuna tagmanĝo ne longe antaŭ ŝia morto. Ni kaj ŝiaj filino, nepo sidis ĉe la tablo kaj konversaciis. Onjo Aliz povis jam nur kuŝi, sed ŝi partoprenis la konversacion, kaj ankaŭ tiam ŝi montris sian profundan amon al mi. Tiam mi vidis ŝin la lastan fojon…

Tivadar Dános (Dacing)

Tivadar Dános (Dacing) estis la edzo de onjo Aliz, la patro de miaj gekuzoj. Li estis advokato, kaj se mi ne eraras, estis li, kiu aĉetis la parcelon kaj vilaon en la vilaĝo Basaharc. Tio eble estos menciata ankoraŭ, sed mi ne povas prisilenti malnovan eventon. Mi alvenis al Basaharc, kaj oĉjo Tivadar kun ĝojo prenis la malgrandan Marion (do min), ĵetis aeren, lerte kaptis, kaj metis sur la teron – kiel oni kutime traktas infanojn. Mi ne scias, kiom jara estis “la malgranda Marion”, sed mi memoras, ke mi diris: “Kiom feliĉe, ke min ĵetis aeren ĝuste oĉjo Tivadar! Se tion farus mia paĉjo, mia cerbo certe disŝprucus.” Eĉ nun, en mia okdeka vivjaro tremante mi rememoras pri tiu psika traŭmato. Petante pardonon de mia patro mi deziras demandi: kio povis kaŭzi tiun reagon en mia infana animo?

Maria Hercz

Maria Hercz estis la plej bona, plej intima amikino de mia patrino, mi pensas, ke jam ekde la infanaĝo, sed pri tio mi ne estas certa. Mia patrino elektis ŝin, por ke ŝi estu mia baptopatrino, sed mi longtempe nur malofte povis renkontiĝi kun ŝi, ĉar pro pulmomalsano ŝi vivis en Svislando, tie ŝi ricevis terapion.

Mi pensas, ke ankaŭ la ideo, ke miaj gepatroj enskribigu min en svislanda kunedukejo, funkciigata de monaĥinoj, devenis de ŝi, sed mi ne estas certa pri tio. Maria Hercz tie instruis kiel laika lingvoinstruistino.

Mia baptopatrino estis ankaŭ primuzika kritikisto, kaj ankaŭ laŭpersone ŝi estis proksimulo de la famaj hungaraj komponistoj Bartók kaj Kodály. Lia frato (ĉu pli juna aŭ pli maljuna) okupiĝis same pri muziko – ili ambaŭ kreskis en etoso muzikama.

Kun mia baptopatrino nur en Svislando mi povis renkontiĝi iom pli ofte. Maria Hercz – kvankam ŝi devenis el riĉa familio – nur modeste povis vivteni sin per sia laboro kiel instruistino kaj kritikisto, kaj tion ŝi eltenis malfacile. Ŝi estis ĝisfunde religiema, tial ĉirkaŭ mia kvindeka jaro kaŭzis psikan traŭmaton por mi, kiam mi eksciis, ke ankaŭ ŝi estis unu el la gravaj amantinoj de mia patro, Miklós Szentkuthy.

Ankaŭ ŝia patrino vivis en Svislando, sed ŝi ne subtenis sian filinon, pro tio miaj gepatroj malrespektis ŝin. Ja tiam, kiam mi malsatis en Svislando tute sola kaj senhelpa, ĉar mi havis nenion, miaj gepatroj ne rimarkis la trabon en la propra okulo, sed la lignospliton en la okulo de onjo Irma, ĉe la patrino de Maria Hercz, ili – jen – rimarkis!

Maria Hercz mortis en modestaj cirkonstancoj kaj tute forlasita en Svislando, en la urbo Zug, kie ŝi vivis.

Verdire mi ne respondis tiel, kiel mi estus devinta

Anstataŭ raporti pri ilia karaktero, pri ilia personeco, mi ĉirkaŭskribis mian rilaton al ili, kaj miajn sentojn. Sed tio ne estas hazardo: nur tiom restis en mia memoro pri miaj travivaĵoj, pri miaj rememorindaĵoj.

Antaŭ pli ol sesdek jaroj mi estis “apolide”

Tio signifas, ke mi apartenis al neniu regno, mi ne havis ŝtatanecon, do verdire mi estis senpatriulo. Mi rajtis trapasi nenian limon, eĉ!, la senpatriuloj ne rajtis forlasi la lokon, destinitan por ili, do ankaŭ mi ne rajtis forlasi la italan kantonon de Svislando. Tio estis la kondiĉo, ke mi iam povu ricevi la svislandan ŝtatanecon.

Se mi bone memoras, mi devis pasigi almenaŭ 12 jarojn sen interrompo en la sama kantono, kaj almenaŭ 10 jarojn en la sama urbo. Mi estus povinta ricevi multe pli bonan laborpostenon ekzemple en Zürich: tie oni serĉis plurlingvajn oficistojn – finiĝus la laboro por mizera salajro -, sed mi ne povis iri tien, ĉar mi volis iam libere vojaĝadi, kaj por tio mi bezonis validan pasporton.

Finfine venis la momento, kiam mi povis prezenti mian peticion por svislanda ŝtataneco. Sed por tio mi bezonis multe da mono. Tiam tre bone utilis la kaŭcio, pli frue pagita al la polico: kiam post tutjara burokratia prokrastado mi finfine ricevis la svislandan ŝtatanecon, el la liberiĝinta kaŭcio mi povis pagi la imposton por la ŝtataneco.

Tiutempe mi estis jam pli ol tridekjara

Sed mi proksimiĝis al miaj revoj: mi volis lerni – lerni plu! Mi ĉiam ŝatis la lingvojn, do mi vojaĝis al Anglio, kaj serĉis laborpostenon. Mi laboris kiel “Au-pair”, do servistino, samtempe mi aliĝis al kurso pri la angla lingvo. Do tage mi laboris ĉe angla familio por vivteni min, vespere kaj nokte mi lernis.

Mi pensis, ke mi finfine vidas la elirejon el la tunelo: mi perfektigos miajn sciojn pri la angla, mi lernos plu, kaj mi baldaŭ ekhavos bonan laborpostenon. Sed la sorto decidis alimaniere.

Jen, kio estis skribita sur la paĝo de mia sorto

Jen, kio estis skribita sur la paĝo de mia sorto: “malfacilaĵoj, senĉesa luktado”, do venis novaj skuoj. Unu monaton post mia alveno al Anglio evidentiĝis, ke la dunginta familio, kiun mi trovis helpe de laboragentejo, bezonis min nur por tri monatoj. Kiam mi vidis, ke ili enkofrigas siajn aĵojn, mi konsternite demandis la kialon per mia nekompleta, eĉ ne ekzistanta lingvoscio. Ili kun miro respondis, ke ili petis de la agentejo min nur por tiu mallonga periodo, ĉar ili revojaĝos al Hindio, kie ili vivas. Do la agentejo malhoneste trompis min!

Jen, mi ricevis de la vivo denove vangofrapon. Mi devis rekomenci ĉion: serĉi laborpostenon, transloĝiĝi, alkutimiĝi al novaj personoj, esti servistino ĉe alia familio.

Kiu havas propran familion, kaj kiu povas iri hejmen

Kiu havas propran familion kaj hejmon por reveni ien, tiu eĉ ne povas imagi, kiel granda problemo, senĉesa luktado povas esti la plej simpla, ĉiutaga vivo. Mian forvojaĝon el Svislando tre malfaciligis, ke mi devis trovi deponejon por miaj havaĵoj,

Dum pli ol dek jaroj – kvankam tre ŝpareme – sed tamen mi sukcesis aĉeti kelkajn aĵojn. Mian biciklon iu amikino kaŝis en sia kelo, mian sondisk-aparaton iu konato ŝovis sub sian liton, miaj libroj, sondiskoj estis lasitaj denove aliloke; eĉ por miaj bagatelaj personaj objektoj mi devis trovi lokon, ĉar mi ne povis kunporti ilin al la nekonata fremdlando.

Rememorante al miaj svislandaj jaroj, eĉ nuntempe trafas min la timsento: kio estus okazinta, se mi malsaniĝus? Konsidere, ke mi ne havis ankoraŭ svislandan ŝtatanecon, mi ne povis ricevi medicinan servon. Se mi tamen estus malsaniĝinta, oni eble resendus min al Hungario, kvankam povas esti, ke eĉ tie oni ne devis min akcepti, ja mi same ne havis validan hungaran pasporton.

Denove pri la anglia periodo

Por reveni al la anglia periodo: mi denove stabiligis mian situacion, lernis, laboris, sukcese trapasis la ekzamenon ”Lower Cambrige”, do mezgradan ekzamenon, kun rezulto bona. Mi tre deziris lerni plu, deziris ekhavi laborpostenon de sekretariino – ĉar la laboro de servistino jam tro streĉis mian toleremon.

Mi aliĝis al nova kurso, sed pro mia nekompleta baza instruiteco multaj “blankaj makuloj” restis en miaj konoj, do mi ne povis konstrui sur la nefirma fundamento. Mi devis rezigni pri tiu kurso. Pro tio mi ne povis ekhavi laborpostenon de sekretariino. Mi klopodis trovi novan celon: traserĉadi la laborperajn anoncetojn de italaj kaj svislandaj ĵurnaloj.

Samtempe mi pensas pri tio, ke Miklós Szentkuthy…

Samtempe mi pensas pri tio, kiamaniere Miklós Szentkuthy, lia edzino – kaj lia tuta “eskorto” – povis esti tiel maljustaj, ke dum mi eĉ en mia trideka jaro – ekde 15 jaroj, tute sola kaj sen ajna subteno – luktis por entute vivteni min, ili diris nur kritikojn pri mi, ke mi ne estas sufiĉe kulturita, mi ne legas sufiĉe… Sed mi finu, ĉar mi freneziĝus lamentante pri tio…

Sed fine mi ekhavis bonŝancon!

Aŭ eble helpis min la Providenco,11 konsideris, ke mi jam sufiĉe longe suferis kaj migradis. En Italio mi trovis laborpostenon pri eksportado, kiu ŝajnis al mi interesa, tiun mi eĉ ricevis. Poste, kiam mi fariĝis jam ĉefo, mi mem havis sekretariinon. Pli frue kiom ofte mi mem revadis pri posteno de sekretariino!

11 - Providenco: dia bonvolo kaj helpemo, dia prizorgemo.

Mi komencis vivi ordinaran vivon, laboris multe, eĉ ŝatis mian laboron. Sed tio ja havis sian prezon. Mi ne havis tempon por amikiĝi, mi eĉ ne havis geamikojn. Feliĉe eĉ tio solviĝis: mi trovis kunulon, edziniĝis, kaj naskiĝis mia filo.

Tiam mi rezignis mian laborpostenon, sed poste mi bedaŭrinde fariĝis vidvino. Mia filo faris belan karieron, li eĉ edziĝis.

Mi definitive restis en Italio

Sed tio ne signifas, ke mi estus forlasinta mian naskolandon. Ĉiujare dufoje mi pasigas plurajn semajnojn kun miaj hungaraj geamikoj. La nevideblaj radikoj estas tiuj, kiuj tenas la grandan arbon. Do ankaŭ mi estas tenata de la hungaraj radikoj, aŭ pli verŝajne la amo al Dio kaj homoj helpas min resti staranta.

Mia patro kaj patrino ofte – sed maljuste – kritikis, humiligis kaj akuzis min, ke mi ne multe atingis en la vivo eĉ en mia trideka vivjaro: mi ne estas kulturita, ne multe mi scias. Mi esperas, ke en la transmondo ili jam rekonas, ke per superhoma persistado, per forta kredo kaj animo mi sukcesis: resti homo. Ĉu oni povas postuli ion pli? La verkisto Sándor Márai tiel skribis pri tiu ĉi afero: “Eĉ per mia lasta spiro mi dankas al la sorto, ke mi estis homo, kaj fajrero de la intelekto lumis eĉ en mia obskura animo. (…) Ĉu povus okazi al mi io alia, pli bona, pli grandioza? Ne, ne povus okazi. Mi travivis la plej grandiozan aferon, la homan sorton. Io alia kaj pli bona ne povus okazi al mi.” (Sándor Márai: Libro de kuracherboj – Pri mi mem.)

Jen, lia animo ankoraŭ ne forflugis

Jen, lia animo ankoraŭ ne forflugis, la korpo de mia patro estis ankoraŭ varma, sed la monavido estis pli intensa, ol la funebro.

Ankaŭ la 18-an de julio 1988 mia patro – kiel ĉiun fruan posttagmezon – kuŝiĝis por ripozi. Tiutage okazis la enterigo de la fratino de mia patrino. Omaĝe al ŝi ankaŭ miaj gepatroj bruligis kandelojn kune kun nia afabla purigistino, kiu tiutage ĝuste ĉeestis (ĉiulunde ŝi venis al ni).

Ili kune preĝis por onjo Aliz. La sekretariino de mia patro – la tria el la Triunuo Szentkuthy – ne ĉeestis, ŝi estis ĉe sia fratino en la urbo Tatabánya. Vespere, kiam ŝi revenis hejmen, ŝi eniris la laborĉambron de mia patro, kaj ŝajnis al ŝi, ke li trankvile dormas. Nur poste evidentiĝis, ke li dormas jam sian eternan dormon, sed lia korpo estis ankoraŭ varma.

La koron de la “fidela” tria persono plenigis ne la funebro, sed la monavido. Ŝi tuj komencis fervore agadi.

Ŝi telefonis al la afabla purigistino, ke ŝi venu al ni la sekvan frumatenon (mia patrino estis grave malsana je la koro, do lasi ŝin sen helpanto ne estis permesite), ĉar la “tria” jam je la sepa horo kaj tridek minutoj, do ĉe la matena malfermo volis alveni al la banko.

Ŝi ja alvenis, kaj enspezis

Ŝi ja alvenis, kaj enspezis 400 mil Ft-ojn. Pri tio mi havas kvitanckopion, kiun mi volonte montras al iu ajn. Kiom valoris 400 mil Ft-oj en 1988? Tiutempe la “tria” havis monatan salajron de 3 mil Ft-oj, do ĝi estis 130-oble pli alta sumo, ol ŝia salajro.

Mi mem, la unusola filino de Miklós Szentkuthy

Mi mem, la unusola filino de Miklós Szentkuthy nur multajn jarojn pli poste informiĝis pri la enspezo de tiu sumo, ja tio tute ne estis menciita dum la hereda procedo, same ne, kiel la vendo de manuskriptoj. Kiam mi informiĝis pri tiuj 400 mil Ft-oj, mi iris al la banko por akiri kopion. La ricevita dokumento kun la subskribo, videbla sur ĝi, evidente pruvas, ke la menciitan sumon – la monon de mia patro – fakte enspezis la “tria”. Mi pasigis tutan teruran tagon en la banko, ĝis fine mi sukcesis malkovri la aferon: mi devis komunikadi kun novaj kaj novaj instancoj eĉ kun la plej alta. Jam estis vespero ( tiutage estis ĝuste plilongigitaj servohoroj), kiam mi ricevis la kvitancon pri la enspezo de tiu alta sumo, kaj mi rericevis ankaŭ mian pasporton. Sed en mi tute ne aperis sento de triumfo, nur profunda malfeliĉo: Ĉu iu povas vivi kun tiom malhela animo?! Dio mia!

La korpo de mia patro ankoraŭ estis varma, la vivo ĵus forlasis lin – kaj en mian kapon venas la vortoj de mia patrino: “Ŝi faras ĉion pro amo, nenia propra intereso kaŝiĝas en ŝiaj faroj.” Per la vorto: “monavida” ĝuste mi, la propra filino estis stampita de mia patrino, jen, tiomgrade iu misgvidis ŝin, la kompatindan…

La familia sigelringo

Mia patro, Miklós Szentkuthy-Pfisterer, la fama verkisto, havis tre valoran familian sigelringon. En ĝi estis ĉizita la blazono de aŭstria nobela familio Pfisterer. Tiu ringo ĉiam estis sur lia fingro. Kiu konis lin, aŭ vidis en la televidilo la elsendon pri li, tiu povas pruvi tion.

Post lia morto la 18-an de julio 1988 tiu familia heredaĵo, la blazonhava sigelringo estis la ornamaĵo de lia skribotablo en lia laborĉambro. Miaj gepatroj tiam loĝis en la loĝejo de la aleo Szilágyi Erzsébet numero 28. Tie li mortis. La valora ringo restis en tiu loĝejo kune kun aliaj valoraĵoj (mebloj, tapiŝoj, libroj, manuskriptoj). Ne nur ilia financa valoro estis alta: por mi mem – kiu estis unusola heredanto – ankaŭ ilia idea valoro estis preskaŭ netaksebla.

Kiam proksimiĝis mia 70-a naskiĝtago, mi pripensis la eventojn de mia vivo, mian devenon, mian pasintecon, kaj tiam min konsternis la rekono: la posedrajto de la sigelringo, ornamita per la blazono de miaj prauloj, devus aparteni al mi, pli precize al mia filo! Ja li estas la lasta ido Pfisterer – laŭ patrina branĉo. Mi skribis ĝentilan leteron, en kiu mi petis s-inon T.M. la trian membron de la triunuo Szentkuthy, ke ŝi bonvolu transdoni al mi tiun ringon, se la sekvan fojon mi veturos al Budapeŝto.

Kaj tiam min konsternis la rekono: la posedrajto de la sigelringo, ornamita per la blazono de miaj prauloj, devus aparteni al mi, pli precize al mia filo!
Kaj tiam min konsternis la rekono: la posedrajto de la sigelringo, ornamita per la blazono de miaj prauloj, devus aparteni al mi, pli precize al mia filo!

Ankoraŭ adekvata, grava informo: Mia patro en siaj lastaj vivjaroj petis, ke mia filo kompletigu sian italan nomon per la nomo Pfisterer, por demonstri, ke ankoraŭ ne formortis la praa aŭstria nobela familio. Kune kun mia itala edzo mi respektis lian volon. Kvankam tio kostis multe da klopodo, veturado (inter Romo kaj Milano) kaj ankaŭ financajn elspezojn, ni tamen plenumis la peton. Do la nomo de mia filo jam estas Nikola Legnani-Pfisterer.

T.M. longe ne respondis al mi, fine pro mia plurfoja instigo ŝi informis min, ke la ringo estas deponita en la literatura muzeo Petőfi. Mi petis la muzeon, ke oni atestu tion, sed mia peto estis rifuzita. Nur ĉi-jare, la 13-an de novembro malkovriĝis la vero.

T.M. vendis la familian heredaĵon de Miklós Szentkuthy, nome la faman sigelringon, por sepcent-mil forintoj.
T.M. vendis la familian heredaĵon de Miklós Szentkuthy, nome la faman sigelringon, por sepcent-mil forintoj.

La 3-an de decembro 2007 T.M. vendis la familian heredaĵon de Miklós Szentkuthy, nome la faman sigelringon, al la Literatura Muzeo Petőfi por sepcent-mil forintoj. Sur la kontrakto pri la vendo estis videbla ĝuste ŝia subskribo. Same, kiel pli frue sur la banka kvitanco.

Sur la kvitanco estis la sekva teksto:

“Mi, kiel subskribinto, konsiderante mian kriminaljuran respondecon deklaras, ke la supre difinita, ofertita objekto estas mia laŭrajta posedaĵo, kaj por la konsentita aĉetprezo mi cedas ĝin favore al la Literatura Muzeo Petőfi.”

Kio estas la vero? Tio laŭjure eble estas ĝusta, sed laŭmorale ne. Aŭ la situacio eĉ laŭjure ne estas ĝusta. Laŭ mia opinio tio estas malhonesta fiaĵo; eĉ la prauloj de mia patro protestus, se ili havus eblon, ja vivas ankoraŭ unu el iliaj idoj. Sed eĉ tiuokaze, se la ringo venis en muzeon, kial ne ricevis parton el ĝia prezo la filino kaj ŝia filo?! Ja mia patrino – Miklósné Szentkuthy-Pfisterer la 18-an de februaro 1989 deklaris: “… ĉar ni havas multajn kaj gravajn atestantojn, ke Maria Tompa agadas ne por financaj, sed por intelektaj valoraĵoj.”

Ĉu ekzistus homo, kiu komprenus kaj aprobus tion?

Ĉar mi certe neniel!

Mia zorge konservita valoraĵo:
la letero de mia patro

Jen la zorge konservita valoraĵo: la letero de mia patro, kiun mi publikigas ĉi tie laŭvorte:

“La 8-an de oktobro 1972
Mia sola Ĉio, la Kialo de mia Vivo,
Kara Marion!
Vin vivigu la Ĉiopova Dipatro (ĉi tie ni tamen ne traktados teologion) en korpa kaj anima sano sur la tero kaj en la transmondo por ĉiam, – jen tio, kion mi nun sendas al via tuta familio kiel DONACON, ne estas infana bagatelaĵo, sed ĝi povas havi ankoraŭ multajn kaj gravajn rolojn en via vivo (en la mia bedaŭrinde jam ne), kion – leginte la testamentan dokumenton – eĉ vi mem rekonos.
Marion!
Se ekzistis iam amo en la mondo, ĝi estas la mia AL VI!”

Mia sola Ĉio, la Kialo de mia Vivo, Kara Marion!
Mia sola Ĉio, la Kialo de mia Vivo, Kara Marion!

Jen la teksto de la letero, kiun mia patro sendis al mi la 8-an de oktobro 1972, okaze de mia naskiĝtago.
Jen la teksto de la letero, kiun mia patro sendis al mi la 8-an de oktobro 1972, okaze de mia naskiĝtago.

Tio estis la teksto de la letero, kiun mia patro sendis al mi – al sia unusola filino – la 8-an de oktobro 1972, okaze de mia naskiĝtago. Al ĝi estis aneksita unu el la tri deponaj kontraktoj – subskribitaj en la Tutlanda Biblioteko Széchenyi – alia ekzemplero restis en la biblioteko, kaj la tria ĉe mia patro. Mi zorgeme kaj atenteme konservis tiun gravan dokumenton, kaj en mia fantazio mi ofte eĉ karesis la manskribon de mia patro, el kiu radiis la amo de patro kaj avo. Post lia morto, kiam liajn librojn oni komencis tradukadi eksterlande, mi konsciiĝis, kiomgrade pravis mia paĉjo. Mi pensis, ke en mia vivo kaj en tiu de mia filo fakte povas ludi gravan rolon la manuskriptoj de Miklós Szentkuthy.

Do la nomo de mia filo jam estas Nikola Legnani-Pfisterer.
Do la nomo de mia filo jam estas Nikola Legnani-Pfisterer.

Sed bedaŭrinde eĉ tio ne realiĝis. En la novembro de 2012 mi travivis kiel tragedion, ke malaperis la manuskriptoj, kiuj estis miaj posedaĵoj.

Kio okazis? Kiu ŝtelis ilin? Kiu estas tiu, kiu malantaŭ mia dorso, kaŝe kaj silente alproprigis mian posedaĵon?

Mi provis malkovri la okazintaĵojn.

La 30-an de oktobro 1986

La 30-an de oktobro 1986 mia patro deklaris al la Tutlanda Muzeo Széchenyi sian intencon: nuligi la deponan kontrakton, ĉar li volis porti la manuskriptojn al la Literatura Muzeo Petőfi. La manuskriptoj unue estis transportitaj al la loĝejo de aleo Szilágyi Erzsébet, kaj la hazardo aranĝis tiel, ke mi, lia filino, la 14-an de novembro 1986 restadis ĝuste en Budapeŝto, kiam la stako de manuskriptoj kuŝis sur la planko de pianoĉambro. Mi precize memoras, kiel ege oni maltrankviliĝis, ĉar mankis dika dosiero “Classeur”. Okazis kriado, telefonado, kurado, kalkulado, kontrolado de inventaro en terura ekscitiĝo kaj kaoso. Mi pensas, ke la perdita peco poste retroviĝis, kaj la tuta granda stako da manuskriptoj regule povis atingi la Muzeon Petőfi. Tie la respondeculo de la manuskripta deponejo estis Katalin Hegyi. Ĉu eble ŝi estis tiu, kiu volis rezervi la manuskriptojn de Szentkuthy en la muzeo, kie ŝi mem laboris? Tion mi ne scias. Sed la POSEDRAJTO ne ŝanĝiĝis pro tio, ke la deponaĵo moviĝis de unu loko al alia! La manuskriptoj restis la posedaĵo de la filino de Miklós Szentkuthy, vidu la oficialan, manskribitan (kiel testamento) donacan leteron.

Sed tio verŝajne tre malplaĉis al iu…

Estas fakto, ke la 8-an de oktobro 1987 (ĉu ne strange, ke ĝuste en mia naskiĝtago?) la manuskriptoj, deponitaj en la Literatura Muzeo Petőfi estis VENDITAJ al la Literatura Muzeo Petőfi.

Mi ne povas imagi pri mia patro, ke li iam ajn povus fari tion malantaŭ mia dorso.
Mi ne povas imagi pri mia patro, ke li iam ajn povus fari tion malantaŭ mia dorso.

Kiam mi ne volis kredi al miaj okuloj kaj oreloj, kaj mi petis de la muzeo kopion pri la vend-aĉeta kontrakto, oni sendis ĝin al mi, kaj tiam evidentiĝis, ke la muzeo pagis 1,2 milionon da Ft-oj – tio estas: unu miliono kaj ducent mil forintoj. En 1987. Tiu sumo nuntempe valorus 100 mil EUR-ojn.

Mi ne povas imagi pri mia patro, ke li iam ajn povus fari tion malantaŭ mia dorso. Des pli ne, ĉar finance ili ne bezonis tiun sumon, kaj en la hereda procedo tiuj 1,2 miliono da Ft-oj eĉ ne estis menciitaj…

Diablaj datoj

Bonvolu respondi!

– Mariella Legnani Pfisterer, aŭ – kiel via patro nomis vin iam: Marion! – bonvolu respondi!

Vi donis al mi tri dokumentojn! Unu el ili atestas, ke Miklós Szentkuthy en 1972 subskribis kontrakton kun la Tutlanda Biblioteko Széchenyi pri tio, ke sian taglibron kaj la manuskriptojn de siaj verkoj li deponas tie. Tiu interkonsento inkluzivis, ke la kontrakto havas tri originalajn ekzemplerojn, unu el ili apartenas al la deponanto, do al Miklós Szentkuthy (Pfisterer), unu al la deponservanto, do al la Tutlanda Biblioteko Széchenyi, kaj unu al la filino de la verkisto, al Mariella Legnani Pfisterer – do al vi mem.

Ankaŭ la alia oficiala dokumento estas kontrakto, kun dato multe pli malfrua, el kiu oni povas konkludi, ke Miklós Szentkuthy la samajn manuskriptojn donis, eĉ vendis al la Literatura Muzeo Petőfi.

La tria dokumento estas manskriba letero, en kiu Miklós Szentkuthy entuziasme informas Vin, ke la manuskriptoj estas Via heredaĵo, kaj ili tre multe valoros iam. Kompare al tio, en via koro estas granda dorno! Kial? Kial vin turmentas tiel nekonsolebla ekscitiĝo?!

– Ne ĉion vi komprenis precize. Mia celo estas, ke la vero malkovriĝu. Unue: la 8-an de oktobro 1972 estis mia naskiĝtago, kaj tiam mia patro fakte skribis belan leteron, sed li ne substrekis, kio estas la plej grava detalo en ĝi: li donis al mi donace ĉiujn siajn manuskriptojn. Donace!

– Ĉu inkluzive ankaŭ la taglibrojn?

– Jes, inkluzive la taglibrojn, kaj la manuskriptojn de la verkoj. Ĝuste. Nu, tiu granda kvanto da manuskriptoj estis deponita en la Tutlanda Biblioteko Széchenyi. Post multaj jaroj Miklós Szentkuthy subite decidis nuligi tiun deponan kontrakton, kaj la grandan kvanton da manuskriptoj li transportigis al la Literatura Muzeo Petőfi. Sed pli frue oni transportis ilin al lia loĝejo, kaj de tie oni transportis ilin al la Literatura Muzeo Petőfi. La fakto, ke li donacis al mi la manuskriptojn la 8-an de oktobro 1972, ne signifas, ke la manuskriptoj estis ĉe mi, sed signifas tion, ke la manuskriptoj, kiuj estis deponitaj unue en la biblioteko, poste en la muzeo, estis miaj posedaĵoj. Kaj la maljusteco, kiun mi volas malkovri, estas tio, ke la Literatura Muzeo Petőfi aĉetis mian donacon, mian posedaĵon por alta sumo. Kiel la muzeo povis aĉeti ion, kio estis mia posedaĵo?! Mi ja eksciis ĉion nur post longa tempo, ĉar tio okazis ankoraŭ en la vivo de Miklós Szentkuthy. Do Szentkuthy estis tiudirekte implikita kaj influita, por ke restu sekreto, ke la manuskriptoj jam ne apartenas al Szentkuthy sed al mi, ĉar li donacis ilin al sia propra filino per tia letero, per tia dokumento, sur kiu estas lia propra manskribo, kaj kiun mi povas montri.

– Ni supozu, ke la koncernuloj de la muzeo ne sciis, ke la posedanto jam estas Vi, kaj ne la verkisto. Ja kiel ili povus scii pri tio, se la manuskriptojn Miklós Szentkuthy mem portis tien kaj vendis al la muzeo. Ĉu povas esti, ke Vi estas trompita?

– Jen, ĝuste! Temas pri tio! Sed kial trompus min mia patro, se li ne havis kaŭzon por tio? Mi aldonu: li ne bezonis la monon, ĉar ili jam ne malsatsuferis; jam ĉesis tiu situacio, kiam eĉ la ĉiutaga pano ofte mankis. Ĉar mia patro mortis la 18-an de julio 1988, kaj tio, pri kio ni parolas, estis ne kompletan jaron antaŭ lia morto. Tiutempe li ricevis eĉ la distingon Kossuth,12 mi memoras, ke la loĝejo estis ĝuste renovigata, kondukiloj pendis el la muro. Li estis tute sana. Li ne bezonis monon. Kiu do bezonis ĝin?

12 - Kun la distingo Kossuth oni pagis ankaŭ konsiderindan monsumon.

– Kiu do bezonis la monon?

– Mi ne rajtas diri nomon. Ĉar se mi diras nomon, ŝi procesos kontraŭ mi pro kalumnio. Mi povas montri, mi povas pruvi, ke la manuskriptoj estis miaj posedaĵoj, sed tion jam ne, kiu influis mian patron, ke li faru tiamaniere… Mi tre bone konis kaj tre bone konas mian patron. Tio, ke li havis amrilatojn, ke li havis aron da aventuroj, estas en ordo. Li estis artisto, li pensis, ke li rajtas konduti tiel. Sed mi ne povas supozi pri li, ke li estus malhonestulo tia, kiu malantaŭ sia filino por alta sumo forvendus ion, kion pli frue li mem donacis al ŝi. Ŝajnas, ke la Literatura Muzeo Petőfi efektive ne sciis, ke temas pri mia posedaĵo, sed kiuj vendis ĝin, tiuj ja precize sciis. Kiuj trudis lin tiel forte.

– Ĉu tiuj, kiuj trudis lin?

– Subite tiu esprimo venis en mian kapon. Ĉar nepre temis pri ĉantaĝo. “Se vi ne plenumos tion, tiam…” Do jure oni verŝajne povas fari nenion, ĉar mia patro ja sciis, ke temas pri mia posedaĵo, kaj ankaŭ tiu sciis, kiu verŝajne influis lin, sed eĉ mia patrino sciis…

– Ĉu ankaŭ ŝi estis influita?

– … sur la kontrakto estas la surskribo de mia patro. Cetere mi ne scias, kiom da mono li ricevis, ĉar kiam mi demandis, la muzeo respondis, ke tio ne estas temo por retpoŝto, poste vid-al-vide oni informos min. Sed por tio mi ankoraŭ ne havis okazon. La Ministerio pri Kulturo ĝiris la sumon al la vendanto. En tri partoj. La tria parto plej verŝajne alvenis jam post la morto de mia patro. Kvankam en la dokumentoj de heredaj aferoj eĉ unu forinto ne aperis el tiu sumo. Kio okazis al ĝi? Kien ĝi perdiĝis?

– Se mi bone scias – eble ne estas sekreto – vi jam estas ĉirkaŭ okdek jara…

– Ĵus mi atingis mian okdekan jaron! Ĝuste tial mi deziras klare vidi kaj prezenti tiujn aferojn. Tion, ke okazis grava maljusteco kontraŭ mi, kaj se jam okazis tiel, almenaŭ la nuntempaj fakuloj, esplorantaj la verkiston Szentkuthy, sciu, kio do vere okazis. Ke mia posedaĵo estis ŝtelita, kaj vendita por alta sumo al la Literatura Muzeo Petőfi.

– Kio estas bezonata, por ke tiu granda dorno malaperu el via koro? Ĉu vi liberiĝos, ĉu via animo malŝarĝiĝos, se la fakuloj, esplorantaj la verkiston Szentkuthy, informiĝos pri la afero?

– Nu, ne tute. Almenaŭ tiel finiĝu tiu ĉi historio, ke fariĝu klara kaj publike konata afero, ke tiujn manuskriptojn la muzeo verdire ricevis de mi mem, ĉar ili estis miaj posedaĵoj. Do mi mem donacis ilin al la Literatura Muzeo Petőfi, eĉ se ili pagis por ili al alia persono. Do ili estu sub mia nomo, ke estas mi, kiu donacis ilin. Mi bezonas por ili eĉ ne unu forinton!

– Do se tio okazus, ĉu la doloro mildiĝus en via koro?

– Iomete. Ĉar min plej ekscitas tio, ke la afero okazis malantaŭ mia dorso. Ĉar se mia patro estus dirinta, ke “mia filino, vi ne meritas mian donacon, ĉar vi estas ne kompetenta pri la literaturo, ĉar vi ne tradukis miajn librojn al la itala, vi ne peris al mi italan eldonejon”, aŭ li estus dirinta ion ajn, se li estus priparolinta la aferon kun mi… Sed skribi tian leteron, ke temas pri gravaj ebloj por mi kaj por mia filo, poste vendi la donacon malantaŭ mia dorso… La dorno estas tiu situacio, ke “malantaŭ mia dorso”, ne la plurcentmil forintoj, pagitaj por ili, kiu sumo iris ne en mian poŝon, sed Dio scias en kies poŝon.

– Mi respektas, ke vi ne volas nomi konkretan personon. Sed mi volas mencii, ke mi ekatentis pro iu dato: Ĉu vi sciis, ke vi naskiĝis en la sama dato, kiel mia patro?

– Mi kompreneble sciis! Precize dek jara aĝdiferenco estis inter ni. Domokos Varga naskiĝis en 1922, mi mem en 1932, sed ni ambaŭ la 8-an de oktobro. Post multjara interrilato ni rimarkis tion… Estis terure, kiam venis letero de via patro, ke “Marion mia, elkore mi brakumas vin, kaj mi gratulas okaze de via naskiĝtago, sed estas la lasta fojo, ke mi povas gratuli, ĉar venontjare mi jam ne ekzistos.” Ĉar ĝuste tiam li eksciis – nelonge antaŭ sia naskiĝtago – ke li havas kanceron… Ankaŭ tio estas nekredeble stranga afero, ke la vend-aĉeta kontrakto, koncerne la Literaturan Muzeon Petőfi, estis subskribita same la 8-an de oktobro. Do ĝuste en mia naskiĝtago estis vendita mia naskiĝtaga donaco malantaŭ mia dorso. Laŭ mia opinio tio ne povas esti hazardo. Iu volis demonstri al mi, ke “ĝi tamen ne apartenos al vi”. Kaj ĝis mia lasta spiro mi asertos, kiom ajn da moralaj makuloj havis Miklós Szentkuthy, tia konduto ne konformas al li, tion mi ne povas supozi pri li. Iu alia estas la kulpulo en tiu afero.

-Sendube kaŝiĝas ia diabla efekto en tiu koincido de datoj…

– Tre bone vi vidas: diabla efekto! Ĉefe tio, ke li vendis la manuskriptojn nelonge antaŭ sia morto, kvankam li estis tute sana, kaj li ne povis pensi, ke post unu jaro li jam eĉ ne ekzistos. Sed iu precize eksentis, ke la agado estas urĝa, ke estas plej aktuale akiri de li ĉion, kion oni povas, dum li vivas ankoraŭ.

– Oni tamen rajtas evidentigi, ke temas pri persono, kiu vivis en lia proksimeco…

– Mi neniel volas trafi proceson pri kalumnio. Mi volis klarigi nur tiom, kiom mi diris. Kaj en tio estas nenia kalumnio, ja ĉio estas pruvebla per originalaj dokumentoj.

Demando al mia paĉjo, post jardekoj

Napoleono. Kiu li estis? Ĉu skulptisto? Ĉu komponisto? Ĉu pentristo? Ĉu eble sciencisto?

Kiel oni povas postlasi tutan vivon tiel, ke oni ne scias la ĝustan respondon pri tiu demando? Kiomfoje mi aŭdis mencii la nomon Napoleono, sed TIOMGRADE mi hontis, ke mi ne scias, ĉu li estis skulptisto, komponisto, pentristo aŭ natursciencisto, ke mi neniam kuraĝis demandi iun.

En la biblioteko de Szentkuthy ne estus problemo preni leksikonon, kaj konsulti ĝin, sed ĉe mia mano, dum mia soleco, ne troviĝis leksikono aŭ enciklopedio. Eĉ verŝajne ne troviĝus ĉe miaj tiamaj konatoj, ja en kiaj rondoj povis aperi “eksterlanda analfabeto”. Ankaŭ Interreto ne ekzistis ankoraŭ tiutempe.

Mi estus scivola, ke mia patro, kiu estis konata ĝuste kiel tre alte kulturita persono (mi pensas, ke en tiu kampo neniu povus rivali kun li), kion dirus pri ĉi tiuj miaj vortoj. Kion li dirus pri tio, ke dum li trankvile ĝuis sian vivon kiel artisto, mi malsatis kaj frostotremis eksterlande, kaj min afliktis la menciitaj demandoj.

Oni ja povus diri, ke tiuj aferoj ne estas indaj por afliktiĝi pro ili, sed oni ja ne forgesu: en kia situacio mi kreskadis pli frue? Kion mi vidis en mia medio? Kia etoso ĉirkaŭis min de mateno ĝis vespero apud miaj gepatroj, kies temo estis senĉese la KULTURO?

Mi aldonu: ĉiam mi sentis, kaj ĝis hodiaŭ sentas fortan sopiron al la SCIO, turmentan soifon pri ĝi. Do min dum longaj jaroj vere AFLIKTIS, ke mi eĉ ne kuraĝis malfermi la buŝon por diri ion, por ke la homoj ne malkovru, ke mi ne scias kio estis Napoleono! Mi ne scias, ke en 2013, kiam mi skribas ĉi tiujn vortojn, ĉu entute ekzistas iu, kiu povas imagi tiun profundan turmentiĝon – sed mi timas, ke ne ekzistas.

Aliflanke la nuntempa junularo ne povas imagi eĉ la turmentiĝon de malsato kaj frostotremo – krom tiuj, kiuj ĉiutage po centopoj albordiĝas ĉe Lampedusa, veninte per ŝipoj kaj boatoj, nur por fuĝi el Afriko…

Do, paĉjo, paĉjo mia, diru al mi, kiu estis Napoleono, kaj kiel vi povis lasi, ke mi havu tiajn afliktojn, kaj kial vi ne plenumis ĉion eblan, por ke mi povu fariĝi la filino, inda al Miklós Szentkuthy?!

Letero al mia panjo post kvaronjarcento

Panjo mia!

Mi domaĝe ne konas vian precizan adreson, tamen mi esperas, ke Vi ricevos ĉi tiun leteron. Dante Alighieri bonege prezentis al ni la Inferon, Purgatorion kaj Paradizon, sed mi bedaŭrinde ne scias, kiu el ili estas via restadejo.

Nur tio povas min konsoli, ke Dio, la bona, estas plena de graco, kaj ne malica intenco estis, kiu gvidis Vin kaj viajn frenezajn farojn, sed ankaŭ Vi falis en tiun profundan kaptilon, kiun la Diablo tiel lerte fabrikaĉis al Vi ambaŭ, do al Vi kaj al Paĉjo.

En la lastaj tagoj mi ordigas ĝuste la dokumentojn. Preskaŭ kvaronjarcento pasis de post la evento, kiam Dio alvokis ankaŭ Vin – same kiel Paĉjon je unu jaro pli frue – por ke Vi raportu, kiel Vi utiligis la tempon, kiun Dio, la bona, donacis al Vi surtere. Jes, tio okazis antaŭ 24 jaroj, sed eĉ nun sangas la vundo, kiun Vi kaŭzis en la koro de via filino.

La 18-an de februaro 1989

Kara Marion!
Trastudu la aneksitan leteron, kaj priparolu ĝin kun via advokato. Mia resumo:
1) Vi ne procesos kontraŭ la testamento de via patro
2) Same vi ne procesos kontraŭ la vend-aĉeta kontrakto, kiu celas realigi la planon pri muzea prezento.
3) Vi nuligos ĉiujn kalumniojn kontraŭ viaj gepatroj kaj Mária Tompa, por ke ne superŝutu vin proceso pro kalumnio, ĉar ni havas multajn kaj gravajn atestantojn pri tio, ke Mária Tompa luktas ne por financaj, sed por intelektaj valoroj.
S-ino Miklósné Szentkuthy-Pfisterer

Panjo mia, ĉu Vi entute memoras pri tio, kiomgrade ni amis unu la alian, antaŭ ol iu konvinkis Vin, ke Vi devas puŝi el via koro vian propran, unusolan filinon, ĉar ŝi “estas nur malica serpento, kiu volas damaĝi”?!

Vi ne procesos kontraŭ la testamento de via patro.
Vi ne procesos kontraŭ la testamento de via patro.

Nun, kiam Vi certe pentopagis, ĉu Vi povas ankoraŭ imagi, ke patrino subskribu sian leteron ne per la vorto “panjo”, sed tiel, kiel Vi faris?!

Panjo mia, ĉu Vi povas imagi, ke patrino komisiu advokaton kontraŭ sia filino, en tia lando, kia estis la tiama Hungario, en kiu privata posedaĵo preskaŭ ne ekzistis?!

Panjo mia, ĉu Vi memoras ankoraŭ, ke en via testamento la amatinon de via edzo Vi nomumis ĝenerala heredanto? (Krom la bieneto en Basaharc, pri kiu Vi eĉ ne povis decidi laŭjure, ĉar la garantiita heredparto laŭjure nepre apartenus al mi…)

Kaj nun, post multjara puniĝo, kio estas via opinio pri tio, ke ĉiuj MANUSKRIPTOJ, kiujn Paĉjo en 1972 donacis al mi, al Nico kaj al Franco per belega letero okaze de mia naskiĝtago, estas forvenditaj por ALTA SUMO, por “ne FINANCAJ sed INTELEKTAJ valoroj”. Mi aldonu: en la hereda procedo eĉ unu forinto ne troviĝis el ilia prezo. Kien fluis tiom multe da mono tiel subite?

Kaj kio estas via opinio pri tio, panjo kara, ke la familia sigelringo de Paĉjo estas vendita por MONO, do ne por financaj sed nur por intelektaj valoroj, post kiam Paĉjo petis mian edzon, ke mia filo Nicola ekuzu ankaŭ la nomon Pfisterer?! Ĉu la familia ringo devus aparteni ne al la itala Miklós Legnani-Pfisterer?! Do TAMEN NE por “intelektaj valoroj” vendiĝis la familia ringo, sed por alta sumo, ĉu ne panjo mia?

En via testamento, panjo mia, Vi skribis per majuskloj, ke VIA celo estas, ke la heredaĵo RESTU KUNE!

Jen, kompatindulino, nun povas vidi Vi mem, kiel realiĝis tiu “kunrestado”.

Pro nura “intelekta” kaj tute ne financa decido VENDIĜAS la mebloj unu post la alia. Jen, kial malaperis la belega murhorloĝo en la pianoĉambro, ĉe la enirejo de la laborĉambro??? Iu ĵuras, ke ĝi NE estas vendita, sed ĝi estas for, kaj ankaŭ la kunrestado estas for!!!

Panjo mia, ĉu Vi vidis, kiel aspektas la familia tombo? Ĉiujare dufoje mi kutimas viziti Hungarion, sed mi feliĉe scias, ke viaj animoj ne ripozas en la tero, sed vivas en la Eterneco ĉe Dio, plena de graco, aŭ proksime al li, do la tombejo estas grava prefere por ni, ol por Vi, sed malpureco kaj neprizorgateco tamen ne trapasu ian limon.

Panjo mia, ĉu Vi vidis, kiel aspektas la familia tombo?
Panjo mia, ĉu Vi vidis, kiel aspektas la familia tombo?

Spite al tio, ke preskaŭ kvaronjarcento pasis de post tiam, sed eĉ nun mi kvazaŭ aŭdas la vortojn, per kiuj post la enterigo de mia patro Vi ĉantaĝe akiris mian subskribon: “Ĉu Vi ne vidas, ke via patrino fartas malbone, ĉu vi deziras, ke ŝi mortu?” – Kaj kiam mi petis, ke Vi redonu la subskribitan dokumenton, Vi komisiis advokaton, por ke mi ne povu reakiri ĝin!!!

Kaj, panjo mia, ĉu Vi memoras, kiam Vi skribis en letero, ke “vi rajtas paŝi en ĉi tiun loĝejon nur kun advokato”???

Ankaŭ tiu dokumento trafis miajn manojn, en kiu troviĝas la sekvaj vortoj: “La partneroj kontraktas, ke la celo de la jena inventaro estas klare difini, kiuj moveblaĵoj estas tiuj, pri kiuj Lászlóné Tompa sin devontigis, ke ŝi prizorgos kaj tenos ilin KUNE, kiel tio estis registrita en la vend-aĉeta kontrakto datita la 21-an de decembro 1987.” – Ĉu ŝi tenas ilin kune tiel, ke ŝi vendas ion ajn, kion ŝi volas pro “ne financaj nur intelektaj kaŭzoj”?! Ŝi vendas la heredaĵojn eĉ al fremduloj, por ke la familiaj mebloj neniel restu en la familio!

Kaj la 21-an de decembro, antaŭ kristnasko, malantaŭ mia dorso Vi vendis ĉion sen klarigi min, poste Vi sen honto (por ne uzi pli akran esprimon) povis telefoni al mi, ke “mia kara Marion, mi deziras al vi feliĉan kristnaskon”!!! Do nun, post 24 jara pentopago, kio estas via opinio pri tio? Kiel Vi prijuĝas tiun aferon???

Mia koro post 24 jaroj ankoraŭ sangas, eĉ pli kaj pli, sed mi estas certa, ke nun jam ankaŭ Vi vidas ĉion klare, kaj ankaŭ Vin doloras tiuj multaj turmentiĝoj, kiujn Vi kaŭzis al mi per tio, ke ankaŭ Vi “falis en la kaptilon de diablo”.

Mi ne volas serĉadi plu inter la dokumentoj, ĉar ĉiu paĝo estas nova kaj nova dorno en mia koro.

Sed kiel mi jam menciis, mi pardonas ankaŭ al Vi, ĉar ankaŭ mi devas min prepari por la lasta raporto: kiel mi “elspezis”, kiel mi utiligis miajn surterajn vivjarojn!

Bonan nokton, panjo mia! Ĉu ne pli bele estus, se nia adiaŭo estus okazinta kun amo, kiel ni amis unu la alian preskaŭ ĝis 1978?!

Milano, dimanĉe la 5-an de majo 2013

Via filino, kiun en la pli belaj pli feliĉaj tagoj Vi nomis “Sciureto mia”.

Sur diafana papero

Direkte al la urbo Medjugorje

– Mi legis vian leteron, skribitan al via patrino. La impreso estis kortuŝa. Ĝi pensigis min: kio povis kaŭzi, ke inter patrino kaj ŝia filino aperu tiomgrada malakordo…?

– Temas pri terura tragedio de mia vivo. Mi povas diri, ke mia plej bona amikino ekde mia naskiĝo estis mia patrino. Multaj malfacile povus kompreni tian situacion, ĉar ekzemple mia rilato al mia filo tute ne estas tiel intima. Se mi estis enamiĝinta, se mi havis ajnan problemon, ĉiam estis ŝi la unua, kiun mi informis pri tio, kaj ŝi ĉiam intencis helpi al mi, por ke mia vivo ne estu tiel malfacila. Kaj tio daŭris ĝis la momento, kiam la sekretariino de Miklós Szentkuthy paŝis en ilian loĝejon.

– Sed vi jam pli frue devis ekloĝi en Svislando…

– Tio ankaŭ por mi estas grava enigmo ĝis hodiaŭ. Eĉ palan konjekton mi ne havas, ĉu miaj gepatroj fakte intencis plibonigi mian situacion, aŭ sub vualo ili pensis, ke “tiu infano estas tro ĝena, do ni forigu ŝin, por ke ni povu vivi libere”.

– Sed kial ili estis ĝenitaj? Ĉu vi estis malbona infano?

– Mi pensas, ke mi ne estis malbona. Sed ili vivis nur por la arto kaj por apoteozi mian patron.

– Ĉu vi mem ne havis inklinon apoteozi lin?

– Kion diri… Li estis dio, mi estis nenio. Mi estis merdo – pardonon pro la maldeca esprimo – do mi intense sentis, ke ili ne bezonas min.

– Ĉu vi ribelis kontraŭ tio?

– Ne. Mi neniam ribelis kontraŭ tio. Sed profunde gravuriĝis en mi la sento, ke ili ne amas min, ke ili ne bezonas min, ke mi estas nur balasto por ili. Kaj tiu sento karakterizis mian tutan infanaĝon, kaj se mi rememoras post mia okdeka jaro, en mia tuta vivo, ĝis la hodiaŭa tago, tio estis mia plej kruela aflikto. “Paĉjon” Domokos Varga mi eĉ petis foje, ke li akceptu min kiel propran filinon: “Vi ja havas ok gefilojn, do plus unu por vi jam estas egale.” Ĉar la situacio de lia familio estis ĝuste la inverso de la nia: la gepatroj amegis siajn gefilojn, kaj montris sian amon al ili. Kaj tia amo, la amo de patro al la propra filino estis sentata de mi neniam. Kaj jen, mia patrino tiomgrade amegis kaj apoteozis sian edzon, ke ŝi elektis lin, kiam ŝi devis elekti. Sed “inter krampoj” ŝi povis ami ankaŭ min, “inter krampoj” ŝi povis prizorgi min, sed nur tiam, kiam ŝi ne devis elekti inter ni. Kaj tio ĉiam vekis en mi kordoloron.

– Kiel fine elformiĝis la vojaĝo al Svislando?

– La situacio estis, ke mia patro ricevis stipendion por anglia studado, sed li ne povis elteni solecan vojaĝon, do li deklaris, ke ankaŭ lia edzino devas akompani lin, eĉ se ili devos vivteni sin per seka pano. Kaj ili ambaŭ veturis al Anglio. Mi estis 13 aŭ 14 jara. Kio okazu al mi? Jen, ili sendis min al svislanda kunedukejo, al monaĥinoj. Ili ne forpelis, nur sendis min. Sed ili neniam kvitigis la kostojn de la kunedukejo, do poste mi mem devis repagadi la ŝuldon dum multaj jaroj. Mia patrino skribis al mi sekretan leteron, kiun mi konservis en sia originala stato ĝis nun. Ŝi skribis sur diafana papero: “ne pensu, ke ni ne volas reakcepti vin, ni atendas vin kun amsento, sed por vi estos multe pli bone, se vi volas resti eksterlande; por vi estos pli konvene viziti tie universitaton…” kaj similaj galimatioj. “Kaj via patro kaj via patrino finlernis universitaton, sed vi kiel filino de intelektuloj, neniam havos tian eblon en Hungario, dum la nuna komunista reĝimo. Se vi restos eksterlande, via vivo certe estos pli bona.”

Mia patrino skribis al mi sekretan leteron, kiun mi konservis en sia originala stato ĝis nun. Ŝi skribis sur diafana papero...
Mia patrino skribis al mi sekretan leteron, kiun mi konservis en sia originala stato ĝis nun. Ŝi skribis sur diafana papero...


"ne pensu, ke ni ne volas reakcepti vin, ni atendas vin kun amsento, sed por vi estos multe pli bone, se vi volas resti eksterlande, por vi estos pli konvene viziti tie universitaton..."

Kaj via patro kaj via patrino finlernis universitaton, sed vi kiel filino de intelektuloj, neniam havos tian eblon en Hungario, dum la nuna komunista reĝimo.
Kaj via patro kaj via patrino finlernis universitaton, sed vi kiel filino de intelektuloj, neniam havos tian eblon en Hungario, dum la nuna komunista reĝimo.

Se vi restos eksterlande, via vivo certe estos pli bona.
Se vi restos eksterlande, via vivo certe estos pli bona.

Mi scias, ke mia samklasano havis patrinon, kiu estis laboristino, kaj ŝi estis la unusola, kiu tuj, ĉe la unua provo estis akceptita en universitato. La aliaj ne. Sed ili estis akceptitaj poste. Se ne tie, kie ili anoncis sin, do en alia universitato, sed fine ili estis akceptitaj… Kaj mi precize memoras, ke post tiu letero mi decidis resti eksterlande ne tial, ĉar hejme mi ne povus lerni plu, sed tial, ĉar mi sentis, ke ili efektive ne amas min, mi sciis, ke ili ne volonte reakceptus min, ke mi estus nur balasto por ili, sed mi preferis vivi en plej kruelaj cirkonstancoj, ol esti balasto ie, ol senti tage kaj nokte, ke mi ĝenas ilin. Pro tio mi restis eksterlande.

– Ĉu vi eĉ deklaris tion, aŭ nur pensis?

– Eble mi diris tion al mia patrino, sed tio estas certa, ke la fumaĵitan ŝinkon el Prago mi menciis al ŝi eĉ milfoje, tiel mi turmentis ŝin. Kaj ŝi malkonfesis tiun aferon ĝis sia morto, vane mi eksplikis, ke dek-tri jara infano tian aferon ne povas ĉerpi el fantazio.

– Kiel vi povis renkontiĝi kun via patrino?

– Se mi ne eraras pri la jaro, ŝi vizitis min en 1958. Treege malfacile ŝi povis akiri vizon, sed tiam la kunestado estis tre agrabla. Tamen, post la agrabla kunestado en mia buŝo restis amara gusto pro tio, ke mia patrino senĉese volis plibonigi min jen tiuflanke, jen aliflanke, ŝi deziris ke mi alimaniere aranĝu jen tiun jen alian mian aferon. Nun, en mia okdeka vivjaro, mi komprenas, ke ŝi deziris mian bonhavon, sed siatempe mi sopiris amon, kaj ne edukadon. Ŝi vizitis min, kaj mi pensis, ke finfine mi ricevos tiun amon, kiun hejme mi ne ricevis, sed ŝi volis prefere plibonigi min. La kunestado plejparte tamen estis agrabla. Ŝi gastis ĉe mi unu monaton, kaj mi pensas, ke ni fakte nutris nin per seka pano. Spite al tio la situacio estis agrabla. Mi devis lui meblitan ĉambron por mia patrino, do la financa kadro ne ebligis pli, ĝi ne ebligis ordinaran sinnutradon.

– Ĉu vi ne povis viziti vian hejmlandon?

– Ne. Mi havis nenian necesan dokumenton.

– Kiam viaj gepatroj proponis, ke vi restu eksterlande, ĉu ili ne pripensis, ke tio povas vin disigi de via familio?

– Mi ne scias. Eĉ tion mi ne scias, ĉu ili provis akiri de iu monon, por kvitigi la kostojn de mia edukado. Ili havis konatojn, unu en Nederlando, unu en Anglio, unu en Usono… Mi ne scias, kiomgrade ili aktivigis siajn konatojn kaj eblojn, por ke mia lernado estu financita… Tion mi jam ekscios neniam en mia vivo.

– Kiajn konatojn havis viaj gepatroj?

– Se nur mi scius pri tio! Parencojn.

– Ĉu patrajn aŭ patrinajn?

– Patrinajn. Mi ne sciis pri patraj parencoj eksterlandaj. Ĝuste pro tio estas konsiderinda afero, ke la familian sigelringon ricevis ne mia filo, la unusola nepo de Szentkuthy, ne la lasta ido nomata Pfisterer.

– Poste vi ekloĝis en Italio. Ĉu vi neniam plu vivis kune kun viaj gepatroj?

– Neniam plu. Mi forvojaĝis la 28-an de aprilo 1948, poste ni neniam vivis kune krom la okazoj, kiam mi vizitis ilin por kelkaj tagoj aŭ semajnoj. Tiuj vizitoj ja fariĝis gravaj festoj, brilaj scenoj, abundis florbukedoj, donacoj, kunvenoj kaj similaj. La afero tiumaniere ja estas facila, se temas nur pri ies gastigo unufoja aŭ dufoja ĉiujare, kaj post ŝia foriro oni ĝojas, ke ŝi foriris, kaj ne necesas daŭre vivi kun ŝi.

– Kiam via rilato al viaj gepatroj fariĝis amara? Ĉu tiam, kiam aperis la “tria persono”?

– Ne. Tiam ankoraŭ ne. Ne temis pri rapida ŝanĝiĝo, ĝi estis eĉ tre malrapida. Mi estis tre naiva kaj malsaĝa. En la itala lingvo oni diras, ke “sur miaj okuloj estis dikaj salamodiskoj”. Mi ne vidis klare la situacion, kaj mia rilato kun M. T. longe estis bona. Mi eĉ pensis, ke ŝi deziras mian bonhavon. Mi memoras, kiam mia patro diris, al M. T.: “Iru kun Marion, kaj aĉetu al ŝi belan robon, sed ne ŝparadu, por ke tiu robo estu vere bela! Mi volas aĉeti belan donacon al Marion!” Kaj tiam efektive okazis tiel: Mi iris kun M. T. kaj ni elektis belan veston. Kaj ĝi estis tiel bela, ke li poste aĉetis samtian ankaŭ al M. T., ĉar ne povas okazi, ke nur mi mem havu tiel belan robon, kaj M. T. ne havu… Mi longe fidis tiun virinon, kaj dume mi ne rimarkis, ke post mia dorso ŝi intrigadas kontraŭ mi.

– Kiam “malfermiĝis viaj okuloj”?

– Tio okazis antaŭlonge. M. T. foje pruntepetis de mi 300 svislandajn frankojn. Mi volonte donis al ŝi, kaj kiam post unu aŭ du jaroj ŝi repagis la sumon, mi diris, ke “dankon”. Sed ŝi insistis, ke mi subskribu kvitancon, ke ŝi, je certa dato, ricevis de mi kredite 300 svislandajn frankojn, kaj nun, je certa dato, ŝi repagis la ŝuldon. Mi argumentis, ke tio estas io superflua, ja mi donis ĝin sen kvitanco, sed ŝi persistis, ke tiel estas pli sekure… Nu, ĝuste tiam mi komencis suspekti, ke la rilato inter ni estas ne sincera.

Kaj kio okazis poste?

– Kiam mia patro ricevis la distingon Kossuth – mi memoras – ĝuste tiam li festis sian okdekan naskiĝtagon. Tiam miajn gepatrojn vizitis ne nur mia edzo kaj mia filo, sed venis ankaŭ niaj geamikoj: edzo kaj edzino kun du infanoj. Kaj ni devis sidi sur la teraso, ĉar la tuta loĝejo estis renversita la fundon supren. Ekzemple ĉiuj elektraj kondukiloj – ja ili estis tre malnovaj – estis ŝanĝataj. Mi demandis: per kia financa bazo tio okazas? “Per la premio ricevita kun la distingo Kossuth!” M. T. kontraktis kun miaj gepatroj, ke ŝi ĝismorte vivtenos ilin por la loĝejo, kiun ŝi tiel heredos, kaj por ŝi estis tre grave, ke la loĝejo estu renovigita por ŝi ankoraŭ per la mono de mia patro.

– Kial por ŝi? Viaj gepatroj vivis ankoraŭ…

– Ne nur por ŝi mem, sed ankaŭ por ŝi… Kaj – kaj. Sed la kontrakto pri vivtenado estis absurda, do mia edzo preskaŭ krevis pro la kolero. Kiel tio povas ekzisti laŭjure, ke iu pagas trimilforintan salajron al sia sekretariino, kaj ŝi vivtenos sian dunganton per tiuj samaj trimil forintoj? Ja temis pri truko, ke ŝi tiel akiru la loĝejon, kaj en ĝi povu vivi ĝismorte. Ankaŭ mia patrino invokis tiun kontrakton en sia testamento…

– Kiam vi malkovris, ke la tria persono de “triunuo Szentkuthy” estas io pli, ol sekretariino?

– Estis ja konata fakto, ke mia patro gekuŝas kun ĉiu virino. Kial do ŝi preterlasus ĝuste sian sekretariinon? Sed ĉi-okaze temis ne pri provizora aventuro, sed inter ili elformiĝis profunda amrilato, vaste konata, do ĉiu sciis pri tio – de mia patrino ĝis la purigistino.

– Konsidere la esencon ili vivis en dolĉa triopo…

– Jes, en dolĉa triopo. Kaj miaj amikoj, miaj konatoj ne povis kompreni (mi pli bone, ĉar mi kreskadis en tia etoso), kiel tiu kunvivado povas funkcii kvazaŭ ordinare. Mia patrino tiel adoris mian patron, ke ŝi konsentis ion ajn, kio estis bona por li.

– Ĉu ne povas esti, ke ili ambaŭ profitis per tio, ke la tria aperis en ilia vivo?

– Ili ja profitis! Laŭ mia opinio tio estas tute prava! Mi daŭre asertas, ke io pozitiva estas pozitiva. Do mi volas diri pri tiu virino nenion falsan, kaj mi akceptas, rekonas ĉiun pozitivan aferon, kiu estas reala. Ŝi avantaĝe aranĝis tre multajn aferojn en la vivo de geedzoj Szentkuthy. Tion oni devas emfazi kaj substreki. Se tiu virino estus iom pli inteligenta, kaj ŝi ne estus elpuŝinta min, mi havus nenian rimarkon kontraŭ ŝi. Ĉar ŝi estis bonega sekretariino de Miklós Szentkuthy. Ŝi estis tute kompetenta pri sia laboro, ŝi estis tute kompetenta pri la literaturo kaj pri la literatura vivo. Ŝi faris brilan ordon en tiu loĝejo, kie pli frue estis terura malordo kaj kaoso. Ŝi ordigis la ĉiutagan vivritmon de mia patro, inkluzive la manĝadojn. Propre ŝi alportis freŝan aeron en la vivon de Szentkuthy. Post la malfacila periodo de lia kronika deprimo, tiu virino efektive helpis multege.

– Do via patrino eventuale povis esti eĉ tre dankema al ŝi.

– Unuparte ŝi fakte estis dankema, aliflanke ŝi estis feliĉa, ke ŝia edzo denove trovis celon por sia vivo, kaj li denove komencis labori. Do tiu “amrilata triangulo” havis tute ne nur negativajn trajtojn. Verdire la ununura negativa trajto estis nur tio, ke la tria ne devus elpuŝi la filinon de Szentkuthy. Kaj precipe ŝi ne devus instigi miajn gepatrojn, por ke ili eksentu malamon kontraŭ mi. Fine ŝi tiel kompromitis min antaŭ miaj gepatroj, ke mia patrino eĉ mian fotografion kaŝis for de siaj okuloj. Post ŝia morto oni rakontis, ke la fotoj pri mi kaj mia familio pli frue estis ĉe ŝia lito, kaj foje ŝi kaŝis ilin ĉiujn dirante: Mi eĉ aŭdi ne volas pri Marion. Kiel mia patrino povis atingi tian situacion?

– Kiel do?

– Tio povis okazi nur tiel, ke oni intrigis kontraŭ mi malantaŭ mia dorso, ĉar mi mem faris nenion kontraŭ ŝi.

Kaj precipe ŝi ne devus instigi miajn gepatrojn, por ke ili eksentu malamon kontraŭ mi.
Kaj precipe ŝi ne devus instigi miajn gepatrojn, por ke ili eksentu malamon kontraŭ mi.

– Ĉu ne tio estis la kaŭzo, ke vi daŭre afliktis ŝin ade menciante la fumaĵitan ŝinkon el Prago? Ĉu ne tio, ke vi senĉese rememorigis ŝin pri tiu okazo, kaj turmentis ŝin per ŝia propra konsciencriproĉo? Se ili agrable vivis en triopo, ili eble ne bezonis la kvaran.

Foje ŝi kaŝis ilin ĉiujn dirante: Mi eĉ aŭdi ne volas pri Marion.
Foje ŝi kaŝis ilin ĉiujn dirante: Mi eĉ aŭdi ne volas pri Marion.

– Povas esti, ke la situacio efektive aspektis tiel. Tamen, mi kiel patrino povas imagi malfacile, ke iu forpuŝu sian infanon ne nur el sia proksimeco, sed eĉ el sia koro.

– Ĉu tiel, kiel ankaŭ via patro?

– Koncerne mian patron la situacio estis tute alia, ĉar li neniam montris amon al mi. Kvankam alvenis leteroj, ke “Marion, kara mia, kiel mi amas vin, kaj mi estas fiera pri vi”, sed sur papero tio ne bezonas penadon. Ja estas vero, ke li aranĝis brilajn kunvenojn por bonvenigi min, kiam mi vizitis ilin, kaj li diris ankaŭ tiam, ke li estas feliĉa pro mia ĉeesto, kiomgrade li ĝojas, kiel agrabla estas la kunestado… Ĉi-jare, en 2013 estos malkovrita parto el la taglibro de mia patro, ĉar en sia testamento li ordonis, ke oni devas ĝin malfermi post 25 jaroj. Sed tiu ĝia parto, en kiu kaŝiĝas miaj vizitoj estos malfermita verŝajne nur post pli longa tempo. Mi estas scivola, kion li sentis pri mi. Kaj ankaŭ tio interesus min, kio okazis en lia animo, kiam mi estis bebo kaj ploris. Ĉar laŭ miaj sentoj, laŭ mia konstato por li estis tute egale, ĉu mi ekzistas aŭ ne, krom ke mi ĝenis lin, kiam mi ploris aŭ petolis. Mi ne estis konsiderinde petola, aliflanke ĉiu infano kutimas petoli… Sed dum mia svislanda malsatmizero mia patrino ĉiutage skribis al mi leteron, en kiu ŝi instigis min, ke ĉiutage mi manĝu ion varman. Sed kiamaniere mi povus fari tion? En Hungario ekzistis pluretaĝaj portujoj por porti kune plurajn pladojn, kaj per ili oni povis porti hejmen manĝaĵojn el malmultekostaj restoracioj. Sed tia eblo en Svislando ne ekzistis. Ja estis egale, ĉar mi eĉ monon ne havis sufiĉe por tiaĵoj. Verdire mi povis aĉeti nur pomojn, ĉar ilia prezo estis la plej malalta. Kuiri mi ne povis, ĉar mi ne havis taŭgan ejon. La pano estis tro multekosta, do mi nutris min plejparte per pomoj…

– Kion pri Anglio?

– Post mezgrada lingvoekzameno mi intencis lerni plu en Anglio, sed kiam la instruisto difinis taskon, ke la lernantoj finlegu certan libron, poste verku pri la karakterizaj trajtoj de la rolantoj, kaj mi ne komprenis, kion signifas la “karakterizaj trajtoj”, tiam mi konsciiĝis, ke surbaze de kvarklasa klereco oni ne povas partopreni altgradajn studojn. Mi komencis tralegadi italiajn anoncojn pri laborpostenoj. Mi trovis eblon, skribis leteron al la firmao, kaj oni respondis, ke mi vizitu ĝin. Mi vizitis ĝin, kaj mi estis dungita.

– Ĉu vi sukcese plenumis la postulojn?

– Mi ne nur kontentigis la pretendojn, sed mi estis amata kaj respektata.

– Do vi finfine ekhavis memestimon…

– Memestimon kaj financan bazon. En mia tuta vivo la unuan fojon mi havis sufiĉe da mono, ĉar mia salajro estis konsiderinde alta. Mia ĉefo aparte donis al mi “nigran monon” kaj donacojn, ĉar li vidis, ke mi tre fervore laboras. Mi okupiĝis pri eksportado.

– Kiel vi ekhavis vivkunulon, edzon?

– Tiel, ke mi finfine havis iom da mono krom la necesa, kaj mi decidis finfine partopreni veran somerumadon, veran feriadon, do mi aliĝis al surmara ŝipturneo, kaj ŝipveturante mi interkonatiĝis kun bonaspekta junulo, kiu poste fariĝis mia edzo.

– Ĉu tiu geedziĝo estis sukcesa?

– Ĝi estis treege sukcesa, ĉar mia edzo estis aparte introvertita13 homo kaj li eĉ imagi ne povis, ke ekzistas la mala ekstremo: mi estas tute ekstrovertita,14 mi ŝatas ridadi, mi ŝatas vivi, mi ŝatas esti feliĉa. Bedaŭrinde nia feliĉo daŭris nelonge, ĉar post dek jaroj mia edzo treege grave malsaniĝis. Li estis malsana je la koro, trapasis kvar operaciojn, pro tio ni povis ferii nenie. Fine li mortis pro kancero.

Bedaŭrinde nia feliĉo daŭris nelonge, ĉar post dek jaroj mia edzo treege grave malsaniĝis.
Bedaŭrinde nia feliĉo daŭris nelonge, ĉar post dek jaroj mia edzo treege grave malsaniĝis.

Do la afero estis tragedia… El la dudek-unu jaroj de la kunvivado dek jaroj pasis en feliĉo, la ceteraj dek aŭ dek-unu jaroj estis teruraj. Ĉe malsanulo de koro oni ne povas scii, kiam li mortos. En iu momento li ankoraŭ vivas, en la sekva jam ne. Plusa problemo estis, ke pro tiu situacio mi detruis eĉ la vivon de mia filo. Tio kaŭzas al mi profundan konsciencriproĉon, ĉar mia filo – same kiel mi – ne ricevis amon en la familio, kvankam la kaŭzoj estis malsamaj. Ĉe mia infanaĝo la problemo estis, ke mia patro ĝuis apoteozon, estis grava nur li. En la vivo de mia filo estis grava ne nur mia edzo, sed li bedaŭrinde tre malsaniĝis, do mi devis okupiĝi pri li pli multe. Ĝis hodiaŭ doloras mia koro, se mi rememoras, kiel malfeliĉa estis mia infanaĝo, kaj jen, mi kaŭzis la samon al mia filo, eĉ se ne intence.

13 - introvertita: malfacile amikiĝanta, malmulte interesiĝanta pri la ekstera mondo, pri aliaj homoj.

14 - ekstrovertita: facile amikiĝanta, aktive interesiĝanta pri la ekstera mondo, pri aliaj homoj.

– Ĉu vi parolis pri tio kun via filo?

– Mi parolis kun li, sed li diris, ke oni jam ne povas ŝanĝi tion. Ankaŭ li asertis, ke lia infanaĝo estis ne trankvila kaj ne feliĉa. Bonŝance baldaŭ naskiĝos lia unua infano, mia unua nepo. Lia familio eble daŭrigos alimaniere. La historio eble daŭros alimaniere. Mia konscienco estas pura, kvankam ne absolute, ĉar se mi estus pli saĝa, mi estus kaŝinta miajn afliktojn kaj ekscitojn, kiujn kaŭzis la malsano de mia edzo. Sed mi ne estis sufiĉe matura por kaŝi ilin. Se mi povus rekomenci mian vivon, mi certe ne ŝarĝus infanon per tiaj problemoj, per kiuj mi ŝarĝis lin.

– Ĉu ne estus pli bone, se tiun vian ĉagrenon, pri kiu ni konversacias, vi simple lasus post via dorso? Mi pensas, ke vi ankoraŭ amas la vivon, vi povas ĝui aron da aferoj.

– Tute prave! Tute! Mi tre amas vivi, mi tre amas labori…

– Kiaj taskoj atendas vin ankoraŭ post via okdeka jaro?

– Mi instruas lingvojn, kelkfoje mi tradukas. En lernejo kaj en paroko mi helpas infanojn de malavantaĝa vivsituacio, infanojn de divorcintaj gepatroj, infanojn handikapitajn, infanojn maldiligentajn, do infanojn, kiuj havas problemojn. Ankaŭ interpretadon mi volonte praktikas. Antaŭlonge okazis, ke italia firmao al hungaria firmao vendis la instalaĵojn de kompleta presejo, kaj ĉion oni devis malmunti kaj remunti, kaj tutan tagon mi helpis al la italaj kaj hungaraj laboristoj. Eĉ nuntempe mi volonte entreprenus tian laboron.

– Ĉu vi povas imagi, ke vi foje renkontiĝus kun M. T. por konversacii, por priparoli viajn konfliktojn kaj afliktojn?

– Mi povas imagi tion. Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis du leterojn al amikoj, kaj en ili ambaŭ mi citis tiun parton de la Evangelio laŭ Mateo, en kiu troviĝas: “Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas plendon kontraŭ vi, lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon.” (Mateo 5,23-24) Kian bazon havas la plendo de tiuj du personoj, tio ne gravas. Sed mi deziras prepari min por la eterna vivo, por ke mi vojaĝu al Dio en paco. Eĉ se miaj kontraŭuloj ne volas repaciĝi, mi mem faris la unuan paŝon. Ankaŭ al M. T. mi faris ĝin. Ni renkontiĝis en kafejo, kaj mi proponis, ke ni demetu ĉion pasintan, kaj ni ambaŭ komencu honeste. Ni ambaŭ eniris la loĝejon de miaj gepatroj, tie ni trinkis kafon, kaj ni promesis ankaŭ tie, ke ni kondutos honeste. Sed pasis ankoraŭ ne pli ol kelkaj semajnoj, kiam malantaŭ mia dorso ŝi rekomencis la intrigadon. Jen, honeste mi ne sukcesis. Tamen, eĉ hodiaŭ mi asertas: se M. T. deklarus, ke ŝi volas konduti honeste, mi konsentus, ĉar mi serioze preparas min por la lasta kalkulo pri mia vivo.

– Kion fakte ŝi faris? Kiel ŝi trompis vin?

– Pri tio mi bedaŭrinde ne memoras precize, nur pri la ĉagrena seniluziiĝo. Mi ja faris la unuan paŝon… Tiel mi faris, ke mi vizitis la urbon Medjugorje, kaj laŭ mia sento Sankta Maria estis tiu, kiu instigis min, ke mi repaciĝu, ĉar nur en paco oni povas komenci la lastan vojon, kaj mi fakte surgenue petegis, ke ni kondutu paceme, honeste. Kaj mi memoras nur pri tio, kiel multe mi afliktiĝis pro tio, ke mia superhoma fortostreĉo por pardoni ĉion, por forgesi ĉion, por observi la instruojn de Jesuo Kristo, kaj por komenci novan vivon koncerne mian rilaton al Maria Tompa, restis senrezulta. Kaj mi memoras nur pri tio, ke post la grava aflikto kiom ĉagrena seniluziiĝo restis en mi. Sed mi ne scias, kio kaŭzis ĝin, povas esti, ke multaj bagatelaĵoj.

– Ĉu tio ne povas esti, ke vi, kiu konsideris sin forpuŝita, sentis, ke Maria Tompa estis akceptita ĝuste anstataŭ vi?

– Ne. Pri tio oni eĉ ne pensu. Sed tio, ke Maria Tompa ne permesas, ke mi paŝu en tiun loĝejon, kiu kvankam nun apartenas al ŝi, sed al kiu min ligas multaj infanaĝaj kaj junaĝaj memorindaĵoj… tio estas por mi grave ĉagrena sento. Laŭjure ŝi pravas centprocente, ĉar la loĝejo apartenas al ŝi, se iu sonorigas ĉe la pordo, ŝi povas enpermesi nur tiun, kiun ŝi volas. Laŭjure ŝi pravas. Sed emocie mi ne povas akcepti, ke mi ne povu viziti la lokon de mia infanaĝo, pli ĝuste la lokon de mia junaĝo, ĉar la loko de mia infanaĝo estis la loĝejo de strato Derék, ĝin mi eĉ vizitis, sed ĉi tiun alian mi ne povas viziti.

– Ĉu estas ĉi tio, kio vin afliktas tiomgrade?

– Mi turmentiĝas pro ĉi tio. Kaj ankaŭ tio afliktas min, ke mi ne sukcesis interpaciĝi kun tiu – kiel mi diru – kun tiu malica persono, kvankam por la repaciĝo mi plenumis ĉion eblan.

– Foje ŝi ne transdonis la parolilon al via patrino. Kial ne?

– Tio estis terura situacio! Terura! Tiutempe ankoraŭ ne ekzistis poŝtelefonoj. Estis la 6-a de septembro, la naskiĝtago de mia patrino. Mi estis en Romo, en flughaveno, ĉar mi revenis ĝuste el la Sankta Lando, kaj mi devis ŝanĝi aviadilon. La parolilon levis Maria Tompa, kaj mi diris al ŝi, ke mi volas gratuli al mia patrino. Ŝi diris: “Ĉu vi pensas, ke post la okazintaĵoj mi transdonos la parolilon al via patrino?!” – kaj ŝi nuligis la kontakton. Tiuj vundoj estas tiom gravaj, tiuj doloroj estas tiom profundaj, kiujn oni povas forgesi malfacile.

– Kio estas la antaŭhistorio de tiu menciita evento?

– En la tago, kiam mia patro estis entombigita, duonhoron antaŭ la ekveturo de mia litvagono, ili trudis min subskribi deklaron, en kiu mi cedas mian rajton pri la tantiemoj al mia patrino kaj al Maria Tompa.

– Sed kial ŝi povis ofendiĝi pro tio?

– Tial, ĉar reveninte hejmen mi rakontis ĉion al mia edzo, kaj li demandis: kiel mi povis esti tiel stulta, ke mi subskribis tion?! Mi respondis, ke okazis nenia problemo, mi petos, ke ili redonu ĝin, kaj ili redonos ĝin. Sed kiam mi telefonis al ili, ke mi petas redoni ĝin, ili respondis: “Kiel vi povas pensi, ke ni redonos ĝin?!”.

– La sekva temo estas eble tute alia: Kiomgrade vi konas la verkojn de via patro, Miklós Szentkuthy? Ĉu ekplaĉis al vi unu el ili? Ĉu vi ekŝatis unu el ili?

– Tiu demando estas treege intima kaj malfacila, pri kiu mi respondos tute ne volonte. Tamen mi respondos, ĉar mi estas homo sincera kaj malfermita, kaj mi volas kaŝi nenion. Ĉiu forgesas, ke mi kvankam impresas ne kiel purigistino finlerninta nur kvar klasojn de la bazlernejo, sed en la realo mi tamen estas purigistino finlerninta nur kvar klasojn de la bazlernejo. Konsidere mian kvarklasan klerecon, kiel mi estus povinta distri min per la verkoj de Miklós Szentkuthy? Neniel. Verkon de Domokos Varga oni povas legi havante kvarklasan klerecon, kaj oni povas ĝui ĝin, oni eĉ povas kompreni ĝian instruon, sed kiu prenas la libron de Szentkuthy, kaj havas nur kvarklasan klerecon, tiu povas legi eĉ ne la unuajn kvar liniojn, des pli ne la tutan verkon. Malgraŭ tio mi legis la romanon: Roberto Baroka, kaj ĝi plaĉis al mi. Mi povis identiĝi kun la 17 aŭ 18 jara knabo, pri kiu li verkis en sia 19-a jaro. Ĝi estas lia unusola verko, kiun mi efektive legis. Mi legis ankaŭ la romanon Divertimento, sed ĝi estis jam tre malfacila legaĵo, ĝi aludas al multaj aferoj, pri kiuj mi scias nenion. Mi legis ankaŭ la romanon: Gigi la anĝelkaraktera, sed la aliajn mi ne povis malkovri helpe de mia kvarklasa klereco. Eĉ tre kleraj15 homoj ne povas facile eklegi libron de Szentkuthy, des pli ne mi mem. Kaj Maria Tompa misuzis ĝuste tiun fakton, ke mi ne konas la verkojn de Szentkuthy. Ŝi ja tute pravas pri tio. Sed kial mi ne konas la verkojn de Szentkuthy? Tial, ĉar Miklós Szentkuthy kaj lia kara edzino estis tiel bonintencaj kaj afablaj, ke ili ne subtenis kaj helpis mian lernadon. Kiam ili havis eblojn por tio, ili faris nenion. Ekzemple kiam mi komencis vizitadi ilin.

15 - klera: altgrade kulturita kaj kvalifikita.

– Ĉu antaŭ via edziniĝo?

– Kaj antaŭ kaj post ĝi. Kaj ankoraŭ io: Mia patrino dum pluraj jaroj ripetadis al mi tiun frazon: “Ĉu vi volas, ke oni enloĝigu ĉi tie ciganan familion kun dek infanoj?!” Temas pri tio, ke ili volis transdoni la loĝejon por establi muzeon. Mia patro volis, ke ĝi fariĝu muzeo. Sed por tio estis bezonata multe da mono. Mi vidis la dokumentojn, ke ili skribis diversajn peticiojn al muzeoj, sed la ŝtato ne havis monon por tio.

– Ĉu mi komprenis ĝuste, ke Miklós Szentkuthy mem sopiris tion?

– Perfekte. Li volis tion.

– Sed kial? Ĉu li deziris memorlokon pri si mem?

– Kompreneble. “Mi estas dio, mi estas famulo, miaj libroj estis plenaj de paĝrandaj rimarkoj, kaj tiuj rimarkoj apartenas al mia taglibro.” Li diris, skribis, ripetis tion al ĉiu. “Kaj mia loĝejo devas fariĝi muzeo.” Io tia neniam venis en la kapon de Domokos Varga, ĉar li estis homo modesta, kaj vera kredanto. Ne tiel, kiel Szentkuthy, kiu asertis, ke li estas kredanto, sed kiu konsideris, ke nur li mem estas dio.

– Sed kiel ili povis esti reciprokaj amikoj?

– Nu, tiel, ke Domokos Varga estis sanktulo, kaj li respektis la verkiston Szentkuthy. Jen, temas pri tio, kion mi ofte diradas: oni distingu la homon kaj la geniulon. Mi maksimume respektas la geniulon Szentkuthy, kiel verkiston kaj kiel scienculon. Li fakte estis kompetenta pri ĉio. Sed estas alia afero la homo, kaj alia afero la verkisto kaj scienculo. Tiujn aferojn oni devas distingi. Kaj Domokos Varga estis grandioza homo, samtempe grandioza verkisto kaj scienculo. Sed li estis grandioza precipe kiel homo. Szentkuthy ne estis grandioza kiel homo. Sed tiuj du verkistoj povis esti reciprokaj amikoj, ĉar unu verkisto respektis la alian verkiston… Do mia patrino ripetadis, ke “Ĉu vi volas, ke oni enloĝigu ĉi tie ciganinon kun dek gefiloj?!”, sed ŝi ripetadis tion eĉ tiam, kiam onidire jam estis politike neebla tio, ke iun ajn oni tute senbaze enloĝigu en ajna loĝejo. Mi ne scias, ĉu mia patrino sciis tion, aŭ nur mistifikis min, por ke mi rezignaciu, sed verdire ili elpuŝis min el la heredaĵo.

– Ĉu estis gravaj por vi tiuj havaĵoj aŭ la financa bazo, kiun vi povus heredi?

– La havaĵoj kaj mono tute ne interesis min. Tute ne. Min interesis ekzemple tio, ke mi havu tranoktejon, se mi venos al Budapeŝto, kaj mi ne devu almozpeti ĉe konatoj aŭ geamikoj, ke “ĉu mi rajtas loĝi ĉe vi?” Ĉar miaj gepatroj havis loĝejon, grandan preskaŭ je cent kvadrataj metroj, kaj estas fakto, ke mi ne havas ĉambron kaj banĉambron, kie mi povus restadi, kiam ĉiujare dufoje mi venas ĉi tien por du aŭ tri semajnoj, do entute por ses semajnoj. Kiam aperis la temo, ke la loĝejo fariĝu muzeo, mi eĉ diris al mia patrino, ke bone, sed surbaze de la premio Kossuth, ili aĉetu al mi malgrandan loĝejon ie, se mi ne povos veni en la familian loĝejon. Ili certe povus financi tion.

– Ĉu certe?

– Certa estas tio, ke ili faris eĉ ne unu paŝon por havigi al mi loĝejon. Aŭ por tio, ke en la loĝejo de Maria Tompa mi havu meblitan ĉambron kun malgranda banĉambro. Mia patrino diris, ke mi estas monavida, mi ja respondis, ke “ĉu Maria Tompa, kiu vendis la manuskriptojn kaj la sigelringon, ne estas monavida?” Ĉu monavida estus ĝuste mi? Mi neniam estis kaj neniam estos monavida. Sed tion mi tre deziris, ke mi havu malgrandan loĝejon en Budapeŝto kiam ajn, se mi alvenas, kaj tion eĉ nuntempe mi tre deziras, ĉar mi ne povas iri al miaj gepatroj. Pli precize: mi ne povas iri en la iaman loĝejon de miaj gepatroj…

La testamento de la patro

Mi – subskribe nomita d-ro Miklós Szentkuthy-Pfisterer – post prudenta pripensado, zorgeme konsiderinte la situacion, posedante plenan mensan kapablon disponas laŭ la sekva

TESTAMENTO

1/ post mia morto miaj heredantoj estos:

a) mia filino, Mariella Legnani-Pfisterer, laŭ naskonomo Marion-Magdolna Pfisterer (konstanta loĝejo: 20154 Milano, Via Cagnola n-ro 3, Italio)

b) dr-ino Lászlóné Tompa, laŭ naskonomo Maria Müntzberger (konstanta loĝejo: Budapeŝto XIV. strato Tökhöly n-ro 85) mia sekretariino kaj kolegino

c) mia fidela kaj amanta edzino: (dr-ino Dóra Eppinger) laŭrajte posedas la duonon de nia tuta havaĵo pro la reguloj pri la geedza kunposedo, sed mi disponas, ke post mia morto ŝi estu ĝismorta fruktuzanto de mia tuta havaĵo, do ŝi estu fruktuzanto de ankaŭ tiuj partoj, kiujn heredos miaj supre menciitaj heredantoj.

2/ dispozicio pri la aŭtoraj tantiemoj

mia filino Mariella Legnani-Pfisterer heredu 60 procentojn de miaj tantiemoj, Lászlóné Tompa 30 procentojn de miaj tantiemoj. Krome s-ino Jánosné Varga laŭ naskonomo Rozália Ács (konstanta loĝejo: Budapeŝto, strato Váci n-ro 108) nia treege fidela dommastrumistino, la plej grava helpanto de mia familio, ricevu 10 procentojn de miaj tantiemoj, kiel eksterheredan havigon.

Mia filino Mariella Legnani-Pfisterer heredu 60 procentojn de miaj tantiemoj, Lászlóné Tompa 30 procentojn de miaj tantiemoj.
Mia filino Mariella Legnani-Pfisterer heredu 60 procentojn de miaj tantiemoj, Lászlóné Tompa 30 procentojn de miaj tantiemoj.

Mi aprobas, ke d-ino Lászlóné Tompa kun definitiva loĝejregistro ekloĝu en mia loĝejo, kiun oni deklaris protektata.
Mi aprobas, ke d-ino Lászlóné Tompa kun definitiva loĝejregistro ekloĝu en mia loĝejo, kiun oni deklaris protektata.

Mi pretendas la plej belan entombigon sed plej severe mi malpermesas, ke iu ajn prezentu funebran parolon
Mi pretendas la plej belan entombigon sed plej severe mi malpermesas, ke iu ajn prezentu funebran parolon

La eventualaj tantiemoj el eksterlando estas dividendaj laŭ la samaj proporcioj.

3/ dr-ino Lászlóné Tompa sendepende de heredaj aferoj ricevu la dekduoblon de ŝia lasta monata salajro, kiel eksterheredan havigon. Same tiel ankaŭ Jánosné Varga ricevu la dekduoblon de ŝia lasta monata salajro, do sian tutjaran salajron.

La dispozicio pri tiuj tutjaraj salajroj estas validaj nur tiuokaze, se post la morto de la pluvivanta geedza parulo laŭnature ĉesos la dungrilato de sekretariino respektive dommastrumistino.

4/ La konservado de la biblioteko kaj loĝejo:

a) dum la skribado de la jena testamento okazas disponoj por tio, ke mia loĝejo, kiu estas posedaĵo de la distrikta magistrato, post mia morto estu blokita, por ke mia biblioteko restu konstante en la sama loko, en mia nuntempa loĝejo (Budapeŝto XII. aleo Szilágyi Erzsébet n-ro 28, 1-a etaĝo), ĉar mi konsideras, ke miaj libroj plenaj de miaj paĝrandaj rimarkoj estas integra parto de mia ampleksega taglibro, deponita en la tutlanda biblioteko Széchenyi.

b) la sama dispozicio validas pri ĉiuj moveblaĵoj de la loĝejo: ankaŭ ili restu konstante en mia nuntempa loĝejo.

5/ por konservi mian bibliotekon kaj la loĝejon, dr-inon Lászlóné Tompa mi nomumas kuratoro. La taskoj de dr-ino Lászlóné Tompa kiel kuratoro estas:

a) prizorgi mian bibliotekon (mia serioza plano estas, ke la literatura muzeo Petőfi iam establu en mia loĝejo bibliotekon por universitataj studentoj, literaturhistoriistoj, amatoraj privatuloj.)

b) prizorgi la loĝejon (purigado, riparadoj, pagi la kostojn ktp.)

c) mi aprobas, ke dr-ino Lászlóné Tompa kun definitiva loĝejregistro ekloĝu en mia loĝejo, kiun oni deklaris protektata.

d) prizorgi la familiajn tombojn

6/ Mia taglibro tuj post mia morto estu blokita kaj aneksita al miaj ceteraj taglibro-kajeroj – pli ĝuste taglibro-volumoj – fermitaj en la ŝranko. Ĉiuj miaj taglibro-kajeroj kaj leteroj kiel eble plej urĝe estu portataj el mia loĝejo al la Tutlanda Biblioteko Széchenyi, al ĝia sekcio pri manuskriptoj, kiel kompletigo de miaj ceteraj taglibroj, manuskriptoj kaj leteroj, deponitaj tie.

7/ Entombigo: okazu laŭ la ceremonio de Eklezio Romia-Katolika, se eble, en la latina lingvo. Mi pretendas la plej belan entombigon sed plej severe mi malpermesas, ke iu ajn prezentu funebran parolon, egale ĉu oficiala aŭ privata persono, inkluzive la pastron, kiu celebros la entombigon. Krom mia malvasta familio neniu ĉeestu en la ceremonio, inkluzive ne eĉ mia plej intima amika rondo. Do: la loko, tago kaj horo de mia entombigo estu sekreto. Mia ĉerko sur la katafalko estu fermita. Mia familio nur post mia entombigo sendu sciigojn pri mia morto al personoj elektitaj laŭplaĉe. En la sciigo pri mia morto aperu nenia “sankta” citaĵo. Sub mia nomo (Miklós Szenkuthy-Pfisterer) estu menciita nek mia instruista nek mia verkista agado. La kadro kaj kruco estu nigraj kaj larĝaj. Sur la ĉerko estu surskribo: d-ro Miklós Szenkuthy-Pfisterer.

Klaŭzo: Antaŭ ol fermi la testamenton mi relegis ĝin. Mi deklaras, ke ĝi estas skribita sendepende de ajna ekstera influo, kiel mia propraĵo, kaj ĝin mi skribis kaj subskribis propramane. Mi petas respekti kaj ankaŭ plenumi ĉiun vorton de mia testamento.

Datita: Budapeŝto, la 22-an de aprilo, la pasko de 1984

d-ro Miklós Szenkuthy-Pfisterer

La testamento de la patrino

Budapeŝto, hospitalo Kútvölgyi,
la 2-an de septembro 1989
Marion!
Tiun ĉi leteron vi legos antaŭ ol malfermi mian testamenton. Temas pri grava detalo, ĉar sen tio vi povus miskompreni la testamenton.
Kiam mi skribis ĝin, mi jam sciis, ke el la tantiemoj, intertempe kreskintaj, kaj ekde la morto de via patro blokitaj, vi heredos konsiderindan parton, kiel garantiitan kvoton. Mi jam dekomence disponas nur pri la duono de tiuj sumoj.
Respektante la testamenton de via patro mi sentis, ke kunteni la bibliotekon kaj loĝejon estas mia feliĉa kaj fiera devo, do mi ebligis la kuratorajn farendaĵojn, tio estas: la laboron de Maria Tompa – tion signifas ŝia titolo: “ĝenerala heredanto”.
Estu klara, ke la celo de mia testamento estas ne venĝo. Temas ne pri tio, ke “patrino elpuŝis vin el la heredo!”.
Sed:
Krom la kuratoreco almenaŭ tiom grava tasko de Maria Tompa estas la kompilado de la ne eldonitaj verkoj de Miklós Szentkuthy, por ke ili estu prespretaj; kaj tiu laboro supozeble daŭros ok aŭ dek jarojn. La honorario por tiu tempokonsuma kompilado estas tre malalta. Aliflanke ju pli da libroj estos sukcese eldonitaj, des pli da honorario (60%) vi ricevos, kaj tio signifas por vi gravan sumon.
Panjo
Miklósné Szentkuthy-Pfisterer

Estu klara, ke la celo de mia testamento estas ne venĝo.
Estu klara, ke la celo de mia testamento estas ne venĝo.

Ĉiujn miajn ceterajn havaĵojn ... heredu ekskluzive Lászlóné Tompa, laŭ naskonomo Maria Müntzberger.
Ĉiujn miajn ceterajn havaĵojn ... heredu ekskluzive Lászlóné Tompa, laŭ naskonomo Maria Müntzberger.

Mi – subskribe nomita Miklósné Szentkuthy-Pfisterer, laŭ naskonomo dr-ino Dóra Eppinger (Budapeŝto 1125 aleo Szilágyi Erzsébet n-ro 28) posedante plenan mensan kapablon disponas laŭ la sekva

TESTAMENTO

1) Post mia morto la somerumejon en Basaharc (apud la urbo Esztergom, enkatastra registra n-ro 2524/2) krome miajn vestojn, ŝuojn, devotaĵojn16 heredu ekskluzive mia unusola filino Mariella Legnani, laŭ naskonomo Marion Pfisterer (Milano Via Cagnola n-ro 3, 20154 Italio).

16 - devotaĵo: religia kultobjekto, ekzemple rozario, bildo pri sanktulo ktp.

2) Ĉiujn miajn ceterajn havaĵojn havatajn de mi en la momento de mia morto, do mian kontantan monon, bankkonton, aŭtorajn tantiemojn, debetojn kaj financajn postulojn heredu ekskluzive Lászlóné Tompa, laŭ naskonomo Maria Müntzberger (Budapest 1125 aleo Szilágyi Erzsébet n-ro 28), kiu dum dek jaroj estis la kolego kaj sekretariino de mia edzo, kaj kiu estis nia vivtenanto (mi kaj mia edzo en aŭgusto de 1986 kontraktis kun ŝi, ke ŝi vivtenos nin ĝismorte por nia loĝejo) – kaj kiun mi samtempe nomumas mia ĝenerala heredanto.

3) Koncerne mian entombigon, mi disponas, ke la monon, originale destinitan por florkronoj, ĉiu elspezu laŭ sia elekto por karitato aŭ por celebrigi meson por mi kaj por mia filino Marion.

Budapeŝto, 1989 aŭgusto 31.

dr-ino Miklósné Szentkuthy-Pfisterer Dóra Eppinger

Eĉ hodiaŭ tremas miaj genuoj

Eĉ hodiaŭ tremas miaj genuoj, se mi rememoras pri tiu posttagmezo. Ekde tiam pasis entute dudek kvin jaroj, sed mi dezirus eĉ ne por miaj malamikoj, ke ili travivu tian psikan turmentadon, tian psikan ĉantaĝon, kian ili aranĝis kontraŭ mi. Estis terure!

La baza situacio estis, ke mi devis lasi mian malsanan edzon en Milano tute sola, por ke mi povu ĉeesti la entombigon de mia patro en Budapeŝto. Tiutempe, antaŭ 25 jaroj ankoraŭ ne ekzistis malmultekostaj flugkursoj aŭ internaciaj aŭtobusoj, oni povis traveturi la longan, lacigan distancon nur per trajno en litvagono.

En aŭgusto Budapeŝto estis tute senhoma, ĉar ĉiu forestis por somerumi ĉe la lago Balatono aŭ en la montaro Mátra, aŭ oni ripozis en sia semajnfina dometo ĉe la urborando, do NENIU el miaj amikoj restadis en Budapeŝto. Ĝuste tial antaŭ mia vojaĝo multaj avertis min: atentu, ke ne falu en kaptilon, ĉar tie neniu povos helpi al vi por trovi elirejon. Ŝajnis al mi, ke jam ne aperos ia problemo, ja estis la 5-a de aŭgusto, miaj biletoj por la trajno kaj por la litvagono estis jam aĉetitaj, mi devis nur iri por adiaŭi al mia patrino.

Ĉio estis planita laŭ diabla maniero.

Kiam mi eniris la loĝejon de miaj gepatroj – ne longan tempon antaŭ la ekveturo de mia trajno – M. T. kaj mia patrino petis min, ke mi rapide subskribu dokumenton. Mi trarigardis ĝian tekston, kaj mi tuj vidis, ke ĝi ne estas en ordo, mi eĉ tuj diris, ke oni eĉ ne menciu, ke mi subskribu ĝin.

Kiam mia patrino – kiu tiutempe jam estis malsana je la koro – rimarkis, ke la afero ne sukcesos tiel glate, kiel ŝi pensis pli frue, subite falis en la liton, kaj prenis sian medikamenton kontraŭ koratako. Miaj okuloj gluiĝis al novaj kaj novaj detaloj: kio estas tio, ke “deklarita al mi ankoraŭ en lia vivo”? Li deklaris al mi nenion similan. Mi ja ne subskribos tian mensogon. Kial mi rezignu la aŭtorajn tantiemojn, kiuj apartenas al mi?

Tiam M. T. komencis longe kaj komplike ekspliki, ke la leĝoj pri valutoj ne ebligas, ke mi eksportu valuton, kaj estas pli simple, se miajn tantiemojn mi cedas al ŝi, kaj ŝi rezervos ilin por mi, do mi povos aĉeti por tiuj sumoj ekzemple tapiŝon, kiun mi povos porti hejmen.

Mi tuj respondis, ke ŝi eĉ ne menciu tion, ja mi estis petita, ke mi ne kontestu la testamenton, kaj mi deklaris firme, ke mi persistas por la enhavo de la testamento. Ĉi tiun dokumenton mi NE SUBSKRIBOS, kaj finite.

Dume mia patrino kuŝis sur la sofo, malfacile spiris, stertoris, sufokanhelis. Mi ne pensas, ke ŝi nur ŝajnigis sian staton, ja ŝi fakte estis malsana je la koro. Probable ŝi ne preparis sin por tiu ĉi “malfacilaĵo”, kaj tio povis kaŭzi ŝian malbonfarton, eble koratakon. Estas fakto, ke post kiam mi tre firme kaj plurfoje ripetis, ke NE kaj NE, mi ne subskribos tian kontrakton, sekvis la ĉantaĝo: “ĉu vi ne vidas, ke via patrino fartas malbone?! ĈU VI DEZIRAS ŜIAN MORTON?!”

Rapide proksimiĝis la tempo, je kiu estis mendita taksio, por ke ĝi veturigu min al la stacidomo. Ĉu mi forveturu tiel, ke mia rifuzo koncerne la subskribon mortigu mian patrinon? Kion fari, Dio mia!

Eĉ hodiaŭ tremas miaj genuoj, se mi rememoras pri tiu posttagmezo.
Eĉ hodiaŭ tremas miaj genuoj, se mi rememoras pri tiu posttagmezo.

“Ĉu vi ne vidas, ke via patrino fartas malbone? ĈU VI DEZIRAS ŜIAN MORTON?!” Kiam la pinton de mia plumo mi metis sur la paperon, venis en mian kapon: “Nun vi povos kontente frotadi viajn manojn dirante, ke vi gajnis!” Sed pro mia patrino mi subskribis ĝin.

Tiel oni trudis min subskribi la kontrakton. Sed tio ne restis sen daŭrigo…


Interkonsento
Mi – subskribe nomita Mariella Legnani, laŭ naskonomo Marion Pfisterer (I-20154 Milano, via Cagnola n-ro 3) disponas kiel heredanto de mia iama patro Miklós Szentkuthy-Pfisterer – respektante lian testamenton, kaj konforme al lia intenco, deklarita al mi ankoraŭ en lia vivo – ke mi ne volas heredi la aŭtorajn tantiemojn, kiuj aperas enlande, do en Hungario, ilin mi ne pretendas, kaj miajn koncernajn rajtojn mi universale cedas al mia patrino dr-ino Miklósné Szentkuthy-Pfisterer, Dóra Eppinger (Budapeŝto 1125 aleo Szilágyi Erzsébet n-ro 28) kaj al Lászlóné Tompa, laŭ naskonomo Maria Müntzberger (Budapest 1125 aleo Szilágyi Erzsébet n-ro 28), kiu estis kolegino kaj sekretariino de mia patro. Tiujn rajtojn mi transposedigas al ili kun la klaŭzo, ke tiu ĉi mia dispono validas ĝis la morto de mia patrino kaj Lászlóné Tompa, poste mi denove postulas ĉiujn koncernajn rajtojn kaj tantiemojn.
Budapeŝto la 8-a de aŭgusto 1988
Ni – subskribe nomitaj dr-ino Miklósné Szentkuthy-Pfisterer laŭ naskonomo Dóra Eppinger kaj Lászlóné Tompa laŭ naskonomo Maria Müntzberger akceptas kaj konsentas la suprajn.
Budapeŝto la 8-a de aŭgusto 1988

Faktoj kaj gravaj rimarkoj

Faktoj kaj gravaj rimarkoj pri kvardek jaroj de la rilato inter Mariella Lagnani (laŭ naskonomo Marion Pfisterer) kaj ŝiaj gepatroj: Miklós Pfisterer (laŭ verkista nomo Miklós Szentkuthy) kaj Dóra Eppinger.

1948 En mia 15-a jaro kaj duono mi veturis al svislanda kunedukejo por lerni. En Hungario samtempe estis komunisma revolucio de proletaroj. Miaj gepatroj proponis, ke mi ne revenu al Hungario, mi restu eksterlande, ni poste vidos, kio okazos.

Tiu “poste” daŭris kvardek jarojn. En Svislando mi nur malfacile kaj mizere povis vivteni min, ĉar mi havis eĉ ne unu fileron.

1948-1988 Inter mi kaj miaj gepatroj la rilato kontinue estis kiel eble plej bona, jen dokumentoj kaj faktoj:

a) 53 leteroj de mia patro adresitaj al mi. (Suplemento)

b) 25 dediĉoj en la propraj verkoj de mia patro, parte al mi, parte al mia filo kaj al mia edzo. Ĉiuj dediĉoj estas afablaj kaj amplenaj.

c) 12 leteroj, kiujn mia patrino skribis al mi. Ili estas nur ekzemploj el ŝiaj plurcent leteroj. (Suplemento)

d) En 1958 mia patrino vizitis min en Svislando utiligante tuj la unuan eblon, kiam ŝi povis forlasi Hungarion.

e) Ĉirkaŭ 1960 okazis mia unua vizito ĉe miaj gepatroj, tiam aperis la unua eblo, ke eksterlandanoj (ekshungaroj) ricevu vizon por hungaria vizito.

f) En 1968 mi prezentis mian fianĉon al miaj gepatroj, ili amplene akceptis nin en sia loĝejo.

g) En 1969 mia patrino venis al Milano por ĉeesti mian geedzigan ceremonion. (Foto)

En 1969 mia patrino venis al Milano por ĉeesti mian geedziĝan ceremonion.
En 1969 mia patrino venis al Milano por ĉeesti mian geedziĝan ceremonion.

h) En 1971 mia patrino vizitas min en Italio por ekkoni sian nepon, naskitan en la sama jaro. (Foto)

i) Inter 1960 kaj 1988 mi vizitas miajn gepatroj 21-foje. parte sola, parte kun mia filo kaj mia edzo.

Dum mia lasta vizito la tuta familio festis kune okaze de la 80-a naskiĝtago de avo respektive bopatro, kiu ĝuste ricevis la distingon Kossuth. Koncerne tiujn vizitojn ne ekzistas dokumentaj pruvoj krom la vizoj en la pasportoj, kiujn mi povas montri, se necese.

j) 13 fotoj el diversaj jaroj, faritaj dum la diversaj vizitoj. (Suplemento)

1971 Naskiĝis la unusola nepo de Miklós Szentkuthy, kiun mi baptigis Nicola omaĝe al lia avo respektive al mia patro. (Nicola itale signifas: Miklós.)

Naskiĝis la unusola nepo de Miklós Szentkuthy, kiun mi baptigis Nicola omaĝe al mia patro.
Naskiĝis la unusola nepo de Miklós Szentkuthy, kiun mi baptigis Nicola omaĝe al mia patro.

1972 Mia patro okaze de mia naskiĝtago – kiel surprizon – donacis al mi ĉiujn siajn manuskriptojn, kiuj estis deponitaj en la Tutlanda Biblioteko Széchenyi. En la suplemento troviĝas diversaj dokumentoj por atesti tion:

a) varma, afabla kaj amplena letero pri la donacado

b) gratula poŝtkarto okaze de mia naskiĝtago (ili estas indaj por legi!)

c) la listo pri la deponitaj manuskriptoj

1977 Mia patro petis, ke mia filo, kiu estas lia unusola nepo, kaj kiu estas la lasta ido de la granda familio Pfisterer, ekhavu ankaŭ la familian nomon de mia patro, por ke la nomo de la familio ne malaperu. Mi skribis peticion al la prezidento de Italio, kaj la italia Prezidento la 19-an de februaro 1979 proklamis dekreton (laŭ la kompilanto: deklaris decidon), ke la nomo de mia filo ekde tiu tago estu: Nicola Legnani Pfisterer.

1980 Miklós Szentkuthy dungis dr-inon Lászlóné Tompa por tuttempa dungrilato (full time) kiel sekretariinon. Ŝi ricevis oficiale registritan monatan salajron.

1984 Maria Tompa konvinkis mian patron, ke li skribu testamenton. (Suplemento)

El la testamento – ne tute klara – oni povas konkludi, ke la fruktuzo apartenos al la vidvino

Pri la posedo de havaĵoj (pri geedza kunposedo):

50% apartenos al la vidvino

25% al la filino

25% al M. Tompa

Kopirajto (Copyright)

2/3 al la filino

1/3 Maria Tompa

Aŭtoraj tantiemoj

60% al la filino

30% al M. Tompa

10 % al la purigistino

La biblioteko kaj loĝejo post la morto de Miklós Szentkuthy estu blokitaj (tiu kondiĉo estas sensenca kaj neebla), ili fariĝu muzeo, kies kuratoro estu Maria Tompa, kaj ŝi loĝu tie ĝismorte.

Rimarko: Pro la ideo pri muzeo mi estas senhavigita disde la havaĵoj postlasitaj al mi, eĉ disde mia jure garantiita hereda kvoto, dum Maria Tompa ekhavis eblon loĝi en bele meblita loĝejo ĝismorte.

1986 En la aŭgusto de 1986 Maria Tompa ekloĝis kaj definitive enhejmiĝis en la loĝejo de geedzoj Szentkuthy, kie ŝi povis senpage loĝi, ricevi plenan pensionon krom sia oficiale registrita salajro. Ĉe la familio Szentkuthy ekzistis preciza librotenado, el kies registroj oni povas indiki tion.

1986 En la majo de 1986 la geedzoj Szentkuthy kaj Maria Tompa kontraktis, ke Maria Tompa vivtenos la geedzojn ĝis ilia morto por ilia loĝejo. La dokumento pri tio estas trovebla en la urbodomo de la 12-a distrikto de Budapeŝto.

Rimarko: Per kia financa bazo Maria Tompa vivtenis la geedzojn Szentkuthy? Ŝia unusola enspezo estis ŝia salajro, ricevita de Miklós Szentkuthy, kiun ŝi devus vivteni.

1987 La 21-an de decembro 1987 la geedzoj Szentkuthy kontraktis kun Maria Tompa pri vendafero:

a) aparte pri la biblioteko. (Suplemento)

b) aparte pri la tuta meblaro. (Suplemento)

por prezo po 300 mil forintoj

Pri tio mi estis informita ne tuj, nur post unu jaro, dum la prihereda proceduro.

Rimarko:

a) konsidere, ke inter mi kaj miaj gepatroj estis ĉiam la plej bona rilato, por mi ŝajnas nekomprenebla afero, ke la 24-an de decembro miaj gepatroj telefonis por deziri agrablajn kristnaskajn festojn, kvankam tri tagojn pli frue ili vendis ĉiujn familiajn havaĵojn malantaŭ mia dorso.

b) por mi ŝajnas absurdaĵo, ke miaj gepatroj propravole falis en la situacion, ke vendinte ĉiujn siajn havaĵojn ili devis esti la gastoj de Maria Tompa, ĉar eĉ ĉiuj mebloj jam estis ŝiaj posedaĵoj.

c) Oni devas rimarki, ke Maria Tompa post 11 tagoj – do post la 1-a de januaro 1988 – laŭ nova leĝo estis devigita, ke okaze de oficiala alvoko ŝi povu indiki, el kio ŝi ĉerpis tiom da mono, ke ŝi povis aĉeti la koncernajn havaĵojn. Kaj konsidere, ke ŝia unusola enspezo estis ŝia monata salajro – proksimume trimil forintoj – ŝi neniam estus povinta pagi tiun sumon. Aliflanke tiuj 600 mil forintoj ne troviĝis inter la heredaĵoj. La celo de tiu vend-aĉeta kontrakto estis, ke ĝi min senigu de mia garantiita hereda kvoto. La idea bazo de tiu kontrakto verŝajne estis: “Se la testamento ne estus sufiĉe klara, kaj en ĝi io ne funkcius aŭ ne estus adekvata, per tiu ĉi kontrakto ni povos perfekte senhavigi ŝin”.

1988 La 18-an de julio mortis mia patro Miklós Szentkuthy

1988 La 5-an de aŭgusto mi iris al la entombigo de mia patro. Propre Maria Tompa trudis min, por ke mi subskribu, ke la aŭtorajn tantiemojn, kiujn mi heredis, mi cedas al mia patrino, kaj post ŝia morto al Maria Tompa. (Suplemento)

Tiun dokumenton Maria Tompa tajpis kaj subskribigis per mi duonhoron antaŭ la ekveturo de mia trajno al Italio, dum ŝi ĉantaĝis min per la malbonfarto de mia patrino, kiu estis grave malsana je la koro, kaj dum tiu duonhoro plurfoje suferis koratakojn.

Rimarko:

La argumentoj, per kiuj Maria Tompa trudis min, ke mi subskribu, estis la sekvaj: “Via patrino, kiu estas nur fruktuzanto de la havaĵoj, restos sen kontanta mono. Viaflanke estus malegoisma ago, se vi cedus al ŝi la aŭtorajn tantiemojn, kiuj apartenas al vi, same, kiel mi kaj la purigistino jam faris tion. (Neniel estis pruvita, ke Maria Tompa kaj la purigistino fakte faris tion.) Cetere: Post la morto de via patrino vi nur malfacile povus preni ĉiujn aŭtorajn tantiemojn pro la limigita trafiko de valutoj. Se vi cedos ilin al mi, mi garantios vian rajton por libere disponi pri la kapitalo sen administracia limigo.” (Sed tiu kondiĉo pri la transdono de la tantiemoj sen administracia limigo – ne estas skribita en la dokumento.)

Oni rimarku, ke la vidvino jam laŭ la testamento estis fruktuzanto de la tantiemoj, pro tio estis superflue transdoni al mia patrino tion, kio jam apartenis al ŝi pro la testamento. Do kio estis la celo de tiu dokumento?

1988 La 6-a de septembro estis la naskiĝtago de mia patrino, de la vidvino de Szentkuthy. Mi telefonis al ŝi por gratuli, kiel ekde multaj jaroj mi faris tion, sed Maria Tompa ne permesis, ke mi parolu kun ŝi pertelefone.

Rimarko:

Ĝuste tiam komenciĝis la situacio, ke mi estis tute izolita de mia patrino, inter ni falis fera kurteno. Ekde tiu momento inter mi kaj mia patrino estis permesita nenia kontakto. Tiu izolado daŭris ĝis la morto de mia patrino.

1989 La 6-an de septembro 1989, dum mia patrino agoniis, Maria Tompa pere de mia advokato proponis la sekvan konsenton: “Se ne okazos proceso kontraŭ la valideco de la testamento, mi redonos la dokumenton, en kiu vi cedis la aŭtorajn tantiemojn.”

1989 La 14-an de septembro 1989 mia patrino mortis. La informon mi ricevis tro malfrue, do kiam mi alvenis Budapeŝton ŝi jam estis mortinta.

1989 La 15-an de septembro 1989 Maria Tompa ne permesis, ke mi eniru la loĝejon de miaj gepatroj, kie en mia junaĝo ankaŭ mi vivis dum pluraj jaroj.

1989 La 29-an de septembro 1989 Mariella Legnani, laŭ naskonomo Maron Pfisterer, kaj Maria Tompa kun siaj advokatoj subskribis la kontrakton pri la konsento, ke Maria Tompa redonos la dokumenton, en kiu Mariella Legnani subskribis, ke ŝi cedas la aŭtorajn tantiemojn, kaj Mariella Lagnani deklaras, ke ŝi ne procesos kontraŭ Maria Tompa.

Rimarko:

Maria Tompa ekkomprenis, ke ŝi dum pluraj jaroj ricevos eĉ ne unu forinton el la postlasitaj havaĵoj, se mi ekprocesos, ĉar proceso prokrastas la transdonon de heredaĵoj. Ekzemple la postlasaĵoj de Miklós Szentkuthy eĉ sen proceso dum pli ol unu jaro – ĝis hodiaŭ – restis ne transdonitaj. (Noto de la kompilanto: Temas pri la fino de 1989, la preciza dato estas nekonata.) Do estis aplikata la ideo: prefere nur malmulte, sed tuj.

Kaj post la morto de la vidvino (de mia patrino) jen, kial neniu parolas pri la fama muzeo?

La amon de miaj gepatroj mi perdis, kvankam mi neniel estis kulpa en tio.

Postskribo

Mi, la filino de Szentkuthy, volas firme aserti, ke mi NE vokis ŝin antaŭ tribunalon, mi NE ekprocesis kontraŭ ŝi. Mi NE kontestis ion per jura rimedo kontraŭ mia patrino nek kontraŭ Maria Tompa:

– koncerne la validecon de la testamento

– koncerne la redonon de la dokumento, en kiu mi cedis la tantiemojn

– koncerne la kontraktojn de Miklós Szentkuthy, ĉu fakte estis li, kiu subskribis ilin, ĉu ne.

Oni pruvu per ekzistantaj dokumentoj, ke mi vokis ŝin antaŭ la tribunalon, ke mi ekprocesis kontraŭ ŝi, aŭ mi iniciatis tribunalan aferon.

Kelkajn tagojn post kiam mi subskribis, ke mi cedos la tantiemojn (vidu la suplementon), pertelefone mi petis redoni tiun dokumenton. Pri tio la respondo estis JESA, sed mi vane atendis; poste mi skribis afablan leteron, poste persistan leteron, poste nemalkonfeseblan leteron, en kiuj mi same petis redoni tiun dokumenton. La dokumento tamen NE estis redonita, do fine mi komisiis advokaton, ke li oficiale petu redoni ĝin. La oficiala respondo estis firma NE.

Miaflanke okazis nenia jura iniciato krom la menciita letero de mia advokato.

Faktoj kaj gravaj rimarkoj.
Faktoj kaj gravaj rimarkoj.

En krucpafado

La paralelaj respondoj de Maria Legnani
al Filip Sikorski, esploristo pri Miklós Szentkuthy

Kia patro estis Miklós Szentkuthy?

Respondi pri tiu demando estas aŭ tre facila tasko, aŭ tre malfacila. Kiel tio povas esti?

Tre simple: ĉar Miklós Szentkuthy estis io ajn, sed NE patro.

Antaŭ pluraj jaroj mi verkis artikolon pri tio. Mi jam ne memoras kie kaj kiam mi verkis ĝin, sed mi ja precize memoras, ke mi komparis lin kun mia elektita “vicpatro”, kun la verkisto Domokos Varga (la pli aĝa).

Miklós Szentkuthy estis io ajn, sed NE patro.
Miklós Szentkuthy estis io ajn, sed NE patro.

Mi dum longaj jaroj vivis kredante, ke bona artisto ne povas esti samtempe bona patro. Pri tio mi rezignaciis, mi jam ĉesis esti malkontenta, sed kiam mi interkonatiĝis kun Domokos Varga, mi ekkomprenis, ke tio estis eraro. Li havis sep gefilojn, kaj post sia laboro li dediĉis ĉiun sian liberan minuton al siaj gefiloj tiomgrade, ke tio estas preskaŭ nekredebla. Vidu lian libron kun la titolo Hundoreluloj, kvankam en ĝi li verkis ĉefe pri siaj infanoj, kaj ne pri tio, kiel li edukis ilin, kiel li prizorgis ilin senĉese. Li akompanis ilin al la verda naturo, montris kaj klarigis al ili la florojn, la arbojn, la birdojn, la skarabojn, li instruis al ili rekoni kaj identigi la erojn de la mondo, kiu troviĝas ĉirkaŭ ili. Ankaŭ en someraj vesperoj li vokis ilin sub la ĉielon, ili kune observis la brilajn stelojn, la Grandan Ursinon, la Nordan Stelon, la Laktovojon…

Do estus pli facile respondi tiun demandon: Kia patro NE estis Szentkuthy? – jen tio estas mia respondo…

Laŭ mia memoro en mia infanaĝo mi eble neniam sidis en lia sino, li neniam venis en mian ĉambron por kontroli pri kio mi okupiĝas, aŭ – kiam mi estis jam lernejaĝa – kion mi legas. Por li mi ne ekzistis.

Laŭ mia memoro en mia infanaĝo mi eble neniam sidis en lia sino.
Laŭ mia memoro en mia infanaĝo mi eble neniam sidis en lia sino.

Mia patrino rakontis, ke dum mia suĉinfana aĝo foje mi multe ploris, kaj mia patro longe verkis pri siaj turmentiĝoj, verŝajne longe eksplikante la ploradon de novnaskito… Estos interese, kiam oni solene malkovros la unuan parton de lia taglibro.

Ĉu Maria Tompa bone prizorgas la heredaĵojn postlasitajn de Miklós Szentkuthy?

Koncerne la prizorgadon de la heredaĵo kaj la fakan laboron de Maria Tompa, ŝi plenumis ĉion eblan por tio, ke la verkoj de Miklós Szentkuthy – ankoraŭ ne eldonitaj – estu eldonitaj, kaj la jam eldonitaj estu denove eldonitaj, la gazetoj okupiĝu pri li. Ŝi eĉ aranĝis belegan ekspozicion kune kun la Literatura Muzeo Petőfi omaĝe al la centa naskiĝtago de Miklós Szentkuthy. Kvankam la fakan prizorgadon ŝi plenumas kun bonaj rezultoj kaj utile, ĉe aliaj kampoj (ekzemple en la kuntenado de la heredaĵo, postlasita de Miklós Szentkuthy) tio ne nepre okazas.

Kiajn memorbildojn mi havas pri la somerumejo en Basaharc?

La somerumejo en Basaharc troviĝas ĉe la granda kurbo de Danubo. Ĉe la supro de bela monteto ĝi troviĝas kiel granda, trietaĝa vilao, kun granda parko kaj fruktarboj. La pordego de la vojo, kondukanta al la vilao, eĉ nuntempe ekzistas preskaŭ en sia originala stato.

Ĉe la malsupra parto de la deklivo loĝis la personaro; mi memoras pri la multaj etinfanoj, pri la ĉevalejoj kaj ĉaroj. La koĉero ĉiudimanĉe veturigis nin al la preĝejo de vilaĝo Pilismarót, por ke ni partoprenu tie katolikan meson.

Ĉirkaŭ la vilao oni vidis belegan panoramon. En la proksimo fluis la Danubo, ĉe ĝia bordo povis ludi multe ni infanoj, do miaj tri kuzinoj: Maria, Ágnes kaj Veronika, ilia amikino kaj mi mem. Kuradi, vagadi, kaprioli kun miaj “adoptitaj fratinoj” estis tre agrable. En la ĝardeno kreskis abrikotarboj, la kernojn de abrikotoj ni sekigis sub la sunbrilo; ni ne rajtis rompi ilin kaj manĝi iliajn internaĵojn, ĉar onidire ili estas venenaj. Sendepende de tio, ili estis bongustaj frandaĵoj, kaj pro la malpermeso ili fariĝis eĉ pli bongustaj.

En la somerumejo oni tenis ankaŭ bovinojn, do ĉiumatene ni ricevis freŝan lakton. Onjo Aliz kaj Oĉjo Tivadar – ili estis la plenkreskuloj – trinkis teon, kaj kompreneble ankaŭ mi deziris trinki prefere teon. Pro tio mi eĉ kondutis malbone.

Laŭ mia memoro la manĝejo estis malsupre – aŭ ĉu eble la taga ĉambro? La esenco estas, ke tiu ejo estis verŝajne iom sub la tersurfaco, kaj tie la temperaturo estis ĉiam malvarmeta eĉ dum la plej varmaj tagoj.

La somerumejon en Basaharc dum la jaroj de reĝimŝanĝiĝo oni alŝtatigis: en ĝi poste estis jen infanedukejo, jen hejmo por maljunuloj kaj similaj. Ekde la sekva reĝimŝanĝiĝo (1990) ĝi estas privata posedaĵo. La nostalgio altiris min, mi ankoraŭ kune kun mia edzo “pilgrimis” al la vilao en Basaharc – ĝi vekis en mi multajn belajn memorbildojn el mia infanaĝo.

Kiam la lastan fojon mi estis tie, la vilao estis jam TUTE trakonstruita, oni tute ne povis rekoni ĝin.

Kiel aspektis nia loĝejo en la aleo Szilágyi Erzsébet post la Dua Mondmilito, kaj en kiu ĉambro mi loĝis?

Miaj gepatroj trovis loĝejon en la aleo Szilágyi Erzsébet, kaj ili loĝis tie ĝismorte, sed mi nur ĝis la 28-a de aprilo 1948, kiam mi vojaĝis eksterlanden. Mi ne scias, kiom da ĉaroj transportis al la nova loĝejo la nekredeble grandan kaj riĉan bibliotekon de mia patro, sed pri la transloĝiĝo mi memoras ĝis hodiaŭ.

La laborĉambro de mia patro ĉiam estis la plej interna ĉambro, sed li multe restadis sur la teraso, oni povas diri: subĉiele. Se paroli pri la aranĝo de la loĝejo, verdire ankaŭ la teraso apartenis al lia laborĉambro.

El la laborĉambro de mia patro oni povis iri en la ĉambron de fortepiano.

Mi ekhavis tie belan ĉambron – mi ricevis la ĉambron de servistino.

La loĝejo estis vasta kaj bela kun teraso. Apud la bela laborĉambro estis la ĉambro de fortepiano, kaj la ĉambro de mia patrino. Tiuj ĉambroj interkomunikis per trapasebla banĉambro. Ĉe la enirejo troviĝis granda antaŭĉambro, kuirejo, kaj ĉie sin etendis bela panoramo al la verda naturo. Jen, konsiderinde granda ĝardeno. Poste oni separis parton el ĝi, kaj en tiu parto konstruiĝis infanĝardeno, sed tiutempe mi jam vivis eksterlande.

Mi memoras, ke iun kahelfornon ni rekonstruigis tiel, ke ĝi hejtu samtempe du ĉambrojn. Kaj en la ĉambro de mia patro ĉiumatene iu devis bruligi fajron en la tiea kahelforno. Tio estis penado kaj malagrablaĵo por ĉiu. Feliĉe, kiam alvenis la varma vetero, mia patro jam ekde frumateno povis labori sur la teraso. Ĉiutage li komencis sian laboron ĉirkaŭ la kvina horo.

Tiun loĝejon mia patro tre ŝatis, precipe ĝian terason: li restadis, verkis, legis, laboris tie, kiam li nur povis. Li amis ankaŭ la juglandarbon, kiu sin klinis al la teraso, kaj li ofte nutris tiujn multajn birdetojn, kiuj flugadis ĉirkaŭ ĝi. Sur tiu teraso ni festis lian okdekan naskiĝtagon, kaj la distingon Kossuth. Sur tiu teraso mi interkonatiĝis kun la verkisto Domokos Varga, kaj kun lia familio en 1969. Tiu teraso estis la plej amata loko de mia patro. Tiu teraso bedaŭrinde jam ne ekzistas, ĉar ĝin per fenestroj oni separis de la libera aero. Domaĝe.

Kiel mi travivis la militon?

Malfacile kaj kiel tragedion; ĉar oni kalkulu ne nur la tempon de bombardoj, sed ankaŭ la sekvojn de la milito: mian malsatmizerojn, frostosentojn, mankosuferojn dum longaj jaroj en Svislando.

Okazis je la kristnasko de 1944 – kion mi jam menciis – ke ni ne povis baki la festajn kukojn, ĉar verdire ĝuste tiam komenciĝis la atako kontraŭ Budapeŝto, kaj ni devis iri en la kelon. Senĉese aŭdiĝis paftrafoj, bombardoj, pafilklakadoj el ĉiu direkto. La rusoj okupis la urbon de domo al domo kaj pelis for la germanojn. Ambaŭflanke estis multegaj mortintoj kaj vunditoj. Kiam la rusoj okupis domon, ĝiajn loĝantojn ili direktis al alia, pli frue okupita; la viroj estis tuj portitaj al militcela trudlaboro.

Vespere, kiam la batalo moderiĝis, la rusaj soldatoj ĉasadis virinojn, tial la virinoj tordis sian aspekton, ke ili aspektu kiel eble plej maljunaj. Sed ne ĉiu el ili sukcesis, do la ĉirkaŭaĵo bruis pro la kriado, ŝrikado, helpopetoj. Poste mi estis informita de pluraj miaj konatoj, ke ili fariĝis viktimoj en la “kuratako” de rusoj. Al mi kaj al mia patrino feliĉe okazis nenio simila, kaj mi eĉ ne komprenis, kio okazas esence.

En la periodo, kiam ni loĝis en la kelo, ni havis malmulte por manĝi aŭ trinki. La iom kuraĝaj personoj inter du pafadoj permane-perpiede aŭdacis iri eksteren, kaj ili alportis neĝon en sitelo, tiel ni ekhavis akvon.

Por mi restas neforgesebla travivaĵo, kiam mi kun mia patrino – tremante pro la timo, kaj rampante en la neĝo, permane-perpiede, kun arĝenta tranĉilo en la mano (ĉar alispecan tranĉilon ni ne trovis en la loĝejo) – ni ekiris por serĉi iun frostiĝintan ĉevalkadavron. Ni informiĝis, ke ĝi kuŝas ie en la ĉirkaŭaĵo, sur la dika neĝo. Iamaniere – tre malfacile – ni tranĉis el ĝi konsiderindan pecon, poste en degelita neĝo ni kuiris el ĝi ion manĝeblan, sed mi jam ne memoras pri la detaloj.

Ĉu nuntempa junulo povas imagi la suprajn kaj tion, kia estas la situacio, se tridek aŭ kvardek homoj tumultas en kelo sen necesejo, sen funkcianta krano, sen akvo kaj sen manĝaĵo, dum pli ol tuta monato?

Kaj kia estis la situacio, kiam ni teruriĝinte kuris al la kelo pro la ululado de sireno, kaj ni povis scii neniam, ĉu ni transvivos la aeratakon, aŭ por ni finiĝos ĉio?

La psika timo mian animon obsedis jam tiutempe, kiam la germanoj invadis Budapeŝton. La “korpan timon” (do la fizionomiajn simptomojn) vekis la sono de sireno kaj la kurado al la kelo. Ni ne havis bombardorezistan ŝirmejon, do ni sciis neniam, ĉu ni revidos ankoraŭ iam la eksteran mondon. La bomboj – je nia bonŝanco – ruinigis nur la vandojn, do la ĉefmuroj restis starantaj, pro tio la ruinoj feliĉe ne mortkovris nin.

Mi memoras, ke antaŭ la unuaj aeratakoj komencis manki certaj manĝaĵoj. Mi kun mia patrino iris al la centra kvartalo, kaj tie ni devis viziti aron da vendejoj, ĉar en unu vendejo oni povis aĉeti ekzemple nur unu skatolon da kakao. Mi estis fiera pri tio, ke “mi estas tiel granda knabino, kiu jam povas aĉeti sola”.

Konsidere, ke en nia loĝejo elĉerpiĝis ĉiu nutraĵo, kaj oni povis akiri ekskluzive nur sekajn fazeolojn, do ni deponis ilin en granda kvanto. Dum restis el la rezervo, ĉiutage ni manĝis fazeolojn almenaŭ unufoje. Por ilin kuiri ni alportis neĝon en sitelo.

Post la militatako kontraŭ Budapeŝto la unua akirebla nutraĵo estis la maizfaruno. Oni devis pagi por la nutraĵoj ne per mono, sed per oro. Gramo da sukero kostis gramon da oro. Helpe de svedaj, usonaj kaj aliaj internaciaj observistoj ni povis ekhavi sekigitajn legomojn. Al la maizfaruno la unusola spico estis sekigita cepo, tamen ni estis tre feliĉaj, ke ni entute havis ion por manĝi. Pri pano ni longtempe nur revadis.

Poste dum multaj jaroj mi ne povis manĝi pladojn, kuiritajn el sekaj fazeoloj aŭ el maizfaruno, tiomgrade ili rememorigis min pri la teruraĵoj, kiujn mi travivis.

Ne longan tempon post la militatako mi feriis en tendaro de skoltoj, tie oni povis akiri nur terpomojn kaj margarinon, do kaj la matenmanĝo, kaj la tagmanĝo, kaj la vespermanĝo estis terpomoj kun margarino – tamen ni estis feliĉaj, ke ni ne devas ferii kun stomako dolora pro la malsato.

Kun kiuj mi renkontiĝis, kiam mi vivis en Svislando?
Kie mi loĝis, kaj pri kio mi okupiĝis tie?

Mia svislanda vivo verdire estas dividebla al tri periodoj:

1. La unua periodo estis, kiam mi restadis en kunedukejo. Tie mi ofte renkontiĝis kun Maria Hercz, sed – se mi memoras precize – tio okazadis nur ekde mia alveno ĝis la fino de la koncerna lernojaro, ĉar ŝajnas al mi, ke en la sekva jaro ŝi jam ne instruis en la kunedukejo St. Agnes.

2. La dua periodo daŭris de 1949 ĝis 1952, kiam mi povis ĝui la gastamon de la geedzoj Gallina Camillo kaj lia edzino Jolán Békei.

3. La tria periodo estis la tempo de mia longa malsatmizero kaj frostosento ekde la momento, kiam mi ricevis la oficialan permeson por dunglabori.

1.

Kiam mi alvenis Svislandon en mia dek-kvina jaro tute sola, verdire mi ne estis pli memstara, ol suĉinfano. La nuntempaj dekkvinjaruloj estas multe pli maturaj tiurilate.

Kiam mi alvenis, mi sciis france eĉ ne unu vorton. Se mi asertas, ke mi lernis tage kaj nokte, eĉ tiu esprimo ne reliefas sufiĉe, kiom fervore mi lernis.

Ankoraŭ ne pasis pli ol unu monato kaj duono, kiam mi alfrontis la unuan teruran problemon: finiĝis la lernojaro, kien mi povas iri nun? Al Maria Hercz mi ne povis iri, ĉar aŭ ŝi loĝis en la kunedukejo, aŭ ŝi havis unusolan meblitan ĉambron – mi jam ne memoras precize.

En la franclingva parto de Svislando, en la urbo Fribourg, oni trovis por mi internulejon, kie mi povis esti akceptita por unumonata lingvokurso pri la franca. En tio helpis verŝajne Maria Hercz, ja miaj gepatroj el Anglio ne povis fari ion por mi. Iu instruistino de la kurso parolis eĉ hungare. Foje post mia skriba tasko ŝi notis: “Vi skribas tiel, kiel porkido.” Jen, mi ne forgesis tion ĝis hodiaŭ.

Sed post tiu monato denove aperis la problemo: Kio okazu al mi, kiu estas sen gepatroj, sen mono, sen helpo?

Unu el miaj samklasanoj ekkompatis min, kaj ŝi petis la permeson de siaj gepatroj por inviti min al ili, por ke mi estu gasto ĉe ili kun senpaga pensiono ĝis la komenco de la sekva studjaro. Ili estis simplaj kamparanoj kaj laboristoj, ili kulturis teron kaj kelkaj el ili (la patro kaj unu aŭ du filoj) ĉiutage biciklis al la urbo Baden-Baden, al la fabriko de Brown-Bover. La familia etoso estis tre agrabla, ili afable akceptis min, kaj traktis min kiel familianon, ili tute ne sugestis al mi, ke mi manĝas senpage, kvankam eĉ ili povis vivteni sin nur tre modeste. Mi ne scias, kial okazis tiel, sed ŝajnas al mi, ke poste neniam mi kontaktis kun ili, kvankam fakte belaj kaj kortuŝaj memorbildoj ligas min al tiu familio.

Ĉe la komenco de la studjaro mi reveturis al Luzern, al la kunedukejo St. Agnes, tie dum unu jaro mi lernis la francan lingvon. Ĝis hodiaŭ aperas por mi unu el miaj malfacilaĵoj en la lernado: Mi sciis france apenaŭ kelkajn vortojn, do mi devis konsulti vortaron PRO ĈIU UNUOPA VORTO, kaj tiu agado konsumis tiom da tempo, ke mi devis peti apartan ĉambron, por ke mi povu lerni ankaŭ nokte. La verboj ja aperis en la teksto kun konjugacia finaĵo, dum en la vortaro ili troviĝis en formo infinitiva, kaj mi tre malfacile povis trovi ilin, eĉ demandi mi povis neniun. Sed la superhoma klopodo – kaj tio, ke mi ĉiam ŝatis lerni – alportis sian frukton, kaj ĉe la fino de la studjaro mi sukcese trapasis la ekzamenon pri la franca. Per tio mi ekhavis kvalifikon, kiu poste rajtigis min por instrui francan lingvon kaj literaturon.

Mi devas konfesi, ke la gepatroj regule vizitadis siajn idojn en la kunedukejo. Ili gastigis la infanojn en luksaj sukeraĵejoj. Mi ja povis nur rigardi ilin kun dolora koro. Sed la plej kruela ĉagreno kaj malfeliĉo estis por mi tio, ke en la tuta kunedukejo estis mi mem la unusola, kiu dum la ferioj – ekzemple kristnaske aŭ paske – ne povis iri hejmen. Mi sidis tute sola en granda manĝejo, iu monaĥino provizis min per nutraĵo, sed la afablaj vortoj tre mankis al mi. Ĝuste tiam mi komencis kompreni, kion signifas la korpa kaj anima soleco, kiu restis mia sorto poste dum multaj longaj jaroj.

2.

Fine de la studjaro evidentiĝis, ke mia studkotizo restis NE pagita. Mi kompreneble ne rajtis lerni plu en la kunedukejo, kvankam mia plej grava plezuro estis la lernado. Ĝuste tiam venis en la kapon de mia patrino, ke unu el ŝiaj kuzinoj, kun kiu ŝi ekde multegaj jaroj ne kontaktiĝis, vivas en Svislando. Mi ne scias, kiamaniere, sed patrino kontaktiĝis kun onjo Jolán, kaj ili koresponde sukcesis konsenti, do ŝi kaj ŝia afabla edzo sendis al mi bileton por trajno kun la mesaĝo, ke mi veturu al ili por loĝi.

Ili estis nekredeble afablaj kaj ĉarmaj al mi, sed mi estis tamen malkontenta. Mi intencis lerni, kaj mi eksplikis, ke mi deziras fariĝi kuracistino, se tio ne eblas, mi havu eblon partopreni almenaŭ kurson, per kiu mi povus fariĝi flegistino, prizorganta ĵusnaskitajn bebojn. Mi estis entuziasma ankaŭ por lerni lingvon: se mi ne havas eblon fariĝi kuracistino aŭ flegistino, mi povu almenaŭ lerni lingvojn. Kvankam ili fakte estis nekredeble afablaj kaj ĉarmaj, ili tamen rekte klarigis, ke mi danku al Dio, se mi estas akceptita, nutrita, gastigita senpage, do mi prefere helpu al oĉjo Camillo en la administraj laboroj, krome en la hejmaj laboroj. Tiam mi sentis, ke mia tuta kariero forvaporis.

Ili aligis min al trijara vespera kurso pri librotenado. Tage mi laboris en la administrejo kaj mi multe helpis ankaŭ en la hejmaj laboroj, do tiuj tri jaroj rapide pasis. Intertempe mi ja ellernis la italan lingvon, ĉar ni vivis en la itallingva parto de Svislando, en la kantono Ticino.

Post tri jaroj mi sukcese trapasis la ekzamenojn pri librotenado, poste tre bonkore, sed same firme ili diris al mi, ke mi jam zorgu pri mi mem. Malproksime de miaj revoj, malproksime de la kuracista fako, malproksime de la ĵusnaskitoj aŭ interpretado mi ekhavis profesion, pri kiu mi devis kontentiĝi dum mia tuta vivo. Rezignacii pri tio por mi ne estis facile, eĉ nun – en mia okdeka naskiĝtago, kiam mi skribas tiujn ĉi vortojn – ne estas facile.

La germanan lingvon mi ellernis de la germana guvernistino en mia infanaĝo, la francan lingvon en la kunedukejo. Oĉjo Camillo – kvankam malfacile – akiris al mi laborpostenon dank' al tiuj du lingvoj. Mi ne ŝatas mensogadon, tamen mi bezonis tion por ricevi la postenon. Mia dunganto – konato de oĉjo Camillo – mensogis en la oficejo, kie oni kontrolis la dungpermesojn, ke li ekde longa tempo, post pluraj gazetanoncoj ne trovis taŭgan administranton, kiu parolas ambaŭ lingvojn, tial li bezonas min. Poste mi ricevis laborpermeson, kiu estis valida nur koncerne tiun unusolan laborejon, kaj de mia ĉefo salajron tiel malaltan, kiu restis eĉ sub la limo de mizersalajro. Se ne kalkuli la salajron, li aprezis mian laboron. La monavido bedaŭrinde estas malvirto ordinara. Tiuj jaroj alportis al mi frostosenton kaj malsatmizeron.

3.

Mi sukcesis ekhavi dulitan ĉambron en modesta gastejo funkciigita de monaĥinoj, kaj ekhavi kunloĝantinon. Kranakvo ne estis en la ĉambro, nur lavujo kun akvujo. Banĉambro tute ne ekzistis, nur necesejo ĉe la fino de la koridoro.

Post kiam mi kvitigis la lukoston kaj la kaŭcion ĉe la polico, restis por mi neniom da mono. Trimilfrankan kaŭcion mi devis deponi ĉe la polico por mia laborpermeso. Sed mi ne havis tiom da mono. La polico tre helpeme proponis, ke ĉiumonate oni deprenos parton el mia salajro, ĝis la deprenita sumo atingos trimil frankojn. Tiuj partoj dum pluraj jaroj estis deprenitaj.

La vestolavado, la higienaj aferoj tuj fariĝis grave malfacilaj. Kiel oni povas lavi vestojn sen kranakvo? Kiel oni povas vivi dum jaroj sen banĉambro?

Onjo Jolán kaj Oĉjo Camillo permesis al mi, ke ĉiusemajne unufoje mi vizitu ilin por baniĝi en varma akvo. (Cetere en Locarno ne ekzistis publika banejo, kie oni povus baniĝi por pago.) Sed post iom da tempo ili sugestis al mi, ke por ili la afero estas jam ĝena. Tio estis komprenebla, ja ili pli frue jam tre multe helpis al mi.

Ne malofte venis en mian kapon, ke mi ŝuldas ankaŭ al la kunedukejo de Luzern, kaj tio ege premis mian koron. Post iom da tempo mi komencis repagi tiun ŝuldon po dek frankoj ĉiumonate – do ne estas mirinde, ke la repago daŭris ĉirkaŭ tridek jarojn. Kiajn detalojn havis la fakturo? Studkotizon, lernolibrojn, subvestojn, lavadon, purigadon kaj gladon de vestoj. La lastaj aperis nur en mia fakturo, ĉar ĉe miaj samklasanoj pri tiuj servoj zorgis la gepatroj. Mi devis pagi ankaŭ por la komunaj ekskursoj, kaj mi aparte devis pagi por la tiea pensiono dum la ferioj kristnaskaj kaj aliaj, krome mi devis pagi ankaŭ por la aparta ĉambro, kiun mi devis peti, por ke mi povu lerni ankaŭ nokte… La kunedukejo St. Agnes en Luzern estis por la gefiloj de riĉaj gepatroj. Flanke de la direktoroj de la kunedukejo estis bonkora traktado, ke ili atendis kun senfina pacienco ĝis mi repagis la lastan frankon de mia ŝuldo. Sed kion faris miaj gepatroj dum tiuj tridek jaroj por helpi min?

Vespere je la dudek-unua horo oni ŝlosis la enirejon de mia modesta tranoktejo, pro tio mi ne povis vizitadi kulturajn programojn, mi ne povis kanti en koruso, tre malofte mi povis viziti kinejon, sed kutime eĉ la lingvokursoj finiĝis post la dudek-unua horo. Do mi volis lui malmultekostan meblitan ĉambron.

Mi ja trovis tian. Sen hejtado, sen varma akvo, sen kuirejo. Sed por mi estis grave viziti vesperan lingvokurson kaj partopreni koruson, do mi decidis lui ĝin. Aliflanke en mia pli frua modesta tranoktejo tagmeze mi ricevis tagmanĝon, ĉi tie komenciĝis al mi la periodo de vera frostosento kaj malsatmizero.

Mia laborejo restis la sama, kaj ankaŭ mia mizersalajro. Unusola avantaĝo estis, ke iom post iom – fininte mian okhoran laboron – mi ekhavis eblon labori vespere ankaŭ ĉe aliaj firmaoj kiel librotenisto. Helpe de la mono, tiel akirita, mia situacio iom pliboniĝis.

En tiu periodo mi renkontis jam NENIUN pli fruan konaton. Maria Hercz vivis en germanlingva teritorio, la veturado per trajno estis tre multekosta, kaj ni ne skribis leteron nek telefonis unu al la alia. Aliflanke kun onjo Jolán kaj ŝia edzo mi flegis mian rilaton.

Kion diri pri miaj vizitoj en Hungario en la jardekoj post 1960 kaj post 1970?
Kion mi faris, kiel mi pasigis la tempon kun miaj gepatroj?

Vane mi kalkuladas, vane mi rompas al mi la kapon, mi ne povas rememori, kiam mi sukcesis unuafoje veturi hejmen. Verŝajne komence de la jardeko post 1960. Eĉ pro tio estos interesaj la notoj en la taglibro de mia patro. Ankaŭ mi skribis taglibrojn dum pluraj jaroj, tio estis devo en la movado de skoltoj. Mi neniam forĵetis ilin, sed pro la multaj transloĝiĝoj mi eĉ palan konjekton ne havas, kie ili kaŝiĝas, se ili entute ekzistas ankoraŭ. (Lastfoje transloĝiĝis mia filo, kiam li edziĝis – nome al parto de mia loĝejo en Milano.) Povas esti ke mia taglibro retroviĝos post mia morto, sed tiutempe ĝi jam estos tute ne grava, kiun ja interesus miaj turmentiĝoj, kaj la sortobatoj de mia vivo.

Miaj vizitoj ĉe miaj gepatroj – escepte la lastan periodon – ĉiam estis brile sukcesaj. Ĉe unu mia vizito mia paĉjo venis akcepti min en la flughaveno – estis malofta okazo, ke li forlasis sian loĝejon – kaj mi subite aperis antaŭ li. Mi neniam forgesos lian rigardon, lian surpriziĝon, poste lian ardan ĝojon, kaj tion, kiel li ĉirkaŭbrakis min. (Sed kiel tio tordiĝis poste! Kiel fine misformiĝis tiu amo!)

Miaj gepatroj ĉiufoje atendis min kun granda amo, kaj ili faris ĉion, por ke mi sentu min agrable. Ili regalis min per miaj ŝatataj hungareskaj pladoj kaj per frandaĵoj (ekzemple mi menciu, ke en Italio ne ekzistas laktokremo), kaj aperis inundo da floroj, luksaj drinkaĵoj (kvankam ĉi tiuj lastaj estis gravaj ĉefe por miaj gepatroj); kaj mi ricevis aron da donacoj (precipe librojn kaj sondiskojn). En la programo ili aranĝis ankaŭ multajn hejmajn kunvenojn, unuparte por fanfaroni pri la filino, kiu povis vivteni sin eĉ inter la plej kruelaj cirkonstancoj (kvankam kun multaj rezignoj kaj turmentiĝoj), aliparte por ke mi denove havu eblon kontaktiĝi kun miaj malnovaj amikoj kaj konatoj. Kiam miaj gepatroj deziris iom ripozi, mi refreŝigis miajn infanaĝajn, lernejajn rilatojn.

Se mi estis en Budapeŝto, mi nepre vizitadis ankaŭ ekspoziciojn kaj koncertojn ĝenerale kun mia patrino, kun amikoj aŭ konatoj.

En mia tuta vivo mi estis entuziasma ŝatanto de teatro, kaj dum ĉiu mia budapeŝta restado mi multege vizitis teatrojn, preskaŭ ĉiuvespere – eĉ ĝis la hodiaŭa tago. Miklós Gábor, la fama aktoro, estis bona amiko de mia patro, kaj Imre Sinkovics, la alia fama aktoro estis lia lernanto en mezlernejo. (Vidu la libron, eldonitan de la instituto Hamvas, en kiu Sinkovics rememoras pri la sinjoro instruisto “Fityó”.) Pro la supraj rilatoj mia patro iam ajn povis akiri lokbileton por teatro, eĉ ne por bagatela loko. Foje en la unua vico ni kune ĝuis la ludon de Miklós Gábor, kaj mi aparte ĝuis liajn aldonitajn klarigojn.

Post ĉiu mia teatra travivaĵo mi DEVIS detale raporti al mia patro pri la prezentado, kaj mi devis doni al li la programkajeron. (Mi pensas, ke ankaŭ li notis en ĝi siajn rimarkojn.)

En kunveno, aranĝita okaze de mia vizito, mi interkonatiĝis kun la iama samklasano de mia patro, kun Iván Földes, kiu estis fama matematikisto, astronomo kaj muzikisto. (Ni nomis lin “Feldes”, ĉar li eldiris la vokalon “ő” per dialekta prononco.) Mi havis interrilaton kun li ĝis lia morto.

Nun, kiam tiuj malnovaj memorbildoj reviviĝis en mi, mia koro eĉ pli doloras, ke mi neniam plu povos paŝi en la loĝejon de miaj gepatroj.

Pri mia patrino

Eĉ unu demando ne estis pri mia panjo, kvankam – mi ne memoras, kiu diris aŭ skribis – kie ĉe la fronto estas grava geniulo, en la fono sekrete kaŝiĝas eĉ pli granda: iu virino.

Do mia patrino ĉiam restis en la fono, dum ŝi observis la vivon de sia “genia” edzo, fidele, kun profunda, sincera amo, kaj sciante, ke ŝi mem – do mia patrino – estas “la” virino, “la” edzino, “la” vera amantino. Por tio ŝi bezonis ne nur psikan forton, sed ankaŭ korpan. Mia patrino, kvankam ŝia staturo estis malgranda, havis multe da psika kaj muskola forto. Sian forton ŝi ĉerpis verŝajne el sia profunda kredo kaj inklino al Kristo. Se ŝin mortigis ŝia kormalsano, tion parte povis kaŭzi la multaj afliktoj, kiuj trafis ŝin apud la fama Miklós Szentkuthy. Eble tio elĉerpis fine ŝian 83 jaran organismon.

Ŝian rilaton al mi oni povas dividi al tri periodoj, tute malsamaj:

1. Mia infanaĝo (ekde 1932 ĝis mia forveturo al Svislando)

2. Dum mia forestado (1948-1975)

3 Ekde la apero de M. T. ĝis la morto de Panjo (1975-1989)

1. En mia infanaĝo

Kiam mi naskiĝis, “okaze de la naskiĝo de Marion” transloĝiĝis al ni “Tasika”. Ŝi estis tiu, kiu pli frue jam prizorgis ankaŭ la tri gefilojn de onjo Aliz, la fratino de mia patrino. Tiutempe estis kutimo tiel prizorgi la infanojn, nuntempe jam ne. Por mia patrino – mi pensas – restis nur ĝui mian ekzistadon, ĉar pri ĉio alia zorgis “Tasika”. Mi ne scias, kiom aĝa mi estis, kiam ŝi forlasis nin. Gravas nur, ke post ŝi sekvis la germana guvernistino, la “Deutsches Fräulein”. Kun ŝi oni povis paroli kompreneble nur germane. Sed mia patrino ĉiam restis kun mi, pli precize ŝi ĉiam ĉeestis mian vivon. Kvankam mi ne memoras pri multaj okazoj, kiam ni ludis kune, des pli pri tio, ke ĉiuvespere ŝi venis en mian ĉambron, por ke ni preĝu kune, kaj ĝis la hodiaŭa tago mi estas dankema pro tiuj karaj momentoj, pro la horoj de la komuna preĝado.

Ĉiuvespere ŝi klarigis al mi la preĝon per kelkaj vortoj, konvenaj al mia aĝo. Foje ekzemple la esprimon “Patro nia”. Ke en la ĉielo mi havas veran patron, kiu amas min pli ol iu ajn, al kiu mi povas turni min, se aperas ajna problemo. Tiu instruo validas por mia tuta vivo, pro ĝi mi estas dankema ĝis hodiaŭ.

En miaj bazlernejaj jaroj, eĉ poste, Panjo ĉiam helpis solvi miajn hejmajn taskojn, se mi bezonis tion. Same volonte ŝi invitis miajn amikinojn, aŭ akompanis min, se la invitita gasto estis mi, tiel do ankaŭ al Dudu, al mia plej bona amikino. Kiel mi menciis, multaj infanoj kunvenis ĉe ili, do la plejparton de mia infanaĝo mi pasigis ĉe tiu familio. Preskaŭ ĉiutage mi aperis tie.

2. Dum mia forestado

En la periodo de la kunedukejo, kaj dum miaj sekvaj, ĉiutagaj, malfacilaj luktoj en Svislando, mia patrino skribis al mi leterojn, pli longajn ol kilometro, almenaŭ unu leteron en ĉiu dua tago, tiel ŝi provis subteni miajn klopodojn. Estas vero, ke ŝi ripetadis: mi zorgu pri mia sanstato, ĉiutage mi manĝu kuiritan manĝaĵon almenaŭ unufoje, kvazaŭ mi havus monon por tio, kaj ekzistus loko por akiri ion tian (ja tie ne ekzistis malmultekostaj restoracioj). Kiam foje ŝi vizitis min, por tiu mallonga tempo (unu aŭ du semajnoj) mi devis lui por ŝi meblitan ĉambron, sed ni almenaŭ estis kune, ni povis konversacii ĝissate, kaj mi finfine povis ricevi iom da patrina amo anstataŭ la longaj leteroj. Kaj mia patrino almenaŭ povis vidi propraokule, inter kiel kruelaj cirkonstancoj mi devas vivi, frostotremi, suferi malsatmizeron.

Tamen: kion ŝi rakontis hejme al sia adorata edzo? Ĉu eble ŝi rakontis nenion, por ke malagrablaj novaĵoj ne ĝenu liajn inspirojn?

3. Ekde la apero de M. T. ĝis la morto de Panjo

Pri tiu periodo mi povas rakonti malfacile. Kiom idilia17 estis mia ĝistiama rilato al mia patrino – kun reciproka, profunda amo (kvankam la adorata edzo estis ĉiam pli grava ol la filino) – niaj sentoj atingis saman gradon ĉe la alia ekstremo. Se tiun senton mi karakterizus per la vorto “malamo” eble mi troigus, sed nur eble…

17 - idilia: naive amplena, trankvila, serena, ideale feliĉa

En 1969, antaŭ ol mi edziniĝis en Milano, mi prezentis mian fianĉon al miaj gepatroj, kaj ili akceptis nin kun amo kaj ĝojo. Mia patrino eĉ venis al nia geedziĝa ceremonio. (Kie forestis la adorata edzo?) En 1971 naskiĝis mia filo, veturinte al Budapeŝto ankaŭ lin mi prezentis al la geavoj. Sed ekde la momento, kiam M. T. paŝis en la loĝejon kaj en la vivon de miaj gepatroj, ĉio ŝanĝiĝis.

képfelirat
Venis al Milano

Kiel la cunamo, la marborda superinundo, per sia ondego povas detrui, forviŝi ĉion, mi sentas la samon koncerne ŝian personon. Tute ĉesis la gepatra amo al mi, tute neniiĝis la rilato inter mi kaj miaj gepatroj.

Testamento

Mi estus feliĉa, se la loĝejon en la kvartalo Budagyöngye utiligus la literatura fako de la Universitato Eötvös Lóránd: En tiu bela ĉirkaŭaĵo povus ricevi tranoktejon kaj eblon por esploradi enlandaj aŭ eksterlandaj studentoj, kiuj volas okupiĝi pri Miklós Szentkuthy aŭ pri alia hungara verkisto.

Konsidere ke unu parto de la taglibro de Miklós Szentkuthy estas blokita por 25 jaroj, la alia parto por 50 jaroj, tiuj, pri kiuj temas la taglibro, plejparte jam ne vivas. Kaj konsidere ke Miklós Szentkuthy estas korifeo, kiel vulkano dum erupcio, do liaj entuziasmaj ŝatantoj persiste interesiĝas pri li, ne povas okazi, ke oni ne eldonu lian grandegan verkon, do la ampleksan taglibron. Kompreneble oni devas eldoni ĝin po fragmentoj, kiuj interesas la publikon, la legantojn.

Same grava motivo estas por eldoni la taglibron, ke la karakteron, la VERAN animan individuecon de Miklós Szentkuthy, same liajn reagojn pri la mondo – kiujn li notis nepre absolute sincere – ni povos ekkoni nur helpe de tiu taglibro.

La arto kaj la falsigo

(Fragmento el artikolo originale itallingva)

(…) La ĉefrolanto de tiu ĉi historio estas verkisto, forpasinta antaŭnelonge, jen geniulo, ekstravaganca persono, iom grafomania,19 sagaca kaj brila romanverkisto, senbrida kaj ekstrema en ĉiu sinesprimo, same, kiel la artistoj tre ofte, “grand tombeur de femmes”18 li ĝuis la okulfermon de sia edzino, kiu dum sia preskaŭ sesdek jara fanatika amo al la geniulo tute toleris la eksterajn amrilatojn de “la plej granda verkisto de nia jarcento”. Tiu edzina toleremo – kun senfina admiro pri la arto de la edzo – atingis tiom altan gradon, ke ŝi dum 30 jaroj konsentis unue la situacion “ménage à trois”, poste eĉ ĝian kvaropan, kvinopan varianton… temas pri iaspecaj “prokrastitaj fraŭlaj amuziĝoj”. La verkisto en sia aŭtobiografio ne prisilentis tiujn aferojn.

18 - grafomania: tia, ke li manie, kaj sen distingo volas skribi/verki ion ajn, kio venas en la kapon.

19 - grand tombeur de femmes: granda jupoĉasisto.

Mi parolis pri la unua “ménage à trois”, al kiu poste aliĝis nova, multe pli mallonga, kiu daŭris nur dek jarojn, sed kiu damaĝis lian unusolan filinon, kiu elmigris (aŭ fuĝis) ankoraŭ en 194720 en sia dek-kvina jaro por lerni eksterlande, kaj ŝi neniam plu volis reveni al la tro tumulta gepatra loĝejo.

20 - 1947: eraro de la aŭtoro (la jaro de forveturo estis 1948).

La ĉefrolanto de tiu ĉi historio.
La ĉefrolanto de tiu ĉi historio.

Tiaj historioj estas ege tiklaj, se ni legas en la biografio de famulo, kiu mortis antaŭlonge. Ekzemple ni amuziĝas legante, kiel grava jupoĉasisto estis Liszt eĉ malgraŭ sia triagrada franciskana sutano,21 kiun li tre volonte surportis, kiam li vivis en Romo. Sed por la parencoj de Liszt tio estis tute ne tiel amuza afero (…)

21 - sutano: longa nigra mantelo uzata de kristanaj pastroj kaj de la anoj de certaj monaĥaj ordenoj.

Mi – la prezentanto de tiu ĉi historio – supozas, ke estis bezonata multe da klopodo por konvinki la verkiston pri tio, ke en lia loĝejo oni devas establi muzeon; sed mi bone konas la malvirtojn de la homa naturo, do mi pensas, se oni multfoje ripetas al homo de granda talento, kiu havas eĉ pli grandan memfidon kaj malmodestecon, ke li sendube rajtas havi monumenton, kiu garantios lian eternan famecon, kiu omaĝos lian genian spiriton, do li fine kredos tion; des pli, se ankaŭ lia naiva kaj humila, eĉ adorplena edzino asertas la samon (…)

Epilogo

Dankon, Dio mia, ke mi povis rakonti ĉion, kion mi intencis. Mi preparas min por aperi antaŭ Vi – eĉ se mi ne rapidas, ĉar mi ekŝatis la vivon ricevitan de Vi, kun Vi, per Vi. Sed estus malagrable adiaŭi, se mi ankoraŭ ne povus demeti la plej pezan ŝarĝon de mia vivo, se mi devus ĝin kunporti plu, ĝis mia eterna vivo.

Kaj mi povis demeti ĝin nur tiel, ke mi sincere kunhavigas ĝin al la tuta mondo, kune kun tiuj afliktoj kaj amaraj sentoj, kiujn mi travivis. Mi ne volis plibeligi, ornami miajn sentojn, kaj mi ne volis montri min pli grava, ol en la realo. Eble mi devus esti pli tolerema, pli pardonema al la kaŭzantoj de miaj afliktoj. Eble mi devus fermi miajn okulojn, kaŝe suspiradi, kaj lasi, ke koncerne ilin ambaŭ mi memoru nur pri ĉio bela, koncerne mian patron Miklós Szentkuthy nur pri la trajto “dieca”. Mi ja scias, ke tion eĉ li ne pretendus, ĉar – kvankam li deziris nepre eternigi sian gloron – li ĉiam abomenis la naŭzan falsigon. La problemo eble estis nur tio, ke li observis la mondon el alia pozicio – tre alta – do lia rigardo ne atingis mian doloron.

Aŭ povas esti, ke lia rigardo tamen atingis ĝin, sed li ne sciis, kion fari en tia situacio. Kiel verdire ankaŭ mia patrino ne sciis tion. La vojo de verkisto estis jam destinita, estis jam uzata, sed ĝi bezonis ankoraŭ intiman sekretariinon. Eĉ la jam plenkreskinta filino estis konforma por fanfaroni pri ŝi, kaj eble por moderi la konsciencriproĉon… Sed la iama knabino tute ne estis konforma. La iama infano, kiu tiom multe sopiris pro la manko de amo, kiu tiom forte sopiris retrovi sian iaman medion, rabitan de ŝi, retrovi sian decan pozicion en la familio, en la vivo de siaj gepatroj. Ŝi sopiris tiom forte, kiom da espero ŝi povis havi ankoraŭ en sia plenaĝa vivo.

Des pli netolerebla estis la doloro, Dio mia! ke la nova fremdulino aperis ĝuste tiam, kiam la situacio de la infano jam ŝajnis solviĝi. Aperis la Boneco, la Helpanto, en la formo de Adorantino. Kaj mi eĉ tion toleris sen kritiko, mi eĉ estus konsentinta, se ŝi ne volus persiste senhavigi min, forpuŝi min el mia familia rondo, persiste forpuŝi min el la familia hejmo. Mia vivo rompita en mozaikerojn, jam ŝajnis reunuiĝi, sed post ŝia apero ĝi disfalis denove, pli perfekte, ol iam ajn pli frue. Ĉiun restintan gepatran amon ŝi inversigis kontraŭ mi, ŝi tordis en malamon. Perdi la loĝejon, kiu rememorigis min pri mia infanaĝo, la sigelringon, la fortepianon, la murhorloĝon, kaj vidi ke la donacoj, kiujn mi ricevis de mia patro estas fraŭde donacitaj al persono alia, por mi estis tragedio tial, ĉar fine mia vivo fariĝis pli konfuzita, ol ĝi aspektis en tiu tempo, kiam per superhoma klopodo mi sukcesis bazi mian memstaran vivon, kaj regule vizitadi miajn gepatrojn, la medion de mia infanaĝo.

Kara mia Patro, kara mia Patrino, kaj aŭdu ankaŭ Vi, kara Tria Persono! Jen mi publikigis la teruran veron el mia vidpunkto, kaj per tio mi demetis mian pezan ŝarĝon. Mi ne volis, eĉ ne volas kaŭzi al Vi afliktojn, malĝojon.

“Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas plendon kontraŭ vi, lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon.” (Mateo 5,23-24)

Mian donacon mi metis sur la altaron, kaj nun mi petas pardonon de vi ĉiuj. Sed pli frue mi levas mian rigardon al la Sinjoro, kaj mi solene deklaras, ke miaflanke mi pardonas al vi ĉion, kion vi pekis kontraŭ mi. Tiujn aferojn, kiujn mi rakontis en tiu ĉi libro, mi volas mencii neniam kaj nenie plu. Kiun interesas la vivo de Miklós Szentkuthy, la vivo de la fama hungara verkisto, mi pensas, ke tiu nepre legu ankaŭ tiun ĉi libron. Sed miaflanke diri ion pli jam estus sensencaĵo.

Antaŭ ol ekiri al la eterna vivo mi deziras repaciĝi kun Vi ĉiuj. Mi petas sincere kaj elkore: Pardonu min. Pardonu min!

Sinjoro, mi petas, akceptu mian donacon bonkore, kompreneme.

Milano, la 9-a de oktobro 2013.

Marion Szentkuthy-Pfisterer
(Mariella Legnani)