Tétel adatlapja
CÍMLAP
Sárközi János
Optiko

ENHAVO, ANTAŬPAROLO



Tartalom

Antaŭparolo
Optiko (ĝenerale)
La fotometrado
Estiĝo kaj estigo de lumo
La propagiĝo de la lumo
Refrakto de la lumo
La ondooptiko
La polarigo de la lumo
Lumo kaj materialo
La okuloj
La optikaj instrumentoj
Literaturo
Registro



Antaŭparolo

Antaŭ pli ol dek jaroj Walter Klag iniciatis verki kaj eldoni ampleksan esperantlingvan universitatan lernolibron pri eksperimenta fiziko. Al tiu ĉi laboro li varbis kunlaborantojn. Mi anoncis min por verki ĉapitron pri optiko. Samtempe mi proponis, eldonadi anstataŭ ampleksa libro, libreto-serion, en kiu la apartaj partoj aperus en 100...200-paĝaj libretoj. Mi opinias, ke libron, kiu devas ampleksi pli ol mil paĝojn neniu entreprenus verki, neniu entreprenus eldoni, sciante ke vendi tiaspecan multekostan faklibron ne eblas. S-ro Klag konsentis, kaj dispartigis la grandan libroskizon je malgrandaj, kiujn unu aŭ du aŭtoroj povos prilabori.

Mi eklaboris fari libron pri optiko; komencis kolekti materialojn kaj fari skizojn. Tamen pro aliaj aferoj la laboro fariĝis malrapida, fine dormiĝis. S-ro Klag ĉesis la organizadon.

Pasis pluraj jaroj, kiam Mati Lahtinen kun granda elano rekomencis la organizadon. Li sukcesis varbi fakulojn preskaŭ por ĉiu temo. Anka+u mi, uzinte la malnovajn notojn, finverkis la optikan libron. La malneton mi sendis al Lahtinen, kiu ĉefe lingve kaj metodike kontrolis ĝin, kaj konsilis korektojn.

Aperis diversaj teknikaj problemoj, kies solvo bezonis tre multe da tempo. En tio multe helpis al mi László Szilvási.

Dume mi sukcesis investi modernan komputilon, do la laboron jam malhelpas nenio, nur la tempomanko kaj miaj modestaj konoj en tiu ĉi nova komputada sfero.

Finfine la "granda verko" estas preta. Tamen mi konsideras ĝin ne eldonpreta libro, nur kiel tekston por interreto, kie fakuloj povos studi ĝin kaj konsili korektojn, modifojn. Fine eble naskiĝ os teksto por bona libro.

Bone mi scias, ke inter esperantistoj fizikisto kiu interesiĝas pri optiko estas nur malmulte, tial la libron mi klopodis verki iom sciencpopulariga; ekz. klarigi la kaŭzon de naturaj fenomenoj; kial la ĉielo kaj maro estas bluaj, kiamaniere la ĉielarko estiĝas, kial la oleotavolo sur akvo estas multkolora, ktp. Mi pensas, ke la priskribo de diverspecaj bestaj okuloj, kaj funkciado de la homa okulo estas interesa.

Matematikon malmulte mi uzis, ĉefe nur nivelan de mezlernejoj. La dedukton de formuloj ne ĉiam mi priskribis, nur tie, kie mi volis demonstri la uzitajn metodojn.

Tamen mi opinias, ke la libro estos uzebla kiel universitata lernolibro por komencantaj studentoj. Des pli, ĉar mi lanĉis kelkajn problemojn, kiuj je la unua vido estas simplaj, tamen post profunda pripenso evidentiĝas, ke la afero estas ne memkomprenebla.

Ekz. la deduktoj de la formuloj por fokusdistancoj de sferaj speguloj kaj maldikaj lensoj l/o + 1/b = 1/f havas grandan trompon, tial ili estas validaj nur je kvazaŭaksaj radioj. Tamen en la praktiko ili estas uzeblaj ankaŭ por pli larĝaj radiokonusoj.

Alia enigma afero, pri kio (de mi legitaj faklibroj) klare, kompreneble ne skribas, la konduto de lumradioj dum trapaso tra materialoj, kies refraktivo estas diversa. Laŭ la formulo de Descartes kaj Shnellius la lumrapido optike pli densa materialo estas malpli granda ol en aero. Tial la radio ŝanĝas la direkton. Sed post la trapaso la rapido denove estas "c". Kiaspeca forto akcelas la fotonon post la trapaso?

Arbitre nur malofte mi kreis fak-vortojn. Se necesis el konataj, ekzistantaj vortoj mi klopodis fari kunmetajojn. Mi esperas, ke post iom cerbumado ĉiu komprenos ilin. Mi esperas, ke atentema leganto povos multe lerni el la libro, kaj trovos aferojn pri kiuj estas inde plu cerbumadi. La rimarkojn, kritikojn, proponojn al tiu ĉi reta teksto mi atendas de la legantoj, uzante ilin, eble povos aperi bona, bela optika libro-serio en Esperanto.

Pro la helpo en la ĝis nuna laboro akceptu mian sinceran dankon Mati Lahtinen kaj László Szilvási. Eble ankaŭ mastroj de ceteraj temoj de la fizikolibro-serio emos eklabori.


×