Anna Fazekaŝ



Kapreolido de maljuna onjo – Kapreol-avinjo



Tradukita en Esperanton de s-ino Adrienne Pásztor kaj d-ro Endre Dudich





2020






Biografio de Anna Fazekas – verkinto de la fabeloj –

La kapreolido de maljuna onjo – Kapreol-avinjo


Anna Fazekas (Fazekaŝ) naskiĝis en Budapeŝto la 15-an de novembro en 1905. Ŝi estas fratino de la historiisto Elizabeta Fazekas. Anna abiturentiĝis en Budapeŝto, poste akiris diplomon je kuracgimnastikisto. Ŝi kuracigis kaj pubertajn-, kaj plenkreskulojn. Dum la 1924-a jaro ŝi enŝaltiĝis en la laboristo-movadon, pro kio oni deportis ŝin en 1944.

Ŝiaj kelkaj poemoj aperis en „ESTI KURÍR” (Vespera Kuriro), poste en la ĉemetaĵo dimanĉa de la PESTI HÍRLAP (Gazeto de Peŝt), kaj ankaŭ en memstara volumo en 1949. Ŝi estis lektoro ĉe la eldonejo ATHENAEUM, krome inter 1952-1963 direktoro de la JUNULARA-, respekte de la Eldonejo MÓRA. Ekde 1950 aperis ŝiaj versaĵaj fabeloj por infanĝardenanoj kaj tre junaj lernejanoj en memstaraj volumoj, parte en kolektaĵoj, kaj poemoj skribitaj en faldfoliojn kaj kolorigkajerojn.

Ŝi tradukis infan-poemojn por la eldonejoj EŬROPO kaj de MUZIKVERKAĴOJ, elektitajn versaĵojn kolektis el fabeloj de Andreo Fáy.

La „Kapreoleto de maljuna onjo – Kapreol-avinjohungarlingve (Öreg néne őzikéje – Őzanyó) aperis unue en 1952.

Anna Fazekas mortis la 2-an de januaro en 1973.

(Laŭ informoj de Wikipedio)



Ĉi tiu, nun aperanta esperantolingva eldono – pere de la Hungara Elektra Biblioteko – estas ĝia unua esperant-lingva traduko.

Ni dankas la konsenton, permeson de sinjorino Éva Gerő, posteulino de la verkistino Anna Fazekas, pro la esperantolingva aperigebleco:

Sinjorino Adri Pásztor kaj D-ro Endre Dudich






ANNA FAZEKAŜ: KAPREOLIDO DE MALJUNA ONJO

- Traduko -

Sur vilaĝrand’, Matro-suba,
loĝas onklin’ tre maljuna,
venas de ŝi ĉia belo,
ankaŭ tiu-ĉi fabelo:

Kapreolo, la id’ ĉarma,
irante sur voj’ arbara;
stumblis ĉe falinta trunko
kaj rompiĝis ŝia kruro.

Plende ploras kompatinde,
maljunulin’ iras tie,
bedaŭras, surbrakon prene
hejmenportas ŝin zorgeme.

Ġin ŝi flegas kaj dorlotas,
fajnan fojnon manĝi donas,
kvazaŭ estus ŝi patrino,
kaj la eta – ŝia ido.

Cili kato, Bodri hundo
al ĝi kuŝas en angulo,
ja kunsenton ili havas,
la gasteto ne ĝenatas.

Ŝi saniĝas jam bonŝance,
volu
kuri, salti dance;
tamen ĉe la eta ido
forestas la gaja vido.

La okuloj tre malĝoje
vidas ke la montoj fore
bel-aspektas, kiel oro,
dank’al suno de l’aŭroro.

Vent’ vespera nubojn portas,
montoj, valoj, jam alvokas:
„Atendas vin kampherbeto,
venu hejmen, amiketo.”

Idokule larmoj sidas,
hejmeniri tre aspiras:
vane patrin’ ne atendus,
se l’ forlas’, facila estus.

Tage-nokte ŝi sopiras,
en la sonĝo hejme spiras;
ŝin vokadas cent da floroj,
pli-abundas ŝiaj ploroj.

Saltas sciur’ sur arbego,
frapetadas bunta pego,
voĉ’ kukola gaje sonas,
idojn formikaro portas.

Akvo, vento ŝin atendas,
la ĉielo nubon tenas,
bluas kampanula
tero,
vokas la trikoloreto.

Bona onjo ege ploras,
tamen ŝi ĝin ne retenas.
Kapreol’ ne estas homo,
ne vivu do en la domo.

Ĝis la pordo kun ĝi iras,
onjo kara – kore diras:
„Estu do laŭ via volo,
Fartu bone, kapreolo!”

Repaŝetas, ŝi silentas
la fenestro nun tintetas:
el dom’ atentas avinjo,
ĉu rerigardas la ido?

Maldankema eta besto,
kvazaŭ irus ŝi al festo;
muska roko survoj’ altas,
kiel fulmo ĝi sursaltas.

Sed surkreste, montopinte
adiaŭas sinturninte:
„Estu benataj kamp’, vepro,
kaj forkuras kiel vento.

Pasis somer’, foli’ flavas,
fagarbo jam ĝin delasas,
domon, kampon neĝo kovras,
la maljunulino solas.

Ĉio floras post la vintro,
ne forgesatas la ido.
Jam la dua jaro pasas –
je la pordo iu frapas.

Kiu povas nokte veni,
kiu kion volas de mi?”
Lunbrilas al vilaĝfino
pordon malfermas avinjo.

Ĝoje brakojn ŝi etendas:
tie fil’ kun panjo estas,
enlasas ilin, en la domo
varma estas la renkonto:

Patrin’ estiĝis la ido,
revenis kun sia filo
al malsanulej’ avinja,
ĉar rompiĝis kruro fila.

La okuloj brile petas,
la konduto ĝin ripetas:
„Onjo kara, lin kuracu,
lian kruron mole pansu!”

Kiel nokt-fantoma ulo
malaperas en nebulo.
Onjo flegas la etulon,
fiksas moltole la kruron.

Baldaŭ lia san’ revenas,
sur monteton allametas;
je kiam glan’ alteriĝas,
la etulo hejmen iras.

Matro-sube vilaĝ-rande,
avinjo sidas ĉeporde;
ŝi laboras, ne solecas
dum ekstere frostas, ventas.

Kapreoletojn amase
ŝi sanigas, ĉiam ame,
dum somer’, kaj ankaŭ vintre;
ili venas, ŝin fidinte.

Amas ŝin la vilaĝanoj,
ŝin karesas ĉies manoj,
ŝia karesnomo, digno
estas: „Kapreol-avinjo”.

Diant’, salvi’, papavero
floras en ŝia fenestro,
en terpotoj, en tasetoj
multkoloras cent bukedoj.

Peĉjo portis la unuan,
donis Julinjet’ la duan,
Katerina la alian,
belon, ĉiu havis ian.

Florojn akompanas kantoj
de la etaj vizitantoj;
la infanoj kantas ĥore,
avinjeto ridas plore.

Sur vilaĝrand’, Matro-suba
loĝas avinjo maljuna,
ŝia kara personeco,
gardatas en la fabelo.

Por bestetoj – salaj panoj,
kukoj pretas por infanoj.
Estu gasto ĉe avinjo! –
De l’ fabelo jen la fino.



ANNA FAZEKAŜ: KAPREOL-AVINJO

- Traduko -

Valo-sine, en dometo
vivas kara avinjeto.
Bone konas ŝin la turdoj,
kapreoloj, kaj hirundoj.

Konas ŝin la arboj montaj,
la nuboj, la Matron kovraj,
la kukoloj, papilioj,
kapreolo – familioj.

Mildaj, junaj kapreoloj
ofte gastas ĉe la onjo;
ŝia karesnomo, digno
estas: Kapreol-avinjo.

Kiam venas la aŭroro,
trovas onjon en laboro;
pentras punktojn, florojn, branĉojn
sur la pladojn, glasojn, tasojn.

Vigle pentras la peniko,
flirtas kiel sovaĝbirdo.
Pentri ŝi nur tiam ĉesas,
kiam nigra nokto venas.

Sur la ĉe-ĝardena vojo
kuras infanoj kun ĝojo.
Faskojn de primol’, salvio,
timiano, delfinio,

turkdianto, kampaj floroj
dumtage je ĉiuj horoj;
portas karaj knabinetoj.
Dancas la kapreoletoj,

Bodri, ŝia hund’ saltadas,
la katido kune dancas,
eĥas tion monto, valo,
lude, ĝis la nokto-falo.

Vintre vane ŝi atendis,
ĉar neniu sin prezentis.
Tiel pasis eĉ Kristnasko,
ne alvenis ajna gasto.

Neĝo kovris ĉiun klifon,
montopinton kaj deklivon,
fagon, kverkon; ega frosto
homojn penetris ĝis osto.

Leporeto kaŝe ploris,
timo en la kor’ekfloris.
Sub kovraĵo de glacio
naĝis fiŝa kompanio.

Kaŝis sin la etmustelo
en sia kavaĵ – kastelo;
la lacertoj hejme restis,
kaj la lupoj, ho, forestis.

Tute mutis la pasero,
falis, ĉion kovris neĝo;
kapreoloj nur arbuston
manĝis, ne havante guston.

Vane serĉas nun manĝaĵon,
timas ili ĉiun aĵon;
en okuloj trista plendo:
„Kiam venos la printempo?”

Arbhakistoj hejmeniris,
arbaregon jam rarigis.
Petegante vekis onjon:
„Helpu onjo kapreolon!”

Nun miraklu, ho onjeto!
Senindulge falas neĝo,
mankas branĉo, grajno, fojno, –
estas nur glacio. Frosto

regas sur la kampoj, valoj,
tre suferas animaloj.
Se la vintro tiel fortos,
ĉiuj bestoj malsatmortos.”

Muta nokto pasas lante,
ŝi vigilas, atendante,
ne ripozas, ne hezitas:
vilaĝestraron vizitas...

... „Helpu nun, vi, bravaj homoj,
mortos jam la kapreoloj!
Sed venkeblas eĉ la morto
per komuna homa forto.”

Onj-okule brilas larmoj.
Jesas ĉiuj estraranoj.
Komence de Nova Jaro,
monten iras junularo.

Grenojn, ilojn ili portas,
korpe-mense ĉiuj fortas;
ĉar pretiĝas bestnutrejoj
satiĝas la sovaĝbestoj.









Iom pri naskiĝo de fabeloj de Anna Fazekaŝ:
La kapreolido de Maljuna Onjo – Kapreol-avinjo

Mátracered estis hungara vilaĝeto en pratempo, ie en montaro Mátra. Ĉi tie somerumigis iu juna pedagogino kvindek infanojn foje antaŭ longa tempo, dum timoplenaj, animpremaj jaroj de la dua mondmilito.

Malgranda paca insulo estis ĉi tendaro en tiu premiga mondo. Kaj infanoj, kaj plenkreskuloj vizitis ilin, ĉar la juna instruistino – Anna Fazekas – kreis tian atmosferon, ke ĉiuj ĝojaj estis en ŝia proksimeco. Al maljunaj sinjorinoj ŝi donis utilajn konsilojn. Kun la infanoj ŝi ekskursis, bestojn nutris kaj po vespero kune kun ĉiuj infanoj de la vilaĝo belegajn popoljantojn kantis: el kolektaĵoj de Bartók, Kodály.

Dek jaroj pasis ekde tiu somero. La mondmilito finiĝis. Aliaj infanoj tendumis kun aliaj geinstruistoj en ĉi tiu regiono, sed Anna Fazekaŝ ofte repensis al ŝia Matro.

El ŝiaj memoraĵoj ekviviĝis ĉi tiu versaĵo, kiu tiel komenciĝas:

Sur vilaĝrand’, Matro-suba,
loĝas onklin’ tre maljuna”

Poste denove pasis, pasis la jaroj, multaj belaj poemoj de multaj poetoj, belegaj fabeloj de multaj verkistoj eknaskiĝis kaj en ĉi tiu fakto gravan rolon havis Anna Fazekaŝ, la direktantino de la eldonejo Ferenc Móra, kiu en la mondo la plej bone la infanojn kaj la poemojn ŝatis.

Intertempe patrinoj, patroj estiĝis el tiuj infanoj, kiuj iam tiel volonte diradis „La kapreoleto de maljuna onjo”-n, pri la matrosuba vilaĝeto, pri la maljuna onjo, pri la malforta, mallerta kapreoleto kaj pri la karaj infanoj.

Poste denove forpasis aŭ tridek jaroj, Anna Fazekaŝ jam ekde jaroj ne vivis, kiam foje – hazarde – iu instruisto en Zalaszántó, aranĝante liajn skribaĵojn, ektrovis historion de Kapreolido de maljuna onjo. Li forsendis la poemon skribitan kaj per manskribaĵoj plibonigitan de Anna Fazekaŝ – sur ekflaviĝinta papero – kion eble tie fabelis al infanoj Anna. La Ferenc Móra eldonejo aperigis tion je ĝojo de la nuntempaj infanoj. Eklumigiĝas denove tiu vilaĝeto, tiu kara maljuna onjo, la kapreoloj kaj ankaŭ la bonkoraj infanoj kiuj denove helpas la bestojn. Tiel plenumiĝeblas sonĝo de Anna Fazekaŝ, ke ŝian karan mondon denove novaj infanoj povis ekkoni. Ankaŭ ŝia tiu sopiro plenumigeblis, ke ŝia malnova amikino la desegnistino Emy Róna ekvivigis figurojn de la rolantoj de la fabelo, inter ili figuron de la maljuna onjo. Bedaŭrinde la aperon de la bele ilustrita fabellibro ŝi jam ne povis ekvivi.

Ĉi du fabeloj aperintaj en sama volumo estas vera artkreaĵo, perlo de la hungarlingva infanliteraturo. Ekde la 1989-a hungarlingva eldono denove pasis multaj jaroj, ĝis venis la deziro. por ke ekkonu ĉi fabelojn ankaŭ la hodiaŭaj infanoj en la tuta mondo. Ĝuu ili kaj rememoru pri tiuj dum la sekvontaj jaroj. Eble denove estos iam iu, kiu denove plimultigos ĉi du fabelojn ankaŭ en la estonto.


El hungara lingvo en Esperanto lingvon tradukis: sinjorino
Adrienne Pásztor kaj doktoro Endre Dudich. En aprilo de la jaro 2006-a. Ili plibonigis la tradukon en marto de 2014, en Hungarujo. La versaĵajn fabelojn en 2020 tralaboris (plibonigis) s-ino Adrienne Pásztor. La esperantlingvan tradukon ornamas desegnaĵoj de doktoro Ferenc Földi (1888-1952) pretigitaj inter 1906 kaj 1913.