Tétel adatlapja
VisszaCÍMLAP

Pásztor Lászlóné Földi Adrienne

Danco de Feinoj

ENHAVO, ANTA#364;PAROLO


Enhavo


Antaŭparolo
Eta Damo
Sako De Vintra Avo
La Vaganta Kaprino
La Similulino
Kata Ĝojo, Kata Malgajeco
Danco de Feinoj
Kristnaskoj
Fino Bona, Ĉio Bona
Ĉe Tombmonumento De D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof
Se, la Malsato Turmentas
Castro kaj Kristo
Ranreĝido
De Buŝo Al Buŝo
Panoptiko
La Misio
Ermito Nia-epoka
La hamstro kaj Dio la Ĉiopova
La Perdita Mono
Ekskurso en Okcidenta Slovakio
Slovaka Bet-Leĥemo en Rajecká Lesná
Tutmondaj Defioj de la Klimatoŝanĝiĝo
  1. KONFUZIĜINTAJ SEZONOJ
  2. AKVO KAJ ALIAJ DAMAĜOJ
  3. DEGELAS LA GLACIO DE LA POLUSOJ KAJ EKFILTRIĜAS LA METANO
  4. KLIMATŜANĜIĜOJ EN LA PASINTO DE LA TERO
  5. ĈEFAJ FAKTOROJ DE LA KLIMATO
  6. SAMTEMPE PLURSPECA KLIMATO
  7. SCIENCA PROGNOZO KAJ POPOLAJ ANTAŬDIROJ PRI VETERO
  8. KIO ESTAS PRUVITA - KAJ KIO NE ESTAS
  9. LA 11 KAJ 22 JARA CIKLOJ DE SUNAKTIVADO
  10. LA TEORIO DE MILANKOVIĆ-BACSÁK [milankoviĉ-baĉak]
  11. KARDINALA ROLO DE LA CIRKULADO DE KARBONO
      DEFLANKIĜO
  12. NEĜOLIMO KAJ GLAĈEROJ
  13. LA NATURAJ, KAJ DE LA HOMO KAŬZATAJ AERPOLUCIOJ
  14. INTERNACIAJ KONTRAKTOJ
  15. NATURO KAJ MEDIOPROTEKTADO
  16. RESPONDECO KAJ EBLECO
La Suno, Luno kaj la Steloj
La rozpetalo
La Ripozo
Sinjoro Herman, Ottó Kaj La Praa Popola Fiŝkaptado
La Stelo Kaj La Sovaĝfloro
La Ĝustatempa Helpo Valoras Oron
Miskono
Neĝulineto
La Ludo
La Fidela Eta Apro
Ĉu Nur Unu Minuto Estas la Vivo?
La Sep Makula Katica Skarabo
Rozbukedo
Ekzemplo Pri Humaneco
Norda Lumo en Norda Hungarujo
Blondulino
Avo
Ombro en lumo
Letero Al Kreinto De Esperanto
  Saluton, Altestimata Sinjoro Zamenhof!
  La Homo Timegata
  La skribilujo
  Antaŭ 120 Jaroj Naskiĝis Doktoro Kálmán Kalocsay!
  Baniĝo
El inter miaj esperantigoj:
  La Arboj Mortis Starante - Fosilia Arbaro De Marĉaj Ciproj En Nordhungario
  La trovaĵo
    1. La marĉa cipro
    2. Pra-geografia historio
    3. Kiel kaj kial konserviĝis la trunkoj?
    4. Kaj kiel nun?
Klara Domahidi: La Diablo Ne Dormas



Antaŭparolo

Adrienne, edzino de László Pásztor, naskiĝis en 1943 en urbo Kaŝŝa, kiu nomiĝas nun Koŝice kaj troveblas en Orienta Slovakio. Post la abiturienta ekzameno en 1961, ŝi iĝis oficistino en sociala instituto Help-kaso por gemalsanuloj (1961-1996). Ĝis la pensio-ekhavo en 1996 ŝi laboris samloke kiel financofaka ĉefprelegantino. Ekde 1962 ŝi estas esperantistino, membro de Hungaria Esperanto-Asocio, ekde 2005 Esperanto-Amika Rondo "Király Lajos", ekde 2006 individua membro kaj delegito, fakdelegito de UEA (FD pri turismo), en urbo Miskolc, por Hungario, ekde 2010 ŝi estas membro de TEĴA (Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio) kaj membro de HAT (Asocio de Tokaj-Montosubaj Verkistoj-Artaj Kreantoj de Hungaroj). En 1966 dum la 52-a UK en Budapeŝto ŝi estis deĵorantino, kaj grupestro de ties ekskurso al Aggtelek. Ekde 1966 kun geesperantistoj de la slovakia urbo Koŝice, ekde 1973 kun geesperantistoj de la finnlanda urbo Tampere ŝi flegas ĝemelurbajn kontaktojn. Ŝi faris A-B-C lingvo-ekzamenojn de Esperanto ĉe HEA, poste en 1973 en ELTE supergradan lingvoekzamenon. Inter 1974 kaj 1976 kiel sekretariino, de Teritoria Esperanto Komitato en Borŝod-Abauj-Zemplén departementoj de Nordhungario, ŝi okupiĝis pri Esperanto-turismaj aferoj. Inter 1974-1976 ŝi gvidis du sukcesajn Esperanto-lingvokursojn en la BAZ-departementa Sindikata Kulturdomo en Miŝkolc.

En 1975 ŝi geedziĝis kun la same esperantisto László Pásztor. Ili havas unu filon Ferenc Pásztor, naskitan en 1981 kaj du nepojn de li. Li faras la komputil-teknikajn laborojn de la retrevuo Nordhungaria Informo, Informilo de la Miŝkolca Esperanto-Amika Rondo "Király Lajoŝ", ĉefredaktita de ŝi. Ŝi estas verkantokunulino de la edzo László Pásztor. Ŝi partoprenis du UK-jn kaj ok Esperanto-Landkongresojn (en Hungario, Pollando kaj Slovakio) kaj multe vojaĝis helpate de geesperantistoj.

Ŝi havas multnombrajn originalajn Eo-lingvajn artikolojn, rakontojn, raportojn, riportojn, recenzojn, fabelojn, du eseojn aperintajn en la retrevuo NHI krom ties hungarlingva varianto. Ŝi estis kunultradukanto kun D-ro Endre Dudich, de versaĵaj fabeloj titolitaj Kapreoleto de olda onjo, Kapreolavinjo: hungarlingve verkitaj de Anna Fazekaŝ. Krome ŝi estis kunulverkanto de fraŭlino Nelly Masemi (Kinshasa. DR. Kongo) pri la unuaj tri esperantlingvaj Kongaj-teatraĵoj, verkitaj kaj kunbinditaj en la jaro 2009a. En 2009 ŝi atingis duan premion dum literatura konkurso de la Eldonejo Lusiadoj de Brazilio, per ŝia etnovelo: "La Misio". En la jaro 2010a, ŝi verkis teatraĵon titolitan: "PRINCINO ŜEKA DIZABETI", kio estas temo-varianto de nacia dramo "Princino Andrea" verkita de fraŭlino Nelly Masemi Mbi kaj sinjorino Adri Pásztor. En 2012 ŝiaj tri hungarlingvaj fabeloj atingis unuan premion ĉe Fabelo-verkanta konkurso en urbo Szeged. Ŝia unua volumo de hungarlingve verkitaj rakontoj aperis en 2012. Same en 2012 naskiĝis ŝia unua propra dramo pri la tradicion-ŝanĝinta reĝo Ghezo de "Fon-Dahomeo" (nun Benino en Afriko) laŭ la titolo: "Ombro en Lumo", premiita per "honora mencio" de la Belartaj Konkursoj de UEA en Hanojo Vjetnamio.

Ŝi estis la aranĝinto de la 2005-2011. jaraj literaturaj-memorfestoj pri doktoro Kolomano Kaloĉai en la Nord-hungaria urbo Abaujszántó (abaujsa:nto: - naskiĝloko de la esperantsta kuracistprofesoro-poeto doktoro Kálmán Kalocsay/Kolomano Kaloĉai), kaj de la 2007, 2008. jaraj Esperanto-libroekspozicioj en urbo Miŝkolc. Krome al ŝia nomo ligiĝas la organizo de la Hungara-Pola-Esperantista Renkontiĝo en Abaujszántó-Miskolc en 2008, kiam 50 membra pola esperantista grupo faris ekskurson en la du urboj. Ŝi faris programojn por inde amuzigi la polan esperantistan grupon gviditan de la tiama prezidantino de PEA: s-ino Halina Komar, kiun eventon honoris per ĉeestoj la du honoraj prezidantoj de HEA: sinjoroj doktoroj profesoroj Endre Dudich kaj György Nanovfszky.

Ankoraŭ en 2007 ŝi petis la urb-estraron por prinomi publikareon pri la ekiriginto de la unua Esperanto-lingvokurso en Miskolc en 1913. En 2008 naskiĝis la publikarea prinomo de ŝtuparvico kondukanta al monto Avaŝ apud la Kalvinana tombejo kie por eterno sonĝas doktoro Lajoŝ Gyıry Nagy (Ludoviko Djori Nadj) la estinta prezidanto de esperanto-klubo kaj de Teritoria Esperanto Komitato de departamentoj Borŝod-Abauj-Zemplén, Heveŝ, kaj Nógrád. - Al lia nomo ligiĝas ne nur la anonco kaj gvido de la unua Miŝkolc-urba kurso instrui Esperanton kun doktoro Kolomano Kaloĉai, sed ankaŭ la enkonduko de instruado de la lingvo internacia en ĉiuj gradaj lernejtipoj en la departamentoj B-A-Z. La nomdoninto preparigis muzikantan horloĝon por la Avaŝmonta Kalvinana sonorilturo, poste li donacis ĝin al la urbo. Ties muziko sonas nuntempe kvarloke en la urbo. El inter la kvar sonoj, unu estas la apersigno de la Radio Miŝkolca.

Per Esperanto malfermiĝis por ŝi la mondo, ĉar ŝi trovis eblecon por akiri novajn konojn, konigi valorojn de ŝia kulturo al la ne ŝialoke vivantaj homoj, kaj trovi multajn same pensadulojn, multajn geamikojn de la internacia lingvo Esperanto.

Ĉi tiu libro meritas la manprenon. Mi proponas legi ĝin.

La lastaj vortoj de la verkista testamento de la hungara fabelverkisto Benedek, Elek (Aleksio Benedek) - estis:

"… gravas, ke vi laboru."

Koffi Anan rekomendis: "Ne lasu iun ajn, kiu konsilas realismon, bremsi vian entuziasmon!"

Pensojn de s-ro Stefano Budai kompletigis per citaĵoj de aliuloj kaj esperantigis la tuton:

s-ino Adrienne Pásztor
pasztorlaszlo.adri@hdsnet.hu
http://kiralylajos.uw.hu


×