Tétel adatlapja
VisszaCÍMLAP

Salga Attila

Esperiganto

ENHAVO, PROPAGANDO


Enhavo


1. Heredo kaj renaskiĝo
2. Riĉiĝo
3. Rio-de-Ĵanejro
4. La sentalenta aktorino
5. Nafto estas kaj malestas
6. Simio, mono, virinoj
7. Aresto kaj sanatorio
8. Postlasaĵo de la infantino
9. Kompano de la alumetfabrikisto
10. La flamo de espero flirtas



Propagando

Attila Salga (1945) d-ro, [elp. atila ŝalga] estas hungara esperantisto, ĵurnalisto, filologo, lingvisto, romanverkisto kaj E-instruisto. Instruis la rusan lingvon kaj Esperanton en la Pedagogia Altlernejo en Eger (1970-1981), poste en la Universitato Lajos Kossuth en Debrecen. Doktoriĝis en 1975 (Sándor Bonkáló (1880-1959) kaj la orientaj slavoj). Aperigis serialon de E-aj lernolibroj kun vortaroj, sciencajn labor-aĵojn kaj artikolojn.

A. Salga verkis dek hungarlingvajn romanojn ekde 1998 ĝis nun. Inter ili estas aventuroj de ĉantaĝistoj, verkaĵoj pri familiaj aferoj, amo, sekretoj, pseŭdoŝtat-formoj parte en serioza, parte en sarkasma stilo kaj noveloj, rakontoj.

La agado de jena Esperbruliganto okazas en dek landoj, kie la ĉefheroo disvastigas esperon pri riĉigo, kapitalo, naftoproduktado kaj aliaj...

- Do mia nomo - laŭ la vizitkarto - estas Tasilo Melĥioro Horváth de Beöháza. Mi estas brazila-hungara-rumana aristokrato, devenas el grafa familio. Mi studis en Parizo, Londono, Novjorko, Romo juron, ekonomikon, prospektoradon, financojn, komercon kaj diplomation. En Rumanio, Ploie?ti mi kun mia onklo, grandduko Ghyka posedas ĉiujn naftoputojn ĉe la Nigra Maro. En Brazilo mi posedas signifajn kafo- kaj tabakplantejojn, prilaborajn fabrikojn, eĉ lastatempe mi fariĝis posedanto de naftokampoj en Gran Chaco. En la ŝtato Rio-de-Ĵanejro mi fondis kune kun la registaro bankon. Niajn akciojn ni vendas en la tuta lando. Ivar langoklakis kaj kontente komplimentis.

- Jen, jen! Bone vi faris! En tio estas estonteco! El mia teko mi elprenis tri ornamitajn akciojn, kies valoro estis po 1.000.000 milrejsoj.

- Kara amiko! Permesu al mi, ke signe de mia alta estimo mi donacu al vi ĉi tiujn akciojn. Konsideru ilin kiel signon de simbola respekto, ja la veran oni ne povas, nek eblas esprimi per mono. Ĝin oni devas senti. Ĉi tie, interne...

Mi montris al mia koro. Ĉi tiu grandpeca dikulo emociiĝis proporcie al sia pezo.

- Negoco kaj amikeco kune! Malofte ili kuniras. Dankon. Ni intertintigis la glasojn. Poste li akceptis la aĉetprezon por la du gazetoj.
×