Tétel adatlapja
VisszaCÍMLAP

Mikszáth Kálmán

La nigra urbo

ENHAVOTABELO, ANTAŬPAROLO


Enhavotabelo


Antaŭparolo
Pri la aŭtoro Kálmán Mikszáth
1-a ĈAPITRO Kelkaj antaŭaĵoj kaj detaloj, kiujn oni nepre devas scii
2-a ĈAPITRO La suspekto
3-A ĈAPITRO Ne ĝenu aferojn en la trankvila stato
4-A ĈAPITRO Hasta mencio de kelkaj publikaj aferoj
5-A ĈAPITRO Artifikoj de la saksoj
6-A ĈAPITRO La urbo Lőcse funebras
7-A ĈAPITRO Fraŭlinoj taŭgaj junedzinoj
8-A ĈAPITRO Ni donas nian vivon kaj sangon por nia vicprefekto
9-A ĈAPITRO La sorto de la malgranda Rozalia ŝanĝiĝas
10-A ĈAPITRO „Nia paŝao” kaj aliaj okazintaĵoj
11-A ĈAPITRO Rozalia Otrokóczy estos svatebla fraŭlino
12-A ĈAPITRO Maltrankvilaj jaroj
13-A ĈAPITRO La mortinta juĝisto lastfoje movas sin
14-A ĈAPITRO Kelkaj rimarkoj pri la forto de la okuloj de la patrino kaj pri la ekscitado de la amaj sentoj
15-A ĈAPITRO En kiu, laŭ la kaprico de la Providenco, sed ne laŭ la volo de la aŭtoro finiĝas la historio
Opinioj pri la kreiĝo de la romano La Nigra Urbo
Pri la romano: La Nigra Urbo, ĉi tiel skribas la Wikipedio
Vivovojo de László Pásztor, la tradukinto de la romano: La Nigra Urbo



Antaŭparolo

Karaj gelegantoj!

Antaŭ ol vi komencos la legon de la agado de tiu ĉi historia romano, vi devas ricevi informojn iom el la vivo de la aŭtoro kaj kelkajn aliajn gravajn sciindaĵojn kaj pri la verko kaj pri ĝia esperantiganto.

Pri la aŭtoro vi povos legi en la esperanto-wikipedia artikolo: https://eo.wikipedia.org/wiki/K%C3%A1lm%C3%A1n Miksz%C3%A1th

Nu, post tiu ĉi antaŭparolaj vortoj vi povos legi tekston de la esperanto wikipedia artikolo pri la aŭtoro, elparolenda Kalman Miksat. Poste vi ne trovos apartajn notojn kiel indajn kaj necesajn klarigojn pri la fremdaj familiaj nomoj kaj ceteraĵoj, ĉar tiujn enhavas la piednotoj.

En la hungara historio ĝenerale la nobelaj familionomoj estas skribitaj per la nomfinaĵa litero: y kaj enhavas ofte cz literojn. Sed, ĉar la nom-elparoloj estas malfacilaj, la esperantiganto lasis la nomojn de la plej gravaj rolantoj en ilia origina, hungarmaniere skribita formo kun esperantlingvaj klarigoj inter la piednotoj.

Aliaokaze, la esperantiganto de la teksto skribis la familionomojn per esperantoliteroj, sed anstataŭ la nomfina litero: -y- per la litero -i-, kaj havas la literojn cz- simple per la litero -c- por pli facila elparolo. Kelkaj havas klarigojn pri la nomorigina formo, aliaj nomoj ne havas. Bonvolu nun akcepti ĉi klarigojn anstataŭ la mankaj, kiujn vicigi estus tro longe.

La romano havas ankaŭ multegajn nomojn de la diversaj lokoj, kiuj estas skribitaj en siaj hungarlingvaj literoj kun klarigoj koncerne ilian elprolan manieron kaj la historion de la setlejoj. Tamen kelkaj, por faciligo de la elparolo estas skribitaj per esperantoliteroj. Tamen inter ili estas legeblaj duoblaj konsonantoj, ja tiel ekzistas ili en la hungara lingvo kaj sen la duobligoj la nomoj ne estus samaj (ekzemple ĉe la nomo Kaŝŝa).

Pri la romano kiel opinias la esperanto wikipedio, vi povos legi en ĝia artikolo: https://eo.wikipedia.org/wiki/La nigra urbo (romano)

Mi devas mencii, ke la esperantiganto multe suferis pro sia malsano: la alta sangopremo, medikamentojn kontraŭ kiu la kuracistoj ne povis trovi. Anstataŭ tiuj ili devigis lin engluti la de ili opiniatajn bonefikajn kemiaĵojn, kiuj tamen ne estis konvenaj. Por eviti la terurajn kaj longdaŭrajn suferojn pro iliaj flankefikoj, por iel elteni la dolorojn kaŭzitajn de la medikamentaj kromefikoj, li komencis esperantigi verkojn el la hungara literaturo. Li esperis forpeli sian atenton pri la doloregoj pere de tiu forta cerbo-laboro. Eldireblas, ke liaj verkoj naskiĝis el doloregoj turmentantaj lin dum 7 jaroj. Tiuj flankefikoj fine murdis lin, kaŭzantaj: tutblindiĝon, tutsurdiĝon, perdon de la parola kaj moviĝkapablo, poste kaŭzis duflankan grandan cerban hemoragion - ne ĝustatempe rekonitan - kaj tutan sekiĝon kiuj faris lin neniamaniere savebla la 21-an de aŭgusto 2021. La romano: La Nigra Urbo ne estis lia lasta tradukaĵo, sed ĝi estas unu el liaj plej ŝatataj perloj de la hungara literaturo.

Bonvolu akcepti de li ĉi tiun verkon tiel bonkore, kiel li pretigis la esperantigon por la uzantoj de esperanto en la nuntempa kaj estontaj generacioj, kredanta en la evoluo kaj la longjara restado de ĉi internacia lingvo. Ja li kredis, ke la kulturo-transdono al alinacianoj estas ĉiam bona ponto por estigi amikecon inter la diversaj popoloj.

Karaj legantoj, nia ambaŭ dankas la bonegan laboron de la kontrolanto Rob Moerbeek el Nederlando. Pri lia agado vi povos legi en la Esperanto-Wikipedio ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Rob Moerbeek

Nia triopo deziras al vi agrablan legadon:
Miŝkolco, la 28-an de januaro 2022a.

Nianome: Adrienne sinjorino László Pásztor,
la vidva edzino de la tradukinto: László Pásztor


×